Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2010 / Esperantistoj instruos la romaan lingvon al slovakoj

Esperantistoj instruos la romaan lingvon al slovakoj

de Redakcio Laste modifita: 2010-01-31 10:32
La novan lernolibron pri la romaaj lingvoj kaj literaturo por gimnazianoj kaj mezlernejanoj en Slovakio preparos anoj de la esperantista projekto E@I, nuntempe kutime deĉifrata "Edukado en Interreto". Same la novan lernolibron pri komputado por slovakiaj abiturientoj. Jam antaŭ duonjaro E@I ricevis grandan subvencion por prepari retejon kiu instruos la slovakan al eksterlandanoj, elirante el la spertoj de la Esperanta retejo Lernu.net. Laŭ Peter Baláž, kunordiganto de E@I, la novaj projektoj rekte utilos ankaŭ al la Esperanta agado de E@I. Sed konsili, kion aliaj faru por same sukcesi, li trovas nefacila tasko: "Laŭ mi unue oni devus voli ion fari - kaj se oni konscias, pri kio oni fakas kaj emas okupiĝi, necesas laŭ tio trovi eblan vojon - laŭ miaj spertoj eblas trovi ofte subvenciojn aŭ almenaŭ helpon diversflankan, se oni bone rigardas kaj pretas vere engaĝiĝi en sia agado."
Esperantistoj instruos la romaan lingvon al slovakoj

Projekto de DVD por lernolibro.

En oktobro 2009  (Edukado@Interreto) sin anoncis por konkurso pri kreado de du lernolibroj por la ministerio de edukado de Slovakio. La 25-an de januaro venis oficiala konfirmo, ke ĝi gajnis en ambaŭ konkursoj.

La lernolibroj rekte rilatas al la cetera agado de  E@I: komputado kaj lingvoinstruado. La unua libro estas pri komputado por abiturientoj, la dua pri la romaaj lingvo kaj literaturo, por gimnazioj kaj mezlernejoj.

La enhavon por la unua libro verkos esperantisto-programisto el Slovakio, Viliam Búr. Por la libro pri la romaa lingvo oni kunlaboros kun la specialisto pri la romaa en la ŝtata pedagogia centro. Por ambaŭ lernolibroj estas planata ankaŭ DVD kun bunta aldona eduka materialo.

- Per tiu ĉi nova projekto de lernolibroj E@I plivastigas sian agadkampon kaj pli malfermiĝas al ekstera kunlaboro. Ĝi povas pruvi, ke la E-movado ne nur interesiĝas pri si mem, sed povas esti aktiva rolanto en diversaj kampoj, eĉ en oficiala eduka sistemo de certa lando. Des pli ĝojigas la fakto pri la romaa lingvo, kiu estas uzata de la dua plej granda minoritato en Slovakio, post la hungara, rakontas Peter Baláž, kunordiganto de E@I.

Jam en aŭgusto 2009 E@I gajnis en konkurso por krei retejon por instrui la slovakan lingvon por eksterlandanoj. Nun sekvas projekto pri la dua plej uzata minoritata lingvo en Slovakio. Laŭ Peter Baláž la novaj projektoj helpos ankaŭ al la esperanta agado de E@I:

- Jam antaŭ la konkurso ekis planoj por kreo de gvidlibro pri la komputila mondo en Esperanto, kun la labornomo Esperanto@Komputilo. Nun eblos bone uzi la okazon de la gajnita konkurso por almenaŭ parte pretigi ankaŭ Esperantan enhavon de la planata libro. Same lernolibro pri la romaa lingvo povas utili al la Esperanto-movado. La planata DVD bezonos novajn teknikojn, kiuj estos poste uzeblaj ankaŭ por ebla simila disko por Esperanto.

Libera Folio: La unua projekto ricevis subvencion de kvaronmiliono da eŭroj. Pri kiom da mono temas la novaj projektoj?

Peter Baláž: - Nu, pri sumoj mi ne povas ankoraŭ diri ion ajn - nur venis unue konfirmo ke ni estis elektitaj por kreo de lernolibroj (plus DVDj). Nun sekvos subksribo de kontraktoj, dum kiu estos ankaŭ afero pri financoj traktata - do pri tio mi povus nur post kelkaj semajnoj ŝajne aldoni. Ĝenerale ja oni ricevas certan sumon (por kreado de libroj/materialo instrua) kaj aldone sekve certan procentaĵon (tantiemoj) de la unuopaj libroj (depende de pres-kvanto) - eĉ por estontaj represoj validas.

Kiu konkrete okupiĝos pri la projektoj?

- Pri la enhavo kaj same teknika realigo okupiĝos diversaj homoj - la jam menciita Viliam Búr estas esperantisto, kaj nun laboras kiel instruisto de informatiko. Mi ĝojas ke li akceptis mian alvokon oktobre verki la bezonatan parton por la konkurso. Li estas ege talenta pri instruado kaj kapabla facile klarigi malfacilajn temojn, do mi speciale ĝojas ke li ludos ĉefan rolon pri tiu ĉi verko. Por la romaa lingvo laboros pluraj homoj pri enhavo - ni havas kunlaboron kun 3 specialistoj rekte de Ŝtata pedagogia instituto (ŠPÚ). La enpaĝigon faros verŝajne grafikisto, kiu helpas pri diversaj eldonaĵoj de E@I (ekz. laste Komputeko kaj Vikipedio por vi). DVD-oj estos kreataj ankaŭ en vasta rondo - parte kun ekstere mendita firmao, parte per propraj fortoj (tamen ja estas pluraj kapablaj spertuloj en E@I-rondoj :).

Kiel oni faru por atingi tiajn sukcesojn, kiajn lastatempe atingadas E@I?

- Konsili pri subvenciado, aŭ ĝenerale "kion fari por ricevi subvencion" estas ja malfacile. Laŭ mi unue oni devus voli ion fari - kaj se oni konscias, pri kio oni fakas kaj emas okupiĝi, necesas laŭ tio trovi eblan vojon - laŭ miaj spertoj eblas trovi ofte subvenciojn aŭ almenaŭ helpon diversflankan, se oni bone rigardas kaj pretas vere engaĝiĝi en sia agado. Do oni unue havu celon kaj al ĝi nur sekve serĉu strategion - vojon, eblon realigi la celon. Jam diversaj Esperanto-projektoj de diversaj aktivuloj estas subtenataj ankaŭ rekte de EU (Grundtvig, Erasmus, Comenius ktp.). Esperantistoj do ne timu pri sia agemo - tute male, ili iĝu pli videblaj kaj proponu siajn ideojn al tiuj, kiuj pretas subteni ilin.

arkivita en:
javergara
javergara diras:
2010-01-28 19:37
Kiel belan sukceson la chiam kreema kaj modele agema teamo de E@I chi-foje atingis!!

Temas pri salutinda, fakte tre instiga kaj instrua ekzemplo de kuragha sinteno vivi (kaj venki) ankau ekster la mallarghaj limoj de Esperantujo, kies eteco, intimeco, senshangheco igas ghin tamen tiom komforta, hejmeca, sekura, malminaca char chiam konata ...

Kaj plej bele, tiu chi gratulinda sukceso okazas tre konkrete kaj potenciale efike sur kampo kiu devus esti kara al nia movado, nome lingvoinstruado fortiganta la plurlingvismon kaj tiel la konscion pri la lingvaj rajtoj de grava malplimulto en Slovakujo.

Kun sincera ghojo,

José Antonio Vergara
estrarano de UEA
esperanto
esperanto diras:
2010-02-06 02:47
Jen plia lingvo elmortis
http://www.derbund.ch/wissen/geschichte/Das-Ende-der-seltensten-Sprache-der-Welt/story/29827905
(por germanlingvanoj)
yenovklazian
yenovklazian diras:
2010-05-29 23:40
Ne nur la lingvo, sed ankaŭ la popolo. Kial?
esperanto
esperanto diras:
2012-05-15 16:01
Lau tiu retpaghho
http://slovake.eu/eo/intro/slovakia/general
Iveta Radičová daure estas chefministro de Slovakio.

Sed la realeco estas alia:
http://www.vlada.gov.sk/members-of-the-government/

Do, oni ne ne povas fidi tiajn informojn sur la retpaghoj de E@I. Kaj oni ne scias, chu E@I aktualigas siajn retpaghojn. Supozeble mankas la tempo kaj kapacito por teni chiujn retpaghojn chiam aktualaj. Pri tio mi avertis antau kelkaj jaroj, kaj la nunaj "fruktoj" estas nun rikoltebaj.