Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2010 / Granda fajro en Bona Espero

Granda fajro en Bona Espero

de Redakcio Laste modifita: 2010-10-06 20:05
Ampleksa incendio detruis grandan parton de la teritorio de Bona Espero, esperantista orfejo en Brazilo. La granda grundofajro trafis la regionon en la tria semajno de septembro, sed ne atingis la ĉefajn konstruaĵojn de Bona Espero.
Granda fajro en Bona Espero

Foto: Bona Espero

En letero sendita al subtenantoj de la projekto, la esperantistaj estroj de la orfejo, Giuseppe kaj Ursula Grattapaglia, rakontas pri la okazaĵo:

Ni saviĝis el grandega fajro, kiu alvenis fortege nokte de la nordo. Se estus dumtage, oni pli sekure povus batali kontraŭ la flamoj, sed nokte ĉiuj bestoj, ĉefe la serpentoj fuĝas de la fajro rekte al la homoj, kiuj volas kontraŭbatali... Tamen ni sukcesis defendi niajn domojn kaj legomejojn. Ĉe la lago ĉio estas nigra, kaj eĉ brulis la elektra drato kaj iom da tuboj.

Dum la nokto la laborantoj kune kun la infanoj provis haltigi la fajron ĉe vojo, por savi la konstruaĵojn:

Feliĉe ni sukcesis. Sed 90% de la tuta teritorio de Bona Espero, inkluzive de ĉiuj najbaraj grundoj brulis, kaj la fajro ĝis nun ne haltis. Ĝi nun devoras la parkon, kiun oni provas defendi per du malgrandaj aviadiloj, sed ne sukcesas. Ĉio brulas.

La prezidanto de UEA, Probal Dasgupta, en mesaĝo sendita al la retpoŝta listo de UEA-membroj alvokis ĉiujn laŭeble doni financan subtenon al Bona Espero, por ripari la damaĝojn.

- Mi skribas al tiu ĉi listo kun la espero, ke iuj el vi - kiuj jam konas la projekton Bona Espero kaj scias pri ia profunda valoro por la bonfarto de Esperanto kiel ideo en la reala mondo kaj pri la ŝvito de sindonaj homoj el la tuta esperantista mondo konstruinta kaj savtenanta tiun ĉi unikan kunlaborejon - tuj faros financajn aŭ aliajn materiajn kontribuojn, se vi ne jam proponis aŭ sendis ion al Ursula, Giuseppe kaj ilia granda familio.

arkivita en:
Esperantoluna
Esperantoluna diras:
2010-10-03 21:33
Kara samideanoj,

Cxiu akcidento estas malfelicxo kaj nun ni devas montri, ke esperantistoj estas solidareca popoleto.
Bonvolu cxi tie doni konton, kie ni povus enpagi.

Ecx malgranda sumo estos certe bonvena.

Via Stanislavo
otbuller
otbuller diras:
2010-10-04 10:33
Bona Espero havas konton ĉe UEA. Oni povas pagi sian solidaran donacon al kiu ajn banka aŭ poŝta konto de UEA; vd. la liston en Jarlibro 2010, p.36, aŭ en http://www.uea.org/alighoj/pag_manieroj.html . Ekzemple vi, Stanislavo, plej facile povas pagi al la konto de UEA en Kolonjo. Oni menciu ĉe la pago "por Bona Espero". Kompreneble oni povas ĝiri donacon ankaŭ el sia propra UEA-konto.

Osmo Buller
Ileana
Ileana diras:
2010-10-10 11:03
Kortuŝite ni legis pri la fajro, kaj varme rekomendas solidarecan helpon sendante rimedojn por la restarigo de la limo kiu povos preventi venontajn fajrojn.
Ileana Schroder, DEA
EmilioCid
EmilioCid diras:
2010-10-04 01:23
En Brazilo oni povas donaci rekte al la bankkonto de Bona Espero:

Banco do Brasil
agentejo. 4546-2
konto 400280-6
Fazenda Escola Bona Espero

Ekster Brazilo, sendu la donacojn al UEA
esperanto
esperanto diras:
2010-10-04 12:25
Strange ke neniu venis al la ideo indiki la retadreson de Bona Espero por esprimi sian senton.
Lau mia scio temas pri tiu chi:
bonaespero@terra.com.br