Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2010 / Elstaraj aktivuloj premiitaj en Havano

Elstaraj aktivuloj premiitaj en Havano

de Redakcio Laste modifita: 2010-07-29 11:11
La franca esperantisto kaj mondcivitano Philippe Chavignon ricevis en la fermo de la Havana UK la prestiĝan Premion Onisaburo Deguĉi. La premio estis starigita en la Jubilea Jaro 1987 per donaco de Oomoto por ĉiujare distingi agadon, kiu per Esperanto antaŭenigas la internacian amikecon kaj solidarecon en la spirito de L.L. Zamenhof kaj Onisaburo Deguĉi. Pri la laŭreato de la premio, kiu konsistas el diplomo kaj monsumo de 2.000 eŭroj, decidas la Estraro de UEA. Aldone sep aliaj aktivuloj ricevis honorajn diplomojn dum la solena fermo de la ĉi-jara UK.

Philippe Chavignon, la ĉi-foja ricevanto de la premio Deguĉi, naskiĝis en 1958 kaj esperantistiĝis en 1984. Li ricevis la premion pro sia longtempa agado en multaj landoj de Afriko kaj Latina Ameriko. En tiuj kontinentoj li plenumis diversajn informajn, instruajn kaj organizajn misiojn por UEA. En la 1990-aj jaroj li ekaktivis en indiĝenaj medioj, kunlaborante por la projekto Indiĝenaj Dialogoj kaj poste  por la UEA-projekto Indiĝenaj Popoloj.

Li ankaŭ funkciigis projektojn pri ekoturismo - antaŭ la ĉi-jara UK li organizis interalie ekskurson tra Gvatemalo - pri sunenergio, memnutrado kaj abelbredado. Li estis dum multaj jaroj komitatano de Unuiĝo Franca por Esperanto. Ekde 2007 li estas komitatano C de UEA, kies dumviva membro li estas.

Sep elstaraj Esperanto-agantoj estis diplomitaj en la ferma ceremonio de la 95-a Universala Kongreso en Havano. Unuafoje la Estraro de UEA aljuĝis la novan Diplomon pri Elstara Arta Agado, kiun la Komitato starigis kiel samrangan ekvivalenton de la Diplomo pri Elstara Agado, asignatan ekde 2007 por rekoni eksterordinare meritplenan agadon por Esperanto. Kiel la nomo diras, la nova diplomo premias eminentan kontribuon al la Esperantaj kulturo kaj arto.

Diplomon pri Elstara Agado ricevis d-ro Rüdiger Sachs el Germanio, kiu ekde 1997 gvidas Internacian Sciencan Asocion Esperantistan, redaktante ankaŭ ĝian gazeton "Scienca Revuo". Diplomon pri Elstara Arta Agado ricevis aktorino Georgina Almanza (Kubo), aktorino Vida Jerman (Kroatio), ĥorestrino Franjo Lévêque (Francio), aktoro Saša Pilipović (Serbio), verkisto Trevor Steele (Aŭstralio) kaj verkistino Spomenka Štimec (Kroatio).

 

Gazetara komuniko de UEA

arkivita en: ,
esperanto
esperanto diras:
2010-07-31 21:38
Sincerajn gratulojn kaj bondezirojn al chiuj premiitoj en Havano, aparte al la novaj portantoj de la Premio Grabowski - Lendon, Sutton, de Zilah.

Andreas Künzli
Portanto de la Premio Grabowski 2008
rplatteau
rplatteau diras:
2010-08-07 13:39
"la fermo" ?!! jam finita ? oni ne havis ian ajn raporton pri la malfermo, nek pri la okazintajxoj, nek fotoj entute, nek videoj, nek programo, nek kongresa gazeto kiel kutime, nek raportoj de cxeestanto en la eroj, sxajnus ke neniam okzis Universala Kongreso!
Kiu estas tiu fantomo ?
redakcio
redakcio diras:
2010-08-08 10:31
Pri aliaj forumoj mi ne scias, sed en Libera Folio ja aperis raportoj el Havano:

http://www.liberafolio.org/uk2010

Fotoj kaj videoj efektive mankas, supozeble pro la subnivela kaj kostega retligo en Kubo.
mbavant
mbavant diras:
2010-08-08 14:24
Mi permesas al mi ĝustigi ion: la retligo en la kongresejo ne estis fulmrapida, sed bona kaj senpaga.

Alia kialo pro manko de informoj rilate al tiu UK en Libera Folio povus esti antaŭjuĝo de la Redakcio, ke raportado estas speco de reklamo por lando, kiu pro ties politika sistemo ne meritas ĝin.

Sondokumentoj estas haveblaj ĉe http://www.ameriko.org/radiokubo, kvankam nesufiĉe prilaboritaj, kun tro da intervjuoj de balbutantaj kongresanoj. Nu, ili tamen respegulas la veron.
msandelin
msandelin diras:
2010-08-09 10:57
Marc Bavant skribis: " Alia kialo pro manko de informoj rilate al tiu UK en Libera Folio povus esti antaŭjuĝo de la Redakcio, ke raportado estas speco de reklamo por lando, kiu pro ties politika sistemo ne meritas ĝin"

Mi: Hm, ĉu la eventuale iomete malpli grandan kvanton da raportoj (Tamen temas pri 10 artikoloj dum la ĉi-jara UK)kompare kun la du pasintaj kongresoj povus influi la detalo ke la redaktoro mem ĉi-foje ne ĉeestis :-)