Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2010 / Forpasis Mauro La Torre

Forpasis Mauro La Torre

de Redakcio Laste modifita: 2010-03-26 22:24
La konata itala esperantisto, akademiano kaj antaŭa prezidanto de Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj Mauro la Torre forpasis en malsanulejo en Romo la 26-an de marto 2010 en la aĝo de 63 jaroj.

Mauro La Torre naskiĝis la 11-an de novembro 1946 en Romo. Li doktoriĝis pri matematika lingvistiko en la universitato La Sapienza, en Romo. Li poste iĝis profesoro pri eksperimenta pedagogio en la fakultato pri klerigsciencoj de la Universitato Romo.

Li estis prezidanto de ILEI, kaj en ĝia kadro, en la jaro 1998, li lanĉis la interlernejan edukprojekton Interkulturo, celantan egalrajtan Interkulturan edukadon. Pro tiu projekto, en 2000, li ricevis la honoran titolon "Esperantisto de la Jaro".

Li estis membro de Akademio de Esperanto ekde la jaro 2007.

arkivita en: