Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2009 / Klaku.net denove klakebla

Klaku.net denove klakebla

de Redakcio Laste modifita: 2009-02-23 19:39
La anonco pri la fermo de la reta projekto Klaku.net validis nur unu semajnon. Post la malapero de la retejo rapide aperis novaj volontuloj por daŭrigi la laboron. La 18-an de februaro la retejo reaperis kun nova prizorganto, Dmitrij Ŝevĉenko.

En Klaku.net uzantoj povas libere aldoni ligilojn al interesa reta enhavo. Poste aliaj uzantoj voĉdonas por ili, la plej popularaj ligiloj aperas plej supre en listo, kaj tiel eĉ pli populariĝas.

La retejo ekzistas ekde junio 2007, sed la 11-an de februaro la ĉefa prizorganto, Joan Català, fermis la projekton "pro perdo de iluzioj kaj energio", kiel li poste klarigis.

Li poste proponis transdoni la projekton al aliaj entuziasmuloj, kaj tuj ricevis proponon de Dmitrij Ŝevĉenko, kiu senprokraste refunkciigis Klaku.net.

Daŭre ne funkcias alia projekto forlasita de Joan Català, mondakalendaro.org.

arkivita en:
Rnbastos
Rnbastos diras:
2009-02-18 20:37
Bonan novajxon vi skribis!!!
Nun mi estas pli felicxa!
:)

Bone, se la nova estro de Klaku.net bezonas helpon, kontaktu min... se li ne refunkciigis gxin, mi farus (aux trovus fari) tiun hodiaux.

Estas tre bone revidi Klaku.net.
Rnbastos
Rnbastos diras:
2009-02-18 20:42
"... se li ne refunkciigus..."
;)
formiko
formiko diras:
2009-02-19 00:49
Tiu novaĵo tre feliĉigas min!
farri
farri diras:
2009-02-18 21:47
Sukceson!
boriso
boriso diras:
2009-02-20 03:17
Saluton !

Se cxio iras glate ene de unu semajno aux du semajnoj la retejo mondakalendaro ankaux denove funkcios. Mi akceptis transpreni la responson de tiu projekto.

salutas
boriso
slavik
slavik diras:
2009-02-21 23:50
Mi ne dubis pri tia fino. Gratulojn al Dmitrij, mia bona konato :)

Bone, ke mi ne rapidis forigi la klaku-butonojn el-sub la tekstoj de mia blogo ĉe amikeco.ru :)