Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2009 / Nur du restis el la antaŭa estraro de ILEI

Nur du restis el la antaŭa estraro de ILEI

de Redakcio Laste modifita: 2009-08-15 07:02
La 22-an de julio la Komitato de Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj, faka asocio aliĝinta al UEA, elektis novan 7-membran estraron. Ne estis reelektitaj Atilio Orellana Rojas kaj Aida Cizikaite, la motoroj de la pasintjara detronigo de Zsófia Kóródy el vicprezidanteco.

Kiel prezidanto de ILEI elektiĝis la konata pedagogo Stefan MacGill (Nov-Zelando/Hungario), kiu respondecos pri eksteraj rilatoj kaj kunordigo. Vicprezidanto Duncan Charters (Britio/Usono) okupiĝos pri universitata agado kaj instru-teknologia evoluo. Małgorzata Komarnicka (Pollando/Germanio) estas sekretario kaj Julija Batrakova (Rusio/Nederlando) kasisto.

La antaŭa prezidanto Radojica Petrović (Serbio) estis taskita pri edukaj projektoj kaj informado, kaj Zsófia Kóródy (Hungario/Germanio) pri ekzamenoj, Esperanto-centroj kaj instrukapabligo. La fakoj de Julián Hernández (Kubo) estas lerneja kaj landa agadoj.

El la antaŭa estraro nur Petrović kaj Kóródy estis reelektitaj, sed MacGill kaj Charters membris en la estraro de ILEI jam pli frue, respektive kiel vicprezidanto kaj prezidanto.

arkivita en:
Esperantoluna
Esperantoluna diras:
2009-07-24 09:45
La nomoj de la elektitoj estas promesemaj kaj mi kore gratulas kaj deziras kun fresxa vento kaj fresxa sango sukcesojn por grava Esperanto-agado.

Mi gojas precipe, ke agado de s-ino Zsofia Korody estis rekonita.Mi opinias sxin ne nur simpatia, sed antaux cxio tre serioza kaj sindomena s-anino.
pistike65
pistike65 diras:
2009-09-05 18:38
Kompletige, MacGill antaux semajno komunikis:
”Observemaj homoj rigardintaj la novan estraron de ILEI povis rimarki
surprizon. unuafoje en multaj jaroj, neniu estrarano respondecis pri la
konferencoj. Tion la estraro aspiris solvi per nomigo de komisiito. Post
pluraj semajnoj da intensaj konsultighoj, ni kun ghojo anoncas, ke konsentis
akcepti la taskon por la konferenco en Kubo en 2010 Ana Montesinos el
Britio.”

amike
Istvan Ertl