Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2010 / Pola Esperanto-Junularo volas fotiĝi en ekzotaj lokoj

Pola Esperanto-Junularo volas fotiĝi en ekzotaj lokoj

de Redakcio Laste modifita: 2010-04-07 07:24
Zamenhof kiel Che Guevara kaj biermalfermilo kun la slogano "Esperanto - probably the best language in the world" estas du el la furoraj esperantaĵoj, produktitaj de Pola Esperanto-Junularo. Nun la asocio anoncas konkurson pri plej interesaj kaj kreaj fotoj de siaj produktoj en laŭeble ekzotaj ĉirkaŭaĵoj. La celo estas montri la "mojosecon" de Esperanto, klarigas PEJ.

Dum lastaj jaroj Pola Esperanto-Junularo produktis kelkajn esperantaĵojn. Inter ili estas du aranĝaj T-ĉemizoj preparitaj por Ago-Semajno en 2006 kaj por Internacia Junulara Kongreso en 2009. Tamen temas ankaŭ pri esperantaĵoj, kiuj celas eksteran varbadon por Esperanto.

La plej furora T-ĉemizo de PEJ (kaj eble eĉ ĝenerale en tuta Esperantujo) estas „Lingva revolucio”, kie portreto de Zamenhofo similas al fama bildo de Che Guevara. La plej nova projekto estas botelmalfermilo „Esperanto – probably the best language in the world” parafrazanta konatan sloganon de Carlsberg. La malfermilon tuj ekŝatis esperantistoj partoprenantaj Junularan E-Semajnon en Zakopane, kie ĝi debutis en aranĝa trinkejo.

Nun PEJ, kunlabore kun ĈEJ kaj TEJO, lanĉas konkurson pri fotoj de siaj produktoj. Ĝis mezo de junio oni atendas fotojn de la menciitaj esperantaĵoj en plej neordinaraj lokoj kaj plej mojosaj situacioj, en plej diversaj anguloj de la mondo kaj plej neforgeseblaj momentoj, en plej strangaj kuntekstoj kaj ĉe plej famaj vidindaĵoj. La plej bonaj proponoj estos premiitaj per T-ĉemizoj kaj botelmalfermiloj.

Dank’ al la konkurso ni esperas ricevi plurajn interesajn kaj kreajn fotojn de niaj produktoj. Dum lastaj jaroj ekhavis ilin diversaj homoj el diversaj mondpartoj, do supozeble tiaj estos ankaŭ la konkursaj proponoj – originalaj kaj nekutimaj. Tiaj fotoj certe helpos plibonigi varbadon al Esperanto. Ja plej facilas logi ies atenton per okulfrapa bildo, kaj per mojosaj fotoj oni povas montri la mojosecon de Esperanto.

Pli detalaj informoj pri la konkurso troveblas ĉe foto.pej.pl.
 

arkivita en:
jens_s_larsen
jens_s_larsen diras:
2010-04-02 16:25
Nu, ĉiuj ja scias ke Carlsberg nomas sian bieron "eble la plej bona de la mondo", sed al la vero verŝajne pli alproksimiĝas la malnova Dana proverbo "Øl er øl" -- biero estas biero.
Dieter
Dieter diras:
2010-04-03 13:00
Cxu la T- cxemizo ne estas malpermesata en Pollando cxar gxi propagandus la komunismon?
LukiZ
LukiZ diras:
2010-04-03 14:12
Kompreneble ne, ĉar ĝi ne propagandas komunismon.
Dieter
Dieter diras:
2010-04-03 18:17
En " heroldo" n-ro 2150 legeblas sub titolo "Riskaj T cxemizoj ":

Temas pri apliko de nova legxo ,aprobita de la pola parlamento en novembro 2009-a modifante artikolon 256 de la kriminala kodo kaj promulgita de la prezidento Lech Kaczynski en decembro. Laux tiu legxa amendo estas punebla per dujara enprizonigo cxiu kiu produktas , importas, transportas , luigas, stokas, prezentas, aux sendas objektojn kun simboloj pri komunismo .
Oni trankvile atendu do la unuan akuzitan Esperantiston
pistike65
pistike65 diras:
2010-04-04 07:18
Zamenhof ne igxas komunisto ecx en cxapo de Che Guevara.
Mi mendis plurajn el tiuj T-cxemizoj. Mi tremas je la ideo ke venontan septembron mi vojagxos al Poznan. Cxu mi revenos libera?
amoke
Istvan Ertl
vasall
vasall diras:
2010-04-04 11:44
Kiu parto de la ĉemizo, laŭ vi, estas simbolo de komunismo? Eŭska ĉapo, kvinpinta stelo, longa barbo? La herolda paniko ne rilatas al la novŝanĝita kriminala kodo, kiu ekvalidos ĉi-junie.
Dieter
Dieter diras:
2010-04-05 19:03
la leghon en pollando ne skribis la E- gazeto " Heroldo". Pri la apliko de la legxo verdiktos jughejo en pollando ( ghi decidos pri longa barbo, euska chapo, kvinpinta stelo - kaj ankau serpo kaj martelo au ech rugha koloro. - Kulpinto nur riskas du jarojn en prizono. Lau mia scio ankorau neniu E- isto estis arestita au akuzita je portado de T- chemizo kun portreto de Che Guevara au Zamenhof. Sed evidente multajn polojn agacas la supozata komunismeco de nia movado. Tial ja ankau okazis la atencoj kontrau la UK en Bjalistoko., i.a. unu E- junulo estis trafita de shtono. Sed paniko ne venas de gazeto " Heroldo" .
( Mi mem raportis pri la UK )
vasall
vasall diras:
2010-04-05 21:32
La nova sxangxo estas superflua kaj neklara. Per gxi la legxodonanto volis precizigi, ke ne nur estas puninde propagandi totalismajn sistemojn per publika anoncado (gxisnuna regulo), sed ankaux per disvastigado de diversaj materialoj kun enhavo pri totalismo. La legxo ankaux informas pri justa uzo de tiaj enhavoj: temas pri la uzoj eduka, scienca kaj arta, kiuj ne estas puneblaj.

La problemo estas, ke la teksto de la aldonitaj sxangxoj estas tute nepreciza, tiaj multaj juristoj kritikis gxin dirante, ke gxi kontrauxas unu el la plej gravaj principoj de la jursistemo.
Strangas, ke la dekstrularo sukcesis gxin validigi. Tamen observante la gxisnunan uzadon de la malnova paragrafo pri totalismaj sistemoj mi tutcertas, ke la tribunaloj ecx post la sxangxo ne permesos al si trouzon de tiu strangajxo.

Cetere mi neniam auxdis en Pollando rilatigon inter Esperanto kaj komunismo.
Dieter
Dieter diras:
2010-04-06 12:27
Esperanto dekomence estis forte ligita kun komunismo kaj socialismo - ankau en pollando.
jhus auskulteblas en esperanta elsendo de pola radio riprochoj al Barbara Pietrzak kaj A. Pettyn pro la komunismeco de pola radio. Nuntempe ghi pli disvastigas la propagandon de pola registaro. Vi bv. mem auskulti kaj jughi.
Kontraukomunismaj leghoj ne nur ekzistas en Pollando sed ankau en multaj aliaj shtatoj - do tiaj strangajhoj estas sufiche universalaj.
Krom la oficiala legho en pollando estas timinda la konduto de ekstremdekstruloj en Pollando- konduto kiu klarigas la atencojn al Esperanto dum UK en bjalistoko. . ( tiuj junuloj konfuzas esperanton kun komunismo. Vi bv. legi la libron " la danghera lingvo" de U. Lins Ghi tre detale klarigas la rilaton inter komunismo kaj esperanto.
esperanto
esperanto diras:
2010-04-06 22:45
Mi auskultis la Eo-elsendojn de PR de la 2a kaj 5a de aprilo de Pola Radio, por serchi la koncernan eron pri riprocho pro komunismeco. En la elsendo de la 2a mi lernis, ke B. Pietrzak estis "persone atakita" en "publika forumo" (mi esploros) pro ties "longdaura laboro" kaj pro la "politika enhavo" de la siatempaj Eo-elsendoj. "Chefauskultanto" Jiri Patera defendis la radioredaktorojn, atentigante, ke sen politika influo au enhavo tiuj elsendoj ne povis ekzisti. Do, nur aludo en enprofundigho.

Necesus reauskulti chiujn elsendojn de dum la komunisma tempo, por povi verki realisman recenzon au pritakson pri la Eo-programo kun konsidero de la politikaj cirkonstancoj kaj de la ghenerala etoso (ekzemple min interesus, kaj tion mi volus ankorau analizi en mia disertacio, ghis kiu grado en la Eo-movado de la komunismaj landoj eblis "sendependaj" agado kaj opinio). Sed tio estus aparta kaj longa laboro. Alia demando estas, chu tiuj elsendoj ankorau ekzistas au chu ili estas perditaj. Do, por komenci iun ajn esploran kaj pritaksan laboron, necesus unue kolekti, kunmeti kaj disponigi tiun radiomaterialon, inkluzive de chiuj leteroj de auskultantoj kaj aliaj arkivajhoj.

Ankau oni devus pridemandi la tiamajn responsulojn, se ili ankorau vivas au estas lucidaj, pri la siatempaj politiko kaj problemoj (Grum oni ne plu povas demandi, sed Pettyn oni povUs). Shajnas, ke neniu plu volas paroli, kiel montris lastatempaj spertoj (kvankam s-ro Pettyn menciis, ke li deziras publikigi iun libron pri la historio de la Eo-elsendoj de PR). Sed shajnas, ke la poloj timas tushi sian historian pasintecon (precipe la negativan, tiklan kaj problemplenan) - kiel diablo la konsekritan akvon. Kaj la esperantista historiografio kiel konate ne estas aparte konata pro objektiva traktado de la aferoj.

Se oni auskultas la nuntempajn perretajn elsendojn de Pola Radio en Eo, oni konstatas chefe du aferojn:
- La redaktorinoj perdas sian tempon por amaso da banalajhoj. Tro da superflua babilado pri nenio grava.
- La prononco de la du parolistinoj lau mi estas tro poleca, do tute ne "perfekta", kiel oni lautlegas el leteroj de auskultantoj kun la celo laudi kaj adori sin mem (la chilastan arton B. Pietrzak ja regas kvazau perfekte). La prononco estas kelkfoje tiom poleca, ke unuopajn vortojn oni malfacile au ech ne komprenas, kaj la sintakso estas ofte tipe pola, tiel ke kiel nepolo oni havas malfacilon kompreni la sencon de frazoj.



Dieter
Dieter diras:
2010-04-07 09:29
Pola radio ankau raportas pri la tutmonda politiko. Temo, kiu certe estas grava por chiuj kaj tute ne banala . Sed ghi diskonigas la vidpunkton de pola registaro . Same akceptas kaj akceptis cenzuron : Radio Havano, radio svisa , radio Vatikano ,radio ZZZ, radio Pekino, kaj chiuj aliaj, ech la radiostacio de anarkiistoj. .
Sed ankau radioprogramo de " neutrala " UEA ne povus ekzisti sen cenzuro.
Por reveni al la cheftemo: La T- chemizoj proponitaj de PEJ estas riskaj char sur ili estas videblaj ikonoj de komunismo: portreto de Che Guevara portreto de Zamenhof kaj ne laste : alvokas al revolucio
LukiZ
LukiZ diras:
2010-04-07 13:52
Dieter Rooke: "Por reveni al la cheftemo: La T- chemizoj proponitaj de PEJ estas riskaj char sur ili estas videblaj ikonoj de komunismo: portreto de Che Guevara portreto de Zamenhof kaj ne laste : alvokas al revolucio"

- portreto de Che Guevara ne estas sur la T-ĉemizo. la projekto arte ĉerpas el stilo, en kiu iam estis farita portreto de Che Guevara, tamen evidente Che Guevara ne estas sur la T-ĉemizo
- "revolucio" estas tre plursignifa vorto. Mi povas imagi, ke al Dieter Rooke "revolucio" klare ligiĝas kun komunismo, tamen ekster rondo de komunistoj, tiu vorto estas evidente plursignifa, plurfaceta, uzata en diversaj aspektoj kaj kuntekstoj. Kaj precipe "lingva revolucio" neniel ligiĝas kun komunismo.
- portreto de Zamenhof kompreneble estas en la T-ĉemizo. Kaj evidente Zamenhof absolute ne estas ikono de komunismo.

Do la T-ĉemizon oni povas sentime porti ankaŭ en landoj, kiuj en sia historio suferis komunismajn reĝiomojn kaj nun malpermesas totalitarismajn simbolojn.
esperanto
esperanto diras:
2010-04-07 16:35
Se mi volas informighi pri la pola politiko, mi certe ne konsultas la rozkoloran (au "sendangheran") rakontadon por infanoj de s-ro Pietrzak kaj ties kolegino, sed, kiel vi eble povas imagi, seriozajn informkanalojn diverslingvajn. Se la Eo-programo de PR raportus ion interesan pri la pola politiko, mi ech auskultus ghin regule. Mi ech ne scius kiel nomi la nuntempajn Eo-elsendojn de Pola Radio - vershajne oni devus ilin nomi neelteneblaj, au almenau, por resti pozitiva, koncepte kaj enhave arkaikaj. Estus urgha tempo transdoni tiujn elsendojn al iuj intelelektuloj, kiuj havus ion interesan por diri.

Mem apartenante dum 6 jaroj al la redakcio de la Eo-elsendoj de Svisa Radio Internacia, mi neniam konstatis iun ajn formon de cenzuro (certe la chefoj de SRI iom kontrolis niajn elsendojn, sed ili fidis al ni, ke ni ne rakontas fatrason). Certe chiu jhurnalisto kaj redaktoro aplikas ghis iu grado memcenzuron. Certe la Eo-redaktoroj de SRI ankau kritike prilumis iujn temojn, sed ne en senco de misfamigo au simile, kio ja ne havus sencon. Ofte mankis la tempo por fari seriozajn elsendojn (kaj el vidpunkto de la elsendotempo, kaj el la vidpunkto de la laboro de la redaktoroj, kiuj chiuj estis diversflanke tre okupataj). SRI certe ankau havis iomete propagandan karakteron, sed ghi devis informi la svisojn vivantajn eksterlande. La specifeco de la Eo-programo estis, ke ghi informis la esperantistojn. Do, la karaktero de SRI kaj Pola Radio dum la komunisma tempo el politika vidpunkto ne estis komparebla. Certe Pola Radio ne povis diri ion negativan pri Sovetunio, en la okcidenta kritika senco, au pri Ceausescu au Todor Zivkov au Honecker ktp. Tion la svisoj povis fari, sed lau mia memoro la bezono kaj deziro ne ekzistis. Sed certe ni raportis kritike ankau pri orienta Europo.

Por povi objektive pritaksi kio estis la Eo-programo de Pola Radio dum jardekoj, necesus auskulti chiujn tiujn elsendojn. Eble el hodiaua distanco oni povus pli ghuste kaj juste pritaksi la karakteron de la Eo-elsendoj de PR, ech ne kun la celo denunci tiun programon pro ties laudire komunisma karaktero.

Chu "Internaciisto" ekzistas sen (mem)cenzuro ? Kiu skribas en ghi pri kio ? Jam delonge mi ne plu vidis ghin, sed kion mi siatempe vidis, sufichis.

Kompreneble, la informkoncepto de UEA estas draste memcenzurata kaj pli ol arkaika - sed oni ne miru, kiu respondecas pri tiu informkoncepto - la sama persono kiel che la Eo-elsendoj de Pola Radio. Lau mi en la pasinta jaro la sola raportado kun iom kritika tono koncernis la serion pri la Zamenhof-jaro. Ekzemple distrumpeti en oficialaj Eo-revuoj, ke Zamenhof ne estis polo, ghis nun similas al speco de herezo.
 
Dieter
Dieter diras:
2010-04-08 00:30
la portreto de Che Guevara estas videbla sur la T- chemizo, chiu ordinarulo vidas en la porteto de zamenhof la vizaghon de Che Guevara, kvazau sozio. Tial la T- chemizoj estas riskaj - aparte se vi provokas ekstremdekstrulojn en bjalistoko.
Mi bone rememoras la jam forpasintan kontraukomuniston T. Tyblewski.( tutcerte nuntempe ankorau ekzistas multaj aliaj)
Ankau eblus esplori la elsendojn de Svisa radio internacia lau politika vidpunkto. Ghi estas same komparebla lau enhavo kiel pola radio - kiom ghi ekzemple kritikis la politikon de Usono?
Dum mia lasta vizito por serchi dokumentojn pri E- socialistoj kaj komunistoj en CDELI (centro de dokumentado pri lingvoj internaciaj) s-ano Gacond asertis al mi serioze; la komunistoj nur mensogis! Li estis unu el la chefredaktoroj de SRI.
Kio legeblas en "I-isto" estas kontribuoj de maldekstruloj socialistoj komunistoj .
Mi verkis mem primarksisman kurson kaj raporton pri manifestacio en svisa urbo lucerno.
LukiZ
LukiZ diras:
2010-04-08 16:43
"la portreto de Che Guevara estas videbla sur la T- chemizo, chiu ordinarulo vidas en la porteto de zamenhof la vizaghon de Che Guevara, kvazau sozio."

La ordinarulo vidas bildon en kiu "io malĝustas", ĉar ĝi similas al konata bildo, tamen ne estas ĝi. tiel la T-ĉemizo kaptas atenton de ordinaruloj. mi plurfoje spertis tion ekzemple universitate, ke portante tiun T-ĉemizon unue iu rigardas, kaj poste, ne trovante respondon je sia demando "kio malĝustas en la bildo?" demandas kiu estas en la portreto.

Iom similan metodon kapti atenton ni uzis en niaj botelmalfermiloj, kiu de mezproksime aspektas kiel Carlsberg, sed denove "io malĝustas". En kazo de la malfermilo la respondo je ies demando estas pli facila, ĉar de pli priksime klare videblas, ke sur ĝi estas skribita "Esperanto".

Esperantistoj ĝenerale estas tre bonaj en reklamado de Esperanto... al aliaj esperantistoj. Plej multaj varbiloj neniam atingas atenton de eksteruloj. Necesas nepre ŝanĝi tion kaj do mi esperas, ke aperos ĉiam pli da varbiloj, kiuj havos ŝancon esti rimarkitaj ekster Esperanto-movado.
Dieter
Dieter diras:
2010-04-08 23:29
la lingvo estas ne varo kaj tial ne vendebla. En pollando Esperantisto ech riskas areston pro la nova kontraukomunisma legho au atakon de ekstremdekstruloj. ( mi donis ekzemplojn el bjalistoko)
zamenhof skribis: ech se milionoj da homoj ellernus esperanton , ghia sukceso ne estos garantiata, ghi falos kiel efemera modo - sed se ech malgranda popolo akceptante ghin kiel heredan lingvon, ghi havos fundamenton firman.
vasall
vasall diras:
2010-04-09 14:00
La atencojn de psike nesanaj buboj tute ne kaŭzis ligoj inter Esperanto kaj komunismo. Pri tio ne povas konscii homo, kiu apenaŭ lernas (aŭ almenaŭ frekventas) en mezlernejo. Al junaj novnazioj sufiĉas vidi nigrulojn surstrate aŭ ekscii, ke la kreinto de Esperanto estis judo. Ilia limigita mondkoncepto ne bezonas pluajn klarigojn. Tio estas kontraŭstarenda, ne neglektinda, kiel faris pluraj esperantistoj en Bjalistoko. Bedaŭrinde, eĉ en la 21-a jarcento la naskiĝurbo de Ludoviko devas alfronti interhoman malamikecon, kiu estas danĝera marĝeno.

La T-ĉemizo prezentas neniun el komunismaj simboloj. Similo al la simbolo ne egalas al la simbolo mem. En niaj tribunaloj ne oficas fervoraj faŝistoj, kiuj ĉie vidas Ĉegevarojn kaj sovetojn. Tute male - feliĉe, la juĝistaro estas multe pli racia ol la leĝodonantaro.
Dieter
Dieter diras:
2010-04-10 17:56
La atencoj pruvas la ligon inter Esperanto kaj komunismo - Atencoj tute ne okazis la unuan fojon ( Tial mi citis la libron de U. Lins " la danghera lingvo" ) . La nigruloj ne ricevis vizon de pola shtata instanco. Ghin ne regas novnazioj.
La jughistaro devas apliki la leghojn el la pola kriminala kodo. ( chu estas pruvita la psika malsano de buboj el bjalistoko - kiel ili estis jughitaj? )
Sur la T- chemizo estas videbla : Ikono de komunismo Che Guevara, rugha kvinpinta stelo sur bireto- kaj ech krias " revolucio" Chion chi ech komprenus " needukita novnazio"
Sed liberec` nur komprenas esperantisto - ghi neniel similas ian simbolon.
Esperantoluna
Esperantoluna diras:
2010-04-11 15:48
Mi opinias la diskuton ege stulta. "Se oni volas bati la hundon, oni trovas bastonon...". Via agrumentado sxajnas esti tre sofista. En cxio, se vi permesos oni trovos pro kaj por. Mi certas , ke bona sofisto povus al vi atesti, ke estis erare eble vin naski... Oni ne devas cxion metis sur "ora pezilo"n. La junularo volas ion fari tute legxere sen granda pristudado, cxu iu pulo trafluganta povus esti icitita.
Estas multaj pli gravaj aferoj al kiu vi povus oferi vian tempon kaj entusiasmon.
Ne sercxu la "truon en la tutajxo". Ne estu " pli papa ol papo".
Dieter
Dieter diras:
2010-04-11 17:12
Se vi volas mortigi hundon- vi nomu lin rabia. Se vi volas mortigi homon- vi nomu lin komunisto , papo, sofisto.
La komunistaj simboloj incitas evidente la ekstremdekstrulojn.
.
la " E- junularo" eble intencis ion fari legheran " sen granda pristudado " Kial ili ne uzis la portreton de entuziasmiga porteto de Barak Obama, kiu uzis la sloganon " Espero"?

Vi bv. listigi la pli gravajn aferojn ! Sofismo estas rezonado erariga - vi. bv denove rigardi la T- chemizojn kaj trovi la erarojn!
BernardoVerda
BernardoVerda diras:
2010-04-11 23:35
Vi eble ne konstatas, ke fakte tiu klasika imago de Che Guevara jam de longe ne plu estas konsiderata ia simbolo komunista, sed simbolo de idealismo, sindediĉo (eĉ sinofero), strebo al noblaj, meritaj celoj, kaj juneca kontraŭstaro al malnovaj, forigendaj realoj kaj rigidemaj instancoj. Oni diras, ke tiu fama imago estas unu el la plej (eble eĉ la plej) popularaj en la tuta mondo.
 
Ankaŭ, ĉar tiu imago estas tiel bonege konata, kaj sufiĉe simpla, oni tre facile kaj tre ofte varias la ŝablono por esprimi apogon al iu homo, por allogi atenton al iu projekto kaj/aŭ instigi ian iom grandan socian ŝanĝon (ekzemple, la adoptiĝo de Esperanto kiel Internacia Lingvo?).
 

Se Che meritas tia statuso mi ne scias (eble iome dubas), sed tia simbolo li ja fariĝis.

BernardoVerda
BernardoVerda diras:
2010-04-11 23:55
Alie, oni devus akcepti ke viktimoj de ŝtelistoj meritus perdi la monon, ke atencoj kontraŭ virino "pruvus" ke tiuj virinoj meritus esti perfortitaj, ke gejoj meritas esti batita, kaj simile -- tute nelogika kaj malakceptinda.

Tia atencoj nur montras ke la atakantoj agas malbone, kaj ne akceptas diskuti demokratie aŭ egalece. Mi aldonu, ke miopinie, tiaj homoj verŝajne, ĉu aŭ ĉu ne konscie, nur esprimas sia koleremo kontraŭ oportunaj, nure kvazaŭ akcepteblaj celoj.
Dieter
Dieter diras:
2010-04-12 15:07
La atencoj de ekstremdekstruloj evidente kaj klare pruvas la kontraukomunismecan sintenon ( ghi estas ech legebla en legho pri malpermeso de komunismaj simboloj. Leghon, kiun subskribis jhus forpasinta prezidento de Pollando.
Evidente simboloj chiam tra la historio estas misuzataj ( kiom milionoj da viktimoj kun la simbolo de jesuo kristo?
La portreto de "Che" ankau estas misuzataj de kapitalistaj entreprenoj ekz. Dacia . kaj aliaj.
la agoj de ekstremdekstruloj en Bjalistoko estis prave jughita- Vian argumentadon pri viktimoj de shtelistoj mi neniel komprenis. Mi trovas male logika, ke krimulo estu punata kaj tutcerte ne la viktimo Esperantisto
LukiZ
LukiZ diras:
2010-06-02 21:02
Mi memorigas, ke restis nur 2 semajnoj por partopreni la konkurson. Limdato estas la 15-a de junio.