Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2009 / Asocio de esperantistaj ĵurnalistoj registrita en Litovio

Asocio de esperantistaj ĵurnalistoj registrita en Litovio

de Redakcio Laste modifita: 2009-01-25 19:23
Post longa klopodado en la fino de decembro 2008 Tutmonda Esperantista Ĵurnalista Asocio estis oficiale registrita en Litovio. TEĴA estas la unua internacia organizaĵo, kiu havas sian ĉefsidejon en Litovio. Tiu specifaĵo prokrastis la registradon, ĉar ĝis nun ekzistis precedencoj nur pri registrado de filioj de jam jure ekzistantaj internaciaj organizaĵoj kun ĉefsidejo aliloke.

Plia kaŭzo de la prokrasto estis problemo pri jura adreso de la asocio. La efektiva sidejo de TEĴA en la oficejo de Litova Esperanto-Asocio en Vilno ne estis akceptita, ĉar daŭras jura proceso pri disputo rilata al la posedo de la ejo. Grava municipa oficisto opinias, ke la ejo estis donita al LEA nur por provizora uzo, kaj ke ĝi devas esti liberigita.

Kvankam Litova Esperanto-Asocio gajnis la proceson en la unua instanco, la sekva instanco nuligis la decidon, kaj la fina decido povas ankoraŭ longe daŭri. Tial oni unue provis uzi la adreson de la sidejo de LEA en Kaunas, sed montriĝis, ke tiu ejo pro financaj kaŭzoj formale estas posedata de la municipo, kaj ankaŭ ĝin sekve ne eblas uzi kiel juran sidejon de TEĴA. Fine oni trovis taŭgan formalan juran adreson ĉe alia oficejo en Vilno.

Poste montriĝis necese havigi al notario kopiojn de la pasportoj de ĉiuj fondantaj estraranoj. Fine la 18-an de decembro la Ŝtata registra centro de Litovio enigis en la Registron de juraj personoj Tutmondan Esperantistan Ĵurnalistan Asocion kaj donis al ĝi la entreprenan kodon 302290854. La atestilo pri la registriĝo estis transdonita al TEĴA la 22-an de decembro.

Helpe de tiu atestilo TEĴA nun povas mendi oficialan stampilon, helpe de la stampilo malfermi bankkonton, kaj poste jam eblos produkti la planatajn membrokartojn.

Laŭ la prognozo de la sekretario la membrokvanto de TEĴA devis ĝis la jarŝanĝo atingi triciferan numeron, sed tiu prognozo ne plene realiĝis. TEĴA nun unuigas entute 95 ĵurnalistojn el 38 landoj.

Laŭ la retejo de TEĴA

arkivita en: