Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2009 / Strategio por Esperanto: superruzi, ne ataki

Strategio por Esperanto: superruzi, ne ataki

de Redakcio Laste modifita: 2009-02-01 20:59
Dek ses nudaj belulinoj ornamitaj per Esperanto-insignoj pli facile atingos la frontpaĝojn de la monda gazetaro ol la dek ses reguloj, skribas H.-Georg Macioszek en sia artikolo pri nova strategio por informado pri Esperanto. Laŭ li, necesas uzi spektaklajn metodojn por superruzi la mondon kaj diskonigi la ekziston de Esperanto. "Greenpeace uzis ĉi-tiun metodon grandskale. Per sensaciaj kampanjoj la organizaĵo ĉiam denove sukcesis furori frontpaĝe en la gazetoj kaj finfine famiĝis mondvaste", li asertas.

Ekde cent jaroj la esperantistoj prezentas al la mondo sian savmesaĝon kaj precize samlonge la mondo montriĝas obstina kaj malkomprenema. Kiu volas ŝanĝi la mondon kaj - kiel la Esperantistoj - precipe sin apogas sur raciaj argumentoj pri utilo kaj avantaĝo, iras vojon ŝtonplenan. La kialo troviĝas en eldiro de Nietzsche: "La homo estas nur mezkvalita egoisto. Liaj preferoj, kutimoj kaj sentoj pli gravas al li ol lia avantaĝo".

Antaŭ ĉio en la okcidenta pensado oni tradicie renkontas la konvinkon, ke la homo estas racia estaĵo, kiu sobre kaj senpasie kalkulas siajn decidojn lau ŝancoj kaj malavantaĝoj. Eĉ ripetataj kontraŭpruvoj sperteblaj antaŭ kortumoj, en la politiko, en negocado kaj en la akademia vivo ne sukcesas ŝanceligi tiun ĉi konvinkon.

Kiu propagandas ideon per raciaj argumentoj, renkontas i.a. jenajn obstaklojn:

  • Por ĉiu argumento ekzistas kontraŭargumento. Kiom ofte vi en diskuto sukcesis silentigi vian oponanton per brila argumento? Kiom ofte vi mem cedis al la supereco de via oponanto kaj kapitulacis?
  • Oni povas devigi neniun akcepti argumenton. En diskutoj kaj intertraktoj ni dependas de la honesteco kaj bonkoreco de niaj kontraŭuloj. Imagu kiom senhelpa vi estas, kiam iu reagas al brilega ideo via per "mi ne konvinkiĝis".
  • Nur malmultaj homoj volonte malvenkas en intelektaj debatoj. Ju pli bonaj estas viaj argumentoj, des pli ĉagreneta eble fariĝos via kundiskutanto. Fakte li ja scias, ke neniu admiras malvenkintojn, kaj sekve li prave hezitas koncedi, ke ĉi-kaze liaj intelektaj kapabloj ne sufiĉas.

Multaj homoj laŭ sia naturo montriĝas rezistemaj kontraŭ faktoj, kiuj ne akordiĝas kun ilia mondkoncepto. Ili ne intence ignoras tiujn realaĵojn, sed ilin fakte tute ne perceptas. Jen utila mekanismo, kiu protektas nin, ke ne ĉiam denove ni devu ŝanĝi nian orientiĝon, kiam aperas novaj faktoj.

Se do iu deklaras, ke Esperanto povus tute ne funkcii, li per argumento apenaŭ estos konvinkebla. Kiam ekzemple oni invitas lin al Esperantkluba vespero, li eble konstatos: "Mi scias, ke la lingvo ne funkcias, kial mi do disipu mian tempon?"

Same kiel persono en stato de paniko ne trankviligeblas per la postulo "ne paniku", tiel ankaŭ iu, kies penskapablo perdiĝis, ne estas influebla per racia argumento, ĉar tiucele li ja bezonus sian penskapablon.

Ni ne decidas racie, ĉu ni volas agi racie. Ekzistas instanco antaŭ la racieco, kiu decidas pri la apliko de la racieco. La germana filozofo Arthur Schopenhauer priskribis tiun fenomenon jene: "Kion malakceptas la koro, tion la racio ne aprobas."

Nuntempe milionoj da homoj ne sentas kiel diskriminacion, ke ili dum jaroj penadas lernante la anglan, dum al angloj kaj usonanoj tiu ĉi investo de tempo, peno kaj mono restas ŝparita. Same ekzistas apenaŭ iu problemkonscio pri la fakto, ke la plej erudicia ruso, ĉino aŭ franco - kvankam bone posedanta la anglan - perdas ĉiun diskuton kun la plej malsaĝa anglo, se en la diskuto aplikatas la angla.

Kiom ajn da avantaĝoj Esperanto posedas: kie dominas sentoj, konvinkoj kaj kutimoj, tie argumentoj nur marĝene efikas.

Ĉe tiom da obstakloj ne estas mirige, ke la fina venko ankoraŭ ne sin montris. Mirigas male, ke la lingvo malgraŭ tiuj kontraŭaj cirkonstancoj tenis sian pozicion dum 120 jaroj.

Estas antaŭ ĉio la merito de UEA kaj de multaj engaĝitaj Esperantistoj el la tuta mondo. Per sia strategio de racia argumentado ili tamen atingis igi sian lingvon la plej sukcesplena planlingvo de ĉiuj epokoj. Sekve estas respektinde kaj tute ne malprudente ankaŭ estonte sekvi tiun ĉi strategion. Ĝi celas esti sur posteno, kiam la koro de la homoj permesos al la racio akcepti argumentojn.

La momenton por tiu ŝanĝiĝo determinas la spirito de la epoko, kaprica fenomeno, kiun oni povas rekoni kaj utiligi, sed nur malfacile elvoki kaj apenaŭ influi. Ronald Reagan trifoje klopodis fariĝi prezidento. Li ĉiam propagandis la samajn konvinkojn kaj proponojn. Dufoje li restis sensukcesa. La trian fojon la spirito de la epoko staris je lia flanko. Tiun fojon la homoj diris: "Finfine iu proponas la ĝustajn ideojn!"

Kiam oni ne sukcesas influi la spiriton de la epoko, oni tamen kapablas konatigi la propran ideon publike. Kiu, malsame al Coca Cola, ne disponas pri centoj da milionoj de dolaroj, tiu utiligu la publikajn komunikilojn. Ties labormaniero sekvas simplan regulon: la plej spektakla novaĵo gajnas la prioritaton.

Al la kategorio de la spektakleco ne apartenas 16 gramatikaj reguloj, sed pli verŝajne 16 belulinoj vestitaj nur per Esperanto-insignoj, penantaj dum aŭdienco proksimiĝi al la prezidento de iu lando. Greenpeace uzis ĉi tiun metodon grandskale. Per sensaciaj kampanjoj la organizaĵo ĉiam denove sukcesis furori frontpaĝe en la gazetoj kaj finfine famiĝis mondvaste.

Oni povus metode agi tiel: ekde nun "spektaklaj publikaj aktivecoj" fariĝu fiksa programero en ĉiu UK. Ĉiuj kongresanoj estas invitataj laborgrupe aŭ individue proponi siajn ideojn. La ĉiujara junularkongreso estus aparte taŭga, ĉar la vivosperto ankoraŭ ne sufokis la kreemon de la gejunuloj. Elstaraj proponoj estu premiitaj.

Kiam la ideoj estas realigataj, rajtas aperi nur la vorto "Esperanto", neniel samtempe kompendio por lingvostudado. La publiko fariĝu scivolema, sed ne estu nepetinte instruata. Tro intensa varbado estigas nur kontraŭreagon. Kiu en restoracio babilas kun amiko en Esperanto kaj estas demandata de najbara tablo pri la parolata lingvo, pli efike servas al nia ideo ol homo, kiu nepetite altrudas sian savmesaĝon al aliuloj.

Miaj propraj klopodoj misii miajn amikojn kaj konatojn instruis al mi modestecon. Neniu dankis al mi, ke mi volis helpi lin al pli bona vivo.

Ĉagrene por la Esperantistoj: la mondo sentas sin grandioza anstataŭ mizera. Tial la Esperantistoj taŭzas al si la harojn kaj eĉ pli pasie gloras la avantaĝojn de sia lingvo, same kiel turisto eksterlande parolas pli laŭte, kiam la enlandanoj ne komprenas lian lingvon.

Antaŭ ol Esperanto povos sukcesi, ĝi devas esti konata. Ĉu ne, diable, dekmiloj da Esperantistoj devus kapabli laborigi la publikajn komunikilojn por si kaj tiel superruzi la mondon?

Iun tagon la spririto de la epoko aliĝos niaflanken, la digoj krevos kaj la homoj indigniĝos: "Kial neniam iu ajn menciis Esperanton?" Kaj tiam ni triumfos, espereble mallaŭte.

H.-Georg Macioszek

(Elgermanigis Horst Vogt)





arkivita en:
pistike65
pistike65 diras:
2009-01-29 22:02
Kie estas la dek ses nudaj belulinoj?

Masklisme, amike
Istvan Ertl
Esperantoluna
Esperantoluna diras:
2009-01-30 08:02
S-ro Macioszek certagrade pravas, sed tiuj ideoj ne mankas kaj ne estas novaj.
li pravas, ke ni ne atraktive prezentas esperanton al publiko, ni preskaux hezitas fari tion publike, ke ni ne estu priridata, mi ne volas diri primokata.
Tamen vere, ni devas eliri de nia salono de nia senfifa diskutejo sur straton, por montri al la aliaj, ke ni vivas kaj povas gxoji pli ol sole hejme cxe televidilo.
Pro tio mi proponis al LKK,ke ni organizu marsxon kun naciaj flagoj tra la bjalistokaj stratoj.Gxuste tiu bildo,imagu ca 70 naciaj flagoj miksitaj kun sloganoj kaj esperanto flagoj, donus ne nur fierecon kaj kuragxon al la esperantistaro, sed donus al la lokaj logxantoj neforgeseblan travivajxon.Certe multaj estus entuziazmigitaj.
Mi tion proponis, kiam mi auxdis, ke en Roterdamo preskaux neniu logxanto ion auxdis pri okazata e-kongreso.
Fakto estas, ke esperanto travivis multajn malpermesojn ecx malliberejon cxu siberiajn vizitojn kaj tio faris nin atentemajn, hezitajn ne dirite timemajn.
Tamen nun europo kaj la mondo bezonas nin kaj estas gxusta tempo por ekagi kuragxe.
Mi gxojas, ke en Herzberg-esperantourbo tion oni komprenis kaj gxuste tie vi povas festi la germanan kaj europan kongreso vere kun la tuta urbo ne nur en la salono, sed sur la strato. Mi tamen estas certa, ke ankaux en Bjalistoko oni festos kun la tuta urbo.
axel584
axel584 diras:
2009-01-30 09:36
Farbskatol' disponas kelkajn spurojn da ideoj por efike varbi por esperanto :
http://farbskatol.net/dotclear/index.php?2008/12/17/120-kiel-varbi-por-esperanto

Bonan spektadon,

Axel
jens_s_larsen
jens_s_larsen diras:
2009-01-30 11:30
Interesega artikolo. Mi ŝatus komenti la kernan parton:

> Kiu propagandas ideon per raciaj argumentoj,
> renkontas i.a. jenajn obstaklojn:

"Propagando per racio" ŝajnas esti kontraŭdiro en si mem. Per racio oni nur informas, por reklami, propagandi kaj varbi necesas io pli.

> * Por ĉiu argumento ekzistas kontraŭargumento. Kiom
> ofte vi en diskuto sukcesis silentigi vian oponanton
> per brila argumento?

Al mi tio fakte estas tre kutima sperto. Tiel estas ne nur ĉar mi preferas diskuti aferojn pri kiuj mi antaŭe klerigis min, sed ankaŭ ĉar mi rigardas diskutadon ne tiom kiel batalon, sed pli ĝuste kiel plukleriĝejon.

> Kiom ofte vi mem cedis al la supereco de via oponanto

De tempo al tempo.

> kaj kapitulacis?

Unufoje. Kutime mi modifas mian pozicion dum la diskutado kaj aliĝas al la superulo antaŭ ol esprimi kapitulacon. Kapitulacon oni tamen ne evitas, se iu onia treege fundamenta ideo devas esti ŝanĝita. Al mi tio okazis kiam mi devis agnoski ke la lingvo ne estas socie arta komunikilo (kiel laŭ Lapenna), sed individue natura esprimilo (kiel laŭ Chomsky). Tio tamen ne okazis kadre de unu difinita diskuto, do eble estas pli precize diri ke mi venkis min mem.


> * Oni povas devigi neniun akcepti argumenton. En
> diskutoj kaj intertraktoj ni dependas de la honesteco
> kaj bonkoreco de niaj kontraŭuloj. Imagu kiom senhelpa
> vi estas, kiam iu reagas al brilega ideo via per "mi
> ne konvinkiĝis".

Tio validas nur se la lingvo estas komunikilo, ne se ĝi estas esprimilo. Se la lingvo estas individua esprimilo, la ĉefcelo de argumentado estas rekonvinki la sin mem kaj nur duavice konvinki aliajn.


> * Nur malmultaj homoj volonte malvenkas en intelektaj
> debatoj. Ju pli bonaj estas viaj argumentoj, des pli
> ĉagreneta eble fariĝos via kundiskutanto. Fakte li ja
> scias, ke neniu admiras malvenkintojn, kaj sekve li
> prave hezitas koncedi, ke ĉi-kaze liaj intelektaj
> kapabloj ne sufiĉas.

Koncerne internacian politikon, ni havas aldonan problemon: la plej multaj rifuzas kredi ke intelekto entute necesas. La pli fortaj trudas sin al la malpli fortaj, ankaŭ lingve; kiel povus esti alimaniere? Oni ne demandas sin pri la valideco de tiu divido inter plifortuloj kaj malplifortuloj.

Jens S. Larsen
manolo
manolo diras:
2009-01-31 01:30
Hej! En la hispana asocio ni jam elpensis tiun propagand-rimedon! Eldoni kalendaron kies bildoj konsistas el la estraranoj nud-poze. Ili estas ĉefe viroj, ventraj, ne tro junaj kaj senkapharaj, do, tial la ŝok-efiko estus multe pli granda ol per pneŭmo-ulinoj.

Estas vero ke ni elcerbumis la ideon kiel enspez-rimedon sed... nu, la propaganda flanko estas ankaŭ evidenta.

:-D
msandelin
msandelin diras:
2009-01-31 11:33
Se / kiam tiu kalendaro estas havebla, do kiel, kie, kontraŭ kiom da mono? Sendu ĝin al mi :-)
tsalomon
tsalomon diras:
2009-02-08 19:07

Interesa teksto.

Pri tiu temo vidu:
http://hungario.hu/esencoj/2008/02/08/ripetigantaj-fusoj-en-la-informado-pri-esperanto/
mbavant
mbavant diras:
2009-02-09 13:34
S-ro Macioszek malkovris la radon: por esti fama, sufiĉas esti malhonesta. Dankon, ni jam sciis. La ekzemploj troviĝas ĉie: politikistoj, amaskomunikiloj, komercistoj... Konsternite.
javergara
javergara diras:
2009-02-09 15:41
La artikolo de S-ro Macioszek estas interesa, char ghi revenas al temoj ofte debatataj en nia movado. Mi resumos nur kelkajn ideojn kiujn ghi vekas che mi:

1. Mi (kaj mia esperantisteco ligighas al tio) apartenas al tiu kreskanta minoritato kiu kun maltrankvilo bedauras la dangheran tutmondan procezon merkatigi kaj spektakligi chion homan, inklude la lingvan dimension, ja kerne homan. La politiko, ekzemple, kiu devus esti la tereno por komuna, demokratia diskutado pri la komunaj aferoj, farighas male pli kaj pli nura, malplena spektaklo de elitaj frakcioj disputantaj inter si la potencon, kaj tiel tute fremd(ig)a al la homoj. Ghuste la siatempa elekto de Ronald Reagan kiel shtatprezidanto pli estis kaj rezulto kaj plia impulso de tiu procezo ol finfina agnosko de "liaj ideoj" (?) kiel ghustaj: la regantaj kapitalismaj korporacioj jam bezonis iun tian por plene funkciigi la plej krudan novliberalismon.

2. Mi tamen komprenas la alvokon de s-ro Macioszek klopodi esti pli trafaj, allogaj, atentokaptaj en nia diskonigado de Esperanto, chiama tasko pri kiu multiuj jam atentigis tra la historio de nia afero. Ghuste tiuterene tre sukcese agas Greenpeace, sed mi opinias ke ghia admirinda (kaj dankinda) efiko ne temas vere pri la grado de "spektakleco", sed pri la fakto ke Greenpeace estas tre sukcesa modelo de tio kion Humphrey Tonkin nomas celocentraj asocioj, dum UEA-n oni ankorau konceptas esence kiel servocentran; vershajne iuj homoj emas alighi al UEA ne por kontribui al nia komuna celo diskonigi Esperanton, sed nur por ricevi kelkajn servojn. Greenpeace sukcesis konvinki la homojn ke ghi servas ilin tre efike servante la mediprotektan kauzon.

3. Fakte, la racia argumentado per ideoj pri gravaj homaj, sociaj aferoj estas elemento de la civilizo kiun oni urghe defendu, char en la forte fremdiga kultura makdonaldigo de la mondo ghi pli kaj pli malaperas, mortigita de la fremdiga hegemonio de plej diversaj spektakloj en la amasstultigiloj (pardonon, mi celis "amaskomunikiloj")

4. Tamen, same gravaj au ech PLI gravaj ol bonaj, fakte plibonigendaj, ghisdatigendaj argumentoj por Esperanto, estas ghia ekzisto mem kiel konkreta praktiko de homoj kiuj libervole decidas alighi al la kolektivo kaj tiel plu vivantigi tiun chi nian komunan iniciaton interkulture komunikighi sur egaleca kaj efika lingva bazo. Ni mem devas esti la argumento, nia ekzemplo de ordinaraj homvivoj kiuj tamen estas iom pli felichaj kaj vasthorizontaj danke al Esperanto, do homoj kapablaj doni al sia homeco taugan ilon por farighi ech pli homaj en niaj kontaktoj trans chiaj baroj. Per Esperanto ni farighas ech pli homaj, char kerna trajto de nia specio estas shanghi sian realon. Kaj tion ni faras, fosante modestege nian sulkon. Kaj por tion fari utilas chio, kio vere kontribuas al kontaktigo inter la homoj, al ilia vivoplirichigo. Vere amikighi kun alilandano estas esprimo de tiuj abstraktaj argumentoj, kiun mi preferas.

José Antonio Vergara
Loren
Loren diras:
2009-02-14 04:53
Unu premiso de tiu ĉi artikolo estas ĝusta: Ni homoj, inkluzive de la okcidentanoj, vere ne tre sukcese uzas logikon, eĉ en la maloftaj okazoj kiam ni tute sincere klopodas al tio, dediĉante penon kaj tempon. Ke ni nur regetas logikon, tion evidentigas niaj agoj, paroloj kaj pensoj.

Sed de tio tute ne sekvas, ke logiko ne estas helpilo potencega en ĉiu situacio! Tamen la artikolo ŝajne ial akceptas tiun venenan konkludon kaj plu argumentas surbaze de ĝi, kio nenion povos helpi.

Kaj la logiko ja estas helpilo ĉie potencega. Kompreneble, en multaj situacioj ni trovas, ke ne plej helpas engaĝi homojn en tre evidente logikema proceduro, eĉ se tute neformale. Sed tio montras nur ke ni persone nun ne estas majstroj de logiko, kaj ne ke jen estas situacio kie logiko supozeble ne povas helpegi. Intertraktante kun homoj, eĉ kiam ni ne tre videble funkciigas logikon kaj ne evidente parolas logikece, ju pli ni antaŭe ekzamenis la koncernajn terenojn de nia vivo celante konformon al la logiko, des pli ni havas ion bonan por kundividi kun tiuj, kiujn ni renkontas. Apenaŭ gravas, en kiomgrade logikeca maniero ili povos ricevi tiun bonon. Tiu ekzamenado estas longa tasko, ĉar ŝajne ĉiu el ni havas abundegon da frenezaj nocaj kredoj kiuj ne povas valide baziĝi en niaj efektivaj perceptoj alvenantaj momenton post momento. Sed kvankam la benoj kiuj rezultas el tiu ekzamenado ne konstante evidente ebenflue alvenas, ni tamen devas ne rezigni pri logiko pro iu nia frustriĝo.

Se oni volas engaĝiĝi kun logiko eĉ per debato, bone, sed neniu pensu ke en vera debato povas troviĝi malvenkantoj! Tiu misa ideo sola fie distordas debaton en stultaĵon. Debatanto kiu perdas nevalidan kredon kaj gajnas novan scion malpli malpravan neniusence malvenkas. Pri tiaj "malvenkoj" ne-mensmalsana homo ĝojas, estas dankema, kaj eĉ fieras.

Inda debatisto dekomence alprenas al si la taskon, konvinki la oponantojn argumentante strikte surbaze de *iliaj* spertoj, perceptoj, interpretoj, konstatoj, kredoj, ktp. Kiu ne alprenas tiun taskon, tiun mi ne rajtas nomi debatanton, sed nur batanton, aŭ ofte ankaŭ ne batanton sed nur babilanton. Kiam oponanto efektive konsentas kundiskuti ĉiam konforme al logiko, kaj efektive malpravas pri la temo diskutata, tiam la tasko konvinki ilin per iliaj propraj rimedoj estas tute farebla por sufiĉe lerta pensanto kiu trovas sufiĉan tempon kaj vere volas ke la oponanto saviĝu el sia eraro. Kie oni trovas ke kredoj de la oponantoj baras la vojon al la konkludo por kiu oni argumentas, tie oni devas trovi manieron demonstri al ili ke tiujn iliajn kredojn refutas iliaj propraj perceptoj. Ni ĉiuj havas multegajn kredojn kiujn refutas niaj propraj perceptoj.

Ĉio ĉi estas parto de la bazo de la tradicio de antikva suda azio pri la scienco kaj arto de debato. Tiu tradicio rezona, la plej bona kiun mi konas, travivas eble ĉefe ĉe kelkmil tibetaj gemonaĥoj en Bharato, sed ĝi restas senŝanĝe profitebla.