Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2010 / ”Esperantista teroristo” kondamnita en Rusio

”Esperantista teroristo” kondamnita en Rusio

de Redakcio Laste modifita: 2010-08-06 08:24
En merkredo kortumo en Moskvo trovis aktivulon de la Esperanto-rilata sekto Portos kulpa pri starigo kaj gvidado de kontraŭleĝa armita grupo, kontraŭleĝa malliberigo kaj turmentado de aliaj personoj. La prokuroro postulis ke Julija Privedjonnaja estu kondamnita je kvar kaj duona jaroj en malliberejo, sed la kortumo kontentiĝis je dujara kondiĉa malliberigo. Kondiĉa malliberigo signifas, ke Julija Privedjonnaja efektive restos libera, kondiĉe ke ŝi dum la puntempo ne kulpos pri novaj krimoj.
”Esperantista teroristo” kondamnita en Rusio

Privedjonnaja manifestacias en Moskvo

La organizaĵo Portos estis starigita en la vilaĝo Maŝkovo apud Moskvo en la jaro 1991 de Jurij Davidov, kiu ellaboris ĝeneralan "teorion de feliĉo". Por atingi plenan feliĉon la membroj de la sekto estis devigitaj verki poemojn, protokoli siajn misfarojn en kajeroj, kiujn oni nomis "ekstera konscienco", kaj studi Esperanton.

Almenaŭ pri la lasta tasko la sektanoj sukcesis malbone, atestas Moskvaj esperantistoj, kiuj dum la aktiva tempo de la sekto kelkfoje renkontis grupojn de la sektanoj en la lokaj Esperanto-kluboj. La "feliĉuloj", kiel esperantistoj eknomis la grupon, plej ofte konis nur kelkajn Esperantajn vortojn, kaj nur malmultaj kapablis efektive uzi la lingvon.

Tamen la rilato de la sekto al Esperanto estis intima, kaj tion regule mencias ankaŭ neesperantistaj amaskomunikiloj, ekzemple Global Post, kiu ĵus raportis pri la temo. La plu ekzistanta retejo de Portos daŭre havas kelkajn tekstojn en lama Esperanto kun kurioza ortografio, supozeble kaŭzita de la fakto, ke en Sovetio oni por komputile komposti tekstojn en Esperanto ofte uzis specifajn tiparojn, en kiuj la literoj q, w, y kaj x estis anstataŭantoj resp. de ĝ, ŝ, ŭ kaj ĉ. Jen unuaj punktoj de la programo de Portos:

"Sub la sankta signo de l'Espero".
Ni bezonas Homecan Patrujon por la Felixa Popolo!
Ni instruas xiujn ajn:
1. Altefekte labori kune kun ni por 16 horoj tage – kontraypeze babiluloj; vanbojuloj, nenifaruloj kaj parazitoj, disruinigantaj de Landon.
2. Atingi kaj antayvene Usonon lay la nivelo de la laborproduktivo, lay la nivelo ekonomia, milita kaj intelektula potenco.
3. Zorge kaj efektive kunlabori kun la uniqo el veteranoj de milito kaj laboro (la Prezidanto de la unuiqo estis Heroo de Sovetuniono, Vera Homo Alekseo Maresjev).


En la jaro 2000 la polico sturmis la ejon de Portos kaj arestis Jurij Davidov kaj kelkajn aliajn aktivulojn. En la ejo oni trovis junulojn el Ukrainio, kiuj laŭ la rusiaj aŭtoritatoj estis enfermitaj tie kontraŭ sia volo, kaj regule punataj pro iliaj asertataj misfaroj. Krome estis trovita deko da ĉasistaj pafiloj kaj aliaj armiloj. Laŭ membroj de la organizaĵo la armiloj ne estis kontraŭleĝaj, kaj la junuloj libervole restadis en la ejo.

En la jaro 2002 du el la gvidantoj estis kondamnitaj je mallibereja puno. Du aliaj, inter tiuj la fondinto Jurij Davidov, estis senditaj al deviga flegado en mensmalsanulejo. Davidov forpasis en septembro 2009.

En la jaro 2004 estis kondamnitaj pliaj du sektgvidantoj, unu al du jaroj en malliberejo, alia al kondiĉa puno. Tio ne malhelpis aliajn aktivulojn de la grupo partopreni la Universalan Kongreson de Esperanto en Pekino, kie ili interalie fotiĝis kun Renato Corsetti kaj portis la flagon de Portos al la Granda Muro.

La flagon de Portos - kun verda stelo - uzis ankaŭ la homrajtaj aktivuloj, kiuj ĉi-semajne manifestaciis en centra Moskvo, atendante la verdikton kontraŭ Julija Privedjonnaja. Laŭ ŝia advokato Miĥail Trepaŝkin la tuta jura proceso kontraŭ Julija Privedjonnaja estas dubinda, ĉar mankas pruvoj pri ŝia kulpo, kaj ĉar ŝi estis arestita plurajn jarojn post la asertitaj krimoj.

La rusa polico siavice asertas, ke Julija Privedjonnaja estis arestita nur en la jaro 2008, ĉar ŝi ĝis tiam kaŝiĝis, dum ŝi mem diras, ke ŝi neniel kaŝiĝis, sed male eĉ multfoje estis intervjuita en radio kaj gazetoj.

Ŝi kontentas, ke ŝi ne devos nun reiri al malliberejo, kie ŝi jam pasigis kelkajn monatojn dum la akuzo estis pritraktata, sed ŝi intencas apelacii al pli alta instanco, ĉar ŝi ne konsideras sin kulpa, ŝi klarigis al rusaj amaskomunikiloj marde posttagmeze.

arkivita en:
guslecomte
guslecomte diras:
2010-07-29 04:24
Bongustega salato: Portos + Esperanto (kaj eventuale) + Corsetti!

Deĵorantaj intelektuloj de nia movado ne tro cerbumu kial la tiel nomata "ekstera mondo", tio estas, la stultuloj kiuj ne akceptas Esperanton, foje laŭte primokas nin.

reiesperanto
reiesperanto diras:
2010-07-29 13:56
Vere ekzota salato...
En la oficiala paĝo de INRI Cristo, brazila delirulo kiu asertas ke li estas la reenkarniĝinta Kristo, estas iaj informoj en Esperanto. Kaj ĝi eĉ havas adeptojn (mi parolas pri INRI Cristo, ne pri Esperanto). :-) En la mondo estas frenezuloj por ĉies gustoj. Vidu ĉe:

http://www.inricristo.org.br/[…]/doctrines-esperanto

Espereble Esperanto ne estas parto de lia mondsava programo.

Amike,

Reinaldo
Niko
Niko diras:
2010-07-29 14:21
Kiel diable oni ŝercus pri ies frenezo aŭ strangeco kiam la artikolo temas pri granda atenco kontraŭ la homaj rajtoj? Freneza aŭ ne, Privedjonnaja estas nia samlingvano, kaj des pli grave, ŝi estas homo. Ne forgesu, ke en la okuloj de la "normala" socio ni ĉiuj estas frenezuloj simple pro tio, ke ni parolas ĉi lingvon.
jens_s_larsen
jens_s_larsen diras:
2010-07-29 15:20
Kondiĉa puno ne ŝajnas al mi aparte granda malobservo de homrajto.

Pli grave, se Esperantistoj ĉiuokaze estas konsiderataj frenezuloj, tio estas ĉar ni dependigas nin de lingvistika juĝo. Ĉiuj aliaj lingvoj estas juĝataj laŭ teknika progreso aŭ nacia defendo, sed Esperanto – vole-nevole – estas neŭtrala ankaŭ inter tiuj, kvankam multaj (ankaŭ mense tute sanaj) vane klopodadas por premi la lingvon en unu aŭ ambaŭ kestojn.
Dirk
Dirk diras:
2010-07-29 15:32
El la artikolo ne konkludeblas atenco kontraŭ la homaj rajtoj. Julija Privedjonnaja ne estas kondamnita pro frenezeco, sed pro tri konkretaj krimoj. Ke ŝi mem kaj kaj ŝia advokato asertas senkulpecon, tio estas normala afero. Vizitu malliberejon, kaj vi rimarkos ĝin plena de senkulpaj anĝeloj. Nur la juĝistoj havis iomete alian opinion.
edmundo
edmundo diras:
2010-07-29 16:56
Problemo estas, ke en kelkaj landoj frenezulo apenaŭ havas ŝancon ne kondamniĝi pro ĉiuj krimoj, pri kiuj oni akuzas lin aŭ ŝin. Samtempe, malfreneza kriminto kun multe da mono povas dungi bonan advokaton, aserti sin freneza kaj senkulpigi sin. Ĉu Billy Waldon ankoraŭ vivas en malliberejo?
Niko
Niko diras:
2010-07-30 04:27
Vi pravas, ke per la artikolo ĉi-supra ne nepre konkludeblas atencoj kontraŭ homaj rajtoj. Pro tio mi tradukis partojn de la artikolo en la "Global Post". Fakte temas pri pli ol nura kondiĉa malliberigo Jen:

______

"Rusa kortummo verdiktas laŭ stilo sovetia"
La disidentoj de Rusujo ankoraŭ portas valizojn al la kortumo – atendante prizonkondamnon.

de Miriam Elder – GlobalPost
Eldonita: 27-an de julio 2010 13:45 ET en Eŭropo

Noto de la redaktisto: Julija Privedjonnaja estis verdiktita kulpa je ĉiuj akuzoj merkrede kaj ricevis la maksimuman sentencon de kvar kaj duono da jaroj en prizono.

MOSKVO, Rusujo – En Usono, Julija Privedjonnaja verŝajne estus nomata hipio.

Ŝi verkas malbonan poezion kaj dediĉas sian vivon al evoluigo de “teorio de feliĉo”. Ŝi kredas, ke ĉiu ridu pli. Ŝi dividas komunan domon kun siaj samideanoj.

Sed Privedjonnaja loĝas en Rusujo. Ekde kiam ŝi estis akuzita pri estrado de kontraŭleĝa, armita grupo antaŭ du jaroj, ŝi pasigis preskaŭ 80 tagojn en rat-infestita prizono, unu monaton en psiĥiatriejo, kaj senfinajn tagojn batalante jursistemon, kiu ŝajnas deziregi enprizonigi ŝin.

[...]

Kritikoj diras, ke la proceso de Privedjonnaja estas damniga ilustraĵo, ke malgraŭ la retorika sindediĉo de Prezidanto Medvedev al reformado de la fifame koruptiĝinta kaj politike malneŭtrala jursistemo, malmulto efektive ŝanĝiĝis.

En majo de 2008, ses oficiroj de la Federala Sekura Servo, la potenca ĉefa postveninta agentejo de la sovetio-epoka KGB, alvenis ĉe la domsojlo de Privedjonnaja en Odincovo, malgranda urbo rande de Moskvo.

Ili ĵetis ŝin en kamioneton. “Mi demandis, kial ili forprenas min, la akuzoj estis sensencaj. Unu el ili diris: 'Al ni, ideoj estas pli timigaj ol krimuloj,'” ŝi diris dum freŝdata intervjuo.

Estas malfacile imagi, ke FSB-oficiro estus tiom elokventa, sed Privedjonnaja estas unu el centoj da kontraŭstaraj aktivuloj en Rusujo, kiuj parolas kvazaŭ Sovetio ankoraŭ ekzistus, komparante siajn procesojn al tiuj de eminentaj sovetiaj disidentoj kiel Aleksandr Solĵenicin kaj Andrej Saĥarov.

“Estas kvazaŭ en 'Gulaga arĥipelago,'” diris Privedjonnaja, referencante la plej faman libron de Solĵenicin, kiu malkaŝis la vastan reton de sovetiaj laborprizonoj. “Krimuloj estis vidataj kvazaŭ aliancaj kun la gardistoj, sed politikaj malliberigitoj estis pli danĝeraj. La sama principo ekzistas hodiaŭ.”

Privedjonnaja estis ĵetita en prizonon, kaj gardata tie, sen kortuma sankcio, dum 77 tagoj. Dum tiu tempo, oni lasis ŝin eksteren du fojojn, 10 minutojn ĉiufoje. “Oni donis al mi kromnomon – 'la teroristo,'” ŝi diris. “Eĉ la prizongardistoj nomis min tiel, kaj mi ridis kaj diris, 'Ha, do ili elpensis kelkajn akuzojn!'”

Laŭ Privedjonnaja, ŝi estis arestita pro ŝia plikutimiĝanta ĉeesto en la rondoj de rusaj opoziciuloj. Ŝi ekĉeestis manifesticojn kontraŭ Putin. Ŝi emas memorigi, ke inaŭguriĝis Prezidanto Dmitrij Medvedev nur kelkajn tagojn antaŭ ŝia arestiĝo.

[...]

Subtenantoj de Privedjonnaja iniciatis internacian proteston. Amnesty International komencis leteran kampanjon. La psiĥiatria hospitalo post iom da tempo trovis ŝin sanmensa. [...]
Niko
Niko diras:
2010-07-30 06:34
Mi aldonu, ke mi pardonpetas pro miaj pluraj tajperaroj, nun rimarkitaj post la komentokonservo.
jens_s_larsen
jens_s_larsen diras:
2010-07-30 14:03
Ŝajnas ke la kazon de Privedjonnaja prizorgis la Nederlanda sekcio de Amnestio Internacia, dum ŝi estis tenata en psikiatria hospitalo: http://miniurl.dk/?url=285 .

Evidente iuj progresoj okazis post la Soveta tempo: oni ne plu klasas reziston al la reĝimo kiel frenezecon en si mem. Tio ne signifas ke la nuna sistemo estas kontentiga. Aliflanke nenie mankas Esperantistoj kiuj ĉasas ian ajn martirecon kaj pretas iri sufiĉe malproksimen por akiri ĝin.
chielismo
chielismo diras:
2010-07-29 17:53
En la pasinta julio mi partoprenis la azian kongreson en Ulanbatoro Mongolio. Mi vidis ke kongreseje aktivis religiaj kunsidoj kompare al raraj fakaj kunsidoj. Mi ne estas antireligia, sed mi ofte prezidas komercistan kunsidon nome de IKEF, al kiu mi estas estrano kaj china peranto, ĉar mi volas ekvilibrigi nian kongreson ankaŭ per komerca aktivaĵo por montri al socio, ke Esperanto servas ankaŭ por internacia komerco.
Esperantoluna
Esperantoluna diras:
2010-07-29 18:46
Mi ne gxojas, ke Esperanto estas ankaux por tiuj celoj uzata, sed samtempe mi ne povas kondamni, ke oni uzas Esperanton ecx se fusxe.
Ni traktu, ke Esperanto estas nur lingvo kiel alia. Pro la agado kaj enhavo respondu cxiu mem, aux ties organizo.Cxiu rajtas uzi Esperanton por kio li volas, se ne faras tion sub nomo de iu E-organizo.

Alia temo estas uzi Esperanto komerce. Tiun agadon mi tute subtenus, cxar praktika valoro estas nepre grava por disvastigxo de Esperanto. Mi miras, ke ne eblis pli vaste diskonstrui cxi brancxon. Ni devus ankaux pli uzi E-monon tiu cele. Kun kreskanta finaca monda krizo, ni esperantistoj devus pli asekurigxi. Jam en E-historio tiel sukcese estis banka interrilato kun spesmilaj cxekoj.Cxu ne eblus nove pripensi pri io simila?
chielismo
chielismo diras:
2010-07-30 04:05
Ŝajnas funkciado de Esperanta monpapero. Jen la retejo de Sennacia banko: http://www.heliko.org/sennaciabankoEO.html

Esperantoluna
Esperantoluna diras:
2010-07-30 07:37
Kara Chielismo,

mi ne estas bankeksperto, sed emisii monon certe ne suficxas. Gxi devus esti agnoskita, do iu devus gxin enkonduki en sia kalkulo.Ekzemple iam ini en UEA kalkulis prezojn en steloj.Devus kelkaj bankoj interkomprenigxi, sed kiu tion volas?
Aux gxi devus funcii, senmone kiel iame spesmilaj cxekoj, aux normale fukcii kiel pagpovo. tiam estas interbanka interkomprenigxo kaj devus esti emisiita aliaj valoroj.
Eble bakekspertoj donos siajn komentojn.En momento sxajnas al mi la afero devus esti nove evoluigita, cxar pli aux malpli frue la mono inflacios kaj jam estas pripensoj pri unu monda mona sistemo.
Eble bankeksperto s-ro Soros povus cxi tie doni respondon, konsilon...
chielismo
chielismo diras:
2010-07-30 13:46
Post mia komentumo mi skribis al sro Daniel Salomon (daniel@heliko.org) pridemandi, ĉu mi povas aĉeti la Monon pere de mia konto ĉe UEA? Praktike oni povas aĉeti E-librojn okaze de E-kongresoj kaj aranĝoj, aŭ aĉetu E-servon ĉe esperantistoj. Esperantistoj fakte estas unuaj mondcivitanoj, kiuj havas civitanecon Monda, komunan lingvon Esperanto, saman kulturon Homaranismo, sian valuton Mono...

Soros, laŭ novaĵo li opinias ke Esperanto jam mortis... Ŝajnas ke delonge li vivas for esperantisto. Ahh, eble kiam UK okazos en Usono, li povos partopreni ĝin, ĉar li deziras paroli Esperante, se li havas ŝancon renkonti esperantiston...laŭ intervjo pasintjara en Hispanio.
jens_s_larsen
jens_s_larsen diras:
2010-07-30 13:40
Tio estas arta projekto de la Dana-Franca artisto Daniel Salomon. Laŭ la retpaĝo, ĝi okazis en Berlino antaŭ unu jaro (“datoj: 25.07.09 - 02.08.09”). Li siatempe okupiĝis pri “la gramatiko de la objektoj” kaj tiamaniere ekinteresiĝis pri Esperanto. Aliajn liajn projektojn oni povas vidi ĉe http://heliko.org .

Eble tiu emisiado de nova mono estis inspirita el kvartal-pliboniga projekto, kie oni faris provizoran lokan valuton por stimuli la internan komercadon. Interalie oni eksperimentis pri tio en la Amsterdama urboparto Bijlmer.
bkolker
bkolker diras:
2010-07-29 19:47
Mi iam iom konis persone Jurij Davidov, kiu fondis kaj gvidis la agadon de "felicxuloj". Li impresis min kiel strangulo. Ankaux la agado de tiuj "felicxuloj" havis aspekton strangan kaj ecx impertinentan. Eble, ili ecx kompromitis Esperanton. Aliflanke, mi dubas, ke en ilia agado estis io krima. Ne estas por mi klare, kial la Rusia sxtato tiel kruele traktis/as ilin.
araneo
araneo diras:
2010-07-31 02:07
1. Pravas tiuj, kiuj mensciis pri la sovet-simila stilo de moskovia "justec"-sistemo.
2. Pri Davidov kaj Ko: komence de 90-j ili loghis apud ukraina urbo Hharkiv kaj organizis iun marshon kun sloganoj denome de UEA (!). Ankaw ili estis membroj de UkrEA (mi tiam prezidis la Asocion). Post la marsho UEA petis de mi klarigoj: kial ili elpashis de la nomo de UEA? Kion mi povis respondi, ja fi-aventuristoj, estinte niaj "samlingvanoj" makuligis du oficialajn organizajhojn: UkrEA kaj UEA.
3. Tiuj "felichuloj" trovis sian "felichon" en "felicha" Moskovio!