Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2010 / Kontrakto de Stano Marček nuligita

Kontrakto de Stano Marček nuligita

de Redakcio Laste modifita: 2010-07-23 06:16
Laŭ la nov-malnova prezidanto de UEA, la papera revuo en la reta epoko havas ĉefe arkivan funkcion. Spite tiun supozatan malgravecon de la revuo, la malnova estraro decidis ne renovigi la kontrakton de la nuna redaktanto, sed malfermi konkurson por dungi novan redaktoron. Ankaŭ la nuna respondeculo pri la revuo rajtos partopreni en la konkurso. Laŭ nova estrarano Amri Wandel, la revuo devas plaĉi "ne nur al la intelektuloj de 'Libera Folio'".

Kiel unu el siaj lastaj decidoj la foriranta estraro de UEA decidis ne daŭrigi la nunan kontrakton pri la redaktado de revuo Esperanto kun Stano Marček sed organizi konkurson, en kiu rajtas partopreni samrajte ankaŭ la nuna redaktoro. La decido estis farita lunde vespere, kaj la afero fariĝis publika marde, en la kunsido Nova estraro sin prezentas. Surbaze de la intervenoj de nunaj estraranoj, kiuj ankaŭ estis membroj de la ĝisnuna estraro, eblas konkludi ke la decido ne estis unuanima, tamen la plimulto estis por la konkurso.

La decido estas farita surbaze de analizo de redakcia politiko kiun la estraro faris. Laŭ estrarano pri informado kaj ĝenerala sekretario Barbara Pietrzak la tasko de estraro estas ankaŭ aŭskulti la membraron kaj surbaze de kritiko kiu lastatempe aperis, la problemo de la redaktado de revuo ne estas solvita bone. Laŭ Pietrzak la revuo estis traktita en ĉiu kunsido de la pasinta estraro.

Amri Wandel, nova estrarano, rebatis la kritikon prezentitan en Libera Folio kaj diris ke revuo Esperanto devus plaĉi al ĉiuj legantoj kaj ne nur al tiuj intelektuloj de Libera Folio. Se la revuo komencas sekvi tro specife unu rolon, tio povus damaĝi la aliajn funkciojn de la revuo kaj tiam ne plaĉi al ĉiuj. La prezidanto Probal Dasgupta opinias ke en la reta epoko la papera revuo havas plejparte nur arkivan funkcion.

Eksa komitatano Edwige Tantin-Ackermann estis konsternita pri tio, ke la malnova estraro faris tian decidon kiel sian lastan decidon. Laŭ ŝi necesus ke la estraro donu la rezultojn de sia analizo al la nova estraro kaj lasu tiun fari la decidon.

Ĝenerale la nova estraro estas kontenta pri la nuna stato de aferoj en UEA, kaj, dum la antaŭa estraro devis barakti kun financaj problemoj, nun la financa bazo reaperis kaj eblas fari novajn iniciatojn.

Laŭ rezultokalkulo, la bilanco de UEA unuan fojon superis 5 milionojn da eŭroj. La kresko de 2008 estis preskaŭ duonmiliono da eŭroj, al kio plejparte kontribuis la evoluo en la monda financa merkato. Laŭ pluraj estraranoj la novaj iniciatoj kaj projektoj devas esti tiaj ke ili konformu kun la bezonoj de la reta epoko.

El Havano raportis Jukka Pietiläinen

arkivita en: ,
esperanto
esperanto diras:
2010-07-20 23:37
Finfine la glacio rompighis, kaj ne chio estas tiom senespera. Estas bone, ke Marcek devas konkursi - sed espereble la konkurso ne finighos per farso kaj la nova redaktoro estos la malnova, pro manko de alternativa opcio au simile.

Se la rimarko de Amri Wandel vere estis tia kiel priskribita en la supra raporto, oni devas komenti (kaj rifuzi) ghin kiel komplete maladekvatan kaj nekvalifikitan. Estis granda eraro reelekti lin en la estraron.

Shajnas ke Dasgupta pli kaj pli komencas adopti la argumentojn de diversaj Liberfolianoj kaj Spegulanoj. Pli bone malfrue ol neniam, kiel diras germanlingva proverbo.

Oni povas esti scivolema kiu estos la sorto de la proponita fusha Strategia Plano. Bedaurinde ghis nun oni ne sekvis la rekomendojn de Spegulo, kiuj ja estos neeviteblaj.

 
slavik
slavik diras:
2010-07-21 00:25
Reklamo estu pagata, mi opinias. Estas ne tre etike lasi komentojn, kiuj aspektas kiel nekaŝita antaŭenpuŝo de certa periodaĵo.
esperantogo
esperantogo diras:
2010-07-21 09:57
Nenio shanghighas. Chiam la sama taktiko, char chiam estas la samaj homoj, kiuj decidas. Mi vetas, ke Stano Marchek neniam revenos al la redakcio? Ni vidu paralelon.
Fine de 2005 la tiama estraro de UEA kun Maritza kiel estraranino pri landa agado abrupte mal-starigis la afrikan komisionon, kiun mi tiam kunordigis. Oni petis de afrikaj esperantistoj, ke ili kandidatighu por nova komisiono. Tiam ankau mi kandidatighis. Kio okazis poste ?
Estis starigita nova komisiono kun Jean CODJO kiel kunordiganto, kvankam Jean tute ne kandidatighis. Min oni akceptis en la komisiono. Estas klare, ke UEA-moshutloj jam havis sian homon, antau ol lanchi la alvokon. Ghuste tiel okazas ankau nun.

La koterio UEA-n gvidanta jam havas sian homon por la redaktado de la revuo Esperanto. Alia parelelo vidighu en la rolo de Libera Folio.

Mi reiru al la fino de 2005. Libera Folio aperigis artikolon pri afrika oficejo kaj tiam metis malverajn asertojn pri mi kaj la administrado de la oficejo. Kelkajn tagojn poste Maritza, sub la premo de la koterio UEA-gvidanta, mal-starigis Afrikan komisionon.
Chu Libera Folio ne aperas kiel heroldo de UEA-moshtuloj ?

Kiam aperis la artikolo pri Marchek en Libera Folio, mi tuj komprenis la ludon. Lin oni eliminas. Kaj nun chio estas klara al chiuj.
Kiel mi jam diris, solvado de la problemoj, en kiujn UEA-korifeoj plonghigis la asocion trovighas ne en la eliminado de Stano. Oni bezonas spertan "kuraciston" por diagnozi la malsanon de UEA kaj tuj proponi kuracilon. Certe UEA suferas je bulosmito, kaj ghi resanighos nur kiam okazos grava shangho che la koterio UEA-n gvidanta.

Mi konsilas al Stano ne kandidatighi, char ech se li estas la sola kandadito lin oni neniam prenos. La moshutloj de UEA jam havas sian homon. Kio estas certa, tio estas, ke tiu homo neniam povas chiupunkte pli bone fari ol Stano. Ni vidos.
Esperantoluna
Esperantoluna diras:
2010-07-21 10:44
Mi ne kredas, ke nova balailo helpos forigi la komasitan sterkon. Jam ne estas tiel granda sterko, ke balailo ne hepas - granda forko kaj sxuvelilo.

Povas esti, ke oni trovis laux linio pli fidelan personon, sed mi dirus oni volas nur montri, ke oni agas! La redaktoro estas tiel bona kiel kunlaborantoj. Pri kio li raportu? Eble nova povos skribi kion oni ne faras kaj tio jam estas arto.

Mi persone dezirus, ke la revuo pritraktu novajn vojojn en agadkampoj, pri reorganizo de UEA, pri seriozaj analizoj kaj konkludoj, pri postuloj kaj protestoj de demokrata lingva politiko ktp. ktp....

Al nova malnova UEA mi deziras kosman verdan lumon, kiu mirakle de malnovaj malspertuloj formus novajn kun fulmotondraj ideoj.Mi skribas tion iom sarkasme, cxar scias, ke tio ne eblas.

Tamen unu fajreto de espero mi havas. Se niaj regantoj vere ekkomprenis, tiam baldaux organizos komisionon por ellabori direktivojn por estonto kaj ankaux por sxangxi antaux cxio elektan regularon.

Ili mem devus konkludi, ke per tiuj koroditaj pafiloj de pasinta jarcento oni ne povas venki!
PatrickSandrine
PatrickSandrine diras:
2010-07-22 11:24
Ĉu vi ĉiuj fieras pri viaj fiagadoj kontraŭ Stano Marĉek ? Jes, fieru ĉiuj ! vi sukcese forpelis tiun, kiu agadas por Esperanto dum sia tuta vivo. Dankon al LF por tiu kampanjo kontraŭ Marĉek ĵus antaŭ la UK. Vi ja atingis vian celon. Gratulon ! Niaflanke, ni ploradas tiun decidon de Estranoj de UEA, nur pro viaj premadoj. Kaj de nun, dank'al vi ĉiuj, UEA kaj kompreneble la revuo jam perdis pliajn abononantojn. Kaj pro tio, neniu aŭdacu kulpigi Stano-n. Kaj kiel sugestis Koffi, ni esperas, ke Stano jam forlasis la UK-on kaj eĉ ne partoprenos la anoncitan konkurson. Li ne meritis tion malgraŭ viaj premadoj. Ni nun certas, ke iu celis la postenon aŭ simple celis postenigi sian amikon. Konklude, ni simple deziras aldoni, ke Esperantujo kaj UEA nur estas rubaĵoj, kaj de nun rifuzas pagi eĉ ne unu centimon por pagi vojaĝojn, restoraciojn, hotelojn luksajn ktp al tiaj homoj.
Al LF, ni simple diras : ne aperigu tiun komenton laŭvole sed almenaŭ ni scias, ke vi legos kion ni pensas pri via informilaĉo kiu nur vivadas per klaĉoj kaj malfeliĉo de aliuloj. Ni tuj fermas tiean konton. Tamen, se iu deziras respondi al ni, simple uzu nian propran retadreson : patricksandrine@gmail.com
Dankon al Gbeglo pro liaj ĉiufoje adekvataj komentoj.
Rezume, vi ĉiuj ja sukcesis naŭzigi nin kaj ne nur ....
Daŭrigu tiel, kaj baldaŭ kabeos multaj aliaj antaŭaj kredantoj je Esperantujo.
Ĝis neniam.
PatrickSandrine
PatrickSandrine diras:
2010-07-22 11:55
Simple ni deziras korekti eraron pri siglo kaj peti pardonon al vera LF (Literatura Foiro. Nia komento kompreneble koncernas nur Libera Folio. Alian peton : Dankon al Libera Folio fermi nian konton ĉar ni bedaŭrinde ne sukcesis mem fari. Ĉu ni estas malliberaj kiam ni aliĝas al tiu hororo ?
chielismo
chielismo diras:
2010-07-22 13:05
Saluton al Stano Marĉek !
Min impresas Stano Marĉek denaska idealisto kaj energieplena ĉiam por nia movado multjarojn! Fakte, revuo ESPERANTO estas tre maldika,kie plej kompetenta redaktisto ne kapablas kuiri ĉian gustaĵon favore al diversaj manĝemuloj. Li jam faris plejeblecon. Koran dankon pro lia kontruiado al nia movado!
esperantogo
esperantogo diras:
2010-07-22 21:49
En la relisto UEA-membroj, Osmo BULLER skribis :
"Pro miskomprenoj necesas precizigi, ke Stano Marcek ne estis maldungita, sed la malnova Estraro retiris la nunan kontrakton kun li. La nova Estraro baldau anoncos konkurson pri la redaktora posteno (ekde januaro 2011), malferman tiel al la nuna redaktoro kiel ankau al aliaj. Marcek restos redaktoro ghis la fino de la nuna jarkolekto. Do, ne temas pri "maldungo" kun tuja ekvalido. La kontrakto kun Marcek chiam validis por plena kalendara jaro kaj renovighis automate por la sekva jaro, se unu el la partioj ne retiris ghin antau la fino de augusto.

Krome la malnova Estraro transdonis al sia posteulo la taskon revizii la dokumenton pri la redaktopolitiko de la revuo "Esperanto" konforme al la spertoj ricevitaj dum la pasintaj jaroj".

Mi tuj reagis :

"Nur naivuloj kredos vin. Kiom da novaj homoj en la estraro ? Chu la reviziado de redaktopolitiko implicas anstatauigon de la redaktoro ?
Kial la revizio pri kiu vi parolas ne koncernas ankau la tutan statuton de UEA ? Chu vi ne scias, ke tiu statuto jam eksmodighis ?
Stanon vi simple maldungis. Dankon !"

Ghis nun mia mesagho ne aperis en la retlisto UEA-membroj. Certe oni komprenas la kialon. UEA-gvidantoj plubaras la vojon al miaj mesaghoj aperi al la publiko. Plian dankon al UEA-gvidantoj, kiu certe pagos chion iam. Ni vidos.
DanieleBinaghi
DanieleBinaghi diras:
2010-07-22 12:18
"</i>La prezidanto Probal Dasgupta opinias ke en la reta epoko la papera revuo havas plejparte nur arkivan funkcion</i>".

Plejparte, sed ne tute: ni ne forgesu ke estas homoj kiuj, pro la plej malsamaj kialoj, povus daŭre esti atingeblaj ĉefe (aŭ nur) per paperaĵoj... Rezigni pri papero, favore al bitokoj, ne nepre helpos al nia movado...
edmundo
edmundo diras:
2010-07-22 12:43
Cetere, mi dubas, ĉu papera revuo taŭgas por arkivo. Arkivo estu traserĉebla per komputilo, ĉu ne?
Filarete
Filarete diras:
2010-07-22 13:16
Kion ajn oni pensas pri la nuna redaktado de la revuo, foje necesas shanghoj. Post tiom da jaroj, la revuo bezonas novan impulson, freshajn ideojn, kaj novan pli modernan grafikan veston. Espereble ghi farighu malpli provinca kaj anstataùu la lokajn novajhetojn pri la kluboj per pli ampleksaj debatoj kaj informoj. Ja ekzistas lokaj kaj naciaj bultenoj!
mbavant
mbavant diras:
2010-07-22 22:35
Ĉu ŝablona esprimo anstataŭu pensadon? Oni ne DEVAS evolui, sed se ja estas pravigita deziro evolui, nenio malhelpas, ke la evoluon konduku la nuna redaktoro. Estis jam pluraj evoluoj en la lastaj jaroj, i.a. koncerne la grafikan aspekton.
Filarete
Filarete diras:
2010-07-23 19:07
Mi ne scias chu la grafika vesto evoluis lastatempe char mi abonas la revuon jam nur ok monatojn. Sed la grafika vesto estas terura, memorigas provincan jhurnalon en la 70aj jaroj. Ho ve tiuj multnombraj stultaj fotoj de esperanto kluboj kaj aranghoj kun homoj en vicoj kiuj shajnas elskatoligitaj sardinoj! Kiam mi legas la revuon en metropoliteno (kaj atenta tralegado ne postulas pli ol entute unu horon) mi provas kashi la kovrilpaghon por ne doni al kunvojaghantoj malbonan vidan impreson pri esperanto...
mbavant
mbavant diras:
2010-07-23 23:05
Hm, ĉu grafika arto estas ekzakta scienco? Ankaŭ mi ne tro ŝatas la kovrilojn kun "elskatoligitaj sardinoj", sed mia gusto ne estas universala. Cetere tio ne multe rilatas kun grafiko, sed prefere kun la eldona politiko kaj la celita publiko. Denove ni venas al la demando, ĉu la eldona politiko estas klare difinita kaj ĉu la redaktoro kapablas ĝin envivigi.
mbavant
mbavant diras:
2010-07-22 22:18
Mi aliĝis al la petskribo nun cirkulanta en la kongresejo, ĉar mi opinias la traktadon, al kiu estas submetata Stano nedigna. Ĉu vere estas kampanjo, aŭ ne, mi ne povas diri, sed aspektas tiel, kaj tio ne plaĉas.

Se la Estraro havas novan koncepton pri la revuo, ĝi donu direktivojn al la nuna redaktoro kaj taksu, kiagrade tiuj direktivoj estas obeataj, kun eventuala maldungo aŭ nerenovigo de la kontrakto, se evidentiĝas, ke la direktivoj ne estas respektataj (laŭ objektivaj kriterioj).

Se estas pluraj kandidatoj, ne estas sensence krei iom da konkurenco, sed la ideo pri konkurso aspektas al mi ne tre serioza.
esperantogo
esperantogo diras:
2010-07-22 22:48
Estas bone, ke kongresanoj montras sian nekontentecon pri la anonco de la pupoj maldungi Stanon. Mi konscias, ke tiun decidon faras ne la estraro (puparo) mem, sed Osmo BULLER, kiu chiam agas kashate sub Libera Folio. Pri tiu chi traktado al Stano respondecas nur unu homo, Osmo BULLER. Oni jhus legis la klarigojn de Osmo pri la traktado. Kial ne reagis la estraro mem ? Se Osmo reagis tiel, oni komprenu, ke chion faras li por elimini Stanon. Nekredeble !
mbavant
mbavant diras:
2010-07-25 19:59
Vidinte, ke mia supra komento estas reprenita en HeKo en maniero tendenca, mi sendis jenan proteston al ĝia redakcio:

---
Jam ne plaĉas al mi, ke mia nomo aperas en HeKo 445 inter mencio de iu "bullerisma-kamaĉisma rondo" kaj senvualigo de ies intimeco, vera aŭ supozata. Mi petas, ke vi forigu tiun deklaron, kiun mi faris ne al vi.

Plie, la teksto, kiun vi citas devenas de Libera Folio. Laŭ la politiko de tiu organo vi rajtas "represi" la tekston, nur se la fonto estas indikita.
---

pistike65
pistike65 diras:
2010-07-25 22:35
amike
Istvan Ertl
Jorge
Jorge diras:
2010-07-28 16:36
Estas amuze, ke iu stultulo kun "civitaneco" mencias mian nomon lige kun hipoteza kampanjo, en kiu miascie mi neniam partoprenis. Espereble neniu serioze opinias min decidiva "cerbo en la ombro" de UEA, asocio pri kies estraraj kaj komitataj postenoj mi neniam esprimis ajnan intereson.

Cetere, mi konsentas pri tio ke la "senvualigo de ies intimeco, vera aŭ supozata" estas gejofobia ago ne nur kondamninda sed ankaŭ vominda.
yves_bellefeuille
yves_bellefeuille diras:
2010-07-28 19:16
La t.n. Civito estas neglektinda absurdaĵo. Ne zorgu pri kion ĝi diras.

"La Konsulo reprenos siajn funkciojn post trisemajna foresto. La tuta esperanta popolo estu dankema al la Vickonsulo." - Heroldo Komunikas, n-ro 418.
Jorge
Jorge diras:
2010-07-29 09:58
Tio memorigas min ke, antau jaregoj, TEJO elektis junan Silferon sekretario de Tejo kun _lia_ kondicho ke oni shanghu la nomon de la posteno al "Ghenerala Sekretario". Estus bele kompili atestojn pri tiuj tempoj.

Cetere, mi havas hejme tre sukan leteron de Claude Piron pri la kazo Silfer-Martinelli (ne nur; ankau pri neologismoj), kiu espereble iam bele sidos en la E-muzeo en Vieno.
pistike65
pistike65 diras:
2010-07-29 13:06
Kial muzeen? Kial nuntempuloj ne rajtu ghui la vortojn de Piron?
amike
Istvan Ertl
Jorge
Jorge diras:
2010-07-30 08:32
Nu, se Silfer arogas al si la rajton insulti kaj kalumnii chiun kiu kritikas liajn mediokrulan umbilikismon kaj diktatoreskan deliradon (http://esperantio.net/index.php?id=1391), eble oni devus fari publika tian leteron pri li fare de unu el la plej popularaj E-aktivuloj.
pistike65
pistike65 diras:
2010-08-29 20:32
Jes, kial ne publikigi la leteron en Libera Folio?

amike
Istvan Ertl
esperanto
esperanto diras:
2010-08-29 21:24
Chu mi verku Svisan Silferan Enciklopedion ?
esperantogo
esperantogo diras:
2010-07-30 09:50
Ne nur Jorge CAMACHO frandu la sukon de Claude PIRON. Ankau mi shatus gustumi ghin. Chu Jorge povus disponigi al mi la sukeran leteronde Claude PIRON je mia adreso esp.tog@cafe.tg ?
Jorge
Jorge diras:
2010-07-30 17:58
Mi jhus provis sendi ghin al vi per privata retmesagho, sed la retservilo resendis ghin al mi kvazau temus pri spamo.
esperantogo
esperantogo diras:
2010-07-30 19:37
Mia adreso estas <esp.togo@cafe.tg>
Vidu, ke supre mankas O

Vi povas uzi ankau alian adreson : <esp_togo@yahoo.fr>

Anticipan dankon !
Jorge
Jorge diras:
2010-08-26 18:48
Antaŭ preskaŭ unu monato mi skribis: "Tio memorigas min ke, antaŭ jaregoj, TEJO elektis junan Silferon sekretario de Tejo kun _lia_ kondiĉo ke oni ŝanĝu la nomon de la posteno al 'Ĝenerala Sekretario'."

Montriĝas ke mi memoris mise la anekdoton. Kontrolante la fakton kelkan tempon poste, mi ricevis konfirmon pri la okazo, tamen kun unu ŝanĝo: temis ne pri TEJO sed pri IEJ (Itala E-Junularo).

(Ĉiel ajn, mi ne trovas informoj pri la afero ĉe http://iej.esperanto.it/historie/index.eo.php, eble ĉar ĝi okazis en pli frua periodo ol 1976-1977)

Jen kial mi insistas pri tio ke estus bele kompili personajn, precizajn atestojn pri tiuj tempoj, diroj kaj faroj...
Jorge
Jorge diras:
2010-08-26 18:50
edmundo
edmundo diras:
2010-07-22 22:51
Ŝajne la TTT-ejo uea.org ĉesis funkcii. Ĉu iu jam ricevis numeron 4 de Havana Karavano?
Jorge
Jorge diras:
2010-07-23 10:59
Kaj ĉu iu jam konas la rezultojn de la ĉi-jaraj BK de UEA?
edmundo
edmundo diras:
2010-07-23 11:08
Nu, laŭ la programo, kaj mia kompreno pri la hordiferenco, la koncerna programero finiĝis antaŭ 11,5 horoj. Do verŝajne iu jam konas la rezultojn ...

(Diversaj fontoj asertas, ke Kubo estas ĉe UT-4, kvar horojn post la universala tempo.)
edmundo
edmundo diras:
2010-07-23 11:13
Ĉu vi timas, ke gajnis ia teatraĵego, kiu plenigos felietone la tutan jarkolekton de BA?
Jorge
Jorge diras:
2010-07-23 18:26
Se premiiĝus altkvalita, vere leginda teatraĵo, ni ĝojus povi publikigi ĝin en unu BA-numero (ĝi devus esti longega por bezoni pli ol unu "boaon" aŭ, kiel Edmundo diras, tutan jarkolekton).

Tiajn ni jam publikigis, ekzemple la radiodramon "Morgaŭ, ĉiam morgaŭ" de Paul Gubbins (en BA2: http://www.beletraalmanako.com/boao/ba2/index.html) aŭ "Poŝtoficejo" de Robindranath Tagor (en BA5: http://www.beletraalmanako.com/boao/ba5/index.html).
Jorge
Jorge diras:
2010-07-23 19:23
Ĉu ili kunvenas (ha!) vane?
fjmoleon
fjmoleon diras:
2010-07-22 23:10
Mi ne konas (persone) la homon Stano, mi do malparolos pri li. Sed mi konas la revuon: antau kelkaj jaroj, post longega ne-UEA-aneco, mi abonis la revuon. Konato prikomentis, ke mi bedauros la forjhetitan monon. Li pravis.

Nun mi estas MJ k legas la revuon perrete. Nu... "legas" estas iom tro granda vorto: nekrologoj, laste aperis k similajhoj. La ceteron mi trovas tedega k sen ajna intereso. Chu pri tio respondecas la redaktoro, la gvidaj organoj de UEA au la ghenerala monda situacio, tion mi ne povas prijughi. Sed mi konis brilajn periodojn de la revuo, mi do scias, ke la revuo povas esti brila (ekz. en la okdekaj jaroj, kiam mi lernis E-on, la revuo estis ekstreme interesa. Au eble ankau mi estis alispeca).
esperantogo
esperantogo diras:
2010-07-23 09:49
La UEA-mashinon stiras ne la estraro, sed la ghenerala direktoro. Mi havas la shancon kunlabori ankau kun Trevor STEELE kiel ghenerala direktoro de UEA. Estas tre granda diferenco inter ambau direktoroj. Chiun gravan decidon en UEA por elimini UEA-membrojn ordonas la ghenerala direktoro Osmo BULLER. Vidu kiel oni anoncis la eksigon de Stano.

Osmo parolas pri decido de la malnova estraro, kaj plano de la nova estraro por konkurso, kiun ankau Stano rajtas partopreni. Li volas kredigi, ke la estraroj respondecas pri chio. Kial li emas kashi sin ? Kion povas la estraranoj antau Osmo. Kion povas Maritza, kiu duafoje revenis en la estraron. Shi tiom shatas la postenon, ke ekster ghi shi chiel klopodas por reveni kaj jen shi denove en ghi. Chu tia homo povas kritiki agon de Osmo BULLER. Jes estas aliaj virinoj en la estraro.

Claude NOURMONT nun pasigas sian trian mandaton dum Barbara, sian duan. Ni vidu kiel tiuj homoj alkrochighas al la estraraj postenoj. Chu vi pensas, ke ili estas tie pro tio ke ili estas kompetentaj. Mi tute ne diras, ke ili estas ne kompetentaj, sed, mi nur flustras, ke ne sur kompetenteco bazighas la fabrikantoj de la estraro por fari sian laboron. Ankau Loes estas che sia dua mandato. Kaj kio pri Amri.

Lo povas nenion fari krom lojali al la homoj, kiuj elektis lin en la estraro. Oni povas memori kio okazis en Montpeliero en 1998, kiam elektighis la tiama estraro. La nederlandano Fred de GEUS ( Pardonu, mi ne plu bone memoras ghustann ortografion de la nomo) demisiis dum la elekta procezo, kiam estighis diskuto/disputo inter Amri kaj Michela. Finfine Amri ne povis eniri la estraron. Tamen li revenis poste kaj pasigis unu mandaton, antau ol reiri. Jen li pliafoje revenis. Se li tiom shatas la kukon de UEA-estraro, li povos nenion krom plachi al la mastroj. Tiel kondutas ankau Renato CORSETTI, kiu neniam povas forgesi, kiel Osmo BULLER traktis lin en 2001-2002. Renato ne plu volas havi tian sorton, kaj tiel farighas JES-homo de Osmo BULLER. Eble oni demandos pri Probal. Ni vidu !

En propra lando Probal estas kontesta, char li ne kontribuas en la agado en sia lando. Chu vi pensas, ke tiu homo povas fari ghuste tion, kion li celas por la bono de Esperantujo. Vere li preskau nur pupece agos, kaj en tio kulpas ne li, sed la fabrikantoj de UEA-estraroj. Eble Stefan KELLER, la nova estrarano, estos la espero de UEA. Ni vidos. Li havas la bonan shancon, ke li spertas nun kiel grumblas UEA-membroj pri la decido de Osmo BULLER eksigi Stanon. Certe li lernos de tio, kaj ne permesos al iu devigi lin pensi per lia kapo. Mi ne scias, chu iam en sia laboro, Stano rifuzis pensi per la kapo de UEA-gvidanto. Tian agon UEA-gvidantoj chiam sankcias.

Mi povas aserti, ke la kulpo de Stano kushas ne en la redaktado de la revuo, sed aliloke. Li estis tre fidela al UEA-gvidantoj, kaj ne povis aperigi en la revuo raportojn pri la agado en Togolando de 2006 ghis nun, nur char UEA-gvidantoj malpermesis tion al li. Mi nun memoras kion diris en 2006 la ruso Andrey, kiu prizorgas la retejon de UEA. Kiam subite malaperis en UEA.ORG chiuj informoj pri Afrika Oficejo, mi tuj demandis lin. "Oni abrupte petis de mi, ke mi forigu chion", respondis la kompatinda Andrey. Vere putregas la sistemo en UEA.

Ni jam bezonas Esperantajn; Gotamon, Jesuon au Mahometon por savi nin. La kazo Stano estas unu el multaj okazintaj, okazantaj kaj okazontaj. Mi gratulas la homon, kiu iniciatis la proteston de kongresanoj pro la decido de Osmo BULLER nuligi la kontrakton de Stano. Mi konfirmas, ke ne la estraro nova au malnova faras ion, sed Osmo BULLER. Chiuj protestoj estu direktiaj ne al la kompatindaj estraranoj, sed nur al Osmo BULLER, kiu agas tra Libera Folio, kiel kutime, por kredigi, ke Kalle, Istvan kaj Jukka montris la dezirojn de UEA-membroj. Ne, tute ne estas tiel. Osmo BULLER chiam manipulas homojn kaj chiel manovras por elimini homojn.
pistike65
pistike65 diras:
2010-07-24 11:20
Lau la kongresa kuriero nro 4:
"La nova Estraro respondis... La tuta 1,5-hora programero estis registrita por la Reta Kinejo de UEA."
amike
Istvan Ertl
pistike65
pistike65 diras:
2010-07-24 13:22
Nova Estraro sin prezentas
Ĉeestis ĉirkaŭ kvardek kongresanoj, jam indiko pri sinteno de la membraro. Post sinprezento de nur kvin el la sep novaj estraranoj, kie belaj vortoj, planoj, projektoj kaj revoj abundis, ekestis kelkaj demandoj. Unu el tiuj rilatis la revuon Esperanto kaj ĝian redaktoron. Tie oni estas informita pri la “ĉesigo de la kontrakto” de Stano Marček, pri kio la subskribanto kiel sola intervenanto akre protestis pro tiu ĉi decido prenita lundon vespere kiel lasta ago de foriranta Estraro. Tiu Estraro ne rajtis preni tiun decidon kelkajn minutojn antaŭ ol transdoni sian taskon kaj “povon” al la nova Estraro. Tiu decido ne estis oportuna, justa kaj taŭga, sed precipe la Estraro ne havis la rajton alpreni tiom gravan decidon. Fakte, Claude Nourmont tuj deklaris sin kontraua al tio. Mi alvokas la kongresanojn kaj precipe la Komitaton al forta protesto kontraŭ perforto kaj aroganteco. Edvige Ackermann, KN 335
http://dl.dropbox.com/u/1107821/esp_ackermann.pdf
(Ligilo publikigita en la kongresa kuriero)

amike
Istvan Ertl
esperanto
esperanto diras:
2010-07-31 16:17
Se la samideanoj el Nova Kaledonio - kaj Silfer - legus la chisupran artikolon, pri kiu ni kredu, ke ghi estas vera, oni ekscius, ke ne Osmo Buller, sed la estraro de UEA nuligis la kontrakton kun Marcek.

La propono, ke Stano Marcek transprenu la oficon de la ghenerala direktoro de UEA, ne povas esti serioze konsiderata. Chiu kiu konas s-ron Marcek scias, ke li neniel kaj neniom taugus kiel ghenerala direktoro de UEA, male al Osmo Buller, dank al kiu la CO en Roterdamo funkcias normale. (Ghuste tiun chi impreson mi akiris, kiam mi restadis kelkajn tagojn en la CO en novembro 2008.) Se ne estus tiel, la estraro kaj komitato vershajne iam de longe plendus.

Unue oni pruvu al la "finna chefburokrato" konkretajn kazojn, en kiuj li ne estas kompetenta en administrado kaj ke li estas diktatoro. Nur tiam oni denove havos la rajton malfermi la bushon.

Sed supozeble malantau tiu nova elpasho de la novkaledoniaj e-istoj kashighas Silfer kaj Koffi, alimaniere tiu kampanjo ne estas klarigebla.

Bedaurinde la Esperanto-movado pli kaj pli amasighas de stranguloj kaj stultuloj, kiuj maltrafe pritaksas la problemojn de la Esperanto-movado kaj eltiras malghustajn konkludojn. Ne ekzistas dubo, ke plimulto de tiaj e-istoj vershajne elektus Reghon Parzival alias Serge Reverdin prezidanto de UEA, nur char li disdonadas flugfoliojn pri Esperanto sur la stratoj au antau UN en Ghenevo. Tia marioneto plej bone konformus al la cinikaj celoj de tiuj e-istoj.

Do, mi sentas la personan bezonon publike elpashi chi tie defende al Osmo Buller, kvankam mi ne plu vidas kialon interveni en Libera Folio tiom longe ke la nivelo de la diskutoj ne altighas.
PatrickSandrine
PatrickSandrine diras:
2010-08-01 07:29
1°) Novkaledonianoj havas la rajton libere sin esprimi; kaj ni konas nek S-ro Silfer nek Koffi, eĉ se ni ja scias, ke ĉi-lasta multe agadas en Afriko.
2°) La propono, ke Stano Marĉek fariĝu ĝenerala direktoro, estas ja humoraĵo, kiun videble vi eĉ ne komprenis. Ni havas multajn geamikojn tra la mondo, kaj kiam iu el ili renkontas malfacilaĵojn, ni laŭeble provas helpi. Ĉu vi Andy havas geamikojn ?
Ni kutimas legi viajn fikomentojn, per kiuj vi nur atakadas, kritikadas kaj eĉ insultas ĉiujn. Ĉu vi kapablas nur tion fari ?
Estas la unua kaj lasta fojo, ke ni respondas viajn mesaĝaĉojn. Insultu, kritiku laŭvole, vi por ni havas neniam gravecon.
La liberaj novkaledonianoj
esperanto
esperanto diras:
2010-08-04 13:09
Pri viaj respondoj mi povas trankvile rezigni, se vi havas nenion pli interesan por mesaghi. Cetere oni ne komprenas, kial tiuj "liberaj novkaledonianoj" ne disponigas sin kiel Delegitojn de UEA - per tio ili eble farus al la asocio pli utilan servon ol sensence ribeli kontrau strukturoj, kiuj sufiche bone funkcias, maltrafante en fora Novkaledonio la esencon de la veraj problemoj.
Chu insulto ?
Peter
Peter diras:
2010-08-16 02:38
"Cetere oni ne komprenas, kial tiuj "liberaj novkaledonianoj" ne disponigas sin kiel Delegitojn de UEA - per tio ili eble farus al la asocio pli utilan servon ..."

Eble, eble ne. Oni ne supertaksu la DR. Dum miaj lastaj membrojaroj mi estis fakdelegito i.a. por hardado - profesio, kiu estas sufiĉe rara kaj sekve ankaŭ apenaŭ reprezentita inter esperantistoj. En tiu funkcio mi supozis demandojn ekz. flanke de vortaristoj. Sed alvenis dum pluraj jaroj nur du leteroj enhavantaj iajn varbfoliojn.

Nun mi vidas, ke mia per ne-membreco en UEA kaŭzita elfalo el la DR rezultis nur en neglekto dum la Künzli-a enketo pri io tute alia ol metalprilaborado per varmo. Unuflanke mi tion ne konsideras vere gravan perdon en mia vivo. Aliflanke mi kredas, ke ankaŭ eblus disponigi faksciojn senpage, se UEA sentus efektivan bezonon pri ili.
esperantogo
esperantogo diras:
2010-08-01 13:12
Pasigo de kelkaj tagoj en CO ne sufichas al Andy por koni Osmon. Homoj multajn jarojn laboris kun li (Osmo), sed lin ne bone konas, char li estas perfekte ruza. Istvan skribis :"Mi laboris plurajn jarojn kun Osmo, sed ne scias pri lia seksa orientigho". Kiu povas pli bone koni Osmon, tiu laboru en UEA-estraro au en TEJO-estraroj. Plejparto de eksaj tiaj estraranoj vere ne aprobas la konduton de Osmo. Klaru al Andy, ke li povas rekoni faciliege Osmon sur foto, sed ne en lia interno. Por tio li bezonas multe pli da lernado/observado pri la homo. Tio validas ankau pri aliaj homoj.

Mi neniam subfosas. Mi klare diras chion kaj tio estas mia kulpo che Osmo, kiu eliminis min. Li propravole elspezis monon de UEA kaj tion mi kontrauis.Jen li estas malkontenta. Osmo kashe organizis kampanjon kontrau mi, ke mi laboras por la Esperanta Civito. Chu estas kulpo ke homo rilatu kun homo ? Mi neniam kashe kampanjas kontrau iu. Se ion mi trovas ne bona lau mi, tuj mi reagas.

Andy donu pruvojn, ke Silfer kaj mi trovighas sub la kampanjo de Kaledonianoj por la maldungo de Osmo BULLER. Kiom Andy taksas homojn en Kaledonio ? Chu ili starigis la petskribon en la UKo ? Chu ili estas la komitatanoj, kiuj chifoje rifuzis la dikton de Osmo BULLER. Vere la homo Osmo BULLER eksmodighis. UEA bezonas nun direktoron de la centra oficejo kun la forigo de la posteno de ghenerala direktoro.

Feliche, en siaj vortoj, Andy parolis pri la rolo de Osmo en la centra oficejo. Do, simple la vorton GHENERALA tre shatata de Osmo ankau li senkonscie trovas ne necesa. Oni parolu nur pri direktoro de la centra oficejo de UEA. PUNKTO.
esperanto
esperanto diras:
2010-08-03 20:21
Min ne interesas la "seksa orientigho" de iu ajn, ech se mi devus kunlabori kun li dum jaroj en oficejo. En la komenco tiaj cirkonstancoj povus esti iom shoka au kurioza. Sed en profesiaj laborejoj oni devas strikte distingi la privatajn de la profesiaj-laboraj aferoj, alikaze tio neeviteble kondukas al gravaj konfliktoj.

Osmo Buller rilatas kun normalaj homoj normale, kun aliaj aliel. Jen la tuta recepto de interhomaj rilatoj.
Kun mi Osmo Buller rilatas normale, do vi povas eltiri vian konkludon. Se kun vi kaj aliaj li rilatas aliel, tiuj personoj ankau eltiru siajn konkludojn. Al tiuj homoj mi rekomendas ke ili lernu vivi sen tiuj homoj, kiujn ili ne eltenas, kaj chiuj fartos pli bone.

Por via scio: La posteno de "ghenerala direktoro de UEA" estis enkondukita, kiam ekzistis ankau "direktoro de la Centra Oficejo", lau mia scio. Do, tio ne estas demando de potencolukto au personkulto, sed de la historio. Lau ia scio nuntempe ne ekzistas direktoro de la CO, do la ghenerala direktoro de UEA estas samtempe la direktoro de la CO. Se mi ne estas tute preciza, Osmo Buller povas al vi klarigi tiun historion.

Cetere se vi ankorau ne rimarkis: chirkau Osmo Buller tute ne ekzistas personkulto, kompare chirkau iuj certaj gvidantoj de UEA (kiuj evidente shatas tiun personkulton, alikaze ili jam delonge estus chesiginta ghin), kiujn kelkfoje oni povas vidi en preskau chiu numero de la revuo Esperanto (sed mi suspektas, ke tio estis kauzita de la hipokriteco de redaktoro Stano Marcek, kiu estis edukita en lando kun tradicia (komunisma) personkulto kaj hierarkia flatado kaj hipokritado).
Eble oni unue abolu tiun ridindan personkulton kaj nur poste la postenon de la ghenerala direktoro, kaze ke montrighas, ke ghi ne plu estas bezonata.
gbeglokoffi
gbeglokoffi diras:
2010-08-01 22:15
 


Eble iam Osmo estis bona ghenerala direktoro de UEA. Mi scias kiel li kvereladis kun Simon Milojevich, kiam tiu chi estis ghenerala direktoro, kaj li (Osmo), direktoro de la Centra oficejo. Oni povas diveni kiel li atingis la supron, kaj Simo devis iri al la libroservo. Tamen tio ne kontentigis Osmon, kiu tiam protestadis :"Mi estas la plej alta oficisto en CO, sed ne mi havas la plej altan salajron". Kion ni celas per niaj laboroj ?

Chiu havas sian celon. Mi diras al mi, ke la precipa celo de laboro estas propra disvolvigho kaj la mono staras che alia rango. Se Osmo vidadis preskau nur la monan/honoran flankon, timas, ke iu estas kompetenta por iam anstataui lin kaj tial li chiel/chiam eliminas homojn, li povas nenion plu bonan fari krom meti la asocion en la staton, en kiu ghi nun estas. Jam en 2004, kiam li estis revenonta al la posteno post sia demisio, mi estis kontrau, char mi tiam sentas, ke li revenas preskau nur por venghi. Kaj jen okazas tiel ghis nun. Kion UEA gajnas en tio ?

Vere, nun Osmo tute ne plu taugas por la ghenerala direktoro de UEA, kaj plie tiu chi posteno ne plu taugas al UEA en tiu chi momento, kiam UEA ne plu havas aliajn oficejojn tra la mondo. Ne parolu pri Afrika Oficejo en Benino, char chiuj honestaj homoj scias, ke tio estas nur trompajho. Eble oni povus ion diri pri la Novjorka oficejo, sed shajne la laboroj en tiu chi tute ne bezonas direktoradon de Osmo BULLER.

Andy diris, ke li pasigis kelkajn tagojn en CO en 2008 kaj per tio asertas, ke Osmo estas tre bona oficisto. Li tute ne malpravas, char nur li scias kion li aprezas che Osmo. Tiu chi estis en sia Finnlando post sia demisio en 2001. Chu li havis postenon kian tiu de UEA ?

En la momento de la dungado de nova ghenerala direktoro che la demisio vera kaj prava de Trevor, estis pluraj kandidatoj. Kial oni elektis Osmon ? Tute ne temas pri tio, ke li estas la plej bona, sed la tiama estrarano de UEA pri administrado opinias, ke Osmo jam hejmighis en Nederlando, kaj tial nova homo donos pli da aferoj farendaj por lia restado en Nederlando. Certe se Andy estus en la loko de la tiama estrarano, li tuj pensus, ke la aliaj kandidatoj ne estas bonaj kaj tuj prenus Osmon. Mi respondus, ke se tiel estus , ne nur la aliaj kandidatoj estas ne taugaj, sed ankau Osmo, ke Andy nur elektus sian strabulon inter la blinduloj.

Kio estas nun klara, tion mi jam ripetadis. Tion mi diradis al Osmo mem. Li nun ne plu taugas por tiu chi posteno, kiu ech ne plu necesas en UEA. Konkludo. Oni forigu la postenon de ghenerala direktoro de UEA, kiun anstatau direktoro de CO. Nova homo kun kompetenteco en managherado laboru tie.
  
guslecomte
guslecomte diras:
2010-08-02 23:06
Vere povas esti, ke Osmo diktatorece regas la CO kaj eĉ la estraron. Tamen, kiu povus fari pli bone ol li mem? Mi dubas, ke tia kandidato ekzistas. Se la CO glate funkcias kaj sukcesas garantii altkvalitajn servojn al sia membroj, se Osmo vere tretas la Estraron, tio signifas ke la Estraro kaj la Komitato estas nura "balasto", kiel diras Andy.
gbeglokoffi
gbeglokoffi diras:
2010-08-02 23:59
Kion mi diradas, tio estas ke la komitato kaj estraro tute ne ekzistas antau Osmo BULLER. Kial oni ne adaptigu la statuton al tio ? Tiu konduto de Osmo BULLER kun la komplica silento de la veraj gvidorganoj de UEA sinkigas la asocion. Esperantistoj de la Nova Kaledonio jam montris la solvon.

Mi profitas la okazon por diri, ke ghis nur ne aperas miaj mesaghoj en la listo UEA-membroj. Kia cenzuro. Mi atendos ghis morgau kaj ni vidos kio okazos.
esperanto
esperanto diras:
2010-08-03 21:37
Jen la pruvo, ke Koffi kaj la novkaledoniaj e-istoj - kompreneble kun la apogo de Silfero - intrigas sub unu sama chapelo. :-))) Vi povas diri kontrau tiu tezo kion vi volas.

Al Koffi mi konsilas ne uzi la liston de la UEA-membroj. Tie pisas kaj kakas la plej bizaraj komplicoj.
esperanto
esperanto diras:
2010-08-04 12:02
http://www.esperantio.net/index.php?id=1399

Estas tre interese observi kiuj personoj subskribis tiun chi liston.

Oni ne komprenas, kion tiuj personoj celas:
Chu ili celas kontraustari la "politikon" de la estraro de UEA kaj de la ghenerala direktoro de UEA au chu ili celas subteni la "politikon" de Stano Marcek (kiu evidente montrighis maltauga kiel redaktoro de la revuo Esperanto).

Lau biblia dirajho: "Kaj ili ne scias, kion ili faras", tiuj ribelemaj konservativuloj eble pripensu foje, chu kun nova redaktoro de la revuo Esperanto oni ne povus plibonigi la gheneralan situacion kaj levi la nivelon de la revuo sur iom pli inteligenta ebeno, kio estus nepre necesa, kaj por la revuo mem, kaj por la asocio UEA. Sed che la plimulto de tiuj subskribintoj shajnas temi pri eprsonoj, kiuj estas kontentaj pri la nuna situacio de UEA kaj de la Esperanto-movado, en kiu ili ghuas la (pensian) vivon kiel postenuloj kaj Eo-turistoj. Ghuste tiu publiko lau mi malhelpas ajnan progreson de Esperanto.
iafantomo
iafantomo diras:
2010-08-05 14:55
Andy skribis: "Sed che la plimulto de tiuj subskribintoj shajnas temi pri eprsonoj, kiuj estas kontentaj pri la nuna situacio de UEA kaj de la Esperanto-movado, en kiu ili ghuas la (pensian) vivon kiel postenuloj kaj Eo-turistoj. "

El la homoj kiujn mi konas, mi dirus ke estas miksajxo. Certe mi mem ne estas kontenta pri la nuna situacio de UEA, kaj mi opinias, ke li nuna manipulo estas parto de la problemo kaj ne parto de la solvo. Tamen mi ecx ne pretendas suficxe bone koni la plimulton de la subskribintoj.

Ecx la vortumo "petas la estraron okupiĝi pri la disvastigo de Esperanto anstataŭ pri “palacaj” manovroj" fordonas la gxeneralan senton inter la membraro, ke estas io fundamente malgxusta cxe la kerno de la asocio.

esperanto
esperanto diras:
2010-08-05 15:43
Bone, estas tiaj kaj aliaj. Certe iuj en tiu listo ne kontentas pri la situacio, kiel Komar, Ackermann, Schaeffer, Gbeglo, tion ni bone scias. Sed kial ili subskribis tiun liston, kiu celas nuligi la nuligon de la kontrakto kun Marcek ? Chu precipe char ili estas kontrau Buller ?
Se tiuj subsribintoj celas akuzi Bulleron, ili do unue submetu konkretajn akuzpunktojn kaj pravigu ilin. La haron en la supo de laborantaj oficistoj oni certe chiam povas trovi. Sed mi vetas kun vi, ke la plimulto de tiuj subskribintoj ne konas la realan situacion en la CO kaj en UEA (char ili neniam vizitis ghin) kaj do facilanime subskribas ion ajn. Tion mi chefe riprochas al ili.

esperanto
esperanto diras:
2010-08-05 16:23
Kiu ajn subskribis tiun liston, vershajne ili faris tion pro iu sento de solidareco kaj kompato kun la nuna redaktoro Marcek, al kiu oni subite nuligis la kontrakton. Ghis nun la "viktimo" publike ne esprimighis. Chu li faros tion, mi dubas. Char en la Eo-movado okazas tiom da sekretumaj procezoj kaj la koncernaj homoj fere silentas publike - simile kiel en la komunisma sistemo - estas malfacile trovi la ghustajn respondojn al aktualaj demandoj.

Okulfrape estas, ke Brian Moon alighis al tiu listo. Kun kiu motivo ? Chu li kiel vicprezidanto de la Akademio de Eo, kiu devus garantii altan intelektan nivelon, estas kontenta kun la laboro de de Marcek kiel REDAKTORO kaj malkontenta pri la laboro de Buller ? Moon ja estas unu el tiuj, kiuj regule vizitas la CO kaj devus koni la veron.
Lia edzino ne subskribis, char kiel estraranino de UEA, kiu faris tiun decidon, probable ne povis subskribi. Supozeble shi trovighas en dilemo de lojaleco. Sed char ankau tiuj homoj silentadas publike, oni ne povas centprocente scii kion ili pensas. Do, chio restas enigma kaj sekreta. Kaj dependa de unuopaj personoj, en pseudodemokratia chirkauajho.

Do, estas multaj demandoj, al kiuj mankas respondoj, char la koncernaj homoj silentas publike. Oni ech ne scias chu okazas klachoj malantau la dorsoj, char chiuj homoj timas, ke ili povus esti kompromititaj, kaze ke iliaj privataj korespondajhoj hazarde publikighus.
iafantomo
iafantomo diras:
2010-08-05 17:56
Do ni atendu la faktojn. Ĝis nun regas silento de la Estraro. Kial?

Pri la pli ĝenerala punkto, ne estas la vero, ke homoj subskribus ion ajn en tiaj cirkonstancoj. Kiam unu persono estas viktimigita normale la aliaj restas pasivaj. Tio validas en lerneja ludtereno same kiel en plenkreskulaj politikaj ludoj. Esperantistoj ĝenerale volas aŭdi nur bonajn novaĵojn; ili ne ŝatas skandalojn. Ili fojon post fojo restis pasivaj pasintece kiam bonintencaj homoj estis viktimigitaj.

Tiu ĉi erupcio estas io ekster la normalo.

Oni ne saltu al la konkludo, ke la celo estas havi pli bonan gazeton. Laŭ mia scio, neniu en la Estraro eĉ sugestis tion. Povus esti eĉ, ke la celo estas anstataŭigi la redaktoron per amiko de Giorgio Silfer. Ni ne scias la motivon.
esperanto
esperanto diras:
2010-08-05 19:18
Povas esti, ke iu homo en la fono altrudas sin por akapari la postenon de la redaktoro de la revuo Eo. Ni vidos. Sed tiu redaktora posteno certe ne signifos suker-frandon, despli ke ghi estas malbone pagata (en Okcidento neniu povas normale vivi per tia honorario, kaze ke temas pri 13000 euroj por "redakto, grafiko ktp."). Mi ne esperas, ke denove oni elektos iun orienteuropanon, kiu interesighas chefe nur pri tiu honorario, dum al la enhava kvalito de la revuo regas indiferento. (Tio estas mia ghenerala impreso pri la "epoko Marcek", kvankam mi en tiu chi forumo ankau emfazis avantaghojn de Marcek, kun kiu mi havis la okazon iom kunlabori dum 1 jaro, kompreneble senhonorarie :-))).

Interesa procezo ja okazis, tute publike, lige kun la elekto de la nova estraro, en kiu oni rezignis pri Vergara kaj anstatauis lin per Wandel (kiel "pli malmultekosta ekstereuropano" / Gutierrez (kiel sudamerikano). Sed char pro la sekretumado mankas multaj scioj pri tiuj procezoj, oni nenion precizan povas diri, sed nur supozi. Se oni ne estas meze en la kacho, ekzemple membro de la Elekta Komisiono, au amiko de la koncerna persono, kiu rakontus, estas malfacile ekscii ion ajn.
Cetere ankau tiaj faroj povus esti kialo por la membroshrumpo, char la homoj simple perdas la intereson pri tia organizo, en kiu ekde jardekoj regas la samaj figuroj, kiuj gurdas chiam la samon kaj kiuj nuntempe nenion novan plu havas por diri.

Rilate tiun kontrakton kun Marcek cetere tute dependas de tio, kiu ghin subskribis flanke de UEA - chu la ghenerala direktoro de UEA kiel reprezentanto de la CO, au la prezidanto au ghenerala sekretario de UEA flanke de la estraro. Kaj kiuj estas la kondichoj de la kontrakto ? ktp. ktp ktp.
Sincere dirite, min persone tiuj detaloj ne tiom interesas - eksciu ilin iuj avidaj jhurnalistoj, kiuj bezonas kontentigi sian scivolemon.

Kiel membro de UEA mi atendas de la venonta redaktoro, ke li au shi reduktos la plumpan propagandon (pri nuraj sukcesoj de la Eo-movado ktp.) kaj intelekte iom levas la nivelon de la gazeto. Chu tio estas tro multe atendita ? Ankau la nova redaktoro, kaze ke li au shi plenumos tiujn postulojn, ne radikale shanghos la situacion de la Eo-movado.
iafantomo
iafantomo diras:
2010-08-06 10:31
Andy, nun vi parolas sencon. Sed pripensu ankaŭ aliajn eventualajn motivojn por anstataŭigi redaktoron per la propra homo.

esperanto
esperanto diras:
2010-08-06 13:16
Mi daure pripensadas plej diversajn aferojn... (sed mia fantazio kelkfoje havas ankau limon :-)
Sed char nuntempe regas fera silentado (kaj ankorau feria tempo), pro manko de informoj ne havas sencon inventi iun sensencan interpreton.
Ni atendu kio okazos, kiel la nova redaktoro elektighos kaj kiu estos la nova redaktoro. Mi povas imagi nur, ke la tasko trovi novan redaktoron estos nefacila (krom se la kandidato jam estas fiksita).
Alia demando estas, kiu estis la efektiva kialo, kiu kondukis al la decido pri nuligo de la kontrakto kun Marcek. Chu tio ie estas formulita?

Persone mi klare formulis mian deziron por la nova redaktoreco: Malpliigi la propagandan-fanfaronan stilon lau la ghisnuna kutimo, levi la intelektan nivelon. Lau mi tiuj, kiuj serchas novan redaktoron, devus esti gvidataj de tia "filozofio".
Peter
Peter diras:
2010-08-14 13:57
"La decido estas farita surbaze de analizo de redakcia politiko kiun la estraro faris. Laŭ estrarano pri informado kaj ĝenerala sekretario Barbara Pietrzak la tasko de estraro estas ankaŭ aŭskulti la membraron kaj surbaze de kritiko kiu lastatempe aperis, la problemo de la redaktado de revuo ne estas solvita bone. Laŭ Pietrzak la revuo estis traktita en ĉiu kunsido de la pasinta estraro."

Interesa proklamo. Fiksi la gvidliniojn de la redakcia politiko estas afero de la estraro, obei ĝin afero de la redaktoro. Sekve ne estas tiom logika, kulpigi la redaktoron por tio, ke oni donis al li en la pasinteco suboptimalajn ordonojn. La fakto, ke oni pripensas ŝanĝi la vojon de urba buslinio ne estas jam kaŭzo, forpeli antaŭcipe la busŝoforon.

**********************************************************
Al Andreas Kuenzli:

("Persone mi klare formulis mian deziron por la nova redaktoreco: Malpliigi la propagandan-fanfaronan stilon lau la ghisnuna kutimo, levi la intelektan nivelon. Lau mi tiuj, kiuj serchas novan redaktoron, devus esti gvidataj de tia "filozofio".")

Klare dirite: la nuna aŭ ĉiu sekva redaktoro povas riski sian postenon sekvante Viajn ideojn, ĉar Vi estas nek la persono, kiu fiksas la "redakcian politikon" (se oni tion entute faras, kutime oni donas al redaktoroj de esperantlingvaj revuoj tute nenian gvidlinion, sed post ioma tempo nur asertas, ke ili ne sekvis ĝin), nek la personoj, kiuj dungas lin kaj pagas lian salajron. Do bonvolu ne ribeli kontraŭ la busŝoforo pro tio, ke la buslinio ne havas haltstacion antaŭ Via dompordo.
esperanto
esperanto diras:
2010-08-16 23:15
http://www.ipernity.com/doc/97850/8784210

Venontfoje eble parolu hispane au itale - oni komprenos vin pli bone.
esperanto
esperanto diras:
2010-08-18 00:52
http://www.ipernity.com/doc/97850/8793733/

tre maldigna fino, lau mi, malgrau (nenecesa) aplaudo.

Cetere estas dubinde, chu enketoj (pri plendoj ktp.) tro helpos. Oni devas oferti al la legantoj iun modernan inteligentan informan kaj publicistikan programon, kaj tiam ili volonte kaj dankeme ghin legos kaj ghuos kaj aplaudos. Chio alia estas tro komplika (char neniam chiuj estas kontentaj pri io ajn). La kruda kaj stulta maniero de tiu estraro trakti la publikon estas komprenebla ege nauza kaj malakceptebla.

Kion do, ho mia do, tiu kuba "dejhurnaja" povis pensi post tiu "Estraro sin prezentas" ? La solan esencajhon, kiun shi povis mesaghi al la sekreta servo, estis, ke oni maldungis la slovakan redaktoron kaj ke iu italino plendis. Denove malagrabla potencoperdo por ekssocialisma lando :-) Spionojn en tiu publiko, kiuj povus politike damaghi al Kubo, shi vershajne en tiu salono ech kun la plej bona volo ne povis trovi (au eble chu inter tiuj kiuj silentis ?). Se mi bone sekvis la diskuton, la vorto Kubo ech 1 fojo ne sonoris, sed eble tamen (char la registrajho estis parte malbone audebla kaj duan fojon tiujn filmojn mi ne auskultos), do tiu temo ludis nulan rolon (oni povintus demandi ekzemple kiel fartas Fidel Castro kaj chu li daure konsideras sin "soldato de Esperanto" au kiom da esperantistoj ekzistas en Kubo au chu Vivo de Zamenhof povus aperi en aparta kuba eldono (kun au sen antauparolo kaj komentoj de d-ro Lins) au kial ne aperis Historio de Kubo en Esperanto au au au - do Maritza devis senti sin iom perdita sur sia loko). La sama diskuto en simila formo cetere ripetighas fakte dum chiu sinsekva UK - do ghi estus povinta okazi ankau en Jokohamo, Bjalistoko au Roterdamo, sen ajna diferenco principa.
dennis
dennis diras:
2010-08-20 13:36

Mi pensas, ke estas bona ideo meti tiun parton de la UK « la Estraro sin prezentas » en la interreton. Mi pensas, ankau, ke la vida parto de la filmado estas sufiche bona. Mi esperas tamen, ke tio nur estos la bazo, la unua provo, kaj venontece ni trovos manierojn plibonigi la registron de gravaj esperantaj UK-eroj. Ke ni estu pli profesiaj. Tiuj filmoj videblas de chiuj en la tuta mondo, kaj ili ne donas la bonan impreson kiun ni volas.

Antau chio, la sonkvalito tute ne sufichas. Priortitato numero unu devas esti plibonigi la sonkvaliton. Andreas sherce pravas kiam li diras, ke venontece, ke oni parolu hispane au itale! Provu mem, iru al http://www.ipernity.com/doc/97850/8784210 kaj skribu surpapere eble dek sekundojn de Probal kaj dek de Barbara. Kvankam ili ambau havas klaran elparolon de nia lingvo, iliaj vortoj ege malfacile kompreneblas.

Mi memoras, ke antau preskau 30 jaroj kiam mi eklernis Esperanton en Madrido, la loka grupo pruntedonis al mi sonbendon de prelego de Ivo Lapenna. Kvankam, ke li parolis rapide, kvankam, ke mi, kiel nova lernanto de Esperanto, ne sufiche bone komprenis la vortojn nek la gramatikon de Esperanto, tamen mi havis la impreson, ke mi, kiel papago, povus ripeti klare kaj bone chiujn vortojn de lia parolado. Per la vidbendo de « la Estraro sin prezentas », nun en la jaro 2010, post jardekoj da lernado kaj praktikado de Esperanto, mi havas la kontrauan impreson: ke mi forgesas grandan parton de la lingvo!

Alia problemo de la filmo estas sukcese kaj rapide trovi ghin. Mi iris al la retejo UEA, kaj serchis kaj serchis. La bona retligilo eble estis tuj sub miaj okuloj, sed mi ne kapablis trovi ghin. Mi serchis sub la rubriko Kongresoj, poste sub UEA Interne, poste ech Dokumentoj (pensante pri son-dokumentoj, vid-dokumentoj), poste aliloke, sed nenion mi trovis. Tiu problemo rilatas al la organizo de nia retejo UEA. Filmoj, se ili estas gravaj au altkvalitaj, devas trovighi rapide de ni Esperantistoj, de la publiko, kaj de eksteraj amaskomunikilistoj.

Sed ni ne perdighu en detaloj. La plej grava afero estas pliblonigi, ghis profesia nivelo se eblas, la sonkvaliton de niaj dokumentoj. Francisco Veuthey faris bonan laboron, sed ni achetu la profesian mikrofonon kaj la materialon kiun li bezonas por fari sian laboron kaj por havi la bonan sonkvaliton kiun li kaj ni meritas. Tio estas la bazo. Post kiam ni komprenos la enhavon de « la Estraro sin prezentas », ni povas fari pli bone informitajn komentojn. Andreas faris kelkajn, sed Andy, vi mem devis forte strechi la orelojn dum la auskultado de « la Estraro sin prezentas », chu ne?

Dennis Keefe
Universitato de Nankino, Chinio
mbavant
mbavant diras:
2010-08-20 20:33
La sama aranĝo estis popece elsendita de Pola Radio en la lastaj semajnoj. Mi ne scias, ĉu temas pri aparta registrado fare de Barbara Pietrzak, sed ŝajnas, ke la sono estas akceptebla, almenaŭ sufiĉe laŭta kaj bone komprenebla.
esperanto
esperanto diras:
2010-08-20 21:36
kion mi audis kaj vidis, tio sufichis.
ghis aK
esperanto
esperanto diras:
2010-08-26 02:22
Kun interesigho mi legas similajn diskutojn kiel
http://groups.yahoo.com/group/komitato-de-uea/message/5892

(Char ne ekzistas rubriko pri tiu konkreta temo en Libera Folio, mi metis mian komenton en rubrikon proksiman)

Mi nun ne volas eniri detalan analizon de tiuj diskutoj, char tio bezonus pli altnivelan reflektadon kaj pli da tempo, sed spontane mi komentus ilin jene:

1. En UEA sendube ekzistas demokratio, t.e. chiu povas vochdoni kiel li/shi volas. Eblas ankau ne vochdoni. Same kiel en ajna demokratia sistemo kun liberalisma koncepto.
2. Certe la laboron en UEA regas certagrada "unuanimeco", sed je kiu prezo ?
3. UEA funkcias kiel "unupartia shtato". La sama partio regas UEAn ni diru ekde 1974 (eble jam pli longe).
4. La problemo de UEA ne estas la demokratio kaj la unuanimeco, sed la manko de alternativo(j), la manko de "politika" plurismo. Nature, de tempo al tempo oni elshanghas estraranojn kaj komitatanojn, sed kadre de la "unupartia" sistemo de UEA. Nature estas en tiuj instancoj plej diversaj homoj kun plej diversaj opinioj, kiujn ili (pli malpli) libere esprimas (depende de la landa deveno kaj individua politika kulturo), tiel ke kelkfoje ech regas opinia anarkio. Sed la rezulto plej ofte estas "demokrata unuanimeco" kadre de "unupartia sistemo".
5. Nun oni devus sin demandi, chu eblus au utilus shanghi tiun "unupartian" sistemon ? Se jes, necesus sin demandi, kiel "du-" au "plurpartia" sistemo povus aspekti. Al la una partio eble apartenus tiuj, kiuj celas desuprismon, al la alia partio eble apartenus tiuj, kiuj favorus desubismon, ekzemple. Ne temas pri tio kaj ne gravas, chu la redaktoro de La Organo nomighas Marchek au Hashek (krom se Marchek apartenus al parto 1 kaj Hashek al partio 2). Au kiel aliaj ekzemploj: Iuj volus, ke oni shanghu la ortografion de la Esperanta alfabeto, aliaj volas konservi la malnovan. Au iuj volas konservi la kontrauanglan sintenon, la aliaj volas aboli ghin. ktp. Sed char nuntempe shajnas al mi, ke la plimulto de e-istoj, precipe UEA-anoj, kaj unuavice la estraroj kaj komitatoj de UEA, volas desuprismon, volas konservi la malnovan ortografion, volas konservi kontrauanglan sintenon, volas kongresi en "kanajlaj" shtatoj, ne volas alpreni aktivajn vidpunktojn rilate homajn rajtojn, volas la neutralecon, ktp. ktp. ktp. la situacio restas la sama kadre de tiu "unupartia sistemo", ech se ghi estas la plej demokrata de la historio de la homaro. Char chiuj strebas defendi kaj propagandi la saman "koncepton de Esperanto", kiun konas pli malpli chiu esperantisto.
6. Nu, la demando estus sekve, kio okazus, se oni enkondukus "plurpartian" sistemon en UEA ? Chu UEA kiel "unuanima" intereso-grupo disfalus en anarkio, char unuj volas tion kaj aliaj volas la inverson. Chiuj e-istoj scias, ke kvereloj damaghas al la afero kaj ke oni preferas la t.n. "sanktan harmonion". Principe mi havas nenion kontrau tiu harmonio, sed se ghi devas esti sankta, ghi riskos kontribui al stagnado. Ghuste tiun situacion ni povas observi en la nuntempa Eo-movado. (Estas multaj aliaj faktoroj, kiuj ludas rolon kaj negative influas la aktualan situacion, sed jen temus pri aliaj temoj).

Do, pri tiaj kaj similaj temoj indus lau mi diskuti, ekzemple en tiu Strategia Komisiono, kiu ja devus neeviteble trakti tiajn demandojn. Sed antauvideble ghi ne traktos ilin, chefe char ne estas oportune ilin trakti (sed ghi ja traktos eble aliajn).
  
Esperantoluna
Esperantoluna diras:
2010-08-26 09:00
Cxi foje mi preskaux tute konsentas kun Andreo.
Mi cxesis laste doni miajn diskuterojn, cxar fakte en antauxaj komentoj, proponoj, kritikojn mi cxion diris kaj simile al Andreoá Strategia Komisiono, ankaux mi proponis arangxi konferencon de kelkajn spertulojn por diagnozi "malsanojn" kaj fiksi bezonatajn "kuracilojn".
Se oni vere dezirus sukceson de Esperanto ili tion faros, alie oni temas nur pri teatrajxo por teni postenojn.
Andreo, vi pravas, ke ekzistas en UEA demokratio, sed kio tio utilas, se vi rajtas opinii, sed neniu atentas, nenio sxangxeblas. Ecx se iu nova venos kaj ne akordigxas kun unupartia "opinio" estos ia maniere forigota.
Unueco estas forto sed unuanimeco la "unupartia" sistemo MORTO! Ecx en komunismo estis multparia sistemo, nur ili estis ankaux devigita al unuanimeco. Rezulto estas al cxiuj konataj. Simila sorton sekvos UEA, se finfine ne vekigxos, aux estos vekigita.
Tegmenton kaj fasadon ripari ne sificxas. Komencu de fundamento!
jens_s_larsen
jens_s_larsen diras:
2010-08-26 14:55
| (Char ne ekzistas rubriko pri tiu konkreta temo en Libera Folio,
| mi metis mian komenton en rubrikon proksiman)

Vi povas kiam ajn publikigi propran artikolon:

saluto -> mia dosierujo -> redakti


| La problemo de UEA ne estas la demokratio kaj la unuanimeco,
| sed la manko de alternativo(j), la manko de "politika" plurismo.

La problemo de UEA ne estas manko de politikaj alternativoj aŭ de plurismo, sed la absoluta kaj plena foresto de sciencaj objektiveco, unueco kaj scivolemo. Oni pretendas labori, eĉ batali, por io nomata "Esperanto" aŭ "la internacia lingvo", sed oni ne scias kio estas lingvo kaj oni ankaŭ ne interesiĝas. Tio estas kvazaŭ voli iri al la luno, ne sciante kaj ne interesiĝante ĉu la tero estas ronda aŭ plata.

| Nature, de tempo al tempo oni elshanghas estraranojn kaj
| komitatanojn, sed kadre de la "unupartia" sistemo de UEA.
| Nature estas en tiuj instancoj plej diversaj homoj kun plej
| diversaj opinioj, kiujn ili (pli malpli) libere esprimas
| (depende de la landa deveno kaj individua politika kulturo),
| tiel ke kelkfoje ech regas opinia anarkio. Sed la rezulto plej
| ofte estas "demokrata unuanimeco" kadre de "unupartia sistemo".

Ne regas anarkio de opinioj, regas anarkio de nescio.

| 5. Nun oni devus sin demandi, chu eblus au utilus shanghi tiun
| "unupartian" sistemon ? Se jes, necesus sin demandi, kiel "du-"
| au "plurpartia" sistemo povus aspekti. Al la una partio eble
| apartenus tiuj, kiuj celas desuprismon, al la alia partio eble
| apartenus tiuj, kiuj favorus desubismon, ekzemple.

Ne, ĉiuj favoros desuprismon. Alie ne sencas havi organizon, kaj tiom malpli partiojn aŭ frakciojn en ĝia kadro.

| Ne temas pri tio kaj ne gravas, chu la redaktoro de La Organo
| nomighas Marchek au Hashek (krom se Marchek apartenus al
| parto 1 kaj Hashek al partio 2).

Tiaj partioj ne estus bazitaj sur malsameco de opinioj, sed sur persona simpatio aŭ, en la plej malbona okazo, sur nacianeco.

| Au kiel aliaj ekzemploj: Iuj volus, ke oni shanghu la
| ortografion de la Esperanta alfabeto, aliaj volas konservi la
| malnovan.

Tiam necesus redifini tion kiel kompententon de UEA. Ĉiuj ĝisnunaj statutoj eksplicite rezervas lingvonormigajn demandojn al la tradicio kaj la Akademio.

| Au iuj volas konservi la kontrauanglan sintenon,
| la aliaj volas aboli ghin. ktp.

Aboli favore al kio? Nebula sento kontraŭ la Angla kiel pretendanto je la trono de internacia lingvo estas la sola kio iom kuntenas UEA idee. Por aktivi en UEA oni ne nepre devas esti fanatika kontraŭAnglisto en la politika kaj aliaj nelingvaj kampoj, sed oni agas pli kohere kaj diligente se oni estas; kaj tiel oni fariĝas malfacile kondamnebla eĉ se oni agas ankaŭ neefike kaj malinteligente.

Ankaŭ la Anglistoj en la "ekstera mondo" kompreneble agas pli kohere kaj diligente, ju pli ili estas konvinkitaj ke la Angla lingvo estas supera, sed minacata. Sed ne nepre pli efike kaj inteligente.

| Sed char nuntempe shajnas al mi, ke la plimulto de e-istoj,
| precipe UEA-anoj, kaj unuavice la estraroj kaj komitatoj de UEA,
| volas desuprismon, volas konservi la malnovan ortografion, volas
| konservi kontrauanglan sintenon, volas kongresi en "kanajlaj"
| shtatoj, ne volas alpreni aktivajn vidpunktojn rilate homajn
| rajtojn, volas la neutralecon, ktp. ktp. ktp. la situacio
| restas la sama kadre de tiu "unupartia sistemo", ech se ghi
| estas la plej demokrata de la historio de la homaro. Char chiuj
| strebas defendi kaj propagandi la saman "koncepton
| de Esperanto", kiun konas pli malpli chiu esperantisto.

Formuli alternativon al tiu koncepto ne estas facile (precipe se ĝi enhavu tiajn stultaĵojn kiel novan ortografion kaj eksplicite neneŭtralan ideologion). Sed se ne neprus ke ĉio rilata al Esperanto estu tiel damne facila, tiam eblus ekformuli ion. Lingvistiko estas malfacila, sed necesa. Esperanto ne ekzistas por faciligi tion kion oni povus fari ankaŭ per aliaj lingvoj, sed por ebligi ion kion oni ne povus fari alimaniere.

| 6. Nu, la demando estus sekve, kio okazus, se oni enkondukus
| "plurpartian" sistemon en UEA ? Chu UEA kiel "unuanima"
| intereso-grupo disfalus en anarkio, char unuj volas tion kaj
| aliaj volas la inverson.

Nu, rigardu al SAT, kie oni dekomence havis liberan frakciiĝon.

| Chiuj e-istoj scias, ke kvereloj damaghas al la afero kaj ke
| oni preferas la t.n. "sanktan harmonion".

Nature. Sed se la Esperantistoj ne komprenas kiom ilia nescio pri lingvistiko malutilegas al ilia propra afero, tio ne estas mia kulpo.
esperanto
esperanto diras:
2010-08-27 16:24
PS Ankau tiu regularo estas iluzio kaj nur shajnigo (se ni jam parolas pri demokratio)

http://www.esperantio.net/index.php?id=1433

La aferoj en UEA estas kaj chiam estis esence deciditaj de unuopaj fortaj personecoj. Longe chion mem kaj persone decidis Lapenna, poste Tonkin, poste Corsetti, ankau Lins kaj Blanke (precipe en sia propra regadobiotopo), fakte chiuj komunistoj au en iu formo (radikalaj) maldekstruloj, kiuj traktis chiujn kunlaborantojn kaj membrojn kiel malrespektindajn subulojn kaj suspektindajn kaj politike nefdindajn elementojn kiel caroj au sultanoj kvazau la asocioj estis ilia propra persona posedo, kiuj cetere che la sekretaj policoj de siaj shtatoj tute imageble ech estas listigitaj kiel dangheraj civitanoj, kiujn oni arestus kiel unuajn en kazo de shtata renverso (eble tiel estis en la Frida Milito). La solaj honestaj personoj, kiuj probable ne misuzis sian chionpovecon estis lau mia imago Lins (kaj Maertens), eble ankau Blanke, sed la problemoj de GDR lige kun la uzo kaj misuzo de la povo kadre de "maljura" shtato estas konataj kaj priskribitaj en la faka literaturo. Tio estas la unua afero. Pri chio tio oni povas nur supozi kaj hipotezi, char la koncernitaj personoj silentas kiel tomboshtono, se temas pri tiuj temoj.

La dua afero estas, ke post la malapero de tiuj unikaj "potenculoj", kiuj fakte de jardekoj regas UEAn - kun la aprobo de siaj admirantoj UEA (cetere la komisionoj de UEA funkcias ekster chia demokratio - chiuj tiuj anoj estas memelektitaj au memaltruditaj ech se formale elektitaj de iuj "membroj" kaj apenau povas esti malelektitaj) antauvideble falos en profundan krizon, char aperos vakuo char ekzistos neniu, kiu reale heredos tiujn potenculojn (au grizajn emintenulojn)kaj neniu pretas transpreni respondecon por la asocio (kion tiuj potenculoj ja faris, lau sia maniero). Tio eble povos esti la fino por la "centra" UEA, se ghi ne sukcesas reformi sin mem antaue. Fettes montrighis nekapabla ghis nun transpreni respondecon, kvankam lia momento eble estus veninta. La nivelon de la respondeco oni ja vidas lau la aktuale valida estraro - lau mia hipotezo ech unu el tiuj estraranoj, probable escepte de la kasistino, char estante civitano de civilizita lando, pretus transpreni realan respondecon en kazo de serioza krizo de UEA. Kian realan kaj konkretan respondecon ekzemple hindo, ech se li estas prezidanto, povus senti kaj transpreni okaze de seriozaj problemoj en esence europa organizajho funkcianta lau la nederlanda juro kiel UEA ? La respondo estas simpla: neniun. Oni povus nur esperi, ke li ne eskapos, fughos lkaj forkuros, char fido en tiun hindon ne ekzistas kaj ne povas ekzisti. Mi esperas, ke UEA disponas pri mekanismo, kiu povos ekfunkcii en kazo de serioza momento por povi savi la kolapson kiam la etsrao de UEA estas totale malkapabla por tio. Kian respondecon povus havi au transpreni kuba estraranino, au Stefano Keller, au Pietrzak, au Wandel, kiu volas precipe kongresumi kaj ghui la vivon kiel relative bonhava turisto ? Ech ne necesas respondi. La sola kaj plej lasta espero eventuale pendus je Claude Nourmont-Moon kaj ties edzo, char estantaj civitanoj de civilizitaj landoj (sed nur pro tio), sed chu ankau shi reagus per "post mi la diluvo" neniu scias.

La grandparto de nunaj funkciuloj, edukitaj en la spirito de hipokriteco, karierismo kaj pseudoakademieco kaj pseudoprofesoreco, precipe usoneca (minimume du el ili trovighas en la nuna UEA-estraro) estas oportunistoj kaj profitantoj sen ajna karismo au senco de morala respondeco por la komuneco. La resto de la estraranoj estas ridindaj, malsignifaj kaj manipuleblaj marionetoj de la "sistemo UEA", en kiu ili ludas la rolon de pajacoj, despli ke ili estas malfortaj personecoj en siaj devenosocioj mem, kie ili profesie vershajne fiaskis. Ilia sola celo por farighi estraranoj estas nur por povi vojaghi kaj suchi la monon de la asocio, en kiu ili "kontentigas" la membraron per siaj apenau imageble idiotaj paroladoj. (Mi eksplicite ekskludas s-inon Demmendaal). Pri vergaroj, sheferoj, mi ne dubas pri ilia naiva sincereco kaj honesteco, ni tute ne parolu - ili shajne ech ne rimarkas ke ili estas misuzitaj kaj konsiderataj de siaj kolegoj kiel stultuloj de tiu sistemo, je kiu ili tiom arde kredas, servas kaj fidas, kaj kondutas same flate kiel antaue ech post travivo de humilighoj. UEA sub la regado de tiuj homoj kaj Esperanto estas kiel la romkatolika eklezio kaj la kristana kredo - ambau havas nenion komunan. Ambau, kaj UEA kaj la romkatolika eklezio, malhelpas pli kaj pli la Aferon.

Do Wandel kaj McGill povas elpensi kiom da regularoj ili volas - se la ghenerala kulturo ne shanghighos, chiuj tiaj klopodoj estos vanaj.

Pro tio mi ripetas mian pledon, kiu egalas la postulon pri baldaua demisio de la tuta nuna estraro de UEA.
jens_s_larsen
jens_s_larsen diras:
2010-08-28 16:41
Mi ne dubas ke la nuna estraro de UEA pli ol volonte demisius, SE ONI SCIUS FAVORE AL KIU ALIA TEAMO. Se tiu teamo konus sin mem, ĝi eĉ havus ŝancon demisiigi la estraron kontraŭ ĝia volo. Ĝis tiam, ni devas supozi ke se UEA estas regata de komunistoj, tio estas ĉar Esperanto estas komunisma afero.
esperanto
esperanto diras:
2010-08-28 19:10
Via hipotezo, ke la nuna estraro volonte demisius, shajnas al mi groteska kaj sensenca. La faktoj kaj spertoj parolas kontrau tiu hipotezo.

Due. Apriorie Eo ne estas komunisma afero (char Zamenhof ne estis komunisto, ekzemple, kompare kun iuj protagonistoj en UEA). La Eo-movado certe apartenas al la maldekstra ideologia spektro, char ghi luktas por socia justeco. Kaj tio estas tute en ordo.
Certe la epizodo de la komunisma tempo ludis gravan rolon por la Eo-movado. Kiel tio finighis scias chiuj e-istoj. Certe multaj komunistoj, maldekstruloj, socialdemokratoj ktp. alighis al tiu movado, kaj vershajne la plimulto de ili estis honestaj (kaj naivaj) homoj. Problemojn kauzis ruzaj, ambiciaj, arogantaj kaj malicaj partiaj ideologoj kaj funkciuloj, kiuj estis protektitaj de la subprema aparato, kaj organizaj aktivuloj, kiuj havis iun potencon (ex officio) kaj influon kaj eble ne chiam konis siajn moralajn limojn, alivorte: faris multajn erarojn (lau la moto "errare humanum est"). Sed esplori tiun terenon estas ege malfacile, char multaj tiaj homoj silentas (au formale ghustigis siajn ideologiajn "erarojn" por liberighi de la "konsciencriprochoj" ktp.).

Por mi mem en principo komplete rolon ne ludas, chu iu estas komunisto au kapitalisto, ateisto au katoliko, verdulo au kemiisto, hindo au luksemburgiano, ktp. Se li au shi estas ideologie blinda kaj stulta komunisto, ideologie blinda kaj stulta kapitalisto, ideologie blinda kaj stulta hindo, ideologia blinda kaj stulta luksemburgiano (au sviso au germano ruso), tiam mi havas problemon kun tiu kaj konsideras lin au shin malutila, au ech damagha, por la propagando au promociado de certa projekto, ekzemple Esperanto. Tio estas nuntempe la kazo en UEA kaj en multaj aliaj anguloj de la Eo-movado.


jens_s_larsen
jens_s_larsen diras:
2010-08-29 10:26
Kiuj faktoj kaj spertoj parolas kontraŭ la ideo ke laŭeble plej primitiva kontraŭUsonismo estas la sola kio ebligas ian koherecon en la laboro de UEA?

esperanto
esperanto diras:
2010-08-29 13:32
UEA ech havas neniun koncepton de kontrauusonismo. La nivelo de UEA estas tiu kiel vi renkontas ghin en la retlisto de la komitato. La nivelo en la unua klaso de la baza lernejo en ajna lando de la mondo estas pli alta.

Post la farigho de Obama kiel prezidento kaj la ricevo de la novelpremio pri paco, vershajne chiuj tiuj kontrauusonistoj silentighis, devis silentighi, pro manko de argumentoj. (Ech se en Usono la samaj homrajtaj problemoj ekzistas kiel antaue).
jens_s_larsen
jens_s_larsen diras:
2010-08-29 15:37
Se la nivelo en la Komitato estas tre malalta, tio estas ĉar inteligentaj personoj hodiaŭ sentas sin paralizitaj sciante kiel malfacilege estas diri ion objektivan pri lingvo. La lingvoscienco ne havas komunan koncepton pri la homa lingvo, do se oni ne volas engaĝiĝi por la ideoj de unu difinita lingvista skolo kaj kontraŭbatali la aliajn, oni lastinstance havas nenion inteligentan por kontribui.
esperanto
esperanto diras:
2010-08-29 17:32
Via aserto en la unua frazo estas kompleta stultajho, bedaurinde. Tiuj homoj, kiuj diskutas en tiuj retlistoj bedaurinde estas lingvistike malkleraj kaj ignoremaj. Cetere la samaj eldonas tekstojn de Chomsky en Esperanto, sed tute ne referencas en siaj diskutoj pri tiuj tekstoj (kiujn ili supozeble mem ne komprenas).

Sufichas legi ekzemple (klasikan) enkondukan libron de Coseriu en la lingvistikan sciencon, kaj oni scias iom pli pri la aferoj. Chiuj tiuj nomoj estas komplete nekonataj en Esperanto-medioj, kaj ankau neniu interesigas pri tiuj nomoj kaj temoj.

Chu ekzemple la tuta strukturalismo, per kiu oni tedegadis nin kiam ni estis studentoj pri lingvistiko, havas iun sencon, oni povas dubi. Manpleno da eburturuloj "diskutas" pri tiuj aferoj, inkluzive nia kara Dulicenko, sen ajna rilato al la praktiko.

Grandparto de tiu teksto Lingvo kaj Menso de Chomsky, kiun UEA jhus eldonis, estas varma aero (mi jhus legis la germanan version por vidi pri kio temas). Kiu averagha esperantisto komprenu tion kaj interesighu pri tio, kion tiu Chomsky skribis en la 60aj jaroj ? Pura tempoperdo kaj forjhetita mono pro produktado de tiaj superfluaj libroj.
jens_s_larsen
jens_s_larsen diras:
2010-08-29 20:22
Estas interese konstati ke Coseriu ŝajne neniam estis tradukita en la Anglan aŭ Francan (se fidi Index Translationum de Unesko). Apenaŭ estas granda honto ne koni lin.

La strukturismo estas unu el la sakstratoj de la sciencohistorio, kaj estis ĉefmerito de Chomsky pruvi ĝin tia. La obstaklo ĉe Chomsky estas ne nur lia densega stilo, sed ankaŭ la dekomenca fremdeco kaj rapida progreso de liaj ideoj. Oni kutimas havi ian respekton al presita teksto, do legi Chomsky-n same kritike kiel li skribis memkritike estas fakte malfacile. Oni absolute ne atendu ĉion kompreni tuj.

La lasta eldono de "Language and mind" estas de 2006, kaj enhavas sep ĉapitrojn, el kiuj la lasta estis verkita en 2004. Evidente ankaŭ iuj neEsperantistoj opinias ke la ĝenerala idearo de la origina libro restas valida kaj konsultinda.
esperanto
esperanto diras:
2010-08-29 23:04
bona, tauga, racia respondo, surbaze de kiu oni povus pludiskuti.
Dirk
Dirk diras:
2010-08-30 00:46
Verkoj de Coseriu fakte estas tradukitaj en la anglan kaj la francan kaj en 15 aliajn lingvojn (aŭ "idiomojn" en via ĵargono). Krome li mem verkis en pluraj lingvoj.

Kompreneble vi ne devas koni lin. Li ne instruis en iu el la imperiaj heder-ligaj universitatoj, sed en la ŝvaboprovinca Tübingen.
esperanto
esperanto diras:
2010-08-30 01:03
Sufichas serchi en Guglo lau la frapvorto Coseriu kaj la necesaj informoj aperas, krom Vikipedio vd. precipe http://www.coseriu.de. Sed shajnas al mi, ke chi tiu atentigo estas superflua.
Estas vere ke kompare kun aliaj lingvoj malmultaj verkoj de C. ekzistas en la angla. Char li estas rumano kaj lingvisto kun speciala fokuso al latinidaj lingvoj, precipe franca, itala kaj hispana, liaj verkoj aperis chefe en chi tiuj lingvoj, plus en la germana, feliche. Lia elstara libro "Einführung in die Allgemeine Sprachwissenschaft" (UTB Francke 1988) estas redaktita kompilajho el prelegoj, kiun Coseriu faris precipe en Italio kaj Hispanio en diversaj tempoj por la pliklerigo de siaj auskultantoj - analoge al "Cours" de F. de Saussure. Estus bone havi tiun libron ankau en Esperanto, anstatau Chomsky, ekzemple (sed cetere mi tute ne kontrauas principe, ke ni havu librojn de Chomsky - chiuj libroj de tiuj famuloj en Eo estas bonvenaj, bedaurinde ni hvas tro malmultaj el ili).
jens_s_larsen
jens_s_larsen diras:
2010-08-30 09:00
Jen interesa artikolo de Coseriu:

"Glottologia e marxismo" (1950), en Atti del Sodalizio Glottologico Milanese, II, 1, S. 25-29.
jens_s_larsen
jens_s_larsen diras:
2010-08-30 08:55
Chomsky instruadis ĉe MIT (Masaŝuseca Instituto de Teknologio), kiu estas treege prestiĝa, sed ne parto de la Hedera Ligo. Cetere Chomsky estas multe pli vaste konata kiel socia kritikanto ol kiel lingvisto; interalie li estis unu el la plej fruaj protestantoj kontraŭ la Vjetnama milito, longe antaŭ ol tio fariĝis modo.
Kirilo
Kirilo diras:
2010-08-30 09:45
"La strukturismo estas unu el la sakstratoj de la sciencohistorio, kaj estis ĉefmerito de Chomsky pruvi ĝin tia."

Nu, mi ne certas. Mi estas leganta libron (mezkvalitan kaj sume nekontentigan) pri la estiĝo de adpoziciaj sintagmoj en hindeŭropaj lingvoj. Ĝiaj aŭtoroj ĝuste atentigas, ke la Bloomfield-a konstituantaĵa sintakso, sur ku baziĝas la genera gramatiko, antaŭsupozas, ke lingvo estas konfiguracia, do ke ĝi formas sintagmojn (senperajn konstituantojn de la propozicio). Fakte tamen ekzistas multe da nekonfiguraciaj lingvoj, kaj oni povas observi la estiĝon de adpoziciaj sintagmoj, helpverboj kaj verbaj sintagmoj ekz. en la malnovaj hindeŭroplingvaj tekstoj. Teorio, kiu taŭgas dekomence nur por parto de la lingvoj, laŭ mi estas nekompleta.
jens_s_larsen
jens_s_larsen diras:
2010-08-31 18:45
El la artikolo "non-configurational languages" (NKL) de la Anglalingva Vikipedio, miatraduke:

La analizo de NKL renkontis multege da disputado en teoria sintakso. Unuflanke, multaj lastatempaj verkoj pri tiaj lingvoj en Principoj kaj Parametroj [t.e. moderna genera teorio] klopodis por montri ke ili estas tamen konfiguraciaj. Aliflanke oni argumentis en Leksika Funkcia Gramatiko [t.e. opozicia tendenco] ke tiuj klopodoj estas nesukcesaj, kaj ke ekzistas aŭtentaj NKL. En la sintaksa teorio la ekzisto de NKL havas konsekvencojn por tio ĉu tiaj gramatikaj funkcioj kiel subjekto kaj objekto estas sendependaj de la strukturo. Se ili estas dependaj, tiam neniu lingvo povas esti vere senkonfiguracia.
KenMiner
KenMiner diras:
2010-08-30 15:14
Mi scias, ke mi skribas vane, sed fakte Chomsky mem estis strukturisto. Mi ne skribas "estas" ĉar kion li vere opinias pri la homa lingvo nuntempe, diablo scias.
jxeromo
jxeromo diras:
2010-08-31 11:29
mi legis tre malsisteme pri lingvoscio, sed ŝajnas al mi ke oni ankoraŭ tro prenas "strukturismo"n, "generismo"n kaj aliajn kiel flagojn de interbatalantaj skoloj.

se oni serioze komprenas tiujn vortojn, ankaŭ la ĉomskiaj sinsekvaj teorioj, kiel diras ken, estis/estas strukturismaj. ili plie estas generismaj. pli fruaj teorioj, ekzemple la interesa modelo de tesnière, ne estis generismaj: montras strukturojn de frazoj, sed ne klarigas kiel oni kalkulu ilin. pli postaj teorioj estas generismaj, kvankam ili ne akordas kun la gramatikaj modeloj de ĉomski, ekzemple la ankaŭ interesa senco-teksta teorio de melĉuk, la lingvokomputikaj modeloj lfg, hpsg kaj aliaj.

ĉomski grave progresigis lingvosciencon, ĉar li metis ĝustajn demandojn: pri "kompetento", pri akiro de parolkapablo ĉe infanoj ktp. kiel li mem respondis siajn demandojn, malpli konvinkas min. precipe ŝajnas al mi, ke li superflue formaligis kaj matematikigis, malofte devigis sin al trakontrolo de la uzebleco de siaj modeloj, kaj iom kaprice akceptis iujn nociojn (ekzemple la vortkategoriojn el ordinaraj vortaroj sen kritika vidpunkto) kaj malakceptis aliajn (gramatikajn funkciojn, longe obstinante en sintagma analizo, kiu ne bone taŭgas por multaj lingvoj, kiel atentigas cyril, kaj malfrue reenkondukante ilin sub la mantelo de malpli oportuna "subkategoriigo").

se ĉomski laborus en kinindustrio, li estus bona reĝisoro kaj malbona aktoro inverse de woody allen (komprenu: bona lingvoteoriisto kaj malbona lingvisto).

... sed ĉio ĉi la sorton de stano marĉek malmulte influas, se mi cetere rajtas rimarkigi.
Kirilo
Kirilo diras:
2010-08-31 13:10
"... sed ĉio ĉi la sorton de stano marĉek malmulte influas, se mi cetere rajtas rimarkigi"

Ĉiu ajn diskuto inter E-istoj post iom da tempo iĝas prilingva.
Almenaŭ ĉi-foje esceptokaze ne temas pri E-o mem. ;-)
jxeromo
jxeromo diras:
2010-08-31 15:16
jes. tio estas la konata leĝo de tonjo: http://www.delbarrio.eu/2008/04/la-legho-de-tonjo.htm