Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2009 / Tertremo en Italio nuligis Esperanto-aranĝon

Tertremo en Italio nuligis Esperanto-aranĝon

de Redakcio Laste modifita: 2009-04-10 16:42
La granda tertremo okazinta en Italio la 6-an de aprilo mortigis pli ol 200 homojn kaj detruis milojn da loĝejoj. Grandaj tendaroj estas starigataj por pli ol 14.000 senhejmuloj. Ankaŭ la ejo de la ĉi-jara Internacia Junulara Festivalo de Itala Esperanto-Junularo estas bezonata por loĝigi senhejmulojn, kaj la IJF lastmomente estis nuligita.

Pluraj malpli grandaj tremetoj trafis la regionon ĉirkaŭ la urbo L'Aquila en la regiono Abruco (Abruzzo) en centra Italio jam dum la semajnfino, sed oni ne atendis, ke sekvos la grandega tertremo, kiu fine okazis je la tria mateno lunde, la 6-an de aprilo.

La tertremo daŭris pli ol 20 sekundojn kaj sentiĝis je granda distanco, sed plej forte estis detruita la regiono ĉirkaŭ L'Aquila. Oni tuj raportis, ke 150 personoj pereis kaj eble 70.000 perdis sian loĝejon. Pli ol 1.500 estis vunditaj. La ciferoj pri la kvanto de pereintoj poste altiĝis ĝis super 230, sed miloj da savlaboristoj ankaŭ sukcesis elfosi pli ol 150 homojn vivaj de sub kolapsintaj domoj.

Ĉiuj taŭgaj ejoj en la proksima regiono estas nun bezonataj por provizora loĝigo de la homoj, kiuj perdis siajn hejmojn. Por tiu celo estos uzata ankaŭ Casa Maria Immacolata, la iama somera loĝejo de la loka episkopo en la marborda urbo Giulianova, kie devis okazi la ĉi-jara Internacia Junulara Festivalo de Itala Esperanto-Federacio. Tial la festivalo estis lastmomente nuligita.

- Ni invitas ĉiujn, se eblas, ne komenci sian vojaĝon al Giulianova. IJF-teamo estas ĉiukaze surloke por bonvenigi kaj helpi tiujn, kiuj jam ekvojaĝis antaŭ tiu ĉi sciigo, skribis Francesco Amerio en mesaĝo dissendita nome de la teamo de la IJF la 7-an de aprilo.

La Internacia Junulara Festivalo (IJF) estas ĉiujara aranĝo, kiu okazas regule ekde 1977, en ĉiam malsama Italia urbo, dum la paskaj lernejaj ferioj. Ĝi kutime havas centon da partoprenantoj. La plej granda (kun 325 partoprenantoj) estis la 24-a IJF, okazinta en 2000 en Cavallino. Por la ĉi-jara, nun nuligita IJF jam aliĝis pli ol 75 personoj.

arkivita en:
Niko
Niko diras:
2009-04-09 05:45
Tiel bedaŭrinda afero, ne tro por la esperantistoj, sed ege por la afliktitoj.
gunnargallmo
gunnargallmo diras:
2009-04-09 16:33
Des pli bone se esperantistoj povas helpi ilin.

Esperantokulturo tamen postvivos, espereble, malgraŭ la vortoj kiujn mi antaŭnelonge aŭdis en la sveda radio de la nuna sveda parlamentanto, kaj kandidato al la EU-parlamento en la venonta elekto, Hans Wallmark:

"Eŭropo post dek jaroj estos retrovinta sian kosmopolitan sintenon. La kompreno pri la ĉarmo kaj forto en la eblo renkonti aliajn kulturojn, tradiciojn kaj religiojn kaj sincere voli lerni pli kaj kompreni sen rezigni pri propraĵojn. La idealo ne estas konstruita esperanto-kulturo, kie la artefarita anstataŭas la malnovan kaj alkutimigitan."

Notu la lastan frazon! Mi debatis la citaĵon en mia nacilingva blogo Esperanto med omnejd ("Esperanto kun ĉirkaŭaĵoj"), http://metrobloggen.se/esperanto
chielismo
chielismo diras:
2009-04-09 16:43
Kiel china esperantisto mi kondolencas al la mortinto okaze de la itala tertremo! De la infaneco mi scias ke la tertremo estas terura, ĉar en mia hejmloko okazis plej granda tertremo 11-grada por la tuta homaro en 1756, ke mortis milion homoj. Ĝis nun la ruino estas klare vedebla. Mi ideas, ĉu iam ni fondos momenton por la milion mortintoj?