Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2009 / Sociscienca Esperanto-Grupo volas cent respondojn

Sociscienca Esperanto-Grupo volas cent respondojn

de Redakcio Laste modifita: 2009-10-10 22:18
Sociscienca Esperanto-Grupo alvokas ĉiujn esperantistojn plenigi ampleksan retan enketilon kun la temo "Ni pri UEA" ĝis la fino de oktobro. Libera Folio turnis sin al Zbigniew Galor, unu el la ĉefaj aktivuloj, por ke li rakontu, pri kio temas, kaj por kio la rezultoj utilos. "Estus bone, ke la rezultoj iĝu iu fundamento ne nur por diskuto pri UEA, sed ankaŭ iĝu iu elemento de la organiza konscio kaj praktiko, agado de la estraro, argumentado de la membroj", li opinias. Jam estis kolektitaj pli ol ducent plenigitaj enketiloj, sed iuj kritikis la demandojn pro ilia nekonsekvenceco kaj fojfoja nekomprenebleco.

Sociscienca Esperanto-Grupo (SEG) ekestis dum la Universala Kongreso en Vilno en la jaro 2005, ĉefe pro la iniciato de Valentin Seguru, kaj ne havas formalan organizan strukturon. Dum la kongreso en Roterdamo en 2008 Zbigniew Galor gvidis la renkontiĝon de la grupo, kaj proponis, ke SEG organizu sociologian esploron pri la rilato de esperantistoj al la ĉefa Esperanto-organizaĵo, Universala Esperanto-Asocio.

Poste estis preparita ampleksa enketilo kun pli ol cent demandoj. En tiu laboro krom Zbigniew Galor partoprenis SEG-anoj Jukka Pietiläinen kaj Johan Derks. Dum la kongreso en Bjalistoko aktivuloj de SEG kolektis respondojn de kongresanoj sur paperaj enketiloj.

Post la kongreso oni diskonigis retan version de la enketilo, kaj ĝis la fino de oktobro dezirantoj povos tie respondi al demandoj pri la interrilatoj de UEA kaj TEJO:

50. Kion vi opinias pri interrilatoj inter la "junulara parto" de UEA - TEJO kaj la "ne junulara parto" de UEA?
1) Tio estas decideme natura divido je du generacioj kaj nenion oni povas kaj bezonas shanghi.
2) Junularo kaj plenkreskuloj chiam havas siajn proprajn, specifajn interesighojn kaj esperantistoj ne estas chi tie la escepto.
3) Oni ne povas diri, ke la interrilatoj estas malbonaj, sed ankauh oni ne povas diri, ke ili estas bonaj.
4) Fakte, io estas ne tiel, ech dum "universalaj" internaciaj e-aranghoj, kiel UK-oj, sentighas ekzisto de du mondoj: junulara kaj nejunulara. Sed eblas organize plimalgrandigi ghin. Necesus shanghi tion.
5) Kompreble, sendube ekzistas malsana izoleco inter "TEJO-anoj" kaj "UEA-anoj". La ghisnuna interna organiza politiko de UEA konservas ghin. Ghi pli valorigas agh-diferencon, ol similan aliron al esperanto sendepende de agho. Necesus shanghi tion.

Ni turnis nin al la iniciantinto de la enketo, por ke li rakontu pri la projekto, kaj respondu al la kritikoj pri la enketilo.

Libera Folio: Kion celas la enketo lanĉita de SEG?

Zbigniew Galor: - Ĝi celas kolekti datenojn enkadre de sociologia esploro pri UEA: pri tio kiel la esperantistoj perceptas la karakteron, pozicion kaj rolon de UEA enkadre de la Esperanto-movado.

Por kio estos uzitaj la rezultoj?

- La uzo de rezultoj ne dependas de ni (la esploristoj). Estus bone, ke la rezultoj iĝu iu fundamento ne nur por diskuto pri UEA, sed ankaŭ iĝu iu elemento de la organiza konscio kaj praktiko, agado de la estraro, argumentado de la membroj. Por tiu ĉi celo oni bezonas larĝan popularigon, publikigon de la rezultoj. Ĝisnunaj spertoj ne permesas tro atendi. Ekzemple la esploroj de Forster neniam plene aperis en esperanto; de Woite aperis en Esperanto post 21 jaroj! Kaj ili enhavas tre aktualajn problemojn ekz. pri "diabla cirklo" de e-organizaĵoj. Escepta sur tiu kampo estas la pozicio de la esploro de Stocker rapide kaj bone eldonita. Sed ankaŭ ĝi kundividas la sorton de la aliaj: forgeso. Kvankam ŝajne pli bona klarigo estus: nebezoneco. Eble nun tio ŝanĝiĝas: aperis kaj pli kreskas bezono uzi socisciencan konon pri Esperanto-vivo enkadre de Esperanto-organizoj?

Ĉu la rezultoj estos fidindaj, se la grupo de respondantoj estas elektita nehazarde, kiel nun ŝajnas okazi?

- Oni devas rimarki, ke en socisciencoj krom kvanta metodologio ekzistas kvalita metodologio, kaj moderna tendenco baziĝas sur ĝusta uzo de ambaŭ. Jam baze de kvanta aliro hazardo ne estas simple simbolo de fidindeco.

Kelkaj demandoj en la enketilo estis kritikataj pro neklareco kaj manko de logiko. Kiel vi respondas al tiuj kritikoj?

- La enketilo estas interreta. Nelogikeco rilatis al du demandoj kaj fakte okazis komence pro teknikaj malfacilaĵoj, kiujn ni tamen sukcesis rapide korekti. La enketilo estas kritikata ankaŭ pro aliaj kialoj, kiuj jam ne estas tiom sendubaj, ekz. pro: longeco, malfacileco, troa personeco de la demandoj ktp. Aperas ankaŭ esenca akuzo pri lingva neboneco interalie baze de uzo de la vorto "aprezi". Tiu ĉi kazo estas speciale interesa, ĉar la vorto devenas de Nikola Rašić, kies kelkajn demandojn - laŭ priparolo - ni uzas komparcele. Ni ricevas ankaŭ bonajn pritaksojn de la enketilo. Nuntempe alvenis preskaŭ tricent interretaj enketiloj. El tio nur 13 estas nefinitaj (tion eblas konstati pere de subrigardo). Por plej granda parto de respondantoj ne ekzistas problemoj pri tro multa kvanto de la demandoj kaj ilia kompreno.

La interreta enketilo estas plenigebla ĉi tie ĝis la fino de oktobro.

arkivita en: