Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2009 / Pasporta Servo 2009 povas aperi fine de septembro

Pasporta Servo 2009 povas aperi fine de septembro

de Redakcio Laste modifita: 2009-08-23 22:22
La ĉi-jara papera eldono de la listo de gastigantoj de Pasporta Servo eventuale aperos fine de septembro. Tion esperas Gergor Hinker, la prezidanto de TEJO. Pro transdono de la servo al nova respondeculo kaj enkonduko de reta versio la pretigo de la papera versio malfruas je pluraj monatoj. Ĝis nun ne estis kontaktitaj la landaj organizantoj de Pasporta Servo.

Nur iom pli ol 400 nomoj de gastigantoj nun troviĝas en la nova reta versio de Pasporta Servo. La listo de la jaro 2008 enhavis la adresojn de 1.225 gastigantoj en entute 90 landoj, do restas nur triono. Gregor Hinker, la prezidanto de TEJO, konfesas, ke ne ĉio bone funkciis, kiam la prizorgado de la servo estis transdonita al nova respondeculo.

- Mi konscias ke en komunikado pri Pasporta Servo lastatempe multo ne funkciis, kaj konstatas ke la mastrumo de la reformo de Pasporta Servo apud ĉiuj aliaj TEJO-aktivecoj estas tre defia ŝarĝo. Tamen, mi dirus: Pasporta Servo travivas krizeton, sed ĝi vivas. Antaŭ jaro, tio ankoraŭ ne estis evidenta.

Por diskonigi la nunan staton de la afero al la gastigantoj kaj al la landaj organizantoj de Pasporta Servo, TEJO nun preparas komunikon. La komuniko ĝis nun ne estis dissendita, ĉar oni volas ke la posta diskuto pri la evoluigo de Pasporta Servo okazu en la nova retejo, li diras.

- Ni preparas komunikojn al la PS-anoj, kaj al la landaj organizantoj. Tio estas iom kompleksa ĉar ni alstrebas uzi la forumojn de pasportaservo.org por estontaj diskutoj, kaj devas tion prepari.

En la diskutoj evidente ne povos partopreni tiuj gastigantoj, kiuj ne havas aliron al la reto. En la ĝisnunaj paperaj libroj, la gastigantoj sen retadreso estis proksimume 20 procentoj el la tuto, pli frue klarigis Derk Ederveen, la antaŭa respondeculo de Pasporta Servo.

- Ĝuste tiuj gastigantoj internaciigas la servon. Sen ili Pasporta Servo ne estas tutmonda: mankos Afriko, multaj landoj en Azio kaj Suda Ameriko, kaj ankaŭ multaj orienteŭropaj landoj.

Kvankam la diskuto pri la ŝanĝoj okazos unuavice en la retejo, ankaŭ la papera listo de gastigantoj plu aperados unufoje jare, promesis Gregor Hinker:

- Nia komisiito prilaboras teknikan solvon por papera eldono. Pro tio ke la datenbazo estos multe pli dinamika, ni volas ke la papera listo estu laŭeble ĝisdata, kaj ne povas plu sekvi la antaŭan fiks-periodan redaktadon. Praktike, ni planas forlasi la skemon "valida dum jaro xx" favore al la skemo "valida dum unu jaro ekde apero". Apero de la unua libreto ŝajnas realisma ĉirkaŭ fino de septembro.

arkivita en: