Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2009 / Ne israelanoj kun irananoj, sed esperantistoj kun esperantistoj

Ne israelanoj kun irananoj, sed esperantistoj kun esperantistoj

de Redakcio Laste modifita: 2009-04-20 06:46
En İznik, Turkio, komence de aprilo okazis la 2-a Mezorienta Kunveno, kiun partoprenis kvardeko da esperantistoj el 17 landoj. Kompare kun la pasintjara, 1-a Mezorienta Kunveno, okazinta en Jordanio, la kvanto de partoprenintoj preskaŭ duobliĝis. La aranĝo estis multe pli internacia ol pasintjare, ĉar Turkio estas lando kiun povas viziti civitanoj de ĉiuj landoj de la tuta regiono. Eĉ irananoj ne bezonas vizon por Turkio. La renkontiĝo estis organizata de la Komisiono de UEA pri Agado en landoj de Meza Oriento kaj Norda Afriko. Ekskluzive por Libera Folio raportas Renato Corsetti, la antaŭa prezidanto de UEA kaj unu el la aranĝintoj de la kunveno.
Ne israelanoj kun irananoj, sed esperantistoj kun esperantistoj

Foto: Gabi Zeevi

Parolante pri la 2-a Mezorienta Kunveno estas facile paŭsi kun adapto la vortojn de Zamenhof en Bulonjo-ĉe-maro, sed mi ne scias, ĉu la du situacioj estas kompareblaj. Certe en la Meza Oriento ekzistas homoj plene trempitaj en siaj lingvoj, kulturoj, politikaj ideoj kaj naciaj egoismoj (kiel ĉie en la mondo. Ne pensu ke svedoj estas malpli svedaj ol irananoj estas irananoj), sed la rilatoj inter la landoj estas je tia punkto, ke estas malfacile trovi landon, kiu akceptas civitanojn el ĉiuj landoj de la tuta regiono.

Dum la unua kunveno pasintjare en Jordanio, ekzemple, irananoj ne povis partopreni, ĉar kelkaj arabaj moderaj (okcident-subtenaj) registaroj kredas, ke estas tasko de la amikoj de Usono montri rigoron rilate al Irano ankaŭ pri vizoj (cetere per religia preteksto: ili estas ŝijaismaj).

Turkujo, aliflanke, jes estas modera kaj islam-ekvilibra, sed ĝi permesas al ĉiuj eniri. Eĉ, kio surprizis min kaj eble ankaŭ kelkajn legantojn de ĉi tiu artikolo, irananoj entute ne bezonas vizon por eniri Turkujon. Do en la fino en ĉi tiu kunveno estis homoj el 17 landoj: Turkujo, Irano, Israelo, Italujo, Hispanujo, Francujo, Belgujo, Nederlando, Germanujo, Danujo, Latvujo, Svisujo, Kroatujo, Serbujo, Polujo, Usono kaj Koreujo.

La kunveno okazis de la 3-a ĝis la 6-a de aprilo en la loko de ata/ita batalo en la tempo de Kostantino la granda. En la jaro 325 de la komuna kalendaro tie kunvenis episkopoj el la tuta kristana mondo por decidi ĉu Kristo estas samsubstanca aŭ similsubstanca kun dio (kelkaj eĉ opiniis, ke li estis "malsamsubstanca" – sed ekstremistoj ekzistis ĉie). Temas pri Niceo, "Nicaea" laŭ la latina nomo. Tra la jarmiloj ĝi transformiĝis al la nuna İznik.

Ĉirkaŭ 40 esperantistoj el la nomitaj 17 landoj kunvenis tien kaj loĝis en studenta loĝejo tiom moderna, ke ĝi havis sendratan ret-aliron, kaj aŭskultis prelegojn kaj ekskursis al Iznik mem kaj al la nemalproksima Bursa. La prelegoj temis pri la movado en la reprezentataj mezorientaj landoj: Irano, Israelo kaj Turkujo.

Estis krome prelegoj iom pli ĝeneralaj: de la itala profesoro Davide Astori pri stereotipaj antaŭjuĝoj en Eŭropo rilate al la turkoj, de Anna Löwenstein pri landonomoj (se afganoj loĝas en Afganujo, kial pakoj ne loĝas en Pakujo sed en Pakistano?) kaj de Viŝnja Brankoviĉ pri planoj por la venonta jaro 2010, kiam Istanbulo estos eŭropa kultura ĉefurbo.

Ne maltrafinda estis la koncerto de Georgo Handzilk el Pollando kaj la kabaredo de Saŝa Pilipovic el Serbujo.  Georgo prezentos siajn kantojn en la nuna UK kaj Saŝa prezentis la kabaredon en la pasinta UK en Roterdamo. Do, la vespera programo estis je UK-nivelo. Eble eĉ iom supera pro la prezento fare de turkaj komencantaj knaboj de rakonteto pri Nasrudin Hoĝa, dum Tereza Kapista, ilia instruistino, morale subtenis ilin.

Fakte Tereza instruis Cseh-metode klason en istanbula lernejo (el kiu venis la menciitaj aktoretoj) kaj miksitan grupon de plenkreskuloj en Istanbulo du semajnojn antaŭ la kunveno. La turka movado, kiu suferis multajn perdojn en la lastaj jardekoj nun estas reviviĝanta, danke al la laboro de kelkaj. Mi citu nur Murat Ozdizdar kaj Can Zamur.

Necesas aldoni ke la programo estis tre bone organizita, kiel decas en lando kun tiom malnova civilizo. Alivorte ĝi estis nur ideo pri programo, kiu aŭtomate adaptiĝis je la lasteg-momentaj deziroj de la partoprenantoj.

Ĉu vi ne volas komenci aŭskulti prelegon je la 10-a sed nur je la 10-a kaj duono. Bone, ni faru tiel! Ĉu vi volas pli longe resti en la vespera restoracio kaj sekve komenci la vesperan programon unu horon kaj duonon poste. Bone, se vi volas tion, tiel estu. Kaj kial la ekskursa aŭtobuso devas foriri precize je la antaŭanoncita tempo, se kelkaj ankoraŭ ne finis siajn marĉandumandojn en la bazaro? Mi devas diri, ke tia "mal-svisa" sinteno ege agrabligis por ĉiuj partoprenantoj la kunvenon.

Mi ne povas ne citi gravegan lingvan aspekton de la kunveno. Ĉiuj povis persone konstati, kio estas vere aglutina kaj vere regula lingvo. Ni ne malkaŝu tion al la mondo, sed la turka estas pli facila ol Esperanto. La vortprovizo estas iom malsimila ol tiu, je kiu kutimas la meznombra eŭropano, sed la funkciad-sistemo povus sugesti ion al niaj Esperanto-studistoj (kiuj nomas sin esperantologoj, ĝuste por montri, ke ili ne komprenas aglutinajn lingvojn).

Kion diri pri la lando? Mia persona impreso estas, ke temas pri lando forte evoluanta, konstruanta siajn aŭtovojojn kaj siajn fabrikojn, jam kaptita de Nestlé kaj similaj multnaciaj vulturoj - kvankam la turka Nestlé donacis dolĉaĵojn kaj manĝaĵojn al la partoprenantoj, pro kio estas dece danki ĝin. Jes oni vidas multajn virinojn kun tre modernaj kaptukoj, sed laŭ mia kompreno tio estas signo de moderneco rilate al la antaŭa generacio. Junulinoj kun tiaj kaptukoj estas troveblaj en supervendejoj kaj en aliaj laborlokoj, kaj ili mem, evidente, sentas sin tre modernaj kaj relative malislamaj.

Parolante kun turkaj esperantistoj mi finfine komprenis la rolon de la "islama" partio, kiu nun regas Turkujo. Ĝi ne estas tiom islama, kiom oni prezentas ĝin en la okcidento. Ĝi provas evoluigi la landon kaj samtempe doni al la homoj la senton, ke neniu volas forviŝi ilin kaj ilian kulturon en la mondo. Jes, portu la vualon, eĉ nigran kaj longan, se vi tion deziras, sed samtempe iru al la lernejo kaj iru labori, kiel aliaj junaj virinoj tra la mondo.

Se oni komprenas, ke kelkaj modernismaj regantoj en islamaj landoj iam sendis soldatojn en la stratojn por perforte forigi kaj disŝiri vualojn, oni povas pli bone kompreni la aprobeblan strategion de la turka reganta partio. Eble ankaŭ niaj soldatoj en Afganujo povus lerni lecionon el tio.

Renato Corsetti

arkivita en:
Esperantoluna
Esperantoluna diras:
2009-04-13 17:40
Granda kolmplimento al Renato Corsetti, pro ekzemploplena laboro, sed mi iomete maltranviligxas pri senlima aprobo de la turka politiko.Ni ne forgesu kion faris turka registraro kun armenoj kaj kurdoj.
Por meti la vestajxojn en la sxrankon mi devas unue lavi gxin.Do, ankaux turkoj devas klare esprimi sian malgxustajxon al la armena popolo kaj fine garantii autonoman sxtaton al la kurdoj. Cxirkaux 25-30 miliona popolo, la plej alta de europo estas gxis hodiaux sen propra sxtato, kvankam kelkfoje estis promesita.
Se ili volas veni en la EU, tiam ili devas respekti kaj ne detrui tiun malnovan kulturon.La popolo, kiu preskaux nenion jam havas por perdi , cxiam provos batale
agi, cxar la politikistoj pacajn alvokojn ne auxdas.
Ni esperantistoj amantaj interhoman komprenon ne rajtas tion prisilenti.
gunnargallmo
gunnargallmo diras:
2009-04-14 17:35
Mi notas ke el la 17 landoj, nur 3 estas en la plej vasta senso mezorientaj (Irano, Israelo kaj Turkio); neniu araba lando do estis reprezentata - ecx ne Jordanio, kie okazis la antauxa kunveno.

Eta minuso, certe. Kio estas la kialo?
Jorgos
Jorgos diras:
2009-04-14 23:28
Kie estas "mez-oriento ?"

Por Francoj Israelo estas en la "proksima oriento" !
"Irano" eble en "mez-orienta" ?
Ĉu Turkio ankoraŭ estas en "oriento" ? ...ne plu se ĝi eniros Eŭropan Union, ĉu ne ?

Js.
pistike65
pistike65 diras:
2009-04-20 06:48
... Can Zamur, leteramiko mia de antaux epokoj.

Amike
Istvan Ertl