Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2010 / Oraj Pantalonoj en la varsovia Tago de Diverseco

Oraj Pantalonoj en la varsovia Tago de Diverseco

de Redakcio Laste modifita: 2010-11-11 15:39
En Varsovio la 17-an de oktobro en unu el la plej grandaj komercaj centroj de Pollando, Oraj Terasoj, okazis Tago de Diverseco. Ĝi estis unu el kvar eventoj de Eŭropa Komisiono disvolviĝintaj sur la tereno de la Eŭropa Unio sub la devizo “Por Diverseco, Kontraŭ Diskriminacio”. Krom Varsovio la eventoj nunjare okazis ankaŭ en Budapeŝto, Metz kaj Ateno. La aranĝon partoprenis ankaŭ esperantistoj, interalie la kabareda grupo "La Oraj Pantalonoj en Arbustoj".

La Tago en Pollando kiel la  ĉefan taskon havis vastigi la  socian konscion pri  diskriminacio kaj popularigi la sciojn pri la kontraŭdiskriminacia leĝaro. La Traktato pri EU rekonas la rajton de ĉiu unia civitano al protekto kontraŭ diskriminacio pro nacieco, sekso, raso aŭ etna deveno, konfesio aŭ religiaj konvinkoj, handikapeco, aĝo aŭ seksa orientiĝo. Al la partopreno en la Tago de Diverseco kiel partneroj estis invititaj kelkdek asocioj, inter ili  ankaŭ Pola Esperanto-Asocio. 

Ni kiel E-komunumo celis interalie prezenti la  diversecon de esperantistoj mem kaj ilian agadon,  kiu superas diversajn formojn de diskriminacio. Dum la tago eblis  do diskuti kun personoj, kiuj uzas Esperanton en la ĉiutaga vivo kaj samtempe havas multon direndan pri problemoj de diskriminacio.  Inter ni estis i.a.  handikapita usonano, pola-japana geedza paro kaj membrino de la varsovia E-klubo ĉi-jare festinta la 90-an naskiĝdatrevenon.  

La Varsovia Filio de PEA kun sia prezidanto Mariusz Majewski aranĝis krome diskuton pri la historio kaj evoluo de esperanto kaj la esperantistaro. Aktoroj el la varsovia kabareda grupo "La Oraj  Pantalonoj en Arbustoj" rakontis pri sia aktuala agado, okazintaj prezentiĝoj kaj siaj planoj. Ili varbis al la lernado de Esperanto kaj sekve al  elprovo de iliaj aktoraj talentoj sur la esperantista scenejo sub la gvido  de sperta reĝisoro.

Por montri Esperanton en la praktiko, okazis mallongaj  lecionoj, kiuj logis grandkvante  partoprenantojn. Multaj esprimis la deziron daŭrigi la lernadon en E-kursoj komence de novembro. 

Por la plej junaj vizitantoj estis organizitaj  ludoj speciale destinitaj al  ili. La infanoj facile kaj rapide kaptis la esencon de la lingvoludoj kaj kun ĝojo povis reveni al siaj gepatroj kun malgrandaj memoraĵoj. Por multnombra publiko vizitanta tiutage la komercan centron Marian  Zdankowski preparis kaj gvidis kvizon pri kono de Esperanto. Granda grupo de partoprenantoj fakte disponis pri necesaj  scioj kaj  sekve ricevis multajn memordonacetojn. 

La aranĝo venigis al Varsovio esperantistojn  el  diversaj lokoj de Pollando inkluzive de la prezidantino de PEA, Halina Komar. La nunjara Tago de Diverseco estis – post la junia Scienca Pikniko -  laŭvica okazo por la varsoviaj esperantistoj prezenti sin al la vasta ekstera publiko kaj informi pri Esperanto. 

Preparis kaj partoprenis interalie: Halina Komar, Mariusz Majewski, Marian Zdankowski, Alina i Agnieszka Mozer, Agnieszka kaj Arek Zychewicz, Anna Magier. 

Raportis: Anna Magier kaj Arkadiusz Zychewicz 

 
arkivita en: