Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2009 / ЕU-parlamentano esperas je Esperanto

ЕU-parlamentano esperas je Esperanto

de Redakcio Laste modifita: 2009-02-08 18:21
Ljudmila Novak, slovena ano de la Eŭropa Parlamento, prezentis al la parlamenta komitato pri kulturo kaj eduko proponon pri enkonduko de Esperanto kiel komuna lingvo de Eŭropa Unio. Responde al demandoj de Libera Folio Ljudmila Novak klarigas, ke la propono certe estos malakceptita en voĉdonado, sed ke ĝi tamen povas utili por krei diskuton pri lingvaj problemoj kaj la eventuala rolo de Esperanto.

Ljudmila Novak estas ano de la kristdemokrata grupo de la Eŭropa Parlamento, kaj mem en sia junaĝo studis Esperanton, kiun ŝi tamen ne plu aktive uzas. En 2007 ŝi partoprenis la 7-an kongreson de Eŭropa Esperanto-Unio en Slovenio.

Ŝia propono pri Esperanto estis prezentita la 21-an de januaro, kiam la parlamenta komitato pri kulturo kaj eduko traktis raporton pri multlingveco. Laŭ ŝia amendopropono, al la raporto devus esti aldonitaj tri punktoj kun la jena enhavo:

...konstatas ke la principo de estimo de egalrajteco ne povas esti certigita dum oni uzas nacian lingvon (la anglan) kiel "lingua franca".

...proponas, ke konservante kaj uzante vivajn lingvojn, respektante lingvan diversecon kaj stimulante lernadon de diversaj lingvoj oni pristudu la eblecon kaj utilecon de enkonduko de komuna artefarita lingvo en EU, ekzemple Esperanto. Nur ĝi povus faciligi interkompreniĝadon en Eŭropo kaj kun loĝantoj de aliaj kontinentoj, ĉar ĝi estas simpla por lernado kaj uzo.

...konstatas, ke la enkonduko de eŭro kiel komuna eŭropa monunuo ege faciligis komercadon inter la ŝtatoj kaj helpis al ekonomia kresko kaj pli granda stabileco en EU. Similajn efikojn povus havi ankaŭ enkonduko de komuna komuniklingvo, kiu ja neniel forigus aŭ limigus uzon de naciaj kaj aliaj vivaj lingvoj uzataj en EU.

Libera Folio turnis sin rekte al Ljudmila Novak por ricevi pliajn informojn.

Libera Folio: Kial vi decidis fari vian proponon pri Esperanto?

Ljudmila Novak: Ĉar la interkompreniĝado en EU estas malfacila, kvankam oni lernas fremdajn  lingvojn. Ne estas juste ke unu nacia lingvo (la angla) estu uzata kiel komuna lingvo.

Kion vi opinias pri la nuna lingva politiko de la oficialaj EU-instancoj?

- EU ege klopodas konsideri ĉiujn oficialajn lingvojn en EU kaj agas por fortigi la principon de plurlingveco. Malgraŭ tio la plimulto de la dokumentoj almenaŭ en la komenca fazo estas en la angla aŭ la franca kaj tial aliaj lingvoj ne estas egalrajtaj.

Kian rolon Esperanto laŭ vi povus havi en la oficialaj EU-instancoj, kaj pli vaste en EU?

- Esperanto povus esti, gardante samtempe la naciajn lingvojn, komuna lingvo por komunikado inter ŝtatanoj de diversaj nacioj, speciale ĉar ĝi estas facila kaj povus rapide lerni ĝin ankaŭ lingve malpli talentaj civitanoj.

Ĉu okazos diskuto pri via propono? Se jes, kiam? Kaj kiajn argumentojn vi tiukaze uzos en la diskuto kaj kian rezulton vi atendas?

- La debato pri mia propono jam okazis en la Komitato por kulturo la 19-an de januaro 2009. Nun mi ankoraŭ ne havas multajn subtenantojn. Mi deziris atentigi la komitatanojn kaj pensigi ilin pri tiu ĉi eblo. Miaj amendoj estos malakceptitaj dum la voĉdonado, sed oni legos ilin kaj pri ili diskutos en ĉiuj politikaj grupoj.

Ljudmila Novak alvokas ĉiujn subtenantojn de la propono esprimi sian apogon por ĝi en ŝia retejo.

arkivita en:
Esperantoluna
Esperantoluna diras:
2009-01-30 11:45
Fine ni trovas denove kuragxan virinon, kiu pensas demokratie por bono de EU-estonteco.La interkompreno en tiel multnombre lingve kaj naciece kontinento estas komuna lingvo ecx pli grava ol komuna mono.Komuna lingvo ne povas esti iu nacia, cxar cxiam iu kontrauxstaros kaj diskriminacios aliajn. Ni volas vivi en unu familio, do lasu imperiajn lingvajn regadojn kaj donu al cxiuj la samajn rajtojn.Nur tiel disvolvigxos kunlaboro, kunvivo en demokratio kaj paco.
Mi estas polo laux nacio, germano kiel civitano,naskita en malricxa familio kies multajn anojn forrabis militoj kaj mi estas felicxa, ke tio trapasis(almenaux cxe ni), sed mi timas , ke se ni ne solvos rapide la lingvan problemon kaj tio demokrate, tiam komencigxos lingva milito kio povos dangxerigi estonton de EU.
Pro tio mi petas cxiujn, agu racie kaj porestonte.Ne decidu sen grunda informigxo kaj pripenso.
Via zorgema europano Stanislaw
catbru
catbru diras:
2009-01-30 13:57
Miopinie, peti eficialigi esperanton en EU, kiam jxuste gxi starigas lingvmodelon kiu ignoras kaj damagxas komunumajn minoritatajn lingvojn estas vere insulto por taj lingvoj mem.
Esperanto oficiala en EU? Iru for!
Esperantoluna
Esperantoluna diras:
2009-01-30 14:46
Kiel mi jam supre skribis, oni devas sin informigxi kaj pripensi kion diri, cxu skribi.
Uzado de iu imperiala (nacia) lingvo domagxas ne nur al minoritataj lingvoj sed ecx malgrandaj kaj mezgrandaj linvoj naciaj.Vidu! jam nun en via nacia lingvo maljuna generacio ne komprenas junan.
Uzado de internacia lingvo internacie garantias uzadon en la hejmlandon propran korekte.Internacian lingvon uzu internacie kaj nacian,popolan enlande.
Vi ne komprenis, ke en iu ajn komunumo cxio funkcias bone tiel longe, gxis iu ne sentas sin trompita, se ne havas la saman rajtoj kiel alia.Nur gxis certa momento oni povas sxtopi la busxon per promesoj, monoj, malpermesoj, paragrafoj k.t.p...
Mi bedauxras, ke EU ne okazis, sur la samaj legxoj kiel nun jam antaux unua mondmilito, cxar ni ne havus tiel da viktimoj , da popola doloro.Tial lasu nun ne traludi hazarde nian historian sxancon.
chielismo
chielismo diras:
2009-02-01 18:23
Mi ne scias, ĉu la eŭropano iam havis sperton praktiki komunan lingvon aŭ ne, tamen la ĉino jam feliĉe ĝuas tian stultaĵon pli ol 2200 jarojn post Ĉin-Dinastio(221 a.k). Ah, jam pasis pli ol 2200 jaroj, ĉiuj ĉinoj ankoraŭ posedas siajn dialektojn, tamen ankaŭ povas komuniki per mandareno. *[ĉinaj dialektoj,laŭ eŭropa opinio, fakte estu vera lingvo, ĉar aliregionuloj ne komprenas, kion ni parolas.] Kiam ni vojaĝas en aliaj provincoj kaj regionoj por laboro,turismo,komerco k.t.p., aŭ kiam ni partoprenas ŝtatajn ekzamenojn, interregionajn aranĝojn k.t.p., ni uzas tian stultaĵon Sed en sia regiono ni uzas nian dialekton por babili, kanti, spekti nialingvajn operojn, TV-programojn k.t.p. Haha, kutime ni ne volas paroli dialekte kun aliregionuloj, ĉar tia maniero estas neestimema kontraŭ aliaj dialektoj, ankaŭ aliaj opinias ke tia ne havas bonan edukecon, kia ne posedas la komunan lingvon. Ja, ni ĉinoj jam lernis multe de la eŭropanoj, eble nia leciono ne interesas eŭropajn sinjorojn. Sed la ĉina komuna lingvo vere helpas pli ol miliard ĉinajn laborantojn libere moviĝantajn sen lingva problemo tra la vasta Ĉinio! Eble tio ankaŭ estas unu kialo ke Ĉinio povas rapide evoli ol aliaj mondpartoj, ĉu ne?!
hectoralos
hectoralos diras:
2009-02-01 22:45
Pardonu, se mi ne bone komprenis vian rezonadon, ĉar entute mi perdiĝis kaj ne plene komprenas, ĉu vi efektive kredas, ke (hanaj) ĉinoj havas komunan lingvon aŭ ne. Ŝajne jes, se konsideri vian lastan frazon. Mi ne scias ankaŭ kio estas "evolui pli rapide ol aliaj mondopartoj", kaj, se entute tio estas, ankaŭ kiagrade tio bonas aŭ ne. Kaj entute, surbaze de tiuj supozoj, mi ne komprenas, kial vi kredas, ke unulingveco rapidigas evoluon: finfine, se hanoj estas samlingvaj, tiel estas de antaŭ eble du mil jaroj, sekve ili jam devus esti stratosfere pli evoluintaj, se entute tiu pozitivisma koncepto havas sencon. Mi fakte min demandas, laŭ via rezonado, ĉu ne estas unulingvigo, kio rapidigas evoluon de popolo, t.e. ĝia malapero pro asimilado.

Verdire, malkiel vi, mi kredas, ke lingva kaj kultura diverseco konsistigas multe pli fekundan grundon ol aridiga unukulturado.
pistike65
pistike65 diras:
2009-02-02 06:41
La temo de Hèctor, nome "ke lingva kaj kultura diverseco konsistigas multe pli fekundan grundon ol aridiga unukulturado", estas tiom interesa ke mi volonte legus tutan eseon pri gxi en Libera Folio - el kies ajn klavaro!

amike
Istvan Ertl
chielismo
chielismo diras:
2009-02-03 10:08
Hektor Alos ne komprenas mian temon. Mi temas ke la ĉino ĉiu posedas sian dialekton(fakte estu lingvo laŭ la eŭropa lingvistiko), samtempe ankaŭ la komunan lingvon Madareno. Ekz. kiel ĉino mi mem denaske posedas du dialektojn(unu apartenas al aglutina lingvo, alia al refleksiva lingvo), kaj poste la komunan lingvon mandareno pro la edukado.) Fakte, Ĉinio havas pli multajn lingvojn ol Eŭropo, ekz. en nia provinco estas 4 ĉefaj dialektoj, inter kiuj oni ne povas efike komuniki per parolo, kaj ni devas interparoli per la komuna lingvo. Alia fakto, ekz. en Tibeto estas multaj lingvoj, inter tibetanoj el malsamaj regionoj simile kiel la hanoj ili devas komuniki per la ĉina komuna lingvo mandareno. Tion mi kelkfoje spertis en Tibeto, kaj iam mi instruis Esperanto-kursojn en Xiangyang Tibeta Nacieca Altlernejo. Haha, gratulon al via scio iometa pri Ĉinio!
chielismo
chielismo diras:
2009-02-03 10:24
Kompreneble la evoluo dependas de multaj kialoj. Sed la china komuna lingvo hodiaŭ ja helpas chinan evoluon! Mi iam legis, kial pli ol multaj kapitalistoj invest elektis Chinion... unu avantaĝo inter kelkaj kialoj estas komuna lingvo, per kiu ĝia ordono povas facile kaj rekte atingi ĉiujn laboristojn. Male, en Hindio ili opinias ke ĝia ordono tre malfacile rekte atingas fizikajn laborantojn. Ĉu vere? Mi ne scias, ĉar mi neniam vizitas Hindion, kvankam mi gastigis baratan esperantiston du semajnojn en mia oficejo(Xi'an-a Esperanto-Asocio).
ztisljar
ztisljar diras:
2009-02-04 17:59
En Ĉinio estas uzataj tre multaj lingvoj (ja la lando estas grandega) kaj ĉar la historio de komuna ŝtato estas ege longa oni jam havas longatempe komunan tutŝtatan lingvon, la mandarenan. En kelkaj provincoj oni parolas lokajn lingvojn similajn al la mandarena, sed nenie la saman, en kelkaj tre malsamajn. La oficiala komuna ĉina (mandarena) estas neŭtrala artefaritaĵo kiun ĉiuj lernas en lernejoj kaj uzas kiam ĉeestas homoj el alia(j) provinco(j). La ĉinoj lernis esti afablaj kaj ne uzi lokajn lingvojn kiam ĉeestas aliaj personoj (tiam ili ne krokodilas), kion Eŭropanoj ne komprenas. Eŭropanoj ne volas esti afablaj kaj krome ili ne volas uzi neŭtralan komunan (artefaritan) lingvon sed la ne-neŭtralan anglan aŭ en "subprovincoj" kiel Hispanio eĉ la ne-neŭtralan provincan (la kastilian).
La diversregionaj ĉinlandanoj nomas siajn lingvojn "dialektoj", char la 2200-jara historio postulis de ili nomi la komunan lingvon (mandarenan) "lingvo" kaj la aliajn lingvojn "dialektoj". Ni lernu de ĉinoj esti afablaj sed ankaŭ ni lernu de ĉinoj tion ke la komuna lingvo ne estas supera kaj la nobla, dum la aliaj estas dialektoj kaj malnoblaj.
chielismo
chielismo diras:
2009-02-06 03:21
Ztisljar estas prava ke inter chinaj lingvoj ne estas egaleco al la komuna lingvo Mandreno. En la civila parolo la ĉino nomis la mandarenon ŝtatoficista lingvo (guanhua), en Tajvano oni nomas la mandarenon ŝtata lingvo, en la ĉeftero la mandareno nuntempe nomita kiel populara lingvo(putonghua). Laste mi legis Fundamentan Krestomation de Espernto far Zamenhof. En tiu Krestomatio Zamenhof jam klare diris al la europa dubanto, ke Esperanto ne estas utopio, ĉar en la vasta Ĉinio jam vivas longe tia lingvo! Haha, amuza fakto, Ŝajne Zamenhof bone konis situacion de la ĉina lingvo(en Krestomatio li detale rakontis pri la china lingvo), eble al li rakontis liaj du fratoj, kiuj iam estis en Ĉinio.
hectoralos
hectoralos diras:
2009-02-06 19:48
La mandarena, laŭ mia scio, estas pli-malpli same artefarita kiel kiu ajn normigita lingvo de granda eŭropa ŝtato, kaj, sendube, same neŭtrala kiel ili en siaj respektivaj ŝtatoj. Pekinanoj (ne enmigrintaj) ja denaske havas sian hejman lingvon kiel tiun, kun kiu ili povas karieri. La afableco de la ĉinoj, pri kiu vi parolas, ŝajnas al mi ŝoke proksima al tiu, kiu oni instruadis al ni, ke, kiam unu hispanlingvano ĉeestas, la dek ĉirkaŭaj katalunlingvanoj parolu la (solan logike eblan) komunan lingvon, ĉar povus esti tro pene por la unuopulo peni kompreni la lingvon de la ĉirkaŭa amaso. Temas pri bonega politiko por disvastigi lingvon. Se al tio oni aldonas fortan movon de la loĝantaro de unu regiono en alian, kio ja amase okazas en Ĉinio, la rezultoj estas okulfrapaj.

Pri via pli aserto, ke "ni lernu de ĉinoj tion ke la komuna lingvo ne estas supera kaj la nobla, dum la aliaj estas dialektoj kaj malnoblaj", tian instruon mi vidas nenie. Mi povas akcepti, ke la "lingvo" kaj "dialekto" povas esti terminologia problemo, kvankam tio, ke estas termino por unu lingvo kaj alia por ĉiuj aliaj lingvoj, ŝajnas montri tre malegalan situacion. Ĉiuokaze, kio gravas estas la uzado kaj vigleco de la lingvoj: ĉu ili estas plu transdonataj al la sekva generacio; ĉu ili estas efektive uzataj same por ĉiutaga vivo kiel por gravaj sociaj funkcioj; ĉu ili pli-malpli memstare evoluas sen amasa interfero de la hegemona lingvo ktp. Bedaŭrinde tio ne ŝajnas okazi. Tio ekzemple, ke ĉielismo ne nomas siajn denaskajn lingvojn suspektigas, ke eble ili ne estas sufiĉe indaj je tio por alilanda publiko. Entute la statistikoj pri la stato de la nehanaj lingvoj en Ĉinio montras, ke ilia estonteco estas necertigita, kaj tio estas signo de nemodela lingvopolitiko.
chielismo
chielismo diras:
2009-02-08 05:34
Hektor Alos i Font pravas je nehanaj lingvoj. La chinaj lingvoj estas tre komplikaj. Fakte inter mongoloj aŭ tibetanoj el malsamaj regionoj ili ankaŭ ne povas kompreni unu aliajn, eĉ nome de nacieca titolo tibeta iuj regionuloj rifuzas la saman titolon, ĉar tiuj havas malsamajn devenon, lingvon, kulturon kaj geedzecon. Tio turnigas iujn al ŝtateca aŭ alinacieca komuna lingvo Madareno. Ankaŭ pli interesa fakto estu ke el pli ol dek milion manĉuroj estas nur 37 ŝajnaj manĉurlingvanoj laŭ la ŝtata statistiko. Aha, malpli ol ĉinaj Esperantoparolantoj! Fakte, iuj manĉuroj jam perdis sian naciecon, ekz. mia edzino nun havas leĝnaciecon Hano (ĉino laŭ eŭropa nomigo), sed ŝia frato leĝnaciecon Manĉuro. Vere ili ambaŭ konas neniun vorton de la manĉura lingvo! Kompreneble en la nuntempa socio oni ne kapablas obeigi iujn lerni lingvon eĉ sianaciecan, se ĝi malutilas por la vivo. Mi opinias ke la ŝtato devas fondi lingvajn muzeojn kiel studion kaj lokan turismon, kial ne? Ni esperantistoj ŝatas multkulturecon ja pli ol la naciisto! Ni ankaŭ kredas ke la internacia kaj neŭtrala Esperanto povos kontraŭi unu lingvon mortigi aliajn lingvojn.
slavik
slavik diras:
2009-02-08 13:47
La malpli grandan tekston, bazitan sur tiu ĉi de Kalle, kiun mi publikigis ĉe e-novosti.info en la rusa lingvo, republikigis sufiĉe populara israela ruslingva informilo MIGnews
http://www.mignews.com/news/culture/world/060209_182255_90413.html
Minimume en unu VivĴurnala blogo la novaĵo nun estas diskutata; do, havas ekster-esperantujan reeĥon.

Bedaŭrinde (nur por mi), en MIGnews oni ne menciis la fonton, sed ja kopiis la nomon de Libera Folio kun la tuta teksto.
molnar
molnar diras:
2009-02-08 19:13
Estimataj Gesinjoroj !

La propono de S-ino Ljudmila Novak estas vere racia propono.Dum pli ol 4o jaroj ankau mi klopodas antauenigi la aferon de Esperanto kaj estas tute konvinkita,ke sxia propono meritas fortan subtenon.

Nuntempe la plej racia solvo de la lingvaj,financaj ecx ekonomiaj problemoj de la tuta mondo estas Esperanto pro gxiaj avantagxoj,lingvolernigaj ,propedeutikaj valoroj

Dum pli ol 12o-jara ekzisto la internacia lingvo pruvis siajn cxiuspecajn ,supre menciitajn vivkapablojn por farigxi la plej tauga ilo en la interpopola komunikado.Cxi tio estas la vero,cxu la kontrauloj akceptas,cxu ne.

Sen komuna lingvo la interpopola komprenigxo simple ne estas efektivigebla neniam,neniel!Por racie,respondece pensantaj homoj cxi tio estas evidenta.Memkompreneble,mi respektas aliajn opiniojn,sed ili estas,lau mi nur ekskuzajxoj:klopodo klarigi la aksiomon.

Kun respektplenaj salutoj
Molnár László





Jorgos
Jorgos diras:
2012-02-11 21:53
Mi proponas tion, ke Ludmila fariĝu Slovena Prezidentino kaj decidu tion, ke Slovenujo deklariĝu dulingva SL/EO ; tiam Eŭropa Unio akceptos Eon, kiel unu el siaj lingvoj same, kiel Irlando kaj Malto havas kaj la propran kaj la anglan, kiel oficialajn lingvojn, ĉu ne ?
Js.