Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2010 / Ĉiu dua delegito de UEA pretas admoni Kubon

Ĉiu dua delegito de UEA pretas admoni Kubon

de Redakcio Laste modifita: 2010-08-06 06:49
Pli ol tri el kvar delegitoj de UEA subtenas la okazigon de Universala Kongreso en Kubo, spite la fakton ke la Homrajta konsilio de UN kritikas la landon pro drasta malrespekto de la homaj rajtoj. Tian konkludon oni povas fari laŭ enketo entreprenita de Andreas Künzli. Preskaŭ same multaj delegitoj konsentas, ke UEA ankaŭ estonte okazigu kongresojn en similaj landoj. Aliflanke ĉiu dua respondinto opinias, ke UEA devus publike postuli ke la koncernaj landoj respektu la homajn rajtojn.

En la jaro 2004 la Universala Kongreso okazis en Ĉinio, ĉi-jare ĝi okazos en Kubo, kaj por la jaro 2012 estas planata Universala Kongreso en Vjetnamio. En ĉiuj tri landoj mankas demokratio kaj bazaj homaj rajtoj, ekzemple la libereco "havi opiniojn sen intervenoj de aliaj, kaj la rajto peti, ricevi kaj havigi informojn kaj ideojn per kiu ajn rimedo kaj senkonsidere pri la landlimoj", laŭ la 19-a artikolo de Universala deklaracio de homaj rajtoj.

De tempo al tempo aperis kritikoj, laŭ kiuj UEA aŭ tute ne devus kongresi en landoj kiuj malrespektas la homajn rajtojn, aŭ (pli ofte), ke UEA almenaŭ devus klare distanciĝi de la regantoj de tiaj landoj. Aparte estis kritikata la institucio de honoraj protektantoj, kiu emfazas la ligon inter UEA kaj la reĝimo de la kongreslando.

La demandaro estis sendita retpoŝte al proksimume 1.300 adresoj de delegitoj de UEA, ĉerpitaj el la Jarlibro 2008. El tiuj respondis 172, kio egalas al proksimume 13 procentoj. La demandoj estis tro ampleksaj kaj ne sufiĉe unusencaj por ebligi tute klaran interpreton, sed tamen eblas fari iajn ĝeneralajn konkludojn.

Tre klara majoritato el la delegitoj apogas la okazigon de UK en Kubo spite la problemojn rilate la homajn rajtojn - jese al la tiutema unua demando reagis 77 procentoj el la respondintoj. Preskaŭ same multaj (71 procentoj) apogas la ideon, ke UEA ankaŭ en la estonteco okazigu kongresojn  ankaŭ en landoj kun seriozaj homrajtaj problemoj.

Samtempe duono el la delegitoj de UEA (47 procentoj el la respondintoj) opinias, ke UEA devus publike postuli ke la koncernaj landoj respektu la homajn rajtojn, eĉ se tio kontraŭdirus la neŭtralecon de UEA. Nee al la sama, sufiĉe klare formulita demando respondis 48 procentoj, do la diferenco estas neglektinda. La rezulto estas rimarkinda, se konsideri la fakton, ke UEA ĝis nun ne nur neniam publike kritikis la mankon de homaj rajtoj en siaj kongreslandoj, sed eĉ neniam serioze diskutis tian elpaŝon.

Libera Folio demandis al Andreas Künzli, kiajn konkludojn li faras el la rezulto de la enketo.

Andreas Künzli- Mi ne miras pri la rezulto. Samtempe mi ne volas supertaksi la gravecon de tiu enketo, kvankam ĝi ja montras certan tendencon validan por certa grupo de esperantistoj. Ĉi tiujn tendencojn indus sociologie pli profunde esplori. Kaj mi ankaǔ komprenas multajn klarigojn de la respondintoj, tiel ke mi mem sentas min devigata se ne revizii mian ĝeneralan opinion pri tiuj temoj, sed tamen agnoski, ekzemple, ke la esperantistoj ĝenerale kredas, ke estas utile kongresi en ŝtatoj, kiuj malrespektas homajn rajtojn. Ili kredas, ke ĝuste en tiuj ŝtatoj la Esperanto-movado povus havi certan influon kaj plibonigi la mondon.

Persone mi kredas, ke UEA devus havi pli rigoran sintenon rilate al ŝtatoj, kiuj malrespektas homajn rajtojn, por povi ludi iun (modestan) rolon sur tiu kampo kaj por esti pli kredinda en la ekstera mondo kaj pli agnoskata de aliaj samtipaj neregistaraj organizaĵoj rilate al tiu demando. La rimarkigon de iu respondinto, cetere grava funkciulo de UEA (escepta gravulo, ĉar respondinta al la enketo), ke rilate la homajn rajtojn ne ekzistas granda diferenco inter Kubo kaj Svislando, mi ne povas konsideri serioza.

Kion eblas diri pri landa deveno de la respondoj?

- Pro tempomanko mi ne faris apartan statistikon pri la landa deveno de la respondoj, kvankam mi ja pensis pri tiu aspekto kaj aldonis en la „fina raporto“  la rimarkon, ke el certaj landoj komplete mankis respondoj, interalie el Kubo mem, kiu estis unu el la ĉeftemoj de la enketo, sed ankaǔ el la plimulto de landoj, kie la Esperanto-movado estas tre malforta, ekzemple Greklando, Portugalio, aǔ landoj en Afriko kaj Azio, kie vivas unuopaj esperantistoj.

Sed ankaŭ ekzemple el iamaj „bastionoj“ de la Eo-movado kiel Pollando, Hungario kaj Bulgario venis ne pli ol po 2-3 respondoj, el Katalunio, Islando kaj Litovio eĉ neniu respondo, kaj el landoj kiel Slovenio, Kroatio, Serbio, Bosnio kaj Albanio maksimume po 1. Mirinde estas, ke respondis la delegito de Malio, unu el Burundo kaj modele kiel kutime ankaǔ Gbeglo Koffi el Togolando, la plej konata afrika esperantisto, same iuj delegitoj el Irano kaj Brazilo.

Kion signifas tia manko de respondoj el multaj landoj, laŭ vi?

- Mi ne volas anticipe malĝuste interpreti, ke la Esperanto-movado en tiuj landoj estas ne nur ege malforta, sed praktike estingiĝanta, mezurante laǔ la konduto de UEA-delegitoj en similaj kazoj. Sed la tendenco certe iras en tiu direkto. Do, el tiu konstelacio de nerespondado kaj landoj oni vole-nevole devas starigi al si kelkajn demandojn pri la stato, karaktero, funkcipovo, utilo kaj eĉ senco de la delegita reto de UEA.

Tamen, ne por respondi enketojn oni iĝas delegito de UEA...

- Nu jes, sed tiaj amasenketoj ja ankaǔ estas taǔga okazo por ekzameni la funkcipovon de tiu delegita reto, pri kiu UEA fieregas kiel rezervo, rezervujo aǔ rezervejo por montri al la ‚ekstera mondo’, ke esperantistoj ekzistas en multaj landoj kaj multaj urboj. El geografia vidpunkto ĉiukaze estas tute evidente: la plimulto de la respondintoj devenas de Eǔropo. El tuta Afriko respondis ne pli ol kvar delegitoj, same el Japanio, iom pli el Usono.

El Ĉinio respondis nur unu delegito, el Brazilo kelkaj. El Ekstereǔropo ankaǔ venis la plej ardaj, sinceraj kaj simpatiaj aldonaj komentoj, dum eǔropanoj reagas kelkfoje iom malmole, plej akre rusoj el Rusio kaj Ukrainio, kiuj ŝajnas abomeni ĉion, kio devenas el Okcidento. Certagrada kontraǔ-usonismo estas sentebla ĉe multaj esperantistoj en tiaj enketoj, ne nur el Ruslando, precipe se temas pri tiaj temoj kiel homaj rajtoj.

Kiu do laŭ vi estas la plej grava rezulto de la enketo?

- Kion ni lernas el tiu enketo estas, ke laǔ la opinio de la plimulto de la respondintoj daǔre okazu Esperanto-kongresoj en landoj, kiuj estas politike izolitaj aǔ havas drastajn problemojn kun homaj rajtoj, sed UEA ne hezitu admoni la landojn, pere de Esperanto, respekti la homajn rajtojn. Krome, laŭ la respondintoj ne ekzistas kontraǔdiro inter la neǔtraleco de UEA kaj la emfazo de la homaj rajtoj, kaj multaj ne komprenas kion UEA celas per "lingvaj rajtoj“.

Se UEA volas ludi iun centran rolon ankaǔ en estonteco, ĝi devas serioze konsideri tiujn esprimitajn voĉojn kaj sentojn kaj adekvate reagi kaj ilin priservi, sed sen disvastigi iluziojn, kiuj estas vanaj.

Pli pri la enketo eblas legi en raporto preparita de Andreas Künzli.

arkivita en: ,
Kirilo
Kirilo diras:
2010-07-15 08:53
Dankon, Andreo, por tiuj enketo kaj intervjuo.
Mi pensas (aŭ almenaŭ esperas), ke tia sobra kaj neŭtraltona kritiko efikos ĉe UEA, kiu nepre ne devas preteratenti la homrajtan situacion de la gastigantaj landoj.
Filarete
Filarete diras:
2010-07-15 10:55
Kion signifas duono el 13% ? 6 % el la delegitoj? La aliaj plene indiferentas... Ni chiuj scias ke UEA ne estas Amnesty International kaj jam abunde legis en la revuo Spegulo la opinion de A. Kuenzli kiu rezultas el miksajho de veraj faktoj kaj kashitaj realajhoj.
molnar
molnar diras:
2010-07-15 19:38
Estimataj Gesinjoroj,

jes,en multaj landoj malobeas/preteratentas la homajn rajtojn,bedaurinde.

Cxu en multaj landoj malobeas ekz.la principonj de la lingva egalrajteco ?

Mi atendas la respondojn precipe de defendantoj de la homaj rajtoj,cxar inter ili estas tiuj,kiuj je mia demando-cxu la lingvoj estas egalrajtaj au ne?-forgesis respondi,memkompreneble ,cxar ili ne havis kuragxon rekte diri:jes,konstante,nuntempe tute unusence kaj okulvideble favore al la angla.
edmundo
edmundo diras:
2010-07-15 17:00
Kaj kion UEA faru, konkrete? Kaj kian rezulton oni atendas de tio?
Tonyo
Tonyo diras:
2010-07-17 19:45
Kurioze: antaŭ kvar monatoj mi blogis pri tiu ĉi fenomeno: se vi volas aperi en amaskomunikiloj, faru pseŭdoesploron aŭ pseŭdoenketon:
http://www.delbarrio.eu/[…]/alia-maniero-aperi-en-gazetaro.htm

Temas pri tre konata proceduro, kiun multe uzas ruzaj merkatistoj de entreprenoj. Mia blogaĵo ne temis pri esperantistaj komunikiloj, en kiuj mi ĝis nun neniam estis vidintaj tiun taktikon. Sed jen rea pruvo ke ni estas normala kaj matura movado: eĉ niajn gazetojn atingas tiaj enketoj faritaj por konfirmi la tezojn de la aŭtoro!

Imagu ke vi ricevas demandaron pri viaj politikaj opinioj, neanoniman, kiun sendas al vi konata movada agitanto, kiu ree esprimadis sian vidpunkton pri tiu temo en diversaj forumoj. Ĉu vi respondos? Kaj kiu estos la fidindeco de la konkludoj eltiritaj? Nula.

Sed la celo de la enketinto estas atingita: aperi en la gazeto por doni sian personan opinion. Gratulon, Andy, vi estas pli ruza ol ni supozis.
esperanto
esperanto diras:
2010-07-17 22:38
Viaj tezoj bedaurinde estas falsaj.


Dirk
Dirk diras:
2010-07-18 11:38
Mi emas neglekti la problemon pri neanonima enketo fare de konata agitanto. Certe ankaŭ tio iom fuŝetas la enketan rezulton, sed laŭ mia supozo multaj demanditoj ne konsciis la agitantan rolon de Andreas Kuenzli kaj liajn opiniojn. Multaj ja ne partoprenas publikajn forumojn kiel tiun ĉi.

Pli grava problemo estas la enketilo mem. Vere rekomendindas lego de la tuta raporto: http://www.planlingvoj.ch/Enketo_UEA-delegitoj_2010.pdf Laŭ ĝi la enketilo enhavis sugestajn demandojn! Legu ekzemple la trian demandon, kiu iel rilatas al la artikola titolo "Ĉiu dua delegito de UEA pretas admoni Kubon". Tiu demando komenciĝas ne per demanda vorto, sed per argumenta "Ĉar"! Do la demandinto (aŭ ruze aŭ naive) prezentis unue argumenton por respondo, kiun li mem deziras, tiel preparante konvenan antaŭjuĝon, kaj nur post la argumento sekvas lia demando.

Mi tamen opinias sufiĉe rimarkinda la kvanton de respondoj kontraŭ la manipula tendenco.
esperanto
esperanto diras:
2010-07-18 13:45
Do, via vershajne prava konstato, ke "laŭ mia supozo multaj demanditoj ne konsciis la agitantan rolon de Andreas Kuenzli kaj liajn opiniojn", estis ja tauga antaukondicho por ke ili povu seninflue/senmanipule, t.e. objektive kaj neutrale vochdoni. En ech unu kazo mi ne havis la impreson, ke iu vochdonanta delegito farighis viktimo de la "manipulaj tendencoj" de la enketo, respektive de ties autoro, do neniu falis en la kaptilon, kiun vi supozis. Nur unu delegito histerie riprochis al mi, ke mi "malamas UEAn", kio ja certe estas kompleta miskompreno. Sed chu mi amas au malamas UEAn, tio ludas neniun rolon en tiu enketo kaj havas neniun rilaton kun la enketo mem.

La celo de la enketo ne estis starigi stultajn demandojn au vishi sablon en la okulojn de la homoj, kiel tio kutime okazas en Esperantujo, sed demandojn, ech se politike iom sugestivajn, kiuj almenau igas la respondantojn pripensi ilin kaj la kun ili ligitajn temojn. La plimulto brave faris tion, char la demandoj estis sufiche klare formulitaj.
(Cetere vi ne scias, ke eble al cento da delegitoj mi sendis unuan version de demandoj, kiuj estis malpli komplikaj kaj iel pli shablonaj - kaj imagu, la delegitoj reagis iom malbone al tiu versio de demandoj, tiel ke mi sentis min devigata iom shanghi la demandojn kaj ripeti la enketon - tiel ke ghi estis pli bone akceptita che la delegitoj). Kaj la celo estis ke oni iom pripensu la temojn, kio klare montrighas en la komentoj de la enketo, kiuj estas reflektitaj en la raporto.

Mi nur bedauras, ke ne pli multaj delegitoj partoprenas tiajn enketojn. Pri la kialoj de tiu sinteno oni povas nur spekulacii.

Mi tute ne celas chi tie pravigi mian laboron, sed mi celas nur korekti iujn misinterpretojn, kiuj povis okazi flanke de la publiko kaj kiujn oni ne povas lasi senkomentaj.

Krom tio estus dezirinde, se pli da delegitoj legus la diskutojn en Libera Folio.
esperanto
esperanto diras:
2010-08-05 23:13
Mi ankorau iomete pripensis mian enketon, jene:

a) Se mi estus formulinta la frazojn alimaniere au stariginta iom aliajn demandojn
b) Se ne mi, sed se iu alia esperantisto (kiu estas ekzemple pli populara) estus farinta tiun enketon
c) Se oni estus uzinta ne retadresojn, sed poshtajn adresojn

chu pli da uzantoj estus respondintaj ?

Malfacile respondi tiun demandon, sed mi mem dubas.

Iu esperantisto, kiu respondis al mi private, skribis jenan interesan komenton, kiun mi chi tie deziras publikigi:


Pri nerespondintoj mi relativigu iomete, lau mia sperto

1) Iuj homoj kreas retadreson, pro okaza entuziasmo au por aspekti moderna,
sed poste au malofte legas tiujn. Kiam aperas tro da spamo ili ne plu legas.
Se vi estus sendinta paperan enketon, tiam venus pli da respondoj de
pli aghaj homoj.

2) En Kubo, ne chiuj havas telefonon. Eble nur duono uzas iun retadreson,
ankorau malpli havas mem komputilon (uzas privatan au laborejan de amikoj).
Foje mesaghoj ne alvenas, aparte tiuj kun ligitaj dosieroj au tro grandaj.
La interreto ekster Kubon, iras tra kostaj satelitoj, Usono blokas konstruon
de mara kablo, nun oni konstruas kablon al Venezuelo.
Ech se iu havas interreton, tiu ne rajtas uzi certajn servilojn, kie Gmail...
robbkvasnak
robbkvasnak diras:
2010-07-18 01:49
Vere, multaj pravas kiam ili notas kaj eĉ en kvazaŭ ĉiu lando en la mondo estas iuj krimoj kontraŭ la homaj rajtoj. Kiel duaklasa unsonano (mi ne povas edzigi mian vivkunulon aŭ adopti infanojn, ĉar mi estas geja) mi ege sentas tion. Kaj mi scias ke estas homoj kiuj ne rajtas viziti Usonon. Alflanke mi ege bedaŭras ke la ĉijara UK estu en lando kion mi ne rajtas viziti. Krome, eĉ se la usona registaro permesus al mi iri, mi ne irus ĉar mi estus en grava danĝero pere de la tiea registaro.
Mi partoprenis la UK en Beogrado sub la tiama registaro de Tito kaj mi konsciis pri la manko de homaj rajtoj tie sed ili estis nur kontraŭ jugoslavanoj. En Kubo oni ankaŭ persekutas eksterlandanojn, aparte usonanojn. Do ni iros al Strasburgo ĉar mia vivkunulo neniam spertis internacian Esperanto-kunvenon.