Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2010 / John Wells reelektita kiel prezidanto de la Akademio

John Wells reelektita kiel prezidanto de la Akademio

de Redakcio Laste modifita: 2010-10-17 13:40
43 akademianoj voĉdonis por elekti la estraron kaj la direktorojn de la Sekcioj kaj Komisionoj de la Akademio de Esperanto.

Kiel estraranoj estis elektitaj:

John Wells, prezidanto
Probal Dasgupta, vicprezidanto
Brian Moon, vicprezidanto
Renato Corsetti, sekretario

Kiel direktoroj estis elektitaj:

Christer Kiselman, Faka Lingvo
Otto Prytz, Gramatiko
Bertilo Wennergren, Ĝenerala Vortaro
Marc Bavant, Kontrolado de lerniloj           
Alexander Shlafer, Lingva Konsultejo         
Paul Gubbins, Literaturo                           
Probal Dasgupta, Prononco                       
Carlo Minnaja, Komisiono Historio de AdE

La elekto de estraranoj kaj direktoroj estas daŭrigo de la elekta ciklo, kiu komenciĝis en aprilo per elekto de kvin novaj akademianoj. El la tiamaj novelektitoj, Alexander Shlafer nun iĝis direktoro de la Lingva Konsultejo.

 Laŭ komuniko de la Akademio

arkivita en:
esperanto
esperanto diras:
2010-10-17 15:23
Ho, mia dio, tio ja estas pli granda oscedajho ol siatempe la Politburoo de GDR.
jens_s_larsen
jens_s_larsen diras:
2010-10-17 16:27
Kial la konsisto de la Akademio estu ne oscediga?
esperanto
esperanto diras:
2010-10-19 18:41
Mi multe ridis pro via trafa respondo.

Same pro la interpretaj tordoj (au tordaj interpretoj) en HeKo pri la laudira populareco de Minnaja kaj laudira malpopulareco de Dasgupta. Oni vere ne povas ekskludi la eblon, ke la "Marcek-frakcio" efektive vochdonis kontrau Dasgupta :-)), kio kondukis al tio, ke li ne ricevis 98,99% de la vochoj, kiel en Norda Koreio kaj pli frue en la orienta bloko.