Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2009 / Nova falo en la membrokvanto de UEA

Nova falo en la membrokvanto de UEA

de Redakcio Laste modifita: 2009-03-27 11:25
En 2008 UEA registris la plej malgrandan nombron de individuaj membroj (IM) post la Dua Mondmilito: 5.702, alivorte je 11 malpli ol la antaŭa malrekordo el 2002, kaj je 309 malpli ol en 2007. Unuafoje la kvanto de pagitaj abonoj al revuo Esperanto falis sub 4.000. "La neceso varbi membrojn estas vere brula", komentis la ĝenerala direktoro de UEA, Osmo Buller. La plej granda falo en la membronombro pasintjare okazis en Japanio, kiu pro la Jokohama UK estis la plej granda lando laŭ la nombro de individuaj membroj en 2007, entute 856. En 2008 la kvanto de individuaj membroj en Japanio falis je pli ol 50 procentoj, al 402. La perdo en tiu lando estis do 454. Ĉar la tuta perdo estis 309, la cetera mondo kompensis do unu trionon de perdo en Japanio.
Nova falo en la membrokvanto de UEA

Alklaku por grandigi

- La evoluo estas alarma, sed ĝi ne estas senesperiga. La pasintjara nombro ja estas praktike sama kiel en 2002, sed post la tiama malpinto ni tamen sukcesis relevi la nombron super 6.000. Ĉu tio okazos denove aŭ ĉu ekde nun nia magia limo de la individua membraro estos 5.000, dependos en alta grado de la komitatanoj, kies devo estas konduti tiel, ke ili montras ekzemplon al ĉiuj aliaj, atentigis la ĝenerala direktoro de UEA, Osmo Buller, en la komitata diskutejo.

Al la alvoko de Osmo Buller plej rapide respondis la antaŭa prezidanto de UEA, Renato Corsetti:

- Mi pretas dormi sub ponto en Bjalistoko, sed mi ne pretas dormi dum UEA malaperas.

Li avertis, ke temas pri multjara tendenco, kiu povas igi Universalan Esperanto-Asocion nepagipova organizo, sen rimedoj por la nuna administra aparato.

En la plua diskuto denove aperis la jam multjare diskutataj ideoj pri malpli kostaj membrokategorioj kaj reta sendado de la revuo por ŝpari monon.

- Oni enkonduku specialajn membrokategoriojn (ankaŭ Reta Membreco) por homoj kiuj ne volas ricevi gazeton kaj ne volas havi servon sed volas nur subteni la laboron pri Esperanto (ili nur ricevus retan novaĵbultenon kiu interalie informus pri la sukcesa agado per la novaj rimedoj). Minimume 50% de la enspezoj de la koncernaj kategorioj iru al la fondaĵoj Azio, Afriko, Ameriko kaj Junularo. La membroj mem elektu por kiu fondaĵo oni uzu la monon, opiniis komitatano Martin Schäffer el Meksiko.

La dana komitatano Ileana Scroeder replikis, ke la problemo ne estas la membrokvanto en si mem, ĉar la kvanto de aligitaj membroj eĉ kreskas. Anstataŭe temas pri monomanko, ĉar malkreskas la kvanto de individuaj membroj, kiuj financas la plej grandan parton de la buĝeto de UEA.

- Mi ne komprenas kial vi kaj eble aliaj emfazas tiel multe la retan membriĝon, ĉar tio ne povas helpi la financojn de UEA. Tio povas nur doni al ni la eblecon rakonti ke estas pli da membroj, sed ne la eblecon esti finance pli fortaj kaj povi agadi! Pri reta revuo: eble estus bone unue pridemandi la membraron por vidi kiom multe da ili dezirus entute ricevi ĝin.

La freŝa statistiko subtenas la supozon de Ileana Schroeder pri mankanta intereso al la revuo de UEA. Jam dum pluraj jaroj malkreskas la kvanto de membroj, kiuj pagas por la revuo. En 2008 kvanto de pagitaj abonoj al la revuo Esperanto malkreskis je pliaj 157 ekzempleroj al 3.860, tiel unuafoje falante sub la magia limo de kvar mil.

Estrarano de UEA José Antonio Vergara tamen esprimis sian subtenon al la enkonduko de novaj, malpli kostaj membrokategorioj, eĉ se tio ne rekte helpas la financojn de UEA:

- Koncerne la membronombron de UEA, la necesan plifaciligon aliĝi al ĝi per pliaj kategorioj mi komprenas kiel manieron arigi kiel eble plej multajn homojn kiuj tiel ligus sian esperantistecon al UEA, kiu siaflanke devas plifortigi sian esencan rolon informi pri kaj kunordigi kampanjojn por Esperanto kaj rilataj temoj. La dua problemo elstarigita de Ileana, nome la financa flanko, eble ankaŭ povus esti ligita al konkretaj projektoj ĝuste por informado kaj kampanjado. Rilate ambaŭ aspektojn oni ofte mencias la kazojn de Greenpeace kaj Amnestio Internacia, kies organizajn kaj varbajn modelojn ni serioze devus studi krom ree ripeti ke ili estas interesaj.

Renato Corsetti instigis la estraron de UEA iniciati tutmondan membrovarban kampanjon, kiu instigu esperantistojn varbi novajn membrojn ne nur por UEA, sed ankaŭ por lokaj grupoj kaj landaj asocioj:

- Nur se mia loka grupo akiros pli da membroj Itala Esperanto-Federacio povas havi pli da membroj kaj nur se Itala Esperanto-Federacio havos pli da membroj UEA povas havi pli larĝan kampon en kiu varbi individuajn membrojn. Ni pretervivos kune aŭ ni mortos kune. Ne estos pli lertaj kiuj savos sin.

En la membrostatistiko, pro la falo de membronombro en Japanio, Francio rekonkeris la unuan lokon kun 583 individuaj membroj (+35). La dua lando estis Germanio kun 534 individuaj membroj. (+20). Unu el kvin individuaj membroj de UEA (19,5%) loĝis en iu el tiuj du landoj.

Aliaj landoj kun multe da individuaj membroj estis Brazilo (337; -7), Usono (314; -16), Nederlando (254; +5), Rusio (209; +58), Italio (208; +4), Belgio (159, +9), Svedio (154; -10), Britio (153; +4), Hispanio (147; +4), Finnlando (136; -20), Ĉinio (127; -14), Pollando (120; +20), Hungario (113; +13), Danio (97; +6), Svislando (85; +4), Ĉeĥio (82; +6), Vjetnamio (78; -5) kaj Kanado (75; +2).

Kvankam malkreskis la kvanto de individuaj membroj, la tuta membraro de UEA tamen kreskis per 706, ĉar la aligitaj membroj (tiuj anoj de la landaj asocioj, kiuj ne rekte membras en UEA.) plimultiĝis el 11.477 al 12.492.

La kresko en la kvanto de aligitaj membroj okazis dank’ al Hungario, kiu en 2007 pagis por 100 aligitaj membroj, sed en 2008 helpe de ŝtataj subvencioj povis kotizi por 1.348. Tiel Hungario liveris al UEA sume 1.461 membrojn (individuaj kaj aligitaj) kaj estis la lando kun plej multe da UEA-anoj.

Aliaj landoj kun multe da aligitaj membroj estis Ĉinio (1.051; +/-0), Germanio (832; +69), Italio (777; +40), Japanio (677; -314), Francio (553; +221), Pollando (500; +/-0), Belgio (480; -33) kaj Usono |(341; -44).

Pozitiva por UEA estis la kresko de Societo Zamenhof al 166 anoj (+39). La abonoj je Kontakto kreskis je precize cent, al 845.

Statistikaj informoj laŭ Gazetara komuniko de UEA

arkivita en:
madridano
madridano diras:
2009-03-23 23:01
Eble UEA devus pripensi la eblecon aldoni aliajn formulojn al sia kotiztabelo. Mi loĝas en Hispanio kaj konsideras ke la kotizoj estas tro altaj por mi, malriĉa pensiulo. UEA povus proponi malaltan kotizon por maljunaj pensiuloj. La kotizo MG je 10 eŭroj (por riĉaj landoj de la eŭro-teritorio) ja estas malalta, sed ĝi donas nur rajton al la ricevo de iu "gvidlibro" tra la E-movado. UEA devus preni ekzemplon de la eldonejo de "La Ondo de Esperanto", kiu ofertas 12-eŭran malmultekostan abonon al la reta eldono de tiu revuo: same povus fari UEA rilate al la revuo "Esperanto": eble similkosta abono kiu krome enhavus membrecon povus kreskigi la malkreskantan membraron. Eĉ la Jarlibro povus esti disponigebla rete per malalta abono.
Esperantoluna
Esperantoluna diras:
2009-03-24 07:32
Ne estas mirinda, ke populareco de UEA malkreskas.Cxiam pli da esperantistoj estas malkontentaj pro agago aux malagado de UEA. Mi menciu nur kelkaj punktojn;
-Gxusta rimarko de la madridano- tro altaj kotizoj por pensiuloj.
-Okaze de 100 -a jubileo ecx oni ne sukcesis eldoni porokazan sxtampon kaj por-
okazan koverton oni hontas al iu aj montri.
-Lasta "politiko"kun prezoj de hoteloj en Bjalistoko certe malkuragxigos restin-
tajn partopreni en la kongreso. Pro tio faras ne nur "vulpan servon" al Bjalistoko, sed al Esperanto kaj al si mem.Ne faru kongresoj por nobeluloj sed por popolo.
Kial ankaux ne protesti en Brukselo, ke oni ignoras la civitan retan pridemandon, kie prekaux en cxiuj landon proponoj de esperanto estas en unuaj vicoj kaj ili estos ignorataj?
UEA devus ankau agi kaj ne nur ofici.Al cxiuj landoj oni devus jam antaux du jaroj proponi honorigon de d-ro Zamenhof, aux de Ivo Lappena... Cxu iu faros estas alia afero, sed certe iu povus eldoni porokazan p.m.
Pridemandu la anojn se vi mem ne havas ideojn.Kritiko estas progreso, se gxi estas konstrua.Tial ne timu, pripensu, agu, ecx se unua pasxo ne sukcesas tuj.
La infano ankaux kelkfoje falas cxe la lerrn irado.
Cxu ne estus bone dum la U Kongreso trairi kelkaj stratojn kun flagoj de partoprenantaj nacioj? ecx kun kelkaj surskriboj? Tiam ne okazus kiel en Roterdamo, laux pridemando, neniu preskaux sciis pri okazanta kongreso.
Estas plej granda tempo eliri el kluboj, oficejoj sur straton!
Ecx se io ne tiel sukcesos faros reklamon.Pli bone estas ion ne tro bone fari ol nenion.
Lu
Lu diras:
2009-03-24 09:09
Tiun demandon metis dumviva membro de UEA. Eble ĉi-teme estas interesa lia prezento sur http://www.esperantoland.org/forum/viewtopic.php?t=1332 , kun iom da diskuto.
Esperantst
Esperantst diras:
2009-03-24 22:42
La problemo estas plurflanka. Pensante pri novaj kategorioj oni devas nepre atenti ke tio ne povas kosti tro da mono, ĉar en tiu momento estus malpli da mono por pagi la servojn. Se oni do enkondukus membrokategorion por malriĉaj pensiuloj subite mankus mono en la kaso. Mi opinias ke ĝenerale la averaĝa Esperantisto estas tro avara. La Esperanto-mondo aspektus tute alimaniere se meze ĉiu Esperantisto donacus 300 EUR por la Esperanto-agado. Rilate al UEA mi proponis du novajn kategoriojn (Reta Membreco Versio A kaj B). La versio A ofertus nur retbultenon kaj la kostoj egalus al MG (nur en B-landoj la tarifo estu malpli alta = 1 EUR). Tiu versio estus neŭtrala aŭ eĉ profitdona al la buĝeto de UEA, ĉar oni ŝparus la dissendadon de la Gvidlibro. La alia versio de la Reta Membreco (Versio B) celus personojn kiuj ĉefe volus subteni agadojn por Esperanto. La homoj ankaŭ nur ricevus retbultenon (eble aldone la retan jarlibron aŭ la retan revuon), sed 50 % de la enspezoj financus rekte agadon, do la fondaĵojn Afriko, Ameriko, Azio kaj Junularo. La kostoj por tiu kategorio egalu al la kostoj de MA aŭ MJ. Ankaŭ tiu versio estus neŭtrale por la buĝeto, ĉar oni ŝparus la kostojn por la revuo kaj por la jarlibro (preso kaj dissendo). Oni tamen havus novajn rimedojn por vera agado, kiu ankaŭ donus prestiĝon al UEA (kreo de informmaterialo; instruvojaĝoj ktp.). Do la enkonduko de tiaj novaj kategorioj por UEA signifus neniun riskon, sed kaŭzus pli da membroj kaj pli da mono por agado.
Esperantoluna
Esperantoluna diras:
2009-03-25 05:54
Estimata s-ro Schäfer,
mi komprenas, ke ankaux por agi oni bezonas monon kaj 300 eurojn , kvankam mi estas malricxa pensiulo, mi volonte donacus, se mi estus kontenta pri agado.La mono kusxas ofte sur "strato".
Dum lasta kongreso oni povis vendi multajn porokazaj pm, despli se estus porokaza posxtsxtampo! Ankaux kiel jubilato devas klopodi kaj gxuste tiun okazon tute uzi.Se cxiam pli malmutaj devas pagi por subteni UEA, tiam post kelkaj jaroj mortos nia 100 jarulo.
Alie aspektas se UEA reprezentas multajn anojn tiam estos pli serioze traktata.Kiel mi skribis, ili arangxu kongresojn por amaso, se ili volas havi pli da popolo.Ofte sxajnas al mi, ke ili tion ne volas.
La statistiko estas tre tre grava,cxar cxiu interesulo tuj konkludas, cxu indas okupigxi pri esperanto, cxu esperanto progresas ktp.
Mi mem estas fervora kolektanto kaj eldonas monate cxirkaux 25o euroj, kaj tamen mi donacis al Herzberg por sxildoj, kaj certe farigxos tie subtenanta ano, cxar ili tie vere agas sindone, sincere kaj senburokrate.
Niko
Niko diras:
2009-03-25 14:35
Mi kredas, ke se UEA kreus tre malmultekostan kategorion por retmembroj, oni povus varbi multege pli da homoj kaj tiel entuziasmigi kaj plivigligi la tutan organizaĵon. Kompreneble mono restus grava zorgo, sed nova membroamaso neniel malhelpus.
Lu
Lu diras:
2009-03-27 20:03
Tabelon, kiu prezentas la individuan membraron de UEA laŭ landoj por la jaroj 1996 ĝis 2003, eblas rigardi ĉe http://eo.wikipedia.org/wiki/Membronombroj_de_UEA . Do oni povas vidi, en kiuj landoj okazis aparte forta falo de la membronombroj kaj kie malpli.
pistike65
pistike65 diras:
2009-03-29 07:44
El la komitata listo, http://groups.yahoo.com/group/komitato-de-uea/message/4332:

"Mi restas konvinkita, ke falo de la membronombro estas neevitebla sen signifa reformo de la kotiza strukturo por preni en konsideron la fakton, ke homoj chiam malpli entuziasme alighas al tradiciaj membroorganizajhoj.
Ech se okazus tiaj reformoj, kaj ech se poste sekvus kresko de la membronombro, estas tre dubige, ke okazus kresko de la sumo enspezata per membrokotizoj.
Sekve, estas ege grave, ke UEA trovu alternativajn enspezofluojn -- per vendo de varoj, livero de servoj, organizado de aranghoj, utiligo de retaj rimedoj, k.s.
Por atingi tion, ghi devas fari du aferojn:
1. reformi sian komuniksistemon, plivastigante kaj maksimumigante la nombron de esperantistoj, kun kiuj ghi havas kontakton, char tiu esperantistaro estas la merkato, che kiu ghi povas vendi siajn varojn kaj servojn.
2. pli bone organizi sin por utiligi la servojn de volontuloj, char ghi ne havas la rimedojn por elspezi pli da mono je salajroj. Ion ghi jam faras; ghi devas fari pli. Estus ja bele se oni organizus kunsidon pri chio chi en Bjalistoko! Kore, Humphrey Humphrey Tonkin"

Amike peras
Istvan Ertl
DiLeMo
DiLeMo diras:
2009-07-07 14:09
La sekvanta artikolo estis celita al publikigo en "Esperanto" kiu tamen malakceptis ghin.

UEA kaj la membraro
MORTU FONDAĴO CANUTO

En 2008 UEA registris la plej malgrandan nombron de individuaj membroj (IM) post la Dua Mondmilito: 5702. (Revuo “Esperanto”, aprilo 2009)

La lastatempa valora polemiko en ĉi tiu revuo pri la membronombro de UEA lasis min kun la malfeliĉa impreso ke – malgraŭ diversaj analizoj de pluraj tre eminentaj kontribuantoj kaj malgraŭ multe da baraktado – neniu sukcesis proponi konkretan solvon. La simpla vero estas ke multa cerbumado ekde la analizo de la Estraro en 1999 (al kiu Ulrich Lins aludas en sia artikolo en majo 2008) tra la artikoloj en novembro 2008 de Renato Corsetti kaj Barbara Pietrzak, en decembro 2008 de Humphrey Tonkin, en januaro 2009 de Osmo Buller kaj en aprilo 2009 tri pliaj kontribuoj de Corsetti, Johano Petik kaj Peter Weide, ĉefe substrekis la malĝojigan statistikon ke UEA nur unu fojon superis eĉ 8000 individuajn membrojn kaj nun frontas eblan konstantan perdon de membroj.

Estas multaj kialoj de la bezono altigi la membronombron kaj ĉiu unuopa esperantisto verŝajne havas sian propran opinion ĉi-rilate. Supozeble nur tiuj, kiuj deziras esti membroj en eliteca asocio, neos tiun bezonon. Tamen, UEA estas, bedaŭrinde, vole-nevole, eliteca organizaĵo.

Esperanto naskiĝis en Eŭropo kaj estas tute nature ke la komenca historio temas plejparte pri eŭropcentrismo. UEA, fondita de sviso en la kerno de okcidenta eŭropo, ĉefe rigardis sian umbilikon kaj dum 60 jaroj organizis preskaŭ ĉiujn Universalajn Kongresojn en Eŭropo. La escepto en Tokio en 1965 estis ripetita nur 16 jarojn poste en Brazilio. Ekde tiam tiaj esceptoj fariĝis multe pli oftaj, sed la leciono de tiuj ekstereŭropaj demarŝoj ankoraŭ ne enradikiĝis.

Kiam la UK okazis en Brazilio en 1981 – t.e. la unuan fojon ekster Eŭropo en relative nepagipova lando – amasego da brazilanoj aliĝis al UEA ĉar il rajtis pagi per sia propra valuto (kiel okazis plej lastatempe en Jokohamo). Estis ŝoke konstati kiom da homoj en Brazilo konformis al “esperantistoj kiuj arde deziras esti membroj de UEA... Sed tiuj esperantistoj loĝas en landoj kie la vivkondiĉoj ne permesas al ili pagi la kotizon por nia internacia rondo, kie tamen la movado kreskas malgraŭ iliaj financaj malebloj” (mi citas la vortojn de Loes Demmendaal, februaro 2009).

Jam de jardekoj UEA scias pri la problemo de nepagipovaj landoj kaj tial kreis Fondaĵon Canuto por subvencii kelkajn meritplenajn esperantistojn en nepagipovaj landoj kaj tiel altigi la membronombron. Sed tio estas nur guto en la oceano de potencialaj membroj en tiu enorma parto de la mondo kiu estas la tiel nomitaj Dua kaj Tria Mondoj. La esperantistoj en tiuj mondpartoj ne povas veni al UEA.

Sed UEA povas iri al ili.

Ĉiam ŝajnis al mi absurda – hodiaŭ eĉ pli – ke UEA daŭre vivtenas la ekonomian baron al membriĝo per sia restado en unuamonda lando. Kio, kia, kiu estas la pravigo de ĉefsidejo en Svislando, Anglio, Nederlando, kies unuamonda kosto devas esti pagita de la kotizoj, interalie, de esperantistoj en triamondaj landoj? Se la situacio estus renversita kaj UEA estus en triamonda lando, la kotizo por triamondanoj estus pagebla, kio altigus la membronombron, kaj por alilandanoj ĝi estus tiom malaltekosta ke multaj pliaj membroj aliĝus, precipe tiuj kiuj simple volas subteni la movadon. Ĉi tiun vidpunkton subtenas la artikolo de Buller: “Al la mondo de UEA frapadas aktivaj esperantistoj en la Tria Mondo kaj petegas pri ‘kanutigo’”.

Laŭ mia propono, Fondaĵo Canuto povos trankvile morti.

Kiuj kontraŭstaros ĉi tiun proponon?

Unue, antaŭvideble, la nuna oficistaro. Internaciaj kompanioj konstante faras tiajn translokojn pro ekonomiaj kialoj kaj ĉiam estas la bezono kompensi la maldungitojn. Kelkaj devas suferi por la bono de la plimulto.

Due, kelkaj asertas ke havi ĉefsidejon en Eŭropo donas prestiĝon al UEA. Miaopinie, la nuna ĉefsidejo nek donas prestiĝon nek ŝparas monon. UEA jam establis centrojn en gravaj urboj kiaj Bruselo kaj Novjorko kaj sendube devus dediĉi pli da mono al pliaj tiaj centroj – mono kiu eventuale estus havebla kun pli da membroj kaj malpli da kostoj.

Mi rimarkas ke eks-prezidanto Corsetti, laŭ kontribuo al la retejo de UEA-membroj, jam faris similan proponon antaŭ multaj jaroj sed nun ŝajne konsideras ĝin fantazia.

Kiuj estas la avantaĝoj de mia propono?

Unue, rigardu la ciferojn. Laŭ la plej aktuala spezokonto, tiu de 2008, la eroj pri salajroj, Centra Oficejo kaj Oficeja Domo sumis 71% de ĉiuj kostoj, kresko de 4% rilate la rezulton de 2007. Kotizoj pagis nur 53.27% de la kostoj, malkresketo rilate la rezulton de 2007. Antaŭvideble oni povus redukti la tri cititajn erojn al unu triono de ĉiuj kostoj en triamonda ĉefsidejo. Laŭ mia supra rezonado, la kotizoj kreskus kun kreskanta membronombro.

Due, konsideru la propagandan valoron de kreskanta membronombro. Mi supozas ke pli/malpli ĉiu esperantisto devis oftege respondi al la demandoj “Kiom da esperantistoj estas en la mondo?” kaj “Ĉu la movado kreskas?” Kompreneble, estas ege malfacile respondi precize al la unua demando malgraŭ la lastatempa analizo de Lu Wunsch-Rolshoven, sed povus esti pli facile respondi se vere tutmonda membreco de UEA pli proporcie spegulus la esperantistan “diasporon”; se la membreco de UEA kreskus anstataŭ fali, la respondo al la dua demando estus multe malpli embarasa.

Trie, UEA ĉesus esti eliteca asocio. Tonkin rezonis en la supre citita artikolo ke “necesas transformi la asocion el membroserva al celoserva organizaĵo”. Mia propono povas ŝajni hereza al kelkaj, sed mi kredas ke ĝi kreos pli bonan ŝancon atingi tiun celon. Propagandado pri Esperanto ne bezonas prestiĝan cefsidejon tiom kiom dediĉitajn, kompetentajn homojn kun bonaj komunikiloj kiuj nun estas je la dispono, kredeble, de la granda plimulto de nia aktiva membraro.

Fine, mi turnas min al la demando pri la plej oportuna lando por gastigi nian administran sidejon. Estas klare ke la interreto, kiu parte minacas la pluan ekzistadon de UEA pro la kialoj listigitaj, interalie, en la supre citita artikolo de Weide, devas esti ekspluata ĝismaksimume, kaj tial la nova sidejo devas esti en lando kun bonaj interretaj ligoj. Ĝi devas esti lando kie abundas inteligentaj, bone edukitaj homoj, sed kie la vivkostoj estas (relative al la cetera mondo) malaltaj.

Unu lando konstante venas en mian menson. Hazarde ĝi estas la lando de la Prezidanto de UEA.
Esperantoluna
Esperantoluna diras:
2009-07-07 19:52
Se iu vere deziras sukceson devas esti dankema pro cxiu konstrua kritiko kaj mi opinias, ke tiu lasta kaj ankaux miaj antauxaj ne estas malicaj, satiraj cxu groteskaj ili estas vere konstruaj . Ili venas de multjaraj esperantistoj, kiuj kun veo observas la situacion de multaj jaroj kaj ofte cerbumis kaj malsamis pro la faktoj.

S-ano Li-Le-Mo gxenerale pravas kaj tiun temon oni ne devas timi sed senprokraste pridiskiti gxin serioze. Kiu malakceptis lin publikigi devas serioze pripensi, cxu li/ili volas diskonigi esperanton aux cxu nur volas "regi".

Simpla ekonomisto povus la kostojn trakalkuli kaj doni por diskuto.Eble iu timas, ke devos porti pli malmultekostan kronon? Kiu ne kuragxas nenion atingas.La mondo sxangxigxas kaj ni devas cxiam asimiligxi, sercxi sencxese novajn vojojn. Iam suficxis rajdi cxevale, "telefonis per tam-tam" cxu fumo...