Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2010 / Paulo Branco estas kontenta pri la nuna estraro

Paulo Branco estas kontenta pri la nuna estraro

de Redakcio Laste modifita: 2010-08-16 22:06
Intervjuo kun Paulo Branco finas la serion de artikoloj pri la kandidatoj al la B-komitataneco de Universala Esperanto-Asocio. En proksimaj tagoj la individuaj membroj de UEA poŝte ricevos voĉdonilon kun la nomoj de la 13 kandidatoj. La voĉdonantoj rajtos doni sian subtenon al maksimume ses el tiuj dek tri kandidatoj. Pasintfoje, antaŭ tri jaroj, la voĉdonado ne okazis, ĉar anoncis sin nur kvin kandidatoj por la tiamaj sep lokoj. Ĉi-foje Libera Folio intervjuis kelkajn potencialajn kandidatojn jam antaŭ la fino de la kandidatiĝa proceduro, kaj post la diskonigo de la oficiala kandidatlisto dissendis la samajn demandojn al ĉiuj kandidatoj, kiuj ne jam estis intervjuitaj. La plej multaj kandidatoj bonvenigis la ŝancon diskonigi siajn vidpunktojn kaj planojn al la legantoj de Libera Folio. Fine de ĉi tiu artikolo vi trovas ligojn al ĉiuj pli frue publikigitaj intervjuoj de kandidatoj.

Libera Folio: Kiuj laŭ  vi estas la plej gravaj taskoj de UEA dum la venontaj tri jaroj?

Paulo Branco: Dum la venontaj tri jaroj UEA devos daŭrigi la agadon por varbi pli da novaj membroj, kaj daŭre anigi la nunajn membrojn.

Kiel la asocio devus agi por atingi tiujn celojn? Kion vi mem kiel B-komitatano pretus fari por kontribui al la atingo de la celoj?

Por allogi novajn membrojn kaj kontentigi nunajn membrojn, la asocio devos daŭrigi kaj plibonigi tradiciajn servojn, informadon, publikaĵojn, kongresojn ĉefe UK, apogon al la instruado de Esperanto, kaj laŭeble pripensi novajn servojn. Mi ja kontribuos al ĉiuj agadoj kune decidotaj de la Komitato.

Kiuj estas la ĉefaj fortoj kaj malfortoj en la nuna funkciado de UEA? Kion vi proponus fari por plibonigi la situacion?

Membroj funkciigas la asocion tra la elektado de la komitatanoj, kiuj elektas estraron, kiu nomas funkciulojn, ĉefe la Ĝeneralan Direktoron. Pli intensa informado al la membroj pri la decidoj kaj  agadoj de la tri instancoj, nome Komitato, Estraro kaj Funkciularo, certe plibonigos la travideblecon de la progreso de la asocio kaj permesos pli aktivan kunlaboradon kaj apogon de la membroj.

Ĉu la komitato de UEA laŭ  vi sufiĉe aktive influas la direkton de la asocio? Se ne, kion vi proponas fari por aktivigi la komitaton?

La plejmulto de la komitatanoj estas reprezentantoj de la naciaj asocioj. Konsekvence la plej grava rolo cele al la aktivigo de la komitato apartenas al la naciaj asocioj kune kun la estraro. Mi certe apogos ĉiujn iniciatojn celante plia aktivigo de la komitato.

Ĉu vi estas kontenta pri la agado de la nuna estraro? Se ne, kion vi proponus ŝanĝi?

Mi estas kontenta pri la agado de la estraro kaj apogas la plej multon de ĝiaj membroj por nova trijaro, sciante ke pro la sperto de la antaŭaj tri jaroj, ĝia agado povos kaj devos pliboniĝi.

Ĉu vi mem pretus kandidati por posteno en la nova estraro?

Mi ne pretas kandidati por posteno en nova estraro, ĉar mi ne havas sufiĉe da libera tempo por plenumi la necesajn agadojn, kaj mi rekonas membrojn multe pli taŭgaj kaj volemaj ol mi por plenumi tiujn agadojn.

Mi dankas al Libera Folio pro la demandoj kaj pli ĝenerale pro la ĉiame sendependa, interesa kaj taŭga informado al la esperantistaro.

 

Biografio kaj deklaro pri movadaj celoj

Naskiĝis la 4an de oktobro de 1954 en Portugalujo. Eklernis Esperanto dekkvarjaraĝa en Portugalujo en 1968. Aliĝis al la Portugala Esperanto Asocio kaj partoprenis en diversaj naciaj kaj internaciaj esperantaj kongresoj, renkontiĝoj, aranĝoj kaj agadoj, kaj en la esperanta sekcio de la movado Freinet pri moderna lernado kaj en siaj eŭropaj kongresoj de Roŭeno kaj Lisbono en 1975, 1976. Aliĝis al la Luksemburga Esperanto Asocio dum sia loĝado en Luksemburgujo kaj al la Esperantista Brusela Grupo ek de sia loĝado en Bruselo.

Partoprenis en multnombraj Universalaj Kongresoj de Esperanto tiel kiel lasttempe en Zagreb, Fortaleza, Göteborg, Beijing, Vilnius, Firenze, Rotterdam, Bialystok. Komitatano C kaj Komitata Revizianto de Universala Esperanto Asocio de 2004 ĝis 2010. Eldonisto kaj Ĉefredaktoro de Aktuala Esperanto, oficiala organo de Esperantista Brusela Grupo, ek de 2007. Estrarano de Esperantista Brusela Grupo, ek de 2008.

Studoj: ekonomikado, manaĝado, administrado kaj eŭropaj studoj en la Universitato de Lisabono kaj en la Universitato Katolika. Aŭtoro de diversaj publikaĵoj pri kontrevizorado (1987-1999). Profesoro pri financa matematiko kaj kontoscienco(1975-1984). Kontrevizoro en diversaj publikaj instancoj kaj privataj firmaoj, inter aliaj pri kontrevizorado, pri komerca banko, pri poŝto kaj telekomunikado (1982-1989).

Administranto pri kontrevizorado de la buĝeto de Eŭropa Unio en la Eŭropa Revizora Kortumo en Luksemburgujo(1989-1993). Administranto pri Kontrevizorado de la Eŭropaj Strukturantaj Fondusoj en la Komisiono de Eŭropa Unio en Bruselo (1993-1998). Financestro de Eŭropa Agentejo en Lisabono, Portugalujo (1998-2000). Ĉefadministranto pri Kontrevizorado en la Konsilio de Ministroj de Eŭropa Unio en Bruselo (ek de 2000).

Celas partopreni kaj helpi pli efike al la agado de Universala Esperanto Asocio.

 

Ĉiuj kandidatoj en la elekto de B-komitatanoj 2010

  1. Marija BELOŠEVIĆ (Kroatio) - Ne respondis
  2. Paulo BRANCO (Belgio) - Ĉi tiu artikolo
  3. Tomasz CHMIELIK (Pollando) - Ne respondis ĝis nun, sed lastmomente venis indiko ke respondoj tamen venos.
  4. Petr CHRDLE (Ĉeĥio)
  5. Probal DASGUPTA (Hinda Unio)
  6. Johan DERKS (Nederlando)
  7. Mark FETTES (Kanado)
  8. Jukka PIETILÄINEN (Finnlando)
  9. Barbara PIETRZAK (Pollando)
  10. Josip PLEADIN (Kroatio) - Ne respondis
  11. José Antonio VERGARA (Ĉilio)
  12. Amri WANDEL (Israelo)
  13. WU Guojiang (Ĉinio) - Ne respondis

 

(LEE Jung-kee el Korea Respubliko reprenis sian kandidatiĝon.)
arkivita en:
Dieter
Dieter diras:
2010-04-08 00:41
UEA eldonis broshuron pri demokratio . kial ne levighis tiu plej grava demando?
Almenau en okcidenta kulturo ghi estas la fundamento de chiuj socioj. .
neniu kanditato lau mia impreso respektas la membraron de UEA.
Almenau legeblas, ke s-ano Branco studis en universito katolika . Plia kialo por neelektado de konservativulo.
Esperantoluna
Esperantoluna diras:
2010-04-08 13:40
Kara Dieter,

laste vi skribis kelkajn komentojn, kun kiuj mi ne konsentas tute. Kun cxi tiu jam tute ne. Mi opinias min ateisto, sed same bonajn rilatojn mi havas kun kredemajn homojn, se ili vere praktikas laux ekleziaj reguloj.
Mi opinias, ke ne gravas kiel kiu estas naskita, edukita, cxu studis tie aux alie, sed grava estas kiel li/sxi gxin kondutas kion "pregxas".Laux mi religia homo povas esti pli "malsankta" kaj ateisto pli "sankta".En Pollando estas onidiro:"Malbonan homon la pregxejo ne sxangxos kaj bonan ne pregxejo"

Pri la demokratio jam oni multon parolis en antikvo kaj gxi estas hodiaux ne vere praktikata. La nuna formo estas nur vorto sen praktika signifo.Multaj fakte sxirmas sin per gxi, sed vere estas nur pseuxdodemokratio. Vi fakte havas rajtojn paroli, diri vian opinion, ecx limigite protesti sed sxangxi vi nenion povos cxar oni vin ne auskultos. Kelkfoje ecx okazas, ke oni ecx promesas precipe antaux la elektoj, sed tuj poste neniu ion scias.
Rigardu kiel okazis pri la civitaj proponoj al la EU! Preskaux en cxiuj landoj propono pri Esperanto estis sur unuaj lokoj kaj cxu io okazis? Ecx UEA demokrate ne povis protesti! Aux eble estas arangxita kaj ne volas preotesti, pro tio ne mire, ke ne havas respekton.
Dieter
Dieter diras:
2010-04-08 23:16
Pri via opinio mi ege miras, char pollando nun estas kalkulata demokratio. la registaro ja devas auskulti la popolon, ghi estas elektita de la popolo. M. Handzlik ( el la civitana platformo) estas deputito en europa parlamento kaj edzo la bardo sen barbo. Ambau estas auskultataj- sed ili tute ne estas unikaj : ankau vi rajtas informi lau la deklaracio pri homaj rajtoj - vi ankau rajtas manifestacii por gejoj.
lau mia modesta informiteco proponoj por Esperanto estas sur la lastaj lokoj. UEA havas tutmonde malpli ol 6 mil membrojn.
La katolika eklezio kaj chiaj religioj kontrauas la humanismon kaj ateismon.Tial mi ankau estas forta malamiko de Zamenhofa " pregho sub la verda standardo" nek necesas preghoj nek eklezioj. Vi nomu vin lauplache " ateisto" sed mi tute ne kredos vin.
Tial necesas ke kanditato de UEA sciigu la mondkoncepton au politikan starpunkton. ( certe mi tute ne konsentus elekti fashiston ) .
esperanto
esperanto diras:
2010-12-13 16:34
Tiuj esperantistoj, kiuj tiom shatas maldemokratiajn shtatojn, eble studu chi tiun plej novan rejtingon kaj faru siajn proprajn konkludojn
http://www.democracyranking.org/en/ranking.htm
gunnargallmo
gunnargallmo diras:
2010-12-13 17:45
Bonaj poentoj por la nordiaj landoj - krom Islando, kiu tute mankas. Ĉu ĝi vere estas malpli demokratia ol Ĉinio?
dennis
dennis diras:
2010-04-18 11:29
Paulo,

Tralegante la komentojn de chiuj kandidatoj, estas malfacile trovi komentojn kiuj rekte tushas la bugheton de UEA, tamen tia monplan-dokumento estas unu el la plej gravaj iloj por la sukcesa, strategia estrado de asocio au firmao.

Vi, pli ol iu ajn alia kandidato, havas kaj akademian kaj praktikan sperton rilate financon kaj kontikon, vi do povas eble malfermi la debaton iomete pri la grava rolo de venontaj enspezoj kaj elspezoj de nia asocio.

Por simpla orientigo de la komentado, mi volas starigi al vi la sekvajn du demandojn: Unue, se en la venontaj kvin jaroj, la enspezoj de UEA kreskos je 100 elcentoj, por kiuj taskoj nia asocio povas au devas investi? Due, en la kazo de malkresko de enspezoj, ni diru, je falo de 20 elcentoj, kiuj nuntempaj taskoj de UEA povas au devas forfali?

Mi pensas, ke multaj Esperantistoj dankos al vi se vi iomete malfermas la debaton en tiun financan direkton, char dum ni legas multe da tre bonaj ideoj kvalitoflanke, ni ne sufiche vidas la kvantoflankon de tiuj ideoj.

Danke,

Dennis Keefe
Universitato de Nankino, Chinio
www.linguafest.info
www.bekkurso.info