Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2010 / Nova esperantista partio prioritatas la mondon antaŭ Eŭropo

Nova esperantista partio prioritatas la mondon antaŭ Eŭropo

de Redakcio Laste modifita: 2010-09-14 09:21
La nova partio Unu Mondo, ĵus fondita de esperantistoj en Germanio, strebas partopreni en regionaj elektoj en Germanio en 2013, kaj en la elekto de la Eŭropa Parlamento en 2014. Pluraj el la fondintoj transiris al la nova partio el la pli malnova esperantista partio EDE, Eŭropo-Demokratio-Esperanto. Dum EDE koncentriĝis al agado en Eŭropo, la nova partio volas agadi mondskale. "Nia unua vicprezidanto Fabian Elleder estas neesperantisto, kiu entuziasmiĝis pri nia afero ĉefe pro nia mondfederisma sinteno. Tio estas kuraĝiga signo, dum laŭ mia impreso EDE finfine restis fermita en si mem, almenaŭ en Germanio", rakontas Ulrich Matthias, unu el la fondintoj, en intervjuo de Libera Folio.
Nova esperantista partio prioritatas la mondon antaŭ Eŭropo

La estraro de Unu Mondo.

Libera Folio: Kion celas la nova partio, kaj kiajn politikajn valorojn ĝi reprezentas?

Ulrich Matthias: La esprimo "Unu Mondo" ("Eine Welt") memorigas germanlingvanojn unuavice pri evolua kunlaboro kaj justa komerco. Ni estas partio por justa tutmondiĝo, kiu deziras agadi - surbaze de interkultura humanismo kaj tutmonda etiko - por tio, kio estas bona por la tuta homaro. Ni deziras malpliigi la abismon inter riĉaj kaj malriĉaj landoj, kaj aktivas por paco, homaj rajtoj, mediprotektado kaj daŭripova evoluo. Aparte gravas, ke ni estas por demokratio sur monda nivelo, do por mondfederismo, kaj decide subtenas ekzemple la aktualan kampanjon por Parlamento ĉe la Unuiĝintaj Nacioj.

En kiuj landoj ĝi intencas aktivi, en kiaj elektoj partopreni?

Nia partio jam havas subtenantojn inter esperantistoj en ĉ. 20 landoj. Relative forta estas la interesiĝo en Brazilo kaj Afriko. Kompreneble ne facilas fondi partion, sed mi esperas, ke plej malfrue post kiam ni partoprenos en germanaj balotoj kun ne tro mizera rezulto, tio kuraĝigos ankaŭ alilandanojn fondi sekcion de Unu Mondo en sia lando.

Ni planas tre konkrete, ke ni partoprenos en la balotoj de la germana federacia lando Hesio en 2013 kaj - almenaŭ en Germanio - en la eŭropaj balotoj en 2014. Por la unua el tiuj ĉi balotoj, ni devos kolekti 1.000 subtenajn subskribojn inter 4,5 milionoj da homoj kun voĉdonrajto; tio ŝajnas esti atingebla. Rilate al partopreno en eŭropaj balotoj, EDE jam montris, ke tio povas esti realigebla. Bonŝance inter niaj fondintoj estas ankaŭ 4 el la 10 germanaj kandidatoj de EDE el la Eŭropaj Balotoj de 2009.

Kiel Unu Mondo diferencas de la partio Eŭropo-Demokratio-Esperanto?

EDE deziras fortigi demokration kaj liberecon en Eŭropo, dum Unu Mondo pli emfazas la gravecon de etiko kaj respondeco por plibonigi la mondon. Ekzemple rilate al la financa krizo, EDE substrekis la gravecon de demokratia kontrolo de la financaj merkatoj, dum Unu Mondo preferas subteni moninvestadon laŭ etikaj principoj (kaj sekve decidis ankaŭ mem malfermi konton ĉe speciala banko, kiu agas laŭ tiaj principoj). Unu Mondo tre forte interesiĝas pri la jarmilaj evoluigaj celoj de UN (pri kiuj oni ofte diras, ke simple pro manko de politika volo ili antaŭvideble ne estos atingataj).

Ni profunde okupiĝas pri konceptoj kiel ekologi-sociala merkata ekonomio kaj solidara ekonomio, dum por EDE tio estas nur flankaj aferoj, pri kio oni ĝis nun hezitis publikigi ion. En la praktiko, EDE koncentriĝas je lingvopolitiko kaj - ĉar tiu temo ne estas aparte populara - apenaŭ trovas subtenon ekster la Esperanto-movado. Unu Mondo intense serĉas kontaktojn al neesperantistaj movadoj. Ekzemple unu el niaj estraranoj kunvivigis lokan grupon de la iniciativo Tutmonda Marshall-Plano, kaj mi mem post nelonge reprezentos nian partion en konferenceto pri internacia senŝuldigo.

Nia unua vicprezidanto Fabian Elleder estas neesperantisto, kiu entuziasmiĝis pri nia afero ĉefe pro nia mondfederisma sinteno. Tio estas kuraĝiga signo, dum laŭ mia impreso EDE finfine restis fermita en si mem, almenaŭ en Germanio. EDE ja povas utili kiel varbagentejo por Esperanto, sed certe ne havas ŝancon fariĝi serioza politika forto.

Kiu estas la sinteno de la nova partio al Esperanto?

Evidente Unu Mondo forte inspiriĝis de la humanismaj ideoj de Zamenhof. La lingvo bone taŭgas por progresigi kompreniĝon kaj egalrajtan kunlaboron tutmonde, kaj samtempe faciligas al homoj senti sin mondcivitanoj. Ni preferas strategion de etaj paŝoj. Plej gravas por ni daŭre atentigi pri tio, ke Esperanto estas vivanta kaj utila lingvo. Pri konkretaj postuloj ni decidos laŭokaze, konsciante pri tio, ke proponoj kiel "la instancoj de EU aŭ UN enkonduku Esperanton" certe ne tuj trovos abundan entuziasman subtenon en la "ekstera mondo". Por Unu Mondo gravas rigardi Esperanton simple kiel unu eblan helpilon favore al mondo pli paca, pli justa kaj pli humana - kaj forte interesiĝi ankaŭ pri aliaj paŝoj tiudirekten.

arkivita en:
BertSchumann
BertSchumann diras:
2010-09-09 22:35
<UM>
BertSchumann
BertSchumann diras:
2010-09-09 23:25
Interesa ideo, miksi la bazajn ideojn el la partia movado 'Eŭropo Demokratio Esperanto' (EDE, www.e-d-e.org/-Nia-programo) kun celoj de politika movado de 'Mondfederistoj' (WFM), de Kristana Eklezio kaj de la germanaj 'UnuMondaj' movadoj kaj vendejoj el la jaro 1968.

UM volas unue partopreni baloton de la germana federacia lando Hesio en 2013, dum EDE jam partoprenis la Eŭropan baloton kun 40.717 gajnitaj voĉoj en 4 kontinentoj. Tamen, EDE ja koncentriĝas pri Eŭropa baloto, ĉar pli utilas proponi lingvan solvon en la Parlamento de Eŭropa Unio ol en Brazilo.

Necesas substreki ke «UM» estas mallongigo de la partio «Unu Mondo» kaj ne de ĝia motoro «Ulrich Matthias».
Necesas certigi ke la retejo www.unumondo.org ne estas anglaĵo de www.unu-mondo.org.

Post la Ido-skismo, kelkaj idistoj revenis al Esperanto. Espereble tio ne okazos en UM.
Prefere EDE akceptu kelkajn bonajn ideojn el UM por eviti dividon de fortoj.





Niko
Niko diras:
2010-09-11 17:02
Bert pravas, ke vi certigu la haveblecon de simpladresa retpaĝo. Post gugloserĉo de "Unu Mondo" (eĉ inter citiloj) mi trovis nenion rilate vian partion.
Niko
Niko diras:
2010-09-10 04:27
Interese, ke Matthias nenie menciis religion. Ĉu la partio neniel rilatas al katolikismo? Ŝajnas, ke la diferencoj inter UM kaj EDE menciitaj ĉi tie neglektinde etas, do devas temi pri ia aparta motivo. Kial formi tute novan partion, se oni deziras "fariĝi serioza politika forto"? Ju pli unuigita la esperantistaro, des pli facile atingi oniajn celojn. Nu, se via partio ligiĝas al religio, ĉu eksplicite ĉu neoficiale, vi diru tion por ke ĉiuj sciu.

Persone, mi entuziasmus nek pri EDE nek pri UM, eĉ se mi estus Eŭropano, kvankam mi ne celas malkuraĝigi aliulojn laboremajn tiuterene.
umatthias
umatthias diras:
2010-09-11 09:14
UNU MONDO estas partio kun interna demokratio. Mi ne deziris ligi gxin rekte al katolikismo, sed origine ja planis mencii en la programo iun frazon kiel "UNU MONDO pozitive rilatas al kristanismo kaj aliaj religioj aŭ mondkonceptoj kun humanisma fono". Sed la aparta mencio de kristanismo vekis kontraŭstaron cxe iuj el niaj simpatiantoj kaj postaj kunfondintoj. Ni fine skribis en nia statuto kaj programo nur, ke ni bazas nin sur interkultura humanismo kaj tutmonda etiko. Simile okazis, ke interesiĝis pri nia afero kelkaj maldekstruloj, el kiuj iu proponis mencii en nia programo ne nur ekologi-socialan merkatan ekonomion, sed ankaŭ solidaran ekonomion. Dum EDE-Germanio neniam akceptis iun programon per membrokunveno, UM-Germanio laŭstatute rajtas akcepti programon nur per tia kunveno, kaj mi antaŭvidas, ke kun la kresko de nia membraro mia influo pli kaj pli malkreskos.

Kial fondi novan partion? Nu, post la EU-balotoj de 2009 mi konstatis, ke neesperantistoj - kaj eĉ esperantistoj - rigardis la rezulton de EDE en Germanio (11.772 voĉoj aŭ 0,04 %) pli ofte kiel "fiaskon" ol kiel sukceson. Kaj mi rimarkis inter la restintaj germanaj aktivuloj de EDE malentuziasmiĝon; neniu prezentis iujn ideojn aŭ strategion por esti pli sukcesa estonte - neniu krom la simpatiantoj de UNU MONDO. Krome mi kredas, ke la baza celo de EDE - fortigi la demokration en Eŭropo - ne tre multe helpas por solvi la plej gravajn problemojn de la nuna mondo: abismo inter riĉaj kaj malriĉaj landoj, klimata ŝanĝiĝo, malpaco ktp.
Esperantoluna
Esperantoluna diras:
2010-09-11 11:49
Jam havi unu landon en ordo estas politika arto.
Provi unu havi unu Euxropon estas jam revo, se precipe gxi devus funcii en vera demokratio (gxis nun bedauxrinde estas neglektata).
Estas do postulema tre sobra kaj racia politiko. Precipe la lingva problemo se ne estos racie solvita okazos baldaux kauxzo de fiasko.
Unu Mondo estas nur fantazio sen ia ajn fundamento- iluzio.(Ankaux mi sxatis fabelojn en mia infanagxo!)
Ecx Ludoviko de supre diras "Dio helpu al li, cxar ne scias kion li faras"
Esperantoluna
Esperantoluna diras:
2010-09-10 07:34
Mi ne tro mirus, se post kelka tempo Ulrich provus fondi novan partion eble ; "Kosma Mondo". Iom pli proksime al dioj!
Li ne mencias religiajn rilatojn, eble mem opinias havi ion dian!
Ni lasu lin fantazii.Cxiu ja havas rajton esti "alia".
umatthias
umatthias diras:
2011-11-09 18:56
Jen aktuala komuniko de nia Partio Unu Mondo:

Nova ŝanco ekhavi esperantistan EU-deputiton

Laux hodiauxa decido de la Germana Konstitucia Tribunalo, malgrandaj partioj povos pli facile ekhavi deputiton en la Euxropa Parlamento. La tribunalo decidis, ke la 5-procenta sojlo estas kontrauxkonstitucia, tiel ke ekde la Euxropaj Balotoj de 2014 en Germanio jam cx. 1 % de la vocxoj suficxos por ekhavi deputiton.

Pri tiu cxi decido gxojas precipe la germana Partio Unu Mondo (Eine-Welt-Partei), kiu laux sia statuto kaj sia baza programo decide subtenas ankaux Esperanton. Gxi estas unu el la 112 germanaj partioj registritaj cxe la germana balotestrejo. Cxar tri kvaronoj de gxiaj membroj estas aktivaj esperantistoj, gxi supozeble havos esperantistajn kandidatojn sur la unuaj lokoj de sia listo por la Euxropaj Balotoj en 2014. Tamen la partio trovas ankaux suficxe da simpatio kaj parte ecx fortan subtenon de neesperantistoj, tiel ke gxi – kontrauxe al EDE, kies programo allogis en Germanio preskaux nur esperantistojn – principe povus iam esti simile sukcesa en balotoj kiel aliaj etaj partioj, ekzemple la bestoprotekta partio aux la familia partio, kiuj ofte gajnas cx. 1 % de la vocxoj en balotoj. Unu Mondo estigxis el la interna ideo de Esperanto kaj celas al justa tutmondigxo, aktivante i.a. por pli fortaj demokratiaj strukturoj sur tutmonda nivelo kaj por malpliigo de la abismo inter ricxaj kaj malricxaj landoj.

Ulrich Matthias
pistike65
pistike65 diras:
2011-11-13 07:43
"Das Europäische Parlament wird mit der Abschaffung der Fünf-Prozent-Klausel eher destabilisiert, der deutsche Einfluss wird sinken"
http://www.faz.net/aktuell/[…]f-die-grossen-11523298.html
Ne ke devus gravi por ni kion pensas FAZ.

amike
Istvan Ertl
simono
simono diras:
2011-11-10 13:28
Jen el la retejo de la partio:

"In ihren weltweiten Kontakten verwendet die Eine-Welt-Partei unter anderem die internationale Sprache Esperanto. Als neutrale, leicht erlernbare Zweitsprache fördert Esperanto die internationale Verständigung und die gleichberechtigte Zusammenarbeit. Die bestehenden Sprachen sollen dabei nicht verdrängt werden."

"En siaj tutmondaj kontaktoj la Unu-Mondo-Partio aplikas interalie la internacian lingvon Esperanto. Kiel neŭtrala, facile lernebla dua lingvo Esperanto favoras la internacian interkompreniĝon kaj reciproke samrajtan kunlaboradon. La jamaj lingvoj ĉe tio ne forŝoviĝu."

Mi kritikas ĉe tio nur la frazon "facile lernebla". Por Italoj certe facilega. Por Svedoj jam mezureble malpli. Por Ĉinoj - nu - jen la lernado de Esperanto estas unuaranga "doloraĵo postaĵa". :) Ĉin-postaĵe pli doloras nur la Angla.