Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2010 / La sekva prezidanto de UEA estos Probal Dasgupta

La sekva prezidanto de UEA estos Probal Dasgupta

de Redakcio Laste modifita: 2010-05-29 10:34
La nova estraro kaj prezidanto de UEA estos elektitaj dum la komitata kunsido dum la Universala Kongreso en Kubo, sed la nomlisto jam pretas. Laŭ la fina raporto de la elekta komisiono estas nur unu kandidato por la posteno de prezidanto: Probal Dasgupta. En Bjalistoko Probal Dasgupta promesis, ke la membroj de UEA povos influi la elekton de prezidanto, voĉdonante en la elekto de B-komitatanoj. Tamen li kandidatas ankaŭ kiel C-komitatano, kio signifas, ke li povos resti prezidanto sendepende de la B-elektoj.

La listo de estraraj kandidatoj estas senalternativa - en Kubo la komitato de UEA povos nur akcepti aŭ malakcepti la tutan liston. Laŭ Renato Corsetti, kunordiganto de la elekta komisiono, ne troviĝus sufiĉaj kandidatoj, se la elekta komisiono provus kunmeti alternativajn listojn.

Krom Probal Dasgupta, kiel anoj de la nova estraro estas proponataj la nunaj estraranoj Claude Nourmont (vicprezidanto), Barbara Pietrzak (ĝenerala sekretario), Loes Demmendaal (financoj), kaj kiel novaj estraranoj Maritza Gutierrez (landa agado), Amri Wandel (faka kaj scienca agado) kaj Stefano Keller (eksteraj rilatoj). Pro familiaj kialoj retiriĝis Mark Fettes.

El la nunaj estraranoj ne estas rekandidatigitaj Ranieri Clerici, Hori Yasuo kaj José Antonio Vergara. Aparte rimarkinda estas la nekandidatigo de Vergara, kies fakon la elekta komisiono proponas al Amri Wandel, ĉar diference de la du aliaj, li publike deklaris sian deziron resti en la estraro. Ĝuste tial li decidis kandidati en la elekto de B-komitatanoj, li klarigis en intervjuo de Libera Folio:

- Mi kredas ke ni devus serĉi vojojn ŝanĝi kiel oni decidas kiuj indas (kaj kial) fariĝi estraranoj, kaj ankaŭ trovi pli reprezentan manieron elekti ilin. Tial mi decidis kandidatiĝi por B-komitataneco, kaj mi esperas ke ĉi-foje estos vera elekta etoso.

Simile rezonis la nuna prezidanto, Probal Dasgupta, kiam li dum la pasintjara Universala Kongreso en Bjalistoko respondis al demando de kongresano Bernhard Maurer el Germanio:

- Oni elektas ĉe UEA la prezidantojn preskaŭ kiel en la komunista sistemo, en malgranda cirklo. Ĉu ne estas jam tempo, ke ĉiuj membroj elektu la prezidanton?

Kelkaj el la ĉeestantoj en salono Zamenhof aplaŭdis.

Respondante, Probal Dasgupta atentigis, ke la afero pli rilatas al la elekta komisiono ol al la estraro de UEA. Li tamen samopiniis kun la demandanto, ke la membroj povu esprimi sian opinion.

- Vi tute pravas, ke la membraro devus iamaniere havi voĉon en la decidado. Ĉi-foje mi intencas kandidatiĝi por komitataneco B. La individuaj membroj scios, ke mi konsideras denove kandidati por la prezidanteco. Ili povos elekti, ĉu aŭ ne voĉdoni por mi, kaj mi akceptos la rezulton kiel mesaĝon de la membraro.

Tiu mesaĝo tamen havos malmultan signifon, ĉar la elekta komisiono jam antaŭ la fino de la voĉdonado pri B-komitatanoj definitivigis sian senalternativan estraran kandidatliston, kun Probal Dasgupta kiel prezidanto.

Kiel estraranoj de UEA povas esti elektitaj nur membroj de la komitato. Por tiuj estraraj kandidatoj, kiuj ne kolektos sufiĉe da voĉoj de la individuaj membroj en la B-elekto, la elekta komisiono lasis rezervan enirejon: ili estas kandidatigataj ankaŭ por la posteno de C-komitatano.

Komitatanoj C estas rekte elektataj de la jamaj komitatanoj, laŭ la statuto de UEA "por certigi al la Asocio la kunlaboron de spertuloj". Inter la proponataj estraranoj, kiel C-komitatanoj kandidatas Probal Dasgupta, Loes Demmendaal, Stefano Keller, Barbara Pietzak kaj Amri Wandel.

La rezerva pordo al la komitataneco ne estas nova inventaĵo. Jam plurfoje okazis, ke nesukcesaj kandidatoj en la B-elekto anstataŭe iĝis komitatanoj C, alelektitaj de la komitato mem, aŭ komitatanoj A, elektitaj de landaj asocioj.

Ekzemplo de la malo okazis en la jaro 2004, kiam Ivo Osibov estis proponita kiel kandidato de ĝenerala sekretario en la estraro de UEA, sed malsukcesis en la elekto de B-komitatanoj. Tial la elekta komisiono proponis elektigi lin kial C-komitatanon por ke li eniru la estraron, sed li volis respekti la decidon de la individuaj membroj kaj rifuzis la kandidatigon.

El la nuna estraro tri personoj decidis mezuri sian subtenon en la B-elektoj: Probal Dasgupta, Barbara Pietrzak kaj José Antonio Vergara. La unuaj du tamen preparis por si ankaŭ rezervan enirejon, kandidatigante sin kiel komitatanoj C.

Ĉar la voĉdonado en la B-elektoj ankoraŭ ne finiĝis, la individuaj membroj de UEA evidente ne povis influi la proponatan liston de estraranoj.

Eventualaj kialoj por la forstreko de Vergara el la listo de estraranoj tial estas ne manko de subteno inter la elektantoj, sed manko de subteno inter la anoj de la elekta komisiono, kaj la fakto, ke la vojaĝkostoj de ekstereŭropaj estraranoj estas grava ŝargo sur la buĝeto de UEA. Kun prezidanto el Barato kaj unu estrarano el Kubo, la ĉi-jara kongreslando, simple mankas mono por ankoraŭ unu ekstereŭropano.

 

Kompletigo la 23-an de majo 2010:

Unu tagon post la apero de la artikolo Libera Folio ricevis respondon de Probal Dasgupta al demando pri tio, ĉu efektive la voĉdonado de la individuaj membroj ne povos influi la konsiston de la estraro:

- Jes, mi restas ĉe mia sindevontigo farita kaj raportita: mia kandidateco kiel prezidanto dependas de elektiĝo kiel komitatano B. Se mi ne elektiĝos kiel komitatano B, mia kandidateco forfalos, kaj la elekta komisiono estos devigata rapide refari siajn tabelojn.

La fakto, ke li tamen kandidatas kiel C-komitatano, laŭ li devas esti sekvo de ia miskompreno, ĉar li mem nenion faris tiudirekte, li diras.

- Se okazis miskompreno, ĝi nepre fontis el jeno. Foje okazas, ke iu sendas al mi retmesaĝon kaj diras, 'Se vi ne respondos en la venontaj x tagoj (ekz 10 tagoj), ni supozos, ke vi respondas jese.' Pro vojaĝado (ĉefe enlanda) kaj aliaj kialoj (ekz troa entuziasmo fare de la spamfiltrilo), iujn mesaĝojn mi tute ne vidas, kaj la sendinto do supozas, ke mi respondis jese. Io tia - lau mia supozo - eble okazis en tiu ĉi kazo, krom se la elekta komisiono rajtas krei siajn listojn surbaze de propra iniciato kaj sen demandi pri tio la kandidaton.

 

arkivita en:
esperanto
esperanto diras:
2010-05-22 20:13
Norda Koreio (au Kazahstano au Irano) salutas vin !

Sed Dasgupta kiel Dasgupta mem ne estas la chefa problemo. Lia pozicio estas praktike sensignifa kaj seninflua kaj li praktike farighis nur formalajho en la tuta proceduro, pro manko de alternativo. Do pliaj perditaj jaroj, same kun la cetero de la estraranoj, kiuj estos same pura formalajho, kiel inter alie montris la jhus publikigita Estrara Raporto, kiu shprucas je fanfaronajhoj kaj che kiu oni ekoscedas post la lego de la dua alineo.

Grava problemo estas la Elekta Komisiono (t.e. Corsetti) kaj la Komitato de UEA.

Sed la chefa problemo estas la manko de alternativo kaj de konkurencaj kandidatoj.

Oni vidos kiel la membraro vochdonos/is pri la B-komitatanoj. Sed persone mi havas neniujn iluziojn.
miramaro
miramaro diras:
2010-05-23 00:09
Komplimentojn. Jam la afero estas decidita, bone kial perdi plian tempon kaj energion? Atendi la kovertojn, malfermi ilin, legi, klasifiki, kalkuli la vocojn alvenintajn? Forjetu cxion! Ne plu bezonatas. La estraro estas jam farita kaj.... bonan nokton! Cxu bonan? Nokton jes, precipe en la kapo de kelkaj homoj, sed eble ne bonan.
Kia stranga konduto... oni anoncas la oficialan proponon de kandidatoj por la Estraro, sen atendi la rezulton de la elekto por B-Komitatanoj.... sen scii cxu tiuj povas esti proponitaj..... Diable, el kie venas tiuj membroj de la E.K. ???? Laux la nomoj sxajnus tre precizaj, akurataj, longspertaj komitatanoj, estraranoj, prezidanto, ktp ktp ktp
Kompreneble ne estas alternativoj, mi bone konscias pri tio kiel iama membro de la E.K., cetere neniam estis. Oni emas kulpigi pri tio la E.K., kiu ververe ne havas rimedojn por devigi homojn kandidatigxi kaj sekve proponi pli da personoj.
Cxio tio estas (oni diras!) normala afero, skandala, sed normala.
La vera skandalo estas ke oni proponos elekti kiel Komitatano C, tiun kiu ne ricevis suficxe da vocxojn kiel Komitatano B, vocxoj esprimitaj de la Individuaj Membroj. Tio signifas komplete ignori la indikon/elekton de la "popolo". Jes, mi scias, tio jam okazis kaj oni ne devus surprizigxi. Sed mi scias ankaux ke por iuj, la popolo ne cxiam rajtas sin esprimi.
Karuloj, ne! Se tio okazis, kiel fakte okazis, ankaux tiutempe estis grandioza skandalo. Sed oni volas persisti, do al tiu skandalo aldonigxas unu plia.
Tiu kiu ne ricevis suficxajn vocxojn de la Individuaj membroj, NE rajtas elektigxi kiel Komitatano C dank' al vocxdonado de kelkaj geamikoj/kunuloj el la foriranta Komitato. Pli simple dirite: se ne eblas eniri tra la cxefa pordo, oni ne rajtas eniri de la fenestro.

Alia skandalo estas la forstreko de Vergara el la estrara listo pro mon-problemoj. Oni cxiam asertis ke ne devas esti "la mono" kiu decidas por estraraneco, sed la kvalito de la kandidato, oni ja celas ion atingi kaj pro tio oni bezonas tauxgajn, kapablajn, kvalitajn personojn. Cxu jes aux ne?
La sama kriterio tamen ne validis por kandidatoj el Barato kaj Kubo. Kial? Surbaze de kio? Cxu el tiuj landoj oni vojagxas senpage, cxu vizoj ne kostas?
Mi sxatus koni la kostojn por UEA de la eksterexuropaj komitatanoj: oni povus iom serioze trakti tiun cxi temon, kompari kaj taksi. Tiuj cxi informoj devus esti je dispono de la membroj, kiuj donas la monon por tion fari.
Plie: oni referencas al Maritza Gutierrez kaj Amri Wandel kiel "novaj".... absolute ne novaj, jam delonge sur la scenejo, konataj pro la rezultoj atingitaj.
Per la forstreko de Vergara, oni povus atingi la absurdan situacion ke Vergara elektigxas kiel B-Komitatano, Das Gupta kaj aliaj ne sukcesas, sed tamen la unua ne trovigxos en la estraro malgraux la subteno de la I.M., kaj Das Gupta kaj iu alia - enirante tra la fenestro de C-Kom. dank' al komplezemo de geamikoj membroj de la foriranta Komitato - gvidos UEA-n dum la venontaj tri jaroj.

Mi esperas ke Probal Das Gupta respektos tion kion li deklaris: tio estas ke se li ne sukcesos kiel B-Komitatano, li akceptos la "verdikton" kaj konsekvence estos for.
Same mi atendas de la aliaj kandidatoj.
Minimume ili montru ian dignon kaj respekton por la I.M.

Bonvolu permesi ke mi korektu Liberan Folion: kiam Ivo Osibov malsukcesis en la elekto kiel B-Komitatno, la E.K. NE PROPONIS al li kandidatigxi por C-Komitataneco, sekve li ne havis la eblecon "rifuzi" por respekti la decidon de la I.M. La tiama E.K. estis absolute kontrauxa al tiu cxi skandala sistemo kaj ne pretis proponi POR IU AJN tiaspecan solvon.

Korajn salutojn
Edvige Ackermann

esperanto
esperanto diras:
2010-05-23 02:00
Gratulon al Edvige, kiu racie kaj kuraghe reagas kaj ghuste komprenas kaj interpretas la principajn problemojn. Mi ankorau ne tute perdis la esperon, ke neniu travidas la intrigojn preparatajn flanke de certaj personoj, kies nomoj estas al chiuj konataj. Vershajne intrigoj miksitaj kun diletanteco kaj maldiskreteco kondukas al tiuj skandaloj.

Pli eleganta solvo estus la prezento de almenau du konkurencaj kandidatoj, en la kazo de Vergara/Wandel, inter kiuj la komitato povus elekti. Se la unua au alia malvenkus, li tamen povus kunlabori en la koncerna komisiono, sen nepre esti estrarano (por ghui la privilegiojn de UEA). Neniu estas sankta kaj tiom bonega kaj povas imagi nur estraranecon, sen kiu li ne povas vivi.

Kial forstreko de Vergara pro monproblemoj: Chu la (superfluaj) vojaghoj de M. Gutierrez el Kubo al Europo ne kauzos similajn kostojn kiel la flugoj de Vergara el Chilio ? Au Chu M. Gutierrez planas fughi al Europo kaj tie vivi, de kie estas du-tri pashoj ghis Roterdamo ?

Se tiu estraro en tiu konsisto estos elektita, jes bonan nokton, tio signifas perdon de pliaj tri au kvar jaroj, kaj la ghenerala stagno, kiun Vergara prave aludis en sia estrara raporto, estos perfekta.

Cetere mi gajnis la impreson, ke Vergara, kiu havis bonajn ideojn, estis sisteme MALHELPATA de tiu nuna estraro.

bkolker
bkolker diras:
2010-05-23 02:23
Se oni revenos al la tempo, kiam Edvige Ackermann estis prezidanto de la Elekta Komisiono de UEA, oni rememoros, kiom skandaleca estis tiu periodo. Cetere, mi persone kredas, ke Probal Dasgupta, Barbara Pietrzak estos elektitaj kiel komitatanoj B.

miramaro
miramaro diras:
2010-05-23 11:54
Anstataux jxeti vortojn tien kaj reen, bonvolu detale (kaj kuragxe - respondece) skribi pri la skandaleco de tiu periodo. Ne cxiuj, kiel vi, "bone" memoras la okazintajxojn kaj subkomprenigi al la legantoj de Libera Folio ion kio eble ne estis, estas konduto minimume riprocxinda. Faktoj parolu, ne disseminado de duboj kaj strangaj elpensajxoj.
Mi tamen rimarkas ke vi sajne bone memoras nur tion kio placxas al vi: mi neniam estis prezidanto de la Elekta Komisiono, nur unu el la membroj. Mi estis parto de la E.K. dum du sinsekvaj mandatoj: dum la unua, prezidanto de la Komisiono estis la nobla Honora Membro de UEA Takeuti Yosikazu (rapidege forgesita kaj iomete - laux mi - neglektita), kaj dum la dua, intence prezidanto ne estis nomumita. En ambaux kazoj la E.K. laboris kaj agis laux la specifa Regularo aprobita de la Komitato, plene respektante la rajtojn de cxiuj kandidatoj (kiuj por esti kandidatoj devis ricevi la skriban subtenon de aliaj Komitatanoj laux la regularo) kaj donante al ili samajn sxancojn kvankam bone pripensitaj.
Estas vero ke eraroj cxiam okazas, ni homoj ne estas perfektaj, sed ecx el la plej acxa vidpunkto oni devas agnoski ke tiajn skandalajn kondutojn la tiamaj elekto-komisionanoj ne havis.
Estimata Profesoro, versxajne nia (la mia kaj la via) ideo, opinio kaj sinteno pri demokrata esprimigxo multe divergxas. Laux mi, prezenti proponon (kiu tamen ne estas propono, sed jam decidita kacxo) pri la Estrara Listo elektebla en Kubo antaux ol koni la rezultojn de vocxdonado de la Individuaj Membroj, signifas praktike trudi jam nun al la membraro tiun liston surtretante la proponojn de la Individuaj Membroj. Kaj tio cxi estas pli ol skandalo.
Povas esti ke la rezultoj de la vocxdonado, balotiloj povas ankoraux atingi la C.O.-n, konfirmos la decidojn de la E.K., sed tio ne nuligas la nunan skandalon.
Kaj nun mi plej kore invitas la Individuajn Membrojn de UEA defendi sian rolon en la elekto de la estontaj gvidantoj kaj pretendi respekton de ilia vocxdono.
Aux.... cxu la Individuaj Membroj rajtas silente nur mone subvencii ian ajn estraron kaj sekve agadon (se entute estas agado) decidita kontraux cxiuj reguloj (cxi foje, jes!) de ecx ne manpleno da homoj?
Permesu ankoraux tion: gratulon al Mark Fettes kiu retirigxis. Cxu por ne trovigxi en estraro elektita iom, kiel diri, strange, malgraux ke la kialo deklarita estas alia?
Cxiam plej kore,
Edvige

  
Johan_Derks
Johan_Derks diras:
2010-05-26 13:42
Edvige Ackermann skribas:
"prezenti proponon pri la Estrara Listo ...... antaŭ ol koni la rezultojn de voĉdonado de la Individuaj Membroj, signifas praktike trudi jam nun al la membraro tiun liston surtretante la proponojn de la Individuaj Membroj."
Konsiderante la nombron de rekte elektitaj komitatanoj, 65, el kiuj 60 A-komitatanoj, t.e. 92%, oni ne povas aserti tion, ĉar, mi min demandas, ĉu inter la A-komitatanoj ne estas kandidatoj ? El la nun proponataj de la EK estas Claude Nourmont kaj Maritza Gutiérrez kiuj estas A-komitatanoj. La aliaj kvar kandidatas por B- au C-komitataneco, por ke ili estu elekteblaj por la nova estraro.
Estas bedaurinde ke shajne inter reprezentado (ofte samtempa estrado) de landa asocio kaj respondeco kiel estrarano de UEA ekzistas disasocieco.
Kial la 92% A-komitatanoj ne okupemas 92% da sidlokoj en la estraro ?
Au chu ni devas rigardi el la vidpunkto de la membraro de UEA:
12 605 AM (tra la landa asocio aligitaj membroj) kontrau 5 713 IM (individuaj membroj). Tiam oni havas elcenton de nur 69% da UEA-membroj, kiuj estas la delegantoj de la A-komitatanoj.
Ni esperu ke la EK trovos ankoraŭ pluajn kandidatojn, ghuste inter la A-komitatanoj. Kiuj pli bone ol Renato Corsetti kaj Ileana Schrøder konas ilin ?
pistike65
pistike65 diras:
2010-05-23 08:13
Permesu al mi reafishi komenton kiun mi faris antau nelonge en Libera Folio:

"Elekta komisiono (EK) en si mem ne estas tiel kondamninda afero. (Kaj mi diras tion ne char mi membris en la EK kiu kondukis al la estrar-elekto en 2007.) Kio dezirindas estas ke la EK mem kontribuu al plureco. En nia EK, kun la karmemora Lee Chong-Yeong, kun Edvige Tantin kaj kun Janez Jug, ni insiste pensis kaj penis pri la eblo ke la EK prezentu alternativon, *du* eblajn konsistojn de estraro - mi bedauras ke en la fino ni ne sukcesis.
Al plureco ideale kontribuu ankau kandidatighoj venantaj "de ekstere", sen la beno de EK. En 2004 preskau sukcesis muntado de tia estrar-preta skipo.
Tamen, en malvasta rondo kiel la nia, ege malfacilas (kaj tion la spertoj montras) konstruigho de ech unu konvinka, harmonia estraro. Pri tiu limigo, kaj la relativeco de demokratio en socia movado kiel tiu de Espo, trafe atentigas Tonkin en "Lingvo kaj popolo".

amike
Istvan Ertl
pistike65
pistike65 diras:
2010-05-23 08:19
Se la Komitato ne kontentos pri la rekomendo de la EK, ghi tamen povos esprimighi tiusence en Kubo. Ni esperu ke la UEA-demokratio ne restos formala.
Eblas ankau ke la EK modifu sian proponon pri unuopaj nomoj, propravole au pro premo de la Komitato. Memoru kiel okazis en 2007:

http://www.liberafolio.org/2007/kroataskismo
http://www.liberafolio.org/2007/jokohamo4

amike
Istvan Ertl
pistike65
pistike65 diras:
2010-05-23 08:23
Se la problemo pri Vergara estas mona, ni kreu Fondajhon Vergara por vojaghigi ekstereuropajn estraranojn au/kaj evoluigi, lau la jamaj proponoj de komitatano Johan Derks, sencheestajn estrarkunsidojn. Mi pretas kontribui per la unuaj kvindek euroj. La nomo de la Fondajho povas esti alia, por ne embarasi kolegon Vergara. Povus esti Fondajho Pilgrimo, Fondajho Verda Meko...

amike
Istvan Ertl
jens_s_larsen
jens_s_larsen diras:
2010-05-23 16:15
Ho ve, ne unu plian fondaĵon! La Akademio havas iujn regulojn pri la deveno kaj lingvoscio de siaj membroj. Ĉu oni ne povus difini ion similan por la estraro de UEA? Tiam oni ankaŭ povos diri ke devas esti tiom-kaj-tiom da IM por ke ne tro granda parto de la enspezoj de UEA konsumiĝu en estraranaj kaj aliaj vojaĝ-elspezoj. Tio estus ekzemplo de konkreta kaj atingebla celo.
esperanto
esperanto diras:
2010-05-23 16:59
1. Unue homoj havu realajn meritojn, ke ili faris ion signifan kaj elstaran por la Asocio, kaj poste estu eventuale establitaj iuj fondajhoj je ilia favoro.
Vergara havis bonajn ideojn, sed sine de tiu estraro li ne povis efektivigi ilin.
2. En la estraro de UEA sidu prefere neesperantistoj, kiuj havas realajn ideojn kiel atingi ion novan por Esperanto, ol esperantistoj kun pli malpli bona lingvoscio, sed sen novaj ideoj kaj proponoj, kaj kiuj interesighas fakte nur pri sia posteno, kiu donas certajn privilegiojn (chefe prestighon kaj la eblecon vojaghi kaj partopreni kongresojn kun repago de elspezoj).
javergara
javergara diras:
2010-05-23 18:54
Kara Istvan,

1. Nu jes, nomi tiun lanchutan Fondajhon lau mia propra nomo ja estus iom embarasa al mi... sed mi tre shatas shercojn, ankau pri mi mem (fakte mi estas mia plej senkompata primokanto) ;o)
Kompreneble, kaj pli ghenerale ol la UEA-estrara situacio, la problemo pri vojaghkostoj estas tre serioza baro por ni esperantuloj el malrichaj au ne-tiom-richaj landoj, aparte char Esperantujo restas esence europa fenomeno. Fakte mi farighis iom pli konata en la UEA-cirkloj nur char je enorma strecho por nia limigita familia (latinamerika) bugheto, mi tamen sukcesis alighi kaj veni al iuj UK-oj kaj farighi IM, motivita de mia sincera lojaleco al UEA (kion ech la Konsulo de la Civito agnoskas...).

Poste mi foje ricevis partan helpon de iu kiu bonvole emis subteni mian agadon, sed mi emfazas ke temis nur pri parta (ioma) kaj lauokaza financa helpo, neniel chioma. Mi rimarkis kun malmia honto ke iuj almoze, profiteme sukcesis veturi al multaj landoj danke al la helpo de la esperantistoj.

2. Ni urghe bezonas rimedojn (kaj realajn intencojn) por stimuli kaj subteni pripensajn kaj esplorajn iniciatojn koncerne al la profundaj strukturaj kaj proceduraj renovigoj kiujn nia kara UEA bezonas, ekz. per seriozaj esploroj por lerni kiel aliaj NRO-oj de sociaj kaj edukaj movadoj sukcesis solvi problemojn kiuj stagnige minacas nin. Ni devas komenci ech per malgrandaj proceduraj shanghetoj, ekz. pri la miriga persisto de nurpapera balotado por B-komitatanoj, kiel Edmund Grimley Evans kaj Francesco Maurelli publike atentigis.

La jhusa artikolo de Mark Fettes en la revuo Esperanto estas tre instiga tiurilate, do pri la rolo kiun UEA povus havi. En la aperonta n-ro de Spegulo, la redaktanto skribis la jenon : "UEA eventuale devus
posedi cent mil membrojn aŭ prefere eĉ unu milionon, por ludi la rolon kiel internacie agnoskita
premgrupo sur la kampo de la demando pri la internacia neŭtrala planlingvo."

Por io tia mi kreus Fondajhon. Temus do pri fondajho por la vivo kaj vivantigo de UEA, por ghia sangon moviganta koro: Fondajho KoRo, por Konstanta Renovigo de UEA.

Amike,

José Antonio Vergara
esperanto
esperanto diras:
2010-05-23 19:36
Kion ni bezonas estas la fortikigo de la faka kaj scienca agado en Esperanto, malfavore al tiu plumpa turisma, propaganda kaj pseudokultura agado, kiu estas subtenata de Nourmont, Grosjean k.a., kiuj lau mi havas misan artan guston kaj malmulte komprenas kaj interesighas pri kulturo, krom pri sia propra (kiu ofte montrighas malkulturo).

Kaj oni bezonas urghe novajn monkapitalojn, prefere sendependajn disde iaj Esperanto-koterioj. En tiu senco, la "ekstera mondo" devus pli forte apogi Esperanton, sed indajn projektojn. Sen tio oni povas forgesi la aferon kaj Esperanto eterne restos sur la mizera nivelo.

Kiel tiuj novaj fondajhgoj nomighus, estas komplete duaranga.

Esperantoluna
Esperantoluna diras:
2010-05-23 11:08
Pardonu karaj, sed kiel simpla esperantisto tute ne komprenas la elektan teatrajxon.

Mi kontribuis por vigligi la diskutadon, cxar mi opinis, kiel multaj aliaj, ke renovigado estas nepre bezona. Mi gxojis, ke venis novaj ideoj de pli junaj homoj, kvankam ankaux ne tro revoluciaj, tamen estis kuragxaj iom sxangxi la elktitan sakvojon. Mi gxojis kaj esperis.

Nun mi tute ne komprenas por kio estas tiu farso farata, por kio utilas vocxdoni, se jam estas klare? Por kia diablo bezonaj estas ABC kaj eble Z -klasoj? Cxu ne simple kaj klare estus vocxdoni kaj unuaj plej bonaj elektas demokratie prezidanton? Kial tiel kompliki, se povus esti pli simple?
Nur kiam vere temas pri sekteco, monopolismo oni komplikas gxis ne plu estu komprenebla.

Mi aligxis cxi jare al UEA kaj se mi vere ne vidos emon sxangxi arkaikan kapuson, estis ankaux mia lasta jaro de la aneco kaj provos konvinki aliajn.

Cxu cxeesto de Vergara estas vere nur financa obstaklo? Cxu vero estas, ke iu vere provis sxangxi la direkton?, ordon? Hodiaux oni povas multajn konferencojn gvidi skajpe kaj por tio ne estas bezonaj elspezoj.
Cxu vi vere volas helpi al Esperanto ideo, cxu nur temas pri oportunaj postenoj? Klasbatalo? Hegemonio?

Mi vere komencas ne dubi.
esperanto
esperanto diras:
2010-05-23 14:20
Chi tiu tuta absurda teatro kun la elekto de tiuj estraranoj kaj komitatanoj konfirmas unufoje pli la neceson de mia vizio pri kompleta likvido au abolo de tiuj pezaj strukturoj, kiuj montrighas pli kaj pli enorma balasto por la Asocio kaj kiuj riskas totale ridindigi la Esperanto-movadon ekstere.

Lau mi UEA devus esti reformita tiel, ke ghi konsistu nur el la Centra Oficejo (eble kun reprezenantoj en la landoj), kiu estas la komerca entrepreno de la Asocio. La Centran Oficejon estru kaj kontrolu Administra Konsilio, konsistanta el esperantistoj kaj el neesperantistoj, kun la evito, ke diletantoj ghin gvidu. Kunlaborantoj estas selektitaj kaj enoficigitaj lau severa selekto-proceduro, kiel kutime en la "ekstera mondo".

La Landaj Asocioj fondu iun novan Federacion, kiu povas porti la nomon UEA au Universala Esperanto-Federacio au simile.

Kvankam ambau organizajhoj daure kunlaborus, char ili ja vershajne daure dependus unu de la aliaj, tiel la du dimensioj estus nete apartigitaj kaj chiu povus fari kion li/shi volas, kaj la Centra Oficejo ne plu perdus sian tempon kun asociaj problemoj.

Pri la financado de la tuta entrepreno oni devus inventi kaj evoluigi novan planon. Post iom da jaroj, kiam la membraro de UEA ankorau pli shrumpos, tiu demando chiukaze levighos.

Mi miras, ke tiaj raciaj demandoj ne estas diskutataj. Oni preferas iri kun la kapo tra la muro, lau la maniero de la Estrara Raporto jhus publikigita.

La Esperanto-movado kaj ghiaj anoj devus ricevi novajn stimulojn. Tiuj mankas. La plimulto estas pasiva (tion oni bone povas observi en UK-kunvenoj - kie chefe maljunuloj sidas - kaj ech duone dormas, char tiom ekstreme malinteresaj estas tiuj programeroj). Krom verki mi persone sentas absolute neniajn stimulojn ion ajn fari por Esperanto, en la senco de informado, varbado kaj propagando. Mi mem aperos en UK kaj en Eo-kunvenoj nur denove, se shanghoj estos videblaj.
esperanto
esperanto diras:
2010-05-23 17:17
Cetere mi ne scias chu iu rimarkis, ke la Estrara Raporto de Probal Dasgupta mankas, krom enkondukaj kaj finaj vortoj kaj klarigo/pravigo kio estas la Estrara Raporto. Do, oni ne ekscias, kion li faris en la pasinta, krome redakti LPLP.

En sia malferma artikolo en la junia eldono de la revuo Esperanto (EUA), la aǔtoroj Corsetti/Dasgupta starigas atentindan kaj samtempe kuriozan hipotezon, nome: „Ke la ĉefa problemo de UEA en la pasintaj 60 jaroj estis la malforteco de la usona lando asocio. Ĉar se hodiaǔ reaktuala alvoko de Esperanto estus veninta el la usona kontraǔkulturo, ni estus nun en bona pozicio, kiel… la rokmuzika industrio.“
Ĉu temas pri ŝerco ? Se temas pri serioza hipotezo, ni ĝin povus konsideri kiel vere originala, kvankam ĝi enhavas unu ĉefan penseraron: Jes sub la klarigitaj kondiĉoj ni estus kun Esperanto eble en simila pozicio kiel la usona rokmuziko, se Esperanto ne estus Esperanto, sed la angla.
unuel
unuel diras:
2010-05-23 22:11
Estas rimarkinde, ke la prezidanto de UEA ne scias, por kiuj postenoj li kandidatas, kaj kiel okazis lia kandidatiĝo.
pistike65
pistike65 diras:
2010-05-23 22:30
prezidantoj estas ege okupitaj personoj.
Cetere, pri la laboro de la antaua Elekta Komisiono:
http://www.scribd.com/[…]/Nova-Estraro-elektita-kun-vasta-apogo

amike
Istvan Ertl
vkumaro
vkumaro diras:
2010-05-27 14:50
Mi estis felicha en 2007 char nia landano farighis prezidanto de UEA. Mi divenis ke la prezidanto de UEA kuraghigos nin progresigi la landan movadon. Bedaurinde, mi audis de nia landa prezidanto D-ro Abdul Salam ke la prezidanto de UEA dum la pasintaj 3 jaroj neniam kontaktis d-ron Salam kaj telefone kaj persone, enketi kian helpon UEA povas doni al FEB fortigi la movadon. Renato chiam memorigas nin havi fortan movadon. Sed en nia lando monda kaj landa prezidantoj ne komunikighas. Chu UEA povas shanghi tiun situacion? Mi pensas ke Probal havas devon varti la landan movadon ankau. Alie, li perdas moralan kvalifikon esti prezidanto de UEA. Samtempe FEB ankau perdas oran shancon!
esperanto
esperanto diras:
2010-05-27 19:36
Mi ne scias, kiuj estas la personaj rilatoj inter Abdul Salam kaj Probal Dasgupta, sed lau la Estrara Raporto publikigita en junio 2010 aperis la impreso, ke Probal Dasgupta ne multon faris por UEA dum la jaro (krom kelkfoje vojaghi al Europo kaj elspezi la monon de UEA). Ekzemple la vojagho de Dasgupta okaze de la (vershajne nenecesa surloka) transdono de la Tonkinfestlibro estis komplete superflua (oni povintus fari tion dum la UK), lau tio kion oni vidis en la koncerna filmo pri la (komplete teda kaj formala) ceremonio. Kiu pagis la vojaghon de Dasgupta ? Kaze ke tio ne estis farita, mi pledas/postulas kiel membro de UEA, ke Dasgupta, ESF, Lins au Blanke repagu tiujn vojaghkostojn al la asocio au favorigu la koncernan sumon al la konto de la hinda movado. (Se mi estus membro de la Komitato, mi formale starigus tiun chi proponon).

Lau mi, la ghusteco kaj praveco de mia kritiko, la kritiko esprimita en Spegulo, Libera Folio kaj aliloke, pli kaj pli konfirmighos. Sed la neelteneblaj prisilentado, manipulado, kashado, farsumado, fanfaronado, hipokriteco, flatachado, koterieco, malhonesteco, subpremado, amatoreco kaj diletanteco en la UEA-instancoj alprenis tian neimageble gigantan dimension, ke neniu volas agnoski la faktojn publike.

Tiom longe ke chiuj tiuj nocioj estas aktive aplikataj en UEA, nenio shanghighos en tiu asocio, kiu shajne rigidighis kiel amorfa korpuso, en kiu nur kelkaj funkciuloj, al kiuj oni repagas vojaghkostojn, sed kiuj praktike nenion faras, shajnas profiti.

La eventuala reelekto de Probal Dasgupta certe ne devus resti sen negativaj konsekvencoj. La Landaj Asocioj devus komenci ribelon kontrau tia nenionfarado kaj stagnado.

Al la tuta temo pri elektoj kaj la tuta kritiko en Libera Folio kaj aliloke neniu reagas en la Komitata Listo.

Mi pensas, ke venis la tempo malelekti la tutan komitaton... kiu montrighas superflua krom por kelkaj babiloj kaj malseriozaj decidoj dumkongresaj fare de ridindaj kaj senhelpaj malkompetentaj pseudogravuloj, kiuj devas esti konfrontitaj kun la riprocho de cinika konduto.

Mi pensas, ke mia vocho ne povas esti pli klara... Espereble ghi estos ankau audata.
esperantogo
esperantogo diras:
2010-05-27 21:20
Hierau, la 26an mi legis mesaghon de de Dr Abdul Salam, la prezidanto de FEB (Federacio de Esperanto Barato). D-ro Abdul prezentas la konduton de Probal en la nacia movado. Reagis poste la prezidanto LEE Jung-kee de azia komisiono KEAM. La refuto de Ranganayakulu PV, la sekretario de KAEM estis tuja. Li ne kontentis pri la diroj de LEE.

Chiujn leterojn vi trovos en KONSCIU 52 che http://triumfo.jimdo.com/artikoloj/
pistike65
pistike65 diras:
2010-05-27 22:30
"Al la tuta temo pri elektoj kaj la tuta kritiko en Libera Folio kaj aliloke neniu reagas en la Komitata Listo."
Estu komprenema. Temas pri forumoj de malsama naturo. Ekz. en la komitata listo Vi povas vidi fotojn de fascina ekskurso antau la Israela Kongreso. Kaj mesaghon lau kiu Renato pretas respondi al demandoj pri la laboro de la Elekta Komisiono, kvankam ne pri chio kaj ne tuj. Komitato kiu produktas liston tiel legindan meritas plu vivi.

amike
Istvan Ertl
pistike65
pistike65 diras:
2010-05-27 22:45
http://www.esperantio.net/index.php?id=1314

"Dasgupta: li eliris sufiĉe taŭzita el la draŝado aranĝita en la skandalgazeto kiu konstante subtenas la Centran Oficejon kaj la ĝeneralan direktoron specife. Se tiu atako havas malantaŭ si efektive fortan opozicion, Dasgupta riskas ne esti elektita kiel B-komitatano; kio, laŭ lia lastatempa deklaro, kaŭzus lian rezignon pri dua prezidanta mandato."

Kompatindulo, verkinta chi tion! Li kredas ke chiuj funkcias lau liaj mensaj strukturoj, mahhinaciaj kaj manipulaj.

amike
Istvan Ertl, kiu verkis chi vortojn sub rekta diktado de Osmo Buller, preghinte rozarion bullerismo-kamachisman
esperanto
esperanto diras:
2010-05-28 01:37
Unue: Libera Folio ne povas esti konsiderata kiel skandalgazeto, sed ghia(j) redaktoro(j) klopodas, profesiece kaj lau jhurnalisma etiko, trakti temojn, kiuj estas gravaj kaj interesaj. Neniu alia Eo-organo tion faras. Char la laboro estas honorofica kaj mankas tempo, ne eblas trakti chiujn temojn kaj same profunde. Lib. Folio havas mian plenan subtenon kaj kiel sendependa organo ghi meritas la plenan subtenon de la tuta movado. Se Lib. Folio mankus, en UEA regus ech pli forta sekretumado. Nur pere de Lib. Folio eblas malkashi certajn aferojn.

Char iam Lib. Folio aperigis kritikajn pecojn de Camacho kaj aliaj kritikantoj pri la Civito kaj Silfero, kiu lau bona itala maniero restas dumvive ofendita kaj venghema, pro tio Silfero arogas al si nomi Lib. Folion skandalgazeto. Kaj kio estas HeKo ? Konvena termino por esprimi kio estas HeKo lau mi ankorau ne estas inventita. La Belartaj Konkursoj lanchu konkurson pri invento de tauga termino por esprimi kio estas HeKo.

Due: Libera Folio lau mia kompreno ne "konstante subtenas la Centran Oficejon", nek ghian ghen. direktoron persone.

Cetere se indus subteni unu aferon en la Eo-movado, tiam ghuste temus pri la Centra Oficejo, kiu estus subteninda, char ghi faras kaj plenumas la tutan laboron de UEA grandparte mem.

Trie: Jam neniu plu komprenas la ludon: Funkciuloj kiuj kandidatas samtempe por diversaj oficoj en komitato/estraro kun la espero ke por unu el ili ili estos elektitaj. Tiuj homoj prefere rezignu pri tiaj kandidatighoj, char tia konduto estas malhonesta.
esperanto
esperanto diras:
2010-06-10 16:24
Kia altnivela komento! (kaj kia fusha lingvajho!)
http://groups.yahoo.com/group/komitato-de-uea/message/5669

Cxu temas pri akademia nivelo?
esperanto
esperanto diras:
2010-06-28 21:35
Kun interesigho mi legis tion chi:
http://groups.yahoo.com/group/komitato-de-uea/message/5719

Flanke de Spegulo ni jam analizis la publikigitan version de la Strategia Laborplano, kiu estas publikigita sur la retpaghoj de reto.uea.org. (komparante ghin kun la Laborplano 2001-2010).

Akra kaj detrua kritiko de tiu (nekutime diletanta) Laborplano estos certigita flanke de Spegulo.

Pli frue al Corsetti mi komunikis plurajn konsilojn kaj rekomendojn rilate tiun Laborplanon - ech unu el ili ne estis konsiderata kaj chiuj kritikitaj punktoj lasitaj (ech pli stulte la de mi kritikitaj ridindaj "ebenoj" estis anstatauitaj per "ebentavoloj").

Kiel ajn, ni aperigos nian kritikon pri tiu publikigita Laborplano, ech se ghi ne estos akceptita en Havano kaj prokrastita.

Per chi tiu publikigita formo de la Laborplano Probal Dasgupta definitive diskreditis sin kaj pruvis sian malkapablon. Mi esperas, ke la komitato en Havano ne konfirmos lian kandidatighon kiel prezidanto kaj ne reelektos lin. Estus tri perditaj jaroj. Necesas rapide konstrui alternativon al Dasgupta. Se Fettes ne montrighas matura, en kazo de neceso necesus peti Tonkin denove disponighi kiel prezidanto de UEA (au kadre de ia provizora estraro) por la venontaj tri jaroj, por ke li povu efektivigi la reformojn, kiujn li proponis en "Lingvo kaj Popolo", kaj pretigi la epokon post la nuna estraro, kune kun kompetenta teamo de seriozaj personoj. Pri la financoj ni shatus vidi la kunlaboron de G. Maertens. (Cetere ni studis ankau la publikigitan spezon de UEA kaj vidas tie shparpotencialon de 10%).

Ankau pli grandan influon fare de la ghenerala direktoro de UEA ni postulas en la tuta diskuto.

Cetere ni ankau ne rekomendas M. Gutierrez kaj St. Keller kiel novajn estraranojn, char tio havus neniun sencon. Ankau pri reestraranigho de A. Wandel ni ne entuziasmas. La motivoj por tiu malentuziasmo estas tutmovade konataj.

Al B. Pietrzak kaj Cl. Nourmont-Moon ni donas la plej lastan shancon profilighi.

Se en Havano kunsidos nur relative malmultaj komitatanoj, kiuj montros sin senhelpaj kaj malkompetentaj, necesus kunvoki eksterordinaran komitatkunsidon ekzemple en Rotterdamo, en autuno au vintro 2010 kun la cheesto de la tuta komitato plus eksteraj konsilantoj kaj ekspertoj. La situacio estas nun tro serioza por lasi ghin al la hazardo.
Esperantoluna
Esperantoluna diras:
2010-06-29 08:57
Nova?, malnova nova, cxu iama nova?
Jen estas demando laux sxekspira maniero, cxu ni volas novan direkton, cxu ni volas estis aux malesti.
Sxajnas al mi , ke elekta komisio havas kapdoloron.
La lasta propono de Andreo ne estas tiel radikala kiel kutime, kaj oni devus vere en tiun direkton pripensi.
Se vere neniu trovigxas, kiu scipovus komenci evoluigi, modernigi la asocion, tiam sxajnas al mi la propono de Andreo kun iama prezidanto de Tonkin pli bona solvo, ol nur dauxre flosi nesciante kien.
Mi mem opinias, ke elekto de venonta prezidanto devus esti rezulto ne de elekta komisio, sed unue pli bone de koferenco de fakuloj. Unue ili devus ellabori direktivojn por racia kaj gxusta vojo. Nur post tiu konferado povus ekagi la elekta komisio.Momente la elekta komisio mem ne scias kiu estus bona, cxar ne scias por kio. La celoj estas ege nebulaj kaj novajn ideojn ili timas kiel "diablo la sanktan akvon"!
Ankaux nenio okazus, se elekto de prezidanto prokrastus gxis venonta kongreso.
Dum unu jaro oni havus suficxe da tempo por serioze okupigxi pri fakto "Quo vadis UEA"
!
esperanto
esperanto diras:
2010-07-01 23:04
esperanto
esperanto diras:
2010-11-21 15:36
Lau tiu raporto oni ekscias ke Renato Corsetti volis en Havano sendi hejmen la novan estraron.
http://www.esperanto.de/ea/2010/ea2010_5_1.pdf :-)

Sed ech Schäffer devis konfesi, ke la dumsemajna programo estis "iom magra". Supozeble che tiu UK temis pri chefe turisma arangho.

Do, oni vidos, kiel la revuo Eo aktuell evoluos sub la nova "reghimo".
La malnova redaktoro Schubert almenau multe klopodis por tio, ke en la Eo aktuell aperu ankau informoj pri la svisa kaj austra movado.

Bedaurinde oni maltrafis produkti iun komunan Eo-gazeton de D-A-CH-Eo-organizajhoj, sed eble tiuj ideoj ja ne tute mortis.
Esperantst
Esperantst diras:
2010-11-21 20:02
Mi ne plendas ke vi aperigis la artikolon, sed bv. kompreni ke vi bezonas permeson publikigi parton de la revuo. Ĉu vi ricevis la permeson pri la publikigo de la artikolo en Libera Folio?
esperanto
esperanto diras:
2010-11-21 22:42
Mi multe miris pri via interveno kaj ne komprenas vian problemon.
Kiel vi vidas lau la retadreso de la ligo, la koncerna artikolo estis publikigita sur esperanto.de kaj ne de Andy Künzli (se vi celis diri tion), kaj mi nur faris indikon al tiu retpagho, kiel en aliaj kazoj. Por tio oni (t.e. mi) bezonas nenian kopirajton nek permeson. En tiu senco la artikolo ankau neniel estis (re)publikigita en Libera Folio. Chu tro komplika klarigo ?
Esperantst
Esperantst diras:
2010-11-21 23:03
Mi devas peti pardonon! Vi tute pravas ke la artikolo aperis en la publika paĝo de Esperanto.de. Mi ne rimarkis tion kaj pensis ke vi mem produktis la pdf-dokumenton. Do, vere neniu problemo!