Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2010 / Латинай литерой? Не данкон!

Латинай литерой? Не данкон!

de Redakcio Laste modifita: 2010-04-02 09:19
Ĉi tiu estas la lasta artikolo en Libera Folio, en kiu estas uzata la tradicia Esperanta alfabeto kun ĉapeloj. Male ol la teamo de Esperanto@Internet, kiu lastatempe ŝanĝis sian nomon al Education@Internet kaj transiris al la angla lingvo, ni ne subiĝas al lingva imperiismo. Por kontraŭlabori la ĉiam pli maltrankviligan disvastiĝon de la latina literaro, ni tial ekde nun uzos nur la preferatan alfabeton de Zamenhof - la cirilan. Samkiel kelkaj landoj kiuj faris la malan transiron, el cirila al latina alfabeto, ni komence ŝanĝas la literaron en la titoloj de la artikoloj, kaj poste ankaŭ en teksto de la artikoloj.

La Unua Libro de Esperanto estis presita per cirilaj literoj. Poste Zamenhof tamen decidis uzi la latinan literaron por Esperanto, ĉar en lia epoko ne ekzistis unikodo. Nuntempe preskaŭ ĉiuj komputiloj en la mondo senprobleme kapablas montri cirilajn literojn, kaj por cirila tajpado ekzistas multe da oportunaj iloj, ekzemple la retpaĝo translit.ru, kie facile eblas transformi ajnan latinliteran tekston al cirila formo. Tial la transiro al la originala Zamenhofa alfabeto kaŭzos neniajn teknikajn problemojn.

Por helpi la bedaŭrinde multajn okcident-centrajn esperantistojn, kiuj konas nur la latinan alfabeton, ni ĉi-apude reproduktas la originalan cirilan alfabeton de Esperanto, kune kun la ĝis nun uzitaj latinaj ekvivalentoj de la literoj. Preskaŭ ĉiuj literoj de Esperanto estas facile transformeblaj al siaj cirilaj originalaj formoj, kun kelkaj tre malmultaj esceptoj. La litero ĝ en cirila formo estas dulitera: дж, dum la latina e en cirillitera Esperanto havas du ekvivalentojn: komence de vortoj aperas la litero э, kiel en Эсперанто , dum meze kaj fine oni uzas la facile rekoneblan formon е.

Kiel facile videblas, la cirila skribomaniero de Esperanto havas multajn avantaĝojn. Interalie oni evitas la ĉapelojn, kiuj daŭre kaŭzas problemojn al multaj eĉ altrangaj esperantistoj, ankaŭ al pluraj el la kandidatoj en la nunaj elektoj de UEA. En la blogo de Maria Sandelin oni povas konstati, ke eĉ la prezidanto de la asocio sendas siajn respondojn sen ĉapeloj.

Kvankam la cirila alfabeto ĝenerale estas multe pli bela, regula kaj facile lernebla ol la latina, estas tamen kelkaj atentindaĵoj. Ĉar mankas la litero h, oni en cirila Esperanto anstataŭ ĝi uzu la literon г, kiel en la ukraina lingvo. Por eviti konfuzon kun la relative ofta litero g, tiu estu en cirila Esperanto, samkiel en la ukraina, reprezentata de la litero ґ. Tiuj, por kiuj la distingo inter г kaj ґ kaŭzas problemojn, povas en la unua tempo tute ne uzi vortojn en kiuj aperas iu el la koncernaj literoj.

La ĝenaj ĉapeloj malaperos kun la transiro al la belaj cirilaj literoj, sed la eleganta hoketo de la esperanta ŭ konserviĝos. Anstataŭ la litero ŭ ekde nun estos uzata la samsona belorusa litero ў.

Лиґе кун ла трансиро ал ла нова, плибониґита кай сенчапела алфабето, ла редакцио де Либера Фолио дезирас ал чиуй сиай леґантой бонан унуан де априло, кай рекомендас ла артиколон при ла трансиро де E@И ал ла анґла линґво: E@I switches to English.

arkivita en:
paulpeer
paulpeer diras:
2010-04-01 13:38
Mi plene subtenas vian gravan elpaŝon al la tutmondiĝo de nia kara verda lingvo. Гратулон!

P.S. Mi tamen iom bedauxras, ke forfalos ankaux niaj sxatataj iksoj. Eble tiuj estraranoj, kiuj en sia klavaro ne havas "ж", tamen povu skribi "йкс", cxu ne?
Niko
Niko diras:
2010-04-01 13:57
Ми лаўдас вин про ла шанџо. Компренебле ла латина кунчапела алфабето де Есперанто естас ла сола обстакло, киу џис нун малеблигис ла финан венкон!

Cetere, mi rekomendas ĉi tiun konvertilon: http://traduku.net/kode/
redakcio
redakcio diras:
2010-04-01 14:57
Ла редакцио кун бедаўро нотас, ке эстимата синйоро Нико анстатаў ла фундамента дж узас ла нован литерон џ, кио компренебле нениел эстас акцептебла. Тиу литеро аперис эн ла цирила алфабето нур эн ла 15-а йарценто, кай до не повас ести консидерата фундамента.

Алифланке ниа леганто Дмитрий http://twitter.com/dmych фарис конструан пропонон пор тиуй эсперантистой, киуй эн ла унуа темпо не волас форласи ла иксоскрибон: ла солво естас ла Ы-скрибо.

Йен кион ли скрибас: "Ы-скрибо симилас ал ла малнова X-skribo, нур пор ла цирила: "гы" пор h кай "уы" пор ŭ (тио еблигас туте евити диакритилойн)."
hectoralos
hectoralos diras:
2010-04-01 20:40
Про сциволемо: чу ебле ла редакцио конфузис ла украинан ґ кун ла малсамсона македона ѓ?
Kirilo
Kirilo diras:
2010-04-01 14:17
Чиуй сциас, ке ла суперсигной де Есперанто естас (ебле кром ла акузативо) ла унунура обстакло ал ла Фина Венко!
KenMiner
KenMiner diras:
2010-04-01 14:56
...ĉar restas tiu damninda problemo pri esperanta /h/. Sed mi kiel infano ofte skribis E-on cirile; por /h/ mi uzadis apostrofon. Tiel estiĝis precedenco, spontane el la popolo, kaj bonŝance lingvistike solida (apostrofo ne konfuzeblas kun /g/). Ni respektu niajn tradiciojn ;)
yenovklazian
yenovklazian diras:
2010-05-28 19:38
Эн ла руса форестас ла литеро, кай эн ла латинидай лингвой форестас ла литеро. До они туте форигу ла ненецесажон. Тиэль ла лингво иджос пли интернациа.
Cindio
Cindio diras:
2010-04-01 14:58
:) Mi amas ĉi tiun tagon!
maradani
maradani diras:
2010-04-01 16:23
Сед кио оказос ал ниай шататай чапелитай литерой ?
farri
farri diras:
2010-04-01 21:12
лаў ми, кай "ѓ", кай "ў", кай "й" естас чапелитай, чу не?
reiesperanto
reiesperanto diras:
2010-04-01 16:55
Amuza mensogeto de la unua de aprilo!
LukiZ
LukiZ diras:
2010-04-01 17:03
Бонеге! Ми тре шатас на нова скрибманиеро. Цирила алфабето церте естос пли фацила пор чиуй вириной кай виричой паролантай на Есперанто.
slavik
slavik diras:
2010-04-01 18:51
Мем ви эстас „виричо“ ;)
pistike65
pistike65 diras:
2010-04-01 17:08
한글 + 에스 페 란 토어 = 완성
slavik
slavik diras:
2010-04-01 18:49
Ла сола малбонажо де ла анонцо эстас ла дато де джиа аперо...

Шанджо де ла скрибо повус эвентуале эквилибриги ла малегалецон интер ла ориенто кай окциденто де ниа кара олдулинйо Эўропо — дум джерманай кай ромидай пополой гавас эвидентайн авантаджойн при вортаро, ла славой алменаў джуус туй претан сцион де ла скрибсистемо.
Esperantoluna
Esperantoluna diras:
2010-04-01 19:36
Pli bela fabelo estus , se rusa alfabeto transirus al la latina skribmaniero.
Mi estis devigita lerni la rusan kaj post 5 jaroj mi ne povis legi. Ne cxar mi ne estis kapabla, nur cxar ni estis devigitaj, do ni forkuris de leciojn, ni ofte protestis kaj tute ne volis lerni. Ni havis cxiam novajn instruistojn.
Nur kiam mi ekkonis Esperanton, ekkomprenis, ke cxiu lingvo estas utila, ecx de malamiko kaj mi mem eklernis la rusan.
slavik
slavik diras:
2010-04-01 22:26
En mia junaĝo mi kun grandega plezuro lernis la polan memstare, freneze enamiĝinte en ĝin.
Mi ne sciis tiam, ke Stanislaw opinias mian denaskan lingvon lingvo „eĉ de malamiko“ ;)
Eĉ la lingvon de vera tiutempa malamiko, Usono kaj NATO, la anglan, mi ŝatis kaj lernis en mezlernejo. Mi sciis distingi inter la nunaj ŝtataj rilatoj kaj pli daŭraj lingvoj.
Bedaŭrinde, kiam oni ekaĝiĝas, la tempo pli kaj pli mankas, kaj ankaŭ la cerbo ekvelkas. Mi jam delonge ne eklernadis novajn lingvojn...
Esperantoluna
Esperantoluna diras:
2010-04-02 07:58
Kara Slavik,

ne miru, ke jam kiel infano havis malsxaton al via gepatra lingvo. Vi bone scias, ke mia lando (Pollando) estis ofte dissxirata inter la imperioj kvazaux peco de tavolo.Ni, poloj estis devigitaj lerni germanan, francan,germanan, rusan. Ecx Zamenhof mem spertis tion kaj unue devis eldoni en rusa lingvo.
Hejme mi estis tre patriote edukita, do jam kelkjara jam sciis, pri krimoj de Rusoj en Katyn, Siberio. Do, ne miru, ke ne povis naskigxi amo al tiu lingvo kaj popolo. Bedauxrinde ankaux kontraux popolo direktigis, kvankam la popolo mem estis persekutata. Nur ekkoninte Esperanto mia scio kaj konduto tute sxangxigxis.Jes, Esperanto redonis al mi la amon kaj estimon por cxiu popolo ne regximoj. Mi persone ankaux rilatis ekzemple kun viktimoj de Stalin regximo.
Pro tio kara ankaux nun mi havas malbonan senton, kiam perforte oni volas devigi "demokrate" lernigi miajn infanojn, nepojn la anglan. Denove komencigxos revivigxi kontrauxstaro. Kiel stultaj estas politikistoj, ke ili tion ne komprenas. Denove finos en la sakstrato.Nur neutrala lingvo vere gvidas al celo.
farri
farri diras:
2010-04-01 20:43
Феличан унуа де априло!
mbavant
mbavant diras:
2010-04-01 20:56
"трасниро" ал "трансиро".
redakcio
redakcio diras:
2010-04-01 22:56
Данкон, коректите.
BernardoVerda
BernardoVerda diras:
2010-04-01 21:07
Tia propono ja forigus la diablajn, ĉapelitajn literojn, kiuj ja fortenas homojn (kaj klerajn kaj neklerajn) for de nia mirinda lingvo.

Kaj plibonigi la aferon per uzo de azia literumado genie forviŝus la kontraŭadon de tiuj, kiuj daŭre plendas pri la ŝajne eŭropeca naturo de la internacia lingvo.

Nu, mi ne povas komenti plu -- ne eĉ pri tiuj perfidaj friponoj ĉe I@E -- ĉar mi nun devas tuj eltrovi kiel agordi mian komputilon denove, por ke ke mi aldonu cirilan kaj/aŭ korean klavaro(j)n.

Restas nur danki al vi pro via elstara ekzemplo kaj lerta instigo.

Ĝis
mateno
mateno diras:
2010-04-02 06:02
Алиайн солвойн при ла литерой г кай х пропонас Радо Гарабик (Ґарабик) ен сия моёса артиколо:
http://kassiopeia.juls.savba.sk/~garabik/eo/kirila.txt

Цетере, ла украина литеро естас ґ (киел ен "ґраматико"). Ла литеро ѓ естас македона кай легиджас киел ла серба/кроата ђ/đ/dj.
redakcio
redakcio diras:
2010-04-02 09:18
Ups, mi pensis ke temas pri tipografia variaĵo... Kompnreneble g devas esti ґ, mi tuj korektos en la teksto de la artikolo.
grikha
grikha diras:
2010-04-02 10:02
Карай редакторой, ми плене субтэнас ля идэон. Экзистас ля нура текника мальфациляжо: они дэвас туй фориги ля суфиксон "-эбл-" эль Эсперанто, чар ен ля скрибита формо ворто "ебле" цириллитере аспектас эге мальдэце.

Кун плейай бондезирой -
Григорий
vasall
vasall diras:
2010-04-02 11:43
Ми джуас леги ла артиколон, темас при куриозажо суфиче интереса. Тамен пор ми естас проблемой: чу узи "е" аў "э"? Кроме естас нефундамента скриби уну сонон пер ду сигной, номе "дж" (чу екзистас цирилалфабета лингво, ен киу уну сигно естас уну соно?). Факте ла цирила версио анкаў гавас суперсигнойн, екз. ў.
Чу не пли бонас узи "х" пор ла джиснуна "h", кай пор "ĥ" електи алиан литерон? Ми не повас тайпи "ґ", факте ми антаўе еч туте не конис тиун литерон :)
Sakari
Sakari diras:
2010-04-05 18:57
Amuza unuaaprilaĵo, sed serioza respondo al la demando de Przemysław Wierzbowski:
чу екзистас цирилалфабета лингво, ен киу уну сигно естас уну соно? Jes ekzistas, la serba. La serboj mem diras, ke ilia cirila alfabeto estas tute fonetika. La serba havas signon por ĝ, ĝi estas џ kaj jam aperis ĉi tie en la kontribuo de Niko Kalivoda Ми лаўдас вин про ла шанџо.
rafmagon
rafmagon diras:
2010-04-03 12:42
Mi estas hispano kaj loghas sude en Europo. Tiel, mi multe pli shatus uzi la araban alfabeto, ech se mi bone konas la cirilan.Ni devas pensi pri la araboj kuj ghis nun ne multe uzis la internacian! Vivu اسبرانتو
jorn644
jorn644 diras:
2010-04-11 20:49
Kial kaj kial malamas tiel multe da homoj la supersignajn literojn?! Tiuj literoj estas bonaj kaj funkcias bonege en la lingvo! Kompreneble kun la uzo de telefonaj mesaĝoj, estas malfacile uzi la supersignoj, tamen tio havas simplan kialon! Esperanto ne faras monon, tial Windows ne havas esperantan klavaron, tial ankaŭ telefonoj ne havas esperantajn literojn. Kial Windows farus esperantan klavaron, Microsoft scias ke esperanto ne faras monon por ili.

La franca lingvo havas la literon ô. Ankaŭ estas supersigna litero. La franca lingvo faras monon, tial la ô ekzistas! Ne diru ke ĝŝĵŭĉĥ estas malbonaj, nur ĉar ili estas pli maloftaj kiel ô.. Tio estas stultega argumento!

Ankaŭ se vi ŝatas uzi la cirila alfabeto, uzi ĝin bone kaj ne uzu du literoj por skribi E. Uzu aŭ E aŭ Э, sed ne ambaŭ. Ankaŭ la cirila havas jam bonan literon por ĝ, nome ѓ. Ankaŭ vi jam povas skribi h per х.

Pli bone estas uzi ѓ ol дж, ĉar se vi faras vortaron vi devas sorti "ĝui" sur la paĝo de la litero Д.

Ми анкаў, жус киел ви, шатас ла цирила алфабето, тамен дири ке ла суперсигной естас ѓенай, нур естас стултажо. Чиуй суперсигнай литерой йам естас ен ла Уникодо кай йам естас фациле тайпи илин пер есперанта клаваро. Нур есперантан економион манкас, тиал софтваро киел Виндозо ла суперсигнан клаварон не оферас. Ла суперсигной естас егале боне ал ла франца литеро ô!

Кай фланке, киел ви пенсас ке Корео аў ла Арабай ландой син сентас, или не еч узас литеройн айн. Тамен тиуй скрибсистемой йа екзистас йе телефоной.. Кай анкаў, миа телефоно не субпортас ла цирилай литерой айн! Чу тиал ла цирила естас малутила анкаў?
vollbart
vollbart diras:
2010-05-29 11:43
1. tre interesa, esprimi E-tekstojn ankau en cirila skribmaniero.
2. La granda LENIN, ties korpajn restajhojn oni flegas au renovighas,
   iam skribis ion sub la titolo "Cui bono?" Mi nur konas la titolon,
   ne la enhavon. Esperantlingve: " al kiu ghi bonfartas?".
3. Iu vietnama imperiestro anstatauis la asiatan, chindevenan skribmanieron en la latinan. Multaj supersignoj.Perdo de tradicio, au aliro al la moderna (europea )mondo, tiam?

4. Tradicie la japanoj skribas vertikale, ne horizontale. Toleremaj - la japanoj, ili uzas aliajn skribmanierojn - per eksterlando. Legi journalon, ili konmencas -lau nia sento - de malantau. La arablingvaj kunvivantoj de nia planedo komencas skribadon de dekstre, la aliaj de maldekstre. Chu dependas de geografika loko? Certe net. Ili - ja Japanoj, havas la avantaghon, plenskribi mesaghon sur tualetpaperon, cirkau 15 m. Sed - kiu homo volas legi ghin, char li/shi ne scias uzita au ne. Similas al la "G A R D O D E P E R S O N A J I N F O R M O J"
chu en interreto cu en iajn shtatojn, enklude la mian germanan. Nenio.

Serioze kaj nun ironie: spertuloj, miksu la avantjhojn de iaj lingvoj kaj literoj kun tiu de aliaj,
ni havus miksajon, kiun neniu komprenus au volas kompreni.

PS: volonte mi legos kontribuajojn esperantantajn latin- au slavlitere;pri japanaj kaj arabaj skribmanieroj mi rezignas pro manko de sciioj. Fine sherco el DDR,socialsma,antau du jarcentoj, Berlin.
Stratkruchigo, du policistoj, alvenas grandega veturilo, alilandana.
Stiristo haltas, demandas ilin: kien mi devas veturi antingi mian celon?
Angle. Ripeto franclinve, denove arabe. Nenio rezulto, li forveturas. Polisto 1: sagha homo, li scipovas kelkajn lingvojn. Policisto 2: sed, chu utilis ?
Por germanlingvanoj" Hat es ihm was genützt?"
Elkore al chiuj, novulo Helmer. (vollbart@gmx.net)