Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2010 / Esperantistoj ellaboras eŭropan patriotismon

Esperantistoj ellaboras eŭropan patriotismon

de Redakcio Laste modifita: 2010-03-01 19:12
Fortan reagon precipe inter la membroj de Germana Esperanto-Asocio vekis la letero de Eŭropa Esperanto-Unio al la Eŭropa Komisiono, publikigita en la plej freŝa numero de Eŭropa Bulteno. Ankaŭ esperantistoj en Hispanio tuj esprimis sian konsternon kaj postulis klarigon. En sia alvoko al la oficialaj instancoj de Eŭropa Unio, EEU interalie asertas ke baldaŭ la plimulto de la loĝantaro en multaj landoj de EU konsistos el islamanoj, avertas pri la danĝero de kreskanta religia ekstremismo, kaj proponas ke EU postulu de Turkio enkondukon de eduko pri "eŭropaj valoroj" por "prepari la turkan popolon por kompreni aliajn kiel io bona".

Eŭropa Esperanto-Unio jam pli frue kaŭzis malkontentajn reagojn, kiam ĝi klopodis ligi Esperanton kun "eŭropa identeco", koncepto laŭ EEU bezonata por fortikigi Eŭropan Union. En tiu modelo, Esperanto laŭ Zlatko Tišljar, la ĝenerala sekretario de EEU, povus iĝi la "identeca lingvo" de eŭropanoj. En artikolo publikigita en Libera Folio, li argumentis, ke neŭtrala internacia lingvo ĉiukaze ne povas ekzisti, ĉar lingvo ne estas nur komunikilo sed ankaŭ identigilo.

En la nova teksto, publikigita en Eŭropa Bulteno, EEU laŭ kritikantoj faras plian paŝon, preterirante la limojn de eŭropa naciismo kaj eŭropa patriotismo.

- Per tiu ĉi teksto, EEU efektive proponas eŭropan ŝovinismon. Jam la elirpunkto aspektas dubinde. Ĝis nun mi pensis, ke nur ekstremaj dekstruloj avertas pri tio, ke jam baldaŭ pli ol duono de la loĝantoj de Germanio estos islamanoj. Evidente temas pri granda troigo, opinias Ulrich Matthias.

En sia letero al la EU-instancoj EEU asertas ke pro "la verŝajna demografia evoluo en EU" "jam post deko da jaroj en la landoj kun la plej granda nombro da islamanoj pli ol 50% de la loĝantaro estos islama (Belgio, Nederlando, baldaŭ poste ankaŭ Germanio, Francio kaj Britio…)". La religia aparteno de la loĝantoj de EU estas grava, ĉar kristanismo estas la "aŭtoktona" religio de la eŭropaj landoj, kaj ĉar kristanismo estas ligita kun "eŭropaj valoroj", klarigas la letero de EEU.

Por ke Turkio estonte povu aliĝi al Eŭropa Unio tial necesus, ke Turkio unue dum dek jaroj entreprenu edukadon de sia popolo pri "eŭropaj valoroj kaj konscio". Tiamaniere oni laŭ la opinio de EEU povus "prepari la turkan popolon por kompreni aliajn kiel io bona kaj por sincera toleremo".

Ulrich MatthiasUlrich Matthias kritikas la sintenon de EEU, laŭ kiu paco, toleremo kaj respekto de aliaj estus specife "eŭropaj" valoroj.

- Mi preferas nomi ilin "universalaj". Edukado por tiaj valoroj jam ekzistas en lernejoj. EEU ŝajne volas plifortigi tion (kion ankaŭ mi deziras) kaj ligi ilin kun eŭropa patriotismo (kion mi kontraŭus). Mi preferas emfazi, laŭ instigo el la libro "Projekt Weltethos" ("Projekto Monda Etiko") de Hans Küng, ke la limo inter bono kaj malbono ne disigas religiojn aŭ kontinentojn, sed trairas ĉiun religion kaj eĉ ĉiun homon. El historia vidpunkto, kristanoj eble kaŭzis pli da teruraĵoj ol islamanoj.

Surprizon pri la letero de EEU al la Eŭropaj instancoj esprimis ankaŭ Lu Wunsch-Rolshoven:

Lu Wunsch-Rolshoven- Mi miris, ke EEU prenis starpunkton pri la eventuala aliĝo de Turkio al EU kaj ankaŭ ke ĝi komentis pri la nombro de islamanoj kompare kun kristanoj. Ĝis nun mi ĉiam pensis, ke la neŭtralaj Esperanto-asocioj limigu sian agadon je Esperanto kaj lingvopolitiko. Eble nun estas konvena momento, ke EEU prezentu siajn celojn por la venontaj jaroj kaj siajn strategion kaj laborplanon.

En Eŭropa Esperanto-Unio membras preskaŭ ĉiuj landaj asocioj de Universala Esperanto-Asocio en Eŭropa Unio, inter tiuj ankaŭ Germana Esperanto-Asocio. Pri tio en diskutlisto de germanaj esperantistoj atentigis Dirk Bindmann:

- Sendepende ĉu iu konsentas aŭ malkonsentas pri la politikaj opinioj de la estraro de EEU, ili grave ofendas la principon de politika neŭtraleco - ne nur de EEU, sed ankaŭ de GEA kiel ĝia membro. Krome la estraro de EEU damaĝas la prestiĝon de ĉiuj eŭropaj esperantistoj, ĉar tia oficiala letero supozigas, ke la estraro de EEU parolas en la nomo de ĉiuj eŭropaj esperantistoj.

Responde al kritikoj pri enkonduko de eŭropa ŝovinismo en la agadon de Eŭropa Esperanto-Unio la ĝenerala sekretario de EEU, Zlatko Tišljar, en la diskutlisto de EEU atentigis, ke la "aŭtoktonaj eŭropaj popoloj" havas malaltan naskokvanton, kaj komparis ilin kun kancerpacientoj kiuj ne volas kredi ke ili havas kanceron, kaj tial sendube mortos pro ĝi.

Zlatko Tišljar- Kio rilatas la ŝovinismon, tio estas malnova nekompreno inter forta popolo kaj ŝovinisma popolo. Por ke iu ŝtato estu efika por siaj civitanoj, ĝi devas esti ekonomie forta kaj tio postulas ankaŭ sistemon kiel defendi sian ekonomian forton. /.../ Oni havas nur du alternativojn: aŭ tendenci al evoluigo de forta kaj patriotisma popolo kun la danĝero iam transpaŝi al ŝovinismo aŭ malfortigi vian popolon kaj lasi ĝin al la faŭko de iu pli forta.

La kritikoj pri neneŭtraleco laŭ li ne validas, ĉar la teksto estis cirkulita en retpoŝtlistoj, venis nur malmultaj kritikoj, kaj tiuj estis konsideritaj en la redakto de la fina teksto.

- Tiuj kiuj nun volas verŝajne akuzi la estraron de EEU pri nedemokrateco, havis pli ol 30 tagojn por reagi. La starpunkto de la estraro estis ke gravas ke al tia grava alvoko al publika esprimo de opinioj pri la estontaj dek jaroj en EU ni devas reagi kaj atentigi pri lingva problemo, sed montri ke ni interesiĝas ne nur pri lingvoj sed ankaŭ pri aliaj gravaj aspektoj de estonta eŭropa evoluo, replikas Tišljar.

Unu el la kritikantoj de la deklaro, Gary Mickle, miras, ke gvidantoj kaj membroj de la landaj asocioj de UEA akceptas la agadon de EEU.

Gary Mickle- EEU havas kun la homoj, kiuj membras en ĝi pere de siaj landaj asocioj, duonon de la amplekso de UEA kun ĝiaj asociaj membroj, aŭ eĉ iom pli. Mi miras pri la pasiveco de tiu homamaso, kiu permesas al la EEU-estraro reprezenti ilin per tiel teme larĝa politika programo. Programo, kies prilingva parto ne estas la ĉefa elemento. Per la "eŭropa ideologio" de Tiŝljar, kiun EEU nun transprenas kiel sian, Esperanto malligiĝas de universalismaj valoroj kaj ligiĝas kun partikularismaj. EEU per tiu ĉi deklaracio anstataŭigas tion, kion multaj ĝis nun nomis la "interna ideo" de Esperanto, per io nova kaj bedaŭrinde naciisma.

Laŭ li, EEU tiel enrubujigas la ideon pri Esperanto kiel demokratia komunikilo, kaj anstataŭe proponas ĝin kiel elitan manipulilon por enkapigi al popolamasoj identecon, kiun la elitoj opinias taŭga. La propono de EEU siavice trafos la rubujon de la EU-instancoj, supozas Gary Mickle, sed laŭ li ekzistas la risko, ke ĝi gajnos terenon inter la esperantistoj mem.

- EEU per sia bulteno kaj sia kongreso estas influa grupo inter la esperantistoj mem, kaj la danĝero ekzistas, ke kelkaj el ili ekkredos, ke la "eŭropa ideologio" estas la lasta ŝanceto por la venko de Esperanto, kaj sekve pli kaj pli uzos la argumentojn, kiujn EEU tiom rekomendas, en la publika informado.

arkivita en:
Marcos
Marcos diras:
2010-02-18 11:23
Mi konsentas kun Gary Mickle. La idearo de Tiŝljar estas danĝera, kaj ni devas atentigi la Esperantistojn pri ĝia danĝereco, por ke ĝi ne gajnu terenon. Temas efektive pri novspeca naciismo, kiun oni povus bapti "kontinentismo". Ĝi forte kontraŭas la tut-homarajn idealojn de la Esperanto-movado.
dafyddabiago
dafyddabiago diras:
2010-02-22 17:08
Mi iom shokighis pro la letero de EEU al la Komisiono. Lau mi, la plej grava problemo estas la efiko kiun povos havi tian leteron. Ghis nun kelkaj Esperanto-projektoj jam sukcesas ricevi europan financadon (ekz. de Peter Balasz en Slovakio). Ankau Zlatko tre sukcese komprenas kiel ekhavi europan financadon. Tia sperto bedaurine mankas en UEA.

Tamen estus tre malfacile por europaj oficistoj finance organizon (EEU) kiu shajnas kontrau-islama.

Sed feliche la letero de EEU vershajne forgesos en la arkivoj.

Dafydd
Esperantoluna
Esperantoluna diras:
2010-02-18 12:23
Se oni tiklas politikan temon, cxiam estas tre dangxera, pro tio esperantistoj kaj pli multaj organizajxoj provis esti neutralaj.
La mondo sxangxigxas kaj tuta Euxropo alisxangxigxas kaj ni ne povas resti neutralaj, egalaj al la sxangxoj.
Ni esperantisto, pli ol iu ajn grupo estas tre interesigxita pri paca intergrigxo de nia kontinento kaj pro praktika uzo de facila interkontaktoj estas tre konscia, ke Esperanto povus tre kontribui al euxropa identeco. Ni tamen devas atenti, ke gxi ne estu sxovinista kaj nacieca.
Certagrade cxi tie cxiu pli aux malpli pravas. Kelkaj partoj estas eble malbone klarigitaj aliaj malgxuste interpretitaj kaj cxio devas esti konkretigita.

Eble niaj diferencoj estas bonvenaj al EU?
Mi opinias, ke ni kune , krom diversaj vojoj kunlabori kaj unue kontrauxstari
sensencan multlingvecan lingvan politikon de EU, kiu gvidos, ke la popoloj estus malpacigitaj, ne povu sin kompreni kaj gvidu al fiasko kaj aliaj nur gxojos.Mi jam kelkfoje skribis, sed ankorauxfoje substrekas, ke neutrala lingva interkomprenigxo estas multe pli grava ol neutrala mono!

Ni devos klare diri al EU, ke ju pli multe da Esperanto, des pli malmulte da naciismo kaj sxovinismo. Provu konvinki partopreni kaj observi Universalajn Kongresojn kie cxiuj popoloj, cxiuj religioj kaj politikaj pensoj tolereme kunlaboras.

Tamen, versxajne sen politika politiko ni nenion atingos.
Lu
Lu diras:
2010-02-18 16:22
Zlatko prave atentigis, ke la teksto cirkulis jam en decembro en kelkaj retlistoj - ekzemple en 'EEU-asembleo', de kie transprenis ĝin 'esperanto-lt', legebla ĉe http://groups.yahoo.com/group/esperanto-lt/message/5494 (4-a de dec.). Krome la tiama versio legeblas en ipernity, http://www.ipernity.com/blog/pajo.zlatko/210126 .

Kontraste Zlatko laŭ la supra artikolo asertis, ke la kritikoj pri neneŭtraleco ne validas, ĉar la teksto jam antaŭ pli ol monato cirkulis. Nu, eĉ grupo de homoj povas interkonsenti pri neneŭtrala teksto...
Tonyo
Tonyo diras:
2010-02-18 18:19
Zlatko asertis en respondo en iberia retlisto, ke oni diskutis la proponon en la listo Europo2. Mi tie serĉis kaj vidis neniun diskuton pri la afero (krom pri tio ĉu oni diru civilan aŭ civitanan).

Notu ke en la adreso de Ipernity, li diras "Mi sendos la jenan kontribuon". Notu tiun "mi"!. Mi tute ne kontraŭas ke Zlatko sendu sian personan politikan opinion ien ajn, sed estas grava mispaŝo ke li sendas ĝin nome de EEU.
Dirk
Dirk diras:
2010-02-18 18:13
Bedaŭrinde la oficiala retpaĝaro de EEU, http://europo.eu , estas plena fuŝaĵo. Krom multo alia ne legeblas ankaŭ la statuto de EEU. Ĉu iu konas alian fonton de la aktuale valida statuto?
fritzon
fritzon diras:
2010-02-18 18:55
Do ankoraŭ unu ekzemplo, ke nuntempe eĉ inter esperantistoj estas en ordo kvazaŭ de ekstere difini islamanojn kiel "problemon" zorgigan, traktendan, iel solvotan. Tute simile kiel faas populismaj demagogoj diversparte en Eŭropo hodiaŭ (aŭ en la 1930-aj jaroj) oni ekskludas difinitan grupon de homoj kiel malkongruajn eksterulojn, iaj senhejmrajtaj "ili", kiuj iel minacas "nin" en "nia" teritorio.

Alia lastatempa ekzemplo de tiu sama naŭza tendenco estas la harstarigaj HeKo-komentoj de Giorgio Silfer pri la minareta referendumo en Svislando [http://www.esperantio.net/index.php?id=1066], kies rezulton li vidas ne kiel manifestiĝon de dekstremo sed de la eŭropa valoro "laikeco". Li ŝate skribas pri la "kuraĝo" de la svisa popolo "montri sian antipation" al islamo "danke al sia rekta demokratio". Kaj al Silfer ŝajnas nature, ke la kulpo troveblas ĉe la islamanoj mem, kiuj laŭ li "devus demandi sin, kial ili estas tiel malsimpatiaj en Eŭropo”, helpeme proponante kiel komencon de tiu memanalizo, ke "ekzemple, islamanoj komprenu ke en sekulara socio oni ne rajtas je laborpaŭzoj laŭ la takto de sia religio".

Per tiaj ĉi elpaŝoj kaj EEU kaj la Civito ne nur grave kompromitas Esperanton – kreita por ke homoj libere povu rilati kun homoj trans ĉiuj limoj etnaj aŭ kulturaj - sed mem atencas la valorojn, kiujn ili pretendas defendi (toleremo, diverseco, ktp) kaj eĉ tiujn de homa deco ĝenerale.
pistike65
pistike65 diras:
2010-02-18 22:29
Mi planis verki mesagxon de indigno, sed mi trovas ke Per Aarne Fritzon parolis ankaux je mia nomo.
Pri la t.n. Civito aldoneblas ke ankaux cxi-foje la dejxoranta orakolo reagis:
http://www.esperantio.net/index.php?id=1179
esprimante malkonsenton - sed NE pro la kontrauxislameco de la mesagxo sendita nome de EEU.
Kaj li profitas la okazon por paradi pri la supozata avantagxo de civitstila demokratio, ne rimarkante ke, se ano de ilia "Blanka Listo" esprimus sin sen konsento de aliaj blanklistanoj, kiel faras nun la EEU-estraro sen konsento de la landaj asocioj de EEU, ekestus kazo tute paralela.
Cxar mi nun duonspektas elsendon pri kafo, venis la ideo aldoni:
"Kio estas la diferenco inter civeto kaj la Civito?
En fekajxo de civeto kusxas granda valoro."

amike
Istvan Ertl
Lu
Lu diras:
2010-02-19 09:17
Istvan skribas, ke tiun deklaron faris "la EEU-estraro sen konsento de la landaj asocioj de EEU". Mi havas la impreson, ke ili sekvis normalan proceduron - Zlatko proponis tekston, la estraro (eble ŝanĝis kaj) konsentis, poste oni dissendis al la listo Asembleo de EEU, venis ŝanĝoj kaj fine oni sendis al la EU-Komisiono. Tiel la aferon priskribas Zlatko sube kaj rete legeblas ja la tiamaj retmesaĝoj. Eventuala dormado, nelaboremo aŭ nesentemo de iuj funkciuloj ne estas la respondeco de Zlatko.

Bele prilumas la starpunkton mesaĝo de unu landasocia prezidanto. La demando estis: "Ĉu la estraro de [la landa asocio] povas [...] malhelpi, ke funkciuloj de EEU dissendas politikajn komunikojn, kiuj ne koncernas Esperanton aŭ lingvopolitikon?" Prezidanta respondo: "La [...]-estraro ne povas. Unue ni ne kapablas kaj due ni havas sufiĉajn taskojn, kiuj okupas nin."

La deklaro do ŝajne estis farita tute laŭorde en la nomo de ĉ. dek mil eŭropaj Esperanto-parolantoj organizitaj en la landaj asocioj de UEA - proksimume la duono de la tutmonda organizita Esperanto-parolantaro. Imprese, ĉu ne?
pistike65
pistike65 diras:
2010-02-19 09:54
Multaj fusxajxoj kaj ecx fiajxoj en la mondo farigxis sekvante procedurojn...
Kiu estas tiu landasocia prezidanto? Kiel eblas ke li fajfas pri tio kion EEU fi-deklaras nome ankaux de lia asocio? Mi esperas ke aliaj en la koncerna landa asocio ne lasos cxion cxi sen komento.

amike
Istvan Ertl
Lu
Lu diras:
2010-02-19 11:33
Eble rilate al la (aktuala) nepoveco la prezidanto pravas. Eble laŭ la EEU-statuto estas la asembleo, kiu decidas pri la aktualaj aferoj - kaj se la koncerna asembleano de tiu landa asocio ne donis kontraŭan voĉon al la teksto de Zlatko, oni ne povas poste alkuri kun plendo.
pistike65
pistike65 diras:
2010-02-20 17:45
Giorgio Silfer eksterordinare fekundis en la lastaj horoj, inspirate de nia temaro. Kaj jen, nun, li plian fojon malmaskis sian sektismon, donante jenan difinon de "raŭmisto":

"Laŭ la Civita formulo nur la raŭmistoj, nome tiuj kiuj akceptas la sociologian priskribon resumitan en la Kvintezo de la Pakto, kaj do petis la esperantan civitanecon, prenas sur sin la individuan respondecon esti liberaj, anstataŭ enfermiĝi en la kaĝon de la strikta neŭtraleco."

Laux li, cxiu rauxmisto estas do civitano (aux, minimume petinto de civitaneco). "Extra ecclesiam nulla salus". Nauxza akaparo de termino kiu meritus pli noblan sorton.

amike
Istvan Ertl
pedroesperanto
pedroesperanto diras:
2010-02-18 23:22
Ke la fifama Civito estas lau gxia idearo kaj strukturo fasxisma estajxo, estas neniu sekreto. Kion mi bedauras, estas ke EEU povu lauiri la pasxoj de tiuj fiuloj
Lu
Lu diras:
2010-02-19 08:57
Kiun difinon de 'faŝisma' vi uzas? Kaj kie eblas legi detaligon de via tezo pri la Civito?
esperanto
esperanto diras:
2010-02-19 15:44
La termino "fasxisma" por la Civito shajnas al mi maltrafa troigo. Estas simile kiel se oni nomas UEAn "stalinisma" k.s.
Cxi tiuj terminoj havas specifan sencon kaj ne estu facilanime aplikataj.

Alia kazo estas la tuta pensmaniero kaj politika sinteno de Silfer, kiuj respeguligas en tiu Civito. Kiel ano de la svisa movado mi havis la okazon dum 30 jaroj "observi" lin kiel li kondutas kaj sintenas. Persone mi ne dubas, ke lia tuta maniero pensi kaj agi povus havi radikojn en la itala fasxismo, cxar che li oni konstatas pli aristokratan ol demokratan sintenon (kvankam li tute ne devenas de aristokrata familio kiel ekzemple Lapenna, kaj la demokratio en la Civito estas nur shajndemokratio, char chio esenca estas decidita de Silfer persone, la resto estas ludo). Lau mia scio Silfer politike estas dekstrulo kaj ne maldekstrulo, cxar siatempe li agadis por la Lombarda Radikala Partio, se mi ne eraras. Kaj se mi ankau ne eraras, la radikaluloj en Italio apartenas al la movado de la liberaluloj.
Sed chu Silfer intertempe shanghis siajn politikajn vidpunktojn - demandu lin mem. Li ja ankau iam estis bahaano, sed nun li shajne interesighas pri homaranismo, framasonismo, judismo, ktp. La bizaraj okazajhoj lige kun la waringhiena memorejo en la cxaudefono tombejo postlasas la impreson, ke li iel devas esti ligita kun religio.

Ke la Civito en si mem estas fasxisma mi pridubas, kio ne ekskludas ke personoj, kiuj agas en ghi, povus simpatii kun ideoj de la itala fasxismo kiel historia tradicia politika modelo de parto de italoj kiel la rekta federisma demokratio che svisoj au la komunismo che rusoj ktp. Tio estas demando de ideologia, filozofia, politika-kultura eduko che individuo.

Silfer neniam komprenis la svisan demokratian sistemon praktike, kaj pro tio li fiaskis en Svisa Esperanto-Societo, kie li kunpushighis kun mentaleco tute fremda al li, kaj tipe sviseca (oni toleris Perla Martinelli kiel prezidantinon, sed tio estis la maksimumo, kaj poste kiam shi sentis, ke shia maniero regi ne plachas al la membroj, shi subite demisiis). Ankau pro tiu mentaleca abismo, nur malmultaj e-istoj alighis al la Civito, kaj se oni analizas kiuj alighis, tiam oni konstatas, ke cxe la civitanoj estas pluraj kategorioj: a) homoj kiuj trovas la idearon (raumismo, civitismo) interesa kaj aa) kiuj estas lozaj e-istoj au simaptiantoj de Eo kaj kaptitaj de la Civito (multaj nekonataj nomoj aperas en HeKo) kaj aaa) kiuj estas en opozicio kontrau UEA, b) kiuj estas "amikoj" de Silfer (kvankam lau mi Silfer havas neniujn personajn amikojn), c) iuj orienteuropanoj kaj afrikanoj, kiuj iel profitas de la Civito kaj atendas ion ajn de la civito kja de Silfer (ekzemple monon, char Silfer blufis per banko, ktp.). La plimulto de tiuj c-anoj estas au malfortaj karakteroj kaj facile subjugighas sub la volo de Silfer, la aliaj estas intelekte memstaraj, nek subjugighas sub la volo de Silfer, sed ili ne farighas dangheraj por li (Degoul, Zelazny, k.s.), char ili ne volas kvereli kun li kaj facile cedas (cxar la opinioj de Silfer estas malfacile repusheblaj, kaj tiuj du c-anoj, havas fortajn proprajn opiniojn, dum ekzemple Buhlmann, Anjo Amika, Trifontchovski kaj la cetera civita publiko havas neniun propran intelekte esencan opinion, Trifo eble jes, sed li ne esprimas ghin publike, kvankam kiel chefredaktoro de LF li devus tion fari pli ofte).

Do, la fenomeno Civito estas iomete pli kompleksa ol por esti kondamnita per "fasxisma" kaj tiel metita ad acta. Ghi ech ne meritas la atribuon "fasxisma", cxar "fasxismo" estis granda politika movado, kvankam ghi finighis tragike. La Civito estas a) ekstere pura blufo, b) interne servas kiel metodo de Silfer ludi rolon kaj por regi malgrandan grupon de personoj. Eble en tio ghi estas fasxisma, sed mi pensas, ke la Civito pli similas al religia sekto ene de la esperantista sektismo.
La personoj, kiuj nomas la Civiton fasxisma, klare diru, kio en ghi estas fasxisma. Sercxu iun taugan difinon pri fasxismo kaj komparu. Unu elemento estas personkulto - sed chu chirkau Silfero regas personkulto - mi dubas. Do, ne komparebla kun la personkulto chirkau Mussolini k.a.

Mia persona scenara vizio estas, ke post la malapero de Silfer kiel fizika persono (tio ja vole nevole okazos iam), ankau la Civito malaperos kun li. Estos simile kiel siatempe kun ICNEM de Lapenna. En tiu senco, mi pli komparas la Civito kiel opozician movadon kontrau UEA kun ICNEM de Lapenna, ol kun io alia.
pistike65
pistike65 diras:
2010-02-19 17:25
Dankon!

amike
Istvan Ertl
Esperantoluna
Esperantoluna diras:
2010-02-19 19:36
Kara Andreo,
tre bona leciono. Nun mi povas diri "Fine mi komprenis Civitoismon".
Nun mi dezirus same kompreni EEU - "Quo vadis domine"
jens_s_larsen
jens_s_larsen diras:
2010-02-20 18:10
Mi konsentas ke estas tre verŝajne ke la Civito malaperos kun Silfer, same kiel ICNEM kun Lapenna. Estas tamen tiu diferenco ke pri la lasta neniam iu vere pretendis ion alian.
esperanto
esperanto diras:
2010-02-22 18:25
En tiu chi arda diskutego ne eblas legi chion, sed de tempo al tempo onin frapas iuj mesaghoj.

Kompreneble multaj mesaghoj en HeKo estas harstarigaj (mi ghojas, ke mi ne estas la sola, kiu tion rimarkas). Sed kial oni tiom nervozighas pro la vidpunktoj esprimitaj en HeKo? Tio estas tute senutila kaj vana afero. Kiel ajna civitano de Svislando, kaj Silfer estas civitano de Svislando, povas libere esprimi sian opinion kadre de la leghoj (se li komencus disvastigi rasismajn vidpunktojn, tio povus esti rimarkita kaj farighi serioza problemo, char en Svislando ekzistas iu kontraurasisma legho, kiun oni lastatempe sufiche ofte kaj rigore aplikas).

Due: Estas konate, ke Silfer kiel iama aktivulo (kaj chu ankorau membro?) de la Radikala Partio de Lombardio, estas politike pli dekstrema ol maldekstrema menso. En ordo. Oni povas havi nenion kontrau tio. Tute normala afero. Ekzemple mi kelkfoje pensas politike pli "dekstre", kelkfoje pli "maldekstre". Do, rilate al tiu punkto Silfer diskreditas nenion. Mi ne dirus, ke Silfer estas populisma demagogo, por tio li ne havas la formaton de Blocher, Haider, Le Pen ktp., sed kerne li vershajne ankau ne estas pura demokrato.

La problemo de Silfer estas tute alia: Li distordas la aferojn kaj jhetas chion en unu mikspoton, kie li produktas novan saucon, kiu lau li estas originala, sed lau mi ne tro tauga por objektivaj analizoj (char li kutime nur selektas subjektive premisojn kaj prisilentas aliajn gravajn faktorojn) kaj ankau ne tauga por kontribui al la kredindeco de Esperanto. En tiu punkto Silfer jes diskreditas Esperanton.

Mian "europan" vizion mi jam klarigis sur tiu chi pagho: Europo ne plu povas argumenti launacie au rasisme, char chiuj civitanoj de Europo estas SAMAJ KAJ EGALRAJTAJ antau la legho, kun samaj devoj. Chu tio plachas au ne plachas al blankuloj, kiuj ne shatas afrikanojn au islamanojn.

La problemojn, kiuj tiuj afrikanoj kaj islamanoj havas, estas TUUUTE alia diskuto, kiun mi chi tie ech ne volas tushi. Sed mi pemsas. ke esperantiaotj povus TEORIE fari utilan kontribuon al tiu diskuto, sed mi (ankorau) ne vidas ghin. Oni preferas burokratumi kaj fanfaroni, ekzemple la UEA-estraro.

En Svislando, kaj vershajne ankau en aliaj landoj, oni faras multajn provojn kaj klopodojn, bedaurinde ne chiam sukcese, integri afrikanojn, islamanojn ktp. Certe unu el la plej prioritataj punktoj estas la scipovo de la lingvo. Religio kaj kulturo estas flanka afero. Persono ne konanta la germanan au francan havas problemojn en la labormerkato ktp. Certe ekzistas iuj altkvalifikitaj usonanoj au europanoj, kij parolas nur angle kaj kiujn oni venigas por iuj specialaj taskoj. Sed ne pri tiuj temas - temas pri enmigrantoj el Afriko kaj el islamaj landoj. Chi tiuj havas specifan kulturon kaj mentalecon, ofte estas senalfabetuloj (precipe virinoj). Oni ne povas perforte devigi tiujn homojn al io ajn, kaj se ili ne estas krimaj, oni ne povas forigi ilin en la lando. Multaj vivas sen restadpermeso. Ktp.
Do estas tuta komplekso de problemon, pri kiuj la ghenerala amaso (kiu vochdonas en tiaj referendumoj) scias absolute nenion, sed decidas nur lau sentoj kaj antaujughoj, kaj lau la bruo de populistoj. Kaj tiuj kelkaj akademiecaj fakuloj, kiuj "science" okupighas pri tiuj problemoj, estas tiom malmultaj, ke ili ankau ne povas solvi la probemojn.

Lau mia scio la esperantistoj de Svislando ne partoprenas en tiu diskuto au konkreta agado, kaj ili ankau ne interesighas pri tiuj temoj, u eble iomete interesighas (private au amatore), sed nenion povas fari. char ili ne apartenas al iuj koncernaj fakaj organizoj au ne estas akademiaj fakuloj. Same kiel tiuj kelkaj e-istoj, kiuj palavras pri Indighenaj Popoloj, nenion faras.

La rezulto de tiu amatoreco estas, ke ekzemple s-rino Grosjean, prezidantino de Svisa Esperanto-Societo, asistata de Stefan Keller, ekshungaro, iras al UN en Ghenvo kaj kriachas en iuj konferencoj kontrau la angla kaj publike en Ghenevo kontrau la franca lingvo (kiel lingvo de chu iamaj chu nunaj koloniistoj ktp.) dum inauguro de Zamenhof-tabulo (Zamenhof neniam kriachis kontrau la franca lingvo, sed male chiam estimis ghin).

Eble oni pli kritiku tiajn ekscesojn (kiujn UEA senprobleme toleras) ol la ignoreblajn infanecajn komentojn de iu Silfer en sia HekO.
pistike65
pistike65 diras:
2010-02-18 22:36
En mia eseo "Esperanto kaj Eŭropa Unio: ĉu miraĝo, ĉu perspektivo?"
http://www.liberafolio.org/2010/esperanto-kaj-europa-unio-cu-mirago-cu-perspektivo/
mi refutis la tezojn Tišljarajn, sed tiun parton pro mallongeco mi ellasis en Libera Folio. Jen ĝi nun - kvankam malfrue, cxar kun Tišljar oni sxajne vane argumantas.

amike
Istvan Ertl

Se iuj “eŭro-esperantistoj” formulas sian idearon, aŭ eĉ agad-subtenan ideologion, surbaze
de identecaj konsideroj (Tišljar 1998, 2001), ili riskas perdiĝi en utopio tro fora de la realo
por esti realigebla. La “identeca ideologio”, kiu trovas alian ekstreman manifestiĝon en tiu
civitismo al kiu degeneris raŭmismo, meritus tut-esean refuton. Ĉi-loke pri la civitismo
sufiĉu diri ke kreo de aparta socio kun Esperanto kiel ĉeflingvo – kiom ajn diaspora kaj
senteritoria oni imagu tiun socion – povus esti utila por la korpusa evoluigo de la lingvo
Esperanto, sed ĝi estus fatala por ties statusa evoluo, se oni plu volas celi ĝeneraligon de
Esperanto kiel dua lingvo por la homaro.
Por reveni al Tišljar, li perdifine ekskludas ke identeco povus esti ne nur io grupa, sed
ankaŭ io individue konstruebla kaj ŝanĝebla – malgraŭ ke eblas interpreti, laŭe al la Tišljara
ĉefideo, individuan identecon kiel dinamikan ŝanĝiĝadon de diverse profundaj apartenoj
al diversaj grupoj. Laŭ Tišljar eblas nur sinsekvaj “transiroj” de individuo el unu aparta
grupidenteco al alia; aldone, li ŝajnas implici rigidan interrilaton de sinsekve poaj lingvo,
ideologio kaj identeco 14. Por li identeco estas tiugrade ligita al lingvo ke en sia modelo li
malkonsideras tro multajn specojn de grupoj, kiuj difinas sin unuavice ĉu per religio (ni
ekzemplu per ĉangoj en Rumanio), ĉu per komuna origino (armenoj eĉ lingvoperdintaj),
mikso da faktoroj (judoj), aŭ ĉe kiuj la interpreto de la propra identeco draste ŝanĝiĝis ene
de kelkaj generacioj (karaimoj). Ankaŭ malklaras ĉu restas en tiu modelo ajna loko por
enmigrintoj 15 kaj, pli ĝenerale, por netipuloj; la modela homo de Tišljar estas kredanto 16
neniom lokŝanĝema, pasiganta plejpartegon de sia tempo en sia devenloko, parolante kun
siaj samlokanoj en loka dialekto. (Kio pri tiuj, pli kaj pli multaj, kies idiolekto koincidas kun naciskale komuna lingvo?) Diskutindas ankaŭ la Tišljara penso 17 laŭ kiu sinsekvaj ideologioj siavice suverene regas la socion, ĉiu en sia periodo, kvazaŭ demokratio ne konsistus ĝuste
en samtempa fekunda kunvivado de ideologioj, sen reciproka ekskludo. Memkontraŭdire,
Tišljar sugestas poste 18 ke Eŭropo evoluigu specifan identecon ĝuste tian, de kunekzisto de
pluraj subidentecoj, kaj ankaŭ de maksimuma individua libereco.

Notoj:
14 Tišljar 2001: 12-13.
15 Rilate al ili ni legas nur ion preskaŭ ksenofobian: ke pri “tolero [tiele – I.E.] de fremdaj gastlaboristoj… eŭropanoj devas esti fieraj.” (Tišljar 2001: 34)
16 Tišljar 2001: 50.
17 Tišljar 2001: 9-11.
18 Tišljar 2001: 33.

Tišljar 2001 = Eŭropa identeco. Reta eldono: http://omnibus.se/inko, okt. 2001. Deŝutebla ĉe http://iespero.info/files/elibroj.
ztisljar
ztisljar diras:
2010-02-18 23:23
Parte mi respondis al pluraj asertoj chi tie en mia blogo. Vi povas legi tion en miaj du lastaj artikoloj che http://www.ipernity.com/home/pajo.zlatko .
Chi tie mi nur diru: Kiam Baroso alvokis chiujn kontribui al finfaro de europa strategio por la sekva jardeko, estraro de EEU taskigis min verki tekston nome de EEU. Mi tion faris kaj sendis al la estraro. Estis kelkaj rimarkoj. Poste ni sendis la tekston al la listo de Asembleo de EEU (do la instanco al kiu respondecas la estraro), la 4-an de decembro. Venis denove tre malmultaj reagoj. La limdato por sendi estis la 15-a de januaro.Ni korektis la tekston baze de la rimarkoj kaj sendis.
Ni opiniis grave eluzi tiun okazon, char post kiam la strategio de EU estos farita, ni ne plu povos interveni en tio en la sekvaj dek jaroj. Ne eblas proponi al EU gravan shanghon kiel estas la lingva reghimo, sen meti tiun shanghon en politiksocian kontekston. Kaj la demando de lingvo estas intime ligita kun demando de edukado por europa identeco.
Tiuj kiuj chi tie reagas al la supra artikolo, antau ol havi sian opinion, legu la originalan tekston che http://www.gazetejo.org/node/1974
pistike65
pistike65 diras:
2010-02-19 10:41
Mi ne komprenas la titolon de Via diskutero.

> Parte mi respondis al pluraj asertoj chi tie en mia blogo. Vi povas legi tion en miaj du lastaj artikoloj che http://www.ipernity.com/home/pajo.zlatko .

Mi vidas ke nur unu el la du rilatas al la nuna diskuto; en la alia Vi atakas tion kion Vi supozas la idearo de EDE, ripetante Viajn malgxustajn ideojn ke esperantistoj estas diaspora popolo ks.

"Tiuj kiuj havas kanceron kaj ne volas KREDI ke ili ĝin havas, sendube
mortos pro ĝi." Kancero = islamanoj? Gratulon, fajne. (Mi legis Vian pravigo-klopodon, sed la fakto mem ke homoj miskomprenas Vian dirajxon pruvas ke Vi elektis, por diri milde, maltrafan vortumon. Tiel ecx multaj kiujn Vi povus konvinki, forturnos sin.)

"Forta popolo" - Viaj cxi-rilataj ideoj estas neakcepteblaj. La cxefaj ecoj de dauxripova komunumo ne estas forteco kaj patriotismo, sed allogeco kaj integrivo. Britio aux Nederlando ekz. ne estas aparte "fortaj" aux "patriotaj" komunumoj, tamen ili estas inter la plej sukcesaj en la mondo.

"Oni havas nur du alternativojn: aŭ tendenci al
evoluigo de forta kaj patriotisma popolo kun la danĝero iam
transpaŝi al ŝovinismo aŭ malfortigi sian popolon kaj lasi ĝin al
la faŭko de iu pli forta."

Do, preferindas entute ne riski tian dangxeron per babiloj pri forteco kaj patrioteco. Germanio volis esti forta en la 1920-aj, kaj vidu la sekvon...

Kaj kial entute ensxlosi sin en la antagonismon kristanismo - islamo? EU ne estas kristana projekto, kaj ni ne estas teologia seminario. Aux se Vi insistas pri cxi tiu koncepto religieca, kial Vi ne parolas ankaux pri judoj? La klopodo ekstermi judojn ja estas difina evento de nia civilizo, kaj EU devus servi, servas, por malhelpi ripetigxon de tiaj malhomajxoj.

amike
Istvan Ertl
pistike65
pistike65 diras:
2010-02-19 10:59
> Kiam Baroso

Barroso

> alvokis chiujn kontribui al finfaro de europa strategio por la sekva jardeko, estraro de EEU

la estraro de EEU

> taskigis min verki tekston nome de EEU. Mi tion faris kaj sendis al la estraro. Estis kelkaj rimarkoj. Poste ni sendis la tekston al la listo de Asembleo de EEU (do la instanco al kiu respondecas la estraro), la 4-an de decembro. Venis denove tre malmultaj reagoj.

Do, aux la estraro kaj asembleo de EEU kundefendas nedefendeblajn ideojn, aux ili anemie kaj amene malreagemas.

> La limdato por sendi estis la 15-a de januaro.Ni korektis la tekston baze de la rimarkoj kaj sendis.

La fakto ke EEU kontribuis al la diskuto, en si mem estas tre bona. La problemo estas la enhavo.

Cetere, jam aperis rapida resumeto de la respondoj (sxangxu "en" lauxplacxe al ajna lingvokodo:

http://ec.europa.eu/eu2020/pdf/eu2020_public_consultation_preliminary_overview_of_responses_en.pdf

kaj oni promesas detalajn komentojn "por la mezo de februaro" - ni esperu ke la ideoj de EEU restos nerimarkitaj.

Barroso mem jam komentis pri la strategio:

http://ec.europa.eu/commission_2010-2014/president/news/statements/pdf/20102010_2_es.pdf
(p. 6. pri la demografia problemo), kaj
http://ec.europa.eu/commission_2010-2014/president/news/statements/pdf/20100210_en.pdf
(nur angle, france, germane)

amike
Istvan Ertl
pistike65
pistike65 diras:
2010-02-19 11:05
> Tiuj kiuj chi tie reagas al la supra artikolo, antau ol havi sian opinion, legu la originalan tekston che http://www.gazetejo.org/node/1974

evidente mi legis. Jen miaj komentoj (felicxe ke mi ferias hodiaux).

> La estraro de EEU interkonsentis pri teksto por EU-komisiono kadre de publika
konsultado pri la strategio de EU por la nova jardeko 2010-2020.

Kiu « EU-komisiono » ? Versxajne LA Komisiono. Bv. uzi artikolojn kiam necese.

> Ni konsideras pliajn tendencojn en la mondo (kiujn la nuna papero ne enhavas)

kion signifas « nuna papero » ?

Kial gxuste tiujn du « tendencojn » Vi « konsideras », kaj kial Vi parolas pri ili en la sama spiro ? Cxu ne tiel Vi elvokas ian fantomon de « islama minaco » sxvebanta super Euxropo ?

> b) la verŝajna demografia evoluo en EU en kiu jam post deko da jaroj en la landoj kun
la plej granda nombro da islamanoj pli ol 50% de la loĝantaro estos islama (Belgio,
Nederlando, baldaŭ poste ankaŭ Germanio, Francio kaj Britio…)

De kie Vi prenas tion ? Ecx studo el 2005, specife fokusanta sur la islama enmigrado kadre de la gxenerala demografia evoluo
http://www.europarl.europa.eu/inddem/docs/paper/The%20demographic%20challenge%20in%20Europe.pdf

vidas tion okazi (kaj temas nur pri unu el la eventualoj konsiderataj en tiu studo) ne antaux 2050 (p. 16). Evidente, en iuj lokoj kaj agxgrupoj jam estas forta islama parto, ekz. en la Roterdama kvartalo kie mi logxis - sed Vi celas kompletajn landojn.
Vi parolas pri « deko da jaroj » verxsajne por koincidigi tion kun 2020, la fino de la strategi-periodo pri kiu cxi tie temas.

> Konfrontiĝi konscie kun la fakto ke EU fariĝos en 2020 komunaĵo kun signife
granda kvanto da islamanoj kaj pro tio la strategio devas antaŭvidi
a) edukadon de junaj generacioj pri tolero, interkultura dialogo kaj funkciado en novaj
kondiĉoj
b) konsciigadon de la tuta loĝantaro pri komuna EU-identeco

* pro tio* ? cxu alie gxi ne devus? Mi kredas ke, se resti kohera ene de Via idearo, Vi devus diri ke gxi devus cxiuokaze.

« Konsciigado de la tuta loĝantaro pri komuna EU-identeco » ? Kia hororajxo! Sonas kiel la devigaj kursoj pri marksismo-leninismo.

> baze de eŭropaj valoroj,
kiun kaj la eŭropaj muzulmanoj kaj la alireligiuloj kaj la nereligianoj alproprigos same
emocie kiel siajn naciajn identecojn.

ne nur ke ili alproprigu, sed faru tion ecx emocie? Diable, estas cxies individua afero rilati emocie, duonemocie, senemocie, aux ecx neniel, al siaj identencoj – nacia, EU-a, religia, profesia, seksa, kia ajn.

>… prepari la turkan popolon por
kompreni aliajn kiel io bona kaj por sincera toleremo

ili vere bezonas esti preparataj. Nuntempe, turkoj komprenas aliajn kiel ion malbonan, kaj ili praktikas malsinceran toleremon, se entute. Felicxe ke aperas EEU kaj gvidas ilin al la vojo de harmonia kunvivado.

> Pro tio islamaj landoj najbaraj al Turkio kaj pli vaste vidos ke EU diferenciĝas de
Usono kaj ne volas konfronton sed pacan evoluon de la mondo kaj tial ili preferos
ekonomie kunlabori kaj kunevolui kun EU.

Kia naiva mondobildo. Usono volas malpacon, EU volas pacon, kaj cxiuj volos ludi kun la bona, pacema EU.

> sed la plej grava simbolo por ĉiu unuopulo pri lia sento de grupidenteco estas LINGVO.
kruda simpligo, tute ne cxiam valida. Kiel mi skribis jxus:

Por Vi identeco estas tiugrade ligita al lingvo ke en sia modelo li
malkonsideras tro multajn specojn de grupoj, kiuj difinas sin unuavice ĉu per religio (ni
ekzemplu per ĉangoj en Rumanio), ĉu per komuna origino (armenoj eĉ lingvoperdintaj),
mikso da faktoroj (judoj), aŭ ĉe kiuj la interpreto de la propra identeco draste ŝanĝiĝis ene
de kelkaj generacioj (karaimoj).

Pretere kaj cetere, Vi mise uzas, apud la vorto „islamano”, ankaux „muzulmano”. ReVo diras:
Rim.: La vorto „muzulmano“ devenas el kripligita „muslim“, arabe samradika kun „islamo“; do laŭ la 15-a regulo oni unuecigu la radikojn ankaŭ en Esperanto kaj preferu la formon „islamano“.

amike
Istvan Ertl



esperanto
esperanto diras:
2010-02-19 01:44
La svisa televido montris hodiau jenan filmon
http://videoportal.sf.tv/video?id=3f77018d-6517-4753-bcc1-6dfb0261543d&referrer=http%3A%2F%2Fwww.sf.tv%2Fsendungen%2F10vor10%2Findex.php

rigardu ghin mem (en la germana lingvo).

Temas ankau pri homaj rajtoj.
Mi demandas min kion la esperantistoj (Fettes k.a.) povas fari kontrau la mizero de tiuj indighenoj ?
Chainy
Chainy diras:
2010-02-19 08:49
Jam en la kurso "Zagreba Metodo" estas klara, ke Zlatko ne tre amas la turkojn! Rigardu chi tien: http://en.lernu.net/kursoj/zm/teksto.php?leciono=11. Unu citajxo el tiu teksto: "- Ĉu tio estas vi, Stefano? - ekkriis la gondolisto. - Ĉiuj diras, ke vi falis en la manojn de la Turkoj."
Chainy
Chainy diras:
2010-02-19 09:05
Ni ne auxskultu la ekstremismon de Zlatko Tišljar - mi volis diri! :-) Zlatko Tišljar certe multe bone faris por Esperanto. Estas tre bedauxrinde, ke li nun esprimas tiajn ekstremajn opiniojn, kvazaux li mem forgesis, kial li lernis Esperanton. Esperanto inkluzivas cxiujn.
araneo
araneo diras:
2010-04-01 04:39
Zamenhof diris, ke E-isto povas esti chiu, kiu uzas la E-on (motivoj ne gravas!).
Araneo
araneo
araneo diras:
2010-04-01 04:47
Zamenhof diris, ke E-isto povas esti chiu, kiu uzas la E-on (motivoj ne gravas!).
Araneo
araneo
araneo diras:
2010-04-01 05:06
S-ro Zlatko en Zagreba metodo (mi persone ukrainigis la Zagreban metodon, Ternopil, 1999) nur tradukis verk-eron. Esperanto povas esti newtrala en la senco, se ghi apartenas al neniu popolo, sed ne temas pri religio aw ideologio. Ni devas kontrawstari islamigadon de Ewropo. Dank'al Dio, Ewropa parlamento egaligis naciismon de Hitler kun la sovetia stalinismo. Bravo! Sed la putinismo disfloras en Rusio...
Araneo
Esperantoluna
Esperantoluna diras:
2010-02-19 11:53
Oni devus izole trakti personon de Zlatko , izole de EEU, izole de EU.
Zlatko mi konas de pli ol 45 jaroj kaj scias, ke li estas fudamente vera esperantisto kaj batalanto por "fina venko". Kun lia ideologio mi preskaux estas identa, sed niaj vojoj, precipe laste disiras. Versxajne li mem estas en la konflikto kun si mem. Estas malfacile kunugi sian pensmanieron kun tiu kiun li devas reprezenti, precipe se estas pagata.Mi kritikis EEU, cxar gxi farigxis konforma kaj eble volas travivi.
Iame germana asocio provis konformigxi kun naciizmo kaj tio ankaux ne helpis al ili, cxar iom poste Esperanto estis tute malpermesita. Mi imagas, ke en hodiauxaj tempoj tio ne eblas, sed se ni tro kontrauxstaros la angligadon eble?
Krom tio mi volas diri, ke cxiam laux malnova metodo oni provas malpacigi la popolon provante trovi kulpajn! Cxu tio ne sxajnas al vi iel konata?
Zlatko certe ne estas rasista, se mencias historiajn faktojn tio tute ne atestas, sed eble iu alia volus tion atingi?
Estu karaj singardaj kaj pli bone sxparu viajn fortojn por komuna racia agado.
Al EEU mi nur povas admoni ne ludu vasalon, nur postulu, cxar la popolo elektis reprezentantoj, kiuj vivas kaj ne malbone de lia imposto kaj rajtas postuli kaj ne almozpeti.
Al UEA mi admoni esti neutrala, sed ne se temas pri lingva politiko.
araneo
araneo diras:
2010-04-01 05:17
Kio malbona estas en rasismo? Chu vi ne preferas rasajn chevalojn, rasajn hundojn, rasajn katojn? Kial ni ne preferu rasajn homojn? Antaw kelkaj jaroj Oskaron gajnis iu Haley (amikino de agento 007). Shia patrino esti(a)s anglino, la patro - nigrulo. Sed shi mem apartenas nek al blankuloj, nek al nigra komunumo. Shi estas malfelichulino pro la ago de gepatroj (kiel shi mem konfesis). Do, chu rasmiksajho estas tiel bona, chu rasismo estas malbonajho?
Araneo
rchamberlain
rchamberlain diras:
2010-04-01 09:18
Kia bedauxrinda kontribuajxo de Viktor Pajuk. Tiaj ridindaj argumentoj! Kaj li estas iama prezidanto de Ukrainia Esperanto-Asocio! (Kion tio diras pri la Esperantistoj en Ukrainio?!) Mi esperas, ke tiajn rasismajn opiniojn havas nur tre malgranda malplimulto de Esperantistoj!
gmickle
gmickle diras:
2010-04-02 16:22
Laŭ la vikipedia artikolo (http://eo.wikipedia.org/wiki/Viktor_Pajuk) li estas unu el la kunfondintoj de UkrEA kaj estis la prezidanto de ĝi kvar jarojn. Aliflanke, li nun evidente loĝas en Usono, ĉar li estas la prezidanto de la Esperanto-Asocio de Ŝikago. Ŝajne ankaŭ tie oni ne rimarkis ĝis nun ion probleman en liaj vidpunktoj. Povas esti, kompreneble, ke li simple ne parolis pri tiaj temoj ĝis nun en la du asocioj kaj pro tio lia rasismo ne iĝis rimarkebla.

La rasismo de Pajuk estas de la tipo, kiun kelkaj nomas "miksofobia" - ĝi opinias zorgiga la miksiĝon de rasoj kaj ne tiom interesiĝas pri elpensado de rasaj hierarkioj, kiel rasismaj teorioj de la pasinteco ofte faris. Miksofobio tamen aperas ne nur en rasismaj teorioj, sed ankaŭ en pli modernaj (ekzemple t.n. novdekstraj) teorioj pri la "neceso" konservi la etnan plurecon en la mondo. Alie ol la rasisma miksofobio, kiu feliĉe ne tre oftas inter esperantistoj, la pli modernaj, al etneco orientitaj formoj de miksofobio estas vera esperantista plago. Ilia plej drasta esprimiĝo estas la fantazioj, ke Esperanto povus iam savi malgrandajn etnojn kontraŭ pereo aŭ preventi, ke lingvoj "degeneru" pro miksiĝo kun anglismoj. Tia naciisma lingvopurismo estis antaŭ nur kelkaj jaroj furoraĵo kaj en EEU kaj en UkrEA.
rchamberlain
rchamberlain diras:
2010-04-01 22:06
Cxu mi estas la unua, kiu estas tute kontraux la rasismaj komentoj de Viktor Pajuk? Mi scias, ke cxiuj volas hodiaux simple amuzigxi pri la sxercoj de la unua de Aprilo, sed, laux mi, pri gravas reagi al la terure acxaj komentoj de Viktor Pajuk. Silento pri rasismo kaj ekstremismo estas ankaux tre dangxera - ni devas montri, ke ni ne akceptas tiajn ekstremismajn opiniojn. Alikaze, estos sxanco, ke tia rasismo kreskos inter ni. Aux Esperantujo jam farigxis rasisma kaj sxovinisma?!
rchamberlain
rchamberlain diras:
2010-04-01 22:14
Pardonu, mi faris lingvan eraron - mi estas relative nova Esperantisto! Kiam mi demandis 'Cxu mi estas unua...', mi volis diri "Cxu mi estas la nura persono" aux io simila. Mi esperas, ke vi min komprenas!

Mi pensis pri tio, iri al la baldauxa Esperanta kongreso en Germanio - oni diris al mi pri tio antaux nelonge. Sed, mi ne estas certa, cxu mi volas, se cxiuj Esperantistoj tie havus similajn rasismajn opiniojn kiel Viktor...
gmickle
gmickle diras:
2010-04-02 16:27
La plimulto de esperantistoj preferas muti pri rasismo, ksenofobio kaj naciismo en esperantistaj rondoj. La plej bona ekzemplo estas la eksilento pri Andrea Chiti-Batelli, iam unu el la ideologiaj korifeoj de EEU kaj "gravulo", kies orajn pensojn UEA juĝis sufiĉe valoraj por aperigi ilin en almenaŭ du broŝuroj. Nun oni apenaŭ plu parolas pri li, de kiam li avertadas ne nur pri la laŭdira usona kultura minaco al Eŭropo, sed preskaŭ samspire ankaŭ pri la laŭdira minaco de islamiĝo en Eŭropo. La silentado ne signifas, ke esperantistoj ŝatas rasismon, ksenofobion kaj naciismon, sed verŝajne multaj ne ŝatas diskuton, kiu jetus ombrojn de dubo sur ilian glorigan memimagon. La fama "interna ideo" de Esperanto estas la unua mito, kiu krevus, se oni sufiĉe parolus pri ĉi tiuj temoj. Montriĝus, ke estas du konkurantaj internaj ideoj: unu universalisma kaj unu partikularisma.
jens_s_larsen
jens_s_larsen diras:
2010-04-02 16:49
Estas tute vere ke neniu ŝatas diskuton, kiu ĵetus ombrojn de dubo sur ilian glorigan memimagon, sed evitante diskuti iujn ideojn, oni ankaŭ tute evitas honori ilin kaj ilian proponinton.

Do, la paranoja miksofobio de Batelli kaj Pajuk simple ne estas elekteblaĵo por minimume pensanta Esperantisto, kaj tio tuj evidentiĝas ĉiufoje kiam la paranojo estas esprimita. La sola diskutinda diferenco estas ĉu la interna ideo pli favoras la miksoŝatan internaciismon aŭ la miksoŝatan sennaciismon, ĉar tio ne estas tute klare interpretebla el la verkoj de Zamenhof.
rchamberlain
rchamberlain diras:
2010-04-02 19:33
Dankon al Gary Mickle kaj Jens Larsen pro tio, ke vi reagis kontraux la rasismaj komentoj de Viktor Pajuk. La silento kaj malemo de cxiuj reagi al liaj komentoj ege sxokis min. Mi komprenas, ke multaj ne volas paroli pri tiaj temoj, sed tre gravas, ke cxiuj decaj Esperantistoj ja alfrontas tiun cxi problemon, cxar gxi evidente ja ekzistas. Estis por mi ja precipe sxokema, cxar multaj cxe tiu cxi retpagxaro havis multon por diri pri la Esperanto-movado rilate al la vocxdonoj por la komitatanoj (A, B, C ktp) sed cxiuj tuj silentis pri tiel grava afero kiel rasismo inter ni! Se rasismo ja ekzistas inter Esperantistoj, do ni devas alfronti la problemon, kaj ne simple silenti kiel malkuragxuloj. Mi diras, kuragxe fari ion kontraux gxi, ne permesi gxin kreski pere de nia malkuragxa silentado.

Kiam mi esprimis mian sxokon, mi ankaux tute ne honoris la acxajn opiniojn de Viktor. La malo. Mi malhonoris ilin - cxiuj devas scii kiaj estas tiaj homoj - kaj ni devas provi fari cxion, por ke ili ne povas akiri potencajn postenojn ene de Esperanto-movado. Evidente, tio ne okazis en Ukrainio, kie Viktor ielmaniere sukcesis farigxi prezidanto de la Ukrainia Esperanto-Asocio! Tio estas ja treege sxokema. Jen tio povus esti bona temo por diskuti en la venonta kongreso en Kievo.

Ni ne devas timi, ke ni eble jxetus ombrojn de dubo sur la ideon de Esperanto. Mi preferus alfronti tiajn dubojn, kaj tiumaniere plibonigi la Esperanto-movadon. Malkuragxa silento pri tio nur malhelpas.

Rasismo, naciismo kaj ksenofobio ne devas havi lokon en Esperantujo. Estas ja ridinde, ke kelkaj ecx pensas, ke ili povus havi lokon, cxar tiaj opinioj tute kontrauxstaras la valoron kaj sencon de la lingvo. Jam estas suficxe malfacile konvinki aliajn eklerni Esperanton. Ili certe ne volus eklerni gxin, se tio signifus aligxi al iuspeca rasisma, naciisma klubo! Tial, ni devas tre malferme montri al cxiuj, ke ni ne akceptas iun ajn rasismon ktp en Esperantujo - kaj tio ne eblas, se ni nur silentas!!

Ni ne devas timi, kvazaux tiaj problemoj estas nur problemo en Esperantujo - gxi ekzistas en la tuta mondo. Ni povas montri, ke ni almenaux provas fari ion kontraux la problemo - kaj tio certe altirus al nia movado multajn novajn Esperantistojn!

- Pardonu, se mi kelkfoje ne elektis la tute gxustan vorton, sed mi esperas, ke cxio estas komprenebla!
jens_s_larsen
jens_s_larsen diras:
2010-04-03 21:17
Por altiri multajn novulojn al nia movado, necesus ke lingvo estu serioza afero. Por ke lingvo estu serioza afero, necesas ke ekzistu unueca opinio en la lingvoscienco pri la demando, kio estas lingvo. Ne ekzistas tiu unueco.

En la homaro estas unueco pri la demando, ke _se_ internacia planlingvo estas serioza projekto, tiam tiu lingvo estas Esperanto -- 99% el tiuj kiuj praktikas planlingvon uzas Esperanton. Tia procentaĵo estas normala en scienco. Sed en la lingvista komunumo ne ekzistas 99%-e komuna opinio pri tio ĉu lingvo estas individua aŭ socia fenomeno, natura aŭ artefarita, komunikilo aŭ esprimilo. Tio estas multe pli granda problemo ol ke iuj Esperantistoj volas krei atenton ĉirkaŭ si per skandalaj asertoj (ekzemple tiaj kiujn oni povas interpreti kiel rasismajn).

Praktiki Esperanton en si mem estas kontraŭrasisma ago. Bedaŭri rasmiksiĝon en Esperanto estas kvazaŭ stari en Hyde Park Corner kriante "Down with liberty of speech!". Ni do ne tro agitiĝu; ankaŭ multaj homoj agas tre malkonforme al siaj diroj. Kial Viktor Pajuk mencias Halle Berry? Ĉar ŝi ĉarmas lin, evidente. Estas neniom da laktokaf-koloraj famaj aktorinoj en la Ukraina provinco, sed foje Moskvon vizitas iu.
pistike65
pistike65 diras:
2010-04-04 07:40
"Praktiki Esperanton en si mem estas kontraŭrasisma ago"? Mi jam longe konversaciis, en Esperanto, kun homoj kies idearon malfacilas ne etikedi rasisma.
amike
Istvan Ertl
jens_s_larsen
jens_s_larsen diras:
2010-04-04 09:30
Homoj ne ĉiam estas tre konsekvencaj. Fakte, kaj feliĉe, konsekvenculoj estas ege raraj.
BernardoVerda
BernardoVerda diras:
2010-04-03 02:55
Fakte, jes, tamen ne tiam havis sufiĉe da tempo por ree prilabor(ad)i ke homaj "rasoj" estas nur socia/politika miskoncepto.

Plejparte, Esperantistoj jam scias tion.

Biologie, "raso" tutsimple ne aplikas al la homaro; estas ne nur teoria, sed eĉ konkrete montrita fakto, ke iu (ekzemple) nigra knabino en afrika lernejo povas genetike pli simili iun (ekzemple) blankan knabon en nord-eŭropa lernejo, ol siajn samklasanojn aŭ samurbanojn.

Sociologie, lia rasisma vidpunkto ne pli pravas. Li eĉ memevidente konfuzas la kialojn.

Refoje, Esperantistoj jam scias tion. Kaj do ignoras lin. Se iu estimis lin, per siaj propraj vortoj li velkigis ties estimon.

Fina punkto -- En mia lando (Kanado), lastatempe, iu politikema frenezulino vizitis el Usono, kaj sukcesis gajni multe pli da atento ol ŝi meritus, precipe pro ke ŝi povis plendi pri tiuj, kiuj protestis ŝian misan kaj fiaĉan paroladon. Oni ne volas blovi la braĝon, ĉu? Se li strebus al novan postenon, tiam utilus elmontri sian netaŭgecon por reprezenti Esperantistojn, se ankoraŭ necesas.
pistike65
pistike65 diras:
2010-04-03 11:56
Pro la lastatempa manko de datindikoj en la komentoj, nur nun mi malkovris chiu tiujn novajn diskuterojn.
Kelkaj disaj ideoj:
- Rasismo estas certe pli ofta en Esperantujo ol ni deziras kaj ol ni agnoskas, des pli en sia miksofobia formo. (Gary, chu lau Via scio ekzistas io ajn de Taguieff en Esperanto? Eble estus bona ideo kompili antologion el gravaj teoriaj tekstoj, en Espa traduko, pri rasismo?)
- Mi pensas ke miksofobio estas aparte forta antaujugho, char ne esti miksofobia implicas akcepti ke onia posteularo povos esti tute malsama ol oni mem: tio estas io kio tushas profundajn proprajn sentojn.
- Naciismo evoluigis sian propran brancxon en Esperantuj, civitismon.
- UEA eldonis aferojn de Chiti-Batelli char li mem pagis... UEA eldonis ankaux "Pachjo, kio estas rasismo?" de Tahar Ben Jelloun (vidu mian intervjuon kun li en siatempa nro de "Esperanto"), kaj tion UEA mem pagis. (Evidente, "kiu pagas?", estas nur flanka aspekto, sed menciinda por nuanci.)
amike
Istvan Ertl

gmickle
gmickle diras:
2010-04-04 10:36
Kelkaj rimarkoj pri la punktoj tuŝitaj de István:

- Miksofobio estas forta pro la kialo, kiun István menciis, sed ankaŭ, ĉar ĝi delonge pariĝas kun la diversaj imagoj, ke la "diverseco" de la homaro estas endanĝerigita kaj eventuale eĉ malaperonta, se oni ne gardos ĝin per specialaj politikaj disponoj.

- Mi sufiĉe certas, ke neniu verko de Taguieff (kiu laŭ mia scio enkondukis la utilan nocion "miksofobio") estas tradukita en Esperanton. Iam mi tradukis kelkajn frazojn de li por artikolo. Jen mallonga difinaro de li, interesa por tiuj, kiuj legas la francan: http://dfcr.free.fr/div-glossaire.html

- La Civito maskeradas kiel nacieto, eĉ se ĝi difinas la esperantistojn kiel "popolon" kaj ne kiel "nacion" aŭ "etnon". Se oni interpretas tian imitadon kiel la plej sinceran formon de laŭdado, tiam malfacilas vidi ĝin alie ol kiel naciisman organizaĵeton. Tio enkadriĝas en la ĝenerala strategio de la Civita raŭmismo-vario. La Civito strebas al novtipa "suverena" statuso (kiel subjekto de internacia juro) por la "diasporaj" esperantistoj, per kiu ili fariĝus, se tiu celo estus atingebla, ia avangardo de etnaj lingvo-diasporoj. Ili povus alstrebi la saman statusaltiĝon. Sed kiom ajn Civito-tipaj estas kelkaj bizaraĵoj de tiu politiko, oni devas rimarki, ke ĝi nur daŭrigas per aliaj "raŭmismaj" rimedoj etnisman politikon, kiu komenciĝis en UEA kaj kiu tie ligiĝas kun la egale bizara ideologio (nun feliĉe iom post iom velkanta), ke Esperanto post la fina venko povus savi etnojn kaj etnajn lingvojn kontraŭ malapero.

- Iam mi aŭdis ion pri tio, ke Chiti-Batelli pagis al UEA, por ke ĝi eldonu liajn verkojn. Mi bedaŭras, ke oni ne pli diskonigis tiun fakton. Kaj ĉu la UEA-estraranoj aŭ CO-oficistoj, kiuj havis rektan rilaton kun tiu afero, tute ne diskutis pri liaj eblaj motivoj? Povas esti, ke li tiel entuziasmas pri Esperanto, ke li volas doni al ĝi pli bonan (laŭ li) politikan fundamenton. Sed tiam strangas, ke li dum tiom da jaroj ne fariĝis mem esperantisto. Ĉu ne estas pli verŝajne, ke li entuziasmas pri sia propra politika idearo kaj rimarkas, ke kelkaj esperantistoj (kaj UEA) estas utilaj idiotoj, kiuj pretas transpreni kaj disvastigi ĝin, kondiĉe ke ĝi estas suplementita per Esperanto-politika dimensio?
ibrandal
ibrandal diras:
2010-02-19 19:57
Kiel europdevena islamano, mi povas nur malghoji, ke aliaj sameuropanoj volas limigi miajn civitanajn rajtojn, char mi estas islamano. Kies vico estos morgau? Chu la vegetaranoj? Chu la esperantistoj? Mi rekomendas legadon de chiam leginda Julio Baghy, ekzemple en "Verdaj Donkihhotoj", kie Paulo Paal estas tamen suspektinda nur pro sia esperantisteco. Mi ne scias, chu esperanto estas danghera lingvo; tamen kelkaj samlingvanoj kondutas danghere al siaj kunhomoj, kaj eble pro tio ni estas devigataj semi plorante (mi esperas, ke miaj aludoj estas klaraj).
Mi komprenas, ke ekvilibro inter naivo kaj malamo estas malfacila. Sed kiu kuraghas diri, ke vivi estas facile? Kiam mi renkontas malamo-plenajn asertojn kontrau iuj au aliaj, mi povas nur konsenti kun tiuj, kiuj vidas la homaron kiel infanan rason en ne-polurita stadio. Tia bildo helpas al mi plu fosi mian sulkon al lau mi dezirinda estonto de alstrebinda interkompreno kaj facila au malfacila interkonsentado inter tamen civilizitaj homoj. Kiel lau mi prave skribis la israela verkisto Amos Oz, interkonsento estas kompromiso, kiu ne plene kontentigas la kompromisantajn flankojn, tamen ebligas pacan (ne nepre aman, eble ech malaman) kunvivadon, se ni entute respektas la ekzisto-rajton de la al ni malsimilaj. Tamen, se ni ellaboras ideologion, kiu forprenas la rajton je ekzistado, au kiu forprenas la rajton je propra identeco, kiam ghi ne koincidas kun tiu de la plej fresha agresemulo, tiam ni refoje retropashas for de tiu bela tago, eble neniam alvenonta, kiam kunvenos ne kristanoj kun islamanoj, ne ateistoj kun judoj, sed homoj kun homoj, en Europo kaj chie en la tuta mondo.
Lu
Lu diras:
2010-02-19 21:01
Povas esti, ke la sendado de letero kun opinio pri la ebla aliĝo de Turkio kaj pri aliaj politikaj temoj kontraŭas la statuton de Germana Esperanto-Asocio, kiu membras en EEU, http://esperanto.de/gea/satzung.html . En la statuto de GEA en punkto 3, Komunutileco, tekstas: "Die Verfolgung wirtschaftlicher, politischer, religiöser und weltanschaulicher Ziele ist ausgeschlossen." (La sekvado de ekonomiaj, politikaj, religiaj kaj mondperceptaj celoj estas ekskludita.) Estas relative klare, ke se asocio mem ne rajtas sekvi politikajn celojn, ĝi ne ĉirkaŭiru tiun malpermeson membrante en alia asocio, kiu sekvas politikajn celojn - do ĝia reprezentanto devus kontraŭstari politikajn deklarojn (ekster lingvopolitikaj temoj), almenaŭ nun.

Mi ne jam komprenas, kial Zlatko proponis klare politikan tekston al la estraro kaj asembleo de EEU. Kaj kial ŝajne neniu en tiuj du organoj esprimis la opinion, ke temas pri ĝeneralpolitika deklaro kaj ke tiujn oni ne povas fari nome de EEU, jam pro la tradicia politika neŭtraleco de la Esperanto-asocioj.
Dirk
Dirk diras:
2010-02-19 22:47
Kvankam la publika reago de la nuntempe plenokupita prezidanto de GEA ĝis nun iom magras, li reagis al redemandoj pli detale en privataj mesaĝoj al mi kaj al la estraranoj. Kiel la GEA-estraro reagos oficiale kaj publike, tio laŭ mia takso ankoraŭ ne estas decidita. Eble ĝi decidos nereagon, eble ĝi sendos proteston simile kiel la estraro de UEA, eble ĝi komencos proceduron per kiu GEA malmembriĝos el EEU, eble ĝi decidos iun alian solvon de la EEU-problemo. Krome GEA estas pli granda ol ĝia estraro. Mi povus varbi ankaŭ por problemsolva decido de la membrokunveno.

Espereble ne nur la estraro de GEA, sed ankaŭ aliaj estraroj de landaj asocioj pripensas konvenan reagon al la politika malneŭtraleco de EEU.

Ĉar ĉi tie estas kritikata nur la sekretario de EEU, Zlatko Tišljar, mi volas atentigi, ke ne li sole respondecas pri tiu letero al la EU-komisiono. Pri la letero interkonsentis la tuta estraro de EEU. Do respondecas krom Zlatko Tišljar (se la informoj en http://www.europo.eu ankoraŭ aktualas) ankaŭ la prezidanto Seán Ó Riain kaj la aliaj estraranoj Flory Witdoeckt, Georgo Handzlik kaj Peter Baláž.
jens_s_larsen
jens_s_larsen diras:
2010-02-20 18:05
La tekston "Die Verfolgung wirtschaftlicher, politischer, religiöser und weltanschaulicher Ziele ist ausgeschlossen" mi tradukus pli precize per "Klopodado por ekonomiaj, politikaj, religiaj kaj mondkonceptaj celoj estas ekskluzivita". Kiel ajn, ŝajnas al mi ke tiu formulo devus malebligi al GEA aliĝi al EEU jam dekomence. Fakte, estas iom malfacile vidi kiel ĝi permesus uzadon de Esperanto por iu ajn praktika (t.e. ekonomia) aŭ idea celo! Oni do ne vere povas riproĉi al la GEA-estraro se ĝi praktike ne observas tiun regulon.

La GEA-statuto tamen spegulas koncepton pri neŭtraleco vaste disvastigitan, nome la negativan -- ekskluzivantan. Ni bezonas pozitivan, inkluzivantan difinon de neŭtraleco, kiu gvidos nian laboron _eĉ je subkonscia nivelo_, kiel ja la negativa neŭtraleco gvidas ĝin nun. Gvidate de ekskluzivanta neŭtraleco, ni ĉiam denove falos en _ne_neŭtralajn ekskluzivadojn ... ekzemple en ekskluzivadon de ĉio eksterEŭropa. Tio estas kaj restas la problemo ĉi-diskute, kiom ajn Zlatko Tiŝljar kulpas aŭ senkulpas per ĉi tiu sia lasta elpaŝo (kiun mi cetere ne legis).
uzs980
uzs980 diras:
2010-02-20 20:33
Kompreneble la membroj de GEA rajtas uzi Esperanton por ekonomia, politika aŭ religia celo. La neŭtraleco de GEA koncernas la asocion, ne ĝiajn membrojn. La asocio ne varbu por iuj firmaoj, politikaj partioj, religiaj opinioj. La membroj kompreneble ja rajtas fari tion, kaj multegaj el ili fakte faras. Ili nur ne kredigu, ke ilia opinio estas la opinio de GEA kiel komunumo de esperantistoj.
esperanto
esperanto diras:
2010-02-20 20:46
Se sub la preteksto de la neutraleco oni konstante malpermesas al Landaj Asocioj fari ion ajn (krom eventuale flati kaj blufi pri la laudira supereco Esperanto che registaroj, kion ili certe ne kredas), oni ne miru, kial tiuj asocioj stagnas, putras, degeneras kaj ludas neniun rolon en la reala vivo.
Do ankau la opinio de Robert Weemeyer estas eksa.
araneo
araneo diras:
2010-04-01 04:57
Newtraleco ne ekzistas. UEA povas balanci en iu "newtraleco", sed ne EEU. Eble, reprezentanto de azia (rusia) komunismo kamarado Bespalov (Sochi, Rusio) kaj londona komunisto kamarado Stan konas la frazon de ilia idolo Lenin: "Pli bone vera malamiko, ol iu newtralulo..." Chu mi ne pravas? Mi ne volas esti newtralulo, "NE" al islamigado de Ewropo!
Araneo
redakcio
redakcio diras:
2010-02-19 21:34

Karaj,

La estraro de UEA kun bedaŭro eksciis laŭ Eŭropa Bulteno nr-o 1/2010 pri la letero de EEU direktita al EU kaj firme distanciĝas de la opinioj esprimitaj en ĝi.

La enhavo de tiu letero malkongruas kun la principoj de politika neŭtraleco, kiun observas UEA kaj devas observi membrantaj en ĝi Landaj Asocioj.

Ĉar, kiel siajn membrojn EEU konsideras i.a. plimulton de la Landaj Asocioj de UEA en la landoj-membroj de la Eŭropa Unio la Estraro forte protestas kontraŭ opinioj, kiuj atencas la neŭtralecon de tiuj Landaj Asocioj de UEA.

Samtempe la estraro de UEA alvokas EEU preni en konsideron nian starpunkton kaj entrepreni klarajn paŝojn por komuniki ĝin al la adresato de sia letero.

Barbara Pietrzak
Ĝenerala Sekretario de UEA
esperanto
esperanto diras:
2010-02-19 22:12
Post la protesto far B. Pietrzak sur
http://groups.yahoo.com/group/komitato-de-uea/message/5243
mi legis la koncernan leteron, kaj sentas la ebzonon chi tie fari etan ad hoc komenton.

Chi tiu letero de Zlatko Tishljar estas tute bona, interesa, inteligenta, sagha, racia kaj pozitiva dokumento, montras konstruivan lojalecon al EU, sed ne hezitas ankau esprimi kritikon au skeptikon.
Lau mi ghi "malkongruas" kun nenies neutraleco, nek tiu de UEA (kiu ech ne estas menciita en la letero), nek tiujn de iu ajn Landa Asocio (kiun oni ankau ne reprezentas en tiu letero). Tiu letero estas provo esprimi la vidpunkton de difinita Esperanto-asocio, nome de Europa Esperanto-Asocio, kiu neniel tushas la aferojn de UEA, sed ja tushas gravajn problemojn, kiuj okupas, ech emocie, kiel montris la svisa referendumo pri minaretoj, kiun Tishljar ech mencias, la menson de multaj europanoj.
Mi komprenas, ke la aludo al la islama ekstremismo, Turkio kiel kandidato kaj la aludo de problemoj de Kosovo kaj de la iama Jugoslavio povas veki suspekton che la ghisostaj kaj malnovstilaj UEA-neutralistoj.
Kvankam mi antau kelkaj jaroj timis, ke Zlatko Tishljar mem fordrivas en iun sektemon au ekstremismon rilate la lingvan demandon en EU, lia nuna letero estas tute matura teksto de persono, kiu (kiel eksa jugoslaviano kaj balkaniano) komprenas la problemojn de la nuna Europo kaj volus, kiel esperantisto, fari utilan kontribuon al tiu diskuto kaj montri, ke la esperantistoj ne estas iuj stranguloj en la eburturo kaj ekster chia realeco, sed dividas la timojn de grandparto de la europanoj, pere de la internacia lingvo Esperanto. Do, oni povas nur gratuli al Zlatko pro tiu kuragha kaj inteligenta elpasho.

Male, la letero de B. Pietrzak havas tute inversajn trajtojn. Estas tute logike, klare kaj kompreneble, ke persono de la speco B. Pietrzak tiel reagas. Sed tiu reago estas tiom stulta kaj idiota, ke necesas ghin ech ne komenti, sed simple ignori, char praktike ghi havas - kaj havu neniun signifon.
Se UEA volas daurigi tiun kurson, ghi ne miru, se ghi estonte ech pli terure stagnados ol en la pasinteco, ankau rilate gravajn demandojn de Europo, kiuj vole nevole estas politikecaj.
Kiel Zlatko plausible montras en sia letero, la lingva problemo estas senpere ligita kun la ceteraj politikaj problemoj de Europo.

Char en UEA neniu deziras ligi la lingvan problemon kun la ceteraj problemoj, ankau homaj rajtoj, la demando de la lingvaj rajtoj restas pure teoria abstraktajho, intelekta fikcio de kelkaj akademiaj revuloj; pro tiu malkapablo fari ligon inter ambau dimensioj de la sama komplekso, la koncernaj diskutoj en UEA, pro la obseda neutraleco, restas praktike ne efektivigebla, sed nur intelekta fikcio (kiel la Manifesto de Prago). Do, la diskuto pri lingvaj rajtoj vere efektivighos en la praktiko nur kiam oni iom forlasos tiun rigidan neutralecon kaj malfermas UEAn ankau al pli larghaj, ech se politikecaj diskutoj.

Nature, oni povas sin demandi kaj diskuti, chu en tia letero de Tishljar oni tiom obsede admonu la islaman ekstremismon au ne, kaj chu oni apogu Turkion kiel kandidaton por EU. Sed lau mi tio estas flanka afero kaj nura preteksto por praktike kaj utile enporti sin mem en la diskuton, do por partopreni ghin, kaj krom tio ghi estu la afero de EEU kaj la ghenerala sekretario de UEA neniel devas, lau la maniero de polaj komunistaj burokratoj, kontroli kaj malpermesi la agadon de la landaj au fakaj asocioj, despli ke Pietrzak disponas pri neniu politika-intelekta potencialo, kaj, lau mia pritakso, komprenas malmulte pri aferoj de esperantismo kaj pri la problemoj de neutraleco. Shi simple volas ludi iun rolon kaj punktofino. (Sian malaltan intelektan nivelon B. Pietrzak pruvis per siaj elsendoj che Pola Radio dum jaroj au jardekoj, kiuj konsistis plejparte el shtata propagando kaj neniel objektive pritraktis aktualajn temojn de Pollando (krom la vetero). Samajn sensencajhojn shi publikigas en la revuo Esperanto (UEA), kaj neniu malhelpas al shi publikigi tiujn sensencajhojn. Do, se Pietrzak kiel radioredaktorino faras shtatan propagandon, kio certe estas neneutrala sinteno, kial shi estas kontrau politika engaghigho de aliaj e-istoj ? Tio certe estas kontraudiro.

La reago de B. Pietrzak eble ankau sekvas pro jhaluzo kaj envio, ke iu alia ekster shia kontrolo kuraghas sendi al EU tian leteron, kaj ke UEA restas komplete pasiva kaj degeneras pli kaj pli en sia malhela sauco de la mitologia neutraleco, kiu servas al kelkaj funkciuloj ludi iun rolon, kvankam ili malmulte komprenas pri kio efektive temas.

Sed mi bone konas la sintenon de la plimulto de esperantistoj. Kiam antau dudek jaroj mi proponis al Svisa Esperanto-Societo sendi al la ambasadejo de Jugoslavio en Berno admonan leteron, ke oni evitu la militojn, SES tuj shtorme malhelpis kaj rifuzis tiun iniciaton... kaj la militoj eksplodis kaj malchesis (ili tion estus farintaj ankau kun mia letero), dum SES pro pasiva sinteno estis rimarkita de neniu en la mondo. Estas same ghis hodiau… (ech pli terure, char sensignifaj personoj gvidas tiun asocion).

Lau mi venis la tempo, ke la Esperanto-movado devos elekti: inter aktivuloj de la speco de B. Pietrzak - kiuj nur skribas daure fanfaronajn sensensencajhojn (ekzemple ankau en la revuo Esperanto) kaj kiuj malhelpas chian progreson de Eo - au chu aktivuloj de la nivelo de Z. Tishljar, kiuj celas kontribui al la aktuala diskuto kaj al la solvo de aktualaj problemoj de Europo kaj en la mondo. Supozeble nek la unua speco de aktivuloj, nek la dua multe helpos antauenpushi Esperanton, sed la maniero de Tishljar argumenti estas almenau iom pli inteligenta (kvankam oni eventuale povus al ghi riprochi oportunismon) ol la burokrataj elpashoj de Pietrzak, kiu en sia mesagho havas nenion alian por diri ol malpermesi la agadon de Tishljar. Prefere malpermesu la sennombrajn idiotajhojn, kiuj okazas en UEA kaj aliloke en la Esperanto-movado, ekzemple en Pollando.

Cetere unuafoje en tia letero, mi legas ankau ke oni ne nur atakas la anglan lingvon, sed ankau kritike mencias la iaman rolon de la rusa kaj serba, kaj kompreneble oni povus ankorau aldoni aliajn lingvojn.

Samtempe mi miras, ke Pietrzak ne protestis kontrau la letero de Dasgupta, kiun li pasintjare sendis al kvar brikaj landoj (Brazilo, Ruslando, Hindio, Chinio) kaj en kiu li enmiksighis en la valutan politikon kaj alprenis esence politikajn vidpunktojn en la senco de apogo de tiuj landoj en spirito kontrauokcidentisma. Do, ne nur Dasgupta, sed ankau Pietrzak praktikas unuflankecan strategion (kvankam mi vidas neniun koherecon inter la strategioj de Dasgupta kaj Pietrzak), kiu estas pli kaj pli malkredinda, kaj kiu bedaurinde estas kritikata kaj haltigata de neniu.

Mi estas konscia, ke mi, Tishljar kaj aliaj sampensanoj daure formas iun malgrandan minoritaton en la Esperanto-movado. Tiom longe, ke la plimulto de la esperantistoj pensas kiel la ghisostaj neutralistoj, NENIO SHANGHIGHOS en la statuso de la Esperanto-movado, sed male tio kondukos al la stagnado, degenerado kaj pereo de UEA kiel fosilo de iu politika neutralismo, kiun ech Svislando, la plej neutrala shtato de la mondo, ne plu praktikas nuntempe, char ghi komprenis, ke neutralismo povas konduka diversrilate al sakstrato kaj krom tio povas esti mensoga kaj hipokrita koncepto.

Pro tio mi esperegas, ke la malnova generacio de esperantistoj, kiuj regis kaj influis UEAn en la lastaj kvindek jaroj, forlasos baldau la scenejon, chu libervole, chu sub premo, char ili havas nenion plu novan por diri kaj ili nur ghenas la gheneralan progreson de Esperanto. Bela ekzemplo estas amaso da lokaj Eo-kluboj, kiuj estis gvidataj de tiuj samspecaj personoj kaj kaj kiuj mortis intertempe. Se tiuj funkciuloj rigide restos sur siaj postenoj, ili ne miru, ke la historiografio foje kritikos ilin kiel konservativaj kaj fundamentalistaj kaj kulpigos ilin pro la pereo de UEA kaj de la Eo-movado.

Cetere la problemo ne estas la neutraleco de UEA mem, sed la rigida maniero ghin interpreti fare de konservativuloj, fundamentalistoj kaj propagandistoj, kiuj komprenas nenion pri neutraleco nek pri esperantismo kaj planlingvaj demandoj entute, kaj kiuj, se oni demandas ilin pri Zamenhof, Hodler, Privat, Lapenna au pri la historio de la Esperanto-movado au pri la esenco de la neutraleco ne kapablas respondi sur akceptebla nivelo.

En la Eo-movado ekzistas multegaj esperantistoj, kaj kun pluraj ei ili mi estas en daura kontakto, kiuj komprenas la problemojn de tiu chi movado, sed praktike nenion povas fari ghis kiam regas la malnova elito (fakte koterio), kiu shajne ech ne rimarkis, ke ghi bremsas la evoluon de Esperanto (kvankam ili havas iom da mono por subvencii agadojn, sed nur la mono ne helpas, ja ech povas esti vane forjhetita).

Kvankam mi ankau konscias, ke la scenaro, ke oni ne elektu la kandidatojn por la estraro, kiujn la Elekta Komisiono proponis, ne estas realisma, mi urghe alvokas la vasta pripensado kaj enkonduko de nova procezo en UEA, kiu forbalaos la spurojn de la tempo de antau 1989 kaj anstatauos ilin per moderne kaj pragmate pensantaj gvidantoj, kiuj malgrau la politika neutraleco de UEA, kiu certe ne estu tute abolita, povus eviti la minacantan stagnadon, alporti freshan venton kaj vigligi la gheneralajn diskutojn, kaj eble ankau atingi novajn progresojn por Esperanto.

Sed char ech Unesko elektis malnovajn stalinistojn che sia gvida pinto, mi perdis chian kredon en la reforma kapablo de tiuj organizoj.

Mi renovigis mian UEA-kotizon chijare, sed post Havano denove analizos la situacion kaj pripensos, chu la renovigo de la kotizo indos ankau en estonteco.






ztisljar
ztisljar diras:
2010-02-20 01:12
La teksto pri kiu ĉi tie tiel pasie diskutas deko da homoj aprobita de la estraro de EEU estas klare subtenanta la islamon kaj montranta ke en EU nuntempe ekzistas religia diskriminacio kiu kondukos al malbonaj konsekevencoj se EU ne faros ion por meti islamanojn en egalrajtan pozicion kaj tio estis ĝia fona politika aspekto per kiu ni enkondukis alian problemon – la identeclingvan. Mi estas tre malĝoja ke al homoj mankas baza komprenkapablo kaj vidas en la teksto ion tute inversan.
Ĉu mi ripetu: Kvin homoj en la estraro kaj deko da aliaj en la asembleo kaj diplomatiaj konsilantoj subtenis la tekston vidinte tion kion la teksto diras:
En nuna EU regas domine la opinio ke la aŭtoktona kristana kulturo havas la historian rajton havi superan pozicion kaj ĉiuj aliaj kulturoj estas traktataj kiel dua- au triarangaj. Oficiala strategio de EU ne volas vidi tion kaj ne pretigas sin por solvi la problemon.
Pro la kreskanta proporcio inter la islama kaj neislama loĝantaro en EU je la utilo de la islamanoj, la problemo kreskos. La islamanoj postulos ĉiam pli laŭte la egalrajtecon aŭ ofte eĉ bazajn homajn rajtojn (en Ljubljana ekz. dum jardekoj oni daŭre prokrastas ebligi konstruon de moskeo, en Svisio oni eĉ malpermesas la minaretojn…). Se EU ne volas okupiĝi pri la afero, okazos ĉiam pli da ribeloj kiel tiuj de la islama junularo en Francio. Postulante siajn rajtojn, ĉiam pli aperos ankaŭ ekstremistoj. Reage al tio, sen plano kiel solvi egalrjte la problemon, inter kristanoj ankaŭ kreskos ekstremistaj postuloj….
Ni vidas eliron en tio ke EU konscie eduku ĉiujn junajn eŭropanojn por nova EU en kiu vere regos la principoj nun nur proklamitaj. Se vi ĉiuj, karaj gekolegoj, sincere kredus ke EU havas sencon antau ĉio por gardi pacon en sia korto sed ankaŭ influi al la monda paco, vi subtenus la opinion ke nur se ĉiuj eŭropanoj sincere estos europanoj, tiam la islamanoj sentos sin egalrajte.
Por mi daŭre restas enigmo kiel tian tekston kaj postulon oni opinias rasisma, faŝisma kaj donas al ĝi aron da similaj teruraj esprimoj elkraĉantaj malamon kaj anatemon al simpla postulo pri egalrajteco. La ideoj esprimitaj en la teksto venis al mi ĝuste pro mia praktiko en Esperantujo. Kiam en Esperantujo kunvenas homoj de diversaj rasoj, nacioj kaj religioj ili interesiĝas unuj pri aliaj kaj neniu esprimas malamon al alia pro lia aparteno al alia nacio, religio au politika partio. Por mi apartan valoron tiusence havis la fakto ke mi neniam sentis maleglaecon kun aliaj pro tio ke mi venas el malgranda popolo. Kial? Ĉar ni ĉiuj akceptis superan komunan neŭtralan identecon de Esperantistoj ene de kiu ĉiuj aliaj diferencoj iĝas interesaj. Ni akceptis ĝin ĉar ni ĉiuj estas edukitaj per la sama ideologio kaj E-kulturo.
Tio estas mia vizio por Eŭropo. Maljunulojn kun siaj naciaj edukoj ne eblas ŝanĝi, sed junajn generaciojn eblas eduki por reala kredo pri eŭropaj valoroj kaj ideologio, eduko sub kies neŭtrala komuna ombrelo aliaj diferencoj iĝas vera valoro. Nova eŭropano samkiel esperantisto devus diri: kara mia eŭropa estono, mi nenion scias pri vi, diru al mi ion. Kara mia eŭropa islamano, mi malmulton scias pri via kulturo, min tio tre interesas, diru al mi, venu al mia hejmo al kafo amika, venigu viajn infanojn al la naskiĝtago de mia infano…
Tio ne eblas sen komuna eduko por eŭropeco. Nur tiam la islamanoj povas senti sin kiel egalrajtaj civitanoj de EU en kiu la komuna domo estas Europeco ene de kiu nek kristano postulos ke islama virino forprenu sian kapkovraĵon nek islamano postlos ke kristano forigu sian krucon de la kolo…
Mi daŭre restas konsternita pro kapablo vidi en tia teksto ion tute inversan. Min ŝokas la ĉiam pli granda lavango da malamesprimoj pro teksto atentiganta ke EU ne realigas siajn proprajn principojn kaj postulanta egalrajtecon de ĉiuj ĝiaj civitanoj.
Malgraŭ ĉio mi ankoraŭ ne perdis la esperon ke oni ne bruligos min sur iu eŝafodo.
pistike65
pistike65 diras:
2010-02-20 08:39
Kara Zlatko,

dankon pro la detalaj klarigoj, kiuj montras la bonajn intencojn malantaux la teksto sendita nome de EEU. Mi tamen hezitas cxu indas plu diskuti, cxar laux Vi "al homoj mankas baza komprenkapablo"... Nu, mi longe klopodis kompreni Vian tekston, detale komentis gxin en aliaj mesagxoj cxi-loke, sed Vi ne respondis al tiuj miaj pri-detalaj demandoj.
Ne estas utile importi en cxi tiun debaton emociojn - Vi vidas "lavangon da malamesprimoj" kie temas pri reagoj, ja konsternitaj, ne al Via persono sed al Via teksto.
Restu ni cxe la argumentoj. Mi diras ke
- Via koncepto pri Esperanto kiel alstrebinda euxropa identeclingvo estas erara. Mi (kaj aliaj) jam argumentis pri tio aliloke, mi ne ripetas;
- Via fokusigxo pri antagonismo inter kristanismo kaj islamo kiel (la?) baza problemo de EU atestas pri erara analizo. Unu ekzemplo pri tio, en Via jxusa mesagxo, estas kiam Vi parolas pri "ribeloj kiel tiuj de la islama junularo en Francio". Tiuj ribeloj okazis (certe, mi trosimpligas la kialojn, tamen malpli ol Vi per la stampo "islama") gxuste cxar la koncernaj junuloj ne plu eltenis ke la franca socio ne donis al ili sxancon kiel al francoj, pridubis ilian francecon. Iliaj patroj, foje avoj, estis bonvenaj gastlaboristoj siatempe; ili, naskitaj en Francio, farigxis malbonvena generacio. Retroefike, la konflikto venenigxis, kaj en kelkaj kazoj ribelantoj konkludis: "se mi ne estas akceptata kiel franco sed traktata kiel islamano, mi igxu des pli islama". Kaj tiu konflikto akrigxas cxiutage pro la misfokusigxo je islamo kiel io fremda, aux ecx l’o fremda: en la lastaj tagoj oni multe kriis pri juna kandidatino en la baldauxaj elektoj cxar sxi estas "vualita" (tute ne, sxi portas kaptukon, kiel mia onklino en Hungario, kaj krome feminismas..), en Roubaix la urbestro protestas cxar en rapidmangxejo haveblas nur hamburgajxoj halalaj (por neislamano devus esti tute egale cxu lia hamburgajxo estas halala, aux kosxera, kial tio gravus?).
Kaj bv. legi la cxi-lokan reagon "Kun tiaj amikoj, mi ne bezonas malamikojn", kiu estas sxajne la sola gxis nun islama vocxo en cxi tiu debato.

amike
Istvan Ertl

P.s. Kroma problemo, iel formala sed pro la okazajxoj grava, estas ke ni diskutas ne plu pri Via persona opinio, sed pri oficiala teksto de EEU.
Tjerielliono
Tjerielliono diras:
2010-02-22 09:18
(por neislamano devus esti tute egale cxu lia hamburgajxo estas halala, aux kosxera, kial tio gravus?).
Ho jes, tio gravas!
Por havi la rajton surskribi "Hallal", aux "Kosxer" sur sia produktajxo, la vendisto devas pagi rajtigilon al la islamaj aux judaj organizajxoj, kaj poste pagigas tiun rajtigilon al la mi, ateista acxetanto.
Due, la tiel markitaj viandoj estas sensangigitaj, kaj do bovajxoj kaj sxafajxoj malbongustas.
pistike65
pistike65 diras:
2010-02-22 10:24
Neniu estas devigita viziti gxuste halalan burgerejon. Cxu oni ne auxdis pri la merkata ekonomio en Francio?

amike
Istvan Ertl
Tjerielliono
Tjerielliono diras:
2010-02-23 13:51
Mi nur respondis al via demando: kial gravus por ne islamano, cxu sia mangxajxo estas halala.
javergara
javergara diras:
2010-02-20 01:27
Ja mi ne estas europano sed civitano kaj loghanto de Chilio, Sudameriko. Tamen, lau la shoke arbitraj, klishe esencismaj kriterioj de tiu chi pledanto por iu "europa identeco", mi supozas ke mi ankau estus taksata neshatinda au suspektinda homo samkiel la islamanoj alvenintaj por labori kaj vivi en tiu mondoparto, se mi trovighus inter la centmiloj da latinamerikanoj kiuj leghe au neleghe kuraghis elmigri al Europo dum la lastaj jardekoj, aparte al suda Europo (Hispanujo k.a. landoj), supozeble serchante tion je kio la homoj chiam sopiris lasinte la hejmlandon kaj translokighante al tute fora mondoparto, nome vivosekurecon, bazajn rajtojn, pli dignajn vivkondichojn, ekonomiajn shancojn.

S-ro Tishlar kompreneble rajtas ghisoste kredi je chiuj antaujughoj kiujn li ial ajn favoras pri/kontrau aliaj homoj, tute forlasi la universalismon de Zamenhof, ellabori siajn proprajn teoriojn pri la kauzoj de kompleksaj fenomenoj tiaj kia la islama ekstremismo, supozi ke li genie eltrovis per sia ideo pri Esperanto kiel europidenteca lingvo kaj vojon al pli atingebla fina venko kaj ghuste tion kio mankas al la tuta projekto Europa Unio. Tamen mi pensas ke li ne rajtas shajnigi sian tute apartan kaj mirige eksterproporcian, aplombe ambician ideologion pri kerne gravaj politikaj aferoj kvazau ghi estus la ghenerala sinteno de la organizita Esperanto-movado en Europo.

Ne estas aludo en lia teksto al la latinamerikaj enmigrintoj en EU, chu char danke al Dio kaj la sangosoifaj glavoj de la hispanaj kaj portugalaj konkerintoj, kaj poste al la pafiloj de la angloj kaj francoj, la homoj de tiu chi mondoparto estas plejparte kristanaj, do eble pli akcepteblaj, dum ankorau ne tro "minacaj" demografie?

Por priskribi tion, kion mi kiel sudamerika esperantisto sentas koncerne miajn europajn sammovadanojn, mi ne povas pensi pri io pli tauga ol la poemo "Vortoj al Europo", de Pablo Neruda, verkita en 1954. Mi esperas ke iuj LF-legantoj serchos ghin. Mi admiras la solidarecon, kulturon, sindonemon kaj amikan akceptemon de multaj europanoj kiujn mi konis danke al Esperanto. Bonvolu ne forpreni tiun senton, mi petas.

José Antonio Vergara

esperanto
esperanto diras:
2010-02-20 02:26
Europo devos vivi kun la popola kaj rasa mikspoto nomata Europo. Tiu evoluo ne estas renversebla. Post la teruraj spertoj de rasismo kaj militoj en Europo, kiujn ni travivis ankorau en la 90aj jaroj en Jugoslavio (serboj, kroatoj ktp. hontu eterne) ne plu eblos argumenti surbaze de rasismaj kriterioj, sed nur surbaze de la jure bazita shtato. T.e. chiuj homoj, kiuj volas vivi en europa lando, devas konduti lau la samaj juraj reguloj, egale chu estas sviso au arabo, chu katoliko au islamano. NUR TIEL KAJ NE ALIEL EBLOS LA KUNVIVADO. La tempoj pasis, kiam oni povas forigi homojn pro naciaj au rasismaj konsideroj. Kompreneble por multaj homoj tiuj reguloj estas malfacile akcepteblaj, se ekzemple sviso subite konstatas, ke li havas ne pli da rajtoj kaj devoj (t.e. ke li estas egalrajta) ol kosovo-albano au iranano au libiano au nigra afrikano au hindo kun svisa pasporto. Tio estos la nova realeco.
Shajnas ke en Europo oni ankorau ne chie komprenis tion, kaj ech inter esperantistoj estas sufiche multe da rasistoj kaj naciistoj. En multaj landoj daure regas fortaj antaujughoj kontrau eksterlandanoj au fremduloj. La ksenofobio kreskas ankau en preskau chiuj europaj landoj, kie oni serchas kulpantojn pro la ekonomia mizero. Do, tiu kreskanta ksenofobio kontrauas la klopodojn de la europa integrigho.
Chu eblos produkti europan identecon, mi ne scias. LAu mi oni ne devas arteficiale produkti tiun europan identecon. Chiu homo, kiu estas civitano de unu el la europaj landoj, estas europano. Tio sufichas.
La kulpantoj por la ekonomia mizero ne estas fremduloj, kiuj serchas laborlokon en la enmigro-landoj. La chefaj kulpantoj estas la ekonomiaj mastroj kaj spekulantoj, kiuj eksportas milionojn da laborlokoj al Chinio, Hindio, Vjetnamio ktp., kie la lokaj homoj devas malmultekoste produkti varojn - por la richuloj en Europo kaj Nordameriko, au por la tuta mondo. Kaj kiu profitas? La kapitalistoj kompreneble, ne la laboristoj.
Kaj la kulpanto ankau ne estas la angla lingvo.
Post kelkaj jaroj ni havos en Europo gigantegan socian krizon kun plurdek procentoj da senlaboruloj. Chi tiu tendenco estas antauvidebla jam nun. Do, povas esti, ke Europo estas perdita kontinento post 50-100 jaroj, char ghi degeneros. Chu la procezo estas renversebla mi ne scias.

Persone mi estus kontrau la aligho de Turkio al EU (char EU tion vershajne ne digestus), sed mi estas ekzemple kontrau malpermeso de minaretoj en Svislando, kiel tio okazis pere de tiu referendumo. Do, temas pri pure raciaj argumentoj. Tia malpermeso havas neniun sencon, char ghi estas ksenofobie kaj rasisme motivita. En Svislando ekzistas sufiche da leghoj, kiuj povas malhelpi la konstruadon de minaretoj. Sed ke oni devas tiun malpermeson eksplicite mencii en la shtata konstitucio, estas terura stultajho kaj honto por lando, kiu konsideras sin liberalisma kaj helpema al fremduloj, kiuj estas endangherigitaj. Sed Svislando profitas ankau de tiuj miloj de laborfortoj, sen kiuj la svisa ekonomia sistemo tuj disfalus. Tio estas ekonomie pruvitaj faktoj, pri kiuj oni ne devas diskuti.
Tamen, ne forgesu, ke en Svislando loghas pli ol 20% da eksterlandanoj - tio estas lau mia scio la plej alta procentajho en Europo. Kompreneble la "indighenoj" estas timigitaj.

Oni povas kritiki Europan Union pro ghia burokratiismo kaj aliaj ekscesoj, sed Europa Unio estas la SOLA KAJ UNIKA KAJ PLEJ LASTA shanco por paca Europo, en kiu chiu popolo havu la samajn rajtojn kaj la samajn devojn. Certe oni faras multajn erarojn - la plej fresha eraro estas tiu de la germana registaro, kiu publike proklamis, ke ghi achetas shtelitajn datumojn pri germanaj civitanoj, kiuj deponis sian monon en svisaj bankoj kaj rifuzas pagi impostojn. Lau mi tiu germana registaracho perdis chiajn moralajn ambiciojn kaj malaperu prefere hodiau ol morgau. Mi kiel chiu racia homo tute ne estas amiko de svisa bankoj, kiuj kashas monon de krimuloj ktp. Kaj kiel konanto de la historio de la rabita juda mono ktp. mi scias pri kio mi parolas. Chio tio estas nekredeblaj kaj neakcepteblaj krimoj, kiujn oni devas puni. Pere de la histerio kontrau la banka sekreto (kiu jes certe estis misuzata) oni nun enkondukas histerion kontrau Svislando, pri kio ege ghojas vershajne i.a. s-ro Ghaddafi, kiu volas venghi sin, char en Ghenevo oni mistraktis lian filon (kiu shajne mistraktis sian edzinon kaj minacis servistinon). Kaj en Svislando certaj politikistoj venghas sin per histerio kontrau germanoj ktp. Chi tio estas nova kvalito en la chiuflankaj agresemoj kaj devus esti tuj haltigita. Sed neniu haltigas tion.

Do, kial la e-istoj ne reagu al tiuj evoluoj ? Ili povas esprimi sin por la konstruado de la paca Europo kaj racie partopreni ghian konstruadon.
Mi do volas ripeti mian apogon al la diskutlancho de Tishljar, sed mi vidas, ke en Eo-medioj oni ne pretas por tiu chi diskuto. Mi neniam komprenis, kial oni tiom terure kontrauas tiujn diskutojn. Chu vere nur pro la neutraleco ? Mi dubas.

pistike65
pistike65 diras:
2010-09-16 23:26
umatthias
umatthias diras:
2010-02-20 10:07
La konflikton pri EEU antaŭis disputoj inter la politikaj Esperanto-organizoj EDE kaj UNU MONDO. Zlatko, la „kontaktulo“ de EDE en Slovenio, dekomence forte kontraŭis la ideon pluevoluigi EDE al tutmonda partio, kiu inspiriĝis de la sekvaj vortoj de Kep Enderby:

„La penoj de eŭropanoj forĵeti siajn malnovajn sentojn pri identeco por brakumi pli progresemajn ideojn, kiuj identigus ilin malpli kiel britojn, francojn, germanojn, ktp., kaj pli kiel eŭropanojn, estas aplaŭdindaj. Mi deziras, tamen, ke tio estu nur unua paŝo al kreo de reala sento, kiel Zamenhof mem diris, ke identeco estu ne nacia sed homarana; ke iam aŭstralianoj, ĉinoj, japanoj, usonanoj, afrikanoj, ktp., estu nur homoj, anoj de la homa raso, strebantaj plej efike protekti kaj progresigi la planedon kaj la homaron.“

Zlatko vidis en tio, laŭ la retlisto de EDE, ĉefe danĝeron: „DO, UNU MONDO estas utopio sen iu ajn realisma ŝanco sed ĝia nura celo estas meti en krizon EDEon kiu ja estas konstruaĵo pacience konstruata jam dek jarojn. UNU MONDO sendube malaperos, sed ĝi ŝajne kunprenos en la breĉon la germanan EDE kaj eble eĉ la tutan EDE.“

Ĉi-rilate li malkaŝis ankaŭ sian komprenon pri demokratio:

„Ankaŭ tiu dissplitiĝo estas io kio devas instrui la EDEanojn. El tio ili lernu ke necesas sin tiel organizi ke ne eblu ke iu ajn povas malunuecigi la membraron.“

Ŝajnas, ke ene de EEU li preskaŭ sukcesis eviti malunuecon. Tamen ekster ĝi, unue precipe ĉe membroj aŭ simpatiantoj de UNU MONDO, iuj ne ŝatis liajn ideojn.
rplatteau
rplatteau diras:
2010-02-20 11:27
"kristanismo estas aŭtoktona religio de Eŭropo" ja estas "perlo" ! Kristanismo estas okcidentazia religio ja ! (kaj cetere en nunaj tempoj, kiam malreligiemo, ateismo, sekularigo superflusis Europon, se vi volas ankoraŭ trovi kristanojn havantajn kristanan fidon, aŭ sperti miraklojn aŭ aperojn de la Virgulino vi devas iri en Sirio ekzemple, aŭ en Egipto). Historie aŭtoktona religio de Eŭropo estŭ pli bone (kaj estis ideo de la nazioj cetere!) la prae paganaj dioj. Fakte estas komuna (ĉu naiva? aŭ hipokrita?) masko de la reala Eŭropa mondvidomaniero sub falsa nomo de kristanismo, dum ĝi estas malpolusa al ĝi, kiu estas ateismo, kontraŭreligieco, usona "poolitika konveneco", freŭdismo, ktp, lime, se oni volas trovi tradician religion kongruanta kun la nuna pensmaniero, estus buddismo! Ne nur eŭropanoj vivas nun en tute kontraŭreligia idearo, sed la nura kono pri kristana kulturo malaperadas.
Kaj estas tiu malreligiemo, kiu kolizias kontraŭ ekzemple islamo.

Kaj ĉu estas Eŭropaj valoroj ? oni povas paroli pri Okcidenta kulturo, specife Eŭropa, estintus se oni estus ankoraŭ en la skemo dum Generalo De Gaulle, komenca Eŭropa unuiĝo, inter Usono kaj Sovetio, oni, kelkaj, povis imagi ĝin portanta specifan eŭropecon, nek kapitalisma nek komunista, mondpolitike sendependa, pli libera ol Sovetio, pli humanisma ol Usono. Sed tiu situacio tute malaperis nun, EU estas nur ŝupurigisto de Usono kaj tute submetita al novliberalisma dogmema kapitalismo, kaj ties pli kaj pli maltrankviligajn "valoroj"

(Kaj kompreneble tute ne decas por Esperanto fariĝi portanto de aparta kulturo (ĉu vera ĉu falsita !) kaj mondparta identeco ! estas perfido de la valoroj de Esperanto!)
slavik
slavik diras:
2010-02-20 11:57
Ĉu tio okazas en realeco kaj ne estas mia sonĝo? Ŝokita mi estas...
hermes
hermes diras:
2010-02-20 12:54
Mi kunakordas kun Andreas en certaj temoj. Pri Eŭropo, povas ekzisti asocioj esperantaj poliktikaj. Tio estas tiel kaj tio povas esti bona por la lingvo. EEU ŝajne estas politika kiel EDE. Se tio estas problemo por UEA, UEA povas krei asocion eŭropan neŭtralan ekzemple EUEA

Male UEA devas resti neŭtrala, ĉar ekzistas en la mondo malsamaj pensoj. Ekzemple la penso usona estas tre malsama de la penso ĉina. Donc se UEA pensus pli en io ol en alia io. Ekzemple, pli usona ol ĉina. UEA povus perdi lokojn ĉinajn. La lingvo esperanto povus esti asocii kun la usonuloj en la penso de ĉinuloj UEA devas resti la lokon por lernlibroj kaj aĵoj per esperanto ( leglibroj, filmoj, wikipédio, lernejo,pasporta servo, ktp)
esperanto
esperanto diras:
2010-02-20 15:04
Mi tro malbone konas la situacion en EEU kaj ne volas komenti tion, char finfine tio ankau ne tro interesas min. Min pli interesas gheneralaj strategioj. En miaj chitemaj elpashoj mi volis nur montri, ke ankau UEA devus farighi pli malferma al certaj temoj, kiuj ankau rilatas la neutralecon. Mi neniel diris, ke UEA devus rezigni pri sia neutraleco. Sed ghi devus esti pli konsekvenca kaj politike malpli tendenca.

Chu estas "misevoluo" de Europa Esperanto-Unio, kiel J. Derks skribas, mi ne povas scii au jughi. Kompreneble povas okazi, ke en Eo-grupoj ekzistas pli dominaj membroj. Chu Tishljar estas domina mi ne scias, mi neniam spertis lin domina, sed mi spertis lin chefe aktiva, eble aktivisma, kelkfoje tro. Li ja estas ankau speco de entreprenisto, kaj ne burokrato.

Oni atentu, ke la vorton "misevoluo" oni ne subite devos atribui al UEA, char simptomoj por tio ekzistas. Ankau tie kelkfoje ekzistas dominaj - au tro aktivaj - personoj.

Chi tiun komplikan frazon mi ne kapablas kompreni, kiun sam. Derks metis chi tie
http://groups.yahoo.com/group/komitato-de-uea/message/5245

"Alia sciencfilozofa afero meritas nian atenton: Zlatko Tišljar kaj Andreas Künzli havas sociologian aliron al la socio kiu atribuas sentojn, opiniojn kaj rilatojn al popoloj tiomgrade ke chiu politika sindestino estas neglektata. Kaj neutraleco ne entenas pasiveco antau 'faktoj', veraj au ne-veraj, sed strebado al rilata sinteno kiu malfavoras partiecon."

Mi ne komprenas la kampanjon kontrau EEU. Oni trankvile daurigu tiel ghis kiam la atakitaj EEU-aktivuloj tute rezignos sian aagadon, estante tedata de la konstantaj reakcioj flanke de la "neutralistoj", kiuj krom admoni formalismojn havas nenion alian por oferti.
esperanto
esperanto diras:
2010-02-20 15:18
Mi konsentas en principo kion hermes skribas, kaj en la unua, kaj en la dua alineo.

Sed kelkfoje mi havas la impreson, ke oni, t.e. certaj personoj en UEA, ankau misuzas la neutralecon por siaj propraj celoj.
Sed kion signifas "misuzas" ?
Estas klare, ke politike kaj religie neutrala organizo ne povas alpreni politikajn vidpunktojn. Sed chu la alternativo estas, ke ghi silentu pri certaj temoj kaj sisteme bloku aktualajn diskutojn, kiuj koncernas e-istojn ankau kiel civitanojn de ties landoj ?
Mi ne kredas, ke estus esenca problemo por UEA, se ghi kritikus la malrespekton de homaj rajtoj en certaj landoj, kie ghi kongresas. Male, tio alportus al ghi plialtighon de la prestigho kaj agnosko kiel serioza asocio. Kaj al UEA ja restus la atuta karto, nome la ebleco okazigi universalajn kongresojn, ech en "problemlandoj", de kiuj la koncernaj landoj profitas TURISME KAJ EKONOMIE (kiel tion ja Kubo kaj Vjetnamio sendube faros, ech se nur relative malmultaj e-istoj tien veturos). Do, tiuj landoj, ech se ili estus kritikataj de UEA pro malrespekto de la homaj rajtoj, vershajne ne rifuzus akcepti la Universalan Kongreson, ghuste pro ekonomiaj kialoj. Tiu logiko funkcias chie en la mondo. Bedaurinde la admono de la homaj rajtoj en multaj kazoj farighis cinika rutino, char la subpremado kaj murdado de homoj trankvile estas daurigata en tiuj landoj, kiuj estas kritikataj.
Se ni admonus la respekton de la homaj rajtoj, ni ne devus tion fari rutine kaj idiote, sed trafe kaj inteligente.

Pro tio la tuta neutraleca koncepto de UEA eble devus esti iomete reprilaborita, en almenau du direktoj:
- ebleco kritiki malrespekton de homaj rajtoj (apoge al Amnestio Internacia kaj aliaj internacie agnoskitaj homrajtaj organizoj)
- ebleco larghigi la (politikecajn) diskutojn kaj agadojn en la senco de EEU rilate al la europa politiko
En tiu nova koncepto ech ideoj de Probal Dasgupta por brikaj landoj au de Ruslanda Esperanto-Unio al la prezidento de la shtato povus havi sian lokon, SED KONDICHE KE ILI ESTU INTELIGENTE FORMULITAJ. Tio lau mi ne estis la kazo che tiuj du ekzemploj.
hermes
hermes diras:
2010-02-20 21:07
La kritikado de la malrespekton de homaj rajtoj estas malbona ideo. Ekzemple: Sarkozy kaj la Ĉino. Konsili, argumenti, proponi estas pli respekta ol la kritikoj. Dum kongresoj internaciaj, konsiloj kaj ktp sen forgesi temparoloj, permesas ŝanĝebligi la ideoj de la landoj kiuj ne respektas la homaj rajtoj. Tiel, UEA estante neŭtrala povas fari eniri neneŭtralecon en certaj landoj. Tio estas paradoksa, sed UEA estas neŭtrala,sed la kongresantoj povas esti neneŭtralajn. Pri tio, mi havas malfacileco por klarigi mia penso
esperanto
esperanto diras:
2010-02-21 00:32
Kaze ke (ni supozu) UEA komencus kritiki malrespekton de la homaj rajtoj en certaj landoj, oni devus bone pripensi en KIU FORMO oni farus tiun kritikon. Ekzistus diversaj eblecoj. Sed kiel konate, landoj kiel Ruslando, Chinio alergie reagas ech nur se ili audas la vortojn "homaj rajtoj" kaj konforme reagas. Do, estus la tasko de UEA elekti taugan formon de tia FORMALA kritiko. Kritiki la malrespekton de homaj rajtoj apartenas intertempe al la formala rutino de chiuj homrajtaj organizoj.
Sed char en UEA neniu volas ech audi miajn konsiderojn, ankau neniu serioza diskuto povos estighi pri tiu temo en formo de laborgrupo, kiu serioze okupighus pri tiu sugesto. La neutraleco estas en UEA sankta bovino, kaj mi ne scias, kiu personeco devos alveni por iom rompi tiun bovinon.
Cetere oni ja povas mem konstati, ke malgrau tiu neutraleco UEA kaj Esperanto ne progresas - sed tio certe havas multajn aliajn kauzojn. Do, por ke UEA kaj Esperanto progresu, oni devas komenci dubi pri la ghisnunaj tradicioj kaj strategioj kaj serioze pridiskuti ilin.
Do, chiukaze indus almenau diskuti pri tiuj temoj, sed mi konstatas nenian pretecon. Oni preferas babili pri io ajn kaj perdi sian tempon - fakte tio koncernas multajn aliajn aferojn, ne nepre nur la neutralecon.
La plej groteska "diskuto" koncernas lastatempe la novan Strategian Laborplanon de UEA, pri kies formo kaj fusha enhavo moke ridadus ech la sanktaj bovinoj, se ili povus ridi.
pistike65
pistike65 diras:
2010-02-21 06:09
Nu, almenaux cxi-diskute ni abunde melkas la sanktan bovinon.
Estas alia demando cxu la lakto montrigxas amara.
Aux nek lakto nek selakto?

amike
Istvan Ertl
hermes
hermes diras:
2010-02-21 14:21
UEA estas unu el problemoj. Sed la parolantoj ankaŭ, ili ne produktas sufiĉe en la lingvo. Aŭ kiam ili produktas, tio estas la sama ol malnova projekto. Ekzemple esperanto.com estas sama ol ipernitio. Krome oni povas sin demandi ĉu la lingvo estas vera facila, aŭ ĉu ĝi estas iluzio. Eble la ambaŭ
umatthias
umatthias diras:
2010-02-21 14:31
La iniciativo de EEU vekis kontraŭstaron pro malneŭtraleco (kio min ne ĝenas) kaj ĝia ideologia fono (kiu min ja ĝenas). Sed indas diskuti ankaŭ pri tio, ĉu entute esperantistoj kontribuu al konsultiĝoj de la Eŭropa Komisiono.

Miaopinie, tiu ideo principe estas bona. La konsultiĝoj povus esti okazo por konsciiĝi pri niaj pozicioj kaj ideoj, kaj montri ilin eksteren, kvankam ni kompreneble ne povas esperi, ke la Komisiono tuj realigos niajn proponojn.

Momente (ĝis la 31-a de marto 2010) organizoj - kaj ankaŭ unuopaj civitanoj - povas sendi kontribuojn i.a. por strategio rilate al la Danuba Regiono:
http://ec.europa.eu/regional_policy/consultation/danube/consultation_en.htm


Esperantoluna
Esperantoluna diras:
2010-02-21 15:27
Kara Ulrich,
iam mi sxatis vin, cxar vi , sxajnis al mi politike sxangxi opinion pri Esperanto. Nun mi vidas, ke vi ankaux revas kaj fantazias.

Vi skribas, ke esperantisto povas kontribui al la konsultigxoj de la Euxropa Komisiono.

Kara mia, cxu vi forgesis, ke tuta aktiva kaj konscia euxropa civitano donis diversajn proponojn kaj Esperanto estis preskaux cxie sur unua , dua aux tria loko. Ni estis konvinkitaj, ke Euxropo bezonas antaux cxio neutralan lingvon, kiu ne nur kunigas popolojn lingve, sed estus edukilo por paco kaj tolerema rilato kaj povus helpi trovi euxropan kulturan identecon.
Kaj cxu oni tion respektis? Tute kontrauxe.Nek unu proponanto estis invitita por plua diskutado, almenaux por klarigi nian starpunkton. Ili tute neglektis, bagatelis.La decido jam pli frue estis preta. Ili faris nur teatrajxon por la popolo, kvazaux oni volis auxskulti.
Cxu tiam iu de nia organizoj protestis? Cxiuj kondutis sin kiel sxafoj!
Jen estas ekzemplo de tiel nomata demokratio. "La hundon ni lasu boji, gxi estas ligita, ne povas mordi..." Fine estos farita kiel bezona al monopolo al la regantoj, sed ili forgesas, ke la popolo elektis liajn reprezentantojn.
Ili estas tiel fortaj kiel kontenta estas popolo.

De pli ol 40 jaroj mi revis pri unuigxita Euxropo, cxar mi estis konvinkita, ke gxi estos garantio de paca, justa kaj tolerema kunvivado de multaj niaj popopoj. Nun mi komencas dubi pri tiuj noblaj celoj pri estonto de tiel esperoplene komencita EU.

Al EEU mi admonus edukadi ne nur Turkujon , sed antaux cxio eduki nian EU-gvidantaron por toleremo kaj paca kunekzistado de cxiuj popoloj sur nia terglogo.
pistike65
pistike65 diras:
2010-02-21 16:31
La senco partopreni en tiaj konsultigxoj ne estas ke oni tiel povus konvinki decidfarantojn de EU pri specifaj esperantistaj celoj. La ebloj, kaj la senco, estas multe pli modesta: dauxre montri nian cxeeston, nian interesigxon pri temkampoj pli largxaj - tiam oni pli grandsxance memoras pri EEU, kaj pri esperantistoj, ankaux kiam aperas la eblo ricevi subvencia mono.
Vidu kiel ecx NRO multe pli grava ol EEU, la Sociala Platformo (kun 42 membro-organizoj) trovas ke gxia kontribuo al la sama konsultigxo estis ne nur ignorata, sed ecx deturnita en sian malon:
http://www.socialplatform.org/News.asp?DocID=23680
(nur angle, mi bedauxras; sed eblas uzi lauxbezone Google Translate por diverslingvigi)

amike
Istvan Ertl
redakcio
redakcio diras:
2010-02-22 08:22
(La jena mesaĝo estis sendita al la estraro de UEA, kaj kopie al la komitato de UEA)

EŬROPA ESPERANTO-UNIO
La estraro
La 21-an de februaro 2010
Al la estraro de UEA (kopie al la Komitato)

Roterdamo

Gekaraj,

La estraro de EEU dankas la estraron de UEA pro la mesaĝo de 19-a de februaro pri la artikolo en la plej lasta Eŭropa Bulteno pri mesaĝo de EEU kadre de publika konsultiĝo de la Eŭropa Komisiono pri la strategio de EU.

Por EEU tre gravas ke plu daŭru niaj tre bonaj rilatoj kun UEA, ĉar unueco estas forto. Pro tio, ni esprimas bedaŭron ke la mesaĝo de la estraro de EEU al la Eŭropa Komisiono malkongruis kun la principoj de politika neŭtraleco, kiun observas UEA kaj devas observi ĝiaj Landaj Asocioj. Tio ne estis la celo de la mesaĝo, sed la estraro de EEU akceptas, pro la diskuto kiun ĝi kaŭzis, ke eblas kompreni ĝin tiel.

La estraro de EEU prenos en konsideron la starpunkton de UEA en ĉiuj venontaj kontaktoj kun la Eŭropa Komisiono.

Zlatko Tišljar
Sekretario de EEU
pistike65
pistike65 diras:
2010-02-22 09:21
En la komitata listo mi jxus reagis jene:

La sekretario de EEU, nome de ties estraro, skribas:

"EEU... esprimas bedaŭron ke la mesaĝo de la estraro de EEU al la Eŭropa Komisiono malkongruis kun la principoj de politika neŭtraleco..."

Do, laux tio EEU agnoskas ke la mesagxo estis politike malneuxtrala. Sed tio estis kaj estas evidenta al cxiuj, apenaux necesas agnosko de EEU por tio. Gravas la enhavo, kiu estis parte neakceptebla.

Kaj poste ni ecx legas:
"Tio ne estis la celo de la mesaĝo, sed la estraro de EEU akceptas, pro la diskuto kiun ĝi kaŭzis, ke eblas kompreni ĝin tiel"

Do, subite, en la sama frazo EEU ne plu mem agnoskas kion gxi jxus agnoskis - gxi nur "akceptas" ke "eblas kompreni" la mesagxon kiel malneuxtralan.

Cxu la verkinto(j) relegis ecx unufoje kion ili skribis?
Laux mia opinio, ne eblas kontentigxi per cxi tiu mesagxo.

amike
Istvan Ertl
esperanto
esperanto diras:
2010-02-22 16:29
La morala bankrotighdeklaro de Tishjlar antau la Pietrzak-kliko estas tre bedaurinda. Tishljar tre facile ebligis al tiu kliko, ke ghi nun triumfas, kaj ke EEU perdis sian agan memstarecon. Bedaurinde tiu EEU farighis nun kontrolata satelito de la reakcia fundamentalisma Pietrzak-kliko (kiun oni nomas UEA), kaj pro tio grandparte ne plu povas esti konsiderinda, kaj konsiderebla kiel forto, kiu volus ion atingi ekster tiu malsankta Pietrzak-kliko, por kiu la tempo jam delonge alvenis por forlasi la aktivan scenejon de la Eo-movado.
Oni ne komprenas, kial "nia" Pajo subite ricevis frostajn piedojn (kiel oni diras germanligve).
Eumacko
Eumacko diras:
2010-02-22 15:09

La longdauxra tabuo pri politiko en la esperanto movado sxajnas pasigxi. Ecx UEA esprimas sian opinion pri la letero de EEU al la Euxrupa Komisiono. Antaux kelkaj jaroj la provoj de EDE (politika movado „Europo Demokratio Esperanto“) elpasxi en la socio kaj politike varbi por esperanto, estis de la plimulto rifuzita. Nun minimume en multaj busxoj aperis denove esperantopolitiko, ankaux se nia politika kulturo bezonas ankoraux iom da maturigxon.
Kelkaj pritraktas politikan agadon ankoraux cxiam malantaux ideologiaj okulvitroj kaj ilia celo estas provoki kaj pliakrigi la gxis nun jam ekzistantan kontrauxajxojn en la socio, ansxtataux ekkoni la necesecon de la nova politiko en la mondo, sercxi por diversaj partoj akcepteblajn solvojn. Ni povas ecx diri; la ekstera mondo atingis realnecese la originan strebon de esperanto. Cxu ni ankoraux ne ekkonis tion?
Bedauxrinde la esperantistoj precipe uzas politike el la ekstera mondo la plej malbonajn ekzeplojn. En Germanio ni ofte auxdas, se en iu forta diskuto iu politikisto ne plu havas raciajn argumentoj, sxili akuzas la alian per naciismo, rasismo, fasxismo, ktp.. Tiu aliulo kompreneble ofendigxas kaj nenion plu volas diskuti kun tiu primitivulo. Tiel finigxas la parolado.
Mi memoras similan situacion en tiu retlisto antaux kelkaj jaroj kiam Prof. Helmar Frank estis honorigita al esperantisto de la jaro kaj kelkaj „kritikantoj“ nomis lin naciiston. Li ne estimis, kun pravo, ecx reagi al tiuj sensencajxoj.
Nun estas la vico cxe Zlatko Tisxljar. Li devas esti „europnaciista patrioto, ankaux rasisto kaj fasxisto“. Mi mem ankaux ne konsentas kun kelkaj teorioj de Zlatko, sed tiujn ekstremanj tendencojn mi nenie rimarkis cxe liaj priskriboj. Oni povas konsenti kun lia opinio aux ne, tiam povas diskuti kaj aldoni la propran, sed tiel estas jam de komenco trancxita cxiu plua demokratia diskuto kaj la ebleco al evoluo.
Gxuste tio estas la problemo gxis nun sur la Balkano, la subprenita evoluo kiu malebligis la historian maturigxon, en la plej olda parto de Europo, cxar ambaux partioj nur heroe batalis unu kontraux la alia por la propra konvinko, sen auxdi kion diras la aliulo. Zlatko tre bone konas tiun situacion kaj li volas reale el tiu elpasxi. Ideologie jam estis en tiu parto de la mondo provita la solvo de la problemo, missukcese. Nun oni devas pasxo al pasxo, sen iu UnuMonda idealismo (ni cxiuj estu samaj) kaj ideologio, realisme sercxi elirvojon.
Tiuj politikaj miskomprenoj donas nutron al cxiam denova ekflamigxo de olda kontrauxajxo inter universalismo kaj europismo en la esperanto movado (cxe kiu jam mem la nocio „universala“ estas erara en tiu rilato). Kelkaj t.n. universalistoj metante sin mem kontraux la partoj, volas sin fari tre grava kaj emfazas sian universalecon en kontrauxajxo. Ili ne volas kompreni kaj pro tio ecx dialektike provokas, kiam la parto ne volas esti kontraux la tuto.
Ofte ecx ne helpas se esperantistoj el aliaj mondpartoj sin esprimas, ke ili gxojas sed ne kontrauxas, se en la konkreta politika situacio en Europo la esperanto akirus pli da akcepton. Se la esperantistoj volas atingi iun sukceson ecx nur en iu ajn parto de la mondo, gxi devas jes kunigxi tutmonde. Por tiu ago estas la politiko plej oportuna, per kiu eblas altiri ankaux neesperantistajn civitanojn en la socio, kiuj kontentas kun la demokratia solvo de lingvaj problemoj. Sed kiel tute konkreta lingvopolitika problemo montrigxis tiu en la EU. Nun, gravas politike koncentrigxi al tiu konkreta ebleco, kun la helpo de cxiuj esperantistoj el la tuta mondo.
redakcio
redakcio diras:
2010-02-23 16:24
Universala Esperanto Asocio
La estraro

la, 23-an de februaro 2010
Al la estraro de EEU

Karaj,

La estraro de UEA danke konfirmas la ricevon de via letero el la 21-a de februaro kun la klarigoj, kiuj rilatas al nia reago je la artikolo en la numero 1/2010 de »Eŭropa Bulteno« pri mesaĝo de EEU kadre de la publika konsultiĝo de la Eŭropa Komisiono pri la strategio de EU.

La estraro akceptas viajn klarigajn vortojn kun komprenemo kaj kun aparta ĝojo legas, ke la starpunkto de UEA en ĉiuj venontaj kontaktoj kun la Eŭropa Komisiono estos konsiderata.

Ankaŭ ni gvidas nin per la principo, ke unueco estas forto kaj ankaŭ por ni gravas daŭraj, bonaj rilatoj kun EEU, inter kies membroj – kiel ni jam atentigis – troviĝas i.a. ankaŭ multaj Landaj Asocioj de UEA en la membro-landoj de EU.

Ilia laboro, nia komuna laboro servu al unu celo, kiu estas antaŭenigo de Esperanto, kiel rimedo de demokrata komunikado en la diverslingva mondo.

En la nomo de la estraro

Barbara Pietrzak
Ĝenerala Sekretario de UEA
esperanto
esperanto diras:
2010-02-23 19:05
Chi tiu nauza hipokriteco estas apenau eltenebla. Fu.
madridano
madridano diras:
2010-02-25 12:42
Kun grandega bedaŭro mi legis la atakojn al Barbara Pietrzak entenitaj en la respondo de Andreas Kuenzli je 19 Februaro. Barbara Pietrzak estas plenmerita institucio de la Esperanto-movado. Ŝia laboro en la esperantaj elsendoj de Pola Radio estas ege meritplena, despli se oni konsideras ke post la avara lasta reformo de la Esperanto-fako fare de Polskie Radio S.A., kiu nur pagas la salajron de Gabi Kosiarska kiel fiksa redaktorino, Barbara Pietrzak, kiel aliaj kunlaborantoj de la programo, malavare partoprenas en ĝi sen ia ajn mona kompenso. Mi esprimas mian plenan solidarecon kaj dankemon al nia kara Barbara.
Dario Rodriguez
balou67
balou67 diras:
2010-03-01 11:51
Mi proponas ke oni perforte kabeigu (mi malŝance malamas mortpunon) ĉiu kiu aŭdacas paroli nome de iu esperantistaro.

EEU, Civito, UEA, kia ajn la celoj aŭ grupnomo, ĉiuj eraris iam.

Ne plu estu klubanoj ! Estu homaranoj havantaj internan ideon, ne en la regularo aŭ la statuso de la klubo, sed en via vivo/menso/koro mem !

Se tia grupanaĉo havas ion por diri, li faru lianome, li rekte kuraĝu kaj respondecu pri liaj diroj.
araneo
araneo diras:
2010-03-06 05:41
Islamo aw azieco same minacas al Ewropo kiel al Ukrainio fare de tatara Rusio. Tiu lando, kiu forshtelis de Ukrainio ghian nomon (Kijiva) Rusj' kaj nun pretendas esti la tria Romo, dum la lastaj 400 jaroj faris chion eblan kaj ne-eblan por nuligi la ekzistadon de la vera Rusjo-Ukrainio. Temas pri religio, lingvo, memidenteco ktp. Kaj, kio estas la plej neakceptebla, EU mute helpas al sovagha urso, al kremlaj "nanoj" konduki la propran politikon. Honton al t.n. "demokrata Ewropo".
Araneo, prezidinto de UkrEA
araneo
araneo diras:
2010-03-06 06:00
Islamo aw azieco same minacas al Ewropo kiel al Ukrainio fare de tatara Rusio. Tiu lando, kiu forshtelis de Ukrainio ghian nomon (Kijiva) Rusj' kaj nun pretendas esti la tria Romo, dum la lastaj 400 jaroj faris chion eblan kaj ne-eblan por nuligi la ekzistadon de la vera Rusjo-Ukrainio. Temas pri religio, lingvo, memidenteco ktp. Kaj, kio estas la plej neakceptebla, EU mute helpas al sovagha urso, al kremlaj "nanoj" konduki la propran politikon. Honton al t.n. "demokrata Ewropo".
Araneo, prezidinto de UkrEA
araneo
araneo diras:
2010-04-01 04:33
Mi subtenas la (t.n) "ewropan shovinismon"!
Araneo
rchamberlain
rchamberlain diras:
2010-04-01 09:54
Nu, kompreneble, nia plej sxatata Viktor subtenas sxovinismon! Kio okazis al li?! Cxu li frenezigxis? Viktor unuflanke plendas pri la influo de la sovetia stalinismo al Ukrainio kaj la nuntempa 'putinismo' en Rusio. Sed, samtempe Viktor mem havas ege ekstremismajn opiniojn pri sxovinismo (Legu ankaux liajn aliajn komentojn!) kaj li tre aperte priskribis siajn rasismajn opiniojn en aliaj komentoj. Se cxiuj konsentus kun li, do tio estus tre dangxere - neniom malpli acxa ol la malbonajxoj, kiujn Stalin faris en Ukrainio...
Kirilo
Kirilo diras:
2010-04-01 14:15
...ŝovinistoj subtenas nur la propran ŝovinismon, ne tiun de aliaj. Ĉi tio estas la sistema problemo de (nacia) egoismo. ;-)

Ћо, ми форгесис, ке екде ћодиаў они девас скриби пер ла нова цирилесперанта алфабето!
esperanto
esperanto diras:
2010-04-06 20:06
il chiacchiericcio = das Geschwätz
il chiacchiericcio = das Geplapper

Eble tiuj esperantistoj, kiuj ovaciis paske sur la Petra Placo, povas liveri la taugan esperantan tradukon de tiu itala vorto.
miramaro
miramaro diras:
2010-04-06 22:06
Versxajne mi estas tro simpla homo kaj ne sukcesis kompreni la signifon de tiu afero, eble temas pri "sekretajxo" aux sxerca esprimo.
Kia rilato estas inter la vorto itala "il chiacchiericcio" kaj la esperantistoj en Placo S.ta Petro? Tiuj homoj meritas plauxdon pro ilia konstanta cxeesto dufoje jare, supozeble ili tie faris "chiacchiericcio" kun pluraj personoj favore al esperanto, tamen.... bonvene. Se temas pri ovacio, cxiuj agas laux propraj kriterioj. Tio estas ankoraux permesata, ankaux en Svislando, cxu ne?
Krome: mi estas certa ke tiuj homoj povus liveri la tauxgan esprimon en esperanto de tiu vorto. Temas pri homoj tre kapablaj, kun granda kulturo kaj kono de la itala lingvo kaj de esperanto, homoj pri kiuj ni povas fieri. En aliaj kazoj ne cxiam tio eblas.
Edvige Ackermann
esperanto
esperanto diras:
2010-04-07 22:26
Nu esence temas pri jeno:
http://it.euronews.net/[…]/

http://www.imgpress.it/noti[…]tizia=50775&idSezione=4

(permesu indiki retligojn al retpagho en sekreta lingvo, char en Esperanto ili shajne ne ekzistas).

Se la "vatikanaj" esperantistoj daure volos subteni tiun chiacchiericcion de la papistoj, tio estu ilia afero. Supozeble ili nek helpas la Eklezion, nek sian propran savon, nek gajnos novajn membrojn por UEA, nek disvastigas Esperanton.

miramaro
miramaro diras:
2010-04-08 00:28
Dankon al Andreas Kuenzli por la retligoj. Mi havas la impreson ke la temo de vi kaj tie pritraktita havas nenion komunan kun la starta titolo de tiu cxi serio da mesagxoj.
Estas tute evidente ke ne nur la "vatikanaj" esperantistoj estas absolute liberaj konduti, fari, agadi por aux kontraux esperanto, ovacii la Papon, pasigi Paskon kaj Kristnaskon en Romo altportante panelojn, sub cxiuj veteraj kondicxoj, kiuj konsistigas la vorton Esperanto, anstataux resti trankvile hejme aux bele ferii ie en la mondo,sed ke cxiuj aliaj esperantistoj same estas liberaj konduti, fari, agadi, ktp ktp ktp, laux ilia placxo kaj emo.
Tute prave Kuenzli diras "estu ilia afero" kaj mi konsentas. En granda parto de la mondo tamen tiuj paneloj kun la vorto Esperanto de multaj jaroj estas videblaj cxe televido komforte sidante hejme. Kaj tiu videbleco por e-movado, por la mondo, estas SENPAGA.
Krome, versxajne tiuj "vatikanuloj" ne celas helpi la Eklezion, nek propran savon, nek gajni membrojn por UEA (eventuale por IKUE!), nek disvastigas esperanton.
Cxu VI, Andreas Kuenzli, disvastigas esperanton?
Kaj se ni parolas pri subteno al tiu chiacchiericcio de la papistoj, Vi, Andreas Kuenzli,ne nur subtenis sed partoprenis aktive kaj ecx faris multe pli cxar ankaux vi informis kaj propagandis.
Plej kore,
Edvige
esperanto
esperanto diras:
2010-04-08 17:23
Mi ghojas, kara Edvige, ke vi partoprenas la chi tie lanchitan konkurson pri konkurado en retoriko.
Chu mi preparu novan respondon por klopodi superi vian intelektan nivelon ?

Cetere mi apartenas al tiuj esperantistoj, kiuj kredas, ke la ghisnuna maniero (au strategio) propagandi Esperanton kondukas al nenio, au almenau en la sakstraton. La sukceso de Esperanto ne povos dependi de tio, chu post la montro de slogano "Esperanto" paske kaj kristnaske sur la Petra Placo 1 au 10 au 100 personoj interesighos pri Esperanto kaj eble lernos ghin. La gravaj demandoj en tiu chi rilato estus tute aliaj. Sed shajnas al mi, ke la plimulto de la e-istoj mem ankorau ne komprenis tiun problemon. Ili ech ne rimarkas, ke per tiu sinteno ili mem preparas la pereon de Esperanto, kiu vershajne okazos en la jaro 2045, lau la profetado de Tazio Carlevaro.

Esperanto spertos progreson, nur kiam ekzemple L'Osservatore Romano, Corriere della Sera au Neue Zürcher Zeitung havos propran eldonon au interretportalon) en Esperanto, samrangan kun la itala kaj germana lingvoj. Chu tio konformus al la celoj kaj imagoj de Zamenhof, estas malfacile diri, sed tiu dimensio de la apero de Esperanto almenau kontribuus al tio, ke ghia graveco en la socio kreskus. Post tio eble la lernejoj komencos instruadi Esperanton, sed ne post tio, kiam la papo salutis en Esperanto, samrange kun sesdeko da aliaj lingvoj.

Esperanto estas, krom paske kaj kristnaske en Vatikano, en Italio publike same nevidebla kiel en Svislando, kie ghi vershajne baldau elmortos.
yenovklazian
yenovklazian diras:
2010-06-02 08:59
Komprenu: s-ro Zlatko Tišljar starigis butikon, kie li vendas ne najlojn aŭ nadlojn, sed sian ideon pri la komuna eŭropa identeco. Li trovis por si la niĉon (= novmoda vorteto) kaj perlaboras sian vivon. Neniaj viaj argumentoj, ke la varo estas maltaŭga ne konvinkos lin ne plu postkuri sian ĉiutagan panon. Fakte s-ro Tišljar estas profesia "fundraiser", kaj tio en si mem ne estas pekaĉo.

D-ro Ulrich Matthias ankaŭ provis malfermi sian butikon, nome E-D-E, sed lia entrepreno ne estis samtiom sukcesa.