Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2010 / ”Kriza” renkontiĝo kaj ties celoj

”Kriza” renkontiĝo kaj ties celoj

de Redakcio Laste modifita: 2010-11-01 11:07
Sveda Esperanto-Federacio (SEF) invitis ĉiujn svedajn esperantistojn — ne nur SEF-anojn — al renkontiĝo en Norrköping kie estis pridiskutota ”la krizo de la Esperanto-movado en Svedio”. La estraro de Sveda Esperantista Junulara Unuiĝo (SEJU) prezentas siajn opiniojn pri la ”krizo”, la renkontiĝo kaj ties sekvoj.

Invito al ”Renkontiĝego en Norrköping pri la estonteco de Esperanto en Svedio” venis al kelkaj de ni per retpoŝto en malfrua julio. La letero klarigis ke la renkontiĝo estis decidita dum la pasinta jarkongreso de SEF kaj ke ĉiuj esperantistoj en Svedio estas bonvenaj.

Kunmetita en la invitilo estis (kun la demando ”Ĉu la organizita Esperanto-movado povas havi signifon en la moderna estonteco?”) dokumentoj kiuj montris la malaltiĝon de membrokvanto de SEF dum la lastaj kvindek jaroj.

Tio indikas — laŭ la invitintoj — ke la Esperanto-movado trovas sin en krizo, kvankam la kunsendita dokumento montris nur la membrokvanton de SEF kaj ne la proksimuman nombron de Esperanto-parolantoj. Tio estis la unua kio frapis la estraron de Sveda Esperantista Junulara Unuiĝo (SEJU) flanke de la memkomprenebla demando ”kiu krizo?”.

Tio igis ke ni, dum la plej granda junulara aranĝo en Svedio (La Oranĝa Renkontiĝo), priparolis la ”krizan” kunvenon kaj petis al la partoprenantoj doni konstrueman kritikon por ke ni prezentu ĝin en Norrköping. La junuloj tuj montris ke ili havas fortajn opiniojn pri la stato de la organizita movado kaj kiel ŝanĝi ties neefikan agadon: ideoj tial venis kiel torento.

La rezulton ni mallongigis en dokumenton de manifesta karaktero (legu tie ĉi) kaj promesis al la junularo porti ĝin al Norrköping.

La opinioj de SEJU kaj la junularo de Svedio ĉefe samis — esence, ke estas krizo ne en la movado sed en kelkaj organizoj, kiuj ŝajne ne plu allogas esperantistojn. La proponita solvo estis, inter alie, malestabli kelkajn de la tro multaj filiaj establaĵoj de SEF por eviti tro multe da elĉerpa organiza laborado kiu ne donas sufiĉan efikon. Ankaŭ grave estas — opiniis la junularo — ke oni decidu ne nur pri tio kion faru la sveda Esperanto-movado sed ankaŭ pri tio kion ĝi ne faru; tion por fokusigi nian laboradon.

Tre mallonge dirite: la junuloj opiniis ke esperantistoj en Svedio zorgu pri Esperanto kaj ne flegu organizojn, kiuj en si ĉefe estas ”indaj malbonaĵoj”.

Dum la renkontiĝo, la SEJU-delegitoj laŭtlege prezentis la opiniojn de la junularo kaj poste malferman leteron de la estraroj (legu ĉi tie). La prezentado komence sonigis aplaŭdojn sed poste reziston. Kelkaj partoprenantoj laŭ siaj komentoj kaj ideoj ŝajnis alte aprezi la jamajn establaĵojn kaj opiniis ke ilia daŭrigata ekzistado neniel baras al progreso. Organizoj, ili klarigis, estas gravaj por agi kiel, ekzemple, garantiantoj por povi lui renkontiĝejojn por kunvenoj, por agi kiel fenestro al la ĉirkaŭa mondo kaj por helpi al esperantistoj organiziĝi.

La origina esenca punkto de la letero, ke organizoj pli baras ol asistas, estis perdita en ties komunikado. SEF ne aranĝas renkontiĝojn (krom jarkongresojn), ne aperas en amaskomunikiloj kaj — jen la temo de la renkontiĝo! — ne helpas al esperantistoj organizi sin.

Alia menciinda aspekto estis ke la sveda estis deklarita kiel laborlingvo dum la renkontiĝo. Al la delegitoj de SEJU komence eĉ ne estis permesite paroli Esperanton, pro la argumentoj ke troviĝas komencintoj en la renkontiĝejo kaj ke, pro la graveco de la renkontiĝo, indas ke ĉiuj povu komuniki siajn opiniojn.

Tiu kondiĉo kaŭzis multan frustron inter ni delegitoj, kaj ni devas konfesi ke tio ne plibonigis nian partoprenemon. Unu el ni eĉ decidis forlasi la renkontiĝejon je tio. Ni konfesu, estas ege fremde por ni ne rajti uzi Esperanton en esperantista medio. Temas, tamen, bedaŭrinde, ne pri io unufoja — la sveda estas ofte la ununura uzata lingvo dum renkontiĝoj aranĝitaj de SEF (kaj iuj lokaj kluboj).

Ni opinias ke tio konsistigas la ĉefan kialon de la ŝrumpanta membrokvanto de SEF kaj eble ankaŭ de UEA. Organizoj kiuj ne povas oferti bonan kialon membriĝi ne povas longe plu havi membraron. Devas esti pli oportune esti membro ol ne esti membro, kaj SEF ŝajne ne sukcesas krei tian oportunon.

Bedaŭrinde, ni ne sukcesis elteni kaj forlasis la renkontiĝon antaŭ ĝia fermiĝo. La kultura malkongruo kun la aliaj partoprenintoj aperis tro vasta por ke ni povu transiri ĝin.

Unu de la SEJU-delegitoj, Janko Luin, verkis en sia blogo propran analizon de la situacio, en kiu li ankaŭ prezentas siajn spertojn (legu ĉi tie). Liaj konkludoj povas resumi niajn:

Ŝajnas ekzisti du fortoj inter la svedaj esperantistoj. Kelkaj volas ŝanĝi la nunajn strukturojn kaj modernigi la movadon; kelkaj ŝajne ne, aŭ almenaŭ ne en la maniero prezentita de ni.

Lingve, ekzistas du fortaj kulturoj inter svedaj esperantistoj. Kelkaj volas ĉefe uzi la svedan inter svedoj, kaj kelkaj volas uzi ĉefe Esperanton inter esperantistoj.

La junulara sekcio, laŭ mia propra sperto, tendencas al la uzo de Esperanto.

Grava parto de la ne-junularo tendencas al la uzo de sveda lingvo, kio forte montriĝis dum ĉi renkontiĝo.

Mi parolis kun kelkaj el la ĉeestintoj, kiuj konfesis ke ili ne antaŭe komprenis ke tio eĉ povas esti diferenco de kulturoj; ke demando pri laborlingvo povus kaŭzi tiom fortan konflikton.

En mia sperto, la du grupoj (”junuloj”/”esperantemuloj” kaj ”maljunuloj”/”svedemuloj”) ne ofte intermiksiĝas. Grava kialo estas la kultura konflikto, kiu nun atingis la surfacon kaj iĝis videbla. (Laŭ mi, tio ankaŭ donas oportunon: nur kiam problemo surfaciĝas, aperas la eblo prilabori ĝin.)

Robin Iversen Rönnlund,

prezidanto

(kaj ceteraj estraranoj de Sveda Esperantista Junulara Unuiĝo)

 
arkivita en:
esperanto
esperanto diras:
2010-10-29 01:02
Se oni okupighas pri la historio de la Eo-movado, pri tiaj krizoj oni povas konstante legi ekde la komenco de la Eo-movado.

Sed mia hipotezo estas, ke ekzistas grava diferenco inter la krizo(j) de antau 1989 kaj post 1989, por nomi konkretan daton.
La diferenco konsistas en tio, ke antau 1989 Esperanto estis ankorau iel pli populara en multaj landoj, dum post 1989 ghi perdis tiun popularecon, char en la mondo oni proklamis la definitivan venkon de la angla kaj de la kapitalismo. La tragedio de Eo estas intime ligita kun tiuj du aspektoj. Do, unu aspekto estas lingva, la alia politika.ideologia-ekonomia-socia. sed multaj e-istoj daure ne volas kredi tion.

Aliaj problemoj de la Eo-movado estas, ke a) la e-istoj tro multe parolas pri asociaj formalajhoj kiel membronombroj, statutoj, aghlimoj, kotizoj, ofte forgesante gravajn enhavojn, kiuj en multaj Eo-kunvenoj shajne ludas nur marghenan rolon, b) la e-istoj tro multe parolas pri siaj propraj problemoj anstatau trakti gravajn problemojn de la mondo, socio, politiko, ekonomio, historio, ktp.

Konklude: La strategio daure estas poresperanta kaj malpli peresperanta. Tio devos inversighi, se la Eo-movado volas havi ian estontecon.

Esperantoluna
Esperantoluna diras:
2010-10-30 17:44
Mi plejparte konsentas kun Andreas, ke de 1989 Esperanto travivas krizon kaj tio respeguligxas en multaj landoj, do ankaux en Svedujo.

Venkinte komunismon, kapitalismo sentis sin venkinto ankaux kun imperialisma lingvo la angla.

Tamen oni devas diri, ke la venko estas nur sxajna, cxar multaj popoloj estis trompitaj, nekonante veran vizagxon de la kapitalismo, kiu estas monopola, avida, ne justa kaj ne sociala.La propagandata demokratio estas nur sxajna. En gxi ne estas loko por solidareco, amikeco, frateco kaj aliaj idealoj.Post mallonga tempo la bildo suficxe rapide sxangxigxos.

Heroldi pri venko de la angla estas evidente ilia strategio kaj intereso, tamen mi devas diri, ke iame Hitler ankaux malpermesis Esperanton, dirinte, ke nun estos nova mondlingvo la germana kaj subtenis gxies simpligreformon.
Same Stalin malpermesis Esperanton dirante, ke venonta komunista mondo parolos la rusan.

Nun aliaj fakte ne kuragxas malpermesi, sed politike, strategie kaj ecx korupte faras cxion por Esperanton subfosi, ne rimarkante, ke ili riskas per tio estontecon de EU.Aliaj naciaj lingvoj ne sxajnas al gxi esti konkura, sed neutrala Esperanto kun sia lernfacileco kaj demokrata tendenco estas vere tre dangxera konkuranto.

Kvankam Esperanto-movado travivas la krizon, mi estas certa, ke gxi reformigxos kaj travivos la kapitalismon.

Laste mi substrekas, ke vi tute pravas, ke ni devas pli labori kaj agi peresperante, kunagi kun progresemaj organizajxoj, partioj.
esperanto
esperanto diras:
2010-10-30 19:46
Chi tiuj temoj ja estus indaj je diskutado inter esperantistoj.

Shajnas, ke chiuj EKSTREMISMAJ politikaj, ekonomiaj kaj sociaj sistemoj pli malpli frue fiaskis/as. Tiel ke la homaro komencas pli kaj pli pripensi, kiu socia sistemo estu la plej konvena.
Bedaurinde ni nuntempe trovighas en la fazo de la ekstensiva kapitalismo, dum kiuj grandparto de la monda loghantaro postkuras la monon, se oni havas la okazon por tio. Plej ekstrema ekzemplo estas Chinio (dum Ruslando jam komencis denove dormi). Pro tio Chinio kun sia agresema ideologia potencialo estas la plej danghera shtato de la mondo - sed tio estas alia temo.

Kion signifas au signifu demokratio, kapitalismo, socialismo, ktp? Ech ne indas komenci tian diskuton, char precipe inter e-istoj, kiuj launature estas anarkiismaj, oni venus al nenia rezulto.

En Europo, kie dum longaj tempoj furoris imperiismo kaj totalismo, oni finfine venis al ia paca racio, enkondukante la t.n. socialan merkatan ekonomion (germane: soziale Marktwirtschaft). Shajnas, ke la plimulto de la politikaj partioj konsentis pri tio, ech la socialdemokratoj kaj certaj partoj de la komunistoj. Post la kolapso de la komunismo kaj la liberaligo de la monaj merkatoj shajne dume evoluis ia novspeca borsa kapitalismo, kiu ekscesis kaj frakasighis. Sed grandaj partoj de la popoloj mem partoprenis tiujn ekscesojn. La tuta spiralo de tiu evoluo estas konata.

Kio nuntempe okazas en Europa Unio kun la gigantaj monshuldoj de la EU-membroj, mi ne devas rakonti al vi. Tio vere povus konduki al la disfalo de Europa Unio, kaj ne la lingva demando, kiel histerie timas Zlatko Tisljar. Mia hipotezo estas, ke se unuopaj landoj ne plu vidos utilon en EU, ili eliros el ghi kaj ghi estos finita. Tio tre vershajne okazos, sed nune estas ankorau tro frue. Se okazus popolaj vochdonoj pri aparteneco al EU, mi ne mirus, se almenau la duono fajfus pri EU.

Povas esti, ke kun EU okazus io tre simila kiel kun la komunisma bloko kaj kun la Esperanto-movado. Mia hipotezo estas, ke la sorto de idealisma projekto dependas a) de historia premiso, b) de la protagonistoj ghin gvidantaj au kun generacia shangho. En Sovetunio kaj la orienta bloko fine de la 80aj jaroj aperis nova generacio, kiuj ne plu volis tiun stalinisman sistemon. En la Eo-movado nuntempe la postLapenna genercio forvelkas. En EU diversaj protagonistoj kiel Mitterand mortis, Delors, Kohl, Genscher retrighis, Junkers maljunas, ktp. Aperas nova generacio, kiu malpli idealismas, sed pli volas profiti de la atingoj. En chi tiuj cirkonstancoj oni devas vidi la pereon de epoko. Alia ekstrema ekzemplo nature estas la religioj, kiuj shajnas havi pli longdauran ekzistokapablon.

Do, esperantistoj pensu eble lau tiuj dialektitaj dimensioj kaj ne perdighu en infaneca miopismo, kiel ghi okazas en Svedio.

Hodiau konferencis la socialistoj (au socialdemokratoj) de Svislando, proklamante la celon venki la kapitalismon kaj enkonduki "demokratian socialismon". Mi persone pensas, ke tio estas la sama utopio kiel se reformighonta Esperanto-movado venkos la kapitalismon. Mi ne scias, kiel vi imagas tiun reformighintan Eo-movadon? Chu temus chefe pri virtuala komunumo, kiu komunikas chefe en interreto, de tempo al tempo organizas iun kongreson. Au kiel ?

La mesagho de Esperantoluna bone komencighis, sed bedaurinde refalis en finstran mistikismon, kiun konas nur la katolika eklezio kaj iuj framasonaj loghioj. Mi bedauras.