Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2010 / Petr Chrdle ne alstrebas estraran postenon

Petr Chrdle ne alstrebas estraran postenon

de Redakcio Laste modifita: 2010-08-16 22:07
La anoj de la komisionoj kaj subkomitatoj de UEA pli vaste uzu la reton por kunordigi sian laboron kun aliaj aktivuloj. Kunlaboro en subkomitatoj povus tiel ankaŭ pli bone aktivigi la komitatanojn, kiuj nun apenaŭ kunlaboras ekster la Universalaj Kongresoj. En tio Petr Chrdle, kiu kandidatas por la posteno de B-komitatano en la baldaŭaj elektoj de UEA, vidas unu el siaj ĉefaj taskoj, se elektita. La estraro kaj la Centra Oficejo laŭ li jam relative bone funkcias, sed pro la reto nun estas inundataj de demandoj de membroj, kiuj postulas tujan respondon. "Verŝajne estus bone, ke iu estrarano, kiu disponas pri tempo kaj pacienco, havu kiel taskon reagi al la proponoj de membroj (eĉ se ili estas stultaj), ke neniu restu sen respondo. Pri tio devus zorgi iu konkreta estrarano kaj ne kiel nun Renato staranta ekster estraro", opinias Petr Chrdle.

Libera Folio: Kiuj laŭ vi estas la plej gravaj taskoj de UEA dum la venontaj tri jaroj?

Petr Chrdle: Mi konsentas kun la dokumentoj de UEA je tri ĉefaj direktoj: informado, lernado, utiligado (ne nur dum la tri venontaj jaroj). Miasupoze dum ĉi tiu elektoperiodo oni intensivigu la kunlaboron en tiuj tri direktoj kaj tiel efektivigu ĝin.

Kiel la asocio devus agi por atingi tiujn celojn? Kion vi mem kiel B-komitatano pretus fari por kontribui al la atingo de la celoj?

Laŭ mia opinio ne sufiĉe estas uzataj la ebloj de la reto por la laboro de komisionoj de UEA, kiu povu fariĝi iuspecaj portantoj de kunordiga laboro, ne nur inter siaj membroj (kiuj ofte malmultnombras) sed precipe kun la ceteraj organizoj samdirektaj kaj precipe celata al celgrupoj de la agadoj.

Kiuj estas la ĉefaj fortoj kaj malfortoj en la nuna funkciado de UEA? Kion vi proponus fari por plibonigi la situacion?

Mi sekvas la diskutgrupojn uea-komitato kaj uea-membroj kaj devas konfesi, ke tre malofte mi intervenas, ĉar la diskuto ofte deflankiĝas, plej multe oni reagas al ekstertemaj kontribuoj, aŭ eĉ uzas la liston por gratuloj, bondeziroj kaj simile, pro kio sekvi la diskutatajn temojn postulas tro da tempo kaj energio. Mi preferas celatan diskuton kun malpli granda nombro de personoj, sed pli firme ligita al la temo, tial pli efike povi atingi iun rezulton. Kaj tiun rezulton sekve decas diskutigi al komato-listo kaj uea-membroj. Resume: UEA devus pliaktivigi la agadon de unuopaj subkomitatoj, kiuj zorgu ĉefe pri la efektivigo de la menciitaj prioritatoj, dum la CO, same kiel ĝi nun faras, zorgu precipe pri la internaj aferoj de UEA, do pri la servoj al la membroj kaj estu administracia bazo kaj fono ne nur por la estraro kaj komitato, sed ankaŭ por la laboro de subkomitatoj (komisionoj).

Ĉu la komitato de UEA laŭ vi sufiĉe aktive influas la direkton de la asocio? Se ne, kion vi proponas fari por aktivigi la komitaton?

Malgraŭ tio, ke mi estas (ankoraŭ ĝis junio) komitatano A por Ĉeĥio, mi devas respondi: ne. La kialon mi jam priskribis. Estas ĝusta vojo, ke ĉiu komitatano anoncis sian intereson, en kiu subkomitato (laŭ mi pli taŭge estus nomi ĝin komisio) li pretas labori, sed la kunlaboro ekster UKoj apenaŭ ekzistas. Mi do vidas unu el la ĉefaj taskoj vigligi la subkomitatan kunlaboran agadon.

Ĉu vi estas kontenta pri la agado de la nuna estraro? Se ne, kion vi proponus ŝanĝi?

Malgraŭ multaj kritikoj, kiujn mi legas kaj aŭdas, miasupoze ĝi sufiĉe bone fruntas la problemojn, kio ne signifas, ke ne estas rezervoj, ekzemple la jam priskribita vigligo kaj gvidado de subkomitatoj, ktp. Laŭ mia opinio al estraranoj (kaj des pli al la CO-dungitoj inkluzive de la ĝenerala direktoro) paradokse la reto anstataŭ faciligi ilin laboron komplikas ĝin: ja estas tre simple alskribi ilin, postuli tujan respondon, reagon, ktp., Do ili devas solvi la demandon, ĉu pli bonas perdi la tempon kaj reagi al ĉiom ĉar la membroj ja havas rajton al respondo, aŭ ĉu dediĉi siajn tempon kaj energion ĉefe al la plej gravaj taskoj kaj lasi sin (prave!) kritiki pro nerespekto de siaj membroj pro kiuj ili ja sidas en siaj pozicioj. Do verŝajne estus bone, ke iu estrarano, kiu disponas pri tempo kaj pacienco havu kiel taskon reagi al la proponoj de membroj (eĉ se ili estas stultaj), ke neniu restu sen respondo. Pri tio devus zorgi iu konkreta estrarano kaj ne kiel nun, Renato staranta ekster estraro.

Krome estus tre dezirinde, se en la komitata listo ĉiu estrarano post iom da tempo devus priskribi sian agadon, siajn problemojn, ktp., ke la komitatanoj sciu, pri kio okupiĝas la estraranoj inter la UKoj.

Ĉu vi mem pretus kandidati por posteno en la nova estraro?

Ne. Mi vidas mian taskon en Esperanto-movado pli sube, ne "perdi" la tempon pro pintaj organizaj laboroj kaj daŭrigi tiujn agadojn, kiuj estas pli proksimaj al mi kaj en kiuj mi povas pli utili al la movado: helpo al disvastigado (per miaj relative oftaj artikoloj kaj prelegoj en la ĉeĥa pri lingvaj problemoj kaj esperanto kaj aktiva laboro ĉirkaŭ la nova Esperanto-muzeo en Svitavy), instruado (organizante ĉiujare InPaSem - Internacian Paroligan Semajnon rande de Prago) kaj precipe utiligado (organizante fakajn seminariojn, eldonante fakajn librojn, ktp.). Alivorte kontribui nur per gutoj konstante frapantaj...

Fine mi volas esprimi, kial mi, en nuna periodo komitatano A de UEA (kaj samtempe ĈEA-vicprezidanto) decidiĝis kandidatiĝi kiel komitatano B, do kiel reprezentanto de individuaj membroj. Mi jam pli longe serĉas ene de ĈEA pli junan personon, kiu pretus respondece transpreni la komitatanecon nome de ĈEA. Kaj nun mi trovis ŝin, jam ankaŭ prezentis la proponon al la ĈEA-komitato, kiu akceptis tion. Tamen, se donos al mi fidon la balotantaj individuaj membroj, mi pretas ankoraŭ ilianome komitatanumi en la sencoj pli supre menciitaj. Kaj se mi ne estos elektita, ne temos por mi pri katastrofo. Mi ĉiam trovos por mi sufiĉe da poresperantaj kaj peresperantaj taskoj, nun ekzemple mi preparas por la tria eldono mian komplete novprilaboritan verketon "Profesia uzo de Esperanto kaj ĝiaj specifaj trajtoj" kaj kolektas materialon por ĉeĥlingva verko pri lingvaj problemoj kaj rolo de Esperanto kiun mi ankaŭ volas eldoni en videbla tempa horizonto.

 

Biografieto kaj movadaj celoj:

Naskita 1946. Doktoriĝis pri elektroniko en Prago, ĝis 1992 laboris ĉe Fervoja Esplorinstituto kaj instruis en Teknika Universitato, en 1992 fondis Kongresan kaj klerigan agentejon  KAVA-PECH kaj samnoman eldonejon (www.kava-pech.cz/esperanto).  1990-1994 senata sekretario de AIS, 1987 ĝis 2010 komitatano A de UEA, 1998 ĝis 2001 UEA-estrarano pri faka kaj scienca agadoj, 1987-1993 prezidanto de ĈEA, ekde tiam ĝia vicprezidanto, ekde 1997 membro de ekzamena komisiono de ILEI. Aŭtoro de lernolibro de Esperanto por ĉeĥoj (jam 3 eldonoj). En „Profesia uzo de Esperanto kaj ĝiaj specifaj trajtoj“ li resumis siajn spertojn en tiu kampo.

Movadaj celoj: Plu fokusiĝi pleje al la fakaj kaj sciencaj aplikoj de Esperanto, ĝia praktika uzo ne nur ene de Esperantujo, sed precipe al utiligo de Eperanto en neesperanta medio kiel la plej efika varbado por nia afero. 

arkivita en:
jens_s_larsen
jens_s_larsen diras:
2010-03-21 17:13
Eble tio efektive estas pli bona nomo por la komitato-listo, kaj ne nur mistajpo. >:-)
blahma
blahma diras:
2010-03-22 00:38
Mi tre subtenas la ideon de regula raportado pri sia agado de ĉiu komitatano. Mi fakte eĉ estas surprizita eksciante ke io tia ne jam funkcias en la komitato de UEA.

Mi mem membras ekde kelkaj jaroj en la komitato de TEJO, kie la "komitata cirkulero" - kompilata ĉiumonate sub gvido de la ĝenerala sekretario kaj sekve dissendata al ĉiuj komitatanoj - formas esencan parton de la komunikado en la retpoŝta komitata dissendolisto, ĉar apud la fojfojaj diskutetoj precipe per ĝi oni lernas pri la aktivaĵoj de siaj kolegoj kaj ofte ĝuste mencio kiun unu persono faras en sia raporteto fariĝas inspiro aŭ alia instigo por alia komitatano.
Dieter
Dieter diras:
2010-03-22 17:37
Estas hontinda kaj ofenda nomi proponojn de UEA membroj stultaj.

Krom la komitato ankau simplaj UEA membro havu la rajton influi la asocion- ekzemple per referendumo.

Tiun chi vorton ne konas UEA en sia statuto kaj ankau la ghenerala direktoro ne konas ghin.

El la subo parolas mi.
dennis
dennis diras:
2010-04-21 18:39
Petr,

Vi kune kun Johan Derks, Amri Wandel kaj Jose Antonio Vergara bele kaj klare vidas la centran rolon de la Interreto por la pli rapida, pli ofta kaj pli efika utiligado de la laboro de ne nur niaj chefroluloj, sed ankau de la tutmonda homforto de la Esperanto-Movado. Mi aplaudas vin.

Vi, kiel ili, konceptas la reton ne nur kiel komunikilon por pridiskuti Asociajn temojn, vi vidas ghin kiel ilon por kolekti la ideojn kaj volontulan laboron de Esperantistoj sur chiuj kontinentoj.

Johan Derks bone enkondukis la temon, parolante pri la enretigo de la komitata laboro, de reta vochdonado, de la modernigo de niaj retpaghoj, de la utiligado de reto de volontuloj, kaj de adresaro en kiu trovighas la gravaj informoj pri fakoj kaj shatokupoj de niaj membroj.

Amri Wandel kontribuis, skribante pri la tutjara aktivigado de la komitatanoj, kaj de niaj fakaj asocioj. Jose Antonio Vergara trafe priskibas la Interreton ne kiel simplan rimedon, sed kiel fruktodonan rimedaron, per kiu eblas utiligi la KUNLABORAN RETON, ideon disvolvatan de Francesco Maurelli de Italio. Tiu ideo de Jose kaj Francesco meritas pli da atento, mi kredas.

Mia demando por vi estas: kiel la Esperanto-Movado povas cherpi pli da tutmonda kunlaboro de siaj propraj membroj kaj de aliaj homoj pere de pli inteligenta kaj celstreba utiligado de la Interreto kaj speciale de la nocio KUNLABORA RETO. Mi pensas, ke vi kiel elstara Esperantisto, multflanka spertulo, fakulo pri elektroniko, kaj autoro de la verko: Profesiaj Uzoj de Espernato povas aldoni multajn bonajn ideojn rilate tiun temon.

Danke,

Dennis Keefe
Universitato de Nankino, Chinio
www.linguafest.info
www.bekkurso.info