Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2010 / Esperanta organizaĵo por UN ekfunkcias

Esperanta organizaĵo por UN ekfunkcias

de Redakcio Laste modifita: 2010-08-27 10:05
En la UK en Havano estis anoncita la fondo de la organizaĵo Esperanto por UN, kiu laboros por altigi la profilon de Esperanto ĉe Unuiĝintaj Nacioj kaj por disvastigi informojn pri UN inter la esperantistoj.

UEA havas formalajn rilatojn kun UN kaj Unesko jam ekde la jaro 1954. Per sia oficejo en Novjorko, UEA flegas tiujn kontaktojn. Laborgrupoj en Parizo, Ĝenevo kaj Vieno faras similan laboron. De tempo al tempo UEA prezentas sian vidpunkton pri lingvaj demandoj en kunsidoj kaj konferencoj de UN kaj Unesko.

UEA ankaŭ mem organizas konferencojn kaj seminariojn en Ĝenevo, Novjorko, Parizo kaj aliloke por atentigi pri la valoro de Esperanto kiel neŭtrala komunikilo inter la homoj kaj pri la problemo de lingva malegaleco ĝenerale.

La nova organizaĵo klopodos kreskigi subtenon por la laboro de UEA ĉe UN kaj Unesko. Por sistema informado pri UN inter la esperantistoj ĝi lanĉos Esperantan retpaĝaron pri UN kaj Unesko. Ĝi argumentos por subtenado de UN per informado al la publiko pri ĝia valoro, instruado pri UN en la lernejoj, konsciigo pri la valoro de internacia ordo, kaj laboro por atingi la Jarmilajn Evoluigajn Celojn.

Detaloj pri membriĝo, retpaĝaro kaj agadplano de Esperanto por UN estos publikigitaj baldaŭ.

Gazetara komuniko de UEA

arkivita en:
yenovklazian
yenovklazian diras:
2010-08-27 14:16
Montru al mi almenaŭ unu frazon en ĉi-supra teksto, kie videblus iometo da sana juĝikapablo, hominda esprimmaniero. Kiu idioto elkraĉas ĉi tiajn remaĉitaĵojn?
esperanto
esperanto diras:
2010-08-27 14:53
Denove iu nova dubinda organizajho, kiu estos sen ajna dubo kondamnita al novnaskiteco kaj sensignifeco.

Chi tia nova organizajho "por altigi la profilon de Esperanto che UN" tute ne estas necesa. Kiel estas skribite en la komuniko, UEA kunlaboras kun UN jam delonge. Do, oni ne devas fondi novan sensencan organizajhon, sed plivigligi la kunlaboron kun UN-instancoj ene de la modestaj ekzistantaj kaj pli malpli funkciantaj strukturoj, lau la modelo de seminarioj, konferencoj, kolokvoj ktp., kiel tio jam okazadis (sed tro malofte). Au ekzemple eldoni en Eo-traduko gravajn dokumentojn de UN kaj Unesko. Nur tiam ekzistas la shanco kaj perspektivo ricevi atenton kaj subtenon de UN kaj Unesko. La plumpan ideologian propagandon efektivigitan de UEA por Esperanto lau la maniero de komunistoj UN kaj Unesko certe ne subtenos.

Se oni volas "disvastigi informojn pri UN inter la esperantistoj", tiam oni ne devas fari tion pere de nova organizajho, sed pere de la ekzistantaj konataj informkanaloj, kiujn UEA jam havas je sia dispono. Lau spertoj, la enkonduko de nova retujo bezonas tre longe ghis ghi estas perceptata de la publiko. (Komapru ekzemple la apenau atentatan retujon pri lingvaj rajtoj de St. Keller au tiun pri la Nitobe-simpozio, pri kiu oni fanfaronegis en UK Florenco - mi mem cheestis la koncernan kunsidon).

Anstatau lanchi novajn organizajhojn, estus preferinde krei funkciantan komisionon pri Eksteraj Rilatoj de UEA, kunlabore kun la nova estrarano St. Keller (kiu lau mia imago devas senti sin sufiche izolita, char li ne apartenas al la koterio). La samo validas por Landa Agado, Aktivula Trejnado ktp. (La chilasta termino en la tradicia senco tute ne ekzistas en la nova Strategia Laborplano krom en la senco de instruista trejnado, sed tio estas kaj estu la tasko de ILEI). La vorto "strategio" au "strategia" aperas entute 5-foje, el tiuj 2-foje en titoloj.

Mi ricevis intertempe la impreson, ke oni tute ne volas racie kunlabori, sed iu ajn spontane lanchas iun ajn novan ideon, sen ekzameni ghian raciecon, kaj kiu dekomence estas kondamnita fiaski, por ludi rolon de gravuloj kaj montri sian aktivisma por savi la aferon. Tio estas komplete ridinda. Cetere tiuj iniciatoj tute ne estis menciitaj en la nova Strategia Laborplano. Do komplete mankas la kohereco en la strategio kaj planado de la laboro. En la nova Strategia Laborplano estas ekzemple skribite: "La Strategia Forumo de la Esperanto-Komunumo, kiu celas kunlaborigi ĉiujn organizaĵojn reprezentantajn la Esperanto-komunumon, funkciu ankaŭ ekster la kongresa periodo. Stiru tian funkciadon la komisiono pri informado." Sed shajnas, ke jam neniu plu parolas pri tiu Startegia Forumo. Pri strategio fakte malmulto estas dirita en tiu "Strategia" Laborplano, krom ke la "strategia pensado" de UEA "konceptas niajn laborantarojn laŭ du strukturaj tavoloj:
 * la centra UEA (centraj strukturoj),
* la pli larĝa UEA (landaj kaj fakaj asocioj kaj aliaj agantoj je loka nivelo).

Bone, se vi volas evoluigi vian strategion lau tiuj fokusoj - evoluigu ghin, tiel ke via intenco ne konsistu nur el malplenaj vortoj kaj varma aero.

Do, oni vidos ke chiuj tiaj novaj organizajhoj kaj komisionoj, kiujn iuj eternaj finvenkistoj volas krei, ne nur estos mortnaskitaj, sed baldau elcherpighos, pro manko de fortoj kaj kapacitoj kaj pro al malhelpo de la stultaj kaj senrezultaj diskutoj, kiuj okazas ene de la UEA-komitato.

Prefere oni aktivigu la Nitobe-"procezon" au la EU-kunlaboron, sed kiel oni povas vidi, oni ech al tio ne kapablas, char la entuziasmuloj elcherpis siajn fortojn kaj ideojn.

Do ekzsiats en UEA amaso da konstruejoj, kiujn oni unue finkonstruu antau ol konstrui novajn.

Min kovras mokemo, kiam mi legas tiajn frazojn kiel "konsciigo pri la valoro de internacia ordo, kaj laboro por atingi la Jarmilajn Evoluigajn Celojn."

Longan tempon UEA ech ne havis pupitron por prelegantoj en la CO, kiun enkondukis en nov. 2008 Osmo Buller post mia sugesto.

Do, eble vi unue malplenigu la paperkorbojn en viaj oficejoj, achetu biskvitojn por la kafotablo kaj aktualigu viajn retpaghojn kaj poste pensu pri konsciigo pri la valoro de internacia ordo, kaj laboro por atingi la Jarmilajn Evoluigajn Celojn.


pqs
pqs diras:
2010-09-02 17:08
Vi pravas.

Nu, ĉu esperantisto kiu ne parolas la anglan komprenas la esprimon "altigi la profilon"?
pistike65
pistike65 diras:
2010-09-02 21:58
Nia lingvo profilo estas malaltigata.
Sed: no worries, mate!

amoke
Istvan Ertl
pqs
pqs diras:
2010-09-03 09:39
Thanks mate.
Esperantoluna
Esperantoluna diras:
2010-08-27 14:26
Cxiu kunlaboro kun progresaj organizajxoj estas lauxdindaj, tamen cxe okazo mi volas admoni ne forgesi baldauxan 125-an jubileon de Esperanto.

Pri tio mi vaste skribis sur mia pagxo en "Ipernity".(Mi proponis kelkajn ideojn por esperantistojn kaj klubojn)

Antaux cxio devus esti anonco cxe posxto por eldini eble pasxtajxoj, sed en plej multaj landoj tio jam estas tro malfrue. Mi timas, ke tio okazos simile kiel 100 jaroj de UEA, kie UEA nur atendis, ke oni festu gxin.

Cxu estas elektita La Festa Komitato? Kiel mi spertis, certe ne. Do, vekigxu kaj savu kio eblas.
Esperantoluna
Esperantoluna diras:
2010-09-19 10:31
Laux la reguloj estas ebla proponi por Nobelpremio tri foje.

Do, kiel bona gesto de UN estus, kiel fruktodona kunlaboro, ellasi proponon al sia membroj, proponi UEA por Nobelpremio okaze de 125 Esperanto-jubileo.
Estas ankoraux suficxe da tempo kaj ne estus kiel antauxe, cxio farita en la lasta momento.

Estus same bona akcento kaj vera bonvolo sxangxi la malsanan mondon.
gunnargallmo
gunnargallmo diras:
2010-09-19 23:15
En la retejo de la premio, mi ne trovas regulon pri "tri fojoj"; mi kredas ke ne ekzistas tia limo.

Aliflanke, ekzistas striktaj limoj pri kiuj rajtas proponi premioton; legu angle ĉe

http://nobelpeaceprize.org/[…]/

aŭ norvege ĉe

http://nobelpeaceprize.org/[…]/

Se mi ĝuste legas la liston, UN kiel tutaĵo ne havas proponrajton, sed jes ja organizoj ene de UN kiuj mem ricevis la premion.

Notu bone ke mempropono ne estas permesita; do neniu proponu organizon en kiu li aŭ ŝi mem estas membro.

Membroj de parlamentoj kaj registaroj ja havas proponrajton.
jparzyszek
jparzyszek diras:
2010-09-29 10:18
Pro kio nuntempe UEA meritas la Nobelpremion?
Mi komprenas, ke en la epoko de Hector Hodler kaj lia agado dum la Unua Mondmilito pro la koresponda ponto UEA meritis la premion, sed nun?
E-organizoj jam multas kaj malfortas do sendupe la unu plia "kunlaborigos aktivan amason"? Sukceson!
Esperantoluna
Esperantoluna diras:
2010-09-29 12:33
Skribante mian opinion, mi pli pensis pri malnova agado de UEA kaj pri Esperanto gxenerale, cxar se UEA ricevis tiun premion estus gxenerala agnosko de Esperanto-movado. Tio helpus al multaj iom pripensi.

Vi ja konas miajn opiniojn pri UEA kaj miaj oftan komentojn. Vi tute pravas, ke lastaj jarcentoj estis preskaux nur oficado.Mi tamen aligxis por tamen provi helpi, sxangxi la vojon.

Precipe nun , post tarpasita arangxo de Arkones mi komprenis, ke kun tiuj homoj nenio estas atingebla.
Prelegis gxenerala sekretarino - Barbara Pietrzak. Pri valoro de prelego mi silentu, sed kiam cxe fino mi volis doni mian komenton , mi estis post kelkaj vortoj interrompita. Sxi agis kiel jam Andreas Künzli esprimis, agas kiel iama sekretario de komunista regximo.(nur glorado kaj lauxdo estas akceptataj!)

Sxi, simile kiel Komar ankoraux ne akceptis demokratajn regulojn de nova sistemo.Mi esperas, ke baldaux venos novaj personoj, kun kiuj oni povus kunlabori kaj agi.
esperanto
esperanto diras:
2010-09-29 13:00
La problemo de tiuj funkciuloj estas, ke ili ne rimarkis kaj ne komprenis, ke ili komplete senutilas, ech damaghas al Esperanto per sia maniero "reprezenti" ghin.

Esperantoluna
Esperantoluna diras:
2010-09-29 13:10
Pardonu, mi eraris en la teksto ; devas esti;...lastaj jardekoj... anstataux ...lastaj jarcentoj...
esperanto
esperanto diras:
2010-09-29 13:21
En la lasta tempo mi havis la okazon trafoliumi la revuon POLA ESPERANTISTO ekde la komenco ghis en la 2000-ajn jarojn.

Chi tiu (shoka) sperto estis por mi absolute decida por pli bone kompreni la karakteron de tiu movado, kiu, kiel Tyblewski iam diris, travivis multajn metamorfozojn.

Kadre de mia disertacio mi volas analizi tiujn metamorfozojn, kun la espero kiel nepolo povi klarigi ilin al la poloj mem. :-) Absurde, chu ne.
gunnargallmo
gunnargallmo diras:
2010-09-30 00:29
"Skribante mian opinion, mi pli pensis pri malnova agado de UEA kaj pri Esperanto ĝenerale, ĉar se UEA ricevis tiun premion estus ĝenerala agnosko de Esperanto-movado. Tio helpus al multaj iom pripensi" - pardonu, sed ĉu vi entute legis la testamenton de Nobel? Laŭ ĝi, liaj premioj estu donataj pro agado _dum la pasinta jaro_, kaj pro agado _de la premiato mem_. Kiam temas pri la literatura kaj sciencaj premioj, oni kutime fajfas pri "la pasinta jaro", sed ĝuste la pacpremidecidantoj pli respektas lian volon tiurilate; kaj tre klare estas ke la premioj laŭ la testamento estu donataj al agantoj, ne al reprezentantoj.

La testamento legeblas svede ĉe

http://nobelprize.org/alfred_nobel/will/testamente.html

kaj en angla traduko ĉe

http://nobelprize.org/alfred_nobel/will/will-full.html
esperanto
esperanto diras:
2010-09-29 12:57
Se vi rigardas la liston de portantoj de la nobelpremio pri paco en la fondotempo de UEA, do ekde 1908 (ankau jam antaue) vi povas proksimume ricevi imagon, kiu tiam ricevis ghin.
http://en.wikipedia.org/[…]/List_of_Nobel_Peace_Prize_laureates

Sendube estis maltrafo, ke Zamenhof ne estis konsiderata kiel kandidato.

La rimarko de Jarek pri la taugeco de la hodlera UEA ricevi la premion estas studinda.

Ghuste mi estas nun preparanta libron pri la hodlera tempo, por ke la publiko povu inde rememorigi tiun tempon kaj la intencojn de Hodler, kiuj parte diferencighas de tiuj de la posta UEA, chefe postmilita.
Hodleron la esperantistaro hodiau tute ne plu konas, kaj mi dubas, chu oni entute interesighas.

La postmilita UEA bazighis sur du chefaj pilieroj:
1. Universala Deklaracio de Homaj Rajtoj de 1948
2. Disvastigo de Esperanto en triamondaj kaj komunismaj landoj. Por ricevi Nobelpremion tiu punkto shajnas al mi problema. Mia hipotezo etas, ke la alkrochigho de UEA al tiu landogrupo, precipe komunisma, certagrade diskreditis Esperanton. Tonkin kaj ties generacio de gvidantoj ne volas konfesi tion (kvankam ili jam diris, ke kun M'Bow oni vetis je la malghusta chevalo - tiu eldiro estas sensacio lau mi, sed neniu en la Eo-movado rimarkis ghin).

La zamenhofa homaranismo kaj la hodlera-privata UEAismo ne plu ludis gravan rolon post la milito, ni diru ankorau iomete en reviziiita formo ghis 1974 sub Lapenna, kiu alte aprezis tiujn personecojn, poste oni pli malpli fajfis prie. Oni preferis prelegi pri Shakespeare anstatau pri Zamenhof, ekzemple (nu kial ne). La kulmino de tiu sinteno estis atingita per la kongresrezolucio de Bjalistoko kaj la kongrestema programo tie entute, dum kiu oni ne plu sciis kion diri kaj diskuti pri Zamenhof.

Persone mi opinias, ke ne UEA meritas ricevi la nobelpremion pri paco, sed LA ESPERANTO-MOVADO. Tio estas diferenco. Certe UEA estis unu el la chefaj reprezentantoj de la Eo-movado, sed tio ne sufichas. Krom tio, se oni donus la premion nur al UEA, ekzemple SAT sentus sin ekskludita, ktp.

Antau ol proponi ion ajn, necesus unue verki novan historion de UEA kaj de la Eo-movado, sed objektivan, ne propagandan kaj "kortegan". La verkajhoj de Lapenna por tio parte ne plu estas utiligeblaj. Ni vivas en alia tempo.