Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2010 / Forpasis Manashi Dasgupta

Forpasis Manashi Dasgupta

de Redakcio Laste modifita: 2011-01-08 21:15
La renoma verkisto, edukisto kaj kantisto Manashi Dasgupta forpasis la 15an de decembro 2010 en sia hejmo en Kolkato (la ĉefurbo de la gubernio Okcidenta Bengallando en Barato). Ŝi estis la patrino de Probal Dasgupta, la nuna prezidanto de Universala Esperanto-Asocio.

Naskite la 5-an de novembro 1928 kaj edukite en Baharampur kaj Kolkato, ŝi studis la psikologion en la universitato Cornell kaj doktoriĝis en 1961. Kiel administristo, ŝi direktis la porvirinan kolegion Shri Shikshayatan, Kolkato (la kolkataj altlernejoj estas instrue memstaraj, sed sendas siajn finstudintojn al la universitato de Kolkato por licencinivela ekzameniĝo) kaj funkciis kiel orientregiona direktoro por la usona-barata edukfondaĵo USEFI.

Ŝi ankaŭ establis arkivoflegajn tradiciojn kaj esploran medion en Rabindra Bhavana (la Domo Rabindranath Tagore) en Santiniketan. Kiel psikologo ŝi laboris en centro por konsilado al infanoj, instruis la psikologion en la universitato de Kolkato kaj, vidante la komunikan breĉon inter sia socio kaj la serioza psikologio, decidis transdoni siajn komprenojn pere de la kulturo kaj ne en la psikoterapia kaj universitata medioj.

Sur la kultura tereno ŝi faris fortikan kontribuon kiel bengallingva verkisto; en ŝia repertuaro enestis romanoj (Bhelaa, "Floso", Trinoguchchho, "Herbotufoj", Preme Apreme Nae, "Nek ame nek sename", Ghumonto Gharbaari, "Dormanta hejmaro", Anaarobdho), noveloj (en la revuoj Desh, Chaturanga ktp), aŭtobiografiaj tekstoj (Kam Baeser Aami, Naanaa Joner Melaae Tumi), referaĵoj (en Samakalin, Chitta, Jiggasa, Baromas ktp, iuj el ili kolektitaj en Shamaajmon, "Socio kaj menso", Monostatto o Raajniti, "Psikologio kaj politiko",Meyeder Bhumikaa o Bhaashsho, "La roloj kaj reguloj de virinoj"), analizaj monografioj (pri Rabindranath Tagore kaj Satyajit Ray) kaj biografioj (de la pionira bengala verkistino Ashapurna Debi kaj de Upendrakishore Raychaudhuri – avo de Satyajit Ray).

Prisekve al sia unua magistriĝo en la filozofio, ŝi entreprenis en la okdekaj jaroj, kun subteno de la barata filozofia konsilio, esplorprojekton pri la amo kaj la amikeco en la barata kultura medio, kaj aperigis iujn konkludojn en Jiggasa kaj la Journal of Indian Council of Philosophical Research.

Ŝi restas unu el la pioniroj de la ankoraŭ ne serioze ekplugita kampo de rigora esplorado pri la amikeco. Ŝiaj kulturaj starpunktoj, avangardaj por ŝia epoko, sulkigis brovojn: la publiko ne pretis en 1969 afabli al sinjorino atestanta en kortumo, ke ne estas obscena la romano Raat bhore brishti de Buddhadeva Bose (1908-1974).

Ŝi estis malpli kontestata en sia rolo de duonprofesia kantisto, ĉar ŝi estis frua disĉiplino de la ikona Debabrata Biswas; ŝian unusolan diskon eldonitan de His Master’s Voice superpesis la dumvivaj pozitivaj recenzoj de la publiko; eĉ en februaro 2010, kiam rompitaj ostoj kaj perdita vidpovo igis ŝin jam de jaroj ne plu povi eliradi el la hejmo, oni transportis ŝin al memorkunveno por Amlan Datta kaj surpodiigis ŝin, por ke ŝi kantu.

Esperantistoj notu, ke Amlan Datta (1924-2010) – pli aĝa frato de la eldonisto de elesperantigoj Arghyakusum Dattagupta – festparoladis en januaro 2010 dum la lanĉo de la EU-projektaj bengaligitaj infanlibroj, pri kiuj ni tiom aŭdis.

El ŝiaj verkoj aperis en esperantigo de Probal Dasgupta la aŭtobiografia teksto Mi juna (Esperantaj Kajeroj, 1989) kaj Dormanta hejmaro (FEL, 2007). Manashi Dasgupta formale lernis Esperanton nur en 1984-85, sed jam en 1969, gastigante la japanan samideanon Toshiro Kawai, ŝi lernis balbuti Esperante, kaj senhalte sekvis la evoluojn en la movado, al kiu ŝi defore apartenis. Esperantistoj interesitaj pri koincidoj notos la datojn de ŝia naskiĝo kaj forpaso kaj rimarkos interesajn koincidojn.

Probal Dasgupta

arkivita en:
Jorge
Jorge diras:
2011-01-04 08:56
kara probal, mi varme kaj sincere kondolencas.

kaj al ĉiuj mi varme rekomendas la esperantajn eldonojn de ŝiaj verkoj: "Mi juna" kaj "Dormanta hejmaro".
vbanaitis
vbanaitis diras:
2011-01-10 23:22
Granda estas Barato, kaj grandaj estas ghiaj homoj.
Kara Probal, mi ne scis, ke Shi estas via Patrino.
Mi esperas tralegi en Esperanto ne nur tiujn du librojn de Shi - eble pri la roloj kaj reguloj de virinoj?
Ankaw mia patrino (1913-2004)balbutis en Esperanto de 1962. Kaj la dato de shia forpaso estis omena por mi.