Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2010 / La iberiĝo de la juĝisto

La iberiĝo de la juĝisto

de Redakcio Laste modifita: 2010-01-27 21:52
Provizora liberiĝo de mezaĝiĝanta juĝisto el la rutino de la ĉiutaga vivo iĝis centra temo en la festado de la Zamenhofa jubileo en Hispanio. La sennoma juĝisto en anonima metropolo de la antaŭmilita Eŭropo estas la ĉefpersono de la unua libroforme eldonita beletra traduko el Esperanto al la hispana. Informoj pri la traduko de la novelo de Ferenc Szilágyi aperis en pluraj hispaniaj eldonaĵoj en decembro kaj januaro. En intervjuo donita al Libera Folio la tradukinto Javier Guerrero rakontas, ke la publikeco estis rezulto de kampanjo, kiun entreprenis la eldonejo. Laŭ li, la traduko de la novelo al la hispana estas nur unua paŝo. "Sendube ekzistas multe da esperantaj verkoj de granda literatura valoro", li konstatas.

Kontraste al la televido aŭ la reto, pri kiu Libera Folio jam informis, la atento de la hispaniaj ĵurnaloj kiuj informis pri Esperanto dum la lasta monato fokusiĝis ne specife al la 150-a datreveno de Zamenhof aŭ la apero de la esperanta flago en la ĉefpaĝo de Google, sed al vera novaĵo kiu surprizis eĉ la samlandan movadon mem: la unuafoja publikigo, fare de profesia eldonejo, minoritata sed prestiĝa, de literaturaĵo originale verkita en Esperanto, kun traduko al la hispana.

Temas pri La liberiĝo de la juĝisto, unu el la noveloj el la kolekto La granda aventuro de Ferenc Szilágyi, unue aperinta en la jaro 1945 en Svedio. (Dua eldono de la kolekto aperis en Budapeŝto en la jaro 1989.) Laŭ World Literature Today temas pri unu el la plej bonaj noveloj verkitaj en Esperanto. La hispana traduko estis eldonita dulingve kun la titolo La liberación del juez ĉe la eldonejo Alpha Decay.

La informo pri la traduko estis disvastigita de la novaĵagentejo Europapress, kaj ĝin publikigis diversaj skribaj komunikiloj. La 15-an de decembro aperis intervjuo kun la tradukisto, Javier Guerrero, en La Vanguardia, ĉefa ĵurnalo de Barcelono, kaj kelkajn tagojn poste similajn raportojn publikigis la barcelonaj eldonoj de la du ĉefaj ĵurnaloj de Hispanio El País kaj El Mundo. Komence de januaro, kune kun fuŝa kaj relative malfavora artikolo pri inventitaj lingvoj, aperis nova informo pri la libro en la madrida ĵurnalo Público.

La atento de la gazetaro estis prava, ĉar envere temas pri la unua tiaspeca traduko de Esperanto en la hispanan. Tio povas surprizi multajn legantojn, sed kontrolo en la Enciklopedio pri originala literaturo en Esperanto, de Geoffrey Sutton, ebligas konstati ke, kontraste kun aliaj lingvaj tradicioj, apenaŭ ekzistis ĝis nun versioj de esperantaj beletraĵoj en tiu lingvo.

La kreinto de la traduko, Javier Guerrero, estas profesia tradukisto el la angla al la hispana, kiu, malgraŭ sia kontakto kun Esperanto jam kiel adoleskulo, reaktiviĝis nur antaŭ mallonga tempo en la movado. Li ankaŭ havas ĉefe hispanlingvan blogon pri Esperanto.

Libera Folio petis lin rakonti pri la sperto.

Libera Folio: Kies estis la ideo traduki literaturan verkon el Esperanto en la hispanan kaj publikigi ĝin, ĉu via aŭ de la eldonejo?

Javier Guerrero Javier Guerrero: Mia amiko Gabriel López Guix, tradukisto kaj instruisto pri literatura tradukado en la Universitat Autònoma de Barcelona — kiu estas animo de la kolekto "Alpha Mini" kaj sciis pri la originala esperanta literaturo — proponis al la eldonisto de Alpha Decay, Enric Cucurella, traduki beletran verkon el Esperanto okaze de la 150-a datreveno de la naskiĝo de Zamenhof. La eldonisto ŝatis la ideon je la unua momento.

Kial oni elektis ĝuste ĉi tiun verkon?

Unue, oni devis pensi pri la karakterizaĵo de la kolekto. «Alpha Mini» eldonas nek romanon nek poezion (oni ĉiam pensas pri William Auld), sed nur beletrajn rakontojn. Mi kaj Gabriel kune interesiĝas pri la Budapeŝta Skolo: Kalocsay, Baghy, Szilágyi... Mi legis la rakontarojn de Szilágyi Koko krias jam! (eldonitan de Stafeto) kaj La granda aventuro. Ĉi tie oni trovas kelkajn aliajn interesajn rakontojn kiel La flamsalamadroLa dolĉa portreto. Mi ankaŭ volis traduki verkon en Esperanto, sed ne pri Esperanto.

Kiel vi akiris la kontakton kun la eldonisto? Kiu estis la unua reago de la respondeculoj?

Temas pri juna eldonejo fondita en 2005, kaj mi kunlaboris de la unua tago. Alpha Decay klopodas eldoni filozofiajn eseojn kaj romanojn, kaj ankaŭ zorgas pri diskonigo de minoritataj literaturoj (ekzemple, kolekto "Alfaneque" pri afrika literaturo). Ili ne sciis pri la ekzisto de la Esperanta literaturo, sed ilia reago estis mirinda.

Ĉu vi surpriziĝis ke via traduko estis iamaniere la ĉefrolulo en Hispanio de la datreveno de Zamenhof? Kiu respondecis pri la gazetara aperigo? Ĉu temis pri kampanjo de la eldonejo?

Absolute. Mia persona ideo pri la traduko estis humile kontribui al la Esperanto-tago. Okaze de la datreveno de la naskiĝo de Zamenhof, Kataluna Esperanto-Asocio organizis jubilean solenaĵon en la Reial Acadèmia de Medicina de Catalunya (Reĝa Akademio de Medicino de Katalunio), kiu sendube meritis pli grandan gazetaran atenton ol ĝi fakte ricevis. Kompreneble, la eldonejo faris sian vendo-stimuladon. Tamen mi pensis ke mia tradukaĵo estas preteksto tiel bona kiel ajna alia por paroli pri la Esperanta lingvo kaj pri la Esperanto-movado en Hispanio.

Ĉu vi scias kiel progresas la vendoj, kaj kiu estas la impreso de la eldonistoj rilate al la informa eĥo en la gazetaro kaj en la esperanta medio?

La eldonisto estas sendube agrable surprizita pri la eĥo en la gazetaro. Pri la vendoj, mi ankoraŭ nenion scias. 

Ĉu estas pliaj planoj (viaj aŭ de la eldonejo) pri estontaj tradukoj el Esperanto?

Sendube ekzistas multe da esperantaj verkoj de granda literatura valoro. Fakte, esperantaj originalaĵoj de hispanaj verkistoj kiel Jorge Camacho, Juan Régulo Pérez aŭ Liven Dek estas haveblaj en la angla, islanda, itala, nederlanda, ukraina, finna aŭ hungara lingvoj. Ankaŭ nefikciaj verkoj en Esperanto estas tre interesaj, ekzemple Maskerado cirkaŭ la morto de Tivadar Soros, kiel vi mem konsideris en via blogo. Tute certe, mi ŝatas traduki el Esperanto.

Ĉu rekomendoj por kontakto kun neesperantistaj eldonejoj aŭ distribuantoj?

Ĉi tia dulingva eldono de La liberiĝo de la juĝisto estas unua malgranda paŝo. Kiam oni legas rusan literaturon en la hispana, oni ĝuas pri la arto de la verkisto (kaj de la tradukisto), malgraŭ ke oni konas nenian vorton en la rusa. Mi pensas, ke ekzistas multe da originalaj verkoj esperantaj kiuj meritas esti konataj de la hispanaj legantoj. La elekto de la hispana eldonejo dependas pli de la karakterizaĵoj de la verkoj ol de ties originala lingvo.

José Antonio del Barrio

arkivita en:
Jorge
Jorge diras:
2010-01-17 00:21
La traduko estas efektive bona (mi trovis nur unu erareton). Kaj la novelo aperis ankaŭ en la tre interesa kolekto "33 rakontoj", eldonita de Régulo kaj verŝajne daŭre aĉetebla post tiom da jaroj...
Jorge
Jorge diras:
2010-01-17 13:09
Laŭ informo el la CO de UEA, kiu antaŭ 20 jaroj akiris de Régulo la stokojn de ĉiuj liaj libroj, la lasta ekzemplero de "33 rakontoj" vendiĝis en decembro 2009. La libro aperis en 1964; daŭris do 45 jarojn.
Licxjo
Licxjo diras:
2010-01-18 03:34
Ŝajne ĝi estas ankoraŭ havebla de la libroservo de E-USA—almenaŭ ĝi aperas en la reta katalogo, kontraŭ US$ 32.20.
Licxjo
Licxjo diras:
2010-01-18 03:37
Mi ĵus kontrolis, kaj malgraŭ tio ke ĝi ja aperas en la katalogo, troviĝas afiŝo ke ĝi estas “sold out” . . .
pistike65
pistike65 diras:
2010-01-18 06:29
La eldonkvanto de "33 rakontoj" estis 2000 (impone!); do, vendigxis averagxe po 45 ekz. jare.
Laux alia kalkulo, iu acxetinta gxin en 1964 povis legi po unu novelo en cxiu jaro kaj duono, kaj fini gxin nun.
amike
Istvan Ertl
pqs
pqs diras:
2010-01-18 16:56
Espereble iam iu ciferigos nian literaturon.
edmundo
edmundo diras:
2010-01-25 10:48
Tio ja interesas min. Jen kelkaj problemoj kaj eblaj solvoj.

PROBLEMO: Kopirajto.
SOLVO: Elektu taŭgan landon. Ekzemple, en Usono ĉio eldonita antaŭ 1923 estas libera. En Kanado, teksto estas libera, se la aŭtoro mortis antaŭ pli ol 50 jaroj, laŭ mia kompreno.

PROBLEMO: Elektronikaj teksto ne estas fidindaj.
SOLVO: Donu ankaŭ paĝobildojn, prefere kun ligo inter la teksto kaj la bildoj, tiel ke oni povas per unu musklako salti de vorto en la teksto al bildo de tiu vorto sur la paĝo, tiel ke oni povas facile kontroli, ĉu oni ĝuste transskribis ĝin.

PROBLEMO: Homoj ne ŝatas legi elektronikajn tekstojn.
SOLVO: Ni esperu, ke teknologio kaj kutimiĝo ŝanĝos tion dum la venontaj jaroj.

PROBLEMO: Estas malfacile ekscii, ĉu iu legas la elektronikajn tekstojn, kaj tial mankas motivo krei ilin.
SOLVO: Mi suspektas, ke efektive oni malmulte legas ilin, bedaŭrinde. Mi mem preferas aĉeti presitan libron, kaj preferas malnovan brokantaĵon ol modernan reeldonon, ĉar ankaŭ la modernaj reeldonoj ne estas fidindaj, krom se temas pri fotorepreso.
Jorge
Jorge diras:
2010-01-20 18:48
Chu la titolo de chi artikolo estas intenca vortludo? Mi unue tute ne rimarkis ghin.
pistike65
pistike65 diras:
2010-01-31 23:40
Jes.

amike
Istvan Ertl