Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2009 / Per propra lingvo al paca kunvivado de etnoj

Per propra lingvo al paca kunvivado de etnoj

de Redakcio Laste modifita: 2009-12-13 21:34
Gepatralingva edukado utilas por lernado, estas grava el la vidpunkto de homaj rajtoj, kaj eĉ helpas konservi la biologian diversecon, argumentis A. Giridhar Rao, prezentante vidpunkton de UEA en scienca konferenco pri la temo ”Defioj de etneco: la loka kaj la tutmonda”. La konferenco okazis de la 25-a ĝis la 27-a de novembro 2009 ĉe la Centro por internaciaj programoj, en la universitato Osmania en Hajderabado, Barato. Ĝi enhavis plurajn prezentaĵojn pri la malsimplecoj de etnaj identecoj kaj etnaj konfliktoj tra la mondo. Dum la lasta tago, oni aranĝis sesion pri ”Etneco trans fakoj” en kiu parolis ankaŭ A. Giridhar Rao. Libera Folio publikigas redaktitan kaj esperantigitan version de de lia interveno.

En sia ĉefartikolo en la aktuala numero de la revuo Social Scientist, profesoro Javeed Alam [ĝavid alam] diras, “Ni komencas el la konvinko, ke la mondo estu la loko kie realiĝu la homa emancipiĝo kaj plenviveco”.

Mi laboras kun organizaĵo en kiu multaj dividas tiun ĉi konvinkon, nome, la Universala Esperanto-Asocio (UEA). Inter la temoj sur la tagordo de UEA estas la gepatralingva edukado.

Ni komencu per la rimarko, ke en mondo plene je etnaj konfliktoj, pacesplorstudoj disponigas al ni tri larĝajn strategiojn. La unua estas “konflikt-solvo”: sidigi la disputantajn partiojn ĉe la diskuta tablo. La dua strategio estas “konflikt-regado”: klopodi, ke la konflikto restu ene de kelkaj kampoj, kaj ne etendiĝu ĉiudirekten, rezultante en amasmurdado, kiel ofte tragike okazas. La tria strategio kiun disponigas al ni la pacostudoj estas “konflikt-transformiĝo”: ŝanĝi vidpunktojn – pensmanierojn – tiel ke, homoj kaj grupoj ne elektu solvojn perfortajn dum konfliktoj.

En tiu ĉi strategio de konflikt-transformiĝo, la edukado rolas grave. Temas ja pri strategio kiu bezonas plurajn jarojn, ĉu ne? Jen do la rimarko: la edukado estas grava ero de la pacedukado kaj konflikt-transformiĝo.

Nia tezo estas, ke kompare al la negepatralingva edukado, gepatralingve bazita multlingva edukado havas pli grandajn ŝancojn sukcesi en ĉia lernado, inkluzive la pacedukadon cele al la konflikt-transformiĝo. Tiu multlingvismo aparte gravas en situacioj kiam najbaras malsamlingvaj etnoj, sed la strategio daŭre validas en ĉiu kunteksto.

Tutmonde, la edukesplorado montras, ke edukrezultoj estas pli bonaj se la instrulingvo estas la gepatra lingvo. Kompreneble, ankaŭ la komuna saĝo tion dirus: mi komprenus la koncepton de la longitudo pli bone se mi lernus ĝin per la gepatra lingvo.

Sed eĉ pli interese por nia kunteksto estas, ke laŭ la esploroj temas ne nur pri tio, ke geografion kaj kemion la infano lernas plej bone gepatralingve. La fakstudoj montras ankaŭ, ke kiom bone oni lernos la duan lingvon – la tiel nomatan L2 – dependas de kiom longe oni jam lernis la gepatran lingvon. Jene resumas UEA la esplorojn tiukampajn: “Se la instruado [de la lernantoj] en la gepatra lingvo okazas nur dum unu aŭ du jaroj, kaj poste ili devas transiri al la uzo de la reganta lingvo, eble ili bone sukcesas tiel komence, sed ĉirkaŭ ekde la kvara lernojaro, ilia progreso malrapidiĝas, kaj la diferenco inter ili kaj la infanoj parolantaj denaske la regantan lingvon plukreskas.”

En mondo en kiu la loka iĝas tutmonda, la infano certe bezonas lerni lingvojn L2, L3, eble eĉ L4: jen la “porpanaj” lingvoj. Memorindas, ke preskaŭ ĉiam kaj ĉie en la mondo tiu ĉi situacio jam validas por infanoj de lingvaj malplimultoj kaj indiĝenaj popoloj. Krom la gepatra lingvo, ili bezonas lerni almenaŭ unu porpanan lingvon, ofte pli.

Tial necesas la plurlingva edukado, kaj la gepatra lingvo estas la bazo. Lastatempa superrigardo de la esploroj estas libro redaktita de Ajit Mohanty [aĝit mohanti] kaj liaj kolegoj titolita Multilingual Education for Social Justice: Globalising the Local (Plurlingva edukado por socia justeco: tutmondigo de la loka), eldonita ĉi-jare en 2009.

Aliaj esplorstudoj en Afriko montras, ke estas efektive pli malaltkoste havi edukadon gepatralingve bazitan ol en lingvo negepatra. La kosto al la eduksistemo pro lernanto kiu malsukcesas en la ekzamenoj, kaj refaras la saman klason, kaj la kosto al la lernanto mem pro jaro malŝparita igas la gepatralingvan edukadon bona politiko-elekto eĉ laŭ komerca modelo de mongajno kontraŭ investo.

Tria kialo emfazi la gepatralingvan edukadon estas tiu de homaj rajtoj. La “Internacia konvencio pri la rajtoj de la infano” de la Unuiĝintaj Nacioj – kies 20-jaran datrevenon ni celebras en 2009 – eksplicite deklaras, ke membro-ŝtatoj respektu la gepatran lingvon de la infano.

Eĉ de pure utilisma starpunkto, sen aludo al etikaj demandoj, memorindas, ke granda parto de nia scio pri la mastrumado de la biodiverseco estas enkodigita ĝuste en tiuj ĉi malgrandaj, lokaj lingvoj: la mitoj, kantoj, rakontoj kaj proverboj de tiuj ĉi lingvoj sciigas al la komunumo kio kreskas kie kaj kiam, kaj pri kio ĝi utilas. En mondo en kiu lingva diverseco estas malaperanta multe pli rapide ol la biodiverseco, kaj en kiu la regionoj de la plej granda biodiverseco estas ankaŭ regionoj de la plej granda lingva diverseco, tutcerte estus saĝe kaj prudente klopodi konservi kaj flegi malgrandajn lingvojn.

Tiel, ĉu ni parolus de la vidpunkto de homaj rajtoj, ĉu laŭ komerca modelo de mongajno kontraŭ investo, ĉu ni prenus pure utilisman starpunkton, aŭ ĉu ni uzus fakesplore bazitan aliron, la plej bonaj interesoj de la infano kaj la plej sukcesaj edukrezultoj kuŝas en gepatralingve bazita multlingva edukado. Kaj ĝuste tia edukado plej efike kontribuus al la pacedukado, kaj la multlingveco kiun plifaciligus tia edukado, kontribuus al la konflikt-transformiĝo.

A. Giridhar RAO

arkivita en:
Esperantoluna
Esperantoluna diras:
2009-12-09 11:23
Kiel iama pedagogo mi tute konsentas pri la pritakso.
Cxiu jam de bebo estas edukata en legendoj, rakontoj, fabloj, kantetoj k.t.p.Cxio estas facile komprenata cxar cxio estas "mem bakita"

Laux mia opinio cxiu devus krom sia gepatra lingvo lernu lingvon de najbara lando kaj unu neutralan por internacia kontakto.

Propra lingvo ne nur pli facile edukos kaj instruos, sed konservos etnan ricxajxoj de propra kulturo kaj samtempe ricxigos la mondan kulturon,
najbara helpos kompreni kaj kunlabori kun la proksima kaj
internacia -neutrala, kiu starigos cxiun sur sama nivelo sen nationalisma, monopolisma, cxu imperialisma karaktero,permesos tolereme kaj paceme kunvivi integrante cxiuj kulturon en unuan bukedon.

Unuigxinta Nacio devus tion ne nur konstati, sed postuli.Estas plej urgxa tempo fini kun la monopolismo kaj profito de certaj klasoj koste al pli multo.

Sincere via Stanislavo

































chielismo
chielismo diras:
2009-12-10 14:31
Ĉu ekzistas lingva krimo tra la mondo? Ŝajnas ke jes. Iam la rusa lingvo estis devigite lernata tra Ĉinio; lastajn jarojn la angla estas devigita tra la ĉina lernejo. Ĉu tio estas lingva krimo kontraŭ homa rajto? se iuj ne deziras. Ŝajnas ankaŭ ke jes!
javergara
javergara diras:
2009-12-11 18:47
Tre bone, kara frato Giri ! Mi estas konvinkita ke la Esperanto-movado
devas agi kiel movado por konsciigo pri la lingvo(j), do pri la
graveco de tiu aparta universo de la homa vivo, pri ties ekologio, pri
la neceso pluvivigi la lingvan diversecon ĉar grava por la homaro,
ktp. Feliĉe la Manifesto de Prago bone elstarigis tiun sintenon.

Grava koncepto tiurilata estas la nova ideo pri la lingvaj homaj
rajtoj. La socilingvisto D-ino Tove Skutnabb-Kangas, en la Tokia
Nitobe-simpozio (2007) klare resumis ĝin per la jena formulo : (iuj)
lingvaj rajtoj + homaj rajtoj = lingvaj homaj rajtoj. Tio signifas ke
iuj lingvaj rajtoj estas tiom necesaj por digna vivo de la koncernaj
homoj ke ili estu agnoskataj kiel neforpeneblaj: neniu ajn ŝtato,
individuo aŭ grupo rajtas perforti ilin. Tiuj estas la lingvaj homaj
rajtoj.

Lau ŝi, la lingvaj homaj rajtoj en edukado estas necesaj por pluvivigi
la lingvan diversecon kaj por la reprodukto de ĉiu ajn homgrupo. Do
via interveno pri la gepatralingva edukado estas tre trafa.
esperanto
esperanto diras:
2012-02-21 23:30
Mi ne scias, chu iu rimarkis, ekzemple en UEA, ke la 21an de februaro estis Internacia Tago de la Gepatra Lingvo

http://eo.wikipedia.org/[…]/Internacia_Tago_de_la_denaska_lingvo

http://www.unesco.org/[…]/
fjmoleon
fjmoleon diras:
2012-02-21 23:52
> Mi ne scias, chu iu rimarkis, ekzemple en UEA, ke la 21an de februaro estis Internacia Tago de la Gepatra Lingvo

Almenaŭ la prezidanto: http://www.liberafolio.org/[…]okaze-de-la-lingvotago-2012
Esperantoluna
Esperantoluna diras:
2012-02-22 06:00
Ellaborajho farita antau 5 jaroj kaj estas chiam ankorau ege valora;

http://www.ekolingvo.com/hires_varosok.jpg

Tion trastudinte shanghis mian pensmanieron kaj E-agdaon. Chiu esperantisto devus ghin koni kaj lauebleco apliki.(lingvo estas elektebla)

Bonan studadon Stanislavo
hectoralos
hectoralos diras:
2009-12-12 07:29
Kara Giridhar forgesas, kiel ofte oni faras, du aspektojn de la afero.

Unuflanke, el la akcentado pri la nepra taŭgeco de instruado en la gepatra lingvo povas sekvi, ke oni konsideru maltaŭgaj multajn lernejajn programojn tra la mondo, kiuj celas la lernadon kaj refamiliigon de lingvoj, kiuj (parte) perdis sian intergeneracian familian transdonon.

Aliflanke, substrekindas, ke malsamas la efiko de edukado en negepatra lingvo, kiam tiu ĉi estas dominanta aŭ subordigita. Efektive, kiam al denaska parolanto de subordigita lingvo (kaj komunumo) oni instruas en la dominanta lingvo, tio preskaŭ ĉiam okazas en kunteksto, kie tiu agado estas unu plia subtakso de lia lingvo kaj komunumo, unu plia paŝo en la vojo al ilia pereigo ktp. Tamen, por denaska parolanto de dominanta lingvo, kiu ĉie renkontas ĝin, al kiu homoj ĉiam alparolas en lia lingvo, kiu povas ĝissate kanalumi televide en sia lingvo, ĉie trovi librojn en ĝi ktp, se li lernas en subordigita lingvo, per specifa pedagogio (kiu evidente ne subtaksas liajn lingvon kaj kulturon), montriĝas, ke ne ekzistas la priskribitaj problemoj aŭ ke ili aperas ĉe tre malgranda nombro da infanoj, kiujn oni povas (kaj devas) aparte flegi.

Tiu fakto estis aparte esplorata en Kebekio komence de la 1960aj, kiam ekstartis la t.n. mergaj programoj, kaj poste en diversaj aliaj lokoj (Kimrio, Bretonio, Okcitanio, Katalunio, Eŭskio, Galegio k.a.). La koncernaj donitaĵoj abundas en la faka literaturo. Eĉ pli: montriĝas, ke sen tiaj mergaj programoj la dominantlingvuloj plej ofte ne kapablas regi la subordigitan lingvon (kio ne okazas en la inversa direkto ĝuste pro la socia superrego de la dominanta lingvo). Ekzemple en Eŭskio, ne pli ol 2% de la lernantoj studintaj nur en la hispana (kun la eŭska kiel deviga studobjekto laŭlonge de la tuta studado) atingas regadon de la eŭska (male, ĉiuj la lernantoj studintaj en la eŭska, kun la hispana kiel deviga studobjekto, regas la hispanan).

Kaj jen ni staras antaŭ dilemo: la eventuala rajto al la gepatralingva edukado de la dominantlingvanoj fariĝas ilia rajto al unulingveco kaj sekve ilia rajto altrudi sian lingvon al la cetero de la loĝantaro en ĉiuj sferoj de vivo. Pro tio mi konsideras pli taŭga, en difinitaj mondopartoj, en difinita socilingvistika situacio, kun specifa pedagogia sitemo kaj kun aparta zorgado de la eventualaj problemoj aperantaj ĉe unuopaj infanoj, la seniĝon je la rajto al la edukado en la gepatra lingvo ĉe la dominantlingvuloj kadre de programo de pozitiva agado favore al la reensociigo de la subordigita lingvo.

(Estu klare: mi ne proponas ĝeneralan tutmondan modelon, kie dominantlingvanoj ne povu ricevi gepatralingvan edukadon. Tio ofte ne eblas en multaj regionoj, ĉar leviĝus forta nekompreno kaj kontraŭstaro fare de la loĝantaro, sendepende de ilia denaska lingvo. Necesas difinitaj socilingvaj cirkonstancoj, por ke tia programo povu esti sukcese enkondukita, t.e. ke ĝi pli helpu ol malhelpu al egalrajteco kaj paca kunvivado.)

Do, mi entute proponas, pli nuancitan rigadon al la afero, kvankam mi ja baze konsentas: plej ofte la neglekto de la gepatralingva edukado kondukas al la instruado en dominanta lingvo, kadre de procezoj de hierarkiigo de lingvoj, kulturoj kaj popoloj (procezoj, fakte, proksimaj al imperiismo, se ne entute tiaj), portantaj al la lingva kaj kultura unuformeco, kaj samtempe agantaj kiel ĉiama fonto de konfliktoj.
Andreas Kuenzli
Andreas Kuenzli diras:
2013-02-20 16:24
INTERNACIA LINGVOTAGO, 20a de februaro

Por bengaloj* (kaj aliaj), kiuj komprenas la svisalemanan, eble estas interese auskulti jenan intervjuon pri la situacio de la retoromanca lingvo, kiun la svisa radio hodiau disaudigis, koincide kun la Internacia Lingvotago.

http://www.srf.ch/sendungen[…]radio-televisiun-rumantscha


* Cetere, en Svislando ekzistas nemalmultaj bengaloj, kiuj scipovas kaj komprenas la svisaleman lingvon, ekzemple miaj dom-najbaroj (kiuj venas el Bangladesho kaj eble auskultas la svisan radion).