Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2010 / ILEI konferencas en Kubo

ILEI konferencas en Kubo

de Redakcio Laste modifita: 2010-07-14 22:04
En lundo, la 12-a de julio, malfermiĝis la 43-a Konferenco de Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj (ILEI). Tio okazis en Matanzas, Kubo, precize 20 jarojn post la unua ekstereŭropa ILEI-konferenco, same okazinta en Kubo. Kun pli ol 60 partoprenantoj el 26 landoj, ĉi tio fariĝas la plej granda evento de ILEI en Ameriko.

En siaj bonvenigaj vortoj la prezidanto de LKK Julián Hernández Angulo emfazis la gravan respondecon de la Esperanto-instruistoj en la movado kaj ilian ŝlosilan rolon por gvidi novulojn en la Esperanto-komunumon. Li finis kun la fido, ke la nuna konferenco permesos vastan insterŝanĝon de spertoj kadre de sia temo "Edukado por kultura proksimiĝo".

Maritza Gutiérrez González salutis nome de la Amerika Komisiono de UEA, klarigante kiel realiĝis la paralele organizita instruista trejnseminario, dank' al kunlaboro de seso da institucioj kaj fondaĵoj. La seminario kunigis dekkvinon da junaj partoprenantoj el latin-amerikaj landoj kiel Argentino, Bolivio, Dominika Respubliko, Haitio, Meksiko, Nikaragvo, Panamo kaj Urugvajo. Radojica Petrovic enkondukis la celojn de la seminario, nome lertigi la partoprenantojn al efikaj kursgvidantoj kaj organizaj motoroj en siaj hejmlandoj.

En sia parolado la prezidanto de ILEI, Stefan MacGill, komence skizis la historion de ILEI-konferencoj. Li emfazis, ke tri el la kvin konferencoj inter 2007 kaj 2011 estas ekstereŭropaj. Post omaĝo al la forpasintaj kolegoj sekvis resumo de la ĉefaj atingoj de la pasinta jaro, kun la konkludo, ke nova laborforta strategio nepras por ebligi al la Ligo realigi siajn celojn. Tiuj fortoj estas planataj ene de ILEI, sed simila transformo necesas en la pli vasta movado, ĉar altigo de instru-kvalito estas ĉies aspiro kaj respondeco.

Okazis ankaŭ la unua kunsido de la komitato de ILEI, kiu tamen ne atingis kvorumon. La konferenco daŭros ĝis sabato, la 17-a de julio, kun riĉa programo. Neniam antaŭe ni ĝuis konferencon de ILEI, tiom kulture diversan kaj kun salutinda ekvilibro inter la generacioj, kun solida bloko de kubaj kolegoj inter la partoprenantoj.


Stefan MacGill - GK de UEA

arkivita en: