Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2010 / Jukka Pietiläinen ne vidas grandajn problemojn en UEA

Jukka Pietiläinen ne vidas grandajn problemojn en UEA

de Redakcio Laste modifita: 2010-08-16 22:07
Universala Esperanto-Asocio devus unuavice okupiĝi pri disvastigo de Esperanto en landoj, kie la organizita movado estas malforta, dum en movade fortaj landoj la ĉefa respondeco kuŝas ĉe la landaj asocioj, opinias Jukka Pietiläinen, kiu kandidatas por la posteno de B-komitatano en la baldaŭaj elektoj de UEA. Li ne vidas grandajn problemojn en la funkciado de la asocio, kaj ne mem kandidatas por estrara posteno. Li aparte subtenas la kandidatiĝon de estrarano José Antonio Vergara, kaj tre esperas, ke ankaŭ Mark Fettes eniros la novan estraron de la asocio.

Libera Folio: Kiuj laŭ vi estas la plej gravaj taskoj de UEA dum la venontaj tri jaroj?

Jukka Pietiläinen: Mi ne vidas grandajn problemojn en la agado kaj ne necesas radikalaj ŝanĝoj. Tamen necesas daŭre okupiĝi pri la estonteco de la asocio, necesas singarda administrado kaj glata, senproblema funkciado de la servoj de UEA. La estonteco de UEA aparte gravas al mi, ĉar mi estas dumviva membro kaj tial mi volas, ke la asocio bone funkciu ankaŭ post kelkdek jaroj. Kiel 43-jarulo mi povas ankoraŭ esperi pri relative longedaŭra membreco en UEA.

Fakte UEA estas unuavice serva organizo kaj grandan parton el la laboro, i.a. en disvastigo de Esperanto faras landaj asocioj kaj lokaj kluboj. UEA devus okupiĝi precipe pri landoj, kie la organizita movado estas malforta, ekzemple la araba kaj islama mondo. Krome necesus prizorgi evoluon de Esperanto-movado en eksa Sovetunio kaj Ĉinio, ĉar tiuj du partoj de la mondo estas ankoraŭ tiuj, kie Esperanto povas vere funkcii kiel lingvo por forigi lingvajn barojn, ĉar la angla ne estas tiom vaste konata en tiuj regionoj. Simile estas ankaŭ en Japanio, sed tie la movado jam estas sufiĉe forta. Necesus ankaŭ prizorgi la evoluon de Esperanto-movado en anglalingvaj landoj, ĉar tie Esperanto prezentas alian avantaĝon, nome relative facilan ekkonon de la fremda lingvo. La nuntempa populareco de la angla riskas lasi denaskajn anglalingvanojn en fermiteco al unulingveco, kiu estas malavantaĝo al ili.

Necesus evoluigi la kulturon en Esperanto. Estus bona ideo lanĉi novan literaturan aŭ muzikan premion, ion kroman apud la tradiciaj belartaj konkursoj. Ekzemple, ion kies konkurson eblus aranĝi en la UK, i.a. en la stilo de Eurovision konkursoj. Necesus ankaŭ premii jam aperintan literaturan verkon, ne nur tekston en formo de neaperinta manuskripto kiel nun. Eble tiu konkurso povus esti komuna por originalaj kaj tradukitaj beletraj verkoj. Necesus ankaŭ evoluigi esperantlingvan sciencon kaj sciencan esploradon de Esperanto. En tiu lasta punkto mi mem iom faris ion, i.a. publikigante fakajn artikolojn en Esperanto (ekzemple en Language Problems and Language Planning 3/2007). Se mi volas, ke Esperanto estu utila en scienco, kial ne fari ion por tio, nome publikigi sciencajn verkojn en Esperanto?

Kiel la asocio devus agi por atingi tiujn celojn? Kion vi mem kiel B-komitatano pretus fari por kontribui al la atingo de la celoj?

Antaŭ ses jaroj, kiam mi unue kandidatis por la komitato mi sentis mian kandidatecon kiel kontraŭstaron al tiu evoluo kiu kondukis al demisio de pluraj oficistoj de Centra Oficejo. Poste la aferoj solviĝis, granda parto el tiuj oficistoj revenis al la oficejo, kaj la konflikto inter la estraro kaj la oficistoj solviĝis. Nuntempe la situacio estas multe pli paca, kaj nova konflikto estas malverŝajna.

Mi volus plu agi por prizorgi ke la administrado de la asocio restu en bona ordo kaj ke ne aperu novaj konfliktoj. Tial necesus elekti bonan kaj laborkapablan estraron, kaj feliĉe ne mankas bonaj kandidatoj. Mi mem pretas subteni estraranecon de Jose Antonio Vergara, sed inter tiuj kiuj estas kandidatoj por komitatano B estas ankaŭ pluraj aliaj bonaj personoj.

Se temas pri fondo de nova literatura premio aŭ aldono de nova kategorio, ekzemple ”esperanta beletra libro de la jaro”, mi volonte partoprenus la serĉadon de taŭga ĵurio por tiu konkurso. Mi ne proponas min mem, ĉar certe troviĝas pli kompetentaj fakuloj ol mi.

Kiuj estas la ĉefaj fortoj kaj malfortoj en la nuna funkciado de UEA? Kion vi proponus fari por plibonigi la situacion?

La ĉefa forto estas bone prizorgita administracio de la asocio. Nur malmultaj esperantaj asocioj povas havi la lukson de salajrataj oficistoj. Ankaŭ la membraro estas bona forto de la asocio. Malforto eble troviĝas en nesukcesa organizado de volontulaj laborfortoj, ĉar ne ĉio ĉiam funkcias glate. Necesus pli bona kunorganizado de volontulaj laborfortoj, tiel ke restu rezervuloj, kaj ke neniu estu tro ŝarĝita per laboro. Eĉ tia laboro kiu komence estas entuziasmiga povas facile fariĝi teda, aparte se estas tro da laboro, aŭ maltro da tempo ekzemple pro profesiaj aŭ familiaj devoj.

Kiel plibonigi tion? Ja sufiĉe malfacila demando. Necesus iom da centra organizo por dividi taskojn, sed ne tro por ne fortimigi volontulojn.

Ĉu la komitato de UEA laŭ vi sufiĉe aktive influas la direkton de la asocio? Se ne, kion vi proponas fari por aktivigi la komitaton?

La komitato certe havas eblon influi al la direkto, sed ĝi ne ĉiam tiom aktive uzas tiun eblon. Iom simile ĝi funkcias kiel naciaj parlamentoj kiuj ja havas rajton influi sed ofte nur teorie uzas tiun rajton kaj kutime facile akceptas tion, kion la estraro proponas. Komitato certe estas bona loko por diskuti pri la aferoj kaj tiel influi al la estraro kaj la oficistoj. Ĝenerale mi ne vidas iun kialon por ŝanĝi forte la nunan situacion, sed eble foje necesus pli da kuraĝo ĉe komitatanoj por voĉdoni kontraŭ malbonaj proponoj. Mi ne memoras dum ses jaroj eĉ unu fojon, kiam plimulto voĉdonis kontraŭ, kvankam unu-du foje tiu estis proksima. Nu, tio ankaŭ atestas pri plurflankeco de la opinioj inter komitatanoj: mi certe foje voĉdonis ”kontraŭ”, kiam nur malmultaj faris same, kaj ”por” en kazoj, kiam multaj voĉdonis ”kontraŭ”.

Ĉu vi estas kontenta pri la agado de la nuna estraro? Se ne, kion vi proponus ŝanĝi?

Mi estas relative kontenta. La estraro havas plurajn aktivajn membrojn kaj ŝajne neniun vere malutilan aŭ neaktivan membron. Mi estas aparte kontenta pri Jose Antonio Vergara, kiu bone laboris. Ankaŭ Loes Demmendaal bone prizorgas sian fakon pri financoj kaj Barbara Pietrzak tiun de ĝenerala sekretario. La prezidanto povus esti pli aktiva gvidanto, sed ankaŭ tia sciencista, filozofia aliro al la movada evoluo ne estas malbona. Mi aparte esperus, ke Mark Fettes fariĝu estrarano, ĉar mi konas lin iom pli bone ol la aliajn, el mia volontula tempo en la Centra Oficejo en somero 1989, kiam li estis redaktoro de revuo Esperanto, kaj poste ankaŭ pro lia profesia kariero.

Ĉu vi mem pretus kandidati por posteno en la nova estraro?

Mi iom konsideris tion, sed fine decidis ne kandidati. Plejparte pro tio, ke troviĝas multe da taŭgaj kandidatoj, kaj mi pli volonte subtenu ilin ol estu mem kandidato. Krome, mi sentas ke mi povus pli utile uzi mian tempon por UEA ol estante en la estraro. Ankaŭ mi timas, ke povus manki la tempo por vere fari ion en la estraro, ĉar mi plu laboras en scienca esplorado en universitato sen iu firma posteno, kaj pro tio devas daŭre okupiĝi por havi novajn esplorprojektojn kaj, do, salajron al mi mem.

 

Biografieto kaj movada celaro

Jukka Pietiläinen (nask. 1966) estas doktoro pri sociaj sciencoj kaj esploristo pri Ruslandaj socio kaj ĵurnalistiko en Universitato de Helsinki. Li esperantistiĝis en 1983 kaj estas jam komitatano B de 2004-2010. Lia scienca laboro traktis ankaŭ Esperanton kaj lingvistikon, kaj parto el liaj sciencaj verkoj aperis en Esperanto.

Mi opinias Esperanton serioza afero, kiun necesus pli esplori science kaj per tio ricevi bazon por pli efike disvastigi Esperanton. UEA povus grave kontribui al scienca esplorado de esperanto per aranĝado de taŭgaj forumoj por tio kaj kunordigande kunlaboron inter esperantistaj sciencistoj. Por mi Esperanto estas ankaŭ unika kultura fenomeno, kies propran kulturon necesus pli bone flegi kaj progresigi. Por grandparte volontula movado estas esence ke volontulaj fortoj estu utiligataj tie, kie tio portas plej grandan efikon kaj la malgranda salajrata oficistaro povu koncentriĝi al tio, kio estas nepre farenda, kaj por kio ne troviĝas volontuloj.

arkivita en:
slavik
slavik diras:
2010-03-16 17:28
Tre taŭga foto ornamas la jukkece ellaboritan intervjuon. Gratulon.
mbavant
mbavant diras:
2010-03-16 18:09
Certe. Jen parolo laŭ mia gusto. Ĉu tamen la Redakcio povus korekti la dekon da tajp-eraroj?
chielismo
chielismo diras:
2010-03-17 15:41
UEA estas sufiĉa je klubeco, sed ne sufiĉa por movadcentro. Estas strange ke UEA ne havas sian edukcentron(lernejo) kaj ĉiutagan radion(retebla)... Ankaŭ utiligado de Esperanto estas malsukcesa en nia lingvo, kompare kun malnovaj tempoj de Zamenhof kaj Privat.

"Komerco", la listo de IKEF (Internacia Komerca kaj Ekonomia Fakgrupo, www.ikef.org) ĉe Google Groups.
Retpaĝo: http://groups.google.com/group/komerco/
Por aliĝi, skribu al komerco+subscribe@googlegroups.com
Por eksiĝi, skribu al komerco+unsubscribe@googlegroups.com
Serĉilo en Esperanto: http://www.google.com/intl/eo/
esperantogo
esperantogo diras:
2010-03-17 19:08


Pardonu, mi ne finis tiun supran skribadon, kiam chio foriris. Do la supran tekston bonvolu ignori, konsiderante tiun chi.


Kara Jukka,
Mi vidis vin en Roterdamo. Antau tio, vi intervenis en diskutoj de Renato kaj mi pri Afrika Agado. Vi tiam montris vian komprenon pri miaj ideoj koncerne Afrikon. Vi tiam konkludis, ke al Renato mankas scioj pri Afriko. Certe tiel estas ankau por nunaj UEA-gvidantoj.

Kiam vi menciis agadojn en diversaj kontinentoj, vi forgesis Afrikon. Jes tio estas sincera forgeso, ne malestimo al Afriko. Chie Afriko estas forgesata kaj ech surtreta. Se ghis nun Renato CORSETTI pludiras, ke en Afriko estas junaj homoj, kaj por venigi ilin al Esperanto oni uzu futbalon, estas klare, ke UEA havas neniun planon por Afriko. Tio elmontrighas en la maniero lau kiu UEA-gvdantoj traktas Afrikon. Chio estas improvizata. Kiun regulon sekvas Renato por starigi konsilantaron de Afrika Komisono kaj tiun chi funkciigi ? Kiujn programojn havas UEA pri la instruado de Esperanto ne nur en Afriko sed tra la tuta mondo ? Kiam, ekzemple, afrika esperantisto ekritikas la agamanieron de UEA-gvidantoj en Afriko, tuj oni lin chiel izoligas. Kaj UEA-gvidantoj ne shatas havi iun instancon kiu solvu problemojn ghiajn.

Dum la Uko en Roterdamo oni arestis dumvivan membron de UEA. Kiel tiu problemo estis solvita.
La statuto de UEA verkighis en la tempo kiam ne estis interreto. Nun ghi bezonas adaptighon. Chu UEA-membroj ne sentas la bezonon, ke okazu retkunsidoj de la komitato ? Certe iuj diros, ke tiel funkcias la retlisto de la komitato. Kelkaj mesaghoj alvenas al la listo, sed en kiu ord ? Neniu ion gvidas. Multfoje mi intervenis, ke estu ordo en la komitata listo, sed kiu povis min audi. Vere, estas granda malordo ene de UEA.

Kaj la posteno de Osmo BULLER estas alia problemo. UEA bezonas ekspertojn por esplori la subon de Osmo BULLER sur la segho de Ghenerala Direktoro. Estas multaj malklarajhoj sub tiu chi segho. Ni memoru, ke kiam Trevor anstatauis lin, tiam Osmo estis for kun gravaj dokumentoj, kiuj ebligos al Trevor orientighi kaj malkovri la subajhojn de Osmo. Tiom longe kiom Osmo BULLER estos tie, UEA chiam havos problemojn, kiujn tute ne povas vidi la juna Jukka honesta.

Do, kion UEA-gvidantoj faru por solveti problemojn de UEA, el tio citindas :
- Revizii la statuton kaj Regularon de UEA
- Redifini la postenon de Ghenerala Direktoro kaj ties rilaton kun la estraro
- revizii la sintenon de UEA pri E-agado sur la diversaj kontinentoj
- esplori pri tre sincera kaj honesta kunlaboro de UEA kun la aliaj E-tendencoj
- La estraranoj de UEA plene okupighu pri sia kampo sen altrudo de neestrarano.
- La kontrolantoj de la laboroj kaj financoj de UEA estu ne nur esperantistoj. Oni dungu ankau ekstermovadajn ekspertojn.

Jen kelkaj el la punktoj, kiuj vizitis min post kiam mi legis la vortojn de Jukka en Libera Folio.



esperanto
esperanto diras:
2010-03-17 21:54
Kun intereso mi legis la intervenon de Koffi Gbeglo, kiun mi shatus jene komenti.

1. Afriko:
Mi havas tro malmulte da informoj, char afrika agado ne tro interesis min ghis nun, sed pere de la intervenoj de Koffi ghi iom rekreskis (sed mi ne havas la okazon aktive engaghighi chirilate). Ghenerale shajnas al mi, ke la strategio de UEA kaj de la Eo-movado grandparte fiaskis en Afriko. Inter alie, oni sugestis komence tro da promesoj, ideoj kaj perspektivoj por Afriko, sed poste pli kaj pli tiuj iamaj vervaj fortoj feblighis, ekmankis mono kaj kompetenta strategia laboro, aktivuloj retirighis, iuj ajn palavris malkompetente ion ajn, kvankam kredante ke ili scias chion pli bone, kaj finfine oni postlasis amason da frakaso (germane Scherbenhaufen) kaj kun tio la afrikajn e-istojn al ties sorto, kiuj mem ne kapablas memstare vivteni la agadon. Estas klare, ke Afriko daure ne kapablas ekzisti sen la mono de la richaj landoj. Se la temo "Afriko kaj la mono de la richaj landoj" estas bone konata temo ekde jardekoj, kiun indus foje kompetente rediskuti, eble ne nur inter e-istoj mem, sed kun eksteraj kompetentuloj pri afrika agado, inter alie por esplori kiuj eraroj estis eventuale faritaj. Sed en la Eo-movado oni neniam analizas ion ajn. (Se mi maltauge priskizis tiun evoluon, mi pretas ricevi instruon pri la vera vero.) Sed eble la fiasko de la afrika agado okazis paralele kun la fiasko de la Eo-movado en orienta Europo, kie same tiu Scherbenhuafen postrestis. Do, shajnas ke la afrika tragedio estas intime ligita kun la tutmonda falo de Esperanto, kvazau kiel kromefiko. Mi do mirus, se Esperanto falus en preskau chiuj partoj de la mondo kaj prosperus en Afriko. Tio estus paradokso kaj speciala fenomeno, kiun necesus studi. UEA ja ankau fiaskis en Azio, kie en la 70aj jaroj estis iuj "progresoj", sed intertempe ankau tie estas la sama Scherbenhaufen. Kaj Chinio ne estas transparenta kazo. Ankau la elpasho de Dasgupta en brikaj landoj restos nur krevanta veziko, supozeble am krevinta.
Sed mi ne konas pli diletantan movadon ol la esperantistan, kie chiuj nur palavras landoj, kaj scias chion pli bone, SED NENIU DEZIRAS TRANSPRENI RESPONDECON, do tiuj problemoj estas klarigeblaj per tiuj cirkonstancoj. (Cetere Osmo Buller estas unu el la malmultaj, kiu konkrete pretas transpreni kaj transprenas respondecon).
Sed mi shatus foje legi ampleksan analizon de UEA au de Gbeglo Koffi (cent paghan) pri la situacio de la Eo-movado en Afriko, speciale en Togolando, Benino, kie tiu movado shajne iom prosperis. En tiu analizo oni ankau ne devus heziti nomi respondeculojn persone, kiuj faris erarojn. Se mi (t.e. oni) ne havas tian analizon je dispono, mi (oni) ne kapablas eltiri konsekvencojn kaj formuli rekomendojn.
Lige kun tiu raporto, en kiu oni montrus shancojn kaj riskojn de la afrika agado, oni devus veni al iu konkreta konkludo: ekzemple chu indas/eblas/necesas daure investi energion kaj monon en la afrikan agadon, au chu oni prefere lasu la manon de tiu barelo sen planko.

2. UEA kaj ghenerala direktoro:
Chiu komerca entrepreno havas la saman strukturon: 1. Administra konsilio kun 2. prezidanto de la administra konsilio, kaj 3. CEO, kiu estas nomita de tiu administra konsilio. Do, en normala kazo la CEO, kiu en UEA kompareblas kun la ghenerala direktoro, estas kontrolata de la administra konsilio (kiu kompreneble ankau povas konsisti el diletantoj kaj idiotoj, kiel montris la ekzemplo de Swissair, UBS ktp. en Svislando).
Kiel en UEA tiuj aferoj estas organizitaj, vi legu sub
http://www.uea.org/dokumentoj/statuto.html#aI
kaj
http://www.uea.org/dokumentoj/statuto.html#aJh (pri financoj)

Mi chi tie nun ne volas lanchi diskuton, chu tiu sistemo estas bona au ne, char tio estus tro granda energia investo, krome mi ne sentas min kompetenta diskuti kaj prijughi tion kaj mi ne disponas pri sperto prie. Faru tion aliaj. Mi nur havas la impreson, ke la nuna sistemo havas kelkajn "Schwachstellen" (malfortajn erojn), ekzemple ke du komitatanoj revizias la financojn de UEA. Lige kun tio oni povus sin demandi, chu tiuj komitatanoj entute estas kompetentaj por tiu tasko. ktp.

Oni chiam povas, kaj DEVAS, redifini la taskojn de iu grava funkciulo en la organizo. Chi tio estas konstanta adapta procezo kongrua kun la aktuala evoluo de la aferoj. Organizo, kiu ne faras tion, simple stagnas. Mi ne scias chu oni tion faras en UEA. Vershajne en estrarkunsidoj oni ja diskutas tiajn temojn, necesus relegi protokolojn de tiuj estrarkunsidoj (ne eblas teni chion parkere).

En tio Koffi levas gravajn demandojn, kaj mi atendas kaj postulas de la gvidorganoj de UEA, ke ili serioze okupighas pri ili.
jukkap
jukkap diras:
2010-03-18 09:45
1. Pri eduskcentro kaj radio:
Certe bonaj ideoj. Mi ne vidas grandan bezonon ke UEA havu propran radion, jam ekzistas sufiche da esperantaj radioprogramoj en la reto kaj la reta kinejo de UEA parte jam estas io simila (kvankam ne regula). Edukcentro estus same bona ideo, sed preferinde tiun realigu iu alia ol UEA, ekzemple AIS, kiu jam eksperimentis al tiu direkto per siaj kursoj.

2. Pri Afriko: Certe Afriko estas unu el mondopartoj, kie esperanto disvastighas kaj kie ghi eventuale povus solvi lingvajn problemojn, i.a. pro tio ke en najbaraj landoj homoj lernas malsamajn europajn lingvojn. Certe ankau Brazilo kaj Suda Ameriko ghenerale estas partoj, kie esperanto povus utile por akiri pli vastajn perspektivojn, char la angla ne havas vastan rolon tie, almenau se mi estas bone informita. Tamen se mi devus elekti nur tri prioritatojn en disvastigado de Esperanto mi elektus: Chinio, Ruslando, anglalingvaj landoj.

3. Pri strukturo de UEA: Kiel mi diris en mia intervjuo, mi ne vidas bezonon por grandaj shanghoj, au pli, timas ke malbone motivitaj kaj planitaj shaghoj povus malhelpi al funkciado. Mi mem daure estas revizianto de FEJO (Finnlanda esperanto junularo) kvankam mi ne havas ekonomiajn studojn au fakan kompetenton pri tio. Tamen ghenerale edukita homo povas facile vidi chu okazis io kontraulegha en financoj. Mi fidas al tiuj komitatanoj kiuj revizias la financojn de UEA, kaj ne vidas en tiu sistemo ion malfortan. Multe malpli bona sistemo estus, se la financojn kontrolus fake plej perfektaj eksteruloj, kiuj kontrolus nur lauleghecon de dokumentoj, sed ne komprenus pri la agado.
chielismo
chielismo diras:
2010-03-21 09:23
Al Jukkap,
Retradio: Jes ekzistas diversaj radioj per Esperanto, sed mankas radio por Esperanto, ĉu ne? Mi ofte aŭskultas elsendon de Pola Radio...sed vole nevole el ĝi la plej grava novaĵo estas aktivo de la pola prezidanto...Komprenite, se mankus tia novaĵo same ĉe China Radio Internacia kaj Radio Havano Kubo, certe malaperus programoj per Esperanto. Ĉu vi jam komprenas mian ideon? Nia movado bezonas nian Radion sendepende al nacieco. Ni volas aŭskulti novaĵojn el nia Esperantujo. Evidente, la filmetoj estas supraĵajoj kompare al normala TV ĉiutaga por nia vivo. Antaŭ la realiĝo retradio estas aktuala... Jes, aliaj povas fari edukcentron, sed kion fari ĉe UEA? Evidente la instruado de Esperanto estas unua tasko ĉe E-asocio.
jens_s_larsen
jens_s_larsen diras:
2010-03-21 17:24
Eble vi pensas pri io simila al Radio Verda el Vankuvero, Kanado <http://radioverda.com/>.

Efektive la unua tasko de UEA estas aplikado, ne instruado. La unua tasko je nacia nivelo estas informado, kaj je loka nivelo estas instruado. Sed ĉiuj tri taskoj estas gravaj je ĉiuj niveloj.
Esperantst
Esperantst diras:
2010-03-23 07:04
Pardonu Jens, vi tute malpravas. La unua tasko de UEA tute ne estas aplikado. La celo de UEA estas disvastigi la uzadon de Esperanto kaj speciale pro tio la informado kaj instruado estas ankaŭ ĉefaj agadkampoj (sen novaj Esperantistoj ne povas okazi divastigo de la uzado). Mi opinias ke la informado kaj instruado eĉ devus esti la ĉefa laborkampo de UEA. En la nuna mondo ni preskaŭ ne plu bezonas UEA por la aplikado, sed mankas granda, internacia organizaĵo kie en ĉiu parto de la mondo agadas por informado kaj instruado de Esperanto.
jens_s_larsen
jens_s_larsen diras:
2010-03-23 10:32
La laboro iras cikle: informado kreas lernantojn, kiuj kreas aplikadojn, kiuj kreas informindajn novaĵojn. UEA estas la ĉefasocio de la lernintoj (dum ILEI estas la speciala organizaĵo de la instruantoj kaj TEĴA tiu de la informantoj). UEA estu profunde engaĝita ankaŭ en informado kaj instruado, sed estas la aplikado kiu pravigas ĝian ekziston kaj la ekziston de Esperanto mem.
Esperantst
Esperantst diras:
2010-03-24 01:22
Mi denove petas pardonon, sed mi ne konsentas kun vi. Mi tute ne opinias ke nur la "aplikado" pravigas la ekziston de UEA. Estus tre domaĝe se nur estus tiel. Intertempe plej verŝajne pli ol 95 % de la aplikado de Esperanto okazas ekster UEA. Mi opinias ke UEA helpu al aplikado, kie aplikado alimaniere ne eblas, UEA helpu al Esperanto-kulturo, kie alimaniere ne eblas (se eblas prefere tion faru entreprenoj) kaj UEA agadu ĉe informado, ĉar pri tiu kampo preskaŭ neniu okupiĝas. Informado tamen estas esence grava por la pluekzisto de la movado kaj dum la 123 jaroj de la ekzisto de la movado oni tro malmulte okupiĝis pri tiu parto. Laŭ mi en la hodiaŭa tempo, do la informado pravigas la ekziston de UEA. Por la aplikado oni jam ne plu bezonas ĝin tiom multe (Radio Verda, Pasporta Servo, Retbabilado, Vojaĝoj, gazetoj ktp.)
jens_s_larsen
jens_s_larsen diras:
2010-03-24 14:50
Pasportan Servon administras TEJO, kiu estas sekcio de UEA, kaj la plej legata Esperantogazeto estas la membrogazeto de UEA. Estas nur des pli bone, ju pli da aplikoj okazas krom tiuj de UEA, kaj en ju pli da kampoj krom aplikado aktivas UEA; mi ne pledas por pigreco de iu ajn je iu ajn nivelo, sed nur konstatas ke je internacia nivelo la aplikado estas la kampo kie _nepre_ devas okazi ia aktiveco. La nepra kampo je nacia nivelo estas la informado, kaj tiu je loka nivelo estas instruado. Ju pli oni je ĉiuj tri niveloj kapablas aktivi en ĉiuj tri kampoj, des pli bone, sed estas la tridivido de kampoj kiu donas sencon al la tridivido de niveloj. Alie ja estus multe pli simple fari ĉion individue, ĉu ne?

Cetere, la informado ĉiam lamos, dum ni neglektos nian devon mem informiĝi -- ekzemple pri la demando kio entute estas lingvo. Ne multe estas farata por tio, je iu ajn nivelo.
jens_s_larsen
jens_s_larsen diras:
2010-03-24 14:50
Pasportan Servon administras TEJO, kiu estas sekcio de UEA, kaj la plej legata Esperantogazeto estas la membrogazeto de UEA. Estas nur des pli bone, ju pli da aplikoj okazas krom tiuj de UEA, kaj en ju pli da kampoj krom aplikado aktivas UEA; mi ne pledas por pigreco de iu ajn je iu ajn nivelo, sed nur konstatas ke je internacia nivelo la aplikado estas la kampo kie _nepre_ devas okazi ia aktiveco. La nepra kampo je nacia nivelo estas la informado, kaj tiu je loka nivelo estas instruado. Ju pli oni je ĉiuj tri niveloj kapablas aktivi en ĉiuj tri kampoj, des pli bone, sed estas la tridivido de kampoj kiu donas sencon al la tridivido de niveloj. Alie ja estus multe pli simple fari ĉion individue, ĉu ne?

Cetere, la informado ĉiam lamos, dum ni neglektos nian devon mem informiĝi -- ekzemple pri la demando kio entute estas lingvo. Ne multe estas farata por tio, je iu ajn nivelo.
Esperantst
Esperantst diras:
2010-03-24 22:12
Mi pensas ke niaj vidpunktoj ne povas alproksimiĝi. Ili estas tro diversaj. Eble ni iam havas la eblecon diskuti persone. Por mi la tridivido de kampoj tute ne donas sencon al la tridivido de nivelo. Krome la realo estas tute alia, ĉar verdire pri informado nek UEA, nek la landaj asocioj zorgas multe. Nur rigardu la bilancojn kaj la en- / elspezolistojn de la diversaj asocioj. La asocioj de Esperanto minimume devus rezervi ĉ. 30 - 40 % de la enspezoj (el membrokotizoj, donacoj kaj interezoj) por la informado kaj instruado.
Lu
Lu diras:
2010-03-26 07:50
Jen eble la kerna problemo de UEA: Ĝi laŭdifine estas asocio por ĉiuj Esperanto-parolantoj - sekve en ĝi alvenas ankaŭ ĉiaj opinioj pri Esperanto kaj la necesa agado. Tio tre bone nun videblas en la prezentoj de la unuopaj kandidatoj - pli diversaj la opinioj ne povas esti; ĉu agi desube aŭ desupre, ĉu ĉefe informi aŭ apliki...?

La laborplanoj elektas salomonan solvon: Oni enmetas ĉiun troveblan ideon pri ebla agado. Bedaŭrinde ne ĉio trovebla en la laborplanoj estas fakte farata (de pli da homoj ol de la proponinto, kiu ĉiukaze farus ĝin)... La praktika voloro de laborplanoj estas tre limigita, se ili estas nura listigo de taskoj kaj ne atribuas konkretajn laborajn kaj financajn rimedojn al unuopaj agadoj kaj ne fiksas klarajn mezureblajn celojn.

Bedaŭrinde estas fakte malfacile atribui al konkretaj agadoj difinitajn rimedojn, se ne estas plimulto por tio. Pro la diverseco de la opinioj tiu plimulto en la plej multaj kazoj ne troviĝas. Ŝajne la solaj aferoj, pri kiuj oni interkonsentas, estas, ke oni volas plu dungi homojn en la Centra Oficejo por kongreso, revuo, jarlibro, libroservo ktp. kaj ke oni volas iom informi en landoj sen Landa Asocio. Por pliaj agadoj UEA apenaŭ donas monon kaj labortempon - tio sekve restas en la kampo de honorofica agado. Ne videblas ŝanĝo de tio - almenaŭ mi ne vidas plimulton por tion ŝanĝi.

Simile kiel Martin ankaŭ mi supozas, ke la diversaj starpunktoj ne alproksimiĝos...
slavik
slavik diras:
2010-03-23 17:48
Ĉar jam ekzistas bonaj provoj disaŭdigi en Esperanto, kiel podkastoj el Vankuvero, Varsovio kaj Kaliningrado, estus strange, se UEA faradus iajn proprajn paŝojn en tiu direkto.

Eble estas bona ideo, ke UEA pli aktive subtenu la jam ekzistantajn projektojn en la direkto de informado, ankaŭ informado _en_ Esperanto (eble per elekta kunfinancado de la plej bonaj).
gbeglokoffi
gbeglokoffi diras:
2010-03-18 18:54
Kara Andreas,

Kion mi konsilas al vi nun fari, tio estas, ke vi atente observu la iradon de Afrika Agado. UEA-gvidantoj pensas, ke sen la mono de Fondajho Afriko, afrikaj esperantistoj povas nenion fari. Tiu tempo jam pasis? Kvankam UEA-gvidantoj konfiskis la monon, kiun Hans metis je dispono de afrika agado, ghi tamen bone evoluos en venontaj jaroj. Ghis du jaroj chiuj ni observu. Esperanto-organizajhoj vivtenas sin per kotizoj kaj donacoj, tiel okazos ankau por Afrika Agado sendependa.

Se UEA-gvidantoj altrudas chion al Afriko char tiu chi de ili ricevas groshojn, nun Afrika Agado properas sen tiuj moneretoj. Kiom ricevas landa asocio en Afriko pro kiu UEA-gvdantoj surtretas afrikajn esperantistojn. Vidu, maksimume 400 euroj jare el la rentoj de la monego, kiun Hans metis en Afrikan fondajhon. Jam pli ol tri jaroj Unuigho Togolanda por Esperanto organizas siajn naciajn kongresojn sen subvencio de UEA. Pluestos tiel. Tion bone sciu Osmo BULLER, kiu konscias, ke lia scio pri Afriko estas nula. Ankau Renato CORSETTI scias nenion pri Afriko.

Vidu, Renato trompas esperantistojn, ke Afriko bezonas E-lernolibrojn en afrikaj lingvoj. Tiaj asertoj estas ruzo de Renato por eltiri monon de naivaj esperantistoj. Kiom da afrikaj lingvoj estas skribitaj kaj kiom da afrikaj kleruloj povas skribi kaj legi en tiuj lingvoj ? E-lerniloj en afrikaj lingvoj estas ghenerale neutilaj kaj ech malutilaj char ilia eldono malshparigas monon, kiun oni utile uzu aliloke. Kaj ne nur tiukampe estas mon-malshparo. Vidu !

En 2007 eldonighis libro de Heidi GOES : Afero de Espero. Jen alia ruzo de Renato por malaperigi monon el Fondajho Afriko. Li tamtamadis, ke per tiu libro afrikaj esperantistoj lernos pri la historio de E-o en Afriko. Parenteze, kiun profesion havas Renato ? Kaj Osmo ? Eble tio influas ilian pensadon. Ne chiuj libroj estas didaktikaj. Kiuj neniam instruis, tiuj neniam povas verki bonan lernolibron. Tial la libro de Heidi estas nur ilo per kiu UEA-gvidantoj malplenigis Afrikan Fondajhon. Chu Osmo povus tion scii, kiam li neniam interesighas pri Afriko, sed nur pri mono de afriko, kiu venas al afrikaj kontoj che UEA ?

Andreas diris, ke Osmo pasigas multan tempon en CO, ech noktajn horojn por labori. Estas vere, ke Osmo pasigas multajn horojn en CO, sed kion li faras tiam kaj kial li restas ne hejme? Pri tio oni esploru. Hans BAKKER la tutan tagon laboras por Esperanto. Certe estas aliaj esperantistoj, kiuj ech ne havas salajron kiel Osmo. Vere Osmo BULLER povas esti ekzemplo, sed ne la bona. Mi konas Osmon, mi konas Giorgion SILFER : mi asertu al vi, ke ili estas homoj sed laborkampe Silfer estas multe pli bona. Ghuste tial Humphrey TONKIN ne menciis Osmon en sia letero al la redakcio de la revuo Esperanto okaze de sia 70-jarigho. Afrika Agado shuldas grandan dankon ankau al Silfer.

Afrikaj esperantistoj taskas al si zorgi pri sia agado. Ili tutkore kunlaboros kun tiuj, kiuj vere volas tion. Chiuj ni nur observu ilin.
esperanto
esperanto diras:
2010-03-20 00:42
Mi vere ne scias, kiu reale trompis kiun, sed mi havas miajn supozojn.

Sed antau ol esplori kion Osmo Buller faras ekster siaj laborhoroj en la CO, oni eble unue esploru la verajn intencojn de Silfer en Afriko.

Se la asocio estas malkontenta pri sia ghenerala direktoro, ghi povas lin maldungi. Sed tio okazus certe nur en la kazo de konstato pri evidenta malkapablo, fraudo de mono, trompo de asociaj interesoj, ktp. Lau mi la nuna ghenerala direktoro estas lumjarojn for de iaj tiaj deliktoj au nur de proksimumaj riprochoj. Do, male, oni devas esprimi al li kaj lia laboro sian plenan fidon. Kion oni povus kritiki estus la eble nesuficha informa koncepto de UEA elde la CO (pere de la retpagharo). Sur tiu kampo la ghenerala direktoro eble povus helpi plibonigi la aferojn. Sed la plenumon de tiu tasko oni atendus unuavice de la UEA-estrarano pri informado, kaj tiu estrarano evidente tro malbone plenumas sian publikinformadan taskon.
Eble oni prefere kritiku, ke UEA nuntempe ne havas estraranon pri eksteraj rilatoj http://www.uea.org/kiu/estraro.html - multe pli malbone ol se Osmo Buller ne estas hejme.

Se Tonkin ne menciis O. Buller en sia letero, tiam oni ne scias, chu tio okazis intence au ne (mi nun ne kontrolis la koncernan leteron ). Kaj chu estis kialo mencii lin en tiu okazo. Tamen sur p. 19 de la Tonkin-festlibro Buller estas menciita ech kun danko al li.
Ankau Lins ne eksplicite menciis O. Buller en sia historia studo pri UEA en la libro Utila Estas Aligho, sed li abunde menciis kaj citis el Tonkin kaj Fettes. Kvankam Osmo Buler certe meritus esti menciita en tia artikolo, char ne unufoje li savis la Centran Oficejon de la kolapso post la agado de malkompetentaj direktoroj.

Do, estas multaj tiaj detaloj kaj demandoj. Kio okazas intence kaj kio hazarde, estas mafacile diri. Necesas konsideri chiun unuopan kazon, kaj prefere en la kunteksto.
esperantogo
esperantogo diras:
2010-03-20 10:14
La demando estus, ne KIUJ ESTAS LA VERAJ INTENCOJ DE SILFER EN AFRIKO, sed KIAL E-ORGANIZAJHOJ TIOM IMPETAS AL AFRIKO ekde 2006 ?

Iuj povas havi siajn intencojn pri Afriko, sed multaj afrikaj esperantistoj estas jughpkapablaj. Kiam mi estis UEA-estrarano kaj jam starigis la unuan afrikan komisonon de UEA, mi proponis, ke unu tasko de la komisiono estu varbi mondonacojn kaj ke tiuj chi iru rekte al Afriko. UEA-gvidantoj rifuzis, ke la monon iru al UEA-Konto. Mi simple obeis. Se oni analizas la vortojn de Renato pri Afriko, oni rimarkas, li petas monon por helpi al Afriko. Eble Renato vidas, ke, menciante Afrikon, helpemuloj sendos monon al UEA-Konto. Chu tiaj estas la intencoj ankau de aliaj E-organizajhoj, tion mi ne scias. Tamen unusolan aferon mi tre bone scias, tio estas la kontribuo de Osmo BULLER kaj Giorgio SILFER en la disvastigo de Esperanto en Afriko.

Nenion scias kaj faras Osmo BULLER por la vera movado en Afriko, krom sendigi subvencietojn el Afrika Fondajho al afrikaj E-grupoj. Tiu mono estas ne de Osmo BULLER, sed de Hans BAKKER, kiu metis ghin en la Fondajhon. Ni ne parolu pri la mono uzata por Afrika Oficejo, char UEA-gvidantoj mem malshparas tiun monon, kiun Jean CODJO uzas por kontentigi siajn parencojn. Char Afrika Oficejo nun neniel helpas al la disvastigo de Esperanto en Afriko, ni ne menciu ghin kiel helpon de UEA al Afriko. Kio pri Giorgio SILFER al Afriko.

Buntajn mesaghojn mi ricevis ke li kuras nur post propraj gloroj kaj shtelas projektojn aliulajn ktp. Ghis nun nenion tian li faras al afrikanoj. Male, li vere instruas nin pri Esperantujo. Dank'al li multaj afrikaj esperantistoj havas tre bonan nivelon en Esperanto, kion UEA-gvidantoj ignoras, daure dirante, ke afrikaj esperantistoj esta junuloj, kiujn oni povas venigi al Esperanto per piedpilkoj.

La demandon KIU TROMPAS KIUN respondu Osmo BULLER funde esplorante la funkciadon de Afrika Oficejo en Benino de 2006 ghis nun. Li klarigu kiel li dungas kaj maldungas tieajn laborantojn.
esperanto
esperanto diras:
2010-03-20 15:43
Mi subtenas la strategion, ke la mono kolektata de la publiko iru al ia konto che UEA kaj ne rekte al Afriko. Ghenerale en Europo la "afrika helpo" funkcias tiel. Kompetenta komisiono, al kiu povas aparteni ankau afrikanoj, diskutu kaj decidu kion fari per tiu mono. Poste oni vidas kiu estu mone favorata. Kaj la rezulton de la agado estu poste ankau bone dokumentita kaj komunikita.

Pro manko de konoj (sed mi ankorau legos vian libron), mi ne havas superrigardon pri la afrika agado, kiu en Afriko ricevis kiom da mono kaj kiuj konkretaj rezultoj ekestis el tio. La psikologio de europa mondondanto funkcias tiel:: Li/shi volonte donas monon (kelkfoje ankau ne volonte), sed li/shi volas scii kio okazas pere de tiu mono.

Povas esti, ke la ghenerala direktoro de UEA persone decidis por kiu afrika agado certaj monsumoj iru. Mi ne scias. Kiel estro de komerca entrepreno li certe havas tiun kompetencon, vershajne ne sen antaua diskuto kun la estraro.

Se mi bone komprenis, la mono iras nun al Benino.
Sed efektive mi devus unue legi la koncernajn raportojn. Chu ili estas publikigitaj (certe en la pasintjara Estraraporto). Chu ekzistas aktuala raporto de la afrika komisono?
esperantogo
esperantogo diras:
2010-03-20 16:17
Kara Andreas,

Lau iuj tiu chi slogano AFRIKO AL AFRIKANOJ sonas rasisme. Tial mi tie chi klarigu kion mi celas.
Afriko estas chiel eksplutita kaj plu nun ekspluatata. Malkontentaj pri la sorto, kiun la ekspluatantoj shovas sur ilin, afrikanoj luktas, ke Afriko revenu al ili. Tial ili diras AFRIKO AL AFRIKANOJ. Chu tio plusonas rasisme ?

Se Afriko al Afrikanoj reiru, chu ne afrikanoj mem gvidu chion pri Afriko ? Jes, kiuj honeste rakontus chion pri mia laboro en UEA, tiu rekonus, ke mi regule disponigadis raportojn chiajn. Pri elspezoj mi disponigas ankau kvitancojn. Kiam Afrika Oficejo estis en Togolando, chiujare aperadis klaraj raportoj pri la laboroj de la oficejo kaj de afrika komisiono. Osmo BULLER ne povas diri, ke tiaj raportoj neniam aperis. Char li ne povis akapari Instituton Zamenhof pro mia forta kontrausatro, li chiel malpurigas min ghis diri, ke mi rifuzas doni al li monon de UEA, kiu kushas che mi. Mi fakte tenas monon de UEA, char ankau Osmo BULLER tenas monon mian. Tiu afero okazis fine de 2005 komence de 2006. Se senpartia komisiono ne traktus tiun chi aferon, mi chiam pri ghi parolus. Kiam rabemo flanke de Osmo BULLER !

UEA-gvidantoj tute ne shatas, ke ankau afrikanoj sciu pri la uzado de la mono, kiun ili kolektas por afrikaj esperantistoj. Chiam ili disbalilas :"Ni volas fari tion chi en Benino, kaj tion en Burundio, bonvolu sendi la monon al tiu konto". Neniam aperas raporto pri la mono kolektita kaj kiel oni uzas ghin.

Kiam por prizorgi mian domon iu helpanto ricevas monon, char mi mem ne kapablas ion fari, chu al li oni pludonos tian monon, se mi mem estos kapabla tion fari kaj ekfaras mem ? Se tiu helpanto vidas pli sin mem en la agado ol min, tiam li neniam simple akceptos, ke mi respondecu mem pri la laboro. Tiel okazas nun.

Vi sincere diris, ke multon vi ne scias pri Afriko. Tiel estas ankau por multaj eksterafrikaj esperantistoj. UEA-gvidantoj profitas de tiu nescio por trompi ilin. Char en UEA-medio Osmo kaj Renato estas tre konataj, homoj blinde sekvas ilin, senpripense.

En 1980 oni rakontis, ke afrikaj esperantistoj estas junaj. Tiam mi estis 23-jara kaj aliaj esperantistoj pli aghaj ol mi. Plu nun Renato diras, ke afrikaj esperantistoj estas junaj. Chu Dio estas tiom maljusta por ne aldoni pliajn jarojn al la vivdauro de afrikajnoj, ke kiuj 23-jarighis en 1980, ankau nun 23-jarighas ? UEA-gvidantoj komprenu, ke afrikaj esperantistoj kreskas ne nur en agho sed ankau en sagho. UEA-gvidantoj tute ne forigu tiun chi tre gravan literon S che sagho.

Afrikaj esperantistoj tute ne rifuzas la kunlaboron kun alikontinentaj esperantistoj. kion ili volas, tio estas, ke ankau ili vidu en afrikajn aferojn propraokule kaj ke ili havu la unuan vicon. Chu tio estas kulpo ilia ?

Neniam plu Afriko estus metita sur almoza tapisho en Esperantujo. Kiel alikontinentj esperantistaj grupoj vivas, tiel ankau tiaj grupoj afrikaj vivos. Neniu plu uzu afrikajn esperantistojn por kolekti monon, kiun oni uzas alicele. Afrikaj esperantistoj vidos klare kaj rekte en la aferojn, kiuj ilin koncernas.
esperanto
esperanto diras:
2010-03-18 22:58
En la retlisto de la UEA-komitato J. Derks alparolis, tute prave, la problemon de la Jarraporto en la revuo de UEA. Ech Amri Wandel, je mia grandega miro, subtenas la opinion de Derks.

La problemo de tiu Jarraporto, kiun mi ne nepre kondamnus kiel burokratan verkajhon, kaj de la diskutado chirkau ghi ne estas, chu la Jarraporto estas tro longa au tro teda, sed chu ghi estas realisma / interesa au fanfarona / kredinda.

Certe, komitatanoj kiel Ileana Schröder rajtas esprimi sian opinion, chu daure publikigi la Jarraporton au ne en la revuo de UEA. Sed per sia konservativeco kaj autoritatisma obsedo, kiun mi observas jam de monatoj, shi bremsas chian progreson kaj modernigon de la asocio. Oni povas nur esperi, ke tiaj komitananoj, kiuj ech ne scipovas ortografie ghuste skribi Esperanton, ne estos reelektitaj kaj baldau forlasas la aktivan movadon.

Cetere, oni ne devas pli agreseme informi kaj varbi, sed PLI INTELIGENTE. Tio estas grandega diferenco, kiun mi petas Johanon Derks konsideri.

La redakcianoj de SPEGULO atente legos tiun Jarraporton kaj komentos ghin en unu el la venontaj eldonoj de la revuo, same la Strategian Laborplanon kaj aliajn novajn dokumentojn kaj raportojn.

jens_s_larsen
jens_s_larsen diras:
2010-03-19 19:15
Estas sufiĉe malinteligente dissendi la tutan jarraporton al la membro-abonantoj kiuj ĉiuokaze ricevis la informojn dum la pasinta jaro. Se oni devigas iun verki resumon, la membraro multe pli facile vidos ĉu efektive okazis progreso aŭ malprogreso de jaro al jaro. La diferenco inter ofensiva kaj inteligenta informado do ne estas tre granda.

Tamen, estas diferenco inter ofensiveco kaj agresemo. Anglalingve "offensive" signifas ofenda, do oni ne povas uzi ĝin en la senco de "ofensiva". Por tiu oni vastigis la sencon de "aggressive". En Usono ofensiveco estas tre grava virto, do en landoj influataj de la Angla lingvo disvastiĝas la kredo ke estas bone esti agresema.
esperanto
esperanto diras:
2010-03-19 22:44
Se ne la jarraporton, kion alian la UEA-estraro havas por priraporti ?
Se la estraro nur raportas pri la agadoj kauzitaj rekte de la estraro mem, la tuta raporto eble farighas duone mallonga ol kutime. Se mi pli malpli memoras, en la jarraporto de la pasinta jaro estis menciitaj multaj kromaj agadoj, pri kiuj mi havis la impreson, ke la estraro ne rekte au tute ne respondecis, do ke temis pri agadoj dank' al aliaj aktivuloj ekster la estraro.
Do, la estraro priraportu nur siajn proprajn aktivecojn, kaj tiam la Jarraporto estos ech formale en ordo kaj tiukaze eblos ankau pli klare vidi, kion la unuopaj estraranoj efektive kaj rekte faris; la resto konsistas el raportado pri alies agadoj, pri kio eblas rezigni en tiu raporto, char la koncernaj agadoj ne estis kauzitaj rekte de la estraranoj, krom tio shajnas, ke pri multaj tiaj agadoj oni jam legis en apartaj artikoloj ekster la Jarraporto. Do kial ripeti chion tion en la Jarraporto ? Fakte la tuta revuo Esperanto estas konstanta jarrapporto. Do, se la estraranoj raportas nur pri siaj rektaj agdoj, la jarraporto ne riskos shvelighi.
Krom tio mi sugestas, ke oni rezignu pri chia fanfaronado, sed male ankau kuraghu montri deficitojn, t.e. mankojn en la agado de la koncerna estrarano. Tio ne estas honto por la unuopaj estraranoj, sed montras a) ideojn, b) kio estas farenda, c), kio ne povis esti farita.
Povus esti la tasko de la ghenerala direktoro kaj redaktoro de la revuo koncizigi la raporton de estraranoj, se ghi farighas tro longa.
Oni povus ankau publikigi resumon de la jarraporto en la revuo kaj aperigi la detalan version en interreto plus eldoni apartan broshuron, kiun interesuloj povas mendi chu kontrau pago, chu senpage (pli vershajne). Tiam oni povos konstati ankau la konkretan intereson pri tiu jarraporto flanke de la membraro. Do, temas pri ebla shparpotencialo.

Cetere lau mi estus utile, se en Libera Folio komencighus au estu daurigata paralele al la Komitata Retlisto diskuto pri la laboro de la Komitato kaj estraro.
jukkap
jukkap diras:
2010-03-24 14:55
Se mi rajtas fantazii, mi volonte forprenus la publikon de la tuta jarraporto el revuo Esperanto, sed aperigus jhurnalisme verkitan novajhon pri la jarraporto. En tiu novajho eblus ankau peti komentojn de ne estraranoj pri la enhavo, diri kion la estraro malbone raportis au forgesis ktp.

Iom strange, la komentoj (krom la unuaj) al mia intervjuo preskau neniel rilatas al ghi, sed la diskuto iris al tute aliaj direktoj kaj disputoj.
redakcio
redakcio diras:
2010-03-19 13:02
La redakcio forigis kelkajn komentojn al ĉi tiu artikolo, ĉar tiuj ne rilatis al la temo de la artikolo kaj enhavis personajn atakojn. Kaze de ripetata misuzo la redakcio povas malŝalti la eblecon komenti por specifaj personoj.
dennis
dennis diras:
2010-04-23 17:56
 
Jukka,

Mi lernis multe tralegante viajn respondojn al la demandoj de Liberafolio, kaj rilate viajn ideojn pri belartaj konkursoj, mi volonte cheestus kaj certe tre ghuus iaspecan Eurovision Konkurson en UK. Mi esperas, ke via rekomendo konkretighos.

Aliloke en via komentado, vi parolis pri kiamaniere UEA povas antauenigi Esperanton en diversaj landoj. Vi substrekis, ke UEA devas helpi chefe en landoj, kie la movado ne viglas. Mi supozas, ke la nombro de tiaj landoj estas tre alta, chu ne?

Mia demando por vi estas, “Per kiaj rimedoj ni povas helpi la landojn?” Loghante nun en Chinio, mi tre malfacile kapablas koncepti ghuste kia helpo estus utila kaj efika por chi tiu lando kaj por aliaj. Chu vi havas konkretajn ideojn tiurilate? Kiu respondecus pri tiu eventuala helpo? Kiuj estus kelkaj el la konkretaj taskoj? Per kia budgheto? Pri tiu temo mi mem multe pensadas, sed ankorau mi ne havas utilajn ideojn, do via respondo estos ege bonvena. Mi pensas, tamen, ke mi havas kelkajn ideojn por URBOJ, sed ne por landoj. Kiel vere helpi LANDOJN?

Danke,

Dennis Keefe
Universitato de Nankino, Chino
www.linguafest.info
www.bekkurso.info