Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2009 / Pasporta Servo promesas pluajn paperaĵojn

Pasporta Servo promesas pluajn paperaĵojn

de Redakcio Laste modifita: 2009-03-21 20:34
En decembro 2008 Libera Folio povis rakonti pri la moderniĝo de Pasporta Servo. De tiam malmulto aŭdiĝis pri la evoluo de la afero. En la lastaj semajnoj ĉiam pli multaj anoj kaj uzantoj de la gastiga servo publike esprimis sian maltrankviliĝon, ĉar nenie eblis ekscii, kiel eblas re-aliĝi kaj ricevi la liston de gastigantoj. Libera Folio turnis sin al TEJO por ricevi respondojn al la amasiĝantaj demandoj. Laŭ la freŝaj informoj Pasporta Servo plu aperos kiel libreto, kaj gastigantoj ricevos paperan konfirmilon.

Pasporta Servo estas la reto de gastigantoj kiun prizorgas Tutmonda Esperantista Junulara Organizo (TEJO), la junulara sekcio de UEA. Miloj da esperantistoj jam pli ol tridek jarojn uzas Pasportan Servon kaj rakontas pri ĝi al neesperantistoj por konvinki ilin pri la utilo de Esperanto.

Ideo pri vere esperantista gastiga reto naskiĝis meze de la 1960-aj jaroj, unue kun la  nomo "Programo Pasporto". La unua listo de gastigantoj aperis en 1974. Ĝi enhavis 39 gastigantojn el 19 landoj. En la sekva jaro estis jam 100 gastigantoj el 33 landoj, kaj en 1978 oni atingis 297 gastigantojn en 41 landoj.

La listo de la jaro 2008 enhavis la adresojn de 1.225 gastigantoj en entute 90 landoj. Tamen ĉi-jare multaj el la gastigantoj pro poŝtaj problemoj tute ne ricevis la presitan liston. La gastigantoj ĝis nun ankaŭ ne ricevis la konfirmilon, per kiu ili povus realiĝi al la reto. Tion TEJO klarigas per la "modernigo de la servo": la antaŭa multjara prizorginto Derk Ederveen transdonis la taskon al novuloj, kaj estonte la servo estos unuavice reta.

En komuniko sendita al reta diskutejo, la respondeculoj de TEJO nun rakontas, ke jam post semajno, la 23-an de marto, eblos aliĝi al Pasporta Servo en la nova retejo www.pasportaservo.net. En la nuna momento tiu retejo ankoraŭ tute ne atigeblas, kaj laŭ la plano de TEJO ĝi estos plene funkcia la 7-an de majo.

La gastigantoj, kiuj ne povas aŭ volas realiĝi per la reto, laŭ la komuniko ankaŭ estonte povos tion fari per papera konfirmilo, kiun ili ricevos perpoŝte. Tiun konfirmilon TEJO "penos dissendi baldaŭ". La papera listo de gastigantoj laŭplane estos mendebla ekde la 8-a de majo.

Libera Folio turnis sin al la prezidanto de TEJO, Gregor Hinker, por peti pliajn informojn.

Libera Folio: Ĉu personoj, kiuj volas uzi la servojn de Pasporta Servo, same kiel antaŭe, devos montri la libron por pruvi ke ili kontribuis al la sistemo? Aŭ ĉu estas iu alia mekanismo por pruvi, ke homo, kiu petas gastigon, apartenas al Pasporta Servo? Aŭ tio ne plu estas bezonata?

Gregor Hinker: Per la nova sistemo oni kontaktos la gastigantojn ĉefe per la retpaĝo sen eĉ dekomence vidi la retadreson de la gastiganto. Laŭdezire la gastiganto ankaŭ povos respondi per la retejo sen malkaŝi sian retadreson. Tiel, membreco en PS estas kondiĉo por sukcesa starigo de kontakto.

Libera Folio: Ĉu la nunaj ŝanĝoj en la sistemo de Pasporta Servo laŭ vi signifas gravan reformon, aŭ nur adaptiĝon al modernaj kondiĉoj? Kiel laŭ via supozo la ŝanĝoj influos la estontecon de la reto de Pasporta Servo?

Gregor Hinker: PS en si mem estas bonega koncepto. La nunaj ŝanĝoj ĉefe estas adapto de la koncepto al nuntempaj kondiĉoj internaj k eksteraj. La ŝanĝoj estis necesaj pro du kialoj.

Unue, la laborŝarĝo de la ĝisnuna proceduro estis grandega (des pli, ju pli kreskis la nombro de PS-anoj kaj pliampleksiĝis la libreto; ambaŭ okazis dum multaj jaroj), kaj ni tre alte estimas la laboron de Derk dum 13 jaroj. Tamen, plu labori en la sama maniero post la demisio de Derk ne ebus. La nova sistemo reduktos la redaktlaboron kaj faciligas plurpersonan prizorgon; ĝi forlasos la unujaran redaktritmon favore al daŭra ĝisdatigo.

Due, ŝanĝiĝis la komunikaj kutimoj de la juna celgrupo kaj kreskis teknologie pli evoluinta konkurenco. Retkomunumoj kiel "Couch surfing" altiras ankaŭ - ĉefe junajn - esperantistojn, laŭ nia analizo ĉefe pro la teknologia antaŭiĝo kompare al PS. Tiuj retejoj proponas pli facilan kontaktigon, pli da komunumaj servoj, kaj ĉefe aliĝo kaj ŝanĝo de la propraj datenoj pli facilas kaj pli rapidas.

Tial, je mezlonga perspektivo, la sistemaj baroj de la malnova PS - obstakloj por la uzantoj kaj grandega kompila peno - serioze endanĝerigintus la projekton. Risko estintus estiĝo de "generacia fosaĵo", kun junuloj en aliaj neesperantistaj gastigretoj, maljunuloj en PS.

Libera Folio: Kaj kion oni planas anstataŭe?

Gregor Hinker: Estonta PS certe iom ŝanĝiĝos. Ni esperas, ke dank' al la retejo, post la pasintaj du jaroj da malkresko, rekreskos la nombro de gastigantoj. Tamen tre gravas, ke PS restos malferma al la malcifereca mondo. Ni plej fieras ke PS kunigas homojn el malsamaj mondopartoj, kulturoj kaj generacioj - tial ni certigas ke ankaŭ estontece oni povos uzi PS-n sen posedi komputilon, ĉu kiel gasto ĉu gastiganto.

arkivita en: