Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2010 / Komitatanoj provis haltigi ŝanĝon de redaktoro

Komitatanoj provis haltigi ŝanĝon de redaktoro

de Redakcio Laste modifita: 2010-07-28 22:38
La komitato de UEA en sia lasta kunsido dum la Havana Universala Kongreso per granda majoritato akceptis rezolucion pri la eldonaĵoj de la asocio, proponitan de Renato Corsetti. Laŭ la teksto de la rezolucio, la estraro devas prepari proponon pri nova redaktopolitiko de la revuo Esperanto, kaj ne fari "aliajn decidojn en tiu kampo", antaŭ ol la propono pri nova redaktopolitiko estos prezentita al la komitato. Laŭ Osmo Buller tiu decido ne influas la pli fruan decidon pri nuligo de la kontrakto de la nuna redaktoro, ĉar la komitato ne povas nuligi decidon kiu estas en la kompetento de la estraro.

La komitato akceptis la buĝeton de UEA por la venonta jaro en sia proponita formo, kvankam aperis fortaj voĉoj kontraŭ altigo de salajrokostoj, kiujn Martin Schäffer nomis "administraj kostoj".

Li krome postulis sekretan voĉdonadon pri la akcepto de la buĝeto, sed kun malgranda diferenco, per 11 voĉoj kontraŭ 13, kaj 6 sindetenoj, oni decidis ke la voĉdonado tamen okazu publike. Por la buĝeto voĉdonis 21 komitatanoj, kontraŭ voĉdonis 6, kaj 7 sindetenis.

Martin Schäffer aldone proponis ke la komitato komencu uzi almenaŭ du trionon el testamenta mono por movada evoluigo, sed tiu propono iris al la financa komisiono, kiu devos raporti al la komitato ene de ses monatoj. Martin volis, ke tio okazu ene de tri monatoj, tempo kiu laŭ la ĝenerala direktoro Osmo Buller tamen estas tro mallonga por prepari la aferon, kaj kompromisa solvo de ses monatoj estis akceptita.

Laŭ Osmo Buller la buĝeto ne enhavas ion rilate la redaktoran aferon, la altigo de la salajraj elspezoj je proksimume 3 procentoj baziĝas sur la nuna oficistaro, el kiuj kelkaj ricevas salajroaltiĝon pro laborjaroj. Krome la salajroj estas altigitaj laŭ la inflacio en Nederlando.

La aliaj punktoj de la tagordo estis traktitaj sen granda diskuto, inkluzive de la nova strategia komisiono, sed fine aperis ankaŭ diskuto pri la redaktora posteno de la revuo Esperanto.

La vortumo prezentita de Renato Corsetti estas jena: "La komitato petas la estraron okupiĝi pri la nova redaktopolitiko de la eldonaĵoj de UEA, inkluzive de la revuo Esperanto, kaj prezenti proponon pri la nova redaktopolitiko al la komitato mem, antaŭ ol alpreni ĝin. Intertempe oni ne faru aliajn decidojn en ĉi tiu kampo. La komitato petas tion konsiderante la ĵusajn decidojn de la estraro". Por tiu propono voĉdonis 24 komitatanoj, unu kontraŭis kaj 6 sindetenis.

Restas neklara ĉu la vortumo signifas ke la farita decido pri konkurso estas nuligita kiel kelkaj subtenantoj de tiu propono ŝajne kredas. Tamen laŭ Osmo Buller tiun decidon ne eblas forigi per komitata decido, kaj krome la decido pri la redaktoro apartenas al la estraro. Fakte la decido do povas signifi nur tion, ke la rezulto de la konkurso ne estu fiksita antaŭ ol la estraro raportis al komitato pri la redaktopolitiko.

Ĝenerale ŝajnas ke la estraro elektita en Havano estas ne aparte unueca inter si, kaj krome la konfliktoj de la estraro kaj la centra oficejo povus pliakriĝi en la sekva trijara periodo. Eventuale la kritika sinteno de kelkaj komitatanoj povas ankaŭ influi al tiu direkto.

El Havano raportis Jukka Pietiläinen

arkivita en: ,
edmundo
edmundo diras:
2010-07-23 22:20
Estas bedaŭrinde, ke UEA mem ne informas pri la kongreso. Eble la TTT-servilo de UEA iel paneis, sed kial oni ne trovis alian manieron elsendi la kongresan kurieron?
esperantogo
esperantogo diras:
2010-07-23 22:44
Chiuj rimaraks, ke ne la estraro sed Osmo BULLER insistas pri la maldungado de Stano. Feliche pli kaj pli da komitatanoj komprenas la ludon. Ech inter estraranoj aperas iuj, kiuj vekighas de la soporo, en kiun shovis ilin la shajne bona laboro de Osmo BULLER. Pli da atento kaj prudento necesas por chion kompreni.

Mi ripetas, ke UEA-mashino bezonegas profundan revizion por adaptigihi al la nuna erao. Ni memoru la shanghproponojn de Johan DERKS. Chion kontraustaras Osmo BULLER. Kial ?

La komitato plenumu sian taskon kiel supera organo de UEA. Osmo ne scias, ke la komitato rajtas nuligi decidon de la estraro. Kial Osmo ne tion komprenas ? Kial li diru tion? Chu la estraro mem ne plu parolas ? Jam estas tempo, ke oni komprenu la marionetan rolon, kiun Osmo BULLER chiam donas al la estraroj. La nun estraro klopodu memstare labori. Se Osmo ne povos sekvi la ritmon, li estu for. Homoj pli kompetentaj atendas sian vicon por direktori en la CO.

Kio klaras nun el la supraj linioj, tio estas, ke Stano ne estas maldungita, kaj neniu konkurso okazos por havi novan redaktoron. Se tiaj vortoj reaperos, tio montros, ke Osmo BULLER chiam shatus teni la promeson, kiu shajne li faris al iu; ke li anstatauos Stanon. Ni scias, kiel li dungadis oficistojn en la CO. Neniu plu tio okazu en UEA.
esperanto
esperanto diras:
2010-07-23 23:14
Kia groteska burokratia teatro de sablokesto-ludantaj kaj indiferentaj malkompetentuloj, en kiu fakte nenio grava estis decidita, sed en kiu la konfuzo de kompetencoj inter estraro/komitato kaj CO grandighis.

Ankau la tuta lingvajho de la supra raporto estas tiom abomena, tiel ke ghi memorigas la praktikon de duonseriozaj organizajhoj, ne nur (eks)komunismaj, kies hobiaj-amatoraj funkciuloj shajne ne estas sufiche konsciaj pri la respondeco kiun ili portas.

Estas absoluta katastrofo kak skandalo, ke trideko de hazardaj komitatanoj, kiuj grandparte nenion komprenas pri la traktendaj aferoj, arbitre decidas au prokrastas la aferojn de asocio, kiu urghe bezonus klarajn decidojn kaj reformojn.

Restas atendi la protokolon de la havanaj komitatkunsidoj, kiu espereble baldau estos publikigita sur la paghoj de uea.org por dokumenti, kio vere okazis dum tiuj kunsidoj.

La sola kompetenta persono estas Osmo Buller, la ghenerala direktoro. Oni povas tre esperi, ke lia laboro ne estos ghenata au sabotata dum la venontaj tri jaroj, kiuj estas minacataj de la scenaro supre priskribita.

Ne gravas, se la estraro ne estas unueca, char tiu estraro estas kaj restas sensignifa, sed gravas, ke ghi ne blokos la laboron de la asocio kaj precipe de la CO.

Se la diskutoj en Lib. Folio kondukis al diversaj decidoj faritaj dum la komitatkunsidoj en la senco de tiuj diskutoj, oni povas esti kontenta. Tamen persone mi dubas, chu tiuj diskutoj helpis al tiu situacio, char supozeble tiuj diskutoj ne atingis la homojn, kiujn ili estus devintaj atingi (mi esperas, ke mi eraras). Mi scias nur, ke la ghenerala direktoro atente sekvas tiujn diskutojn.

Finfine mi kredas, ech estas konvinkita, ke venis la tempo enkonduki la procezon pri fondo de nova kaj racia UEA, kun la CO kiel chefa centro, kaj kun la forjheto de la balasto nomata estraro, komitato, membraro, delegitoj, Landaj kaj Fakaj Asocioj kaj por senighi de sennombraj aktivuloj de la tipo Corsetti, Schäfer, ktp. ktp. ktp. ktp., kiuj per sia komplika kaj stulta maniero de jaroj kaj jardekoj malhelpas la progreson de Esperanto.

Estas nun vendrede la 23a horo MET kaj la kvara Kongresa Kuriero ankorau ne estas publikigita. Morgau mi rigardos por la plej lasta fojo kaj poste mi komplete perdos mian intereson pri tiu chi temo.
Peter
Peter diras:
2010-08-16 00:49
"kun la CO kiel chefa centro, kaj kun la forjheto de la balasto nomata estraro, komitato, [b]membraro[/b], delegitoj, Landaj kaj Fakaj Asocioj kaj por senighi de sennombraj aktivuloj de la tipo Corsetti, Schäffer, ktp. ktp. ktp. ktp., kiuj per sia komplika kaj stulta maniero de jaroj kaj jardekoj malhelpas la progreson de Esperanto."

Ĉar mondvaste ne ekzistas asocio sen membroj, eĉ se estroj konsideras ilin sufiĉe ofte tedaj, Vi povas realigi Vian revon malplenigante la hispanan loterion kaj establante per tiuj rimedoj propran CO.
chielismo
chielismo diras:
2010-07-24 04:28
Se UEA similas kiel miniregno, ĝia reĝo loĝas ĉiam ekster sia regno. Kial ĝia reĝo restas ekster sia regno, ĉu ekzilita? aŭ ermitema?
esperantogo
esperantogo diras:
2010-07-24 09:23
Post Kep, ni konfesu, ke UEA farighas reghlando, kie nur la volon de la regho oni faru. Neniu rajtas kritiki. Tiel chiuj estraranoj farighas ludiloj de la regho Moso Unua de UEA.
Almenau pri la maldungo de Stano, chiuj komprenas, ke la estraro tute ne respondecas. Tio estas nur manovro de Osmo BULLER, kiu chiam kashighas sub la estraro por chion ajn fari/dikti. Feliche ankau Renato ne subtenas lin en tiu chi situacio.

Osmo estas tiom ruza, ke li respondecigas la malnovan estraron pri la nuligo de la kontrakto, kaj respondecigas la novan pri la konkurso por havi novan redaktoron. Chiel, estas klare, ke li faras chion je la nomo de la estraroj. Se vere la nunaj estraranoj shatus vere respondeci al la komitato, ili simple nuligu la decidon pri nuligo de la kontrakto, au tuj demisiu. Nur tio por savi UEA-n el la koto, en kiun Osmo BULLER metas ghin jam plurajn jarojn.

Ni scias, kiel Osmo venigis Franciskon VEUTHEY al la CO. Ni scias kiel li dungis Clay per parola laborkontrakto dum kafpauzo en CO. Ni scias ankau, ke, kvankam Francisko ne plu estas oficisto de UEA, li tamen faras laborojn de CO kaj ricevas monon. Eble li estos la nova redaktoro, kiun Osmo volas meti en la lokon de Stano. Tiel li mem faros chion, metos en la revuon la artikolojn, kiujn li volas, chiel cenzuros, ktp. Se memori la tempon de la klara dejhorado de Francisko en CO necesas, decas malkvorigi ion.

Preskau nur Osmo BULLER faradis la taskojn de Francisko, kiam tiu chi estis oficisto de UEA. Ni memoru la finon de la oficisteco de Francisko. Tiam devis eldonighi la libro VOJAGHO EN ESPERANTO-LANDO de Boris KOLKER. Kvankam Osmo tiam ne plu estis oficisto de UEA, li chiutage venadis al la CO por resti apud Francisko kaj kune ili faris la laboron. Nur post tio ambau malaperis.

Kial Osmo volas esti chie, altrudis sian volon al chiu, postulas, ke la aferoj de UEA iru kiel tiu de siaj edzino kaj gefiloj en lia hejmo. Ne, UEA ne estu reghlando de Osmo BULLER, kie li estos la regho MOSO unua. Chiuj UEA-membroj kaj precipe la komitatanoj estu kune por savi UEA-n el tiu kaduka sistemo jam eksmodighinta.
Esperantoluna
Esperantoluna diras:
2010-07-24 08:02
xajnas al mi, ke iom klarigxas en mia menso. Mi komencas kompreni la tutan taktikon.Estus interese scii, de kie venis tiu propono kaj kiu estus proponita.
Cxiukaze la situacio montras, ke versxajne mem prezidanto ne estas bone en la bildo.Pli aux malpli , montras politikon eliranta de unu persono.
Tiel cxu alie unu persono ne sxangxos direkton. Kontrauxe, cxiu kverelo regresas niajn atingoj. Kiel iam ni mem en socialismo ridis ni iras "unu pasxon antauxen, du malantauxen". Aux alia sentencode tiamaj tempoj; "La kapitalismo staras cxe abismo, ni estas unu pasxon antauxe!"
Malrapide ili konvenas por momentaj UEA rilatoj.
edmundo
edmundo diras:
2010-07-24 08:15
Ŝajne oni aldonis ilin al la TTT-ejo je 04:30 (UT).

Cetere, "iuj neaperintaj kontribuaĵoj al la Kongresa Kuriero estos baldaŭ legeblaj en PDF-dosiero alŝutota al http://dl.dropbox.com/u/1107821/kromkaravano.pdf" (n-ro 6, p. 3).
esperanto
esperanto diras:
2010-07-24 12:01
La chijara havana kongresrezolucio probable estas la plej banala kaj enhave malplena en la historio de la UK-rezolucioj.
Ghi klare montras, ke
1. UEA havas nenion plu interesan por mesaghi kaj elcherpis sian teman rezervuaron
1a. Ke en UEA neniu plu kapablas verki seriozan rezolucion
1b. Ke oni evitas la vortojn "homaj rajtoj"
2. Ke de Unesko UEA nenion plu atendas kaj nenion plu povos atendi
3. Ke entute UEA prezentas sin kiel sensignifan organizajhon

Hodiau, chiu ajn internacia kongreso kunigas homojn el plej diversaj landoj tra la mondo kaj konstruas pontojn kaj stimulas komprenemon inter popoloj - do eksplicite mencii tiujn chi faktojn estas superflue, ech en la kazo de internacia Esperanto-kongreso.

Jen por komparo la rezolucio de antau 20 jaroj, kiu estis lau mi multe pli interesa.


Kongresa rezolucio Havano 1990

La 75a Universala Kongreso de Esperanto, kunveninte en Havano (Kubo) de la 14a ĝis la 21a de julio 1990 kun 1617 partoprenantoj el 54 landoj, kaj traktinte la temon „Esperanto, evoluo, kultura diverseco“ konstatas,
ke la kultura diverseco estas grava parto de la homa heredaĵo kaj ke la morto de lingvoj kaj kulturoj estas signifa perdo por la homaro;
ke same kiel pri la kvalito de la biosfero, ni respondecas pri la heredigo de tiu kultura diverseco al postaj generacioj;
ke la lingvoj kaj kulturoj konstante evoluas: minoritatoj aperas kaj malaperas dum la monda socia kaj ekonomia situacio ŝanĝiĝias;
ke, aliflanke, simpla ignoro de la rajtoj de minoritatoj kaj koncentriĝo je plibonigo de materiaj vivkondiĉoj endanĝerigas la liberecon de unuopaj popoloj evolui laǔ propra maniero;
ke sekve necesas krei strukturojn por efike administri diversecon en mondo kie la moderna vivo emas kondiĉi al ĉiam pli da unueco;
bonvenigas la iniciaton de Unesko lanĉi la jardekon de Kultura Evoluigo, kaj
notas, ke la kongresa temo estas rekte ligita al tiu jardeko;
atentigas pri la valoro de Esperanto kiel ponto inter la lingvoj kaj kulturoj kaj rimedo por interŝanĝoj;
alvokas Uneskon, ke ĝi pli aktive utiligu Esperanton kiel rimedon de kultura interŝanĝo; kaj
rekomendas al la diversaj Esperanto-organizaĵoj, ke ili partoprenu en la jardeko kaj konsekvence atentu en la agado la ligojn inter la internacia lingvo kaj kultura diverseco.



pistike65
pistike65 diras:
2010-07-24 12:53
Estus ja certe pli interese transpreni rezolucien jenajn vortojn de Probal el lia enkonduka parolado:
"La efikon de la laboroj de la generacioj de Tyresö kaj Prago sur la esperantistan konversacion inter konversacioj
ni ankoraŭ ne sukcesis vere digesti. La psikologion en Esperantujo regas ankoraŭ la budapeŝta kaj skota skoloj."

amike
Istvan Ertl
pistike65
pistike65 diras:
2010-07-24 12:58
"La UK... invitas Unuiĝintajn Naciojn kaj Uneskon plene eluzi siajn rilatojn kun Universala
Esperanto-Asocio"

eluzi = difekti per longa uzado

chu tio bone auguras por niaj eksteraj rilatoj?

alarmite
Istvan Ertl
petro666
petro666 diras:
2010-07-24 13:26
Mi estas surprizita ke la afero ĉirkaŭ Stano Marček okazis/as tiel "kaŝite", sen iu vasta diskuto. Neniam mi ĝis nun aŭdis iujn verajn plendojn pri lia laboro ene de la UEA-komitata listo, nek en aliaj (unuaj kritikoj aperis ĝuste en LF). Ĉu vere temas pri malkontento de lia laborstilo? Ĉu okazis iuj personaj priparoloj pri tio? Ĉu ne estas pli "home" kaj racie unue paroli kun la dungito, klarigi nekontentecon de ties laboro kaj doni iom da tempo al redaktoro por vidi ĉu io ŝanĝiĝis? Aŭ vere ne temas pri lia laboro kaj oni simple bezonis forpeli lin de la posteno? Kiel mi jam skribis ĉi tie en alia artikolo sub titolo:
"Revuo kiel spegulo" (http://www.liberafolio.org/[…]825-abonantojn-dum-ok-jaroj):
"Pli ol kritiki redaktoron do necesus laŭ mi pli larĝa diskuto pri la estonto - kaj de la revuo kaj de UEA mem."
Tion evidente ankaŭ Renato kun aliaj komitatanoj komprenis. Ĉu tia diskuto okazos ni vidos, tamen ne suferu Stano pro ies nekompetenteco aŭ ne kapablo prezenti klaran movad-politikon/direkton.

kaj ankaŭ mi jam skribis ke: "Rilate UEA kaj ties "vizaĝo" eksteren min pli malĝojigas la hejmpaĝo www.uea.org - la revuon mi ne hontas montri al ekstera publiko (prezentante E-on), sed la retejon de uea jes. Malgraŭ niaj provoj en E@I ekde la jaro 2007 konvinki la estraron re-krei la retejon ke ĝi estus moderna kaj multlingva, la ŝtonepoka vizaĝo (kun apenaŭ uzeblaj informoj por ekstera publiko) daŭre malhelpas al UEA iĝi pli videbla en la reta mondo. Kaj tio laŭ mi estas pli urĝa kaj solvenda afero ol la revuo."
Tiu ĉi mia komento ja eble tamen povas iam transformiĝi al la realo - kaze ke oni vere akceptus la (bonegan) proponon de Martin Schäffer pri uzo de la heredata mono. Mi scivolemas pri tiu raporto de financa komisiono post 6 monatoj. Verdire mi dubas pri ajna ŝanĝo, sed jes ja volonte ĝin bonvenigus - nuna politiko de UEA ŝajnas iri en la vojo de filozofio "morti riĉa". Malgraŭ la krizo kaj membro-falado havas la asocio plej multe da mono. Ĉu eble venis jam tempo investi parton de tiu sumo al projektoj, kiuj povus kunporti al la movado (kaj UEA) novajn homojn, agadon, reputacion? E@I proponis jam en 2007 plej diversajn projektojn, kiuj povis esti ĝuste financataj de UEA kaj ili povis levi ankaŭ la reputacion de UEA (kaj inter E-istoj, kaj en estera mondo). Bedaŭrinde, neniu de tiuj projektoj estis akceptitaj :(. Rezulte do E@I plurajn el ili faris memstare, kelkajn daŭre faras (kaj serĉas financojn diversloke), kelkaj devos atendi eble plurajn jarojn (ĝis kiam troviĝos emo kaj volo realigi ilin).

Nur eta rimarko: UEA ekzemple neniam subtenis finance la projekton www.lernu.net - malgraŭ ke ĝi estas la plej granda retejo por lerni EOn, kun pli ol 88.000 registritaj uzantoj (jes ja, eble nur 20-30.000 vere uzas retejon, tamen estas grandega kvanto), kun pli ol 134 204 354 da vizititaj paĝoj.
Same www.edukado.net estis dekomence ekster la UEA-subteno. Jes, ambaŭ projektoj ricevis en 2008 diplomon pri "elstara agado" - sed kredu al mi, tio ne helpos nutri programistojn, verkistojn, prizorgantojn.
Ambaŭ projektoj estis kreitaj kaj funkcias danke de ESF, kies decido financi ilin montriĝis vere prava kaj valora.
Do jen, se la financa komisiono volas pripensi, ĉu indas investadi monon de heredaĵoj, ili pensu pri similaj projektoj - eble tio helpos al la pozitiva decido.
esperanto
esperanto diras:
2010-07-24 13:47
Mi tre esperas, ke oni povas eviti novan koterion chifoje slovakan... Tio certe estus la definitiva kaj tre rapida fino de UEA, ech se la slovakoj, kiuj vivas en unu el la plej finstraj anguloj de Europo, nun posedas la euron kiel oficialan monunuon, same kiel en Nederlando.

Sed lau malnova Toyota-rekamo validas la dirajho: "Nenio estas malebla".

Estas iom strange, ke unu el la plej aktivaj komitatanoj de UEA kaj "signifaj" centraj komercaj figuroj de UEA ghis nun nenion audis pri la Marcek-diskuto, kiu ja estis lanchita (chefe de mi) antau 2 jaroj (pro kio oni amike drashis mian cerbon ankorau dum la MT en nov. 08 - sed char la drasho venis de inteligenta persono, mi amike kaj ghoje akceptis ghin). Mi kredas, ke oni simple fermis la orelojn kaj okulojn, kiel tio estis kutima sinteno en la socialismaj landoj, kie oni tiun "Wegschau"-kulturon prakatikadis dum jardekoj, se aperis problemoj au iu temo farighis tro malgrabla. Sed povas esti, ke tiu diskuto ankorau ne atingis la partizanojn en Slovakio, inter kiuj la autoro de la supra mesagho shajnas loghi (lau la JL 2010, p. 16).
pistike65
pistike65 diras:
2010-07-24 18:24
La sperta, aktiva kaj ofte auskultinda Andy bonvolu montri iom da respekto al la opinioj kaj persono de la sperta, aktiva kaj ofte auskultinda Petro. Konkludi el lia slovakeco pri ia koterio estas kvazau mi konkludus ke Andy Künzli, sviso, estas koramiko de la Majstro kaj Martinelli.

amike
Istvan Ertl
esperanto
esperanto diras:
2010-07-24 21:13
Bedaurinde vi nenion komprenis.

Krom tio, la unua kazo ne estas komparebla kun la dua.
jens_s_larsen
jens_s_larsen diras:
2010-07-24 22:59
Andy ne estas koramiko de iu ajn. Jen la fonto de lia acida humoro.

Aliflanke, se kolektiĝas iu "koterio" ĉirkaŭ Marĉek, ĝi certe estas transnacia. Mi surpriziĝis rimarki kiel plej diversaj homoj sentas havi en lia redaktoreco "sian homon" en centra movada pozicio. Mi kredas ke tiel estas ĉar Marĉek neniam diras ion pri kio necesas konsenti aŭ malkonsenti. Ĉiu Esperantisto povas projekcii en lin siajn imagojn pri la movado. Tiel plaĉema homo povus esti perfekta redaktoro se ni havus unuecan estraron kaj aktivan komitaton, sed male iĝas problemo dum la estraro baraktas por konkretigi siajn ideojn kaj la komitato estas en komato.
Johan_Derks
Johan_Derks diras:
2010-07-24 16:07
Jukka notas: Restas neklara ĉu la vortumo signifas ke la farita decido pri konkurso estas nuligita kiel kelkaj subtenantoj de tiu propono ŝajne kredas.
La statuto de UEA eksplice skribas (artikolo 33 (f)):
La Estraro estas respondeca al la Komitato. Ĝi (a)(b)(c)(ch)(d)(e)
(f) nomas la Redaktoron de la revuo Esperanto;
Do ankau fino de la chiujare renovigenda kontrakto apartenas al la kompetento de la Estraro. Feliche la Direktoro de UEA konas la statuton.
Sed evidente la Estraro respondecas pri sia agado (legu artikolon 29 (f):
La Komitato (f) decidas pri la agado de la Estraro). Tio ne signifas ke ghi povas nuligi decidojn de la Estaro.
Klare la agadmaniero de la Estraro estas maldeca, je la sojlo de propra demisio. Bedaurinde oni sciighas nenion pri la "analizo de redakcia politiko" kiun laŭ estrarano pri informado Barbara Pietrzak la estraro faris. Ne sufichas diri, ke "la revuo estis traktita en ĉiu kunsido de la pasinta estraro". Tiel la kontrolada funkcio de la Komitato malplenighas.




Tamen laŭ Osmo Buller tiun decidon ne eblas forigi per komitata decido, kaj krome la decido pri la redaktoro apartenas al la estraro.
Johan_Derks
Johan_Derks diras:
2010-07-24 16:19
Jukka raportas:
La aliaj punktoj de la tagordo estis traktitaj sen granda diskuto, inkluzive de la nova strategia komisiono.
Oni shatus havi multe pli detalan informon, speciale chu vere la Komitato "skribis blankan chekon" por la teamo de Mark Fettes.
Se ghi ne montras propran penskapablon kaj volon, oni povas timi ke la manko de defio al la membroj de la Strategia Komisiono malgarantios kvalite profundan laboron.
pistike65
pistike65 diras:
2010-07-24 18:40
La dejhoranta orakolo de la Civito klopodas kompreni kio okazis:

http://www.esperantio.net/index.php?id=1380

amike
Istvan Ertl
esperanto
esperanto diras:
2010-07-24 21:40
averagha Eo-plebano probable ne kapablas sekvi la civitisman logikon, despli ne komitatano kaj estrarano de UEA.
esperantogo
esperantogo diras:
2010-07-25 07:47
La vera problemo, lau mi en UEA, estas ne la UEA-membroj, nek la komitato/estraro. Kiu atente observas la aferon en UEA, tiu povas rimarki du periodojn en la ekzistado de UEA:
1- Periodo antau la apero de interreto
2- La periodo de la interreto.

Dum la unua periodo, la komitato kaj estraro preskau neniam komunikighas ghis la kunsidoj en Roterdamo kaj UKo. Tiam la komitato antau UKo nenion faras, preskau neniam estas informita pri la irado de la aferoj de UEA. Same estas ankau pri la estraro, kies precipa rolo estas verki paroladojn dum la kongreso kaj renkontighi en CO por audi de la ghenerala direktoro aferojn, kiujn li notis dum la korespondado nur paperpohsta kun kelkaj membroj de UEA. Estraranoj preskau nenion faras hejme ghis tiu printempa kunsido. Tiu manko de komunikado inter la estraranoj antau la printempa kunsido igas, ke nur la ghenerala direktoro regas chion, char nur li estas en rekta kontakto kun la membroj. Tiu eraro finighis kun la retirigho de CHONG en 1998 kiel prezidanto de UEA. Tiam alvenis Kep, kaj jen komencighis la erao de uzado de interreto fare de la gvidorganoj de UEA.

Dum tiu chi erao multo shanghighis. La estraro komunikighas inter si, kaj ankau la komitato. Tio vere ne palchis al Osmo, kiu vidis, ke lia povo estas reduktita, char ne nur li korespondas kun la membroj sed ankau la estraranoj. Kiam dum la UKo de Berlino en 1999, Kep klarigis al Osmo, ke ion li ne devas fari sen la permeso de la estraro, li akre reagis :"Mi ne akceptas, ke oni reduktu mian povon". Li aldonis, ke en la tempo de CHOHG kiel prezidanto, li faras chion kaj raportas al li. Osmo tiam forgesis, ke la interreto ne estas tiom uzata en la tempo de CHOMG kiel en la tempo de Kep. Vere estis tre granda problemo, char Osmo volas chiam esti super la gvidorganoj de UEA. Kep tre bone komprenis lin, kaj tute ne cedis, kaj Osmo reagis al li:"Vi nur juristumas". Oni scias, ke Kep estas juristo kaj tial scias kiel reagi al tiaj aferoj.

Kion oni povas noti, tio estas, ke Osmo BULLER tute ne shanghighas. Li tute ne volas adaptighi al la interreta erao, kiu ebligas al la komitato kaj estraro rete kunveni kaj fari gravajn decidojn. Mi en la UKo de Telaviv en 2000 ech proponis nuligi la printempan kunsidon, kiun anstatau reta, kio malpliigos la elspezojn de UEA. Neniu ne scias la homon, kiu unua kontraustaris tion.

Kiel Osmo regis la asocion en la unua periodo, ghuste tiel li plu regas ghin kaj ghuste tio estas la problemo. La ghenerala direktoro ne estas la plej alta gvidanto en UEA. Li estas simpla oficisto kiel chiuj aliaj oficistoj de UEA, kaj lau la irado de la afero en UEA nun, ech la posteno de ghenerala direktoro tute ne plu konvenas.

Oni havis gheneralan direktoron, kiam UEA havis aliajn oficejojn en aliaj landoj kun direktoroj kaj oni pensis, ke necesas havi gheneralan direktoro por kunordigi ilin. Tiaj oficejoj kun direktoroj ne plu ekzistas. Tial oni devas revizii la statuton de UEA, kiu havu eron nur pri direktoro de CO, sed ne plu kun Ghenerala Direktoro de UEA. Ghuste tiu chi vorto GHENERALA konfuzas Osmon BULLER.

Iam Osmo shatus pravigi sian lokon super chiuj aliaj gvidorganoj de UEA. Li tiam diris, ke li havas rolon, kian havas GHENERALA SEKRETARIO de Unuighintaj Nacioj. Li tre shatas la vorton GHENERALA, kiu akompanas DIREKTORO. Proponu al li, ke li farighos nur DIREKTORO, kaj vi vidos lian reagon.

Tiun rangon de GHENERALA tiom shatas Osmo, ke li metas sin super chiuj membroj de UEA, inkluzive de la komitatanoj kaj estraranoj, kaj ech subtenas neekzistanta Afrika Oficejo, pri kies ekzisto Jean CODJO chiam trompas chiujn. Tial li chiam diktas chion al chiuj, ech insultante tiujn, kiuj ne samopinias kun li. Mi chiam gratulas Kep, kiu sukcesis montri al Osmo, ke ne li estas la plej alta gvidanto en UEA. Osmo devis demisii poste. Kiam li certas, ke la juristo estis for, li revenis kun la sama taktika chiam altrudi sian volon al la estraranoj, kiujn li nomas bando da novuloj, kiuj scias nenion pri la mastrumado de la asocio. Necesas vere eduki Osmon pri la nuna erao interreta. Tial la proponoj de Johan DERKS estas esence tre gravaj.

La komitato en Kubo tute ne parolis pri tiuj shanghproponoj de Johan kaj tio ege kontentigas Osmon, kiu pluhavas sian povon de antau la interreta periodo. Tio povis ebligis al li maldungi Stanon, kaj dum la jhauda komitatkunsido li spitas dirojn de komitatanoj kaj substrekis, ke la komitato neniam rajtas nuligi decidon de la estraro. Tion chi mi ne komprenas, char la estraro respondecas al la komitato. Eble li pravus, se li chiam vidus sin super chiuj gvidorganoj de UEA, kaj nomus sin la malnova estraro kiu nuligis la konktrakton, kaj elektus sin la nova estraro, kiu faros konkurson por havi novan redaktoron. Lau mi neniu estrarano kulpas en tiu chi decido pri maldungo de Stano. Nur Osmo kuiras chion kaj certe plenumas chion. Se la estraro au komitato definitive rifuzos lian decidon maldungi Stanon, li uzos sian kutiman armilon :"Se oni ne akceptos tion, mi demisios".

Kiuj pensas, ke Barbaroa defendas la decidon, kaj tiel havas ion kontrau Stano, tiu malpravas. Tie chi tute ne estas aferoj inter Svisoj kaj Slavoj, sed chio nestas en la maniero, lau kiu Osmo BULLER stiras la UEA-mashinon. La solvo simpla estas revizii la tutan statuton de UEA adaptante ghin al la nuna erao.
Esperantoluna
Esperantoluna diras:
2010-07-25 09:04
Mi dankas al Esperantogo, pro lia angagxemo. Mi esperas, ke li ne agas en persona vegxo, nur vere deziras bonon de Esperanto-movado.

Oni diras, ke en cxiu fabelo estas ero de vero, do, se pli aux malpli granda ero estas vero en cxi komento, oni devus vere serioze pri tio okupigxi.Se mia hundo bojas, do mi estas certa , ke gxi havas kauxzon.Kelkfoje estas bagatelajxo, sed cxiam avertas kaj pravas.

Fakto estas, kaj tion ni observas de multaj jaroj, UEA-regado ne estas demokrate gvidata. Cxiu, kiu venos nove kaj ne povas sin adaptigxi al donitaj cirkonstancoj estos baldaux "sablero en okulo" kaj aux li mem libervole foriros aux estos per cxiuj eblaj eblecoj forigota.

Kelkaj , kun pli forta karaktero, kiuj ne povas ludi sofistojn, akcepti konformismon estos klarigitaj "persona non grata".

La lasta persono estas al ni konata. Estas vere hontinde, ke post la dorso de tiu persono oni tion arangxas. Cxu ni vere volas E-movadon detrui? Unue sercxu erarojn cxe vi mem! Se vi vere estas "senpeka" rajtas jxeti unuan sxtonon.

Mi atendas, ke baldaux pri novaj vojoj kaj taskoj de UEA, pri gxiaj novaj vojoj okazos konferenco de kompetentaj personoj. Unua tasko devas esti riparo de fudamento de propra palaco.
esperantogo
esperantogo diras:
2010-07-28 07:36
La UKo en Kubo montris al Osmo BULLER, ke chiuj scias, ke nur li faras chion nome de UEA sed shovas la respondecon al la estraroj de UEA. El la protestoj en la kongreso kaj la diskutoj en la dua komitatkunsido oni komprenas, ke :
1- Estas nuligita la nuligo de la kontrakto de Stano MARCHEK.
1- La estraro nova starigos novan redaktopolitikon de la revuo Esperanto.
2- Stano Marchek daurigos sian laboron, ghis tiu dokumento estos preta. Tiam li ekaplikos ghin. Kiam montrighos, ke li ne povos tion fari, tiam oni pensos pri dungo de alia redaktoro. Chiuj konscias, ke Stano estas tiom kompetenta, ke li sukcesos fari sian laboron lau la nova redaktopolitiko. Kio evitendas, tio estas, ke ne Osmo altrudu ion kiel redaktopolitikon. Mi memoras, ke en 2000 li verkis la dokumenton GVIDLINIOJ PRI INFORMADO kaj shovis la autorecon al Kalle KNIIVILA, tiam estrarano pri informado. Kiam Kalle ne plu estis estrarano, Osmo nomis Jukka-n kiel estraranecan komisiiston pri informado ene de la estraro de UEA.

Mi ne finos, nemenciante, ke en la starigado de la nova redaktopolitiko de la revuo oni devas asocii ankau Stanon. Li estas la nuna redaktoro kaj li rajtas partopreni en tiu chi laboro. La estraro povos ech doni al li gvidliniojn, ke li proponu ion, kion la estraro kaj li netigon.

Abomenendas la politiko de eliminado de kompetentaj homoj fare de Osmo jam plurajn jarojn. Osmo estis bona, sed nun estas homoj multe pli bona ol li, kaj li estas devigata akcepti tiun evoluon, kiu estas nenio krom natura legho.

Estas nun tempo adaptigi UEA-sistemon al la nuna erao. Osmo estas de la homoj, kiuj bone laboris, sed nun estas alia generacio, kiu pli bone, pli moderne, pli efike, pli esperantujisme faras pli multe ol li. La kvarjara kontrakto de Osmo ja finighis en augusto 2008. Li devas eksigi sin, se ne, li plu eliminos aliajn kompetentajn UEA-homojn kaj tiel plu enprofundigos UEA-n en kaoson, ke savo de la asocio prenos multan tempon. Nun estas la momento agi.
redakcio
redakcio diras:
2010-07-28 11:56
La fantazioj de Gbeglo Koffi lastatempe iĝas ĉiam pli deliraj, tiel ke li memoras aferojn, kiuj neniam okazis. La malneton de la gvidlinioj pri informado ja verkis mi kaj neniu alia. Poste la teksto estis iom modifita laŭ diskuto en komitata laborgrupo en la UK en Israelo, kaj jam preskaŭ dek jarojn ĝi legeblas en la retejo de UEA:

http://www.uea.org/dokumentoj/gvidlinioj.html

Nun, post dek jaroj, mi eble emus reformuli kelkajn punktojn, sed tio estas alia temo.

Mi kaptas la okazon kaj atentigas Gbeglo Koffi, ke li evitu senbazajn personajn akuzojn kaj ofendojn en siaj komentoj, se li volas eviti, ke lia rajto komenti en Libera Folio denove estu malŝaltita, kiel jam antaŭe okazis.

Kalle Kniivilä
Redaktoro de Libera Folio
gbeglokoffi
gbeglokoffi diras:
2010-07-29 07:17
 
La fakto, ke komitata laborgrupo diskutis la malneton de la dokumento GVIDLINIOJ PRI INFORMADO ne tute pruvas, ke la malneton faris Kalle. Iu povus starigi la malneton kaj ghin transdonus al iu alia, ke li diskutigu ghin en komitata laborgrupo. Tie kushas la granda enigmo, kiun ordinaraj esperantistoj malfacile komprenas.
Estas vero, ke Osmo jam verkas tekstojn, kiujn li devigas estraranojn autori. Tiaj leteroj osmaj abundas, kaj estraranoj ja scias tiun chi veron.
Kalle tute ne povas nei, ke ne mankas manoj de Osmo en la malneto. Tamen tio ne gravu nun. Kio estas grava, tio estas, ke Osmo ne altrudu (ch)ion al la estraranoj, kiujn li nomas bandoj da novuloj, kiuj scias nenion pri la mastrumado de UEA. Ne li fondis UEA-n. Ech se li ghin estus fondinta, tion li farus ne kiel propran entreprenon, sed kiel ion por la tuta membraro, kaj tial li imitus Zamenhof, kiu kreis Esperanton kaj forlasas chiujn rajton de kreinteco. Nur iniacinto Zamenhof konsideras sin kaj tiel kuraghigis esperantistojn zorgi pri la evoluo de la lingvo.
La nuligo de la kontrakto de Stano kaj la diversaj intervenoj de Osmo en la listo UEA-membroj kaj en la kunsidoj estraraj/komitataj ja pruvas multon.
Estas vero, ke Osmo estis bona oficisto iam, sed nun pasis pli ol dek kvin jaroj, kaj aliaj multe pli bonaj homoj tre kompetentaj aperas. Li devas chesigi sian sistemon de eliminado de tiaj homoj, ke li akaparu UEA-n.

Certe li pensas, ke sen li, UEA ne bone funkcios. Chu li vere demisiis en 2001. Certe li ege bedauris tiun agon. Ghuste tial li revenis. Se estis vera demisio tutkora, li neniam plu revenus. "Salivon krachitan surteren oni ne forprenas per la lango". Kial li faris tion ? Certe por venghi kaj ghuste tiel okazas nun. Kiuj el la tiamaj estraranoj de 2001 estas veraj kunlaborantoj de Osmo ? Nur Renato, kiu siamaniere iel vojis kaj en si mem scias kion li faras.

Mi havas nenion malbonan kontrau la persono Osmo, sed mi abomenas lian sistemon elimini kompetentajn homojn por chiam mastrumi UEA-n kiel li volas. Nenia shangho okazos vere plibonega en UEA se Osmo chiam estas tie senshangha. En sia unua partopreno en la printempa kunsido en Roterdamo en 2004, reveninte el la demisia stato ne komforta al li, li diris, ke li nun saghighas kaj tute shanghighis. Tion mi ne kredis, kio nun montrighas vera. La homo chiam uzas sian eliminadon de bonaj homoj kaj UEA vere suferas de tio.

Se li vere volas helpi al UEA, li estus for kaj de tie kontribuu kiel faras aliaj homoj kiel Humphrey TONKIN, Detlev Blanke, ktp. Li faru tiel ebligante al la nova generacio mastrumi pli modernece la asociojn, kaj ni ne forgesu la shanghproponojn de Johan DERKS kaj la klopodojn de Jose Antonio Vergara en la verkado de vere aplikebla laborplano de UEA. Rekonindas, ke la nuna laborplano estas nenio krom tirkestajho, kiel la antauaj, kiujn Osmo neniam sekvas/aplikas.

jens_s_larsen
jens_s_larsen diras:
2010-07-29 14:03
El la gvidlinioj pri informado:

<< Kniivilä klarigis, ke pozitiva instigo pli inspiras al sukcesa informado ol listo de malpermesoj. "La Esperanto-movado ne plu estas movado de stranguloj, kiujn oni devas admoni al deca konduto." >>

Ĉu vi plu estas tute certa pri tio, Kalle?
redakcio
redakcio diras:
2010-07-29 14:56
Ne. :-(
jens_s_larsen
jens_s_larsen diras:
2010-07-29 15:23
Sed la problemo ja estas ke neniu vere scias, kion signifas "deca konduto" kiam temas pri lingvistiko, ĉu ne?
pistike65
pistike65 diras:
2010-08-03 17:50
Mi ferias kaj nur iom enrigardis LFolion, legis nur parte kaj dise. Sed vidas jenan strangajhon: Kalle asertas ke li verkis ion, kaj Gbeglo diras ke tio ne estas tute pruvita. Chu mi nun postulu pruvojn ke Gbeglo efektive verkis la bonegan libreton "De vilagho al chefurbo"?
Eble verkis ghin Osmo Buller.
amike
Istvan Ertl
gbeglokoffi
gbeglokoffi diras:
2010-08-02 23:40
Pri la nuligo de la kontrakto de Stano oni ja scias la starpunkton de esperantistoj de la Nova Kaledonio. Ili postulas la maldungon de Osmo BULLER. Nun en la listo UEA-membroj Anna, la edzino de Renato, revenigis la aferon.

Multaj homoj kontrauas la decidon de Osmo Buller nuligi la kontrakton. La subskribo pluiras. Ankau mi jam plurfoje reagis al la mesaghoj de Anna, sed neniu el ili aperis en la listo UEA-membroj. Kial ?

La veron ne shatas regantoj de UEA. Tamen ghi aperas?
esperanto
esperanto diras:
2010-08-13 11:57
http://www.ipernity.com/doc/97850/8749585

Oni povas konstati kun amaro, ke tiu nova estraro krom teda palavrado fakte havas nenion interesan por mesaghi. Estas la eterne samaj monotonaj monologaj funkciuloj, kiuj tedas la publikon per sia "sagheco", plej neeltenebla estas onklino Nourmont-Moon, kiu prefere trovighu en infanghardeno au baza lernejo anstatau en internacia organizo, kiu reprezentas superan ideon de la homaro. Tro "modesta" restas la prezidanto mem, kies unusilabecon oni cetere apenau povas kompreni.

Ke tiom malmultaj cheestantoj partoprenas tiajn programerojn rekondukas min al la malnova hipotezo, ke UKanoj unuavice ne interesighas pri Esperanto kaj UEA, sed estas simplaj turistoj.

Kiu estas tiu (chu) uniformita virino, kiu plej laste eniris la salonon kaj sidighis kelkajn metrojn apud la estraro ? Chu sekreta servo ?
mbavant
mbavant diras:
2010-08-13 14:08
Koncerne la lastan punkton (al la aliaj mi prefere ne reagu): en ĉiu salono estis iu "oficial de sala", speco de дежурная laŭ la sovetia sistemo. Ŝi kutime sidas kaj respondas telefonvokojn. Mi supozas, ke ŝi povus ankaŭ helpi en okazo de bezono, sed mi ne memoras, ĉu mi vidis ion tian.
esperanto
esperanto diras:
2010-08-13 16:41
Oficiale teknikistino shi estis, kiel de kompetenta flanko oni respondis al mi (do ni kredu tiun version) - sed kial en uniformo kaj kial kun tia severa vizaghmieno kaj kial ghuste en tiu momento shi aperis ?

(En Florenco la analoga teknikisto promenadis sur la strato kiam mi devintus prelegi, kaj tute hazarde survoje mi kaptis lin por demandi chu la tekniko funkcias :-))))) (kompreneble ghi ne funkciis kaj li devis veni por funkciigi ghin. Bella Italia - la fervojo jam ekmalfunkciis tuj post la limo en Domodossola, kiam mi veturis al tiu UK, perdante amason da tempo kaj nervoj pro nefunkcianta lando, do nenio eksterordinara.)

Sed la rideto de Maritza, kiu evidente ne shtonighis pro la cheesto de tiu enigma virino, eble indikis, ke oni ne devis timi la sekretan servon :-) (despli ke la estraro de UEA havis nenion esencan por diri, kio povus interesi la sekretan servon de Kubo), krom la ilustraj personecoj kiuj tie sidis en unika kombino: hindiano el Bengalio (chu ultramaoisto kun sekretaj kontaktoj al la bangladesha mafio au la pakistanaj taliboj?), israelano (chu li subtenas la persekutadon de palestinanoj au ech mortigis tiajn, scie au senscie, kiam li soldatservis ?), polino (kiom da komunismo restis en shia cerbo), luksemburganino (el la malamegata EU).

Kompreneble mi shercas (por tiuj, kiuj ne konas mian humuron).
esperanto
esperanto diras:
2010-09-21 21:32
Mi legis la protokolon de la UEA-komitato de Havano.

Realaj estas nur la diskuto sub 06.01, ekde la komento de Vergara, kaj la rimarkoj de Buller. La resto estas shaumo kaj fumo, krom tiuj kelkaj formalaj punktoj, kiuj estas necesaj por funkciigi la asocion (ekzemple elektoj de la gvidorganoj kaj pri financoj, sed pri la raporto de la financa komisiono ech mankis diskuto).

La tuta protokolo postlasas ekstreme malseriozan impreson pri la "diskutoj" okazintaj en Havano, kvankam cheestis almenau 35 komitatanoj.
Char unu el la komitatanoj nomighas Caspar, oni povus nomi la komitaton de UEA "Caspar-teatro".

Tio kiel aldono al mia konkluda komento publikigita antau nelonge.