Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2010 / Forpasis Oliver Mazodze

Forpasis Oliver Mazodze

de Redakcio Laste modifita: 2010-05-17 22:45
Semajnfine forpasis Oliver Mazodze, 44-jara delegito de UEA en Harare, Zimbabvo. Tiun informon Libera Folio ricevis de Kimberly Richards, kolego kaj multjara amiko de Oliver Mazodze, nun loĝanta en Usono.
Forpasis Oliver Mazodze

Oliver Mazodze en laboratorio

- Ankoraŭ ne klaras kio okazis. Li estis en Sudafriko ĉe sia frato, li veturis tien por serĉi laboron, kaj oni trovis lin senviva en la lito. Mi parolis kun li telefone la tagon antaŭ lia forpaso, kaj trovas la aferon nekomprenebla, samkiel sendube ankaŭ vi. Mi scias, ke li estis dediĉita al la Esperanto-movado, do mi pensis, ke vi volus esti informita, ŝi klarigas responde al peto pri pliaj informoj.

Oliver Mazodze estis grave trafita de la profunda ekonomia krizo en Zimbabvo, kiam la universitato en kiu li laboris ne plu povis pagi salajrojn. Ankaŭ lia edzino Gracious perdis sian enspezon, kiam la lernejo en kiu ŝi instruis estis fermita pro la krizo.

Dum iom da tempo Oliver Mazodze laboris ĉe universitato en Germanio, sed antaŭ unu jaro li estis devigita reveni al Zimbabvo pro la elĉerpiĝo de lia Ŝengena vizo.

Kurso de Zimbabva Esperanto-institutoOliver Mazodze estis unu el la plej kompetentaj afrikaj esperantistoj. Li partoprenis en la Universala Kongreso en Havano en 1990, kaj li fondis Zimbabvan Esperanto-Instituton, kiu dum multaj jaroj okazigis kursojn en Zimbabvo kaj najbaraj landoj, interalie oficialan kurson por instruistoj sub ministeriaj aŭspicioj en 1996. Li estis membro de la Internacia Ekzamena Komisiono de UEA kaj ILEI ekde 2006.

Oliver Mazodze estis ankaŭ diplomita Cseh-instruisto kaj instruis Esperanton en la Aŭstralia Somera Lernejo en Adelajdo en la jaro 2005. Poste li tenis amikajn kontaktojn kun aŭstraliaj esperantistoj, kiuj lastatempe sen sukceso provis helpi al lia familio trovi pli favorajn vivcirkonstancojn en Aŭstralio.

Lin funebras lia edzino Gracious kaj la du infanoj Sergio (13) kaj Lynn (12).

arkivita en:
javergara
javergara diras:
2010-05-17 23:18
Nur antau nelonge mi eksciis pri li kaj ech iom korespondis kun li. Li impresis min kiel tre kuragha, inteligenta kaj deca homo.
Mi estas konsternita pro lia forpaso je tiom frua agho.

pistike65
pistike65 diras:
2010-05-18 06:46
Oliver kunverkis anglalingvan studon pri la efiko de kolonia kulturo sur la evoluon de identeco:
http://www.inst.at/trans/15Nr/02_7/kimberly15.htm

amike
Istvan Ertl
esperantogo
esperantogo diras:
2010-05-18 12:55
Kiam en tiu chi jaro, Oliver esprimighis pri la movoj en Afriko koncerne la retirighon el Afrika Agado de Renato CORSETTI, ties kliko ghojis, ke jen unu kontrauulo de GBEGLO Koffi. Lian duan leteron mi tre detale respondis, kio komprenigis al li multon pri Esperanto, kion li iomete ignoris. Sekvis poste alia letero mia al li por kunlaboro en UETA, kies ambicio estas bone zorgi pri Afrika Agado. La iniciantintoj de UETA tute esperas baldauan kunlaboron ankau de Oliver. Kiel li povis tiom subite forlasi nin !

Estas unu sola Afrika Esperantujo, kaj tiun chi ni shatus UETA. Verdire tiun chi stadion ni ne jam atingis, sed certe iam atingos. La arbitracia komisiono de UETA kune kun la aliaj gvidorganoj de Unuigho de Esperantistoj en la Tuta Afriko prezentas siajn sincerajn kondolencojn al la familio.

Se pruvighas la diro, ke en Afriko oni ne mortas, Oliver pluestas inter ni kaj siamaniere kontribuos en la sukceso de UETA.
Joxemari
Joxemari diras:
2010-05-18 14:03
Ne unua-foje, tamen. Ankaŭ la Civito vulturis la ĵus mortintan William Auld al sia paroĥo.
pistike65
pistike65 diras:
2010-05-18 15:45
La Civito ludas gravan rolon en la Esperanta vulturo.
Kaj William Auld mem verkis la libron "Vulturoj kaj internacia lingvo", se mi ne eraras.

amoke
István Ertl
pistike65
pistike65 diras:
2010-06-27 09:38
Oliver Mazodze (1966-2010), delegito en Harare (Zimbabvo) mortis la 15-an de majo dum vojaĝo en Sud-Afriko. Li lernis Esperanton en Kubo kiel universitata studento en 1989. La postan jaron li diplomiĝis kiel Cseh-instruisto en la ILEI-konferenco en Hanabanilla kaj partoprenis ankaŭ la 75-an UK en Havano. Poste li instruis la lingvon en la Insulo de Junularo kaj kunlaboris kun Kuba E-Asocio. Reveninte hejmen li fondis Zimbabvan E-Instituton, kiu dum multaj jaroj okazigis kursojn en Zimbabvo, i.a. oficialan kurson por instruistoj sub ministeriaj aŭspicioj en 1996. Li instruis ankaŭ en najbaraj afrikaj landoj kaj en la Aŭstralia Somera E-Lernejo en Adelajdo en 2005. Ekde 2006 li estis membro de la Internacia Ekzamena Komisiono de UEA kaj ILEI.
(Revuo Esperanto, jul.-aug.)