Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2010 / TEJO duoniĝis en 12 jaroj

TEJO duoniĝis en 12 jaroj

de Redakcio Laste modifita: 2010-09-19 11:04
Dum 12 jaroj la kvanto de individuaj membroj de TEJO duoniĝis de preskaŭ 900 al malpli ol 450. En la nuna jaro la membrokvanto de TEJO atingos novan malrekordon. Fine de aŭgusto la asocio havis nur 316 individuajn membrojn. Ankaŭ la nejunulara membraro de UEA ŝrumpas, sed tute ne same rapide. Laŭ la prezidanto de TEJO, la malkresko de la membraro en la lastaj jaroj ne povas esti nomata "tendenco", kaj ĉiuokaze la ŝanĝoj en la membraro de TEJO influos la membraron de UEA nur post kelkaj jardekoj.

Dum multaj jaroj la aĝolimo por membri en TEJO, la junulara sekcio de UEA, estis 26 jaroj. Kiam en la jaro 1988 la membrokvanto de TEJO falis sub 400, oni trovis simplan rimedon denove kreskigi la membraron. Post ŝanĝo de regularo, en la jaro 1990 la membrokvanto de TEJO subite preskaŭ duobliĝis al 743. La klarigo estas simpla: ekde tiu jaro la limo de la TEJO-aĝo estis altigita de 26 al 30 jaroj.

En la jaro 1997 la membrokvanto de TEJO proksimis al 900, sed de tiam daŭras la preskaŭ konstanta ŝrumpado, kaj en la nuna jaro estos atingita nova malrekordo. Fine de aŭgusto 2009 TEJO havis 424 membrojn, dum ĉi-aŭguste en TEJO membris nur 316 personoj. Pasintjare inter aŭgusto kaj la fino de la jaro TEJO ekhavis sep novajn membrojn, do ĉi-jare apenaŭ atendeblas, ke la membrokvanto atingos 330.

Kompare kun la pasinta jaro la membrokvanto de TEJO malkreskis je 25 procentoj. Se temas pri la membrokvanto de la tuta Universala Esperanto-Asocio, la falo kompare kun la pasinta jaro estas iom malpli serioza: 7 procentoj. Tamen en absolutaj ciferoj la membrofalo de UEA estas granda: 401 personoj, aŭ pli ol la tuta kvanto de la individuaj membroj de TEJO.

Libera Folio turnis sin al la prezidanto de TEJO, Gregor Hinker, por komento pri la malkreska tendenco. Laŭ, li, la signifa falo okazis en 1998-2002, kaj nun la membraro estas pli stabila.

Gergor Hinker: Ekde 2002, la faloj kaj kreskoj estas pli-malpli konstantaj, dependas ĉefe de la lando en kiu okazas la IJK kaj – koncerne la pasintajn jarojn – ne povas esti nomataj "tendenco".

Libera Folio: Granda kialo por la ĉi-jara membrofalo sendube estas la ekstereŭropeco de la kongreso. Tamen ekstereŭropaj kongresoj okazis ankaŭ en aliaj jaroj, sed neniam la membrokvanto de TEJO ŝrumpis per kvarono en unu jaro. Ĉu eblas ion fari por renversi la evoluon?

Gregor Hinker: La ŝlosilo al konstante alta membrokvanto estas – apenaŭ surprize – la asociaj servoj al la membroj. Nia strebo estas re-novigi, re-junigi kaj adapti al la reta nuneco la ĉefajn servojn de TEJO. Dum la pasinta jaro nia ĉefa projekto estis (kaj daŭre estas) la renovigo de Pasporta Servo, dum intertempe ni koncentriĝas je la revuo Kontakto. Nia modesta celo estas oferti altkvalitan revuon por junaj mondcivitanoj, revuon kiu estos argumento fariĝi (aŭ resti) membro.

Libera Folio: Ĉu la ŝrumpado de TEJO aŭguras similan ŝrumpon de UEA ene de kelkaj jaroj?

Gregor Hinker: Pro demografiaj kialoj eventuala nuna ŝrumpado de TEJO efikus al UEA nur post kelkdekoj da jaroj, kiel unu el pluraj kresko- aŭ ŝrumpofaktoroj.

Libera Folio: Ĉu la malpliiĝo de la membrokvanto estas unu el la kialoj por la ĉesigo de TEJO tutmonde?

Gregor Hinker: Ne. TEJO tutmonde estas komunikilo el antaŭreta epoko, kaj hodiaŭ ne plu havas simile esencan funkcion kiel antaŭe – tute sendepende ĉu TEJO havas 400 aŭ 4.000 membrojn. La enhavoj de TEJO tutmonde pluaperos, parte rete (kiel plejparte jam nun), parte surpapere.

arkivita en:
Esperantoluna
Esperantoluna diras:
2010-09-15 17:07
La regreso estas tute logika postsekvo de la lingva politiko de EU kaj gxia akcepto de UEA kaj aliaj organizajxoj.
e oni volas subteni la ludadon en "Tria agxo" , kiu gvidas al formortigo de esperantistaro, ni ne miru pri rezultoj.
Nur enkonduko de Esperanto en lernejojn kiel samranga fremda lingvo povos sxangxi la situacion perspektive.
Cxiu scias, ke junularo estas estonto.
UEA asertas, ke lingve ne etas neutrala, tamen mi nenion rimarkas, ke fakte ion en tiu direkto agu.
Kontrauxe, mi ricevas senton, ke ili ecx bremsas.(kiam komisaro Janusz Lewandowski volis sendi al la kongreso observan delegacion, oni tute kontrauxstaris, dirante, ke por Kubo ne indas nur por Kopenhago. Nun ni observos kio estos fakto).
esperanto
esperanto diras:
2010-09-15 21:12
Mi ne vere komprenas la ligon inter la duonigho de la TEJO-membraro kaj la komento de Rynduch, precipe rilate la duan parton (kaj ankau rilate la europan lingvopolitikon). Do, granda salato, kiun necesas dispecigi.
(Cetere la statistika membronombro de TEJO estas facile manipulebla per shovado de la aghlimo. Estas granda diferenco, chu oni metas la aghlimon je 20, 25 au 30).

Intertempe atingis min la teksto de tiu cirkulero, pri kiu Halina Komar chi tie parolas
http://groups.yahoo.com/group/komitato-de-uea/message/6001

Du rimarkoj pri tio:

1.
Kvankam oni ja certe ne povas malpermesi al polaj e-istoj kontakti ties proprajn EU-reprezentantojn, tiu elpasho de la t.n. ""Inicianta Grupo - Esperanto por Europa Unio" (supozeble devus esti "iniciata") certe estas nova ekzemplo de diletanta agado de amatoraj e-istoj. Mi ne estas tiom certa, chu tiu eurodeputito Jan Kozlowski ghojus legi la dissenditan raporteton, en kiu oni fanfarone ripetas, ke li promesis tion kaj jenon. EU-deputitoj, precipe orienteuropaj, en sia naiva entuziasmo, kaj por ne perdi la kontaktojn kun siaj elektantoj, supozeble chiam promesas multajn aferojn (pri kiuj ili poste ne memoros).
Similaj iniciatoj memorigas min pri leteroj de Lucerna Esperanto-Societo, kiuj estis senditaj al la kantona registaro, al la prezidanto de la svisa registaro, al Bush, Gorbachov kaj la papo kun la peto (au postulo) enkonduki Esperanton (tio vere okazis, kaj ne nur 1-foje). La rezulto centprocente povis esti nur nula.

2.
En mia dosierujo mi disponas korespondajhon lau kiu UEA konstante ricevas leterojn kaj mesaghojn de e-istoj, kiuj proponas/postulas, ke UEA proponu al UN, Unesko au EU au iu simila organizajho la enkondukon de Esperanto. Kvazau ili ne scius, ke UEA proponadas tion jam ekde la Ligo de Nacioj kun la konataj rezultoj. En 1996, kiam Unesko konsentis restarigi la rilatojn kun UEA post ilia suspendo, UEA estis emfaze petita disciplinigi la e-istojn, por ke ili chesu sendi rekte al Unesko proponojn pri enkonduko de Eo kaj sendu ilin unue al UEA, kiu funkciu kiel filtrilo. Flanke de UEA estis dirite al iu funkciulo en Unesko, kiu parolis pri tio, ke UEA faras sian eblon avertante la e-istojn pri tio en diversaj okazoj, sed ke malgrau tio Unesko sendube plu ricevos tiajn leterojn flanke de privataj e-istoj.
Do, se UEA "bremsas" au ech "torpedas" tiajn agadojn, tiam kun la sola celo haltigi la diletantan aktivismon de certaj Eo-amatoroj, kiuj nenion komprenas pri Eksteraj Rilatoj.

Konklude, lau mi, se iu estus kompetenta por inviti EU-parlamentanojn kaj okupighi pri tiaj specoj de eksteraj rilatoj, tiam tio certe devus okazi tra au nome de UEA, char tiu estas la sola kompetenta organizajho por tio, kaj ghi estas ankau rajtigita flanke de UN, Unesko por tio.

Krome:
Rilate Kubon, necesas konscii, ke Kubo por multaj europanoj kaj EU-funkciuloj estas lando non grata. Do, Kopenhago certe havos pli da shanco (ghi estas bojkotita nur de radikalaj islamistoj, kio ne koncernas Esperanton :-)

La reago de Komar en tiu mesagho estas groteska. Shi reagas kvazau kiel sekretario de la reganta komunisma partio kun la celo subpremi konkurencon. Persone mi vidas neniun skismon, au skismigon, nek ion "formskandalan" en tiu raporteto de la Iniciata Grupo, se grupo de personoj entreprenas iun propran iniciaton sen la beno de la "centra partio" (kiel PEA). Komar, kiu mense shajne ankorau vivas en komunismaj tempoj, ankorau ne komprenis tion.

Sed antau nelonge ni ja havis la kazon, en kiu Pietrzak protestis kontrau la memstara agado de Tishljar rilate EEU. Interese ke tiaj malpermesoj chiam devenas de civitanoj de eksaj komunismaj landoj en orienta Europo.
Esperantoluna
Esperantoluna diras:
2010-09-16 09:44
Kara Andreo,

cxar vi ne konas cxiujn faktojn , ne estas ebla cxion kompreni.
- ankaux mi ne komprenas kial UEA ne povas sendi oficialan invitilon al EU sendi observantan delegacion. Tute normalan oficialan leteron kiel sendas unu institucio al alia.
- kial devas fari tion en gxia nomo EEU, kiu plue bezonas parlamentaninon, kiu probable persone al pli ol 700 personoj persone disdonas probablajn invitilojn
, kio cxio ne estas kontrolata kaj ne atestata.(cxio sxajnas esti fikcio, cxar neniu deputito gxis nun ne jesis ricevon de iu ajn tia invitilo)
- Iniciata Grupo estas atestanto de preteco sendi observan grupon de EU -parlamentanoj al UE-Kongreso..
- la propono estis kontrauxbatita de UEA,EEU kaj precipe de PEA en nomo de Komar kvazaux estus herezajxo!(estas skribaj respondoj en kiuj estas admono, insultoj kaj konvinkoj por partopreni kopenhagan kongreson)
- nun estas nova preteco kaj ecx skribe kaj denove trapasas tagoj, semajnoj kaj oni ne scias kion kun gxi fari. Barbara Pietrzak ecx asertas, ke nenion ricevis, kvankam prezidanto mem substrekas, ke ne eblas, cxar kiam li jese respondis ankaux sxi estis denove informita.
- do, estas ne nur demando sed ankaux penso, cxu iu havas pro iu kauxzo torpedi , ke Esperanto vere divolvigxu?
- atakoj kaj insultoj ecx mortdeziroj estis senditas ne al PEA sed de Komar al ni!Sxi mem agas ne laux statuto, cxar nun devus esti novelektita aux forigita, sed memvole plilongigas la periodon laux propra placxo.
- anstataux kunlabori kun Iniciata Grupo, kontrauxbatalas gxin , cxar ili forprenas al sxi la "florbukedojn" kaj pli kaj pli disbatas E-movadon en Pollando.
- fine sxi ne komprenas, ke oni povas havi alian opinion kaj tute ne komprenas, ke ni vivas demokrate kaj ne teknokrate.
Esperantoluna
Esperantoluna diras:
2010-09-16 12:07
Cxar Komar ne plu havas tro da subteno en Pollando, sercxas subtenon en eksterlando. Al cxiu kiu iom provas klarigi al sxi, respondas, ke tiu ne komprenis... Cxiu devas kompreni kion sxi diras kaj Roman Dobrzynski.
Estas nur malgranda diferenco, ke ni ne postenas, ne profitas, nur elspezas de propra posxo kaj tial niaj celoj estas puraj.
esperanto
esperanto diras:
2010-09-16 13:08
Kara
Oni neniam povas kompreni chion, pro manko de chiuflankaj informoj, char chio estas pli komplika.
Tamen, mi pensas, reagas, jughas lau tio kion mi legas, audas, vidas. Char iu alia bazo ne ekzistas.
Ekzistas ankau multaj miskomprenoj, pro manko de klara esprimado kaj subjektiva manipulado de la informado.

La plej elstara ekzemplo de miskompreno en la plej juna tempo estas la eldiro de Fidel Castro, kiu diris, lau la usona jhurnalisto Goldberg, ke la kuba socialisma modelo ech ne plu taugas por Kubo. Post aperigo de tiu frazo, kiu mirigis la tutan mondon, Castro revokis ghin, dirante, ke la jhurnalisto miskomprenis la "ironion" de la frazo, kaj ke li, Castro, celis diris ghuste la inversion... La vereco de tiu eldiro vershajne ne plu estas pruvebla, kvankam iu atestanto cheestis, kiu konfirmis la interpreton de Goldberg. Ironio de la sorto...
esperanto
esperanto diras:
2010-09-16 13:10
korekto: celis diri ghuste la inverson (mia komputilo miskorektas vortojn...)
slavik
slavik diras:
2010-09-16 03:06
Inter la pluraj aliaj kialoj de falo estas mia antaŭnelonga 30-jariĝo :)

Mi ne estas sola tia: aperas impreso, ke „demokratiiĝo“ de kelkaj eŭropaj landoj en 1990-aj aktivigis organizitan E-movadon en la internacia nivelo, kio kaŭzis TEJO-seminariojn, diversajn agadojn, kiuj sekvigis aliĝon al TEJO. Lastatempe estas malpli da tiaj okazoj, multo farata estas farata ekster TEJO pere de Interreto en spontaneaj grupoj sen speciala nomo (aŭ sub la nomo de e@i) — sekve do falo de la oficiala TEJO-membraro. Espereble tiu falo ne respegulas falon de la nombro de junaj esperantistoj tutmonde.

Eble TEJO povus trovi ian manieron montri optimisman statistikon — ekz., per enkonduko de senpaga membreco kun titolo „amikoj de TEJO“ aŭ simile, nur pro amaskomunikila efiko :)
Niko
Niko diras:
2010-09-16 07:12
Mi konsentas, ke TEJO aldonu senpagan membrokategorion. Tiaj anoj kompreneble ne ricevus la servojn de TEJO, krom tiuj en la reto, sed subtenus kaj kuraĝigus morale, eĉ se ne finance. UEA povus fari same.

Kompreneble la membroŝrumpo de TEJO grave efikos UEA-n dum forpasados la jardekoj, sed oni ne tro pesimismu: junuloj pli malriĉas ol plenkreskuloj, do ne emas aliĝi al asocioj sen treege konkretaj motivoj. Mi konas multajn esperantistajn junulojn ĉi tie en Usono, kiuj aktive parolas la lingvon sed ne deziras--aŭ ne kapablas--membriĝi en asocio. Tio ŝajnas al mi tute logika; mi membras en UEA, krom por morale subteni la movadon, nur pro la rabato ĉe la libroservo. Sed mi estas stranga literaturamanto. Por tiuj junaj nelegemuloj (la plejmulto), kial oni elspezus monon por membri en asocio? Ĉu efektive ŝrumpas la nombro da esperantistoj en la mondo? Eble, sed la deprimaj statistikoj ne neprigas tiun konkludon, ĉar nur esperantujonon konsistigas la asocianoj.
jens_s_larsen
jens_s_larsen diras:
2010-09-16 11:24
La plej grava kialo ke UEA/TEJO malfacile tenas siajn membrojn estas, ke la asocio ne donas la impreson ke ĝi scias pri kio ĝi okupiĝas. Lingvistiko devas esti ekstreme malfacila scienco, ĉar se oni ekzamenas ĝin, oni vidas ke la malkonsentoj en ĝi estas pli profundaj kaj dividaj ol oni povus imagi en iu politika aŭ religia kampo. Simple ignori tion kaj aserti ke oni scias sufiĉe por diri ion sencohavan pri internacia lingvopolitiko - tio ne impresas tre serioze.
dennis
dennis diras:
2010-11-27 04:52

La falo en la membrokvanto de TEJO estas tre malbona novajho por la Esperanto-movadoj. Supozeble, iel kiel falo en la borso estas antau-indikilo por posta ekonomia malkresko, la membrofalo de TEJO estas iaspeca indikilo por posta malkresko de MEMBROJ en esperantaj asocioj.

Gregor diras, ke tiu efiko okazos eble nur post jardekoj. Mi komprenas kaj valoras lian vidpunkton, sed ni prikonsideru, ke eble la kauzo de la tiu forfalo en la nombro de tejanoj tre similas la kauzon de la nemembrigho en aliaj esperantaj asocioj.

Se tiel estas, mi timas, ke baldau, en la venontaj monatoj kaj jaroj, ni vidos dauran malkreskon en la kvanto de UEA-membroj. Tio povas esti katastrofa por UEA, kaj povas esti akompanata de maldungado, forstreko de servoj, ktp, kio poste metos la Asocion en ech pli grandan krizon.

Chiaokaze, ni parolas chi tie pri kauzo kaj efiko. Kial la nuntempaj membroj anighis en la Universala Esperanto-Asocio? Kial la nunaj membroj de TEJO estas en tiu asocio? Chu ni vere scias? Chu ni jam faris studon tiurilate? Se jes, al mi plachus rigardi la enhavon de tiu studo. Ni ne naive pensu, ke ni estas tiel samideanaj, ke chiuj havas la samajn motivojn por membrighi en esperantaj asocioj.

Se ni ne scias, kial kaj kiel oni membrighas, estas ege malfacile proponi taktikojn kaj strategiojn por plialtigi la membrokvantojn, se tio estas nia celo.

Inter la komentoj de Stansilaw, Andreas, Slavik kaj Niko oni vidas multajn flankojn de la problemo: la servado de UEA chefe al la “tria agho,” la problemo de la statistikumado kaj aghlimo-shanghoj, la kreskanta tendenco apogi Esperanton sed sen anighi, kaj la ekapero de E@I. Certe estas multaj aliaj faktoroj. Meritas la penon komenci paroli pri ili, studi ilin, kaj poste, ne antaue, skizi novajn taktikojn kaj strategiojn.

Por fini, merkatiko montras al ni, ke homoj estas ege kompleksaj rilate la acheton au la akcepton de varoj kaj ideoj. Iu membrighas al UEA por antauenigi Esperanton, alia pro morala devo, alia por ekhavi rabaton je la libroservo, alia char amiko premis lin psikologie au merkatike por membrighi, aliaj char iu kongreso okazis en iu lando, alia char membreco donas rabaton por cheesti kongreson, ktp, ktp.

Ni ankorau vere NE konas la specificajn kategoriojn por membrigho, kaj ni ankau ne scias, kompreneble, kiom da homoj estas en chiu kategorio.

Ni komencu pristudi la temon.

Dennis Keefe
Universitato de Nankino, Chinio
Esperantoluna
Esperantoluna diras:
2010-11-27 09:42
Dennis kaj kelkaj aliaj faras suficxe bonajn rimarkojn,konstatoj, konkludoj kaj ecx proponoj. Cxio tamen kuras kontraux la muro de indiferente
farita UEA.Laux mia opinio oni devas vere unue okupigxi pri resanigxo de niaj gvidorganoj, kiuj jam delonge perdis la kontakton kun novaj tempoj, nova politika situacio, pri modernaj komunikiloj.Pro tio sxangxi nepre estas bezona komitato kiu ;

1.- konstatus la nunan staton
2.- esplorus kauxzojn
3.- ellaborus strategiajn liniojn laux ekzistantaj eblecoj
4.- fiksi plej gravajn taskojn.

La unuaj du punktoj sxajnas estis facile kaj rapide realigeblaj. Problemo komencigxas pri strategiaj linioj, cxar cxi tie oni devus fari grandajn sxangxojn (komentoj indikas) kaj UEA ne estas interesitaj, cxar proverbe "la pugoj alkreskis la segxojn". Oni timas perdi la postenon, ne estas pova sin movi pro agxo aux korupcio (alie ne eblas dedukti). En tiu kazo oni devus postuli iliajn deklaron, cxu ni volas modernigxi, ili volas abdiki aux ni devus tion postuli de malsupre.

La junularo ne estas tiel malforta kaj morta, se mi rigardos la JES - arangxon, kie pli po pli ol 300 personoj sin aligxas. Multaj de ili lernis per interreto. Tamen por ne dauxrigi formortadon ni bezonas ne nur instruadon de tria agxo, sed precipe postuli enkonduki en lernejojn, cxar junularo estas nia estonto.