Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2010 / Nikola Rašić: Esperantistoj tro kontentas pri si mem

Nikola Rašić: Esperantistoj tro kontentas pri si mem

de Redakcio Laste modifita: 2010-10-28 14:28
Ne la junularo, sed la maljunularo estas la estonteco de la Esperanto-movado, asertas Nikola Rašić surbaze de sociologia esploro pri la partoprenantoj de la Universalaj Kongresoj kiun li entreprenis. La plimulto de la kongresanoj estas homoj pli ol 60-jaraj. Ĉar pensiuloj jam eliris el la aktiva socia vivo, kaj krome estas nature konservemaj kaj konservativaj, la Esperanto-movado ĉiam malpli moviĝas, li konkludas. Rimarkinda estas ankaŭ la fakto, ke du trionoj de la membraro de UEA estas viroj. La rezultoj de la esploro laŭ li klare montras, ke la movado troviĝas en krizo de paradigmo. La plej zorgiga malkovro estas la memkontento de la esperantistoj kaj ilia malemo ŝanĝi. "Ŝajnas ke ni fine atingis la malon ol ni unue celis: anstataŭ konkeri la mondon oni kreis propran mondon," li konstatas. La enketo estis mendita de UEA antaŭ kelkaj jaroj, poste raporto pri la rezultoj aperis en la jubilea libro de Humphrey Tonkin, sed ĝis nun ne en la reto.
Nikola Rašić: Esperantistoj tro kontentas pri si mem

Nikola Rašić

Libera Folio: Kiu estas la ĉefa celo de la esploro? Ĉu ĝi estis atingita?

Nikola Rašić: La ĉefa celo estis tute praktika: esplori kion la kongresanoj opinias pri la kongresoj kaj uzi la rezutojn por plibonigo de la kongresaj servoj de UEA. La celo estas atingita jam per tio ke oni kolektis la informojn.

Kiu rezulto de la esploro laŭ vi estas plej grava? Kiu rezulto plej surprizis vin?

La plej surpriza por mi - kiel iama Konstanta Kongresa Sekretario, kiu regule konfrontiĝis kun kritikoj pri la kongresoj – estis ke la ĝenerala takso pri la kongresoj estis signife pozitiva. Je la demandoj kion oni devus eventuale ŝanĝi la plimulto respondis ke la kongreso estas principe bone konceptita kaj ke necesas ŝanĝi nenion aŭ eventuale malmulton. Do la kongresanoj estas kontentaj pri la kongreso tia kia ĝi estas, t.e. estis en la momento de la esploro, do la jaro 2002.

La esploro temas pri membroj de UEA. Kiom reprezentaj estas membroj de UEA rilate la tutan esperantistaron?

Oni ne havas precizajn informojn pri diversaj sociologiaj trajtoj de membroj de UEA simple ĉar oni ne kolektas ilin. Tio povus esti ideo por la plibonigo de la stato de esploroj: UEA regule kolektu kaj studu informojn pri la sociaj ecoj de sia membraro. Maksimume oni povas ricevi la statistikojn laŭ la landoj, sekso kaj aĝo de la membroj. Laŭ la informoj afable senditaj al mi de Osmo Buller, la Ĝenerala Direktoro de UEA (al kiu koran dankon ĉi-okaze), la laŭseksa strukturo de UEA-membraro en 2009 estis la jena: viroj 64%, virinoj 31%, nekonata 5%. Ankaŭ en 2004 la virinoj konsistigis 31% de la membraro.

En mia esploro la rilato estis: viroj 72,80 %, virinoj 25,70 %, nekonata 1,5%. Esploristaj spertoj montras ke viroj ĝenerale pli emas respondi al enketoj, do la ĝenerala bildo kongruas: signifa plimulto de membroj estas viroj. Osmo Buller ankaŭ aldonas en tiu noto: Mi havas ankaŭ noton, ke inter la junaj membroj (sub 31 jaroj) virinoj estis 36%. Oni povus pensi, ke kiam la junaj maljuniĝos, iom post iom la parto de inoj en la tuta membraro estos pli granda, kio ne okazis. Temas pri tio, ke multaj junaj membroj ne restas longe membroj kaj aliflanke la novaj membroj, kiuj unuafoje aliĝas al UEA, ĉefe jam estas super la TEJO-aĝo.

La divido laŭ aĝo en 2009 estis jena:

 

 UEA UK (mia esploro)
459 (8 %) sub 31 jaroj
9  (1,9 %) ĝis 25 jaraj
392 (7 %) inter 31 kaj 40 jaroj
46  (9,5%) inter 26 kaj 40-jaraj
680 (12 %) inter 41 kaj 50 jaroj  67  (13,9 %) inter 41 kaj 50 jaroj   
942 (16 %) inter 51 kaj 60 jaroj
103 (21,4 %) inter 51 kaj 60 jaroj   
1148 (20 %) inter 61 kaj 70 jaroj
256 (53,1 %) pli ol 60-jaraj (45 % ĉe UEA entute)
926 (16 %) inter 71 kaj 80 jaroj  
503 (9 %) super 81 jaroj  
642 (11 %) naskiĝjaro nekonata 1  (0,2 %)   naskiĝjaro nekonata


Ni vidas plurajn kongruojn en la ĝenerala bildo, kvankam en mia samplo estas iom pli da gejunuloj. Se konsideri ke en la statistikoj de UEA por 11% naskiĝjaro ne estis konata kaj ke samtempe la plimulto troviĝis en pli aĝaj kategorioj, oni rajtas supozi ke ankaŭ inter tiuj nekonataj la plimulto estis pli aĝaj. Se ni aldonus nur duonon de tiuj al la pli aĝa kategorio, ni venus al proksimume sama cifero en ambaŭ esploroj, t.e. ke certe la duono de la membroj/enketitoj aĝas pli ol 60 jarojn.

Do, eĉ se la kongruoj ne estas tute precizaj, la rilatoj esttas proporcie proksimaj, kaj oni povas diri ke tiu ĉi esploro sendube povas esti rigardata kiel reprezenta ankaŭ por la UEA-membraro. Ni ankaŭ ne forgesu ke la regulaj kongresanoj samtempe apartenas al la plej aktivaj membroj de UEA, iusence al ties elito. Ili ankaŭ emas, laŭ la rezultoj de tiu ĉi kaj de aliaj esploroj, esti pli idealismaj rilate la ĝeneralajn celojn de la movado, do ili reprezentas la kernon de la movado ankaŭ rilate ĝiajn ideologiajn fundamentojn. Do, estas ĉiuj kialoj por preni la rezultojn serioze, kiel reprezentajn. Ili do diras al ni multe pli ol nur pri la kongresoj mem, kio estis la baza celo de la enketo.

Mi ankaŭ menciu ke grupo de sociologoj kiu entreprenis enketan esploron dum la UK en Bjalistoko por ebligi historian komparon uzis, interkonsente kun mi, miajn difinojn kaj aĝkategoriojn en tiu ĉi enketo. Baldaŭ do, kiam iliaj rezultoj estos pretaj, ni povus iri paŝon antaŭen kaj kompari miajn rezultojn kun la situacio ok jarojn poste. Mi scivolas sed ne antendas grandajn surprizojn.

Ĉu ekzistas nova grupo de esperantistoj, kiuj ne aliĝas al la tradiciaj asocioj, ĉu UEA, ĉu aliaj?

Tio estas bona demando, sed mi ne povas respondi ĝin surbaze de tiu ĉi enketo. En la tempo de mia enketo la Reto estis ankoraŭ juna fenomeno. Intertempe okazis signifaj evoluoj tiukampe, sed klara bildo, esploroj kaj ciferoj ankoraŭ mankas. Sed preter ĉiu dubo estas ke okazis gravaj ŝanĝoj kaj ŝoviĝoj en la formoj de aktivado. Pri tio temis ekzemple la avertoplena kaj pripensinda parolado de Humphrey Tonkin en la inaŭguro de la Roterdama UK. Tiuj evoluoj, do ĉefe en la Reto sed ankaŭ aliforme, nepre havas sian influon al la tradiciaj formoj de organizo en la E-movado.

Restas ankoraŭ la demando kian pozicion kaj rolon doni al tiuj tradiciaj formoj, kaj kiom "tradiciaj" ili povas resti. Oni certe ne rajtas aboli ilin kaj ĵeti la bebon kun la akvo, sed reorganizo kaj ŝanĝo de fokuso ŝajnas neevitebla. Estas ankaŭ aliaj formoj de organiziĝo, krom la retaj kaj komputilaj, kaj ĉefe ĉe la junularo kaj iuj interesgrupoj. Sed kiel mi diris: necesus pli da studo kaj analizo por respondi kiel statas la rilatoj inter la tradicio, moderno kaj reorganizendo.

Kion oni povus fari por esplori la sintenojn de pli reprezenta grupo de esperantistoj? Kiu povus entrepreni tian esploron?

Mi jam respondis parte tiun demandon, dirante ke UEA povus kaj devus sisteme kaj regule kolekti pli vastan gamon da informoj unuavice pri siaj membroj, sed ne nur pri ili. Alia grupo estas la movadaj esploristoj, sed ili ja estas etnombra grupo, apenaŭ signifa kvankam foje vigla. Do, UEA havus nepre la gvidan rolon en tio, se ne pro io alia, tiam pro la graveco de ĝiaj membrociferoj en la maso de esperantistoj entute. Membroj de UEA kaj kongresanoj estas ĉiukaze facile troveblaj kaj enketeblaj kaj jam estis enketitaj plurfoje.

Sed jen bona demando: kion fari por atingi ankaŭ la eksterajn randojn de la Movado? Ĉu ni entute scias multe pri la aktivecoj kaj okazaĵoj ekster la grandaj framoj de UEA? Fakte ne, kvankam ni vidas kaj spertas ke pulsas la vivo en kluboj, lokaj grupoj, fakaj movadoj, religiaj grupoj, SAT-anoj, Civitanoj...

Ĉefe la surterena vivo de grupoj ŝajnas al mi signifa. Imagu ke longan tempon, kiel juna esperantisto, mi vivis plenan Esperanto-vivon sen esti membro de UEA. En Zagrebo tiutempe estis pluraj kluboj (studenta, veterana, fervojista, blindula kaj kelkaj lokaj aŭ kvartalaj aŭ lernejaj kluboj kaj grupoj), kaj ĉiam estis ankaŭ eksterlandanoj kiuj loĝis inter ni. Centoj kaj miloj ĝuis Esperanton en tiu urbo, kaj multaj aliaj kroatiaj lokoj estis sen egido de UEA. Similan situacion mi rimarkis en Brazilo kaj aliaj landoj. Ankaŭ nun mi vidas ke tio okazas, kaj iam iu devus enmapigi tiun mondon. Tio ŝajnas al mi grava por akiri pli realan bildon pri la movado.  Ni fakte ankoraŭ ne havas bonan kaj kompletan bildon pri la Esperanto-movado.

Pli ol duono el la respondintoj estas pensiuloj, pli ol tri kvaronoj viroj. Ĉu tio spegulas la tutan membraron de UEA? Kiajn problemojn vi vidas tiurilate?

Oni kutime diras ke la estonteco de la movado estas la junularo. Ŝajnas ke nenio malpli veras en la Esperanto-movado! La maljunularo estas nia estonteco, se kredi la statistikojn. Kompreneble ankaŭ tiuj maljunuloj iam estis junaj kaj ili revenas al sia idealo kaj hobio en maturaj jaroj, kiam ili havas pli da tempo por ĝi. Sed la konsekvencoj de tiu ĝenerala griziĝo estas signifaj: La Movadon minacas unuavice la biologia formorto.

Dua logika konsekvenco estas la natura konservemo kaj konservativismo. Maljunuloj, kiel konate, malfacile moviĝas, kaj la movado malpli movadas kaj do stagnas rezulte de tio. Oni ne atendu revoluciojn de maljunuloj. Alia konsekvenco estas ke pensiuloj jam eliras el la aktiva socia vivo kaj perdas socian influon. Tiel la movado pli kaj pli malhavas propran potencbazon, kian ĝi ekz. komencis akiri en la t.n. franca periodo, kaj ĝi nature perdas sian mondŝanĝigan aspekton kaj ambiciojn (k.e. dum la lapenisma epoko). Do, simple dirite: oni ne havu grandajn atendojn de movado de pensiuloj. Oni ja scias kie(l) finiĝas kaj kien gvidas la maljuneco. Ĉu tio estas la logika evoludirekto de nia maljuna movado? Tial ni havas ĉiam malpli da movado kaj ĉiam pli da komunumo. La Rondo Familia estas la malamiko de la movado.

La movado kiu celis disbati la barojn fermiĝis en propran konkon kiu mem estas forbarita de la ekstero per sia ekzota lingvo. Ŝajnas ke ni fine atingis la malon ol ni unue celis: anstataŭ konkeri la mondon oni kreis propran mondon. Se tio pluos, la movado pli similos sekton. Je tio oni perdas ion sed ja ankaŭ oni ion gajnas, ĉar tiu evoluo havas bonan efikon por la evoluo de la lingvo mem, de la literaturo kaj kulturo kaj kreskigo de grupkohezio. Sen tio lingvo ne povas vivi kaj kreski. Sed tio ja devus estis nur unu elemento de la tuto, ne la tuto mem aŭ substituo por la tuto.

Mi ankaŭ ne scias kion fari por allogigi la movadon al virinoj, ties grandproporcia foresto ŝajnas al mi serioza manko en nia strukturo. Oni devus unue serioze esplori la kialojn de tiu misproporcio kaj pripensi rimedojn por ripari ĝin.   

Kiajn defiojn la situacio priskribita de via esploro kreas por la esperantistoj, por la movado, por la tradiciaj asocioj?

Nu, la rezultoj klare montras ke ni troviĝas en krizo de paradigmo. Ni momente kvazaŭ ne scias de kie ni venas kaj kien ni celis. Tial ni ankaŭ ne scias kie ni momente staras kaj kien ni baldaŭ ekiru. Oni devus reinventari nian historion kaj kontraŭstarigi ĝin al la moderno por fine redifini nian pozicion, taskojn kaj celojn en la nuntempa kaj estonta mondo. Pluvoji kiel ĝis nun signifus sinmortigon, oni devas rompli la diablan cirklon kaj komenci reformi kaj reengaĝi. Oni devus denove doni klaran celon al la membroj, scii altiri novajn adeptojn al tiu celo kaj ekmovi ilin. Ni ja apenaŭ kreskas kaj novigas la membraron.

En Nederlando fine de majo okazis socia eksperimento: grupo de aktivuloj proponis redifini la taskojn de la landa asocio kaj profiligi ĝin iusence kiel ĝeneralan movadon por lingva demokratio kaj lingvaj rajtoj (pardonu mian trosimpligon de la ideo!), sed tiu platformo estis rifuzita de la jarasembleo: la tradicio rezistis la ŝanĝon denove. Tiu ideo esence celis dividi la du aspektojn nomatajn la movado kaj la komunumo, kaj doni iom pli vastan signifon al la aspekto movado kaj malfermi la asocion al la mondo. Ne, do: la tradicia tavolo voĉdonis por pluteno de la egalsigna rilato komunumo=movado kaj inverse. Por ne diri ke komunumo eĉ tia kia ĝi estas rezistas al modernigo eĉ interne kaj ke esence mankas socia forto kiu elportus la ŝanĝojn. Tiu sama asocio dum jaroj ne povis trovi kandidatojn por siaj ĉefaj gvidpostenoj. Simila situacio regas ankaŭ aliloke. Mi supozas ke ankaŭ la elekta komisiono de UEA baraktas kun similaj problemoj.

Kiajn konkretajn paŝojn oni povus rekomendi al UEA surbaze de la rezultoj de via esploro?

Estas du tipoj de konkludoj kiujn oni povas eltiri. La pozitivaj kaj la negativaj.

La mendinto de la enketo, do la Kongresa fako de UEA, devus esti kontenta pri la rezultoj rilate la kongresojn, ĉar la kongresanoj alte taksas kaj pozitive komentas ilin. Gratulon, do! Oni ne abrupte ŝanĝu ion kio evidente bone funkcias kaj kontentigas la klientojn.
La plej zorgiga malkovro en mia enketo estis ĝuste tiu sama fakto: la memkontento kaj la malemo ŝanĝi ion ajn (ĉi-kaze pri la kongresoj). UEA kaj la Movado ĝenerale devus rompi la etoson de memkontento kaj memsufiĉo kaj ekiri novajn vojojn: funde reformi la Asocion, la Movadon ĉirkaŭ ĝi kaj malantaŭ ĝi.

Ŝajnas ke oni devus reveni al la originaj radikoj por kritike ekzameni ilin el la vidpunkto de ilia aktualeco en la nuno. Tiam ni eble konkludos ke la diabla cirko estas rompebla nur se ni klare distingos kaj disigos la tri aspektojn de la afero: lingvo, komunumo kaj movado. Momente ili estas miksitaj en unu amorfan bulon kiun ni nomas "nia afero“. Sed ja ĉiu el tiuj aspektoj postulas apartan evolustrategion kaj apartajn rimedojn de evoluigo, ĉar temas pri fenomenoj de tute malsama naturo: lingvopolitiko, interna organizo, kaj ekstera agado kaj varbado. En tiu strukturo la interna organizo (komunumo) devus aktive elradii al la aliaj du flankoj: doni impulsojn por la lingvoevoluigo kaj klopodi elkreski kaj superkreski sin mem per stimulado de sia eksterigo. Rigardante futbalon lastatempe mi aŭdis pri interesa koncepto sen kiu teamo ne povas venki: la sukcesosento.

Iel do en tiu direkto devus moviĝi la reformoj kaj ŝanĝoj. Oni devus difini la celojn kaj dividi la taskojn, fari planojn. Kaj plej grave: oni devus komenci tuj.

arkivita en:
Kirilo
Kirilo diras:
2010-06-22 09:22
Bone, ke fariĝis tia analizo, espereble ĝi estos objektiva bazo por estontaj planoj de UEA, kiuj eble efikos rilate la pligrandigon de Esperantujo.
jparzyszek
jparzyszek diras:
2010-06-22 09:45
Nikola Rasic en sia interesa raporto konfirmis nur tion, kio okulfrape rimarkeblas - la E-komunumo maljunigxas. Tio koncernas ankau Nikola kaj min - kiam ni interkonatigxis ni estis 25 jarojn pli junaj.
Mi ne partoprenas la UK-ojn kaj la kluban vivon, cxar - kiel diras mia neesperantista edizno - tio estas renkontejo de la Tria Geenracio. Mi jes estas 47-jara kaj de kelkaj jaroj mi tute perdis la motivojn movade aktivi, sed mi fojfoje renkontas kaj perrete kontaktas homojn, kiuj aktivis antau 20-25-,30-jaroj, kiuj tute lasis la verdajn kontaktojn.
La lingvon kaj la organizojn - ek-ze UEA kreis junaj homoj. Kaj nur tiaj homoj vivigadis kaj la lingvon kaj la movadon. Kelkfoje okazis genraciaj sxangxoj, kiuj vivigadis la movadobn. Bedaurinde la lasta sxangxo okazis en 1974, kaj post Hamburgo UEA kaj certe ekde 20 jaroj tuta movado oldigxas kaj perdas, karakterizajn por junagxo, kritikemon sed ankuax inventemon.
En la "lulilo" de Esperanto - Bjalistoko, ni havas Bjalistokan E-Societon, en kiu membras cxefe studentoj, sed nur tiuj, de la Univeristato de la Tria Agxo, kaj multaj el inter ili ne estas plenaj esperantistoj nur amikoj de Eo kaj neniam ili farigxos bonaj esperantistoj. Similajn mi renkontis dum la bjalistoka UK. Komprenemble fojfoje okazas mirakloj. Iu junulo eklernos la lingvon kaj ne perdos sian intereson post la vizitoj en la E-majunulejo. Kelkaj lernos kelkajn vortojn en la Zamenhof-lernejo kaj en la infangxardeno, sed ili baldaux cxesos plu lerni.

Nia amiko - eksaktivulo demnadas kiel allogi virinojn. Ja en la Tria Agxo ili plej zorgas pri siaj genepoj ... Malmultaj amindumas kaj sercxas aliajn aventurojun ...

Kien do? Nienien? Mi elektis elmigron el la organizoj kaj el la movado, sed ankoraux la junulaj aventuroj kaj rememoroj "tenas" min en la verda mondo. Pasintjare estis agrable renkonti miajn eksamikojn, kun kiuj mi aktivis kaj gxuis la E-vivon dum la 80-aj jaroj, sed mi konscias ke tio estis nur unusemajna avaneturo, post kiu mi kaj ili revenis al al cxiutaga vivo.

Dank' al Libera Folio kaj la Ondo foje ankoraux aperas la diskuto, sed gxi aktivigas nur kelkajn, plej ofte la samajn dikutantojn, kiuj pli volonte diskutas, ol faras ion en la reala mondo...


Mi sentas min kiel eksbovido, kiu triste staras, sed tamen jam ne atendas E-Godoton, sciante, ke li ne venos.

 
 
SSvenonius
SSvenonius diras:
2010-06-22 21:12
Kara Jaroslaw! Ne estu tiel pesimisma, mi petas. Eble iam oni taksos la esperantistojn de nia epoko kiel la verajn heroojn, kiuj persiste eltenis malgraux la malintereso de la publiko kaj transdonis la lingvon al pli maturaj tempoj.
Kial ne surprizi kelkfoje la klubanojn per vizito? Ili certe gxojos. Apero de "junulo" povus helpi altiri aliajn junulojn.
Kaj vidu, ankoraux aperas novaj komentistoj en Libera Folio!
Esperantst
Esperantst diras:
2010-06-23 05:56
Mia komento estas samtempe por Jaroslaw kaj Cyril. Laŭ mia opinio UEA bezonus drastan profilŝanĝon. En la tempo de Hodler UEA fondiĝis por utiligi Esperanton kaj oferti servojn. Nur poste UEA komencis okupiĝi pri informado, sed ĉiam en la buĝeto la informado okupis etetan parton. Por "konkeri la mondon" necesas multe pli da investo por informi pri Esperanto kaj instrui. Neniam la momento por fari tiajn ŝanĝojn estis pli bona ol nun. La Esperanto-movado vivas pli kaj pli bone sen asocioj, do la utiligado de Esperanto jam okazas grandparte sen asocioj. Ni do kaptu la ŝancon kaj ŝanĝu la profilon! Esperanto-asocioj fariĝu pli kaj pli celorganizoj anstataŭ servoorganizoj. Mi tamen devas konfesi ke mi estas iom pesimisma ke tia ŝanĝo povas okazi pro la konservatismo, kiun alparolis Nikola. Ĉu eblas fari ŝanĝojn kun 80-jaruloj?
Sten
Sten diras:
2010-06-22 10:14
Jen strangega intervjuo. Se mi ĝuste interpretas la informojn maldense aperantajn inter la vortamaso, antaŭ ok jaroj oni faris enketon pri UK. Sed kiel oni faris tiun enketon, kaj kio estas la rezultoj, pri tio apenaŭ dek vortoj. Nur: ”la kongresanoj alte taksas kaj pozitive komentas ilin” [=la kongresojn] – Brave! Hura!

Kiujn oni demandis? Kiom el ili respondis? Kiujn demandojn oni faris? Kiujn respondojn oni ricevis? Silento.

”La celo estas atingita jam per tio ke oni kolektis la informojn.” – Refoje hura! Oni kolektas informojn kun la celo kolekti informojn. Kun tia celo, la sukceso ŝajnas relative probabla, ĉu ne? Evidente la celo ne estis publikigi la informojn. Aŭ uzi ilin por fari decidojn.

”La plej surpriza por mi […] estis ke la ĝenerala takso pri la kongresoj estis signife pozitiva. […] Do la kongresanoj estas kontentaj pri la kongreso”

Kaj la nekongresanoj? Ĉu surprizas, ke x-partoprenantoj kontentas pri x? Ne min.

”Esploristaj spertoj montras ke viroj ĝenerale pli emas respondi al enketoj” – En Svedio estas male; pri aliaj landoj mi ne scias.
redakcio
redakcio diras:
2010-06-22 11:39
Paciencu, post kelkaj tagoj aperos ankaŭ partoj el la enketraporto. La celo de la intervjuo estas veki iom da intereso, por ke homoj poste profundiĝu en la ciferojn... :-)

Kalle Kniivilä
redaktoro de Libera Folio
pistike65
pistike65 diras:
2010-06-22 12:45
Kaj dume indas memorigi la Tonkin-festlibron, "La arto labori kune",
http://katalogo.uea.org/katalogo.php?inf=8356
http://www.liberafolio.org/[…]donita-en-la-centra-oficejo
en kiu trovighas rilata artikolo de Nikola: p.542-557.

amike
István Ertl
edmundo
edmundo diras:
2010-06-22 10:25
UK estas multekosta afero, tro multekosta eĉ por relative riĉaj homoj en relative riĉaj landoj, sed en Eŭropo multaj homoj, kiuj emeritiĝis antaŭ nelonge, estas nekredeble riĉaj kaj povas do facile veturi al UK; iliajn pensiojn pagas la nunaj laborantoj. Sed intertempe oni ŝanĝis la pensiosistemon. Mia generacio devas pagi siajn proprajn pensiojn kaj estos post la emeritiĝo verŝajne multe malpli riĉa ol nun. Ne tro zorgu do pri la averaĝa aĝo: post kelkaj jardekoj ne plu estos tiuj miloj da riĉaj maljunuloj turismumantaj ĉe la UK-oj!
Igapo
Igapo diras:
2010-06-23 17:15
Alia konsekvenco de maljululigxo de esperanto movado estas la tre malfavora etoso al lernantaj junuloj. Mi mem jam spertis tiun malagrablan situacion; mi estas 25-jara kaj foje partoprenis babiladon kun maljunuloj, estis tre hontinda momento. Unu maljunulo simple ne akceptis miajn proponojn cxar mi estas junulo kaj ankoraux lernanto, li diris al mi ke li estas redaktoro je esperanta revuo, profesia instruisto, paroladas esperanto dum 30 jaroj...
Mi scias ke maljunuloj estas tre spertaj homoj, sed ili ne devas ignori eklernantojn! Tiu sinjoro diris ecx ke mi devus lerni esperanton unue kaj post provi paroli. Mi forlasis la tiun komunumon cxar mi mem ne sentis kiel bonvena persono.
pistike65
pistike65 diras:
2010-06-23 19:19
Kara Igapo,

en chiuj komunumoj ekzistas stultuloj, pretendemuloj kaj bizaruloj de chiuj specoj. Ignoru ilin. Che Libera Folio, kaj ne nur, Vi certe estas bonvena.
amike
Istvan Ertl
Esperantoluna
Esperantoluna diras:
2010-06-24 06:18
Kara Maurilo,

Stefano, pravas, ke estas cxie diversaj homoj, do ankaux diversaj esperantistoj.
Malfelicxe vi trovis ekstreman "esperantiston". Mi gxojus helpi al iu . Jam al kelkajn mi ecx insistis paroli.

Antaux kelkaj monatoj unu balbutanta italo volis paroli kun mi skajpe. Mi parolis kun li malrapide, pe r malonga frazoj kaj li bone komprenis min. Mi petis , ke li skribu sian retan adreson kaj mi proponis al li legi lauxte "La verdan koron". Li tuj tion faris kaj ecx post kelkaj tagoj jam legis al mi en skajpo de tie tekston. Tion li faris du semajnoj kaj hodiaux ni libere interparolas.Li estas felicxa kaj diris, ke mi estas plej bona instruisto.... Li estas tre dankema kaj deziras ecx viziti min.

Do, vi mi volonte akceptas cxiujn komencantojn, se mi nur povos, kontaktigxu skajpe kun mi. Jen mia voknomo "esperantisto3".

  Tamen mi rekomendas al cxiuj komencantoj legi lauxte facilajn tekstojn, cxar tio estas kvazaux vi parolus kun iu. Oreloj devas auxdi, busxo kun gorgxo kaj lando devas alkutimigxi elparoli gxustajn sonojn.

Mi jam kelkfoje trovis en interreto esperanto-uzantojn, kiuj ankoraux neniam parole uzis Esperanton. Do karaj geesperantistoj ne malkuragxigu estu komprenema kaj ne malkuragxigu, se iu ne tuj perfekte uzas. Certe vi forgesis, ke komence vi ankaux lamis. "La bovo forgesis, ke gxi bovido estis"
jxeromo
jxeromo diras:
2010-06-24 11:36
la artikolo suprizas min per du aspektoj.

unue suprizas la implica etendo de konkludoj al la tuta "movado" el enketo ĉe nuraj uk-vizitantoj. ke en uk aperas pli aĝaj homoj ol en ijk, estas nature: oni starigis apartajn kongresojn ĝuste laŭ aĝo-klasoj. ke ĝenerale homoj pli aktivas en asocioj junaĝe kaj maljunaĝe (en disaj medioj), ol dum la tro okupata mezaĝo, ankaŭ ne estas novaĵo. kiam malaktivos aŭ formortos nunaj maljunuloj, eble venos la sekva generacio de maljunuloj, kiel al la kafejo, ĉu? evoluon al ĉiam pli maljunaj kaj malmultaj uk-anoj oni konstatus nur per ripetataj enketoj laŭ la jaroj. sed tio dume mankas.

due kaj pli modere surprizas min la senkaŝa malestimo al maljunuloj de tiuj diroj. se mi nur iom karikaturas: kun maljunuloj oni ne progresas, kun maljunuloj oni bedaŭrinde kontentas pri la situacio (nur malkontento, kritiko kaj ŝanĝismo bonas), de maljunuloj oni nenion povas atendi. ĉu oni ne povas imagi ankaŭ, ke jes, iuj maljunuloj ŝatas uk-ojn kaj vizitas ilin, aliaj maljunuloj ne ŝatas kaj ne vizitas, kaj diversaĝaj homoj trovas plaĉon en diversaj aranĝoj kaj agadoj?

kaj pri ŝanĝismo: paradoksojn mi ŝatas, sed unuafoje mi legas tiom klare, ke ĉar membroj de asocio ŝajne kontentas, do la asocio devas "rompi la etoson de memkontento kaj memsufiĉo kaj ekiri novajn vojojn: funde reformi la Asocion, la Movadon ĉirkaŭ ĝi kaj malantaŭ ĝi". ĉu mi rekomendu al mia panisto, ke ĉar liaj klientoj ŝatas la panon, do li nepre baku ĝin alimaniere (kaj bakigu alimaniere ankaŭ de kolegoj), ĝis ili finfine malkontentos? — krom kompreneble se la klientoj malmultiĝas, sed tio estas alia demando, kiun la artikolo tute ne tuŝas.
jens_s_larsen
jens_s_larsen diras:
2010-06-24 18:20
Mi konsentas kun Ĵeromo. Ne necesas funde ŝanĝi la UK, almenaŭ certe ne per unu bato. Necesas evoluigi ĝin, sed trankvile, paŝon post paŝo. Venontjare la temo estos junularo, do eble tiujare oni faros iomete pli grandajn paŝojn ol kutime. Sed ne pli ol eble kaj iomete.

La movadon entute ne minacas ĝiaj internaj rilatoj, kvankam speguliĝas ĉefe en la internaj rilatoj ĉu ĝi reale prosperas aŭ ne. Se estas minacoj, ili venas de ekstere kaj povas esti danĝeraj nur ĉar ni ne scias kiel fronti ilin.

Ni devas konvinki tri grupojn ke Esperanto estas la internacia lingvo: la amatorojn kiuj konsentas ke la internacia devas esti planlingvo, la politikistojn kiuj influas la mondan lingvopolitikon, kaj la lingvistojn kiuj difinas kio estas lingvo. Nuntempe 99% de la unua grupo jam estas Esperantistoj, do tiukampe la fina venko delonge estas realaĵo. Pri tio ni devus esti pli memkonsciaj kaj fieraj ol ni kutime estas, laŭ mi.

En la dua kampo restas granda laboro. La ĉefa problemo estas masiva ignoro, sed estas interese ke dum la historio ni havis ne nur heroojn, sed ankaŭ martirojn. Estas malfeliĉa lando kiu bezonas heroojn kaj produktas martirojn, sed ili konvinkas ke Esperanto estas serioza afero. UEA povus esti pli efika tiukampe, sed okazas kuraĝigaj evoluoj diversloke en la mondo.

Tamen, se en la dua kampo necesas grandaj fortostreĉoj kaj pena evoluigo, en la tria ni frontas kompletan renverson. Ni ja ne skeptikas al la lingvistoj nur ĉar multaj el ili ignoras aŭ eĉ kontraŭas Esperanton -- sed ankaŭ ĉar ili ne sukcesas diri ion unuecan pri _lingvo_ entute. La malunueco garantias ke ni ne povas agi science respondece. Tio estas katastrofa, kaj estas ŝanĝenda -- nun!
Esperantst
Esperantst diras:
2010-06-25 05:07
Jens, vi skribas ke la unua grupo estas amatoroj, kiuj opinias ke internacia lingvo devas esti planlingvo kaj krome vi mencias du aliajn grupojn (politikistoj kaj lingvistoj). Ĉu por vi la lingvemuloj kiuj ĝis nun ankoraŭ ne aŭdis pri Esperanto ne estas celgrupo aŭ la homoj kiuj pensas internacie, sed simple ĝis nun ne aŭdis pri Esperanto?

Ankaŭ mi opinias ke ĉe UK ne estas multaj ŝanĝendaj aferoj (ĝi nur ofertu pliajn erojn por junuloj). Mi tamen opinias ke la tradiciaj Esperanto-organizoj ŝanĝendas multe. Laŭ mi, ni devus investi multe pli da mono kaj homfortoj al la informado pri Esperanto kaj la instruado de Esperanto. Krome ni eduku niajn homojn, ke ili pli bone povu reagi al demandoj de politikistoj kaj informpetantoj. Ni do investu strategie. Se ni agas kiel ĝis nun, elspezante la monon por memadministrado, ni certe ne tre progresos.
jens_s_larsen
jens_s_larsen diras:
2010-06-25 11:00
Eble la granda plimulto en la mondo neniam pensis pri la ideo de internacia lingvo kaj neniam aŭdis pri Esperanto; mi ne rilatis al tiu demando. Mi rilatis al tio kio ne okazos aŭtomate, eĉ kiam jam ĉiuj scios kio estas Esperanto. Ni povas difini celgrupojn inter ĉiuj kiuj ne rekte kontraŭas internaciajn rilatojn, eĉ inter lingvo-malemuloj (al kiuj la facila lernebleco estas atuto). Tio tamen estas afero konsiderinda nur kadre de unuopa kampanjo; lastinstance nia celgrupo ja estas la tuta homaro.

Tio kio estas vere ŝanĝenda estas nia lingvokoncepto. Ni ne scias la diferencon inter natura kaj artefarita lingvo, kaj eĉ se ni formulis distingon, ni ne scias ĉu Esperanto estas natura aŭ artefarita, ĉu tio gravas aŭ ne, kaj kiu el ili, se iu, estas pli bona. Ni ne scias ĉu lingva diverseco estas konserviĝema, konservenda, konservinda, eliminenda, elimininda aŭ aŭtomate eliminiĝonta. Ni scias absolute nenion krom Esperanton mem. Kial homoj ne volas kompreni ke tio ne sufiĉas? Kiel ili sukcesas _kredigi_ al si ke sufiĉas?
esperanto
esperanto diras:
2010-06-25 16:16
Vi skribas stultajhojn.
Tralegu la ekzistantan fakan literaturon esperantologian kaj interlingvistikan (sed ne Cherpillod) kaj vi pli bone komencos kompreni kelkajn demandojn, kiuj shajnas al vi nebulaj.
Cxu de preskau unu jarcento (Meysmans: Une science nouvelle 1911) ekzistas planlingvistiko, por ke la esperantistoj povu skribi hodiau, ke ni nenion scias pri tio ?
Sed che certaj personoj estas mode skribi, ke ni nenion scias pri tio, inter alie char ili mem ne kapablas klarigi la aferojn, kiujn ili devus kapabli, lau la celaro de la Strategia Laborplano de UEA. Ankau la ekzamenoj de ILEI farighos superfluaj, se la esperantistoj post trapaso de tiuj ekzamenoj daure ne kapablas klarigi la teorion de Esperanto kaj planlingvo. Cxar ili ne legas kaj pricerbumas la fundamentajn dokumentojn. Tio bezonas halt certan pli altnivelan gradon de intelekta meditado kaj kompreno. Sed se la e-istoj nur kartludas, krokodilas kaj duone dormas en au turismas siaj monataj kunvenoj, oni ne povas atendi, ke ili akiru tiun pli altnivelan scipovon.
bkolker
bkolker diras:
2010-06-26 17:16
> Ankau la ekzamenoj de ILEI farighos superfluaj, se la esperantistoj post trapaso de tiuj ekzamenoj daure ne kapablas klarigi la teorion de Esperanto kaj planlingvo.

La ekzamenoj de ILEI/UEA postulas almenaux ioman orientigxon en la interlingvistiko, esperantologio, E-komunumo, E-kulturo, E-historio. Sed la aktive promociataj novtipaj ekzamenoj de UEA, kiuj postlas nenion krom lingvorego, forpusxas kaj baldaux plene forpusxos la ekzamenojn de ILEI/UEA. Bonvenon en la Ignor-landon, kies logxantoj scias nenion pri sia lando!
jens_s_larsen
jens_s_larsen diras:
2010-06-26 18:42
En ĝenerala lingvistiko ne ekzistas unueca respondo al la demando kio estas natura lingvo. Kiamaniere do povas ekzisti interlingvistiko, kiu antaŭsupozas ke tiu demando estas jam solvita?
edmundo
edmundo diras:
2010-06-30 12:14
Unue oni studu, kaj poste oni starigu precizan difinon, se tio montriĝos necesa.

Multe da scienca esplorado baziĝas sur malprecize difinitaj fenomenoj. Ekzemple, estas bone, ke sciencistoj studas psikajn malsanojn anstataŭ nur veadi, ke ili ne scias, "kio estas psika malsano".
jens_s_larsen
jens_s_larsen diras:
2010-07-01 09:44
Iun ajn studon oni vole-nevole komencas kun iuj antaŭimagoj, kiujn la studado povos konfirmi aŭ malkonfirmi (plej ofte okazas ambaŭ, kaj la konceptoj preciziĝas). Koncerne kuracindajn psikajn statojn, oni ĉesis enklasigi samseksemon, ekzemple.

Se la interlingvistiko estus same influebla de sia propra progreso, ĝi ŝanĝus sian nomon al esperantologio.
esperanto
esperanto diras:
2010-06-25 22:11
Mi legis tiun banalan intervjuon
http://www.esperanto.org/Ondo/Novaj/Nov10-20.htm

Plej mirigis min la respondo de la china intervjuito, kiu plendis, ke "multaj ĉinoj sin anoncis por prelegi en tiu (kongresa) universitato, sed neniu sukcesis".

Mi shatus scii la kialon.

Lau la oficiala listo de alighintoj, en la kuba kongreso partoprenus 13 chinoj, respektive 12.
krokodilo
krokodilo diras:
2010-06-26 21:34
Mi ne aprobas la ideon ke la plimulto de esperantistoj devas lerni iom da interlingvistiko aŭ regi parte historion de la movado. Kiam Eo disvastiĝos grandskale, la plimulto de esperantoparolantoj ja uzos ĝin nur kiel ilo, eble balbutos ĝin ; tiu situacio ne estos problemo sed granda sukceso, antaŭpaŝo al la fina venko ! Jam hodiaŭ, ni distingas esperantistojn (aktivuloj) kaj esperantoparolantojn (uzantoj) ; morgaŭ, eble ni distingos « simplajn » esperantoparolantojn kaj spertulojn, klerulojn.
tsalomon
tsalomon diras:
2010-07-09 23:18
Interesa kaj pensiga artikolo.

Pri tiu temo du satiraj tekstetoj:

La martelistoj
http://martelistoj.inf.hu

kaj

Deklaracio pri Esperantismo 2005

La Esperantismo estas penado disvastigi en la tuta mondo la organizadon de kongresetoj en la lingvo Esperanto, kiu "ne entrudante sin en la praktikan vivon de la popoloj kaj neniom celante esti uzata kiel lingvo internacia", donus al la homoj de malsamaj nacioj la eblon ferii inter si, kiu povus servi kiel babila lingvo dum bambumado en tiuj aranĝoj, por kiuj diversaj nacioj batalas inter si pri la organizorajto, kaj en kiu povus esti ripetataj tiuj ritoj, kiuj havas sektan aspekton por ĉiuj popoloj. Ĉiu alia ideo aŭ espero, kiun tiu aŭ alia Esperantisto ligas kun la Esperantismo, estos lia afero pure privata, por kiu la Esperantismo ne respondas.
(originalo unua paragrafo de http://eo.wikipedia.org/wiki/Bulonja_Deklaracio)
Lu
Lu diras:
2010-10-29 12:36
Nikola Rašić flanke atentigas pri "pripensinda parolado de Humphrey Tonkin en la inaŭguro de la Roterdama UK". Eble ankaŭ aliaj ŝatos aŭskulti tiun. Ĝi troviĝas kiel sondosiero ĉe http://www.ipernity.com/[…]/75828?lg=eo . Estas entute ĉ. 25 minutoj. "Ni bezonas novan UEA por nova epoko" kaj la sekva klarigo troviĝas ekde la 16-a minuto, do post ĉ. du trionoj de la tuto, dum eble kvin minutoj.
esperanto
esperanto diras:
2010-10-29 13:44
Tonkin estas pura oportunisto kiel la plimulto de tiuspecaj karieristoj kaj de la estraranoj de UEA.

Siatempe ili lekis la pugon de Amadou Mahtar M'bow kaj de la orienteuropaj komunistoj, inkluzive de Fidel Castro, kaj nun, kiam ili vidas problemojn, ili parolas pri nova UEA, SED NUR PAROLAS.

Pro tio paroladoj de Tonkin kaj similaj NE PLU INTERESAS min. En la jhurnalisma konferenco en Vilno kaj en la bjalistoka UK oni bone vidis, ke Tonkin havis nenion plu por diri, kvankam li altrudas sin por reghisori preskau chiujn programerojn.

Eble prefere legu la intervjuon kun Tonkin kaj de la cignokantisto Fettes en lia festlibro, tie vi povas konstati, ke lia strategio por Esperanto fiaskis.

Spegulo atribuis al Tonkin La Statueton (modesta premio por honori meritplenajn aktivulojn). Li ech ne respondis. Mi audis de diversaj flankoj, ke li ankau ne respondas al aliaj mesaghoj kaj leteroj au sendajhoj. Same al mi li ne konfirmis, kiam mi foje sendis iun libron al Usono. Do, pri tiaj esperantistoj, kiuj ne posedas la minimumon de honesteco, mi fajfegas.
Gerrit
Gerrit diras:
2010-10-29 14:27
Ahh, multaj homoj estas okupitaj de multaj aferoj. Se oni volas sendi ion al iu, simple sendu ghin. Ne atendu respondon au reagon. Tio oftas. Bedaurinde tamen estas kaj restas.
Se oni sendas ion, ekzemple libreton, al iu kun dedicho speciale pri tiu persono, jam farighas pli bedaurinda afero, se la koncerna persono ne reagas. Sed ankau tio okazas foje. Plurfoje tion mi spertis - de Martinelli, de Auld. Sed nu - ne gravas vere.
Se oni vere volas fari ion, faru ghin. Ja unuavice oni agas, laboras, verkas [ktp] por si mem.
Esperantistoj devus miatakse resti optimismaj: laboru kaj esperu! Bela moto.
esperanto
esperanto diras:
2010-10-29 15:16
Ankau mi estas okupata pri multaj aferoj, sed mi chiam trovas la tempon respondi, despli se oni ion donacis al mi au atribuas iun premion. Chio alia estas malhonesta.
Ankau mi launature estas optimisto, sed kun TIAJ esperantistoj kiel ili prezentas sin nuntempe oni povas farighi nur pesimisto.

Aliflanke mi konstatis ankau, ke similaj homoj, kiuj kutimas ne respondi, tuj respondas, se ili sentas sin atakitaj. Tio perfekte kongruas kun iliaj personaj trajtoj. Plej ofte temas pri personoj, kiuj estas ege orgojlaj kaj legas chie kion oni skribas pri ili. Ghis nun oni nur flatis homojn kiel Tonkin, pro tio li ne kutimas elteni kritikon au malracie reagas al ghi.

Sed mi ne emas komenci novan diskuton pri tio. Vi apenau povas imagi, kiel la tuta e-ista diskuto tedas min, kaj bedaurinde chiam denove mi faras la saman eraron kaj intervenas en tiu chi forumo. Sed oni legas en ghi tiom da neimageble harhirtigaj aferoj, tiel ke oni kiel homo kun racia menso sentas la devigon repliki, ech se tio shajnas esti totale senespera afero.

Mia interveno en la lastaj du jaroj en publikaj Eo-forumoj malkovris al mi novan sperton, same la konfirmon de mia "antaujugho", kiun mi havis el pli fruaj tempoj, ke diskuti kun e-istoj havas ABSOLUTE NENIAN SENCON.