Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2010 / Redaktora konkurso okazos, sed ne tuj

Redaktora konkurso okazos, sed ne tuj

de Redakcio Laste modifita: 2010-08-26 12:20
La Havana decido de la estraro de UEA ne longigi la kontrakton de la redaktoro de la revuo Esperanto ricevis fortan kritikon, kiu igis la novan estraron rekonsideri la temon. La decido pri konkurso por la redaktora posteno post intensa diskuto tamen ne estis nuligita, sed verŝajne la konkurso estos prokrastita. Unue la estraro ellaboros novan redaktan politikon, en kiu diskutforumo en la retejo de UEA havas gravan rolon. Same kial ĝis nun, ankaŭ la nova redaktoro ne laboros en la Centra Oficejo, ĉar nederlanda salajro kostus tro, rakontas Probal Dasgupta.

La decido ne longigi la redaktoran kontrakton de Stano Marček estis farita en Havano de la eliranta estraro de UEA, sed prezentita jam de la novelektita estraro, kiu tamen ne multe diferencas de la malnova.

La decido tuj renkontis kritikon de kongresanoj, kiuj iniciatis kolekton de subskriboj favore al la nuna redaktoro. La komitato de UEA aprobis rezolucion, kiu ne nuligis la estraran decidon, sed taskigis la estraron unue ellabori novan redaktan politikon kaj raporti pri ĝi al la komitato, antaŭ ol fari pliajn decidojn pri la temo.

- Mi pensas ke la reago de la Komitato fontas ne el timo pri ŝanĝoj, unuavice, sed el volo respekti la personon de la redaktoro. Facile oni intermiksas personajn kaj ideajn motivojn en la movado. Simple oni scias ke Stano estas honesta, diligenta, bonintenca, kaj finfine "bona esperantisto" - do oni sentas, ke li kvazaŭ perlaboris la rajton resti, se oni ne havas konkretan kialon anstataŭigi lin. Mi tamen ne estis en Havano, kaj do ne povas persone atesti la pensofluon en la Komitato, komentas komitatano Mark Fettes, kiu ricevis la plej multajn voĉojn en la ĉi-jara elekton de B-komitatanoj.

Laŭ informoj el Havano, plej furioze la estraran decidon malantaŭ fermitaj pordoj kritikis la iama prezidanto de UEA Humphrey Tonkin. Li siatempe, post la demisio de István Ertl, staris malantaŭ la nuna aranĝo kun eksteroficeja redaktoro. En Havano li insiste postulis, ke la nova estraro de UEA rekonsideru la nuligon de la redaktora kontrakto, ŝajne kun ioma sukceso.

Libera Folio turnis sin rekte al Humphrey Tonkin por demandi, kial li trovis la decidon pri redaktora konkurso malĝusta. Jen kion li respondis:

Humphrey Tonkin- Multe pli grava ol ŝanĝo de redaktoro estas decidi kiun rolon la revuo ludu en la aro de komunikrimedoj je la dispono de la asocio. La iama supozo, ke la revuo estas la sola, aŭ eĉ la ĉefa, komunikilo kun la membraro (kaj la publiko ĝenerale) devas cedi lokon al kompreno, ke la revuo estas unu ilo inter pluraj.  Unue, UEA ellaboru ĝisdatan komunikstrategion, kiu interalie inkluzivu renovigon de la retpaĝaro; kaj kreu aktivan interagon inter la revuo unuflanke kaj la reto aliflanke.  La nuna redaktoro ludu rolon en planado de tiu estonteco.  Konkurso venu (se entute) nur post tiu procedo, kaj laŭ nove ellaboritaj kriterioj.

Ĝis nun UEA diskonigis nenian oficialan informon pri la planata redaktora konkurso, kvankam restas malpli ol kvin monatoj ĝis la jarŝanĝo, kiam devus eklabori la nova redaktoro. Ankaŭ la ekzakta enhavo de la estrara decido ĝis nun ne estas konata al la ĝenerala publiko.

- Ankoraŭ ne ekzistas aprobita protokolo de la estraraj kunsidoj de Havano, kaj pro tio ni ankoraŭ ne povas liveri al vi aŭ al aliaj petantoj tekston pri la decido mem de la malnova estraro, klarigas la prezidanto de UEA, Probal Dasgupta, responde al demando de Libera Folio.

Laŭ li, spite la kritikajn vidpunktojn, la redaktora konkurso ja okazos, sed kredeble la dato estos prokrastita, kaj la estraro petos la nunan redaktoron daŭrigi sian laboron iom pli longe ol ĝis la jarŝanĝo.

Probal Dasgupta- La estraro notis, ke la komitato kaj pli ĝenerale la esperantista komunumo (ne nur la membraro de UEA) prezentas diversajn atentindajn opiniojn pri la redakta politiko. Pro tio - kaj ne malplej pro la komitata rezolucio tiutema - la estraro volas doni al si sufiĉe da tempo por definitivigi tiun redaktan politikon, sur kiu baziĝus anonco de konkurso.

Ankoraŭ mankas fina konsento pri la kriterioj, kiujn la estraro starigos en la konkurso pri la redaktora posteno, sed la estraro konsideras dividi la laboron en du partojn: unuflanke la grafika fasonado kaj produktado, aliflanke la enhava redaktado, klarigas Probal Dasgupta.

- Ni anoncos konkurson tian, ke ni havos la eblon elekti unu au du homojn, depende de la kapabloj de la kandidatoj. Ni ne intencas serioze plialtigi la kostojn de la produktado de la revuo, kaj ni do ne planas revenigi la redakcion en la Centran Oficejon.

Aldone la estraro opinias, ke la retejo de UEA estonte ne nur publikigu kopion de la papera revuo, sed ankaŭ disponigu liberan forumon por opiniinterŝanĝoj de la legantoj de la revuo.

- Tia modifo alparolos la delongajn kaj pravajn plendojn, ke la revuo ne aperigas sufiĉe da kritikoj, diras Probal Dasgupta.

Mark Fettes opinias, ke efektive tre gravas la ĝusta difino de la taskoj kaj celoj.

Mark Fettes- Pravas tiuj, kiuj asertas ke UEA ne havas koheran redaktopolitikon, aŭ publikrilatan politikon entute. Malfacilas elekti inter kandidatoj por la redaktora posteno, se oni ne klare scias, kion oni atendas de tiu homo. Diversaj elektronikaj rimedoj nun rolas same esence kiel la revuo en informado kaj ideperado. Ni vere bezonas repripensi la tutan komunikan strukturon de UEA por kompreni, kiel devus aspekti la revuo en tiu panoramo.

Libera Folio: Sed ĉu ne la aspekto kaj enhavo de la revuo dependas la redaktoro?

- Mi ja sopiras pli viglan kaj pensinstigan revuon, kaj mi agnoskas ke la persono de la redaktoro ludas sufiĉe esencan rolon en tio. Sed ne estas bone fokusiĝi nur al la persona demando, kiam aro da parencaj demandoj postulas respondon. Nova redaktoro povus eventuale kontribui al tia repensado, sed ne nepre, krom se oni intence serĉas tian homon. Kaj ni gardu nin kontraŭ la tento ŝuti ĉiujn esperojn kaj zorgojn sur la kapon de unu persono.

arkivita en:
Esperantoluna
Esperantoluna diras:
2010-08-06 10:28
La tuta akcio pensigas min pro kio la tuta cirko estas arangxata.
Gxi montras tute bone, ke "oni ne scias kion oni faras". Estas karakterize, kiel jam multaj aliaj pasxoj, ke oni agas sen pripenso sencele.
Estas evidente, ke cxiuj revuoj perdas legantojn. Cxu tio estas kulpo de redaktoro? Pri tio oni devus vere pripensi. Eble oni nur volas montri, ke ili agas?
Mi opinias, ke la gxisnuna redaktado estis pli bona ol la agado de UEA. Eble tie oni devus sxagxi personojn.(fisxo komencas putrigxi de kapo).
Plibonigu agadon mem , akiru sukcesojn kaj tiam havos redaktoro ion por skribi.
Estis propono de EU parlamentano sendi observantan delegacion al UEA-Kongreso kaj UEA tion tute neglektis, ecx kontrauxstaris. Cxu okazos tiel rapide dua sxanco?
Cxu ne estus tiam bona materialo por raporti en la Revuo?
Cxu ni povos kompreni kio vere okazas en la "Princlando UEA?"
KaraGu
KaraGu diras:
2010-08-06 11:46
La posedanto de la gazeto, UEA, kompreneble rajtas elekti novan redaktoron aŭ kompilanton de la gazeto, se oni opinias, ke tio vigligos la publikaĵon. Mi havas klaran opinion pri la gazeto Esperanto sed tio ne estas grave.
 
Pli grave estas, ke la komentoj pri la novaĵo pri la ĉesavizo devojigis al personaj atakoj kontraŭ diversaj personoj.

Oni ja devas supozi, ke tiu, kiu aliĝis al UEA kiel rekta membro, probable faris tion, ne por gajni monon, sed pro tio, ke tiu persono volas antaŭenigi la disvastigon de Esperanto. Mi nur estas membro de loka klubo, kiu siavice estas membro de la Sveda Esperanto Federacio, per kiu "simbole" estas membro de UEA.

Pri la gazeto Esperanto
La aspekto de la gazeto neniel estas, el grafika vidpunkto, fuŝe farita. Pri la enhavo mi konstatas ke pluraj numeroj de la gazetoj, post la ĵus okazinta UK-o, enhavos raportojn el tiu "grava okazintaĵo" ĝis kiam oni komencas gurdi pri la venonta UK-o je la komenco de eldonado de la nova jarkolekto. Tiuj informoj postulas tiom da loko en la gazetoj, ke probable ne estas eble enmeti pli da aliaj informoj ol kelkaj librorezencoj kaj "Laste aperis ". Estas facile konstati, ke la "kutimoj" limigas la manovro-spacon por la redaktoro.

UEA probable bezonas kaj paperan gazeton kaj loko en la reto, per kiu la membroj povas ricevi informojn pri aktualaĵoj. Do se la estraro de UEA intencas krei tian interaktivan lokon en la reto, oni certe bezonos redaktoron por tiu tasko, krom la redaktoro por la gazeto Esperanto. Ne estas eble por unu persono plenumi ambaŭ taskojn.

Do, kiu vere estas bezonata estas "konkurso" pri la ofico kiel redaktoro de la informpaĝoj de UEA.

Unu afero estas klara: La movado certe bezonos kaj paperan gazeton kaj retan informlokon.
gbeglokoffi
gbeglokoffi diras:
2010-08-06 13:39
Mi neniam chesos diri, ke Osmo BULLER havas la tutan povon en UEA, kaj antau li tremas kaj komitatanoj kaj estraranoj. Tian rolon mi rifuzis kiam mi estis estrarano. Shajnas, ke la estraro nova prokrastis la daton de la konkurso. Bone ! Sed chu nur la revuo estas la problemo solvenda ene de UEA ? Estas la momento analizi la tutan UEA-sistemon. Vidu !

La statutoj kaj regularo verkighis en la tempo, kiam ne estis interreto. Nun chiuj scias kiel la interreto ebligas miraklojn. Bedaurinde Osmo BULLER estas tre konservema, kaj shatus labori ankau nun kiel en la tempo, kiam ne estis la interreto. Jes, preskau nur chefi/estri chie(l). Ne, ne povas esti tiel. Profunda shangho necesas en UEA, kaj certe tushos ankau la redaktopolitikon de la asocio. Vere, pli gravas revizii la sistemon administran de UEA.

Estu forigita la posteno de Ghenerala Direktoro de UEA. La asocion havas nun nur unu oficejon, kie okazas la tuta administrado. Tion chi gvidu nur unu homo en la funkcio de Direktoro de la Centra Oficejo. Tiu chi direktro estas dungita de la estraro. Chu tio sufichas ?

Kiam oni diras "estraro de UEA", chu temas pri la ekzekutivo au la gvidantaro de la komitato au de ambau. Chiu komitatano scias, ke la estraro de UEA estras ankau la komitaton. Tio, lau mi, estas ne tauga maniero, se ni komprenas, ke la estraro respondecas al la komitato. Tiu chi havu propran gvidantaron.

Certe estas aliaj aferoj farendaj por la bono de UEA. Ni tute ne celu nur propran profiton kaj tial eliminu iujn, kiujn ni anstatauigu per niaj shafoj. Tio ne profitos al la asocio.

Koklude :
1- Stano plulaboru kaj kontribuu en la verkado de la redakta politiko de UEA. La konkurso okazu en trijhauda semajno
2- La posteno de Ghenerala Direktoro estu forigita.
3- La estraro nomumu direkteron de la centra oficejo. Estu konkurso tiucela, kiun rajtas partopreni ankau Osmo BULLER.

Certe iuj el tiuj vortoj portas boneron al UEA.
esperanto
esperanto diras:
2010-08-07 00:07
La supra maniero de H. Tonkin "konsili" signifas lau mia kompreno de trakto de organizaj problemoj krudan enmiksighon en la aferojn de la suverene decidinta estraro de UEA, kiu en tiu formo ne estas akceptebla. Char tiel la estraro estas elmetata al neevitebla premo kaj vola dependeco flanke de iama gvida gvidanto de UEA, kiu, anstatau komenti la farojn de la estraro, prefere evitu publikan sinesprimadon rilate la tagan kaj strategian politikon de tiu estraro.

Oni povas furiozi au ne pri iuj asociaj decidoj, ech se prenitaj de la estraro de organizajho. Chi tiu maniero komenti la aferojn similas al la konduto de persono, kiu ne kapablas lasi organizon, kiun li jam prezidis kaj forte influis kaj kiu kredas, ke la asocio, kiun li mem longtempe gvidis, kvazau estas lia privata posedo. Chi tiu fenomeno estas bone konata en la Esperanto-movado, kaj ghi estas ege danghera, kiel montras aliaj samtipaj ekzemploj.

Ech se Libera Folio mem elektis direkti sin al la tri supraj personoj (mankas nur Wandel kaj aliaj, kiuj vershajne jhaluzas, ke ili ne estis demanditaj), la supra triopa elpasho pruvas unu fojon pli, ke UEA trovighas en la ungoj de koterio de malgranda grupo de personoj, kiuj ludas - au volas ludi - dominan rolon en tiu asocio jam de jardekoj en preskau chiuj sferoj de la organizajho (vd. ekzemple ilian membrecon en la diversaj komisionoj) kaj kiuj evidente ne kapablas retiri sin kaj cedi la taskojn al aliaj, eble pli freshaj fortoj, despli ke ili shajne ankorau ne komprenas, ke ili grandparte kondukis la asocion kaj la Esperanto-movadon en fatalan sakstraton, kiun eliri sub la influo de tiuj personoj vershajne simple ne plu eblos.

De minimume 50 jaroj Tonkin ludas influan rolon en la Esperanto-movado, lastatempe per financado de projektoj kiuj plachas al li persone (kaj al iuj en la estraro de ESF, sed kiel konate la chefa persono en ESF estas Tonkin). Tio estas pli longe ol la plej longe oficantaj shtatestroj de la mondo kiel Zhivkov, Castro kaj similaj diktatoroj en oriento kaj okcidento. Ni chiuj scias al kiuj abismoj tiuj konduktoroj gvidis siajn movadojn. Tiu sinteno ne estas profesieca, sed respegulas fanatikan obsedecon, kiun oni ne kapablas forlasi. Multaj financataj projektoj de la Esperanto-movado intertempe farighis dependaj de la financado de ESF, kaj per tio de la volo de Tonkin. Tio estas malbona, char sub tiaj cirkonstancoj danghera potenca monopolismo povas ghermi kaj ekesti (sekvata de ruinuigho de projektoj, se la mono ne plu fluas - sed tio estas alia temo).

La ignoro de la projektita Strategia Laborplano de Dasgupta kaj la propono de Fettes krei Strategian Komision fare de la Komitato de UEA pruvas au almenau signalas, ke au la varmega klimato de Kubo kauzis ilian malkapablon decidi tiajn centrajn proponojn, au ke la Komitato ne trovis inde diskuti la proponojn de Dasgupta kaj Fettes kaj preferis eviti ilin, sen kuraghe diri tion sincere publike.

Krom tio, la supre esprimitaj opinioj kaj konsiloj respegulas neniujn novajn ideojn, sed ripetas la same tedajn gheneralajn konsiderojn, kiujn la publiko konas de jardekoj kaj jam delonge oscedas kaj perdis sian intereson. Bonvolu do protekti nin chiujn de tiuj banalajhoj kaj rakontu ion novan au farighu pli konkretaj kiel solvi la brulajn problemojn.

Lau mia scio Marcek alportis neniujn videblajn inovaciojn, kiuj estus nepre necesaj por la disponigo de moderna, inteligenta kaj intelekte altnivela redaktado de la oficiala organo de internacia organizo, kiu reprezentas superan ideon de la homaro. De jaroj oni regurdadas en tiu kompatinda revuo laudirajn sukcesojn de la Esperanto-movado, sen ajna kritika kaj memkritika reflektado de la aferoj. Bedaurinde Tonkin shajnas apogi tiun kurson, ech per financado de projektoj efektivigitaj en tiu propaganda-fanfarona senco au celantaj iluziigi la aktivulojn. Au la UEA-anaro shajne ankorau grandparte ne komprenis, ke tiu kurso kondukis al sakstrato, au ghi komencas perdi la intereson pri tiu propaganda informado, ech se multaj samideanoj ne volas kritike esprimi sin por ne endangherigi au diskrediti la aferon de Esperanto kaj por teni la solidarecon kun la portantoj de la "sankta" esperantista ideo, ech se pri la "fina venko" oni pli kaj pli shajnas perdi la iluziojn, ankau kun la mono de ESF. Persone mi pli kaj pli kredas la duan hipotezon. Se mi devus verki novan manifeston de la Esperanto-mogvado, mi pledus por la kompleta retirigho de la generacio de gvidantoj, kiuj devas transpreni la chefan respondecon por tiu sakstrata situacio. Shajnas, ke oni ankorau devos atendi kaj perdi valoran tempon.

Kio koncernas la konkurson, tio estus la normala vojo por trovi taugan kandidaton por la nova redaktoreco. Chiu serioza entrepreno, se ghi ne volas esti riprochita pro nepotismo, devas elekti tiun vojon por dungi salajritan oficiston. La Centra Oficejo ne estas amatora verkejo, sed profesia laborejo, kaj ghi ne lasas sin diskrediti de amatora estraro kaj diletanta, malkompetenta komitato (la chilasta definitive pruvis sian diletantecon, en Havano kaj pere de la lastatempaj diskutoj en la retlisto).

Char la Esperanto-movado estas sufiche malgranda, chiu iom aktiva funkciulo estas pli malpli konata al chiuj aliaj. Kaj UEA estas tiu kompetenta organizo, kiu konas persone plej multajn aktivulojn dise tra la mondo. Do, sendube eblus elekti iun taugan kandidaton sen granda konkursa teatro, por ne perdi tempon, char la plej brilaj verkistoj kaj redaktistoj estas konataj. Cetere mi memoras, ke Istvan Ertl siatempe estis elektita el inter deksepo da kandidatoj. Certe oni elektis kun li tiam taugan kandidaton kiel redaktoron, kvankam li eble tro ludis la rolon de freshbakita entuziasma akademia intelektulo kaj literatura romantikulo (kiu estis emancipighanta el la eburturo) kaj disponis eble malpli kelkajn pragmatajn-praktikajn kvalitojn kaj trajtojn, kiuj karakterizis la profesian managheron-entrepreniston-produktiston kaj pragmatan organizanton Stano Marcek (ambau devenis el la orienta bloko - sed korektu min, se mi maltrafe karakterizis vin). Krome, necesus rekonsciigi en tiuj chi nunaj emociaj momentoj de la nuligo de la kontrakto kiun Marcek, kiuj chefaj kriterioj siatempe gravis por ke Marcek estu elektita por tiu posteno - se mi bone memoras temis inter alie pri la demando de favoraj pres- kaj ekspedkostoj en Slovakio kaj similaj teknikaj demandoj, do ne unuavice pri ia redaktora brileco de Stano Marcek, kvankam liaj kapabloj tute sufichis por redakt/or/i. Ke Marcek supertaksis siajn kapablojn kiel redaktoro de centraj periodajhoj de la Eo-movado ja montras ankau lia fiasko kiel redaktoro de Heroldo de Eo, kvankam tie ankorau aliaj faktoroj ludis ian rolon. Kaj oni ne forgesu, ke antau kelkaj jaroj la presado kaj ekspedado estis forprenita de Slovakio, do post tio Marcek perdis gravan bazon por daure ludi la saman rolon kun la revuo, kaj li do restis nur kompilanto-redaktoro de la revuo). Mi mem neniam pledis por tio, ke oni devus "forjheti" Stano Marcek, sed mi pledis por tio, ke oni devus trovi pli taugan REDAKTORON (mi plurfoje esprimis mian "vizion" chi-rilate en Lib. Folio).
Do, en ideala kazo oni povus kombini analogan specon de solvo "Ertl-Marcek", se vi komprenas, kion mi celas diri.

Alia demando estas, chu indas investi al la revuo Esperanto tiom da energio kaj resursoj, financaj, intelektaj kaj aliaj (por eble nesufiche granda cirklo de grandparte indiferentaj legantoj). La revuo Esperanto funkcias, au devus funkcii, kiel oficiala organo, kiel informilo por la membraro, kiel fenestro de la Esperanto-movado eksteren kaj kiel varbilo-propagandilo, eble ankau kiel klerigilo. Mi havas nenion kontrau varbado-propagando, se ghi estas inteligente farita. Au estonte la revuo de Esperanto estos kombinajho de chiuj tiuj elementoj, au ghi koncentrighos nur pri unuopaj elementoj. Persone mi jam foje submetis miajn viziojn, kiu iras en tiu direkto, ke oni apartigu la oficialajhojn disde la cetero kaj paku la ceteron en pli allogaj publikajhoformoj. Chu tiu revuo devas aperi chiumonate au chu sufichus eldoni ghin ekzemple chiun duan monaton devus esti unu el la diskutpunktoj. Ke la asocio devas posedi printan eldonon de sia oficiala organo, shajnas al mi memkomprenebla kaj nediskutinda, ech en la interreta epoko. Finfine la homaro ankau ne rezignas pri eldonado de libroj. Chu la membraro vere deziras aliajn publikajhoformojn kaj chu ghi pretas eventuale pagi pli por tia solvo, apud posedo de pli kaj pli oftaj kaj pli malpli senpagaj au malmultekostaj interretaj resuroj, estas aliaj demandoj. Chiuj tiaj punktoj devus esti konsiderataj, sed ne diskutataj de diletantoj, formalistoj kaj oportunistoj, sed de profesiuloj kaj sinceraj pensuloj de la bona volo, kiuj celas konkretajn solvojn.

Se do elstaraj aktivuloj kiel Tonkin, Dasgupta kaj Fettes volus konkrete kontribui al la solvoj de tiuj demandoj, ili ne limigu siajn konsiderojn al suprajhaj gheneralajhoj, sed pluku la planton kaj helpu konkrete efektivigi iun konkretan ideon lau la moto: Malpli estas pli. Au same germanece: Malgrande sed fajne. Au internacie: pli da kvalito, malpli da kvanto.

 
jens_s_larsen
jens_s_larsen diras:
2010-08-08 16:08
Ne, almenaŭ ne tie.
Peter
Peter diras:
2010-08-16 00:29

"Libera Folio turnis sin rekte al Humphrey Tonkin por demandi, kial li trovis la decidon pri redaktora konkurso malĝusta. Jen kion li respondis:

- Multe pli grava ol ŝanĝo de redaktoro estas decidi kiun rolon la revuo ludu en la aro de komunikrimedoj je la dispono de la asocio. La iama supozo, ke la revuo estas la sola, aŭ eĉ la ĉefa, komunikilo kun la membraro (kaj la publiko ĝenerale) devas cedi lokon al kompreno, ke la revuo estas unu ilo inter pluraj. Unue, UEA ellaboru ĝisdatan komunikstrategion, kiu interalie inkluzivu renovigon de la retpaĝaro; kaj kreu aktivan interagon inter la revuo unuflanke kaj la reto aliflanke.  La nuna redaktoro ludu rolon en planado de tiu estonteco.  Konkurso venu (se entute) nur post tiu procedo, kaj laŭ nove ellaboritaj kriterioj."

Oni ne povas vere ion diri kontraŭ tio. La oficperiodo de Stano Marĉek daŭras nun naŭ jarojn, dum kiuj la eksteraj cirkonstancoj de la komunikado severe ŝanĝiĝis.

Sed anstataŭ simple detrui nur la ekzistantan bazon, kiel la estraro faris tion en sia kunsido decidante, ke la oficperiodo de la nuna redakcio (kaj verŝajne ankaŭ la disponeblo de ties ekipaĵo) finu je la laŭkontrakte plej proksima tago, ili estus devintaj decidi, kion kaj kun kiu UEA volas komuniki dum la sekvaj dek ĝis dudek jaroj. Kaj sekve diskuti kun spertuloj pri la demando, kiajn rimedojn oni apliku por tio kaj kiajn kompetencojn devas havi la personoj por tio. Serĉi tiujn personojn estus en la tuta procedo, kiu daŭras - serioze entreprenita - pli verŝajne jarojn ol semajnojn, la lasta kaj ne la unua paŝo.


***********************************************************


"Ĝis nun UEA diskonigis nenian oficialan informon pri la planata redaktora konkurso, kvankam restas malpli ol kvin monatoj ĝis la jarŝanĝo, kiam devus eklabori la nova redaktoro. Ankaŭ la ekzakta enhavo de la estrara decido ĝis nun ne estas konata al la ĝenerala publiko.

- Ankoraŭ ne ekzistas aprobita protokolo de la estraraj kunsidoj de Havano, kaj pro tio ni ankoraŭ ne povas liveri al vi aŭ al aliaj petantoj tekston pri la decido mem de la malnova estraro, klarigas la prezidanto de UEA, Probal Dasgupta, responde al demando de Libera Folio.

Laŭ li, spite la kritikajn vidpunktojn, la redaktora konkurso ja okazos, sed kredeble la dato estos prokrastita, kaj la estraro petos la nunan redaktoron daŭrigi sian laboron iom pli longe ol ĝis la jarŝanĝo."

Kiel plej urĝa tasko montriĝis sendube, mastigi senkonscie frakasitan porcelanon. Oni severe anoncis al la nuna redaktoro la finon de sia oficperiodo kaj prokrastas tion nun sub la impreso de la publika opinio nur iomete trans la restantaj kvin monatoj, por trankviligi la membraron. Serioza evoluo de strategio laŭ la priskriboj de Humphrey Tonkin sonas alimaniere.

Ĉiu ajn saĝa dungito devus en tiel minaca situacio havi nenian pli urĝan ol rigardi, kiamaniere li prilaboros en proksima estonteco sian panon kaj loĝejan luon. Nur por malmultaj homoj havus la ankoraŭ aktuala dunginto ian prioritaton - ekzemple pro kompleta manko de alternativoj. Sed la nura fakto de mankantaj alternativoj ne estas vere taŭga bazo por fruktodona kunlaboro (laŭ seriozaj taksoj ekz. pli ol duono de la germanaj dungitoj sentas jam nenian lojalecon al la dunginto, "servas laŭ la priskriboj" kaj pretas forlasi sian postenon je unua bona okazo).

*********************************************************

"- La estraro notis, ke la komitato kaj pli ĝenerale la esperantista komunumo (ne nur la membraro de UEA) prezentas diversajn atentindajn opiniojn pri la redakta politiko. Pro tio - kaj ne malplej pro la komitata rezolucio tiutema - la estraro volas doni al si sufiĉe da tempo por definitivigi tiun redaktan politikon, sur kiu baziĝus anonco de konkurso."

Se la estraro tion vere estus volinta, ĝi ne estus sin submetinta mem sub tempan premon establinte apenaŭ renverseblajn faktojn.

*********************************************************

"Ankoraŭ mankas fina konsento pri la kriterioj, kiujn la estraro starigos en la konkurso pri la redaktora posteno, sed la estraro konsideras dividi la laboron en du partojn: unuflanke la grafika fasonado kaj produktado, aliflanke la enhava redaktado, klarigas Probal Dasgupta.

- Ni anoncos konkurson tian, ke ni havos la eblon elekti unu au du homojn, depende de la kapabloj de la kandidatoj. Ni ne intencas serioze plialtigi la kostojn de la produktado de la revuo, kaj ni do ne planas revenigi la redakcion en la Centran Oficejon.

Aldone la estraro opinias, ke la retejo de UEA estonte ne nur publikigu kopion de la papera revuo, sed ankaŭ disponigu liberan forumon por opiniinterŝanĝoj de la legantoj de la revuo.

- Tia modifo alparolos la delongajn kaj pravajn plendojn, ke la revuo ne aperigas sufiĉe da kritikoj, diras Probal Dasgupta."

Kiel jam dirita, la estraro devus sin unue demandi, kiajn celojn UEA volas sekvi per sia komunikado. Kaj antaŭ tiu starus la demando, kiajn celojn havas la asocio mem, ĉar ekaŭdiĝis voĉoj, kiuj konsideras ne nur la publikigan strategion, sed eĉ la statuson eksmoda. Fakte tio postulas, dediĉi al filozofiaj demandoj multe da tempo, kiu maltroveblas dum du, tri kongresaj komitatkunsidoj. Laboro, kiu estas sendube ampleksa, ne tiom alloga - por ne diri teda - sed ĝi rezultas tutcerte en nenio, kio provokus "starantajn ovaciojn" dum la Solena Fermo.

Sed tamen okupiĝi nun jam pri organizaj detaloj, signifas fari spite al la faktoj la kvaran paŝon antaŭ la unua. Krome troveblas jam en tiuj kelkaj linioj okulfrapaj kontraŭdiroj: Oni hodiaŭ ne plu povas duobligi la laboristaron surbaze de budĝedo, kiu estis fiksita avare jam antaŭ naŭ jaroj. Eĉ se Stano Marĉek partoprenus en la konkurso, li apenaŭ kalkulos la postulitan salajron denove surbaze de la prezoj el la jaro 2001.

Plie, forumo sur la retpaĝaro de UEA ne estas senpage havebla. La instalado kostas tempon de homoj, kiuj verŝajne devas esti pagataj, la retprovizianto tenas la manon malfermita kaj fine retformuo devas esti konstante observata kaj flegata. Alikaze ĝi fariĝas ene de monato nenio ol nova varbejo por potencaltigaj piloloj kaj plilongigo de viraj seksorganoj.


*********************************************************

"Libera Folio: Sed ĉu ne la aspekto kaj enhavo de la revuo dependas la redaktoro?"

La demando sugestas, ke la eldonanto estas konata por tio, zorgi ne multe pri sia publikaĵo. Organizaĵo neniam havas periodaĵon unuavice por tio, ke redaktoro ŝparu proprajn investojn kaj ne bezonu serĉi por si publikon.
madridano
madridano diras:
2010-08-16 17:35
Antaŭ la malkresko de abonantoj, mi proponas ke UEA kreu vere malmultekostan abonon al la revuo Esperanto. UEA kreis ekde 2010 la kategorion MJ(-T): Membro kun Jarlibro plus la reta versio de la revuo Esperanto, kies kosto en okcidenta Eŭropo estas 24 eŭroj.

Mi pledas por tio, ke UEA starigu pli malmultekostan abonon al la reta versio de sia revuo, sen membreco, sen Jarlibro. La abono ĉiujara povus esti kiel tiu de "La Ondo de Esperanto", t.e., 12 eŭroj jare.
esperanto
esperanto diras:
2010-08-16 18:18
La sugesto sonas racie kaj alloge.
Tamen char membreco estas initime ligita kun la revuo kaj la revuo kun la membreco, mi pensas, ke UEA timos enkonduki anbonon "sen membreco" kiel diablo la konsekritan akvon, char povus okazi, ke la membronombro post tio ankorau shrumpos, char parto de la anaro fajfas pri la membreco kaj kontentighas pri ricevo de malmultekosta perreta abono de la revuo.

Povas esti, ke multaj e-istoj jam nun pagas la kotizon al UEA nur por ricevi la revuon kaj fajfas pri membreco. Aliaj vidas en sia kotizo unuavice membrecon.

Se tiuj hipotezoj ghustas, kioni oni povus ekscii nur pere de enketo inter la membraro, tio povus signifi dangheran erozion che la membrosituacio.

Enkondukante tian novan kategorion "revuo sen membreco" eble povus forfali ekzemple ghis 10 procentoj de la membroj CHIUJARE. Aliflanke mi ankau ne kredas, ke UEA povus per tia rimedo altigi sian anaron, nur char kontrau malalta kotizo ili povos ricevi iun nutrajhon.
Sed tion mi nur supozas. Oni devus enkodnuki tian kategorion kaj poste vidi kio okazos.
Kion UEA bezonas, estas novaj monrimedoj. Malaltigante la bazajn kotizojn oni riskos erozion de tiu kotizsistemo kaj ech disfalon de la membraro.

Estus interese ekscii kion pri tio havus por diri la prezidanto de UEA kaj la ghenerala direktoro de UEA. Ili disponigas pri la scioj por klarigi tiun problemon.
fjmoleon
fjmoleon diras:
2010-08-16 21:37
"Tamen char membreco estas initime ligita kun la revuo kaj la revuo kun la membreco, mi pensas, ke UEA timos enkonduki anbonon "sen membreco" [...] Enkondukante tian novan kategorion "revuo sen membreco".

Certe la timo restos sub kontrolo, char tia kategorio jam de longe ekzistas:
SA: Simpla abono al la revuo Esperanto, sen membreco en UEA
http://www.uea.org/alighoj/alighkotizoj2010.html
esperanto
esperanto diras:
2010-09-17 17:06
Mian konkludan komenton pri kelkaj eventoj en la Esperanto-movado 2010 - plus kelkajn aliajn artikolojn pri similaj temoj oni trovas chi tie

http://www.planlingvoj.ch/Konkluda_komento_2010.pdf

Espereble ne estas tro da tajperaroj (mi ne relegis tiujn tekstojn trian au kvaran fojojn).

Per tio mia publika kontribuado finighas. Mi pensas, ke en tiuj tekstoj oni trovas sufiche da materialo por trakti kaj diskuti, same en miaj sennombraj mesaghoj en la retlisto de UEA-membroj dum la jaro 2009 kaj en Libera Folio. Mi daurigos diskuti nur kiam mi konstatos la pretecon serioze konsideri tiujn argumentojn kaj komentojn.
esperanto
esperanto diras:
2010-11-07 19:19
http://groups.yahoo.com/group/komitato-de-uea/message/6107

Kion saghan Ertl kaj Fettes diris pri la redakta politiko ?
Lau tio kion oni legis de Sutton nenion aparte saghan, sed chefe banalan :-(
Kiel kutime ankau en la komitata retlisto la diskuto turnighas chirkau la cirklo, kaj trakti vere gravajn temojn oni evitas. De Wandel oni povis ekscii, ke li estas la redaktoro de Israela E-isto, kvankam li ne fakas pri jhurnalismo. Nu povi pentri astrojn, stelojn kaj galaksiojn, kiun Wandel espereble kapablas, ankau sufichas por tiu ofico.
pistike65
pistike65 diras:
2010-11-07 23:55
"Kion saghan Ertl kaj Fettes diris pri la redakta politiko ?
Lau tio kion oni legis de Sutton nenion aparte saghan, sed chefe banalan :-("

Mi ankau ne intencis diri ion ajn pri la redakta politiko, nur pri la nuna kvalito de la revuo, kaj fine trovis tempon iom detale kaj argumentite kritiki ghin en uea-membroj.

amike
Istvan Ertl
edmundo
edmundo diras:
2010-11-08 00:32
Se vi skribis detale pri la revuo Esperanto en uea-membroj, ĉu eblas doni ligon al la koncerna mesaĝo? Supozeble mi devos realiĝi al tiu listo por legi ĝin ...
esperanto
esperanto diras:
2010-11-08 01:05
Se via komento estis kvalifikita kiel sagha, do eble indus ripeti ghin en Lib. Folio por tiuj, kiuj ne anas en la listo de UEA-membroj. Via opinio pri la nuna kvalito de La Revuo ja sendube estus eksciinda.
pistike65
pistike65 diras:
2010-11-08 21:38
Bone, kial ne. Mi kopios miajn koncernajn mesaghojn. Tamen, mi devas atentigi ke reprodukto de unuopaj diskuteroj donos impreson de malkohereeco, kaj ankau intermankos la reagoj de aliaj listanoj.

Temas pri mesagho
http://groups.yahoo.com/group/uea-membroj/message/17387
kaj kelkaj pluaj poste.

amike
Istvan Ertl
pistike65
pistike65 diras:
2010-11-08 21:39
Redaktopolitikaj gvidlinioj ne estas io malbona en si mem, sed, kiel regularoj
ghenerale, ili rilatas al la vera redaktado kiel la trafikreguloj al la reala
trafiko. (Okazas multaj akcidentoj.) Estas multe pli grave havi bonan redaktoron
ol bonajn gvidliniojn por redaktado.

(Persona aldono: mi kredas ke mia propra redaktado de la revuo ne multe malsamis
antau kaj post 1994, kiam naskighis la nun validaj gvidlinioj. Ili ne malutilis,
sed mi povus labori ankau sen ili.)

Do, eble mi reagos al la (apenau okazanta) diskuto pri eventuale novaj
gvidlinioj, sed unue mi plenumu duonpromeson kiun mi faris antau kelkaj monatoj,
mi ech ne memoras chu chi-liste, konkrete analizi nuntempajn revunumerojn. Mia
analizo estos suprajha, hazardeca kaj senorda (kiel la vivo mem), sed ne
malghusta. Mi ne povas eviti komparadon kun miaj propraj labormetodoj iamaj - ne
nepre la plej bonaj, sed kiun alian komparbazon mi havu?

- La redaktoro shajne ne multe shanghas la ricevitajn tekstojn. Tio havas la
bonan flankon eviti eventualan arbitrecon, sed ne chiam plibonigas la legindecon
de la tekstoj, kaj malutilas al konstruado de bone strukturita numero. Mi ofte
forredaktis duonon de la originalaj tekstoj, laueble konsultante la autoron. Che
la rubriko Loke-Fake-Persone, mi koncizigis ech multe pli. Nun tiu rubriko
praktike malaperis, chu pro tio ke ghi estas tro laboriga?

- Frapa ekzemplo de tiu neintervenismo estas la recenza rubriko. Mi faris
komparon de la jaroj 1990 (Fettes), 2000 (Ertl) kaj 2010 (Marcek), kaj trovis:
1990: 44 recenzoj traktis 77 verkojn sur ch. 26 paghoj.
2000: 35 recenzoj traktis 53 verkojn sur ch. 21 paghoj.
2010: 22 recenzoj traktis 29 verkojn sur ch. 26 paghoj.
Do, kompare al 1990 recenzoj okupas saman spacon, sed estas duoble pli longaj
kaj traktas trione da verkoj. Tute mankas la praktiko aperigi en unu numero
recenzojn pri pluraj verkoj teme, autore au alimaniere ligitaj.
Aparte mallerta estis la disshmirado de recenzoj pri la Tonkin-omaghlibro en tri
numerojn. La simila omaghvolumo de RУЉgulo estis recenzita, en 1988 jul.-aug.,
simile en tri partoj fare de tri homoj, sed la tri recenzoj aperis samnumere,
sur nuraj tri paghoj.
En julio, pagho kaj duono traktis 47-paghan broshuron eldonitan en 2007.

Alia ekzemplo pri malmulta redaktado: okt., p. 212-213, situas kvar artikoloj
pri kvar lastatempaj renkontighoj (se trakti tiel ankau la Ekonomian Forumon).
La longeco de la unuopaj artikoloj eble spegulas la respektivan gravecon de la
eventoj, sed ilia enhavo tro malsamas: tiu pri SAT estas malmultedira, tiu pri
la Azia Kongreso estas plejparte seka listigo de programeroj. Evidente, tio
dependas de la kvalito de la kontribuoj. Tamen, en la nuntempa reta mondo nenio
malhelpas varbi au serchi plurajn kontribuojn pri sama evento kaj redakti ion
unuecan el neunueca pluro.

- Laste aperis: la priskriboj ne estas chiam tro trafaj (mi povus doni
ekzemplojn), kaj la elekto de la kovriloj per kiuj oni ilustras, ne chiam
respondas al almenau unu el la du kriterioj: chu la verko gravas; chu ghia
kovrilo belas. En julio, ekzemple, mankas la kovriloj de Monte-Kristo kaj The
Life of Zamenhof. En oktobro mankas Kapitalo, Sidarto, Vizaghoj, kaj precipe
Lingvo kaj menso,eldonajho de UEA mem. Mi preferus por "Laste aperis" litertipon
je unu punkto malpli grandan, kaj aldekstrighon de la linio anstatau loza fino.

- Anoncoj: chu okazas aktiva varbado de anoncoj? Mi dubas. Shajnas ke oni
anoncas preskau ekskluzive UEA-varojn. Nu, jam en mi tempo ighis pli kaj pli
malfacile konvinki anoncantojn, des pli ekstermovadajn, pagi por reklamo en la
revuo. Pli-malpli malaperis anoncetoj - eble efiko de interretigho.

- Rubriko Malferme: miatempe ghi havis fiksajn longecon kaj formaton, kaj mi
aparte mendis ghin por chiu numero, de elektita kontribuanto. Nun shajnas pli
hazarde kio eniras en la rubrikon.

- "Artikolchapeloj". Tiel mi nomu la pli grandliterajn enkondukojn kiuj aperas
super la teksto mem de artikolo, inter la titolo kaj la tekstokorpo. Normale,
"chapelo" resumas pri kio temos en la artikolo. Nun la chapelo estas simple la
unua alineo de la tekstokorpo mem. Tio malofte taugas, kaj estas malprofesia
praktiko.

- Kongresa numero. Ghi konsistis el tro grandaj unuoj, tiel ke la tuto ne
sufiche spegulas la buntan naturon de UK. Estis represitaj, shajne sen shangho,
longaj tekstoj kiel la kongresferma resumo de Barbara. Pri kelkaj tekstoj, kiel
parolado de Probal au oficialaj salutoj, tio estas neevitebla, sed alifoje tro
komforta solvo. La titolo sur p. 177, ech se konforma al la faktoj, sonas kvazau
prenita el Pravda de la 70aj jaroj. Eblintus elpensi ion same trafan kaj tamen
pli bonsonan.

- Diskutartikoloj, reagoj. Plibonigha tendenco, sed estus bone havi pli da tiaj.

- Grafika aspekto. Pri tio mi preskau neniom kompetentas, sed ne shatas la
tendencon ke tro ofte, ech samnumere, aperas la samaj kapoj. Milfoje ni jam
vidis Tonkin kaj Corsetti, ekzemple.

- Kovrilo. Pri tiu aspekto oni jam diskutis en Libera Folio, kaj shajnas ke la
legantoj shatas vidi multajn grupojn de esperantistoj, kunvenojn kaj flagoj ks.
Mi ne aparte shatas tion, sed akceptas ke la gusto de la plejparto diverghas de
la mia.

- Lingvajho. Plejparte tre bona, evidente, sed mi audis ke la diligente faritaj
korektoj de Rob Moerbeek ne chiam estis transprenitaj en la finan produkton.

En mia laborejo ni, kolegoj-tradukistoj, chiam revizias/korektas la tradukojn
unu de la alia. Mi chiam diras ke la rezulto de tiu laboro estas nur kritiko,
neniam laudo. Sed el laudoj oni ja nenion lernas, nur kritiko estas utila por
plibonigho.

amike
Istvan Ertl

P.s. Post mia unua numero, januaro 1992, mi plenskribis la marghenon de unu
ekzemplero per kritikaj rimarkigoj. Ili estis pli multnombraj ol en mia nuna
mesagho.
pistike65
pistike65 diras:
2010-11-08 21:42
> - Laste aperis: la priskriboj ne estas chiam tro trafaj (mi povus doni
ekzemplojn),

jen du ekzemploj el la maja numero, kiun mi jhus legetis che la matenmangho,
rimarkinte ke ghis nun mi komplete maltrafis legi ghin:

- Am'... ...uzi─Эu. Andr├й Cherpillod. Courgenard: La Blancheti├иre, 2010. 35 p.
21cm. Kolekto de 250 anekdotoj, kiuj klopodas esti amuzaj. тВм 4.50.

klopodas? tiu vorto taugas por recenzo au kritiko, ne por rubriko kiu devas
priskribi siajn varojn honeste, sed vendocele.

- William Auld - Master Poet of Esperanto. Girvan McKay. El Esperanto trad. G.
McKay. Tullamore: Polyglot Publishers, 2009. 259p. 24cm. Bind.
Versioj en la angla, malalteja skota kaj skotgaela de (fragmentoj de) "La infana
raso". 27.00 тВм.

Ne temas pri fragmentoj, sed pri la tuta verko. Mi vidas plezure ke tio estas
jam korektita en la reta katalogo de UEA.

amike
Istvan Ertl

P.s. Cetere, mi kaptu la okazon distrumpeti ke jhus aperis, che la eldonejo
Lulu, nova eldono de la trilingva traduko de La infana raso. La tradukinto
plibonigis la enpaghigon, forigis nenecesajn blankajn paghojn kaj spacon, kaj
reviziis la tekstojn skotan kaj gaelan. Ghi estas ne nur achetebla, sed ankaux
senpage elshutebla che www.lulu.com. Kiel sciigis al mi Girvan McKay, ghis nun
la entrepreno Lulu vendis 550 ekzemplerojn de liaj libroj, inkluzive de "William
Auld...".
pistike65
pistike65 diras:
2010-11-08 21:44
Profitante la ankorauon de feria periodeto mia, mi faris plian statistikon pri
alia aspekto kiu lau mi indikas la malbuntighon kaj nesufichon de redaktora
interveno en la revuo.

Temas pri la rubrikoj Loke, Fake, Persone, tradicia kolono de la revua
strukturo. Miaj plej malnovaj hejmaj numeroj de la revuo, el 1964, jam havas la
rubrikon "Mallongaj novajhoj", poste nomataj "Mallonge", kun la origina
subdivido "Laulande", "Laufake", nomoj kiuj shajne en 1968 simplighis al "Loke",
"Fake". Iam poste aldonighis "Persone" kaj "Foliume", kaj mi en la 1990-aj
kreis, aldone kaj por anstatuigi (la antaue apartan eldonajhon, poste apartan
priinformadan rubrikon) "Influe". Sporade mi aperigis ankau, daure en la sama
strukturo, "Lingve".

La celo de chi tiu plurfaka rubriko estas doni maksimumon da informoj en
minimumo da spaco. Nu, chi tiu rubriko nun shajne tute chesis. La lasta
jarkolekto kie mi trovas ghin estas 2008. (Krome, ne plu ekzistis klara
subdivido, nur la ghenerala rubrikkapo "Loke, Fake, Persone".)

Tial mi komparis la jarkolektojn 1990, 2000 kaj 2008, kaj trovis:

1990, Fettes: 19 paghoj, 214 eroj (76 Loke, 91 Fake, 27 Persone, 20 Foliume).
2000, Ertl: 27,2 paghoj, 227 eroj (56 Loke, 44 Fake, 34 Persone, 35 Foliume, 50
Influe, 8 Lingve).
2008, Marcek: 7,7 paghoj, 37 eroj (sen subdividoj).

Averagha amplekso de ero en Loke, Fake, Persone (kape kalkulite, do eble erare):
1990: 0,088 p.
2000: 0,12 p.
2008: 0,21 p.

De 1990 al 2008 Loke, Fake, Persone malkreskis lau paghokvanto preskau du
trionojn, lau kvanto de eroj ch. 83 procentojn, sed unuopaj eroj longighis al
2,4-oblo.

amike
Istvan Ertl
pistike65
pistike65 diras:
2010-11-08 21:44
Plia statistiketo.

Ni komparu la kvanton de unuopaj tekstoblokoj en numeroj de la tri diversaj
epokoj. Mi ne donos striktan difinon pri tio kion mi konsideras unuopa elemento,
sed pli-malpli temas pri la unuopaj artikoloj, plus tekstoj en kadro (anoncoj,
flankartikoloj). En la rubriko "Reagoj" mi konsideris chiun reagon kiel apartan
unuon. Se tekstobloko pluas sur alia pagho, mi tamen kalkulas ghin nur kiel unu
eron.

Kiel mi jam skribis, Loke-Fake-Persone en 2010 estas malaperinta. Por 1990 kaj
2000 mi tamen donas apartan indikon pri ties eroj.

La supozo estas: ju pli da tekstoblokoj, des pli da varieco, kun des pli bona
spegulado pri la bunteco de Esperantujo. Aliflanke, ju malpli da tekstoblokoj,
des malpli da redaktora prilaborado.

1990, Fettes: 347 eroj, plus 214 eroj de Loke-Fake-Persone = 561 eroj/ 244
paghoj
2000, Ertl: 376 eroj, plus 227 eroj de Loke-Fake-Persone = 603 eroj/ 220 paghoj
2010, Marcek**: 291 eroj, 220 paghoj / 220 paghoj

Averagha amplekso de tekstobloko (krom eraro pro enkapa kalkulado):
1990: 0,43 p
2000: 0,36 p
2010: 0,76 p


*La paghonombrado nuntempe estas bibliografie konfuza. Kvankam paghociferoj ne
aperas sur la kvar kovrilaj paghoj, iliaj virtualaj ciferoj tamen konsiderighas
che la eknumerado de la numero posta. Do, ekz. la lasta numerita pagho en aprilo
2010 estis p. 94, dum la unua numerita pagho en majo 2010 estis p. 99. Rezulte,
la jara paghototalo estas daure 220 p, malgrau shajnaj 262 paghoj.

**dec. 2009-nov. 2010.

amike
Istvan Ertl
pistike65
pistike65 diras:
2010-11-08 21:45
Rapide, tro suprajhe pri ilustrajhoj.

Chi-teme mi konsideris nur la hazarde elektitajn numerojn el oktobro 1990, 2000
kaj 2010. Tre suprajhe mi taksis nur la totalan surfacon de fotoj:

okt. 1990: 4,4 paghoj (sed por 28 paghoj, do proporcie estus 3,1 paghoj)
okt. 2000: 4 paghoj
okt. 2010: 3,4 paghoj

amike
Istvan Ertl

P.s. Ciujn chi-suprajn kalkulojn mi dedichu al la memoro de Henri Vatré,
nesuperebla majstro de pritekstaj statistikoj.
esperanto
esperanto diras:
2010-11-09 14:24
La plej esenca frazo estas:
"Estas multe pli grave havi bonan redaktoron ol bonajn gvidliniojn por redaktado."

Esperantoluna
Esperantoluna diras:
2010-11-08 08:43
Estas malfacile diri ion sagxan en la malsagxa afero.

La plej bona reklamgazeto ne helpos al diskredita, ruinita , fiaskita entrepreno.
La kuracilon apliku en plej malsana loko kaj gxi estas UEA mem.

Certagrade estas gxuste, ke la revuo devas esti modernigota, sed gxi nenion sxangxos, se ne estos neutrala, por neutrale povi labori kaj informi.Estinte sub regio de UEA devos skribi kio al ili bonvenos kaj grorifigos iliajn senfruktan agado.

Konklude ;

- modernigu la revuon, sed igu gxin neutrala
- apliku kuracilon al UEA, kie trovigxas la plej malsana parto.
fjmoleon
fjmoleon diras:
2010-11-09 14:46
> Estinte sub regio de UEA devos skribi kio al ili bonvenos kaj grorifigos iliajn senfruktan agado.

Mi pensas dedukti el viaj vortoj, ke nuntempe la revuo ja skribas, kio bonvenas al UEA, k ke ghi grorifigas ilian senfruktan agadon. Krom ke mi persone konas kelkajn UEA-homojn k certas, ke ili kapablus redakti pli bonan k interesan revuon (do ilia mano _ne_ estas malantau la nuna revuo: se tiel estus, la revuo estus pli interesa), via aserto mirigas: en julio UEA provis shanghi la redaktorecon -la sekvo estas konata-; kial do UEA provus shanghi la redaktorecon, se UEA jam havis ghuste tion, kion, lau vi, ghi volas: bonvenan skribon k grorifigon de ilia senfrukta agado.
esperanto
esperanto diras:
2010-11-09 17:24
Brave. Mi faris al mi ekzakte la samajn demandojn. Glorigi la propran senfruktan agadon - ege trafa difino, kiu tute analogas al la difino de "intelekta fikcio" de la civito, kiun antau kelkaj jaroj faris iu esperantisto. Por la invento de tiuj difinoj la koncernaj personoj devus ricevi iun premion - au almenau dumvivan senpagan abonon al La Revuo :-)

Pro manko au maltrafo de insajderaj scioj, kio vere okazis chirkau tiu Stano-nuligo kaj nuligo de la nuligo (shajne temas pri sekreto), mia diskutkontribuo fakte finighas chi tie.

Lau mi devus nun formighi redakta TEAMO, tiel ke farighus maleble, ke unusola persono redaktas la tutan revuon. Por ne nur babili, sed sen havi iun ajn ambicion: Se mi estus demandita, chu mi volus transpreni certan parton de la redaktado (ekzemple pri Eo-historio, kaze ke tian rubrikon oni volus enkonduki), mi almenau ekzamenus tiun proponon.
Lau mi okazas nuntempe jena procezo, ke iu ajn, kiu volas ion publikigi en tiu revuo, lia kontribuo havas grandan shancon aperi, inter alie pro manko de aliaj kontribuoj. Mi esperas, ke la nuna redaktoro tamen konas la limojn.