Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2010 / Mazara del Vallo volas iĝi ĉefurbo de Esperanto

Mazara del Vallo volas iĝi ĉefurbo de Esperanto

de Redakcio Laste modifita: 2010-12-14 09:50
La Universala Kongreso de Esperanto en la jaro 2012 okazos en la sicilia urbo Mazara del Vallo, kiu eventuale iĝos "sidejo de la internacia Esperanto-komunumo". Tian mirindan informon eblas legi en gazetara komuniko de la urbo. La vera stato de la aferoj estas iom alia, sed ne malpli impona. En Mazara del Vallo en 2012 okazos la itala kongreso de Esperanto, en lernejoj startos kursoj pri la lingvo, kaj la municipo senpage disponigos sidejon por fondota Esperanto-centro.

La gazetara komuniko (pdf), publikigita en la retejo de la municipo la 22-an de novembro, esprimas kontenton pri la fakto, ke la "internacia kaj itala Esperanto-federacioj" elektis la urbon Mazara del Vallo por tie okazigi la "79-an mondan kongreson de Esperanto en aŭgusto 2012". La informo estas des pli surpriza, ĉar jam en januaro 2010 la estraro de UEA decidis, ke la Universala Kongreso de Esperanto okazos en Vjetnamio. La teksto pri la nova loko de la Universala Kongreso aperis ankaŭ en iuj lokaj novaĵ-retejoj, ekzemple Mazaraonline.it.

La gazetara respondeculo de la municipo Mazara del Vallo en sia komuniko citas interalie reprezentanton de Itala Esperanto-Federacio, "Brunetto Cosmi", kiu laŭ li respondecas pri la organizado de la monda kongreso de Esperanto. Post iom da esplorado eblas konkludi, ke temas ne pri "Brunetto Cosmi" sed la konata itala esperantisto Brunetto Casini, kaj ne pri Universala Kongreso, sed pri la (efektive 79-a) Itala Kongreso de Esperanto, kiu ja okazos en Sicilio.

Libera Folio kontaktis Brunetto Casini, kiu rakontis pri la efektivaj planoj - iom malpli fantaziaj, ol ŝajnas laŭ la gazetara komuniko, sed tute imponaj.

- Unu el miaj nuntempaj taskoj en la movado estas organizi la ĉiujarajn italajn kongresojn de Esperanto. Prizorgante tiun taskon mi trovis taŭgan kongresejon por 2012 en Sicilujo, en la urbo Mazaradelvalo (Mazara del Vallo), malmultajn kilometrojn de la forte kreskanta flughaveno Trapani-Birgi. Pro tio mi devis kontakti la urban registaron kaj tuj mi trovis tie tre malfermitajn pordojn. Kiam mi atingis mem la urbestron, la tuja reago estis: "Jes, ni kunlaboros volonte al la sukceso de via kongreso, sed ni volas fari ion pli, ĉar ni tre konsentas kun viaj esperantaj idealoj, ekzemple igante nian urbon ia Centro de Esperanto por Italujo, aŭ eĉ por Mediteraneo."

Delegacio de Itala Esperanto-Federacio estis favore akceptita de la municipaj aŭtoritatoj, kiuj nun planas ekspozicion pri Esperanto, okazontan tuj post la baldaŭa jarŝanĝo, kaj poste kurson pri Esperanto en la superaj mezgradaj lernejoj de la urbo. Krome estas proponata subteno por fondota Esperanto-centro, rakontas Brunetto Casini.

-  La urbo disponigos sidejon por laborigi volontulojn cele al plidetaligo de la projekto kaj al eltrovo kiel ĝin progresigi. Dum la trimonata tiea festivalo pri multkultureco, jam planata por julio-septembro 2011, pluraj spektakloj estos en Esperanto.

Jam nun Itala Espranto-Federacio serĉas instruistojn por la planata kurso, kaj administran respondeculon por la tuta projekto.

- Volontulojn ni decidis serĉi per Grundtvig, ĉar li, ŝi aŭ ili devos komence ĉefe scipovi instrui la lingvon. Sed certe estas intenco plani pli ambician projekton, ĉar surloke estas baze la volo ĝin subteni. Kaj por tio, sugestoj kaj ideoj estas bonvenaj. La laboro tie estas ankoraŭ konstruenda, sed la grundo por tio estas firma.

En ĵus publkigita anonco Itala Esperanto-Federacio klarigas, ke kompletaj kandidatiĝproponoj por la postenoj de instruistoj kaj administra respondeculo devas esti ricevitaj antaŭ la fino de februaro 2011. Kaze ke la projekto estos akceptita de la EU-instancoj, subvenciata laboro povos komenciĝi en aŭgusto 2011, unu jaron antaŭ la planata kongreso.

- La peton al EU prizorgis la Esperantista entrepreno Kosmo, la sama kiu jam atingis EU-subvencion por seminario, okazonta kadre de la itala kongreso en Torino en aŭgusto 2011, klarigas Brunetto Casini.

arkivita en:
Esperantst
Esperantst diras:
2010-12-06 21:56
Bonega afero! Tiu ekzemplo montras ke ofte la pordoj por ni estas pli malfermaj ol ni supozas. Ĉu baldaŭ ni vere havos du Esperanto-urbojn, Herzberg kaj Mazara del Vallo (ĉefurbo de Esperanto)? Mi esperas aŭdi ankoraŭ multajn konkretajn paŝojn kaj agadojn kaj estus tute bone se la du urboj konkurencus inter ili; eĉ estus pli bone se aliaj urboj baldaŭ aliĝas al la konkurso.
Esperantoluna
Esperantoluna diras:
2010-12-06 22:41
Cxio estas ebla, se loka klimo estas fekunda. Estas gxoje legi ion similan.
Nur ne difektu la paston kaj baku bonajn panojn!
Estus gxojinde instali duan E-urbon, kiuj ne konkurus, sed kunlaborus. Se la urba kaj regiona administracio komprenas kaj subtenas estas cxio ebla.

Similan bonan grundon ni trovis en distrikto Wagrowiec (Pollando), kie ni esperantistoj havas bonan komprenon kaj subtenon. Pasis apenaux duono da jaro de nia unua tie E-arangxo kaj nun estas kreita E-biblioteko, Centro de Esperanta Kulturo (du belaj cxambroj estis donace tute senpage al ni transdonitaj),komune estis tradukita interreta pagxo kaj nun estas legebla en Esperanto (www.wagrowiec.pl), ankoraux cxi-jare okazos La Verda Silvestro kun denove senpagaj tranokteblecoj kiel donaco de starosto.(anoncitaj estas gastoj de Afriko kaj Mongolio).

Ankaux ni silente revas pri Wagrowiec-Esperanto-urbo. Unue tamen ni devas krei fortan grupon de esperantistoj, kiu povus plenumi la taskojn.
aldone
aldone diras:
2010-12-07 12:19
Mazarolavalo situas 40 km sude de la flughaveno Trapani-Birgi kiu estas alflugata de la diskonta fluglinio RyanAir. Iliaj flugbiletoj estas ege malmultekostaj se oni kunportas nur maksimume 10 kg da bagaĝo por la kabino en valizoj kun 55x40x20 cm maks. RyanAir kiel fluglinio por individua turismo estas ege taŭga por transporti gastojn por Esperanto-celoj. Eblas forflugi per tiu linio de multaj italaj urboj, el Germanio, Nederlando, Belgio, Francio, Hispanio, Irlando, Anglio, Skandinavio kaj fine el Bratislavo/Vieno kaj Krakovo!

Do estas antaŭvideble ke multaj parolantoj de nia lingvo povos flugi al Trapani por restadi en la urbo Mazarolavalo.
EL
EL diras:
2010-12-08 16:50
... kaj mi opiniis, ke la italaj municipoj ĉiuj bankrotas !!! Sed se tiu projekto realiĝos, mi anticipe gratulas al la skipo, kiu tion iniciatis !
                                                      EL
aldone
aldone diras:
2010-12-08 18:59
Nu, certe estas ankoraŭ tro malfrue por gratuli. Por sukcesigi la projekton multege da laboro estas farenda:

Unue necesas organizi transportan servon por la gastoj de la flughaveno Trapani al Mazarolavalo.
Due oni devas starigi esperantlingvan infrastrukturon en la urbo: Servistaro en la aliĝintaj hoteloj kaj restoracioj kiuj iom komprenas Esperanton, konferanseisto kiu perfekte parolas Esperanton kaj kapablas prezenti vesperan kulturan programon kun lokaj ĥoroj kaj folkloraj grupoj, kun internaciaj gastoj.

Necesos traduki la lokajn kaj regionajn kantojn al Esperanto, retraduki de Esperanto al diversaj lingvoj de la gastoj (kiuj ja ne nur estos esperantistoj sed homoj kiuj volas ĝui esperantan etoson). Do necesos pensi ne nur pri la relative malmultaj esperantistoj kiuj venos al la urbo, sed pri la espereble multaj homoj por kiuj Esperanto estos argumento por viziti la urbon kaj restadi tie.

Tiu projekto estas granda defio - kaj por la urbo kaj por la E-movado. Mi jam ofte pensis flugi al Trapani per RyanAir (ĉu de Memmingen/Munkeno, ĉu de Bratislavo/Vieno), ĉar la milda klimato de Sicilio dum vintro estas tre alloga, sed nun tiu projekto ege logas min veni al Sicilio por ne nur ĝui la landon sed ankaŭ por partopreni en starigo de internacia etoso.
aldone
aldone diras:
2010-12-12 06:19
Korekto:
Nu, certe estas ankoraŭ tro frue por gratuli.
----
Mi esperas ke post la truda diskutado de ne-movada temo nun denove estas ŝanco okupiĝi pri movadaj temoj.
chielismo
chielismo diras:
2010-12-11 02:58
Ofte okazas tio ke scenejo estas preta, sed mankas bona aktoro,kaj rezulte fuŝa aktoro farass prezenton kiel farson. Tia rezulto jam okazis multfoje en ĉina Espujo. Kion fari?
dennis
dennis diras:
2010-12-12 11:35

Chu Mazara del Vallo ighos dua Esperanto-Urbo en Europo ankorau ne estas sciate, tamen la nura raportado de tia eblo komencas stimuli la imagopovon de kelkaj el niaj plej agademaj Esperantistoj: Martin Schaeffer, Anton Oberndorfer, Stansilaw Rynduch, Halina Kolmar, Francesco Maurelli kaj Brunetto Casini.

Tio estas bona novajho por la tradicia Esperanto-Movado kiu stagnas por ne diri rapide forfalas au forvaporighas.

Martin Schaeffer opinias, ke tiu eventuala, dua Esperanto-Urbo povas esti la unua inter pluraj, kaj li pensas, ke iom da amika konkurenco inter Esperanto-Urboj estos fruktodona por la Movado.

(Chi tie mi parenteze enmetos la nocion ESPERANTO-MOVADOJ, char mi kredas, ke la epoko de strebo al unika Esperanto-Movado jam malaperis antau kelkaj jaroj).

Tuj post kiam Martin esprimis sian deziron vidi konkretajn pashojn, Anton Oberndorfer, per du mesaghoj skizis kelkajn tiajn: priskribo de efikaj kaj malmultekostaj alflugmanieroj, longa listo de dezirindajhoj en la loka infrastrukuro, servoj de hoteloj kaj manghejoj, ktp.

Unu demando certe estas kiuj aliaj urboj povas servi kiel Esperanto-Urboj, kaj tiurilate Stansilaw Rynduch mencias la polan urbon Wagrowiec (www.wagrowiec.pl), kie estas pluraj allogiloj: Esperanto-biblioteko, Esperanto Kulturcentro, Esperantigo de parto de la retpagharo de la urbo, ktp. Stansilaw substrekas la gravecon de havi fortan subtenon de la urbo mem, kaj la neceson starigi fortan lokan Esperanto-grupon.

Plue, kvankam la komentado de Halima Kolmar en la UEA retdiskutejo (la 3an de decembro) tushas chefe la ideon relokigi la Centran Oficejon pro strategiaj kialoj, shiaj argumentoj kontrau Barato (kiu tushas miajn komentojn en UK Jokohamo kaj alie), povos interpretighi ankau por la starigo de forta Esperanto-Urbo en Bialistoko. Shi konvinke listigas plurajn kialojn: Bialistoko estas la lulilo de Esperanto; ghi estas malmultekosta urbo; tie estas favora urbestraro; eblas ekutiligi vastan voluntulan programon kun asistantoj kaj staghanoj.

Mi aldonus al chi tiu tre fruktodona diskuto, ke la koncepto Esperanto-Urboj au Esperanto-Urbaro povas lanchighi kiel forta, aldona Esperanto-Movado en si mem. Trovi kunrilatojn kun la jama establigita Ghemeloj-Urboj povas aldoni al tia movado pli da elano kaj forteco.

Mi kredas, ke la chefa Esperanto-Urbo povas esti Bialistoko mem, kaj de tie povas formighi tutmonda reto de tiaj urboj. Jughante per la fervoraj komentoj de Halima Komar, kiun mi tamen ne sufiche bone konas, mi kredas, ke eble shi mem povas esti sukcesa estro de tia movado.

Mi scias, ke eble estas konfliktoj inter unu gvidanto kaj alia gvidanto kaj alia gvidanto. Sed, ni taksu ne lau tio, kion iu gvidanto NE povas fari, ni taksi shin au lin per tio, kion ili jam faris, kaj chefe per tio kion ili povos sukcese starigi en la venontaj jaroj.

Sed gvidanto estas unu afero kaj estraro estas alia. La homoj kiujn mi menciis supre, certe kapablas doni bonegajn ideojn rilate la starigon de Esperanto-Urbaron. Ni ankau memoru pri homoj kiaj Jose Antonio Vergara, Sofia kaj Peter de Herzberg. Ni ne forgesu la kunlaboradon de sukcesaj homoj kun diversaj, sukcesaj projektoj: Hokan, Petro, kaj Katalin. La sinergio inter tiuj fortaj, sukcesaj Esperanto-Movadoj kreos aldonajn sukcesojn. Kaj finfine, ni ne forgesu la TREZORON de dokumentoj kaj bultenoj skribitaj de Wu Guojiang pri Ghemelaj Urboj.

Se ni tiel faras, la nova movado ESPERANTO-URBOJ sukcese enkribighos, en la jam, lau mi, aperintaj ESPERANTO-MOVADOJ.

Dennis Keefe
Universitato de Nankino, Chino


Esperantoluna
Esperantoluna diras:
2010-12-12 13:39
Kreskigi novajn E-urboj estas tre grava afero, sed samtempe ni devas ne forgesi cxirkauxatan infrastrukturon pro plenumi taskojn bezonata.

De unua E-urbo estas ebla multon lerni kaj gxuste en la lasta informilo klare montras, ke mankas homoj por plenumi jam amasigxantajn taskojn kaj eblecojn.

Tre grava estas gvidi E-kursojn por plenkreskuloj, kiujn estus rilatantaj kun E-turistoj kaj en lernejoj por certigi la estontecon.

Pri la cxefurbo de Esperanto certe lasta vorto ne estis skribita kaj dirita.
Kion antaux Jokohamo asertis Halina Komar estus pripensinda kaj Bjalistoko povus, ecx devus tia farigxi, sed hodiaux sxi mem post la kverelo kun Ela Karczewska, havas alian opinion.(intertempe ecx konstatis, ke la angla venkis kaj ni devas tion akcepti).

Gxenerale atentigoj kaj rimarkoj de Dennis ricevas tre vastan trarigardon kaj mi nur miras, ke li ne kunlaboras en iu menciita Strategia Komisiono.

Estonte rigardante mi opinias gxuste Dennis Keefe tre solidan kandidaton por la posteno: prezidanto de UEA.
Stanislav
Stanislav diras:
2010-12-12 12:37
La ideo estas bonega kaj nun la cxefajxo estas ne fusxigi gxin! Necesas ke lokuloj suficxe rapide ekvidu realajn (ecx malgrandajn) avantagxojn de la novakirita statuso de la urbo. Por malgranda provinca urbeto tio povus esti pleje pligrandigo de turisma enfluo, kiu realigxos danke al diversaj eo-arangxoj kaj per disvastigo de informo pri tiu urbo per Esperanto. Mi proponas tuj komenci tradukadon de la loka retpagxo en multegajn lingvojn por gxi ixgis unika urba retpagxo de Italio pro sia multlingveco. Mi mem pretas traduki el Esperanto al la rusa. Skribu al mi^ grey722@yandex.ru
aldone
aldone diras:
2010-12-12 14:02
Mia koncepto por Mazarolavalo kiel E-urbo estus krei soci-kulturan centron, do lokon en kiu la gastoj povu renkonti homojn el aliaj landoj, loko en kiu eblos babili kun enloĝantoj de la urbo, en kiu oni povos ĝui kulturajn programojn, distrajn vesperojn, komunajn ekskursojn kaj promenojn, komunan kantadon, teatrumadon, do simile al la jarfina "Internacia Festivalo", sed pli malpli dum la tuta jaro. Kompreneble povus okazi E-kursoj por la diverslandaj gastoj.

Ĉion tion oni unue devas plani kaj produkti. Kiam ĉio estos preta, tiam oni povos publikigi tion, ekzemple en la retpaĝaro de la urbo resp. de la loka turisma oficejo.
aldone
aldone diras:
2010-12-12 17:20
Oni nun povas demandi sin ĉu la E-komunumo disponas pri sufiĉe da parolantoj por nutri novan E-urbon. La respondo verŝajne estos sufice rapide "ne". Do la tuta afero devos funkcii per homoj kiuj volas havi unuan kontakton kun la vivanta Esperanto en realo (ne nur en interreto) kombine kun agrabla restado en sicilia urbo. Por tiuj homoj oni devos organizi dum la restado E-gustumadon. Kaj se ili trovis bonan guston ili povos lerni tie la lingvon pli profunde

Tiel la urbo povos produkto novajn esperantistojn kiuj povos partopreni la tradiciajn E-aranĝojn ekz. jarfine en Germanio.
robbkvasnak
robbkvasnak diras:
2010-12-12 19:24
Plaĉas al ni la ideo de Esperanto-urbo en suna, ne to frida klimato. Ni jam priparolas la ideon viziti la italan kongreson en 1012 pro tio. Bedaŭrinde por ni, ni nun loĝas en Esperanto-dezerto malgraŭ la ĥaosa lingvosituacio ĉi-tie en sudorienta Florido. Semioficiale la usona estas la ĉefa lingvo sed surstrate oni aŭdas multepli la hispanan, aparte diversajn karibajn formojn de la hispana. Por resti bone informata mi ĉiutage legas hispanlingvan tagĵurnalon. Krom tiuj du lingvoj, oftas la haitia kaj iom pli malofte la franca. Ni estas universitataj profesoroj kaj ni malkovris ke en Mazaro estas universitato. Ni kontaktos ilin.
Esperantoluna
Esperantoluna diras:
2010-12-14 08:26
Karaj legantoj,

cxi-foje mi ne volas kritiki, komenti, mi volas danki al vi pro la pacienca legado de miaj pensoj kaj ecx, se ili ne al cxiuj placxis, mi celis nur bonon.
Kiel danko mi donacas al vi mian "fresxbakitan" verseton;

http://www.ipernity.com/blog/96201/295879

PACON KAJ INTERKOMPRENON AL CXIUJ!
dennis
dennis diras:
2011-05-06 09:59

Mazara del Vallo de Sicilio estas plenpromesa loko por venontaj agadoj de Esperanto. Ne froste en vintro. Ne altkoste kiel en norda Europo. Entuziasmaj lokanoj kaj loka registaro kiu pretas doni bonvenigan manon al Esperantistoj el chiuj kontinentoj. Aldone, tre praktikaj Esperantistoj jam vidas la valoron de tiu loko por esperanta agado: Martin Schaeffer, Stansilaw Rynduch, Anton Oberndorfer, Edmond Ludwig, Chielismo Wang el Chinio, Dr Robb Kvasnak, Francesco Maurelli kaj Brunetto Casini.

Mi ankau esperas, ke tie, en Mazara del Vallo konstruighos forta bazo por la europa agado de Esperanto. Longdaura bazo. Aktiva bazo. Bazo kie oni povas starigi intensajn kursojn kiuj dauras la tutan tagon kaj la tutan monaton, kiel ni jam faris en Chinio che la Esperanto-Insulo, nomata Hai Nan Dao.

La kosto vojaghi de unu kontinento al alia estas tro alta por resti nur mallongan tempon. Se la prezoj en Mazara del Vallo estas malaltaj, eble aziaj gelernantoj povas resti tutan monaton au ech pli longe por vere profiti kaj lerni, utiligante sian Esperanton.

Chu hotelo en Mazara del Vallo kostas multe? Se iu volas resti tutan monaton, kiom tio kostus? Kaj tri monatojn? Chu estas tre malmultkostaj loghejoj? Lukso tute ne gravas se sufiche varmas. Chu manghadi tie kostas relative malmulte? Kiom? Anton Oberndorfer sciigis nin pri bonaj prezoj por flugi tien de europaj landoj. Tio estas bona novajho.

Chu Esperantisto povas ech ACHETI loghejon tie? Se la loko estas agrabla en vintro kaj la prezoj estas multe pli malaltaj ol en Londono, Parizo au Novjorko, estas bona kialo por acheti vintran loghejon ghuste tie kie estos eble multe da aliaj esperantaj parolantoj. Pro similaj motivigoj, multe da Usonanoj achetas domojn en Meksiko, multe da Francoj en Norda Afriko, kaj multe da Europanoj en aliaj landoj inkluzive en Azio.

Bonan shancon al Mazara del Vallo. Bonan shancon al Chinio por la Esperanto-Insulo. Du insuloj kiuj eble povas veki la atenton de NE-Esperantistoj kaj doni al ili la intensajn kaj longdaurajn kursojn kiujn ili vere bezonas por ighi bonaj parolantoj de la internacia lingvo. Tia shanco danke al la malaltaj prezoj, la alloga maro, la varmaj vintraj temperaturoj, kaj la charma allogeco de la fishoj kaj la insuloj.

Dennis Keefe
SSvenonius
SSvenonius diras:
2011-05-06 22:02
Tre interesa ideo!
Mi, logxanto en la "malvarma nordo", povus imagi al mi 2-3 semajnojn da restado en Mazara del Vallo en januaro-februaro jare, precipe se estus ebleco renkonti tie diverslandajn esperantistojn.
Sten Svenonius
robbkvasnak
robbkvasnak diras:
2011-05-07 04:39
Mi volonte vojaĝus al Hunan por la Esperanto-insulo se estus dum la tempo kiam mi libertempas. Mi ne estas daŭra profesoro ĉe mia universitato sed mal dependas de unu-jara kontrakto (jes, mi vivas en Usono!!!!) Mi volas subteni la agadon en Ĉinion sed me ne povas perdi mian deĵoron.
robbkvasnak
robbkvasnak diras:
2011-05-07 04:41
mi ne volis skribi "mal" sed "male" miaj fingroj glitis tro rapide sur ela klavaro
bkasini
bkasini diras:
2011-05-08 22:15
Mi respondas al la demandoj de Dennis:

«Chu hotelo en Mazara del Vallo kostas multe?»
La plej malmultekostaj hoteloj (2-stela) tie kostas ĉ. 35 eŭroj por nokto (unulita) respektive 46 eŭroj pornokto (dulita aŭ geedza).
La hotelo kie ni kongreson en 2012, kvankam de supera 3-stela klaso, donas similajn prezojn al Itala Esperanto-Federacio almenaŭ ĝis la kongreso (40 eŭroj - 50 eŭroj).

«Chu estas tre malmultkostaj loghejoj?»
Mazara estas feri-urbo, kiu laŭ italaj kutimoj plenplenas dum julio kaj aŭgusto. Dum la aliaj monatoj estas pluraj feridomoj loĝeblaj je interesaj prezoj: valoras tion trakti por unuopaj kazoj. Tipe, apartamento kun litoj por 4 personoj estas havebla kontraŭ 500 € monate, verŝajne se oni scipovas marĉandi eĉ malpli multe.

«Chu Esperantisto povas ech ACHETI loghejon tie?»
Kompreneble ke jes. Per facila reta esploro, mi trovis vendatajn apartamentoj kaj domojn inter 100mil ĝis 150mil eŭrojn, kun loko por 3 ĝis 5 personoj.

P.S. La Centro por Interkulturo kaj Esperanto dividos kun aliaj organizoj la 5-etaĝan sidejon de "Museo della Legalità" (Muzeo de laŭleĝeco) en via Don Gnocchi.
De la tegmenta terazego oni ĝuas belan maran panoramon, kaj 70 km for vidiĝas Tunizo.
bkasini
bkasini diras:
2011-05-08 22:15
Mi respondas al la demandoj de Dennis:

«Chu hotelo en Mazara del Vallo kostas multe?»
La plej malmultekostaj hoteloj (2-stela) tie kostas ĉ. 35 eŭroj por nokto (unulita) respektive 46 eŭroj pornokto (dulita aŭ geedza).
La hotelo kie ni kongreson en 2012, kvankam de supera 3-stela klaso, donas similajn prezojn al Itala Esperanto-Federacio almenaŭ ĝis la kongreso (40 eŭroj - 50 eŭroj).

«Chu estas tre malmultkostaj loghejoj?»
Mazara estas feri-urbo, kiu laŭ italaj kutimoj plenplenas dum julio kaj aŭgusto. Dum la aliaj monatoj estas pluraj feridomoj loĝeblaj je interesaj prezoj: valoras tion trakti por unuopaj kazoj. Tipe, apartamento kun litoj por 4 personoj estas havebla kontraŭ 500 € monate, verŝajne se oni scipovas marĉandi eĉ malpli multe.

«Chu Esperantisto povas ech ACHETI loghejon tie?»
Kompreneble ke jes. Per facila reta esploro, mi trovis vendatajn apartamentoj kaj domojn inter 100mil ĝis 150mil eŭrojn, kun loko por 3 ĝis 5 personoj.

P.S. La Centro por Interkulturo kaj Esperanto dividos kun aliaj organizoj la 5-etaĝan sidejon de "Museo della Legalità" (Muzeo de laŭleĝeco) en via Don Gnocchi.
De la tegmenta terazego oni ĝuas belan maran panoramon, kaj 70 km for vidiĝas Tunizo.
pistike65
pistike65 diras:
2011-05-08 22:53
Interesa koncepto. Chu ekde Berlusconi en Italio oni enmuzeigis laŭleĝecon?

amoke saltas
Istvan Ertl
bkasini
bkasini diras:
2011-05-09 22:03
Temas pri domo sekvestrita al mafiulo, kaj kies ekspozicia etaĝo oni dediĉis al la batalo kontraŭ mafio, kiun lanĉis, krom pluraj italaj politikistoj kaj de maldekstro kaj de dekstro, ankaŭ Beata papo Johano Paŭlo la Dua dum sia historia parolado en Agriĝento.
senmoke Bruĉjo Kasini
esperanto
esperanto diras:
2012-08-14 15:41
Lau tiu chi germanlingva artikolo, kiu traktas la monpolitikon de EU,

http://www.tagesanzeiger.ch/[…]/12920146

EU sendis 20 miliardojn da euroj al Sicilio dum la pasintaj 10 jaroj.
T.e. 5-oble pli ol la tuta itala nordo ricevis kiel "evoluigaj monrimedoj".

Shajnas, ke tiu mono grandparte malaperis en malhelaj kanaloj. La bruta enlanda produkto de Sicilio falis de 75% de la landa averagho al 66%.

En Romo multaj timas, ke Sicilio farighos la nova Greklando de Italio.

Shajnas, ke ankau la Esperanto-movado profitas de tiuj monrimedoj, kiuj estas senlime senditaj al la bankrota itala insulo.

Pri la mafio en Sicilio mi verkis alian mesaghon jam pli frue.

franmau
franmau diras:
2012-08-14 16:20
La agado de Itala Esperanto-Federacio en Sicilio estis ĝis nun plene memfinancita, krom la disponeblo de ofica spaco fare de la urba registaro, en konstruaĵo elprenita el mafio.
Por la venontaj monatoj EU subtenos du E-instruistojn, sed tia subteno neniel rilatas al Sicilio, kaj al evoluigaj monrimedoj. Temas fakte pri EU-programkadro kiu celas homojn kiuj umas en la plenkreska eduka fako, kaj kiu tute ne rilatas al la strukturaj monrimedoj por evoluigi tiun regionon. Ankau la aliaj du subvencioj kiuj rilatas al la baldauaj eventoj estas en la sama programkadro: unu celas la okazigon de seminario: "Sed homoj kun homoj: la pluretna intuicio de Zamenhof" kaj la alia pri okazigo de trejnkurso pri metodiko fare de Katalin Kovats. Ambau ne rilatas al la geografia loko de la gastiganta kongresejo.
Pri la politika kaj financa situacio de la tuta regiono, mi prefere ne komentu :-(
Mi tamen ja invitas vin ĉiujn al la baldau komenciĝonta kongreso de Esperanto: kongreso.esperanto.it :-)
esperanto
esperanto diras:
2012-08-14 17:25
Nu jes, ech se formale vi eble argumentas ghuste, oni chiam trovas iun manieron formale kaj burokratisme pravigi siajn proprajn aferojn por malvalidigi la kritikon, chu ne. La fakto estas, ke la subvenciotaj programeroj okazas lau mia scio en Sicilio, chu ne, egale chu la mono estis antaue sendita aliloken kaj ne rekte rilatas al la evolurimedoj por Sicilio. Similaj pravigoj interesas chefe la mon-ricevantojn, sed malpli la impost-pagantojn. :-))

Certe, la relativaj malgrandaj subvencioj por Eo-aranghoj ja estas neniel kompareblaj kun la miliardoj senditaj al Sicilio kaj aliloken en la sudo, kiuj tie malaperas en malklaraj kanaloj (sed tio chiam estis kaj chiam estos). Mi ech nepre apogas la subvenciadon al tiaj Eo-aranghoj, se montrighas, ke kapablaj kaj taugaj personoj honeste kaj serioze plenumas la agadon (kion mi neniel pridubas en la kazo de K. Kovats). Char sen subvenciado multaj kulturaj aferoj simple ne povus okazi, kaj la histeria shparpolitiko de la "dekstruloj" ankau kondukis en la sakstraton. La problemo estas vershajne, ke kelkaj ricevis "iom pli" da "subvencioj", kaj aliaj "iom malpli".

Hodiau la gazetaro komunikas la hioban mesaghon, ke EU driftis en la recesion. Do, mi demandas min kiom longe ni devos atendi la plenan kolapson de tiu euro-zono, kiun oni artefarite konservas. Chu Ruslando kaj Chinio baldau achetos Europon? Por ne perdi la kontakton kun la "ekstera mondo", eble prefere vi diskutu tiajn temojn dum viaj seminarioj! (Sed chu en tia kazo vi ankorau ricevus subvencion, mi ne scias :-))

Estas do bedaurinde, ke vi ne volas komenti la politikan kaj financan situacion de la tuta regiono, char tio pli interesus min ol la trejnseminario de K. Kovats kaj via seminario pri Zamenhof (kiel preparigho por tio eble ne forgesu legi mian chi-koncernan libron).
 
Dominique Couturier
Dominique Couturier diras:
2013-03-07 16:21
Nu... La UK 2012 NE okazis tie...
Ĉu oni scias pri la projekto instrui esperanton al centoj da gelernantoj dum 2012-2013?