Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2010 / Elstare kurta kongresa rezolucio

Elstare kurta kongresa rezolucio

de Redakcio Laste modifita: 2010-07-29 11:31
La rezolucio de la Universala Kongreso en Havano invitas la Unuiĝintajn Naciojn kaj Uneskon "plene eluzi siajn rilatojn kun UEA por efike realigi siajn celojn". Eble por certigi, ke iu el la respondeculoj de UN efektive legu la ĉi-jaran rezolucion, ĝi estis formulita rekorde koncize. La ĉi-jara rezolucio konsistas el nur 131 vortoj, dum la pasintjara havis 528 vortojn. La rezolucio akceptita en Roterdamo 2008 havis 265 vortojn, dum la Jokohama rezolucio de 2007 konsistis el 216 vortoj.

 

REZOLUCIO DE LA 95-A UNIVERSALA KONGRESO DE ESPERANTO

La 95-a Universala Kongreso de Esperanto, kunveninta en Havano (Kubo) kun 1002 partoprenantoj el 59 landoj,

Konsiderante, ke Unuiĝintaj Nacioj deklaris la jaron 2010 Internacia Jaro de Interproksimigo de Kulturoj, konstatas

- ke la diverseco de kulturoj en la mondo grave kontribuas al la riĉeco de la homaro;

- ke jam dum 123 jaroj Esperanto kiel neŭtrala lingvo helpas konstrui pontojn inter popoloj kaj kulturoj, kaj

- ke la Universalaj Kongresoj de Esperanto, kunigante homojn el plej diversaj landoj tra la mondo, mem atestas tiun kapablon konstrui pontojn,

Deklaras la deziron de la Esperanto-parolantoj kunagi kun Unuiĝintaj Nacioj kaj Unesko por stimuli komprenemon inter popoloj kaj samtempe protekti la identecon de ĉiuj homgrupoj,

kaj invitas Unuiĝintajn Naciojn kaj Uneskon plene eluzi siajn rilatojn kun Universala Esperanto-Asocio por efike realigi siajn celojn.

Havano, 24 julio 2010

arkivita en: ,
Esperantoluna
Esperantoluna diras:
2010-07-31 20:40
post la konstato kaj deklaro mankas protesto kontraux ne demokrata lingva politiko en mondo kun la propago kaj subteno de kelkaj monopolaj lingvo dum aliaj pereas.
esperanto
esperanto diras:
2010-07-31 21:33
Mi ripetas mian kritikon chi-loke:

La chijara havana kongresrezolucio probable estas la plej banala kaj enhave malplena en la historio de la UK-rezolucioj.
Ghi klare montras, ke
1. UEA havas nenion plu interesan por mesaghi kaj elcherpis sian teman rezervuaron
1a. Ke en UEA neniu plu kapablas verki seriozan rezolucion
1b. Ke oni evitas la vortojn "homaj rajtoj"
2. Ke de Unesko UEA nenion plu atendas kaj nenion plu povos atendi
3. Ke entute UEA prezentas sin kiel sensignifan organizajhon

Hodiau, chiu ajn internacia kongreso kunigas homojn el plej diversaj landoj tra la mondo kaj konstruas pontojn kaj stimulas komprenemon inter popoloj - do eksplicite mencii tiujn chi faktojn estas superflue, ech en la kazo de internacia Esperanto-kongreso.

Jen por komparo la rezolucio de antau 20 jaroj, kiu estis lau mi multe pli interesa.


Kongresa rezolucio Havano 1990

La 75a Universala Kongreso de Esperanto, kunveninte en Havano (Kubo) de la 14a ĝis la 21a de julio 1990 kun 1617 partoprenantoj el 54 landoj, kaj traktinte la temon „Esperanto, evoluo, kultura diverseco“ konstatas,
ke la kultura diverseco estas grava parto de la homa heredaĵo kaj ke la morto de lingvoj kaj kulturoj estas signifa perdo por la homaro;
ke same kiel pri la kvalito de la biosfero, ni respondecas pri la heredigo de tiu kultura diverseco al postaj generacioj;
ke la lingvoj kaj kulturoj konstante evoluas: minoritatoj aperas kaj malaperas dum la monda socia kaj ekonomia situacio ŝanĝiĝias;
ke, aliflanke, simpla ignoro de la rajtoj de minoritatoj kaj koncentriĝo je plibonigo de materiaj vivkondiĉoj endanĝerigas la liberecon de unuopaj popoloj evolui laǔ propra maniero;
ke sekve necesas krei strukturojn por efike administri diversecon en mondo kie la moderna vivo emas kondiĉi al ĉiam pli da unueco;
bonvenigas la iniciaton de Unesko lanĉi la jardekon de Kultura Evoluigo, kaj
notas, ke la kongresa temo estas rekte ligita al tiu jardeko;
atentigas pri la valoro de Esperanto kiel ponto inter la lingvoj kaj kulturoj kaj rimedo por interŝanĝoj;
alvokas Uneskon, ke ĝi pli aktive utiligu Esperanton kiel rimedon de kultura interŝanĝo; kaj
rekomendas al la diversaj Esperanto-organizaĵoj, ke ili partoprenu en la jardeko kaj konsekvence atentu en la agado la ligojn inter la internacia lingvo kaj kultura diverseco.
GGreatrex
GGreatrex diras:
2010-08-08 18:31
Mi agnoskas ke la rezolucio iagrade banalas. Sed mi atentigas ke tio ne spegulas ian ajn sintenon de UEA pri la temo: mi estas la cxefa respondeculo pri gxi, kvankam mi dezirus rimarkigi, ke mi prezentis gxin al la partoprenantoj de la tria sesio koncerne la kongresan temon kaj sxuldas iujn plibonigojn al tiuj partoprenantoj. Sendube oni povus esti pli preciza, sed mi esperas ke gxia relative mallongeco permesos al gxi pli vaste cirkuli.
Geoffrey Greatrex