Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2010 / Filmo pri utopio ignoras la realan Esperantujon

Filmo pri utopio ignoras la realan Esperantujon

de Redakcio Laste modifita: 2010-06-01 20:03
La nova filmo de la konata usona reĝisoro Sam Greene pri kvar utopioj, el kiuj unu estas Esperanto, vekis miksitan reagon ĉe la esperantista publiko. Iuj laŭdis la filmon pro ĝia interesa alirmaniero al la temo, kaj la usona esperantista fondaĵo ESF eĉ finance subtenis la projekton. Aliaj opinias, ke la filmo donas falsan bildon pri Esperanto kiel pri fiaskinta projekto. Inter la lastaj estas Lu Wunsch-Rolshoven: "Certe multegaj Esperanto-parolantoj, kiuj ĉiutage aŭ tre ofte uzas Esperanton, havos la impreson, ke Green komplete neglektas la hodiaŭan lingvokomunumon", li skribas en sia artikolo, kiun Libera Folio publikigas kunlabore kun la retejo Esperantoland.org.

La usona reĝisoro Sam Green produktis dokumentan filmon "Utopia in four movements" (Utopio en kvar movimentoj/movadoj); unu el la temoj estas dum ĉ. dek minutoj Esperanto. Green skizas Esperanton kiel malsukcesintan utopion kaj apenaŭ mencias aliajn flankojn de Esperanto.

Dum la registrita montrado en la filmfestivalo "Sundance" la aŭtoro interalie diris, ke "Zamenhof kredis, ke se ĉiu en la mondo parolus komunan neŭtralan lingvon, ne plu estus milito kaj kultura konflikto. Kvankam tio eble ŝajnas naiva al ni hodiaŭ, plu estas tutmonda movado de homoj, kiuj parolas Esperanton kaj kredas je ĝiaj idealoj." Ŝajne en la verkoj de Zamenhof ne troviĝas tia naiva kredo; en la ĝeneva kongreso en 1906 li eĉ defendis la Esperanto-parolantojn kontraŭ ŝajna naiveco: ""Ni ne estas tiel naivaj, kiel pensas pri ni kelkaj personoj; ni ne kredas, ke neǔtrala fundamento faros el la homoj anĝelojn; ni scias tre bone, ke la homoj malbonaj ankaǔ poste restos malbonaj; sed ni kredas, ke komunikiĝado kaj konatiĝado sur neǔtrala fundamento forigos almenaǔ la grandan amason de tiuj bestaĵoj kaj krimoj, kiuj estas kaǔzataj ne de malbona volo, sed simple de sinnekonado kaj de devigata sinaltrudado." Ankaŭ la hodiaŭaj Esperanto-parolantoj certe kredas je internacia interkompreno, sed ne je la malapero de militoj pro Esperanto.

Green komentas ankaŭ la esperon je ĝenerala disvastiĝo de Esperanto komence de la 20-a jarcento: "Dum tiu tempo oni eĉ parolis pri io nomata la 'fina venko'. Kion diable ili pensadis?!"

La filmo prezentas aldone al Esperanto tri pliajn temojn sub la komuna titolo de utopioj: sudĉina aĉetcentro, la plej granda en la mondo, apenaŭ havas vendejojn aŭ klientojn kaj montriĝas grandega misinvesto. Krome la filmo rakontas pri usona ekzilulo en Kubo, kiu plu optimismas, kaj pri la deziro meti amastombejajn skeletojn el la murdadoj de la 20-a jarcento en dignan ripozlokon.

Kiel homo, kiu uzas Esperanton relative ofte kaj ekde multaj jaroj, oni demandas sin, ĉu vere estas konvene prezenti Esperanton en tia kunteksto? Ĉu vere indas limiĝi je la utopia flanko de Esperanto kaj preskaŭ neniel mencii la faktan Esperantujon de hodiaŭ, kun muziko kaj literaturo, kun vikipedio kaj la tri ŝtataj ĉinaj retejoj, kun denaskuloj kaj plej diversaj renkontiĝoj?

Ne estas facile kompreneble ankaŭ, kial la reĝisoro prezentas la voĉon de konata Esperanto-parolanto, kiu recitas poemon en Esperanto kaj stumblas dume; la voĉo petas (anglalingve) reregistradon, sed evidente la reĝisoro preferis publikigi la fuŝitan version.

Simile la filmo montras unuopajn homojn dum la UK en Japanio (2007), kiuj malsukcesas diversmaniere: Unu prezentas ĵongladon kaj unucikladon - la pilkoj falas kaj li devas lasi la unuciklon. Alia rigardas flanken de la kamerao kaj rekte rigardas nur post atentigo; tria tre serioze rigardas kaj iom ridetas nur post peto tion fari. Oni havas la impreson, ke la reĝisoro serĉis rimedojn por ankoraŭ pli bone elstarigi la Esperanto-malsukceson, je kiu li ŝajne firme kredas.

Estas krome rimarkinde, kiom malsame Sam Green prezentas Esperanto-parolantojn de antaŭ cent jaroj kaj hodiaŭ: Oni vidas multajn malnovajn bildojn kun ĉiam dekoj aŭ centoj da Esperanto-parolantoj, ankaŭ filmeton de Andreo Cseh kun granda grupo de lernantoj. Kontraste la hodiaŭajn Esperanto-parolantojn oni vidas kutime kiel solulojn, maksimume triope; ili rajtas eldiri unuopajn frazetojn aŭ nur silentas. Green parolas pri tio, ke "dum la frua 20-a jarcento estis pli ol cent mil Esperanto-parolantoj", dum mankas ajna indiko pri hodiaŭaj nombroj.

La reĝisoro Sam Green fine prezentas bildojn de la teknika evoluo komence de la 20-a jarcento kaj komentas dum la filmprezentado, ke "en tiu ĉi kunteksto Esperanto havis ian sencon". En la retejo sf360.org li pli detaligas pri Esperanto: Je la komenco de la 20-a jarcento estis "multaj homoj, kiuj parolis ĝin; oni kredis, ke ĝi povus funkcii. Ne estis absurda ideo. En la fino ĝi estis freneza afero, William Shatner filmo. La arko de la historio estas, ke estis florado de utopiaj ideoj en la komenco de la 20-a jarcento; en la fino tio velkis. Esperanto kaj socialismo spegulas unu la alian."

Sam Green skizas Esperanton kiel ion naivan, kio plene malsukcesis. Ne aperas aludo pri tio, ke iuj homoj hodiaŭ parolas Esperanton ne tiom por fini militojn, sed ĉefe por vojaĝi tra la mondo kaj por krei kaj flegi internaciajn amikecojn. En sf360.org li diras ke Esperanto estas "mirinda ideo" kiu, laŭ li, "iras kontraŭ la limoj de la homa naturo".

Lian bildon pri Esperanto transprenis ankaŭ recenzantoj de la filmo. Iu Kirk Honeycutt skribas, ke "Green esploras la historion de Esperanto, la lingvo, kiun L.L.Zamenhof kreis antaŭ la 20-a jarcento en la naiva espero, ke se ĉiu parolus la saman lingvon, ili interkompreniĝus pli bone. Nu, ni scias, kiel tio funkciis."

Ne necesas defendi plene la ideojn de Ludoviko Zamenhof, sed ja estas rimarkinde, ke multaj konfliktoj kaj militoj okazas inter landoj, kies loĝantaroj apenaŭ havas komunan lingvon kaj nur malmultan kulturan interŝanĝon. Tio validas ekzemple pri Usono unuflanke kaj aliflanke Afganio, Irako, Vjetnamio kaj Koreio, se limiĝi al nur kelkaj militoj.

Oni povas demandi sin, kial Green prezentas Esperanton nur kiel utopion kaj ne ankaŭ kiel realaĵon. Certe multegaj Esperanto-parolantoj, kiuj ĉiutage aŭ tre ofte uzas Esperanton, havos la impreson, ke Green komplete neglektas la hodiaŭan lingvokomunumon. Unua respondo povus esti, ke li komence elektis la lingvon kadre de la temo utopio kaj poste ne volis rezigni pri tio; sekve li ne povis montri la nunan Esperanto-mondon, ĉar tio detruus la bildon pri fiaskinta utopio.

Alia eblo estas, ke Green ne sukcesis ekscii sufiĉe pri la hodiaŭa Esperanto-mondo. Necesas konsideri, ke li vivas en Usono kaj tie la proporcio de Esperanto-parolantoj estas multe malpli alta ol en Eŭropo; dum ekzemple en Usono vivas proksimume unu sola individua UEA-membro inter miliono da loĝantoj, en Francio estas ĉ. 9 kaj en Islando pli ol 70 (aŭ ĉ. 7 inter 100.000). Ne estas miraklo, ke la hodiaŭa Esperantujo publike aperas pli ofte en Eŭropo ol en Usono.

Trie oni povas demandi sin, kiuj informoj pri la hodiaŭa realo de Esperanto troveblas en la angla lingvo. Se oni trarigardas diversajn anglalingvajn retejojn de Esperanto-asocioj, oni legas multe pri revoj, sed havas malfacilaĵojn trovi la hodiaŭan realon de Esperanto.

Ne estas facile legi ion pri denaskuloj, muziko, plej diversaj renkontiĝoj, vikipedio, la tri grandaj ĉinaj aŭ aliaj retejoj, Afriko aŭ Nepalo - sed feliĉe almenaŭ en la anglalingva artikolo de vikipedio pri Esperanto legeblas tre aktuala bildo pri nia lingvo.

La filmo ricevis kelkajn pozitivajn menciojn de Esperanto-parolantoj, interalie de ESF, kiu subvenciis ĝin. Kontraste Brian Barker komentis jam en februaro 2010 sur "Independent Filmmaker Project": "Mi estis vere ĉagrenita vidi la aserton de Sam Green en lia 'Utopia in Four Movements', ke Esperanto malsukcesis, ĉar tio estas malvera."

Indas atentigi pri apartaĵo de la prezentadoj, nome ke la reĝisoro sursceneje komentas la filmon, kiu havas multajn silentajn partojn, dum samtempe muzikgrupo ludas. Do temas nur parte pri dokumenta filmo - estas viva prezento.

La parton de la prezento pri Esperanto eblas spekti ĉe filmoj.net, kun subtekstoj en Esperanto.

Lu Wunsch-Rolshoven

PS. Multan dankon al Ulrich Lins, Gary Mickle kaj Henri Masson, kiuj helpis klarigi, ke Zamenhof ja estis sufiĉe klarvida pri Esperanto, la homa karaktero kaj militoj.

La artikolo samtempe aperas ankaŭ en Esperantoland.org

arkivita en:
esperanto
esperanto diras:
2010-05-29 20:21
Chu tiuj 10 minutoj da sekvenco de la filmo pri Esperanto estas chio ?

http://filmoj.net/utopio-en-kvar-movimentoj

Kion mi vidis, estas ne nur ekstreme stulta kaj primitva, sed ankau ekstreme dekadenca kaj vomiga: Strangaj esperantistoj, kiu faras la impreson de menshandikapitoj, kubaj flagoj, Mao Zedong, Karl Marks, kranioj, ktp. Mankas nur Hitler, Stalin kaj Pol Pot kaj iuj afrikaj diktatoroj kaj amasmurdistoj, kun Esperanto-lernolibro en la manoj. Kial oni ne montras ankau Parzival kaj Jorgos, la chefpropagandistojn de la Esperanto-movado ?

La aludoj kaj konotacioj faritaj en tiu filmo nur povos konfirmi la ghenerale negativan bildon pri Esperanto, pri kiuj kulpas tiuj, kiuj financas tiajn filmojn.

Krom tio estas diversaj eraroj en la teksto - ekzemple hispanaj elementoj neniel ekzistas en la lingvo Esperanto.

Kiu finance subtenis tiun filmprojekton, ne nur faras dubindan kaj ekstreme malinteligentan kaj primitivan propagandon pri Esperanto, sed samtempe krude damaghas la en si mem seriozan projekton nomatan Esperanto, kies reputacion provas savi seriozaj esperantistoj, kiuj estas sisteme malhelpataj de la sektemuloj, stranguloj, fanatikuloj kaj fundamentalistoj.

Chi tiuj subvenciantoj vershajne daure naive kredas, ke post la prezento de tiaj filmoj la homaro amase lernos Esperanton.

Chi tiun filmachon vi eble povos montri en Usono kaj Kubo, sed certe ne en Europo (krom eble en Italio kaj Slovakio).

Do, perdita, forjhetita mono.


Lu
Lu diras:
2010-06-09 22:13
"Chu tiuj 10 minutoj da sekvenco de la filmo pri Esperanto estas chio?" - Fakte ne, entute estas ĉ. 20 minutoj.
yenovklazian
yenovklazian diras:
2010-05-29 23:05
La filmo mem nomiĝas Utopio. Do ne atendu ion ajn seriozan. Kompreneble, la esperantistaj partoprenintoj mem decidis kunagi, kaj kunagi simiece.
orbpic
orbpic diras:
2010-05-29 23:41
Jes, pravas tiuj, kiuj jam diris, ke la filmo faras nin grandega stultularo. Tio estas evidenta, ecx tre evidenta. Sed la historia parto estas ja bona. Estas vidinda filmo, cxar montras al ni, esperantistoj, kiel la mondo vidas nin, kaj kiel gxi nin taksas. Kion fari, krom daurigi nian laboron?
esperanto
esperanto diras:
2010-05-29 23:49
La historia parto estas fushita pro la resto. Pro tio la tuta filmo estas fushita kaj pro tio mi rifuzas la tutan filmon kiel formon de informado.

Ke la filmo estas en la angla lingvo, cetere ludas absolute neniun rolon. Se iu filmo estas bona, oni povas akcepti ghin ech :-)) en la angla lingvo, kompreneble.

Unue oni devus fari analizon pri kiel la mondo vidas nin kaj tiam eltiri niajn koseskvencojn. Sed la e-istoj faras neniujn analizojn, nur (idiotan) propagandon.
gmickle
gmickle diras:
2010-05-30 09:26
Sam Green sugestas, ke ne nur Zamenhof, sed ankaŭ la esperantistoj ĝis hodiaŭ opinias komunan lingvon la plej efika rimedo por forigi militojn. Laŭ mi tiu fabelo pri la naivegaj esperantistoj, kiuj volas pacigi la homaron per sia lingvo, kaŭzis grandan damaĝon. Mi memoras, ke kiam mi lernis Esperanton (en Usono fine de la 60-aj jaroj) tio estis pli ofte ol nun la unua afero, kiun homoj menciis, kiam la temo Esperanto leviĝis. Interalie por ne inciti primokadon (kvankam ankaŭ pro ŝanĝiĝintaj perceptoj pri la ĉefaj kaŭzoj de mondaj konfliktoj dum la malvarmmilita epoko), esperantistoj komencis pli kaj pli singarde trakti la temon de internacia lingvo kiel faktoro de paco - ĝis ili fine preskaŭ tute ĉesis rilatigi Esperanton al "paco" en siaj publikaj elpaŝoj. Ekde la 70-aj jaroj "kultura diverseco" prenis ĝian lokon kiel fona motivo (laŭ mi kun teruraj sekvoj, sed tio estas alia temo). Kvankam Sam Green kontaktis esperantistojn kaj povis pli precize informiĝi, li ŝajne havis jam antaŭe pretan koncepton, eble bazitan sur malnovaj fontoj, kaj ne volis forlasi ĝin.

Zamenhof plurloke verkis pri malpaco kaj militoj laŭ maniero, kiu montras, ke li pensis multe pli profunde kaj de diversaj flankoj pri tiuj problemoj.

En "Gentoj kaj Lingvo Internacia" (1910) li diris: "La intergenta diseco kaj malamo plene malaperos en la homaro nur tiam, kiam la tuta homaro havos unu lingvon kaj unu religion; ĉar tiam la tuta homaro en efektiveco prezentos nur unu genton. Daŭros tiam en la homaro tiuj diversaj malpacoj, kiuj regas interne de ĉiu lando kaj gento, kiel ekzemple malpacoj politikaj, partiaj, ekonomiaj, klasaj k.t.p.; sed la plej terura el ĉiuj malpacoj, la malamo intergenta, tute malaperos." Zamenhof do agnoskis la ekziston de konfliktkaŭzoj, kiujn la ekzisto de komuna lingvo ne povus influi.

En sia "Alvoko al la diplomatoj" (1915) li longe antaŭ la fino de la milito antaŭvidis, ke post ĝi diplomatoj ellaboros pactraktaton, en kiu estos decidite pri la statuso de diversaj teritorioj. Li avertis (multe pli problemkonscie ol ekz. Wilson kaj Lenin) kontraŭ la atribuo de etna statuso al teritorioj kaj proponis, ke ĉiu regno kaj provinco havu geografie-neŭtralan nomon por substreki, ke ĝi ne "apartenas" al difinita gento. Li proponis krei, se eble, eŭropan federacian ordon ("Unuiĝintaj Ŝtatoj de Eŭropo") kaj almenaŭ tuteŭropan tribunalon, kiu kompetentas por solvi interŝtatajn konfliktojn. Estas interese, ke li tute ne parolas pri la enkonduko de internacia lingvo en ĉi tiu alvoko. Zamenhof do konsciis, ke ne nur komuna lingvo, sed ankaŭ konvenaj juraj aranĝoj necesas por haltigi etnajn konfliktojn. Krome li konsciis, ke taŭgaj internaciaj institucioj necesas por solvi konfliktojn inter ŝtatoj.
jayloganlf
jayloganlf diras:
2010-05-30 12:32
Ĵus rete vidinte pecon de la 'vivanta' dokumento de Sam Green, restas ĉe mi kortuŝa impreso de la hodiaŭa Esperantistaro kiel realekzistantaj idealistaj individuoj, normalaj afablaj homoj tutmonde devenaj. Laŭ mi plej probable tio estos la impreso ĉe pluraj vidontoj. Cetere, plej probable pro tiu filmo nenio ŝanĝiĝos por la mondo kaj por Esperantujo. Sed nepre ŝanĝiĝu io? Kial ne nur agnoski la situacion? Inter alie ke la hodiaŭa Esperantujo estas restaĵo el tiu utopisma tempo (kiu tamen ankoraŭ allogas individuojn de ĉie)? Ĉu tio estas malbona afero? Utopismo efektive estas ĉe la fondo kaj fonto de nia lingvo. Tiu filmo nur montras tion.

Pluraj reagoj ĉi tie montras la nerealecemajn atendojn de multaj. Ĉu filmo nepre estu pora aŭ kontraŭa? Ne! Ĉu lernindas nuancoj, fakto ke nia situacio ne estas blankanigra? Jes! Utopismo ofte naskas totalismon. Ni ĝoju ke almenaŭ Esperanto ne iris en tian direkton. Pro tia filmo eble ni pensu pri la pluraj flankoj de la fenomeno 'espero', kiu troviĝas en la koro de nia lingvo. Kaj ni tamen plu esperu. Pro tio ke ĉiuj ni estas fuŝemaj homoj ni esperas. Se ni kaj nia mondo estis perfektaj, ne necesis esperi. Kaj per niaj esperoj montriĝas ankaŭ nia homeca fuŝemeco. Esperanto ne eskapas de tio.

Por mi la sukceso de tiu filmo estas ke ĝi montras la homan vundeblecon. Ni vidas sur la ekrano la necertajn rigardojn de niaj kunesperantistoj rigardante nin kaj la mondon. Ĉu tio eble malkomfortigas nin? Se jes, la filmo estas sukceso. Se ili estas stultuloj, tiam ankaŭ ni tiaj estas.

Mi gratulas Sam Green.
Zetey
Zetey diras:
2010-05-30 15:17
Cxu vere meritas priokupigxi cxi tiun filmon, kies auxtoro estas aux malbone informigxinta aux misvola, ecx eble kaj kaj?
Cxu estas utopio Esperanto, pruvigxos vere, laux mia opinio, jam en tiu cxi jardeko dank' al lancxo de la tradukmasxino hhtp://gramtrans.com kies helpo oni povas en suficxe bone komprenebla tradukajxo legi la anglajn enhavojn laux retpagxadreso kaj jam nun pli ol kvarkavarono de kapvortoj el angla vikipedio estas legeblaj ankaux en la Internacia Lingvo?.
Zetey
Zetey diras:
2010-05-30 15:18
Cxu vere meritas priokupigxi cxi tiun filmon, kies auxtoro estas aux malbone informigxinta aux misvola, ecx eble kaj kaj?
Cxu estas utopio Esperanto, pruvigxos vere, laux mia opinio, jam en tiu cxi jardeko dank' al lancxo de la tradukmasxino http://gramtrans.com kies helpo oni povas en suficxe bone komprenebla tradukajxo legi la anglajn enhavojn laux retpagxadreso kaj jam nun pli ol kvarkavarono de kapvortoj el angla vikipedio estas legeblaj ankaux en la Internacia Lingvo?.
Zetey
Zetey diras:
2010-05-30 15:43
Pardonu denove: unu kvarono
esperanto
esperanto diras:
2010-05-30 16:32
Kial Esperanto estu utopio ? Jam tiun vorton utopio mi ne plu povas audi.

La esperantistoj grandparte mem kulpas, ke Esperanto restis utopio, char la e-istoj faris unu chefan eraron: Ili restis en sia verda getto kaj okupighis NUR PRI SI MEM, de tempo al tempo flatachante al iuj shtatestroj kiel Mao Zedong, Tito, M'Bow, Castro ktp. Timis kontakti la "eksteran mondon", kiun ili malshatas, char ghi estas kontrau Esperanto, ili atendis la adopton "de supre". Tiel naskighis la specifa esperantista psikokomplekso. Tiun komplekson oni povas chiam denove konstati en CHIU AJN Esperanto-kunveno au kongreso, komencite de la loka klubo ghis la Universala Kongreso, kie diversspecaj stranguloj malfermas la bushon kaj riel postlasas la imagon pri sekto.

Do, pri tiu temo oni devus serioze diskuti.

Se la e-istoj ne produktus stultajhojn, sed realajn verkojn, kiujn oni povus prezenti al la "ekstera mondo", tiam tiu "ekstera mondo" montrus pli da respekto por Esperanto. Sed se kelkaj stranguloj inter Romo, Peterburgo, Havano kaj Turkio vagadas kun verdaj flagoj en la mano kaj rakontas, ke pere de Esperanto la mondo estus pli paca kaj montras tiajn filmojn, Esperanto certe rikoltas nur mokon, ridon kaj honton.

Do, Esperanto povas esti savita nur,
se
- oni purigas ghin de klishoj kaj ideologiaj facetoj, rezignas pri chia sektemo kaj donas al chi novan difinon/memkomprenon (ne rezignante pri la pracelismo) forlasante chian propagandon en rilato kun eksvalidaj ideologioj;
- oni produktas realajn verkojn, kiuj partoprenas la normalan mondan merkaton.

Shajans al mi, ke ghuste tiujn du aferojn la e-istoj ne sukcesas realigi.

yenovklazian
yenovklazian diras:
2010-05-30 19:18
La kulto de d-ro Z. estas vomiga.

Tia homadorado infektis Eŭropon en la fino de la 19a jarcento kaj daŭris ĝis la fino de la 2a Mondmilito. Kioman prezon pagis la homaro por sia homadoremo, estas ja konate.

La socio tamen paŝis antaŭen, sed nia sektanaro restis subpluve antaŭ la ligna domo de la okulkuracisto en Bialystok.

La radio estas nia ĉiutaga utilaĵo. Tamen ĉu la persono de Marconi estas priparolata ĉe ĉiu butonpremo? Ĉu Edison, Bell, Koch, Curie aŭ Röntgen havas meriton malplian ol Zamenhof? Kial ili ne iĝis idoloj?

Do jen la nerompebla ĉeno: forpasinta inventinto = viva inventaĵo ; aliflanke: vivigata inventinto = morta inventaĵo




esperanto
esperanto diras:
2010-05-30 19:34
Mi ne celis diri, ke la kulto chirkau Z. estas vomiga, sed la resto prezentita en la filmo.

Cetere la kulto chirkau Z. siatempe estis limigita. Ghi ne estis pli ol chirkau Lapenna au Tonkin, ekzemple. Sed la kulton chirkau L kaj T ne estas komparebla kun la kulto chirkau Z. La kulto chirkau Z estis sincera, char li ne estis oportunisto, dum la kulto chirkau L kaj T estis oportunisma, hipokriteca.

Z estis dio, dum L kaj T estis nur papoj. Jen la chefa diferenco.

Krom tio, la kulto chirkau Z. estis limigita, char li estis judo. Tio estis la chefa problemo de Z. en epoko de terura antisemitismo. Sed Z. mem sufiche bone kapablis protekti sin de persona kulto, kompare kun L., kiu estis senlime narcicisma tipo, kaj T. ankau ne malshatas sian popularecon (kiun li certe ne misuzis, kompare kun L.).

yenovklazian
yenovklazian diras:
2010-05-30 19:56
oni povas vidi antikvan filmeton kie Z. sidas en Barcelono antaŭ sia propra busto. Imitinda modesteco!

Ambaŭ "papoj" fakte estis lertaj rajdistoj, kiuj rajdis tiom da tempo kiom povis trovi kurbajn dorsojn.

Unu el la nepoj de Stalin diris jenon: la kulton kreas ne la adorata persono mem, sed la opo da adoripretaj popolanoj.
esperanto
esperanto diras:
2010-05-30 19:44
Kiun rolon la angla lingvo ludis, oni ja vidis denove che la Eurovision Song Contest.

Kion Michael von der Heide, la svisa kantisto, kiu kun 2 punktoj (ricevitaj el Kartvelio - dankon) devis kontentighi pri la plej lasta loko che la eliminitaj landoj, kaj kiu kantis en la franca lingvo, diris:

Wieso singen Sie nicht wie die meisten Länder auf Englisch?
Dass jetzt alle Englisch singen, finde ich extrem schade. Für mich ist es wichtig, dass man beim ESC in einer Landessprache singt, dass man die eigenen Sprachen hochhält. Das ist das, was mir am früherigen ESC Spass gemacht hatte.

Traduko:
Demando: Kiel vi ne kantas en la angla lingvo kiel la plej multaj landoj?
Respondo: Ke nun chiuj kantas en la angla, mi trovas ekstreme domaghe. Por mi gravas, ke che ESC oni kantas en sia nacia lingvo, ke oni alte taksas la proprajn lingvojn. Tio estas tio, kio plej multe plezurigis min en pli fruaj ESC.

Oni ja povas demandi lin, chu venontfoje li kantu en Esperanto?

Cetere la angla lingvajho de la germanino Lena estis kritikita en la vesperaj novajhoj de la svisa radio hodiau dimanche.

Kaj Raab mokis pri von der Heide, ke li aspektas kiel "miksajho inter princo Charles kaj Anthony Ross".
Take it easy.
esperanto
esperanto diras:
2010-12-02 22:31
La pilkluda konkurso de 2018 estis hodiau en Zuriko de FIFA donita al Ruslando.
Li ruslanda prezento okazis en pli malpli bona angla.
ww.tagesschau.sf.tv/Nachrichten/Archiv/2010/12/02/Vermischtes/WM-Vergabe-Der-kluge-Taktierer-Putin-gewinnt#video

La rusaj kaj aliaj e-istoj estas invititaj vomi elkore.
Lu
Lu diras:
2010-05-31 12:08
Eble, Yenovk, ne miksu ideajn kaj teknikajn inventojn. Ĉe io teknika la inventaĵo estas facile uzebla, sen multe konscii pri la idea fono. Kontraste ĉe io idea la celo de la tuto ja ludas rolon. Tial ne estas miraklo, ke rilate al demokratio oni kelkfoje legas la grekajn filozofojn aŭ rilate al kristanismo la biblion...

Estu cetere trankvila pri Zamenhof kaj troa kulto: La denaskuloj ofte bezonas tre longe por scii, kiu estis Zamenhof. Kaj mi mem apenaŭ legis liajn verkojn (kion mi cetere bedaŭras, ĉar multo estas sufiĉe interesa kaj saĝa). Sed ĉiukaze mi ne ŝatas, ke eksterulo kiel Sam Green, kiam li mem decidas okupiĝi pri Zamenhof, faras neĝustan aserton pri ties ideoj.
jens_s_larsen
jens_s_larsen diras:
2010-05-30 19:18
Estas sufiĉe longa vojo inter saviĝo kaj sukceso. Tre strebindas pli da sukceso por Esperanto, sed savon ĝi neniom bezonas. Laŭ ĉiuj kontroleblaj mezuroj Esperanto estas inter la iom grandaj lingvoj, kaj la lingva konscio de ĝiaj parolantoj estas sociolingvistika revsonĝo.

La ĉefa problemo estas ke la plej multaj homoj pensas imperiisme, sed ne volas koncedi tion. Se ni volas forigi kliŝojn, unu evidenta maniero do estas komenci defendi imperiismon kiel ideologion. Nur se homoj laŭte distancigos sin de imperiismo, iliaj pensoj komencos drivi for de ĝi.
Esperantoluna
Esperantoluna diras:
2010-05-30 19:40
Cxi-foje mi konsentas tute kun Andy. Esperanto fakte ne pereos, sed certe ne prosperos, se ni pluen traktos gxin kiel sanktiga afero kaj ne kiel ilo.
Fakto estas, ke Zamenhof donis al ni genian lingvon, sed certe ne estus kontenta, se lia ellaborajxo estus traktata kiel sanktajxo. Certe li volis gxin donaci al la mondo, do traktu gxin kiel ilo kaj ne ideo por si mem. Ne kredu, ke lingvo komuna faros sanktulojn, sxangxos homojn. Gxi kiel ilaro povus kontribui por plibonogo de interkompreno, sed bankisto estos bankisto kaj plu pensos pri profito, krimulo plu estos krimulo. Ni povus nur kontribui por pli bona interrilato kaj sxpari miliardojn da mono, kiuj ni povus uzi por sociaj celoj.La profito povus esti pli justa por cxiuj.

Politikistoj, sciencistoj, regantoj kaj partioj estas de sekteca sinteno de esperantistoj timigataj. Andy pravas, ke ni devas cxesi vivon en verda Getto.
Proponu al politikoj kiel ilon por sxpari, por integri la popolojn kaj ne kiel "sankta akvo".

"Al disvastigo de Esperanto plej multe malhelpas esperantistoj mem!"
esperanto
esperanto diras:
2010-05-30 23:08
"Politikistoj, sciencistoj, regantoj kaj partioj estas de sekteca sinteno de esperantistoj "

Ja bone, sed chu iu Kaczynski, Blocher, Le Pen, Haider, k.s. ne estas ankau karakterizitaj de sekteca sinteno ?

Mi agnoskas la fakton, ke ne nur e-istoj estas stranguloj kaj sektemuloj.

Chiuj, kiuj havas iom nekutimasn ideon, estas speco de sektuloj. En si mem tio estas nenio kondamninda. Danghera la afero farighas, se el sekteco farighas absolutismo, fanatikeco, altrudo, subpremo, ekskludo de aliaj, ktp. Ekzemple kiel en la kazo de Kaczynski en Pollando, por nomi unu ekzemplon (pri kiu mi nuntempe okupighas lige kun la verkado de iu artikolo), oni devas klare paroli pri danghera sektemo, ech se ili (nun ja restis nur unu) estas konvinkitaj, ke ili devas savi la polan nacion de germanoj kaj rusoj.

Ankau la kristanismo estis sekto de stranguloj, kiuj predikis humanismon kaj amon al la proksimuloj ktp., kompare kun la barbareco de la romianoj, kiuj simple mortigis la proksimulojn, kiuj ne plachis al ili. Kaj kio la kristanismo estas nuntempe ? Jam de 2000 jaroj la kristanismo ekzistas.

ktp.

Lu
Lu diras:
2010-05-31 11:55
La filmo estas unu eta ero en la entuta informado. Ĝi estas nek ĉio nek nenio.

Por tre multaj hodiaŭaj Esperanto-parolantoj la utopio, ke iam la tuta mondo parolus Esperanton, ludas preskaŭ neniun rolon; gravas por ili la nuna Esperanto-mondo. La rete videbla parto de la filmo ne informas pri tio - kaj la spektanto tial ricevas misan impreson. Krome Sam Green dum la prezento de la filmo asertis ekzemple evidentan malveron pri la kredo de Zamenhof - plej kredeble, ĉar li tiel perceptis la aferon.

Mi entute havas la impreson, ke la bildo de Sam Green pri Esperanto baziĝas je eraraj kaj nesufiĉaj informoj. Eventuale eblos pluinformi lin.
Lu
Lu diras:
2010-05-31 11:58
Apenaŭ videblas, al kio la ĵusa komento de mi rilatis. Nu, al la kontribuo de Hannes van Loggerenberg pri "malfortiganta sukceso".
jayloganlf
jayloganlf diras:
2010-06-01 19:49
Saluton Lu. Estas iom da malsameco inter malkomfortiganta kaj malfortiganta, ĉu ne? :-) Mi scivolas kion nia kara Freud pensus pri Esperanto kaj ĉi tia Esperanteca diskuto! Interesa.
Lu
Lu diras:
2010-06-02 13:05
Se vi, Hannes, ŝatas freŭdeme alkroĉiĝi al mistajpo - faru. Mi kredis, ke vi volus ion enhavan kontribui...
jayloganlf
jayloganlf diras:
2010-06-03 20:32
Ŝerco :-) Sed, jes, vi pravas; enhavo gravas.
mevamevo
mevamevo diras:
2010-05-31 00:34
Mi jam la 8an de majo (mis)profetis (en mia blogaĵo http://mevamevo.livejournal.com/101491.html ), ke la filmaĉo riskas iĝi la nova fetiĉo por la E-movado. Ege fierindas, ke la movadanoj plejparte sukcesis kompreni, ke la proponata "pimpaĵo" estas, fakte, miso. Ege bedaŭrindas, ke eĉ kun la subteno de ESF la reĝisoro sukcesis produkti nur iom strangan filmeton, kies sola avantaĝo, miaopinie, estas la dokumentaj scenoj de la Cseh-lecionoj...
esperanto
esperanto diras:
2010-05-31 14:10
Mi ghojas kaj dankas al sam. Mojaev pro tiu opiniesprimo. Mi esperas, ke lia kritika vocho estonte sonos iom pli ofte (tiel ke ne nur mi konstante devas krtiki :-)

Kvankam la sekvenco de la Cseh-kurso estas charma, ankau ghi ne taugas kaj postlasas strangan impreson. Krom tio temas pri foraj tempoj. En "propaganda" filmo oni ne povas montri tiajn kursojn. Cetere la metodo tiel instrui Esperanton estas primitiva. Se Esperanto jam estas tiom facila, kial oni devas instrui ghin tiel primitive (La rugha papero ktp., kaj la shafaro hxore ripetas - tio estas io por infanoj).

Persone mi pledas pro pli altnvivela instruado de la lingvo Esperanto, nome enhave. Se Esperanto estas laudire tiom facila, oni povas altigi la nivelon de la enhavo de tiuj kursoj. Ghenerale oni rapide lernas la gramatikon kaj do tre rapide povus komenci sur pli alta nivelo: originale verki tekstojn, ekzemple, au traduki, au recenzi librojn, ktp. ol dum monatoj ripeti "Paulo shatas Lizon", Liza shatas Paulon", "la kato vidas la hundon", "chu tio estas rugha papero?", "ne tio estas verda papero", ktp. Tio estas por idiotoj.

Chiuj Eo-lernolibroj, kiuj bazighas sur tiuj Ce-kursoj, estas sufiche primitivaj. Necesus verki lernolibrojn kun intelekte pli alta nivelo, ankau por komencantoj kaj malaltniveluloj.

Lau mi la Akademio de Eo devus okupighi pri tio, sed tie grandparte sidas nur maltauguloj, kiuj ghojas, ke ili estas akademianoj, sed praktike nenion faras.

Bedaurinde, ESF lastatmpe subvencias chian fatrason. Mi ne komprenas, kiu tie decidas. Chu Tonkin? Kaj chiuj ceteraj kapjesas? Sed char tio ne estas mia persona afero, tio lasas min komplete indiferenta. Mi nur bedauras la forjheton de la mono, kiun oni povus investi por aliaj celoj. Sed lastatempe ankau UEA elspezas milojn da euroj fakte por nenio grava krom finfien sensencaj burokratjahoj.
yenovklazian
yenovklazian diras:
2010-05-31 20:11
Certe la aspekto de la Cseh-kurso estas altmoda. Tamen la rekta metodo plej taŭgas kiel por Esperanto, samtiel por naciaj fremdlingvoj. Mi jam vidis multajn longhorajn nacilingvajn "klarigadojn" senaj de la praktiko de la instruata lingvo. La rezulto estas ĉiam aŭ plejparte nula.

Ĉu oni lernas naĝadon rampante sur tapiŝo? Ĉu oni lernas rajdadon rajdante sur seĝo?
esperanto
esperanto diras:
2010-05-31 22:21
Kiel vi scias, ekzistas homoj, kiuj post 30 jaroj da Ce-instruado ankorau ne kapablas flue paroli Esperanton (tute ne parolu pri verki) kaj ekzistas homoj, kiuj neniam vizitis kurson (kiel mi), sed lernis la gramatikon ene de kelkaj monatoj (en printempo 1979) kaj poste ekuzadis la lingvon kaj aktivighis en la movado por atingi sufiche kontentigan nivelon, al kiu mankas nur la kono de la tuta PIV (sed mi intense laboras per PIV).

Do, du ekstremoj. Certe ekzistas iuj inter-formoj. Mi kredas, ke la instruado ne (nur) dependas de la instrua metodo, sed chefe de la individua lingvokapablo kaj intelekta nivelo de homo, kaj ke la afero estas komparebla kun la lernado de aliaj lingvoj. Ankau la motivacio ludas gravan rolon.

Kiam mi interesighis pri Esperanto en la 70aj jaroj, mi lernetis ghin pro lingva intereso, poste char mi eksciis pri la movado kaj la internaciaj kontaktoj, kaj poste mi eksciis pri la historio kaj literaturo de Eo. Tio estas unu ebla vojo okupighi pri la afero. Nun mi estas retirighanta de la aktiva movado, sed kontribuas verke kaj prelege, de tempo al tempo.
Esperantoluna
Esperantoluna diras:
2010-06-01 08:44
Andy, vi pravas, ke estas esperantistoj kiuj dum tuta vivo ne ekposedas la lingvon kaj plej malbone estas, se ili cxiam propagandas, kiel facila gxi estas.

Esperanto estas tre tauxga por memlernado kaj metodiko povas multe helpi, sed plej grava estas cxu lernanto esta bone motivita kaj kun kia volo li lernas.Plej bona metodo ne multe helpas, se ili mem ne tro interesigxas aux ecx estas devigitaj...

Mi mem ofte jam instruis kaj finis du kursojn por E-instruistoj pri metodiko, sed mi cxiam rekomendis al mem lernintoj cxiam lauxte legi la tekstojn. Okazas ofte, ke iu povas skribi, sed ne paroli, cxar liaj oreloj ne alkutimigxis por percepti novajn sonojn, gorgxo, busxo ne kutimigxis elparoli.
Kutime mi rekomendas lauxte legi "La Verda Koro". Jam multaj dankis al mi pro tio. Post du, tri semajnoj jam tre bone povis kun mi skajpe interparoli.

Unu el tre ofta eraro dum lernado estas , ke oni trairas al nova regulo, kaj antauxa ne estas bone komprenita aux klarigita. Kiu volas tre rapide lerni faras tiun earon ofte. Bedauxrinde ankaux mi tion mem faris. Alkutimigitan eraron forigi estas poste pli malfacile.

Laux germana proverbo; "malrapide okazas pli rapide".

esperanto
esperanto diras:
2010-11-30 20:14
Unikan, treege interesan kaj racian analizon pri instrumetodoj kaj konkretaj lernolibroj publikigis Edward Malewicz (PL) sub la titolo "La magia rondo de Esperanto-instruado", en Spegulo, vintro 2010.

Lau mi la diskutoj pri tiuj temoj devus movighi sur tia nivelo.

Demandu che spegulo@hejme.com.pl
chu vi povas ricevi la tekston.
juh
juh diras:
2010-05-31 12:08
Se esperantistoj volas komuniki propran bildon pri esperanto, ili faru propran filmon kaj ne nur plendi pri la filmoj de aliaj.
Lu
Lu diras:
2010-05-31 12:18
... sufiĉas bone kaj zorge informi la filmfarantojn. Mi almenaŭ dudekfoje informis televidajn filmistojn pri Esperanto - kaj la rezulto ĉiam estis tre taŭga aŭ eĉ vere brila laŭ mia opinio. Fakte multe pli taŭga ol la filmoj de Esperanto-parolantoj, ĉar simple la filmistoj faras sian laboron ĉiutage; mi mem faris nur unu solan filmon kaj mi neniel kapablus atingi ilian fakan nivelon.
jens_s_larsen
jens_s_larsen diras:
2010-05-31 15:25
Kompreneble, se oni laboras kun ĵurnalistoj kies profesia virto estas neinventemo, tiam oni facile povas difini kion oni deziras kaj prezenti tion dum la filmado. La celo de ĉi tiu filmo estis prezenti utopiojn, kaj ĝi devas esti juĝata laŭ tiu cirkonstanco.

Eble multaj Esperantistoj efektive havas nenian imagon aŭ deziron pri la estonteco de la lingvo kaj vivas ekskluzive en la nuno. Mi iom dubas ĉu ili efektive estas tiel multaj, sed la filmo ĉiuokaze ne temas pri ili, sed pri la imagoj de tiuj kiuj havas imagojn. Mi vidis neniun kritikinton de la filmo fari distingon inter utopio kaj perspektivo. Se ni ne kredas ke komuna lingvo estas faktoro por malhelpi militojn, kial ni do okupiĝas pri Esperanto? Se oni ne volas tiun imagon prezentitan kiel la ĉefan motivon malantaŭ Esperanto, oni bonvolu liveri ion alian, absolute tiel same simplan kaj mallongan kiel "komuna lingvo malhelpas militojn". Donu alternativon en maksimume kvar vortoj, mi petas!
Lu
Lu diras:
2010-05-31 17:47
Ĉu tio povas servi kiel celo, Jens? Laŭ mi la problemo pri interkompreno de popoloj unuflanke kaj militoj aliflanke estas, ke la militojn kutime ne decidas la popoloj, sed la registaroj.
jens_s_larsen
jens_s_larsen diras:
2010-05-31 18:26
Ne taŭgas. La popolo kutime havas lingvon komunan kun sia registaro, kaj ĝi ĉiuokaze en tiu aŭ alia senco mem kreas sian registaron, ankaŭ en nedemokratiaj cirkonstancoj. Kaj kion signifus tio ke la lingvo _helpas_ interkomprenon? Ĝi _estas_ la interkompreno. Reklama slogano de iu poŝtelefona kompanio antaŭ kelkaj jaroj estis "kontakto helpas la interkomprenon". Tiu ne estis tute maltrafa.

Simplaj kaj mallongaj sloganoj ne estas tiel facile livereblaj, se ili estu ankaŭ allogaj, konvinkaj kaj konformaj al la komuna konscio. Ankoraŭ pli malfaciliĝas kiam oni, kiel ni, celas modifi iun punkton de la komuna konscio, ne sciante precize pri kiu punkto temas.
kienli
kienli diras:
2010-06-01 18:34
Laŭ peto de Sam Green, mi post kelkaj horoj forviŝos la subtekstigitan eltiraĵon el la filmo "Utopio en kvar movimentoj". Se vi ankoraŭ ne spektis ĝin, vi havas la lastan ŝancon.

Kunlabore,
Aleksander Osincev
Administranto de Verda Filmejo
neil_nachum
neil_nachum diras:
2010-06-07 23:05
Mi dankas al cxiuj esperantistoj (speciale Lu) por viaj komentoj. Mi sukcese dialogis kun Sam Green plurfoje antau' la komenco de tiu-cxi interesaj artikolo kaj komentoj. Nur antau' kelkaj tagoj alvenis 15 esperantistoj en kinejon en Seatlo (Usono), gvidata de Esperanto-USA estrarano, Ros Haruo, vidi la filmon/spektaklon. Sam invitis Ros Haruo diri kelkajn vortojn pri Esperanto, ke la esperantistoj levu/svingu la manojn antau' pli ol 300 homoj--ne-esperantistoj. Poste Sam sendis foton de la grupo kun Sam (havebla de mi lau' peto.). Se ni estas pacienca Sam promesis longigi/aldoni (reredakti?) apartan filmon nur pri Esperanto. Mi jam publike komparis Sam kun Arika Okrent, au'torino usona kiu baze eklernis Esperanton, prelegetis en Esperanto, kaj pri Esperanto (angle) cxe kelkaj esperantistaj kongresoj kaj simpozioj. Jes ankau' estas kritikoj kontrau' sxi. Sed sxi sukcese portis centoble pli da atento al Esperanto--ne precipe negativa--al la cxefaj usonaj gazetoj kaj radio-stacioj de Usono--dum la pasintaj kelkaj jaroj post eldono de sxia libro (nur pri tio mia havas blogon: www.inthelandofinventedlanguages.blogspot.com ). Ankau' mi certas ke Lu Wunsch sukcese dilogas rete kun Sam kaj mi antau'vidas ni ankorau produktos pozitivan korespondojn. Sam petis ke mi menciu ke la 10 minuta eltirajxo vaste vidata estas malpli ol duono de la filmo pri Esperanto--en Utopio. Nun mi atendas de seatlaj esperantistoj pli grandan analizon pri la filmo, Utopio en Kvar Movimentoj.
Haruo
Haruo diras:
2010-06-08 18:39
Mi venas tre malfrue al la diskuto, kaj mi ne vidis la parton de "Utopia" kiu antaŭ kelkaj tagoj spekteblis ĉe filmoj.net. Oni komprenu, ke tiu ĉi filmo pro sia ĝenro kaj prezentomaniero ŝangiĝas ĉiufoje. La versio, kiun mi partoprenis (ĉar ja temas pri interaga prezento en kiu rolas ankaŭ spektantoj) antaŭ du tagoj, havis multe pli ol dek minutojn pri Esperanto; klare sciigis la spektantojn pri la Esperanto-komunumo kiel mondskale kaj mondvaste ekzistanta realo. Ĝi eble ŝajnigis Zamenhofon kaj la fruajn esperantistojn iomete naivaj, sed estis, entute, simpatia al la naiveco kiun la dudeka jarcento (laŭ la mondpercepto de Sam Green, kiu sentas sin premata de la peza ombro de tiu jarcento) detruis.

Pro tiu filmo, kaj pro la pozitiva sinteno kaj invitemo de Sam Green kaj Dave Cerf al la 15 spektantaj esperantistoj, preskaŭ 300 homoj interesindaj, kiuj plejparte sciis preskaŭ nenion pri Esperanto antaŭe, ricevis ĝenerale bonan kaj ĝenerale pozitivan enkondukon en la fakton de nia ekzisto.

Fotoj:
http://farm5.static.flickr.com/[…]/4680612280_a450a169a3.jpg
(nia grupo sur la podio post la filmo; maldekstre Dave Cerf kaj Sam Green)
http://farm2.static.flickr.com/[…]/4679980221_036db71aaa.jpg
(Sam Green antaŭ nia banderolo)
http://farm5.static.flickr.com/[…]/4680611524_67ea250212.jpg
(mi, parolanta laŭ invito de Sam Green, iomete pri la Esperanta nuno, rekomendante Vikipedion kaj lernu.net-on ktp)

Supozeble en Eŭropo tio ne tiom taŭgus kiel ĉe ni, sed bonŝance por tiuj, kiuj ne volas vidi ĝin, ĝi ne povas estis multobligita; ĉiufoje ĝi estas nova, kaj ŝajne pliboniĝanta, kreaĵo.
Lu
Lu diras:
2010-06-09 10:16
Mi konsentas, ke la filmo parte estas tre bela. Mi ĝojas, ke Sam Green ĵus prezentis la Esperanto-komunumon kiel ekzistantan realon kaj ke li ankaŭ donis eblecon al vi, Ros', prezenti la hodiaŭon. Mi esperas, ke li ne refoje asertis ion pri "tutmonda movado de homoj", kiuj kredas je idealoj kiel tiu, ke enkonduko de Esperanto malaperigus militojn - sed ĝuste prezentis nin kiel komunumon, kiu uzas la lingvon plejparte por praktikaj celoj kaj por persona internacia interkompreniĝo (tenante en la kapo la utilon ĉe pli granda disvastiĝo).

Rilate al la asertata naiveco de Zamenhof: Sam Green volas esti dokumenta filmisto, ne fikciulo. Mi petis lin doni al mi iun ajn citaĵon de Zamenhof, kiu atestus la asertitan naivecon - sed ĝis hodiaŭ Sam Green ne povis sendi tion al mi. Mi ne sukcesas ĝoji pri tio, ke Green estis "simpatia al la naiveco" de Zamenhof, kiam tiu naiveco ekzistas nur en la kapo de iuj homoj, sed ne en la realeco. (Certe unuopaj Esperanto-parolantoj estas naivaj - sed tio validas pri ĉiu homgrupo...)

En 1910 Zamenhof cetere diris en Vaŝingtono, ke "al tia afero, kiel nia, la registaroj venas kun sia sankcio kaj helpo ordinare nur tiam, kiam chio estas jam tute preta". Ĉu vortoj de naivulo??? Aŭ ĉu estas naiva tiu, kiu kredas Zamenhofon naiva?

La lingvo Esperanto havis (ĉ.) unu parolanton en 1887. Ĝis hodiaŭ lernis ĝin milionoj da homoj kaj regule parolas ĝin centmiloj. El la pozicio de la plej malgranda lingvo de la mondo en 1887 daŭre Esperanto supreniris kaj hodiaŭ tutklare estas unu el la 50 internacie plej ofte uzataj lingvoj. Ĉiuhore okazas dek du mil paĝovizitoj al vikipedio, kio tiurilate signifas pozicion 35 inter la lingvoj de la mondo (kiuj, kun la - pli malpli - escepto de la indoneza, norvega kaj hebrea, jam ekzistis antaŭ 1887). Inter la fremdlingvoj de hungaroj ĝi havas pozicion 18, inter tiuj de litovoj pozicion 16. Laŭ mia scio neniu ajn lingvo en la homa historio sukcesis pri tia progreso en nur 123 jaroj. (Ankaŭ ne la angla lingvo, kiu dum la pasinta jarcento laŭprocente kreskis malpli rapide.) Se dokumenta filmisto dum 20 minutoj prezentas ion pri Esperanto, laŭ mi trakti la tuton en la kadro de "utopio", kun homaj skeletoj kaj malsukcesega aĉetcentro, ne estas adekvate. Mi krome atendas de dokumentisto, ke li klare prezentas la elstaran sukceson de Esperanto kompare kun la aliaj lingvoj de la mondo.

Jes, mi scias kaj konscias, ke Esperanto en tiuj 123 jaroj ne atingis la pozicion de la unua mondlingvo. Sed ĉu estas ĝuste kaj juste mallaŭdi aŭ moki la plej rapide disvastiĝintan lingvon de la mondo, ke ĝi ne disvastiĝis ankoraŭ pli rapide?
esperanto
esperanto diras:
2010-06-09 17:49
Mi persone tre dubas, konante la ciferojn de Eo-asocioj, ke "Ĝis hodiaŭ lernis ĝin (do Esperanton) milionoj da homoj kaj regule parolas ĝin centmiloj".

La Jarlibro de UEA kunigas chirkau 20 000 nomojn (individuajn kaj kolektivajn). Tio estas realisma cifero. Kiom da personoj el tiu cifero scipovas Esperanton - diablo scias. Krom tio certe ekzistas ia kvanto da e-istoj ekster UEA, sed lau mi tiu kvanto estas relative malalta. Preskau chiuj (gravaj) movadaj adresoj iel aperas en la Jarlibro de UEA, eble krom la anoj de la Esperanta Civito (kiuj ne estas pli ol 50 homoj), kiu ne ekzistas en la Jarlibro de UEA, char la Ea Civito ne estas faka asocio, sed sovagha organizo (kiu erare kredas, ke ghi estas konkurenca al UEA).

Sed mi memoras, ke Lu jam antau jardekoj en TEJO diris la saman aferon. Similajn dubindajn asertojn disvastigis che ni ankau s-ro D. Weidmann, kiu en multaj rilatoj similas al Lu Rolshoven. Oni neniam kapablis pruvi tiujn ciferojn.
Lu
Lu diras:
2010-06-09 22:07
Mi atentigas, ke mi asertis, ke "lernis" la lingvon "milionoj da homoj". Mi ne diris, ke ili ĉiuj ankoraŭ parolas Esperanton. Mi krome skribis, ke parolas ĝin regule "centmiloj"; prefere mi skribu "unu- ĝis ducent miloj", pli preciza kaj realisma.

Antaŭ kelkaj monatoj iu atentigis min, ke kutime iun okupon lernas cent homoj kaj restas el ili nur unu; tio same validas pri lernado de pianludado aŭ de ĵudo ktp. Ankaŭ pri Esperanto. Se apliki tiun faktoron, la membronombro de 20.000 facile kondukas al du milionoj da lernintoj.

Zlatko Tiŝljar faris esploron pri la nombro de ĉiujaraj Esperanto-lernantoj en la jaroj ĉirkaŭ 1980. Li venis al takso inter 25.000 kaj 50.000 jare. Ĉar tre multaj homoj lernas la lingvon en la aĝo de 15 ĝis 25, oni povas taksi, ke proksimume la 40-oblo de ili plu vivas, do ĉ. unu ĝis du milionoj.

Por pliaj informoj pri la temo eble konsultu la vikipedian paĝon http://eo.wikipedia.org/wiki/Nombro_de_Esperanto-parolantoj .
Esperantoluna
Esperantoluna diras:
2010-06-09 22:11
Kara Andy,

cxi foje Lu certe ne troigas. Li ne skribis, ke leras, sed lernis kaj de 1887 jaro certe estis milionoj kiuj lernis Esperanton. Nur en Sovietunio estis 20-30 mil da esperantistoj senditaj "ferii" en siberiaj lagroj de kiu bedauxrinde multaj ne revenis.

Kiam Esperanto estus oficialigita vi mem mirus kiu lernis.
esperanto
esperanto diras:
2010-06-10 00:07
En seriozaj Eo-revuoj (da kiuj kiel konate ekzistis tre malmultaj) mi neniam legis tiajn ciferojn.

Do, via informo tutcerte enhavas troigon.

Ie mi legis pri kelkmil e-istoj, kiuj estis senditaj sub Stalin al la lagroj. Chi tio NENIAM povis esti pruvita. Ech Lins transprenis senkritike tiun ciferon en sia Danghera Lingvo, se mi bone memoras.

Do, necesas kompleta reviziado de tiuj asertoj. La nomoj nur de kelkaj famaj e-istoj, kiuj estis mortigitaj dum Stalino, estas konataj. Chio alia estas spekulacioj kaj onidiroj, lau la maniero de Ints Cace, kiu asertis, ke Lenin estis e-isto kaj simile. Legu la artikolon de Podkaminer, en kiu li rifuzis tiujn asertojn surbaze de esploroj.

Se temis pri esperantistoj, kiuj estis senditaj al la koncentrejoj, necesus unue scii pri kiu tipo (kvalito) de e-istoj temis.

Dum la komunisma tempo la Landaj Asocioj de Pollando, Hungario kaj Bulgario havis po 10 000 membroj. Du demandoj: 1) chu temis pri esperantistoj? 2) Kie tiuj "esperantistoj" estas hodiau ?

Shajnas ke mi tamen devos konduki mian disertacion al la fino por "aufräumen" (forvishi) chiujn tiujn legendojn, kijn la e-istoj plurakontas de generacio al generacio kiel fabeloj rakontitaj de la avino al la infanoj ktp.
jens_s_larsen
jens_s_larsen diras:
2010-06-10 10:41
UEA-n aktuale absolute ne koncernas la malgranda nombro de Esperantistoj en la mondo, sed la granda nombro da Esperantistaj nemembroj. Se la asocio povus progresi de 6000 individuaj membroj al tiaj du dekmiloj kiuj pruveble okupiĝas pri Esperanto, estus tia sukcesego ke plua kresko kredeble estus garantiita per tio mem.

Sed tiam oni ja devus okupiĝi pri la nuna kaj imagebla kvalito de la UEA-servoj. Kaj tio estas malfacila, ĉar tiam oni neeviteble devas riveli por kio oni kredas lingvon utila (iun ajn lingvon, ne specife Esperanton). Tiun demandon la plej multaj homoj trovas fortimige abstrakta, ĉar eĉ la profesiuloj ne povas doni konvinkan respondon al ĝi.
rdumain
rdumain diras:
2010-06-27 09:01
Bazita de la ĵusa specifa prezento en Silver Spring, Maryland (Usono), mi ne gajnis impreson pri Esperanto similan al tio de tiuj kiuj reagis negative. Ŝajnas al mi, ke la ĝenerala bildo pri Esperanto estas pozitiva. Sed oni atentos detalojn, eble oni perceptus alimaniere, sed fakte mi ne povas diveni, kiel novulo kiu scias nenion pri Esperanto antaŭe, reagus.

Eble problemo ekzistas kia estas pli ĝenerala, t.e. nostalgio pri utopioj kiujn oni funebras kiel malrealismajn. La ŝlosila difekto--aŭ manko de logiko kaj konsekvenceco--estas en la dua parto de la filmo, pri revolucio--kies mesaĝo estas finfine tute malkohera kiel rezulto de la ekzemploj elektitaj.

Fine, kiam oni rigardas Esperantan tradukon de la Ruĝa Libro de Maŭ, ĉu oni (aparte usonanoj, ĝenerale antikomunismaj) misinterpretus la kunigon? Mi ne kredas ke estas serioza problemo, sed la pritrakto de revoluciaj periodoj kaj "utopiaj" esperoj povus misfunkcii. Tamen, mi dubas ke la rezulto estus ĉagreno al Esperanto.
pistike65
pistike65 diras:
2010-07-01 10:32
enotero
enotero diras:
2010-07-03 19:38
Bedaŭrinde la filmeto ne plu videblas en la TTT, kaj mi ne havis/havas okazon spekti la filmon, do malfacilas al mi elfari propran opinion.

Tamen, mi opinias, ke plejparte de eldiraĵoj pri "utopio" estas EGE suspektindaj, ĉar kutime (en plimulto de okazoj) ili venas el homoj, kiuj havas "intereson" (persone aŭ ne, KONSCIE aŭ NE) daŭrigi la nunan ordon de la mondo. Dum plimulto de la homoj havus fakte intereson, ke ĝi ŝanĝu, sed malofte (aŭ malabunde)konscias prie.
Ni tion bone vidis de la financa krizo, ĉu ne? Oni povis klare vidi, ke la bankoj malŝparis la monon de "ordinaraj homoj", riĉigis kelkajn gravulojn, kaj poste plorpetis de la ŝtatoj helpi kaj kompensi la malbonajn konsekvencojn de iliaj fiagadoj.
Tamen... la popoloj daŭre voĉdonas favore al partioj kiuj tute ne kritikas tiajn sistemojn!!! Ĉar ties estroj kaj ministraroj tre bone scias mensogi, kaj malkuraĝigi la provojn por pli da socia justeco (ni memoru Thatcher-on kaj la "TINA": There Is No Alternative). Ni malbonŝance havas tiaj homoj en nia franca registraro nun.

Jen ekzemplo pri la malhonesto de tiel nomitaj "realismuloj":
Jes ja, la politikaj sistemoj en Sovetunio kaj aliaj landoj estis tre kritikeblaj, sed kiam pro tio oni abrupte diras ke "la socialismo pruvis, ke ĝi ne validas, ne efikas... ktp ktp..." oni ne pripensas eĉ dum unu sekundo, ĉu tio estis "socialismo" aŭ nur MALSUKCESO de provo starigi pli justan socion. Do, ĉiam, kiam iu proponas (ekz) ke oni prenu pli da impostoj de riĉuloj, la potenculoj respondas: "Ĉu vi memoras pri la Gulago?"!!! Kaj punkto fino, oni ne plu rajtas debati. Sed nu... mi iomete malproksimiĝas el la diskuto.

Mi nur deziris diri ke la problemo TUTE NE estas "utopiaj projektoj", sed la malfacilo efektivigi ilin, pro la kontraŭstarantoj, aŭ nur pro la dubantoj...
Mi ĵus trovis (antaŭ du aŭ tri tagoj) libreton en la reto, kies titolo estas (franclingve): "La culture du narcissisme, Les impacts du système capitaliste sur notre psychisme" ("Kulturo de la narcisismo, la konsekvencoj de la kapitalisma sistemo sur nia psikismo"), laŭ diversaj aŭtoroj, inter kiuj Christopher Lasch.
http://www.les-renseignements-genereux.org/brochures/443
Estas interese tralegi ĝin, kaj mi notis ke la mekanismo estas plimalpli tiu-ĉi: diversaj minacoj pezas sur la homoj, la socioj, ktp...
-> La unuopuloj sentas sin sen povo sur tiuj minacoj,
-> sekve ili sentas anksion.
 -> Por eskapi de tiu anksio,
-> ili ŝirmas sin per ĝuo de la prezento, per konsumado, ktp...

Por pluvendi, la reklamado bezonas iel, ke la homoj ne sentu sin potenchavaj sur sia (kolektiva) destino...

La kreinto de la "internacia lingvo" prenis la pseŭdonomon "Doktoro Esperanto". Kiu do redonos al la homaro la senton, ke unuopuloj povas ja (almenaŭ iomete) influi sur la realo, influi sur sia propra vivo, kaj per kuna pezo povas halti aŭ almenaŭ malpliigi ĉiaspecajn malhonestaĵojn kaj maljustecaĵojn???
robbkvasnak
robbkvasnak diras:
2010-07-04 04:05
Dumlonge mi volis "protekti" Esperanton. Mi kredis ke la homoj primokus min ĉar mi kredas je la valoro de nia lingvo. Nun mi estas profesoro usona kiu instruas instruistojn kiel instrui la usonan kaj fremdajn lingvojn en lernejoj. Mi efektivigis kursojn en kiuj mi uzas Esperanton kiel propedeŭtkilo por instrui. Mi miras pri la intereso de usonanoj, popolo ĝisoste seninteresa pri aliaj lingvoj kaj aliaj landoj. Mi uzas "Totalan Fizikajn Respond-Metodojn", bildojn (PowerPoint-Presentaĵon) kaj intervenajn ekzercojn kun paŝteloj, krajonoj, ĉeskribotablaj ekzercoj kaj grupetekzercoj. Mi instruas pri mondgeografiaj formoj de la pejzaĝo. Mi NE instruas gramatikon! Mi ne parolas la usonan sed ili komprenas min. Miaj studentoj frenezas. Ofte ili volas paroleti Esperanton post la leciono. Ili demandas min: "Kiel oni diras ________ en Esperanto?" Ili ekscitiĝas ke jam post 30-minuta prezentado ili povas ekparoli fremdan lingvon. En Fejsbuk mi ricevas laŭdon de eksaj studentoj kiuj nun ne plu bozonus laŭdi min ĉar ili havas siajn notojn. Mi ne plu hontas pri Esperanto. Mi vidas en ĝi utilega ilo por klarigi kio estas fremda lingvo - kio estas lingvoscienco.
Mia vivkunulo, ankaŭ profesoro invitis min fari gastprelegon en siaj kursoj. Mi donis la saman ekzemplan klason. Li (post 15 jaroj) konvertiĝis en novbakita Esperantulo. Li progresas tiom rapide ke estas kapturnige. Ni partoprenos la Internacian Kongreson de Esperanto en Strasburgo de la 6a de aŭgusto ĝis la 13a de aŭgusto. Desde mi uzas Esperanton en mia hejma vivo mi konsciis pri la genieco de tiu lingvo. Mi jam parolas 10 lingvon kaj Esperanto estas la plej "saĝa" el ĉiuj.
esperanto
esperanto diras:
2010-07-04 12:54
Fakte chi tiu raporto apogas mian hipotezon (almenau tripartan), ke
a) Interesigho por Esperanto en si mem ekzistus, sed en Esperanto mankas la bazaj kaj esencaj kondichoj por por ke komencantoj DAURIGU (flegadu) tiun interesighon; Al tiuj kondichoj apartenas ekzemple la serioza instruado de Esperanto kaj la ekzisto de International Herald Tribune kaj la enciklikoj de la papo, la verkajhoj de Max Weber, Dahrendorf, Horkheimer, Habermas, ktp. ktp. kaj eble ankau la kantoj de Michael Jackson en Esperanto au en Eurovision por nomi kelkajn spontanajn ekzemplojn, sed ekzemploj sur pli modesta nivelo ankau sufichus. En la mondo preskau NENIU parolas pri Esperanto, despli ne en Esperanto, krom la esperantistoj mem. (do UEA eble enkonduko kategorion "Esperanto-parolanton neesperantistan" :-). Chu tio estus kontraudiro en si mem ?
b)Inteligentaj personoj perdas la intereson pri Esperanto, se ili vidas, kion oni povas fari au ne fari per ghi - chefe somerkongresumi kaj turismi ne sufichas. Neinteligentaj au lingve netalentaj personoj restas eternaj komencantoj, kaj ili ankau ne multe kontribuas al la Eo-movado, se ili ne donacas multe da mono, ekzemple. Char kion alian ili faru en tia kazo ? Pli draste: Esperantisto, kiu malbone parolas Esperanton kaj kiu ne kontribuas per multe da mono al la Eo-movado, nek verkas ion signifan en Esperanto, nek kapablas konvinki aliajn pri la valoroj de Eo, nek achetas bonajn librojn che UEA, kaj mi kuraghu diri, ke temas pri grandparto de la e-istaro, do ne utilas por la Eo-movado - sed tiu chi tragika konkludo jam estas alia temo.
c) Ne la "ekstera mondo" kulpas pro la neadopto de Esperanto, sed la esperantisotj mem kulpas, kiuj ne kapablas produkti kulturajn valorojn (al kio apartenas ankau la ekzisto de la monda literaturo en Esperanto), tiel ke la "ekstera mondo" reale komprenas la valoron de nia lingvo, pri kiu Robb Kvasnak parolas. Se tiuj kulturaj valoroj ne restas reale malkovreblaj, palpeblaj kaj praktikeblaj, ili do restas nur teoriaj kaj abstraktaj, finfine senvaloraj. Tio estas la kazo en la kazo de Esperanto en la nuntempa fazo, kaj mi timas ke la katastrofo ankorau estas antau ni, kiam en la venontaj jardekoj okazos la amasa biologia morto de nunaj oldaj membraroj kaj delegitoj, kiuj kvante kaj kvalite ne povas esti reale anstatauitaj de freshaj fortoj.
Tion jes oni povus nomi la psikologiajn problemojn de Esperanto.
Ni do devas nin demandi: Cxu Eo estas eksa afero ? Se ne, kion oni povus fari por revivigi, finfine savi ghin ?
robbkvasnak
robbkvasnak diras:
2010-07-12 00:01
Mi spertas la nunan E-"movadon" pere de la reto. Al mi sjanas ke la numero de junaj esperantuloj kreskas. Oni renkontiĝas en YouTube, en Facebook, en Ipernity (ortografio?) Kiel mi jam raportis, sorĉas E-o miajn studentojn. Eble ili ne lernas Esperanton, sed ili simpatias al la ideo. Estas kelkaj tre viglaj blogoj en Esperanto. La estro de Babel adresis sin al mi kaj petis min skribu blogon en Esperanto por la grupo. Mi nun faras tion. Google (Guglo) simpatias al Esperanto kaj mi eĉ havas mian guglan konton kun esperanta interfaco. Mi nun havas kontakton kun la projekto Springboard en Anglio kie oni uzas Esperanto propedeŭtike - ili sendis al mi broŝurojn kaj afablajn retleteron. Unue miaj gekolegoj iomete malamiketis al la ideo ke mi uzus E-on same propedeŭtike en miaj universitatj kursoj sed nun ili vidas la rezultojn kaj ili kontentas. La presidento de Brazilo publike komentis (komentariis) ke Esperanto devus esti la komuna lingvo por komunikado inter la BRHĈ-landoj (Brazilo, Rusio, Hindio, Ĉinio) kaj la brazila nacia kongreso nuntempe serioze konsideras la enkondukon de Esperanto en la mezlernejon kiel ilo por instrui pri lingvoj kaj internacieco. Do, mi estas optimista pri la futuro de Esperanto.
Ah, jes, mi preskaŭ forgesis - mi vivis 3 jarojn en Svislando, 6 monatojn en Norvegio kaj 25 jarojn en Germanio (kie mi eklernis Esperanton kaj ja estis la prezidanto de Rejn-Majna Esperanto Societo dum mallonga tempo. Do mi ja konas Eŭropon unuamane. Mi instruis Esperanton en la vespera lernejo en Ofenbaĥo-ĉe-Majno dum kelkaj jaroj. Mi kredas ke mia plifrua "honto" esti esperantemulo devenis de Eŭropo kie ekzistas ĉe kelkaj homoj foje la ideo de supereco se ili povas kritiki ion. Tiu manio nuntempe populariĝas ankaŭ en Usono aparte ĉe la konservemuloj, sed plejparte la usonanoj evitas akran alfronton en la ĉiutaga vivo. Mi kredas ke multaj usonanoj fakte hontas ke ili ne parolas alian lingvon kaj la ideo de facila lingvo sorĉus ilin (ĉitie oni ŝatas ĈION facilan).
eumacko
eumacko diras:
2010-07-07 11:17
La esprimo de Robb Kvasnak estas ankorauxa pruvilo, ke stulta kontrauxeco al la angla, psike perturbite deformigxas la sencon de esperanto. Eliri el tiu socipsika kaptiteco necesas trairi la lingvan evoluvojon (minimume en la europa kulturdistrikto).
Rerigardante en la evoluhistorio de europaj lingvoj estas senpere ekkonebla la direkto al esperanto. Cxu mi prenu kiel ekzemplon la italan, francan, germanan, slovakan, rumanan, serban, hungaran, aux aliajn, cxe cxiuj estas ekkonebla, post bezono de iu grupo, ordigi, sistemigi kaj evoluinte alproprigxi la iun jam antauxe ekzistantan strukturon (cxikaze la latinan). Sur la sama historievoluvojo trovigxas esperanto. La bezono al internacia komprenigxilo nemiskompreneble montrigxas en nia estanteco (konkrete en la EU). La ordigo kaj sistemigo de esperanto ne okazis en nenieco, sed uzante la jam ekzistantajn strukturojn, prilaborante por aktuala bezono de la tempo.
Sed por ekkoni la kvalite venontan sxtupon de internacieco, necesas trapasxi la gxisnunan vojon al pli alta internacia evolusxtupo per iu nacia lingvo kaj tiu estas la angla. Multe da aliaj naciaj lingvoj estas okupitaj kun la kontrauxeco al angla kaj envie batalas ansxtatauxigi gxin en tiu pozicio. Fakte en la angle (usone) parolanta medio estas kvalite sur la plej alta sxtupo ekkonebla, la neceseco de demokratie internacia komprenigxilo en nia nuna tempo.
En aliaj, naciaj medioj, pri la volonta seriozeco estas kelkaj artaj esprimmanieroj ecx tute false komprenitaj. Oni diras, ke „ne estas facile komprenebla la brita humoro“ (de kiu nun per la lingva kulturo multe alvenis al usono). Sed la vivo plejparte estas ne-serioza kaj gxuste tiam kiam ni volas gxin preni plej serioze, montrigxas sian trgikomikan flankon. Tiu filmeto certe ne estas bona propagilo por esperanto, sed gxi temigas la problemon kaj ekprovokas diskuton pri la internacia komunikado. Cxu Stalin, Hitler aux Papoj, pri esperanto jam cxiuj tiuj havis sian opinion. La plejmulto de ili kun siaj ideologioj jam malaperis, sed esperanto ekzistas. Kaj tiu havas sian kialon.
esperanto
esperanto diras:
2010-07-08 12:21
Jen nova elstara groteska ekzemplo de diletanta agado, kiun unuopa esperantisto volas entrepreni:

http://groups.yahoo.com/group/komitato-de-uea/message/5772

Post tiu chi ekzemplo eble oni pli bone komprenas la grandajn problemojn, kontrau kiuj seriozaj esperantistoj luktas en Svislando, kiam iliaj gekolegoj estas tro entuziasmaj.

Chi-foje Corsetti tute pravas, se li bremsas tiujn aktivulojn.

Kvankam s-ino Grosjean estas kun-prezidantino de SES (kiu dum la jaro restas pli malpli pasiva), shi estas nun pensiulino (ofte vojaghanta tra la mondo) kaj en la publika vivo de Svislando shi ludas neniun rolon.