Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2009 / Prezidanto de Venezuela Esperanto-Asocio mortis en akcidento

Prezidanto de Venezuela Esperanto-Asocio mortis en akcidento

de Redakcio Laste modifita: 2009-08-28 10:22
La 26-an de augusto je la 22-a horo forpasis pro trafika akcidento en Karakaso la konata lingvisto, aktivulo por indiĝenaj lingvoj kaj esperantisto Jorge Mosonyi, prezidanto de Venezuela Esperanto-Asocio.

Jorge Carlos Mosonyi naskiĝis en Hungario en 7-a de februaro 1947. Li transloĝiĝis al Venezuelo kiel infaneto.

Esperanton li lernis aŭtodidakte en 1973, kaj de tiam li estis membro de Venezuela Esperanto-Asocio. Li partoprenis plurfoje en prelegoj pri Esperanto kaj estis multfoje prezidanto de VEA.

Li tradukis multajn fabelojn de indiĝenaj venezuelaj popoloj kaj laboris dum multaj jaroj pri indiĝenaj lingvoj en Venezuelo.

arkivita en:
Esperantoluna
Esperantoluna diras:
2009-08-29 05:59
Mi tutkore sendas kunsentoj de bedauxro pro la forpaso de la plenkora idealista homo al la familianoj kaj lokaj esperantistoj.
Certe estas por ni cxiuj granda perdo, sed bedaurinde homoj venas kaj iras. Ni lasu Lin plej ame en memoro, ke vivis ankaux por plibonigo de la monda popolo, por lia komprenigxo en paca kunekzisto.

Pacon ankaux por Li.
strigo
strigo diras:
2009-08-31 05:47
Ĉiliaj geesperantistoj bedaŭras ankaŭ la forpason de S-ro Monsonyi, kaj donas tutkorajn kondolencoj al sia familio kaj al Venezuela Esperanto-Asocio.

Ĉilia Esperanto-Asocio
ischenkel
ischenkel diras:
2009-10-08 20:30
Vere shokos nin la novajho jhus legita en Esperanto oktobro pri la forpaso de Jorge Mosonyi. Ni tre bone konis Jorge kiam ni loghis en Venezuelo kaj estis anoj de VEA. Multaj aranghoj ni kune cheestis kaj kune organizis en la 80-aj jaroj. Granda bedauro pro la foriro de aktiva esperantisto kiu faris multajn bonajhojn por Esperanto en Venezuelo.
Ivo Schenkel kaj Lourdes Ortega.
pistike65
pistike65 diras:
2010-04-11 06:59
Legeblas raporto pri omagha kunveno al Jorge Mosonyi che
http://www.esperanto-venezuela.org/[…]/Venezuela%20Stelo%2084.pdf
p. 3.

amike
Istvan Ertl