Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2009 / TEJO ricevis novan estraron

TEJO ricevis novan estraron

de Redakcio Laste modifita: 2009-07-23 10:20
Kun partopreno de pli ol 300 kongresanoj disvolviĝas en en la ĉeĥa urbo Liberec la 65-a Internacia Junulara Kongreso, pri kiu intertempe raportis en sia novaĵelsendo ankaŭ la germana televido ARD.

Dum IJK kunsidas ankaŭ la Komitato de TEJO, kiu jam traktis la plej gravan punkton de sia tagordo, la elekton de nova Estraro por la dujara periodo 2009-2011. Kiel prezidanto estis reelektita Gregor Hinker el Aŭstrio.

Paulína Kožuchová el Slovakio fariĝis ĝenerala sekretario kaj Sergeo Tyrin el Israelo kasisto. Saŝa Kovjazina el Ukrainio respondecos pri informado, Łukaŝ Żebrowski el Pollando pri IJK kaj kongresoj, kaj Irmina Szustak el Pollando pri landa agado.

Kvar el la ses estraranoj estas novaj; nur Hinker kaj Tyrin oficis ankaŭ en la antaŭa periodo. Krome la Komitato elektis Marek Blahuŝ el Ĉeĥio kiel komisiiton pri reta agado.

Gazetara komuniko de UEA

arkivita en: