Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2010 / Raporto de la Elekta Komisiono de UEA

Raporto de la Elekta Komisiono de UEA

de Redakcio Laste modifita: 2010-05-23 10:21
La "fina kaj konkluda raporto de la Elekta komisiono" estis sendita al la anoj de la komitato de UEA la 21-an de majo 2010. Libera Folio publikigas la kompletan tekston de la raporto.

FINA KAJ KONKLUDA RAPORTO DE LA ELEKTA KOMISIONO AL LA KOMITATO DE UEA

Estimata Ĝenerala Sekretario,

laŭ la preskriboj de la Elekta Regularo, la Elekta Komisiono prezentas jenan konkludan raporton laŭ la postuloj de la artikolo 6-a.

- listoj de ĉiuj kandidatoj por la koncernaj oficoj, valide kandidatigitaj

1 – Komitatanoj C

Paulo Branco
Jean Codjo
Probal Dasgupta
Marcel Delforge
Loes Demmendaal
Mark Fettes
Josep Franquesa Solé
Stefano Keller
Barbara Pietrzak
Amri Wandel

2 – Estraranoj

Probal Dasgupta
Claude Nourmont
Loes Demmendaal
Maritza Gutierrez
José Antonio Vergara
Barbara Pietrzak
Mark Fettes (kiu poste rezignis)
Martin Schaeffer
Amri Wandel
Stefano Keller

3 – Komitataj reviziantoj

Paulo Branco
Marcel Delforge

4 – Financa Komisiono

Flory Witdoeckt
Gianfranco Polerani
Josep Franquesa Solé


- proponoj pri la nombroj de komitatanoj C, de estraranoj kaj de vicprezidantoj, kaj eventuale propono pri fako(j) aŭ agadkampo(j), por kiu(j) oni elektas estrarano(j)n;

1 – 6 komitatanoj C
2 – 7 estraranoj (kiel la nuna estraro)
3 – la agadkampoj de la estraranoj estas listigitaj apud ĉiu nomo en la sekva elekto-propono.


- biografieto laŭeble kun foteto, klarigo pri la motivoj de kandidatigo kaj konciza deklaro de la movadaj kaj poroficaj celoj (aŭ de pli konkreta agadoprogramo) de ĉiu unuopa kandidato;

Ili estas aldonitaj al ĉi tiu raporto.

- koncizaj konsideroj pri deziroj kaj postuloj por la koncernaj oficoj, pri la bezonataj kapabloj kaj ecoj de ties oficohavantoj, pri la valoro aŭ elektindeco de la kandidatoj por la koncerna ofico, kaj pri la eblaj kaj preferindaj teamkunmetoj por la estraro;

La komisiono post interparolado tre vasta kun ĉiuj koncernatoj taksas, ke ĝia tasko estas certigi teaman kunlaboron en la estraro (kaj ankaŭ en la aliaj teamaj taskoj de la reviziantoj kaj de la financa komisiono). Pro tio kaj kun granda bedaŭro la elekto-propono por la estraro ne akceptas kelkajn el la sugestitaj komitatanoj.


- unu aŭ pluraj elekta(j) propono(j).

 
La elektokomisiono prezentas nur unu elekto-proponon

1 – Komitatanoj C

Paulo Branco
Jean Codjo
Probal Dasgupta
Marcel Delforge
Loes Demmendaal
Mark Fettes
Josep Franquesa Solé
Stefano Keller
Barbara Pietrzak
Amri Wandel

[Ĉi tiu listo estas definitivigebla nur tuj antaŭ la Kongreso, ĉar en kelkaj okazoj la elekto povus montriĝi nebezonata, se la koncerna kandidato jam iĝis komitatano B, dum aliaj povus aldoniĝi se kelkaj el la kandidatoj por la estraro ne plu estus komitatanoj A]


2 – Estraranoj

Probal Dasgupta          [prezidanto]
Claude Nourmont        [vicprezidanto, kongresoj, kulturo, edukado]
Barbara Pietrzak          [ĝenerala sekretario, informado]
Loes Demmendaal       [financoj, administrado]
Maritza Gutierrez        [landa agado]
Amri Wandel                [faka kaj scienca agado]
Stefano Keller              [eksteraj rilatoj]


3 – Komitataj reviziantoj

Paulo Branco
Marcel Delforge


4 – Financa Komisiono

Flory Witdoeckt
Gianfranco Polerani
Josep Franquesa Solé

Subskribita:



La Elekta Komisiono

Renato Corsetti
Lucille (Lusi) Harmon
Ileana Schroeder


Biografietoj kaj movadaj celoj de la kandidatoj proponitaj por Komitatanoj C, Estraro, Komitataj Reviziantoj kaj Financa Komisiono por la periodo 2010-2013


Paulo A.N. BRANCO – Portugalio/Belgio

Naskiĝis la 4-an oktobro 1954 en Alcobaça, Portugalujo. Eklernis Esperanto dekkvarjaraĝa en Portugalujo en 1968. Aliĝis al la Portugala Esperanto-Asocio kaj partoprenis en diversaj naciaj kaj internaciaj kongresoj, agadoj, aranĝoj kaj renkontiĝoj. Kiel profesia profesoro, estis membro de la Esperanta sekcio de la movado Freinet pri moderna lernado kaj partoprenis en ĝiaj eŭropaj kongresoj de Rŭeno kaj Lisbono en 1975 kaj 1976. Aliĝis al la Luksemburga Esperanto-Asocio kiam li loĝis en Luksemburgo, 1989-1993, kiel funkciulo de la Revizora Kortumo de Eŭropa Unio. Aliĝis al EBG, la Esperantista Brusela Grupo de kiam li ekloĝis en Bruselo, Belgujo. Partoprenis en Universalaj Kongresoj de Esperanto nome en Zagrebo, Fortaleza, Göteborg, Beijing, Vilnius, Firenze, Rotterdam, Białystok. Komitatano C kaj Komitata kontrevizianto de Universala Esperanto-Asocio de 2004 ĝis 2010. Eldonisto kaj ĉefredaktoro de Aktuala Esperanto, oficiala organo de Esperantista Brusela Grupo, ekde 2007. Estrarano de Esperantista Brusela Grupo. Studis ekonomikon, manaĝadon, administradon kaj eŭropajn studojn en la Universitato de Lisbono kaj en la Universitato Katolika. Aŭtoro de diversaj publikaĵoj pri kontrevizorado (1987-1999). Profesoro pri financa matematiko kaj kontoscienco (1975-1984). Kontrevizoro en diversaj privataj kaj publikaj firmaoj, kompanioj pri kontrevizorado, pri komerca banko, pri poŝto kaj telekomunikado, kaj aliaj (1982-1989). Administranto pri kontrevizorado de la budĝeto de Eŭropa Unio en la Europa Revizora Kortumo en Luksemburgo (1989-1993). Administranto pri Kontrevizorado pri la Eŭropaj Strukturantaj Fondusoj en la Eŭropa Komisiono en Bruselo (1993-1998). Financestro de Eŭropa Agentejo en Lisboa, Portugalio (1998-2000). Administranto pri Kontrevizorado en la Konsilio de Ministroj de Eŭropa Unio en Bruselo (ekde 2000 ĝis nun). Movadaj celoj: Celas partopreni kaj helpi pli efike la agadon de Universala Esperanto-Asocio.

 

Jean CODJO – Benino/Kanado

Jean Codjo, beninano denaske, eklernis Esperanton en la jaro 1988. De tiam la lingvo iĝas grava parto de lia profesia kaj privata vivo. Post kvarjara universitata studado pri lingvistiko kaj germanistiko en Benino, li daŭrigis ĉe la universitato de Hamburgo en Germanio kun la intenco doktoriĝi. Li finstudis en la jaro 2000 kaj decidis reveni al sia hejmlando por helpi sian komunumon. En 2002 adoptis Kanadon kiel sian duan hejmlandon. De tiam li profesie ne nur instruas lingvojn, sed disponigas sian sperton al la ministerio de edukado en la dulingva provinco Nova Bronsviko por helpi enmigrantojn adaptiĝi al la kanada eduksistemo. Ĉiusomere li vizitas Beninon ne nur pro familio, sed ankaŭ pro la Afrika Oficejo de UEA kaj precipe pro la lernejo, kiujn li helpe de esperantistoj eŭropaj konstruigis (www.educ-etre.org). Movadaj celoj: De kiam mi eklernis Esperanton en la jaro 1988, mia unua intenco ĉiam estas ĉion fari por konsciigi homojn pri neceso uzi Esperanton kiel internacian komunan lingvon. Laŭ mia eblo mi jam tion ekfaras kadre de Afrika Komisiono kaj per gvidado de la supre menciita lernejo, sed plian mi certe povos per miaj ĉiuspecaj kontribuoj al decidoj ene de la Komitato de UEA. Estonta agado mia kadre de la movado certe ne ŝanĝiĝos rilate al Afriko, kies komisionon mi intertempe kunordigis. Aldone al tio estas tiu de mia regiono en Kanado, kie la movado preskaŭ ne ekzistas. Mi ĵus sukcesis konvinki ministerion enkonduki Esperanton kiel nedevigan fakon en duagrada lernejo. Ekde septembro 2009 pli ol 30 geknaboj eklernas Esperanton dum la unua semestro. Mi intencas igi tiujn geknabojn pionirojn de la junulara sekcio de Kanado. Se mi supozas, ke gejunulojn en la okcidenta mondo la movado nepre bezonas por estonte financi tiun en malriĉaj landoj, kie tamen abundas gejunuloj favoraj al Esperanto, oni facile povas kompreni, ke nun urĝas interesigi homojn en la okcidenta mondo lerni la lingvon. Mi intencas kontribui al verkado de strategioj por pli efike produkti esperantistojn en malriĉaj landoj, daŭrigi kun verkado de retpaĝoj por multaj afrikaj landoj kie ekzistas landa asocio. Enkonduko de Esperanto en lernejoj en Afriko jam estas kaj certe restos ankaŭ grava parto de mia agado. Sukcesplenan modelon mi jam havas, nur restas eksporti ĝin al aliaj lokoj en afriko. Mi deziras igi la Afrikan Oficejon de UEA pli efika por helpi la Esperanto-komunumon en Afriko.

 

Probal DASGUPTA – Barato

Naskiĝis en 1953 en Kolkato (Barato), doktoriĝis en Nov-Jorka universitato pri la genera sintakso de sia gepatra lingvo, la bengala. Honora membro de la Lingvistika Societo de Usono ekde 2004, li instruis la lingvistikon en tri barataj universitatoj. En la universitato de Hajderabado, li estis direktoro (2000-2006) de tiu “Programo por Studi Baraton” por fremdaj studentoj, kiu sub li iĝis tutlande konata pioniraĵo pontofaranta inter eŭropaj/ usonaj gejunuloj kaj la barata universitata medio. Li estis en tiu universitato ankaŭ la dekano pri humanistiko (2001-2004). Ekde aŭgusto 2006 li entreprenas en la Barata Statistika Instituto (Kolkato) leksikajn esplorojn. Esperanto rolas en tiu laboro kiel interleksika glosilo ebliganta novtipan, pedagogie utilan kartografion de la vortokono. Aperis el lia plumo pli ol dek libroj kaj pli ol tricent artikoloj en la bengala, la angla, la franca kaj Esperanto. En Esperantujo li estas konata ĉefe kiel verkisto, tradukisto kaj kritikisto. Akademiano ekde 1983, li iĝis ĝia vicprezidanto en 2001. Al la movada vivo li kontribuas ekde la rejkjavika UK en 1977. Li servis al UEA kiel volontulo (1980), kiel komitatano (1983-1986), kiel reĝisoro de la kongresa temo (1988, 1994, 2003) kaj kiel prezidanto (2007-2010). Iama prezidanto (1987-1989) de sia landa asocio, kiun li kunfondis en 1982, li krome prezidis la Internacian Ekzamenan Komisionon (2006-2007). Movadaj celoj: Se li reelektiĝos prezidanto de UEA, li strebos atingi daŭripovajn agordojn bazitajn sur la realaĵoj de la reta epoko. Tio por li signifas ne nur trovi utilajn aranĝojn por tiuj, kiuj nun lernas Esperanton rete kaj volas funkcii tiuspace sen tradiciaj asociaj kotizoj, kvankam tio ja restas ŝlosila celo. Li klopodas kunkonstrui movadon, kie la tradiciaj membroj, kroĉitaj al eventuale ne tre ĝisdataj ideoj pri Esperanto kaj pri la funkciado, ne sentos sin ekskluzivataj. Por efektivigadi tian programon, li plu laboros kun aliaj esperantistoj, kiuj volas pontofari rilate diversajn breĉojn kaj polusiĝojn ekestintajn en la ĵusaj jardekoj, kaj ekestintajn ne nur en la mikromondo Esperanta. Li kredas je la slogano de Baghy “kulturo = homa kompreno”.

 

Marcel DELFORGE – Belgio

Esperantisto ekde 1980, mi partoprenis en 1982 mian unuan Universalan Kongreson en Antverpeno. En Varsovio 1987 mi estis akceptita en la Komitato de UEA. Antaŭe mi diplomiĝis pri ekonomio kaj teknikaj sciencoj, kaj instruis dum pli ol dek jaroj, komercajn sciencojn en Afriko, pere de Unesko. Poste, en Belgio, fariĝis profesia revizoro. Mi ankaŭ, kiel profesia revizoro, kontrolis la kontojn de UEA. Mi ankaŭ estas aktiva membro de Belga Esperanto-Federacio. Movadaj celoj: Kandidatiĝas kiel Komitatano C kaj kiel membro de la Financa Komisiono por kunlabori en kontrolo kaj plibonigo de financa stato de UEA.

 

Loes DEMMENDAAL – Nederlando

Naskiĝis 1954. Diplomiĝis pri dietiko, kompania ekonomio kaj kiel financa kontrolisto. Ekonomikisto ĉe ŝtata instanco pri akvomastrumado. Esperantiĝis en 1965. Individua Membro de UEA ekde 1978. Komitatano C 1983-1986, 1998-2001 kaj 2004-2010. Estrarano de UEA 2007-2010. Membro de la Virina Komisiono 1980-1983. Membro de la Komisiono pri Financo kaj Administrado 1983-1986. Komitata revizianto 1998-2001 kaj 2004-2007. Estrarano de Institucio Hodler 1996-2004 kaj 2009-nun. Membro de LKK de UK Roterdamo 1988 kaj 2008. Estrarano de Progresema Esperanto-Asocio 1978-1994, prezidanto 1987-1994 (en 1994 la asocio kunfandiĝis kun Nederlanda Esperanto-Asocio kiel Esperanto Nederland). Organizanto de la kultura, eduka Faulhaber-semajnfino dum dudeko da jaroj. Laboris en la Centra Oficejo kiel librotenisto 1977-1978 kaj volontulis en la librotena fako en 1996. Movadaj celoj: Kune kun la stabo de CO teni la financojn kaj administradon en bona ordo. Esplori kaj realigi plibonigojn en la financo kaj administrado surbaze de la staba homforto. Loĝante apud la Centra Oficejo kaj konante la staban, financan kaj administran situacion de UEA, mi ŝatus daŭrigi la komencitan laboron pri plibonigo de servoj surbaze de la staba homforto, kaj teni la bonajn rilatojn kun TEJO.

 

Mark FETTES (1961), Kanado

Civitano de kvar landoj (Britio, Usono, Nov-Zelando, Kanado); nuntempe loĝas en Vankuvero, Kanado, kie li estas asista profesoro pri edukado en Universitato Simon Fraser. Li havas multjaran sperton en la internacia Esperanto-movado, i.a. kiel LKK-ano de la 69-a UK (1984), redaktisto de la revuo Esperanto (1986-1991), estrarano de UEA (1992-1998), kaj unu el la gvidantoj de Esperantic Studies Foundation (1995 ĝis nun). En 1996 li verkis la Manifeston de Prago. Movadaj celoj: Fettes volas labori por la reformado de UEA, por fari ĝin pli efike kaj vere tutmonda. Li opinias ke ni devas pristudi la organizajn formojn kaj strategiojn de aliaj internaciaj asocioj, ne por senkritike imiti ilin, sed por ĉerpi novajn ideojn kaj alirojn. Necesas ankaŭ reorienti la Asocion al novaj celoj, taŭgaj por la epoko de Interreto, ekologia krizo, amasa formortado de lingvoj kaj kulturoj, kaj ŝajne nehaltigebla ekonomia interplektiĝo de ĉiuj landoj. La malnovaj rutinoj ne plu sufiĉas.

 

Josep FRANQUESA SOLÉ – Katalunio

Jam tri jaroj pasis de kiam mi estis akceptita kiel komitatano C en Jokohamo. Dum tiu periodo Esperanto estis por mi aktiva kaj plezura laboro ĉefe en nia kataluna Esperanto-movado, en preskaŭ ĉiuj el kies agadoj mi kunlaboris; mi esperas agi same en la nuna jaro. Krome kiel membro de IKEF mi kutime uzis Esperanton por miaj komercaj rilatoj, fruktodonaj kun Ĉinio kaj lastatempe ankaŭ kun Pakistano. Bedaŭrinde mi ne povas esprimi la samon rilate al mia strebado por UEA ene de nia kataluna movado. Kiel oni bone scias, jam de longe (Tampere 1995) nia asocio petis agnoskon de UEA kiel Landa Asocio; la malfavora rezulto estis pro bone konataj kialoj. Ties seniluziiga rezulto malhelpas entuziasmon por UEA en nia kataluna membraro. Sed laŭ mi: same kiel la tempo flugas multaj kialoj ankaŭ flugas, kaj konsekvence pensmanieroj kaj celoj ĉefe en nia junulara membraro ŝanĝiĝas. Ekzemple: nia kunlaboro kun HEF okaze de la Centjariĝa Festotago de la UK Barcelona 1909 okazinta en la Nobla Salono en la Urbodomo de Barcelona, kaj nun nia kunlaboro en la Iberia Renkontiĝo okazonta en la kastilia urbo Almagro en aprilo. Movadaj celoj: Surbaze de la donitaj ekzemploj mi esperas ke la ĉi-supre menciitan “kialoj” malaperos kaj ke la kunlaboroj kaj amikecoj inter niaj Esperantaj asocioj antaŭeniros por la beno de Esperanto kaj de UEA.

 

Maritza GUTIÉRREZ GONZÁLEZ – Kubo

Naskiĝis en Kubo. Ĵurnalistino, diplomito pri ekonomiko en la Havana Universitato. Ekstudis Esperanton en 1979. Aktivas ekde 1981 kiel Esperanto-instruanto, ekde 1985 kiel estrarano en la informa fako de la landa asocio. Dum kelkaj jaroj rolis diversajn estrarajn postenojn en Kuba Esperanto-Asocio en la fakoj de ĝenerala sekretario, informado kaj kiel prezidantino de KEA dum ses jaroj. Nuntempe respondecas pri la financa fako de la landa asocio. Ekde 1988 laboras kiel ĉefredaktorino de la Esperanto-elsendoj de Radio Havano Kubo. Membro de la LKK de la 75-a UK, okazinta en Havano en julio 1990. Kiel estrarano partoprenis landajn kaj eksterlandajn kongresojn, aparte en la UK-oj ekde 1998 sinsekve. Ankaŭ partoprenis la samjarajn ILEI-koferencojn. Respondecas pri la Esperanto-retpaĝo de KEA kaj Radio Havano. En Pekino estis elektita kiel estrarano pri landa kaj regiona agado de UEA (2004-2007). Invitite de la koncernaj landaj asocioj, prelegturneis en Francio, Germanio kaj Svedio pri Esperanto kiel lingva komunikilo, rolo de la landaj asocioj kaj aliaj temoj kiel Esperanto en la radio. Ekde 2007 estas membro de la ĵurio de la Oratora Konkurso de UEA. Kiel kunordiganto de la Amerika Komisiono de UEA (2007) partoprenis la kunordigon de la 7-a Tutamerika Kongreso en Kanado. IKU-preleganto en la 93-a UK en Roterdamo. Partoprenis kunlaborajn aranĝojn pri la meksika kongreso 2008 kaj 2009, kie prelegis ĉe la universitato nacia UNAM; agadas por la projekto Esperanto al Ameriko de la koncerna komisiono. Membro de la LKK de la ĉi-jara 95-a UK. Movadaj celoj: Labori por daŭra motivigo de la landaj asocioj kaj lokaj organizoj roli pli centre en la desuba agado de UEA en ĉiuj kampoj. Tiusence, bezonatas daŭre instigi, alvoki, argumenti, konvinki la esperantistojn pri nia rolo kiel disvastigantoj de Esperanto unualoke, pri bezono daŭre instrui la lingvon kaj baki esperantistojn desube, kaj labori por proksimigi pliajn homojn al UEA-agadoj, kaj samtempe, en la centra UEA labori por eltrovi pliajn manierojn partoprenigi la individuojn, klubojn kaj landajn asociojn en ĉiuj kernaj aranĝoj ankaŭ de supre suben. Skizo pri kelkaj indaj agadlinioj: 1. instigi la landajn asociojn kaj lokajn klubojn pri la bezono daŭre varbi novajn membrojn, aparte kunlabori kun porjunulaj projektoj, plu reteni la membraron, kaj pli profesie aliri la ekster-asociajn instancojn kaj la eksteran publikon surbaze de pli profesia informa agado; 2. vigligi kunlaboron kun la landaj asocioj kaj lokaj kluboj kaj evoluigi iniciatojn kiuj pli forte kaj rekte ligu la UEA-projektojn al la landaj kaj lokaj kluboj, interalie, rilate al lernu.net, urbo-ĝemeliĝo, Indiĝenaj Popoloj, Jardeko de la Lingvoj kaj aliaj iniciatoj; 3. instigi la landajn asociojn kaj klubojn pli aktive partopreni regionajn projektojn kaj iniciatojn lige al la komisionoj de UEA por pli unueca partopreno en eksterasociaj agadoj ĉe internaciaj kaj regionaj instancoj lige al lingvaj kaj kulturaj agadkampoj; 4. labori por kunkreado de informfluaj ligiloj kongruaj al konkretaj cirkonstancoj de la landaj organizoj kaj laŭ ebloj disponigataj de la moderna teknologio.

 

Stefano KELLER – Svislando

Aktiva esperantisto ekde la 1970-aj jaroj, Stefano Keller akiris diplomojn pri instruado kaj psikopedagogio en universitatoj de Budapeŝto. Li daŭrigis siajn studojn pri kaj profesie aktivis en la fakoj edukado, psikoanalizo, genetiko/medicino (membris en Budapeŝta Medicina Esperanto-Fakgrupo; en la 80-aj jaroj li estis sekretario de UMEA). Krom la internacia li parolas la anglan, la francan, la germanan kaj la hungaran lingvojn, baznivele la hindian, sinhalan. Vivas en Svislando. Inter 1984 kaj 1986, aktivis plentempe kiel Esperanto-instruisto kaj metodologo, kunlabore kun Claude Gacond, ĉe Kultura Centro Esperantista en La Chaux-de-Fonds. Li estis unu el la kunfondantoj de Junularo Esperantista Svislanda kaj estas daŭra kunlaboranto de la planlingva arkivejo CDELI (La Chaux-de-Fonds). Diplomito de Internacia Esperanto-Instituto pri Esperanto-instruado laŭ la Cseh-metodo, li organizis prelegojn kaj instruis Esperanton en universitatoj kaj en la laborministerio de Srilanko. Li studadis etnologion, antropologion aŭtodidakte kaj vizitis plurajn regionojn de Ameriko, Azio kaj Eŭropo, kelkfoje kiel delegito de la NRO-j Terre des Hommes kaj Svisa Ruĝa Kruco. Li aktivis (aŭ ankoraŭ aktivas) en diversaj organizoj (Societo por Minacataj Popoloj, Sentinelles kaj aliaj). Fine de la 90-aj jaroj li kreis la projekton Esperanto en Maŭricio: li tradukis kantojn de maŭriciaj artistoj el la kreola lingvo en Esperanton (Mary-Jane Gaspare: “Nur Amiko”, Negro Pou la Vi: “La Persisto”). Lia etno-muzika produktado listigas ankaŭ la kanton “Granda Festo” el Madagaskaro, de la Grupo Ligilo (Trait d’Union). El tiu agado rezultis pozitivaj eĥoj pri Esperanto, en kaj ekster la insularo de la Hinda Oceano. Ekde 2006 li estas sekretario de Svisa Esperanto-Societo (SES), kies bultenon li kunredaktas. En septembro 2006 li organizis la partoprenon de SES en unu el la plej grandaj ekspozicioj en Svislando: Comptoir Suisse, kie – kun aliaj aktivuloj – li prelegis kaj alparolis en diskutrondoj. Tre aktiva en la kampo de la agado por lingvaj rajtoj, li regule kunlaboras kun mondfamaj lingvistoj kiel Tove Skutnabb- Kangas kaj Robert Phillipson, membras en la Minoritata EsplorReto (Minority Research Network, Erasmus School of Law, Rotterdam). Li estis unu el la ĉeforganizantoj de la Simpozio de EUA pri Lingvaj Rajtoj ĉe UN en Ĝenevo (2008), kaj ekde tiam li pluaktivas en diversaj kunsidoj de UN. Ekde januaro 2009 estas ĉefreprezentanto de UEA ĉe Unuiĝintaj Nacioj en Ĝenevo. Movadaj celoj: Deziras kontribui al la laboro de la Estraro, ofertante sian laborforton, utiligante siajn spertojn de plurjara kaj multflanka aktiveco en la movado kaj ekster ĝi, akiritajn en kontakto kun diversaj kulturoj, instancoj, organizoj. Ĝenerale: atingi tion, ke UEA iĝu la pli kaj pli laŭta kaj respektata voĉo de etnaj, lingvaj minoritatoj. Defendi la lingvajn rajtojn per la disvastigo de Esperanto kaj per efika agado kadre de internaciaj organizoj kiel UN. Laŭofice: esplori kaj analizi la aktualajn situacion kaj eblojn de interagoj kun la ekstera mondo, trovi, difini novajn okazojn, agadmanierojn kaj strategiojn efikajn cele al planado kaj efektivigo de konkretaj paŝoj. Agadi profesiece kaj prilabori la plej ĝustan vojon al kreskigo de la prestiĝo de UEA kaj de Esperanto ĝenerale antaŭ aliaj NRO-j, same kiel antaŭ la ĝenerala publiko. Aktivuloj akiru influajn rolojn, postenojn en similorientitaj NRO-j, ĉefe ene de la organizo CONGO (la konferenco de NRO-j en konsulta rilato kun UN).

 

Claude NOURMONT – Francio/Luksemburgo

Laŭ nacieco franca, nask. 1945, vivas de pli ol 30 jaroj en Luksemburgo. Magistro pri filozofio (Univ. Aix-en-Provence), licenciito pri psikologio (Univ. Aix-en-Provence), licenciito pri arthistorio (Univ. Parizo). Diplomita pri industria psikologio (Instituto pri Psikologio en Parizo). Laboris en Francio kiel instruistino pri filozofio, kaj kiel instruistino-dokumentistino. De pli ol 40 jaroj partoprenas regule Esperanto-renkontiĝojn, kaj ankaŭ de tiam ekagis por diskonigi Esperanton. Unue en studenta medio, kunfondinte rondon de studentoj esperantistoj en Aix-en-Provence (Francio), fariĝis estrarano de tiama STELO (Studenta Tutmonda Esperantista Ligo), kies kongreson ŝi kunorganizis en 1968 en Aix. En 1969, ŝi sukcesis kun Profesoro Duc Goninaz, akceptigi oficialan kurson de Esperanto en la Universitato de Aix-en-Provence (la kurso okazis dum 25 jaroj). Ŝi okupis diversajn postenojn ĉu en Unuiĝo Franca por Esperanto (kie ŝi komitataniĝis en 1968, fariĝis ĝenerala sekretario en 1973), ĉu en TEJO, kie ŝi zorgis pri i.a. seminarioj malfermitaj al ne-esperantistaj organizaĵoj; prezidanto de TEJO inter 1975 ĝis 1977, kaj poste, ĝia honora prezidanto. Por Unuiĝo Franca por Esperanto, rolis dum multaj jaroj kiel ĝenerala sekretario, poste dum 7 jaroj kiel prezidanto. Nun redaktoro de Le Monde de l’espéranto, dulingva magazino de UFE. Dum multaj jaroj estis komitatano de UEA (ĉu C, ĉu A por Francio) kaj bone kaj regule sekvas la laboron de UEA. Prezidanto de LKK por la UK en Montpellier, 1998. Dum la 6 pasintaj jaroj vicprezidanto de UEA, estrarano pri kulturo, kongresoj, edukado; i.a. organizis simpozion pri “La 100-jara sperto de Esperanto-renkontiĝoj” en Boulogne-sur-Mer en 2005, kaj kontribuis en la preparoj de la lanĉo de la Zamenhof-jaro en Unesko la 15-an de decembro 2008. Movadaj celoj: Pro la diversaj spertoj deziras daŭrigi kaj ampleksigi la entreprenitajn laborojn, specife en la kampoj kulturo kaj kongresoj. Klopodos disvolvigi kaj flegigi la Esperantan kulturon, kunlaboros en la konceptado kaj realigo de Universalaj Kongresoj por adapti ilin al la nunaj cirkonstancoj. Kunlabore kun estontaj kolegoj de la Estraro kaj kun ĉiuj fortoj de la movado, strebos ke UEA en sia baldaŭa centjariĝo estu forta asocio interne senriproĉa, kaj ekstere elstara, cele al daŭripova evoluigo de la asocio en la 21-a jarcento. Kandidatiĝas por esti estrarano pri kulturo kaj kongresoj, eventuale kiel vicprezidanto.

 

Barbara PIETRZAK – Pollando

Kun Esperanto konatiĝis skoltaĝe en 1958, kio ebligis jam la sekvan jaron partopreni la unuan E-aranĝon, t.e. la Internacian Infanan Kongreseton. Preskaŭ samtempe aliĝis al la Pola E-Asocio kaj 1962-1965 aktivis en la Pola E-Junularo kaj TEJO. Kunlaboranto de la revuo Tamen, redaktoro de Pola Esperantisto. Specialistiĝinte pri la pola filologio en la porinstruista supera lernejo sian pli ol 40-jaran profesian karieron ligis kun la E-Redakcio de Pola Radio, kiel tradukistino, redaktorino, parolistino, ĵurnalistino kaj fine la estro de la redakcio. Daŭra kunlaboranto de la novformulaj E-programoj de Pola Radio post 2007. Membro i.a. de Akademio de Esperanto, ALE kaj AIS. Ĝenerala sekretario de UEA, estrarano pri informado (2007-2010). Movadaj celoj: Pluaktivi – utiligante la spertojn el la profesia laboro kaj organiza laboro kiel ĝenerala sekretario de UEA por glata funkciado de ĉiuj strukturoj de la Asocio, kunlabori por pli aktiva laboro de la Komitato ankaŭ en la interkongesa periodo, utiligi la potencialon, kiun reprezentas Individuaj Membroj en la funkciado de la tegmenta Asocio. Kiel miajn movadajn celojn mi konsideras informajn kaj instruajn klopodojn disvastigi E-on, kiel rimedon de egalrajta komunikado en la internaciaj rilatoj, kiel rimedon de efektiva interkultura dialogo. Ne malpli grava estas la firmigo de la ekstera pozicio de UEA – ankaŭ inter aliaj neregistaraj organizoj de UN – kiel asocio aganta por la lingvaj homaj rajtoj. Daŭrigi klopodojn proksimiĝi kunlabore al aliaj organizoj, kiuj realigas similajn kaj kongruajn celojn. Ne laste temas pri fortigo de la identecosento de ĉiuj membroj de UEA kun sia tegmenta asocio kaj logo de eksterasociaj E-parolantoj al kunlaboro por religi konkrete difinotajn celojn.

 

Gianfranco POLERANI – Italio

Nask. 1925. Magistriĝis pri ekonomiko en 1949 en la Katolika Universitato en Milano. Profesiulo pri ekonomiko, registrita ekde 1951 en la oficiala listo de doktoroj pri ekonomiko ĉe la Itala Ministerio pri justico. Profesiulo pri ekonomiko, financoj kaj fiskaj problemoj kun privata oficejo en Milano; registrita en la Publika Registro de Revizoroj per Ministeria Dekreto de 1995. Revizoro en pluraj gravaj grupoj de italaj kompanioj inter kiuj Pirelli, Mediolanum, Mediaset. Membro de UEA ekde 1960, fakdelegito pri ekonomio kaj sporto ekde 1981. Revizoro, kasisto kaj membro de la estraro de Itala Esperanto-Federacio dum jardekoj. Prezidanto de la Esperanto-Grupo de Milano ekde 1986. Komitatano A de UEA por Internacia Komerca kaj Ekonomia Fakgrupo ekde 1994. Profesia revizoro de UEA ekde 2001. Movadaj celoj: Kandidatiĝas por la Financa Komisiono kaj deziras, pro profesia sperto pri financo kaj buĝetado, kontribui al la solvo de financaj problemoj de la Asocio.

 

Martin SCHÄFFER – Germanio/Meksiko

Naskiĝis en Germanio (1962). Diplomito pri publika administrado (speciale kampoj ekonomio kaj juro; FH Ludwigsburg) kaj poste laborante en la “alta servo” por subdivido de la germana ŝtato. Esperantiĝis en 1982 kaj poste okupis diversajn postenojn kaj oficojn en Germana Esperanto-Junularo kaj Germana Esperanto-Asocio (gazetara laboro, financoj, administrado). Ekde 1993 konsilanto de la estraro de GEA, ekde 2001 sekretario de la estraro kaj ekde 2006 ĝis hodiaŭ ĝenerala sekretario de Germana Esperanto- Asocio. Komitatano A por Germanio. Partoprenis multajn UK-ojn, kunlaboris ĉe la organizado de la UK en Berlino (1999) kaj estis ĉeforganizanto de la Eŭropa Esperanto-Kongreso en Stuttgart (1997). Ekde 2006 vivas en Meksiko kaj laboras por la tiea nacia movado kaj por Amerika Komisiono de UEA. Membro de la estraro de la germana fondaĵo FAME ekde 2000 kaj prezidanto de la germana fondaĵo “Mondo”, kiun li mem fondis. Movadaj celoj: Speciale mi pretus esti en la Estraro por transpreno de la laborkampoj landa agado aŭ ĝenerala sekretario, sed laŭ interkonsento ankaŭ povus imagi aliajn taskojn por mi. Mi opinias ke UEA devus fari strukturan ŝanĝon por alfronti la estontecon. Ĝi devus investi pli da mono al la laborkampoj instruado kaj informado kaj helpi al la diversaj landaj asocioj kaj Esperanto-grupoj plibonigi la laboron sur tiuj kampoj. Por atingi tion necesas pli racia kaj ekonomia uzo de la monrimedoj. UEA krome devus labori pli sur la kampo de reta agado.

 

José Antonio VERGARA – Ĉilio

Ĉiliano, DM de UEA. Kuracisto, ŝtatfakulo pri epidemiologio kaj universitata instruisto. Aktivulo por Esperanto kaj lingva ekologio ĉe la alimondisma movado. Ofta kontribuanto al movadaj diskutoj kaj iniciatoj (IKU, UK-kongresaj temoj ktp). Post unujara kunordigo de la Amerika Komisiono oni elektis lin estrarano de UEA en 2007, kun okupiĝo pri faka kaj scienca agado. Movadaj celoj: Kiel mondperiferia movadano, Vergara volas reliefigi la tutmondecon de UEA kaj plifortigi ĝian karakteron de libervola, diversnivela, solidara kaj efike kunlabora homgrupiĝo por antaŭenigi Esperanton kiel ilon por pli paca kaj egaleca mondo, laŭ la vivanta revo de Zamenhof. Ni devas kune kontribui al la ĝisdatigo de nia komuna hejmo UEA por pli bone labori sur la informa kaj eduka sferoj en la interreta epoko, kun prioritata atento al la kleriĝo de la esperantistoj pri la lingvaj problemoj kaj aliaj sociaj aspektoj de nia strebado, cele al solide, racie bazita disvastiga agado.

 

Amri WANDEL – Israelo

Profesoro pri astrofiziko en la universitato de Jerusalemo kaj gastprofesoro en la universitato de Los Anĝeleso. Prezidanto de Esperanto-Ligo en Israelo, redaktoro de Israela Esperantisto. Membro de UEA ekde 1974, komitatano ekde 1985, dufoje estrarano. Sekretario de Internacia Kongresa Universitato. Akademiano ekde 1992. Iama TEJO-prezidanto. LKK-prezidanto de UK 2000. Ekde 1992 laboras kadre de UEA por plivastigi la sciencan kaj univesitatan agadon per Esperanto. Iniciatis la komunajn sesiojn de Internacia Kongresa Universitato (IKU-AIS), la IKU-libron kaj retejon http://uea.org/dokumentoj/IKU/. Iniciatis kaj konservas scienc-rilatajn kontaktojn inter UEA kaj Unesko kaj NRO-j, aparte Internacia Asocio de Universitatoj kaj la Scienca Sektoro de Unesko (Esperanto, sept. 2009 p. 184). Vd. http://eo.wikipedia.org/wiki/Amri_Wandel. Movadaj celoj: Ekstere: En la lastaj jaroj la instancoj de UEA – aparte Komitato kaj Estraro – multe okupiĝis pri planado sed ne sufiĉe iniciatis kaj aktivis en gravaj terenoj kiel informado kaj varbado. La movado urĝe bezonas drastan ŝanĝon, kiun UEA devas gvidi. Necesas informi kaj aktivi por internacia rekono de Esperanto en internaciaj forumoj kiel Unesko, UN, NRO-j kaj universitatoj, sed ne malpli ĉe parlamentoj, ministerioj kaj la ĝenerala publiko. Ne dependi nur de mecenatoj kiel Miyoŝi, sed aktivigi laŭ tutmonda plano la fortajn Landajn Asociojn kaj Fakajn Asociojn. Interne: gravas revizii la membro-varbadon de UEA – aparte en la reta medio, kie troviĝas vasta potencialo: ĝia videbla parto estas verŝajne nur la glacimonta pinto. La UK estas la plej sukcesa, longdaŭra kaj impona projekto de UEA. Eblas utiligi kaj perfektigi ĝin en multaj manieroj: signife pligrandigi la partopenantaron en la eŭropaj UKj, iri al novaj landoj kaj mondpartoj kiel Rusio, centra kaj suda Ameriko, centra Azio – por demonstri la tutmondecon de E-o kaj/aŭ fortigi la movadon tie. Eblas aktivigi la gvidajn organojn rete, daŭre kaj dum la tuta jaro. Retaj kunsidoj de la Estraro kaj eĉ de la Komitato povas okazi plurfoje dum la jaro. Veraj kunsidoj ekster la UK povas okazi laŭbezone dum E-aranĝoj kiel la jarŝanĝaj aŭ paskaj renkontiĝoj kaj esti partaj kaj modestkostaj.

 

Flory WITDOECKT – Belgio

Naskiĝis 1932, fiska konsilanto, delegita administranto de kompanio, vicprezidanto de la Provinca Ĉambro pri metioj kaj negocado de Okcidenta Flandrio, membro de diversaj institutoj por entreprenistoj. Lernis Esperanton en 1988. Prelegis en internaciaj aranĝoj. Prezidanto de Flandra E-Ligo 1996-2000, prezidanto de Belga E-Federacio, vicprezidanto de FEL, vicprezidanto de EEU. En UEA komitatano C 1995-2001 kaj 2003-2004, komitatano A ekde 2004, membro de la Financa Komisiono ekde 1995. Agadas en la sino de eŭropaj instancoj, organizas helpon al afrikaj esperantistoj. Movadaj celoj: Pro la spertoj akiritaj povos plu bone kunlabori en la Financa Komisiono por stabila financa fundamento de UEA.

esperanto
esperanto diras:
2010-05-25 14:02
Ke oni proponas civitanon de Kubo por la posteno de estrarano pri Landa Agado, mirigas.

Se mi legas tion en la kazo de M. Gutierrez, min chirkauas spontane jenaj tri konsideroj plus ligitaj demandoj al M. Gutierrez:

1. Lau mia scio kubaj civitanoj daure povas nur tre malfacile forlasi Kubon kaj havas grandan problemon vojaghi eksterlanden, kaj politike kaj ekonomie. Kiel estrarano pri Landa Agado oni devus havi liberan eblon viziti ne nur Venezuelon kaj Nikaragvon, sed praktike chiujn landojn de la mondo, inkluzive de Usono. Chu M. Gutierrez povas libere vojaghi kiam ajn al kiu ajn lando de shia deziro ?

2. Kian rilaton M. Gutierrez havas al la kubaj politikaj instancoj kaj servoj ? Chu ekzemple shi devas raporti pri vojaghoj kaj kontaktoj al shtataj instancoj, mencii nomojn de personoj, kun kiuj shi havis kontakton ktp. ?

3. Kiu pagos (au devos pagi), ekster Kubo, shiajn eksterlandajn vojaghojn kaj shiajn restadojn en la cellandoj ?

Bv. klare kaj nemiskompreneble respondi tiujn demandojn, prefere publike en Libera Folio au en la retlisto de la Komitato. Dankon.

Jam plurfoje mi renkontis s-inon Gutierrez en diversaj kongresoj, sed mi rimarkis, ke shi ne estas tre parolema au kontaktema, chiam iom kashighas ktp., do oni miras pri la "oratoraj" kompetencoj kaj aliaj respondecoj, kiuj estas menciitaj en shia supra biografio. La movadaj celoj kaj skizo pri kelkaj indaj agadlinioj, kiujn shi supre mencias, estas ja vere ambiciaj. Por ke ne temu nur pri vanaj promesoj, estus do bone, se estonte M. Gutierrez, kaze ke shi estos elektita kiel estrarano, pli ofte elpashus en publikaj forumoj kiel ekzemple Libera Folio kaj raportadus al la publiko kaj membraro de UEA pri la evoluo de shia agado konkrete. En la supra biografio estas notite, ke shi jam unufoje, nome 2004-7, estis estrarano de UEA, sed chu shi postlasis spurojn au estis nur formala estrarano ? Se montrighas, ke shia "Leistungsausweis" estis magra, tiam oni vershajne ne povas rekomendi shin denove por tiu posteno.
esperanto
esperanto diras:
2010-05-26 18:04
Mi forgesis aldoni ankorau unu gravan punkton:

4. Korespondado: Kiel M. Gutierrez intencas plenumi sian korespondadon, kiu ja sendube automate aperos kaj necesos se oni estas estrarano pri landa agado ? El miaj propraj spertoj montrighis, ke retkorespondado kun kubanoj en Kubo estas ege malfacila ghis neebla afero. Kutime neniu respondas. Ankau telefonalvokoj (chefe mobila reto) ne funkcias kaj denove neniu respondas. Supozeble M. Gutierrez havas aliron al la reto kaj al la telefono kaj respondas retmesaghojn kaj telefonalvokojn, ankau el eksterlando, sed kiel shi rilatas kun la ekstera mondo, se la konektoj en Kubo shajne daure estas malhelpataj, kiel oni klarigis al mi ?
Au chu shi uzos la helikan poshttrafikon ?