Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2009 / UEA promesas pli da servoj por la sama prezo

UEA promesas pli da servoj por la sama prezo

de Redakcio Laste modifita: 2009-09-28 21:38
Ekde 2010 la oficiala organo de UEA, la revuo "Esperanto", estos legebla rete kontraŭ malpli alta pago, informas la Centra Oficejo de UEA. Krome la membrorabato ĉe la libroservo estos ampleksigita.

Fine de aŭgusto ĉi-jare Universala Esperanto-Asocio havis 5.604 individuajn membrojn. La jarfina nombro kredeble iom superos la sumon 5.702, atingitan en 2008. Tamen la membrokvanto daŭre restos klare sub la magia nombro 6.000. La novaj servoj kaj rabatoj strebas turni la kvanton de membroj al nova kresko.

Jam ekde 2004 la Membroj-Abonantoj, Dumvivaj Membroj kaj Honoraj Membroj povas legi la revuon de UEA rete samtage, kiam la redaktoro transdonas ĝin al la presejo, sed ekde 2010 sufiĉos pagi la kotizon de Membro kun Jarlibro, t.e. 24 EUR aŭ, en t.n. B-landoj, 12 EUR, por ĝui tiun eblecon. La kotizo de Membro-Abonanto kostas respektive 60 kaj 30 EUR.

La MJ-membroj ricevos ankaŭ la Jarlibron, sed antaŭ ĝia apero la Centra Oficejo sendos al ili mesaĝon kun la peto, ke tiuj, kiuj ne bezonas paperan Jarlibron, sciigu tion al la CO. Ili ja povas ĉiukaze konsulti la informojn pri delegitoj kaj la ceteran enhavon de la Jarrlibro ankaŭ rete.

Ankaŭ la plej malmultekosta membrokategorio de UEA, Membro kun Gvidlibro, ricevos novan servon en 2010, retan novaĵbultenon, kiu aperos ĉiumonate. La MG-kotizo kostas 10 EUR por A-landoj kaj 5 EUR por B-landoj.

Jam de longe la individuaj membroj rajtas 2-foje jare mendi librojn kaj aliajn varojn ĉe la Libroservo de UEA kun rabato de 10%. Ekde nun la Membroj-Abonantoj, Dumvivaj Membroj kaj Honoraj Membroj ricevas la rabaton ĉiufoje, kiam ili mendas. La limo de 2 mendoj restas nur por la kategorioj MJ kaj MG. Ĉar la MJ-membroj povos legi la revuon rete, ili havos aliron ankaŭ al la rubriko "Laste aperis". Ankaŭ la Membroj kun Gvidlibro ricevos ĝin kiel parton de sia monata novaĵbulteno.

Informojn pri novaj varoj en la Libroservo povas senpage ricevi ĉiu ajn, ankaŭ ne-membro, abonante ilin en la reta katalogo. Senpagaj por ĉiuj estas ankaŭ la Gazetaraĵ Komunikoj de UEA.

Laŭ gazetara komuiniko de UEA kaj aliaj informoj

arkivita en:
Dieter
Dieter diras:
2010-03-26 12:17
Mi ege miras. ke UEA ne proponas al siaj membroj retan komunikadon.
En la jarlibro ja estas skribitaj la retadresoj. Sed neniam mi ricevis inviton al komunikado.