Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2009 / Esperanto: ilo por la malkoloniigo

Esperanto: ilo por la malkoloniigo

de Redakcio Laste modifita: 2009-02-11 20:25
Survoje al la Nitobe-simpozio en Tokio, en la flughaveno de Hajderabado Giridhar Rao renkontis amikon, kiu kun du kolegoj estis veturanta al Vjetnamio, Kamboĝo kaj Laoso por tie instrui la anglan lingvon. Li demandis, ĉu ne temas pri lingva imperiismo, kaj unu el la instruontoj tuj konsentis: “Jes”, li diris, “nova imperiismo lingva, kaj ni povas fari nenion pri ĝi. Ni estas la soldatoj de tiu ĉi imperiismo, kaj kulpas same kiel la registaroj mem”. En sia eseo Giridhar Rao argumentas, ke por malkoloniigi la menson, nepras iri for de la tradiciaj lingvaj iloj kiuj "tiom facile nur reproduktas la neegalecojn kiujn ni volas kontraŭbatali".

La fina punkto en la Manifesto de Prago estas “Homa Emancipiĝo”, kiu diras, ke Esperanto estas "projekto por ebligi al ĉiu homo partopreni kiel individuo en la homa komunumo, kun firmaj radikoj ĉe sia loka kultura kaj lingva identeco, sed ne limigite de ili". En granda parto de la mondo, nepra kondiĉo por la homa emancipo estas la malkoloniigo.

Mi volas argumenti, ke la fenomeno Esperanto disponebligas al ni kelkajn ilojn por la malkoloniigo. Tiujn ilojn ni rekonu, plirafinu, kaj uzu en la lukto kontraŭ hegemoniaj fortoj.

Kiel oni scias, la koloniismo tute ne temas nur pri la ekonomia ekspluatado. Ĝiaj psikologiaj efikoj estas tiom potencaj, ke socioj bezonas plurajn generaciojn por malkoloniigi la menson, kiel nomis la taskon la kenja verkisto Ngũgĩ wa Thiong'o. La fama eseo de Ngũgĩ de 1986 havis la titolon “Malkoloniigi la menson: la politikoj de lingvo en la afrika literaturo”. Efektive, jam en 1968 Ngũgĩ kaj liaj kolegoj en la angla fakultato de la Universitato de Kenjo verkis polemikon kontraŭ la pedagogia superrego de la angla literaturo en postkolonia afrika kunteksto. Ili pledis, ke oni metu la anglan literaturon en Afriko tien kie ĝi historie apartenas – nome en la periferion de la afrika kulturo.

Ĝuste en la kampo de la socia membildo, kiun traktas la literaturo, troviĝas la plej grava kaj longdaŭra psika damaĝo de la koloniismo. La brita kolonia administranto en Barato, Thomas Macaulay, verkis fifaman raporton en 1835 favore al la enkonduko de la angla edukado en Barato – raporton kiu estis eksplicite malfavora al la indiĝenaj eduksistemoj. Li deklaris, ke “ne estas troigo diri, ke ĉiuj historiaj informoj kolektitaj el ĉiuj libroj verkitaj en la sanskrita lingvo malpli valoras ol tio kion oni trovas en la magraj eltiraĵoj uzataj en la bazaj lernejoj de Britujo”.

En la sama raporto, li ankaŭ asertis, ke “ununura breto de bona eŭropa biblioteko valoras same kiel la tutaj indiĝenaj literaturoj de Barato kaj Arabujo”. Rezulte de tiu lia raporto, ekis en Barato 150 jaroj da supera edukado anglalingva dum kiu lernantoj, interalie, daŭre lernas multon pri la belaj someraj floroj de Britujo. Jam en la kolonia periodo, Gandhi ofte atentigis la samlandanojn pri la danĝero de tia ĉi fremdlingva kaj fremdiga eduksistemo.1 Sed la landaj elitoj malkonsentis kun li.

Cetere, se parenteze temi pri la somero, menciindas, ke en multaj el la lingvoj de tropika Barato, estas la ombro pri kiu oni parolas pozitive; la suno mortigas. Hindia poeto kantas pri la komfortiga ombro de la densa hararo de la amatino. Se barata junulo do sekvus la konatan ŝekspiran soneton, kaj komparus belulinon al somera tago, li invitus vangfrapon: "Ĉu mi komparu vin al tag' somera?" Vangofrapo: FATAAK!

La projekto malkoloniigi la menson devas barakti kontraŭ tiaj ĉi kulturpolitikaj bariloj. Kaj ĝuste ĉi tie rolas la rajto al gepatralingva edukado. Infanoj kiuj vizitas lernejon kie la instrulingvo ne estas la hejma lingvo suferas ŝokon. Multaj simple lasas la lernejon. Laŭ raporto de Unesko en 2008, por 80 elcentoj de la infanoj en la Filipinoj, malsamas la lerneja kaj la hejma lingvoj; la cifero por Paragvajo estas 64 elcentoj.2

Simile, antaŭa raporto de 2004 de la Unuiĝintaj Nacioj sciigas, ke en sub-Sahara Afriko, el la infanoj kiuj vizitas lernejon, nur 13 elcentoj ricevas gepatralingvan edukadon.3 Tiuj ĉi estas skandalaj ciferoj pri la malrespekto de bazaj homaj rajtoj. La lingva subpremado estas io pri kio ni esperantistoj scias multe, aŭ proprasperte (kiel parolantoj de lingvo de malplimultoj), aŭ raporte. Esperanto jam funkcias kiel deponejo de informoj pri lingva diskriminacio. Jen agadkampo en kiu ni povas kontribui al la konstruo de pli justa mondo. Por tia ĉi strategia laboro ege gravas la kunlaborado kun aliaj organizaĵoj, kaj Esperantaj kaj ne-Esperantaj.

Notindas, ĉi-kuntekste, ke pro la ŝanĝiĝanta evoluiga tagordo en postkoloniaj landoj kiel Barato, estas nuntempe multe pli facile kaj strategie utile kunlabori kun eksteraj (tio estas, ne-Esperantaj) organizaĵoj. Mi klarigu mallonge pri tio kion mi diras.4 Dum la unuaj kelkaj jardekoj de sendependa Barato – ni diru, proksimume de la 50-aj jaroj ĝis la 70-aj jaroj de la 20-a jarcento – la registara strategio evoluigi la landon konsistis ĉefe el la tiel nomataj 5-jaraj ekonomiaj planoj. Tiuj planoj estis plejparte grandskalaj kaj fokusis sur la industriaj kaj agrikulturaj sektoroj: minejoj kaj ŝtalfabrikoj; kemioplena, maŝinigita agrikulturo kaj digegoj. Efektive, nia unua ĉefministro, Nehru, nomis tiujn digegojn “temploj de moderna Barato”. Tiun periodon de la barata ekonomia evoluigo ni povas nomi la “moderna” periodo.

Sed jam de la 70-aj jaroj ekestis profunda skeptiko pri tiuj grandskalaj projektoj. Jen la “postmoderna” periodo de la evoluigaj strategioj en Barato. Oni komencis kalkuli la diversajn kostojn – homajn kaj ekologiajn – de tiu moderna evoluiga strategio. Studoj ekaperis pri la ekologia detruo kaŭzata de la minejoj, digegoj kaj la kemioplena agrikulturo. Aktivuloj ankaŭ nomis neakcepteblaj la grandajn homajn translokadojn devigajn kiujn multaj el tiuj projektoj bezonis.

Se temas pri digegoj, ekzemple, milionoj da indiĝenoj kiuj loĝadis en unuarangaj arbaroj estis devige transloĝigitaj por inundi la arbaron cele al la konstruado de la digego. Tutaj komunumoj de indiĝenoj iĝis t.n. “mediaj rifuĝintoj”, devigitaj forlasi la proprajn vivejojn. Loĝante sub aĉaj kondiĉoj en la periferio de la socia ĉeffluo, ene de unu aŭ du generacioj, ili perdis sian tutan socian kaj kulturan kapitalon. Estis ili kiuj pagis la koston de la evoluigo de la lando.

Plue, studoj montris, ke pro diversaj historiaj kaj politikaj kialoj, kelkaj regionoj sukcesis akiri kaj kapti la avantaĝojn de tiu moderna evoluigo multe pli bone ol aliaj regionoj. Alivorte, la moderna evoluiga strategio ankaŭ pliakrigis enlandajn diferencojn – kiuj jam estis sufiĉe grandaj en tiu ĉi profunde hierarkia lando de la hindua kastsistemo.

Notindas ĉefe du rezultoj kiuj havas implicojn por Esperanto-agado en Barato. Unue, en demokratia lando kiel Barato, ekestis regionaj politikaj partioj kies reprezentantoj rapide gajnis povon, ĉar estis klare, ke Nov-Delhio evidente malsukcesas prizorgi la lokan evoluigon. Jam de jardeko, do, ni en Barato estas en epoko de plurpartiaj koaliciaj registaroj, kun multe pli da marĉandado pri evoluigaj prioritatoj.

La dua rezulto de la registara malsukceso evoluigi la malriĉajn regionojn estas la ekfloro de neregistaraj, civilsociaj organizaĵoj. En lando kun longa historio de sociaj reformmovadoj – jam de la mezo de la 19-a jarcento – tiuj ĉi neregistaraj organizaĵoj ektrovis firmajn niĉojn de aktivado por antaŭenigi sociojustecajn celojn. La rolo de tiuj ĉi civilsociaj organizaĵoj iĝis eĉ pli grava dum tiu ĉi lastatempa fazo de la postmoderna evoluiga periodo, karakterizita de la ŝtata abdiko de siaj respondecoj, kaj la instalo de sovaĝa tutmondiĝanta kapitalismo.

Ni notu ĉi tie, ke la abdiko de sociaj respondecoj rilatas al la praktiko; teorie, konstitucie, Barato daŭre restas fidela al idealoj de sociaj justeco, egaleco, inkluziveco, ktp. Rezulte, la registaro trovas en tiuj ĉi neregistaraj organizaĵoj bonegan fonton de etkostaj kaj etskalaj “eksperimentoj” en socia transformiĝo. Se sukcesas tiaj ĉi eksperimentoj, ili povas trovi sin 10 jarojn poste en la registara politiko.

Pro la kresko de regionaj partioj kaj la kreskinta rolo de civilsociaj organizaĵoj, en tiu ĉi postmoderna periodo de nia evoluigo pli grandas la eblecoj, ankaŭ de la Esperanto-movado en Barato, interveni en debatoj kaj agadoj de socia transformiĝo – kaze de la Esperanto-movado en Barato, ekzemple, en iniciatoj antaŭenigi gepatralingva-bazitan multlingvan edukadon.

Ĉar la supera edukado en Barato estas en la angla lingvo, universitataj studentoj en Barato lernas ne nur pri Barato, sed tipe ankaŭ scias multon pri la geografio, kulturo kaj politiko de Britujo kaj Usono – kaj ege malmulton pri la cetera mondo. La senkritikan akcepton de tiu ĉi kultura imperiismo ili eĉ nomas “mondcivitaneco”. La transnacia edukado kiun proponas Esperanto – denove, ero skizita en la Manifesto de Prago – funkcius ĝuste por helpi malmunti tiun ĉi malsimetrion.

Por kompreni la transnaciecan karakteron de Esperanto-edukado, sufiĉas vidi la mondeton de tradukaĵoj en Esperantujo. Kiel atentigas nin Abel Montagut (en sia prelego en Linguapax en 20045), en grandskala tradukprojekto de Unesko, 70 elcentoj de la tradukaĵoj estis el unu el la kvar grandaj lingvoj de la mondo: la angla, rusa, franca kaj germana – jen la ununura breto de tiu eŭropa biblioteko pri kiu parolis Thomas Macaulay.

Sed inter 1991 kaj 2003 inter la ĉirkaŭ mil tradukaĵoj aperigitaj en Esperantujo, nur 30 elcentoj estis el tiuj kvar lingvoj. La jida, portugala, ĉina, japana kaj hungara – ĉiu el tiuj ĉi havis 5 elcentojn da tradukaĵoj. Kiel rimarkigas Montagut, “sume tiu ĉi distribuo spegulas pli fidele la lingvan realaĵon de la mondo, kaj prezentas ĝuste la inversan proporcion por la kvar grandaj lingvoj”. La prelegon de Abel Montagut oni povas legi plurlingve en la retejo Nitobe.info. Jen, do dua kampo de nia agado en la nova jarcento.

Elstara ekzemplo de tia transnacia edukado estas la esperantigo de lernolibro pri moderna historio de Ĉinujo, Koreujo kaj Japanujo, farita de skipo de esperantistoj el tiuj ĉi tri landoj. Kiel diras la aŭtoroj en la antaŭparolo de tiu rimarkinda libro, "Dum la pasintaj 4 jaroj, ni ofte spertis malsamajn opiniojn rilate al la historio, sed pere de dialogo kaj traktado, ni sukcesis havi komunan historian vidpunkton kaj nun ni eldonas la libron samtempe en la tri landoj".6

Se, ekzemple, barataj, iranaj, nepalaj kaj pakistanaj esperantistoj povus kune proponi ion por antaŭenigi transnacian edukadon en la regiono, tio certe estus inda paŝo malkoloniigi la menson kaj plibonigi la ŝancojn de paco en tiu ĉi mondoparto.

Ĝuste tiu ĉi lasta propono de sudazia kunlaborado tuŝas plian flankon de la projekto de malkoloniigo. Mi klarigu per anekdoto.

En 2007, ĵus antaŭ la Universala Kongreso en Jokohamo, okazis la Nitobe-Simpozio en Tokio. La temo de la Simpozio estis eŭropaj lingvoj en Azio. Fakuloj de diversaj mondopartoj, kaj aziaj kaj neaziaj, kunvenis por dividi informojn kaj analizojn pri la kompleksaj lingvosociaj rezultoj de la kontakto inter eŭropaj kaj aziaj lingvoj. Mi varme rekomendas la aktojn de la Simpozio al ĉiuj.7

Sed ne pri tiu Nitobe-Simpozio mi volas ĉi-momente paroli. Mi volas rakonti ion kio okazis al mi survoje al Tokio. En la flughaveno de mia loĝurbo Hajderabado, mi renkontis amikon kiu instruas la anglan en loka universitato – efektive, en la Universitato por la angla kaj fremdaj lingvoj. Li estis survoje al Vjetnamujo, kaj kun li estis du kolegoj, unu survoje al Kamboĝo kaj la alia iranta al Laoso.

“Pri kio temas?” mi volis scii.

“Nu”, mia amiko diris, “pro regiona interregistara interkonsento, Barato sendas instruistojn al neanglalingvaj landoj en suda Azio por instrui la anglan! Tie oni starigas registarajn centrojn por trejni instruistojn, kiuj disvastigos la anglan”.

“Do”, mi diris, “temas pri nova lingva imperiismo, ĉu ne?”

La amiko tuj malgajis, sed unu el liaj kolegoj emfaze konsentis kun mi.

“Jes”, li diris, “nova imperiismo lingva, kaj ni povas fari nenion pri ĝi. Ni estas la soldatoj de tiu ĉi imperiismo, kaj kulpas same kiel la registaroj mem”.

Nu, mia amiko jam aspektis malfeliĉa pro tiu mia rimarkigo, kaj nun ankaŭ lia kolego ekkritikis la projekton. Do, por iom malpliigi lian videblan malĝojon, mi duonŝerce kaj ironiete diris, “Nu, ni eble ne nomu ĝin lingva imperiismo, ĉu? Prefere ni nomu ĝin sud-suda kunlaborado!”

La novkoloniismo alprenas ĝuste tiajn ĉi formojn de elitaj aliancoj. La landaj elitoj jam konvinkiĝis, ke la nura lingva vojo antaŭen estas la angligo de la mondo. Almenaŭ en Barato, la kialoj estas klaraj. Fronte al malcentrismaj fortoj de regionaj partioj kiuj ekmalmuntas la historiajn neegalecojn inter regionoj, kaj fronte al malcentrismaj fortoj de neregistaraj iniciatoj kiuj ekdefias la historie kastbazitajn nejustecojn inter etnoj, la elitoj provas sekurigi siajn privilegiojn interalie per tiuj ĉi novaj formoj de la koloniismo.

Kiel esperantistoj, daŭre okupitaj pri aferoj lingvaj, ni povas prilumi la ideologiajn bazojn de la nunaj lingvaj potencrilatoj; ni povas plu prilabori niajn ilojn de lingva demokratio, kaj transnacia pedagogio; kaj ni povas kunlabori kun diversaj instancoj – kaj registaraj kaj neregistaraj, kaj Esperantaj kaj ne-Esperantaj – por realigi tiujn ĉi niajn jamajn komprenojn pri mondo lingve pli justa.

Tiel, ni daŭre havas validan rolon en la nova jarcento. “Alia mondo eblas” estas la slogano de la Monda Socia Forumo – tiu grandega koalicio de organizaĵoj lokaj, regionaj, landaj kaj internaciaj, kiuj kunvenas ĉiujare por batali kontraŭ la milito kaj kontraŭ la pli sovaĝaj aspektoj de la nuna tutmondiĝo. Al tiu slogano – "Alia mondo eblas" – ni aldonu plian, “Alia lingvo eblas”, por emfazi, ke en la malsimpla tasko malkoloniigi la menson, nepras iri for de la tradiciaj lingvaj iloj kiuj tiom facile nur reproduktas la neegalecojn kiujn ni volas kontraŭbatali.

Kaj lingve kaj ideologie, do, Esperanto restas valora ilo por la homa emancipo.

Giridhar Rao


Antaŭa versio de tiu ĉi eseo estis prelego farita dum la 34-a Kataluna Kongreso de Esperanto, 6-8 decembro 2008, Sabadell, Katalunio, Hispanujo

Notoj
1. Ekzemple, Gandhi deklaris, ke “La uzo de fremda lingvo kiel la supera eduklingvo [en Barato] kaŭzis nekalkuleblan intelektan kaj moralan damaĝon al la nacio”. http://www.geocities.com/agrao99/gandhi/gandhi_pri_edukado.htm (vizitita 2009-2-5).
2. Rao, A Giridhar. 2008. “Por 80% filipinaj infanoj, malsamas la hejma kaj la lerneja lingvoj”.  (vizitita 2009-2-5)
3. Rao, A Giridhar. 2008. “Legopovigo kaj gepatralingva edukado”  (vizitita 2009-2-5)
4. La temon mi traktis iom pli detale en mia eseo, “De modernismo al postmodernismo: La ŝanĝiĝanta evoluiga tagordo en Barato”, Japana Esperantologio n-ro 3, 2008, pĝ. 64-67.
5. Montagut, Abel. 2004. “La kontribuo de la internacia lingvo Esperanto favore al la pluekzisto de la lingva diverseco”. http://eo.nitobe.info/ld/dokumentujo/listigo.php?tipo=artikolo (vizitita 2009-2-5)
6. Historio por Malfermi Estontecon: Moderna Historio de Ĉinio, Japanio kaj Koreio. 2007. Fremdlingva Eldonejo, Pekino, Ĉinujo. ISBN 978-7-119-04842-0.
7. KIMURA Goro Christoph, YOSHIDA Naoko (red.). 2008. Al justa lingvopolitiko en Azio – Aktoj de la 5a Nitobe-Simpozio. Instituto pri Eŭropo, Sophia-Universitato / Japana Esperanto-Instituto, Tokio, Japanujo.

arkivita en:
Esperantoluna
Esperantoluna diras:
2009-02-09 09:23
Tiu problemo ne estas nova, sed mi gxojas, ke gxi estas pli kaj pli lastatempe atentata.
De pli ol 44 jaroj vivas en Germanio (pli precize iama orienta parto), kie mi espertis grandan efekton de lingva imperiado.Iama tiel fiera popolo, pro historiaj kauxzoj, tute kadukigxis, malkuragxigxis, malcertigxis.Cxio malnova malbenita, nova ne sxatata. Junaj homoj unu fanatike blinde edukita alia sur devojo.Altrudita lingvo fremda malsxatata tro malfacila .La angla sxajnis esti pli interesa, donis pli okcidentan horizonton.Maljuna generacio ne povis doni bonan ekzemplon ne transdonis patrujecan senton kaj juna generacio perdis hejmajn idealojn. La angla sxajnis pli "cool" pli impona.Fine oni perdis nacian identecon, nacian fieron.
Tiutempe la lingva imperieco ne dormis.Per kantoj, jxurnaloj, modaj artikoloj, kolao kaj Mac Donaldoj infektis kaj influis la blindan junan generacion kaj ne nur! Politikistoj, intelektuloj, sociologoj, lingvistoj cxiuj trankvile dormis. Unu pensis nur pri sia kariero, alia timis ion diri.
Intertempe la domagxo estas epoka.Por tion substreki mi rakontu epizodon;
Mia filo konstruis domon kaj cxe fino por cxiuj helpantoj ni arangxis en gxardeno grandan grilan fajron.Post gustumado, iom trinkado, mi prenis gitaron kaj komencis instigi kanti popolajn kantojn,kiuj mi kiel polo lernis en la hxoro.Bedauxrinde nek unu kanton ili povis kunkanti.Nek "Rozo en herbejo" de Goethe.( en lernejo tiutempe oni lernis Kalinka kaj eble Volga Volga... Ili estis depremiitaj kiam mi diris "kiaj germanoj vi estas.."
Bedauxrinde tio okazas hodiaux cxie en la mondo.La lingva imperiismo ne nur detruas aliajn lingvojn, sed domagxas ties kulturon,identecon kio estas mia opinie pli dangxera ol momenta invado.Malgranda civitano ne estas tion konscia, sed kie estas niaj sciencistoj, filologoj,lingvistoj,intelektuloj ne postulante jam tion de politikistoj.Cxu ne povus tion prilabori la iniversitatoj, internaciaj organizoj, Unesco ktp.? Cxu ni komencu lingvajn militojn? Cxu ne estas esperanto solvo? Cxiu popolo uzu sian patrujan lingvon kaj internacie internacian, neutralan kaj tiam cxiu estos sur la sama nivelo.
javergara
javergara diras:
2009-02-09 15:58
Publikan gratulon al mia barata frato pro tiom bona eseo lia!
Mi plene subtenas la principojn de la Manifesto de Prago kaj la Nitobe-procezo. Esperanto krome estu batalilo por la lingvaj homaj rajtoj!

En mia prelego en Usono kadre de simpozio kiun aro da fakuloj ligitaj al Esperantic Studies Foundation kaj ISAE organizis che la jara kunsido de la plej grava monda sciencorganizo (AAAS), mi ghuste tushis apartan aspekton de tiu lingvosubprema edukado al infanoj per fremda, nehejma lingvo, nome la prisciencan edukadon. La malbonega nivelo de scienca priedukado en subevoluintaj landoj, i.a. kauzata de tiuj lingvaj aspektoj sed ne nur, ankau estas faktoro de la scienca kaj teknologia postrestintecoj de tiuj landoj.

Pasintjare en la Roterdama UK, dum la kunsidoj de la subkomitato pri scienca kaj faka agado kaj de UMEA, mi alvokis la fakajn asociojn serchi kaj trovi la manierojn ligi sian specifan agadon al tiu ghenerala, favora al la homaj lingvaj rajtoj, politika sinteno de la movado.

Amike,

José Antonio Vergara

Ludoviko44
Ludoviko44 diras:
2009-02-10 02:04
Gratulon, samideano, Giridhar pro via klera kaj pensiga artikolo! Aldone mi devas informi, ke okaze de la lasta vizito de Prezidento Bush al LatinAmeriko (inkluzive Brazilo!) pasintjare, li helpe "donacis" milionojn da dolaroj por la vizitotaj landoj, interalie, kelkajn milionojn da dolaroj por la ... disvastigo de la angla lingvo en tiuj landoj! Aloísio Sartorato, Rio, Brazilo
Eliott
Eliott diras:
2009-02-10 08:51
tipe ankaŭ scias multon pri la geografio, kulturo kaj politiko de Britujo kaj Usono – kaj ege malmulton pri la cetera mondo. La senkritikan akcepton de tiu ĉi kultura imperialismo ili eĉ nomas “mondcivitaneco”
tiel baratanoj konas la eksteran mondon nur per okuloj anglaj. Ekzemplon: oni tradukis verketon de Antoine de Saint-Exupéry, tie la nomo de la auxtoro igxas skribite ... laux fusxa angla prononco - senteksjuperi - tute malsame al la propra franca prononce, cxar ili ne konas alian. Kaj tio estas gxenerala fenomeno.cxio tra la nu
Sebastiano
Sebastiano diras:
2009-02-10 09:00
Pardonu, sed senteksjuperi shajnas al mi bona transpreno de la franca prononco. Chu vin ghenas -ks- anstatau -gz-? Kiel vi skribus ghin?
gunnargallmo
gunnargallmo diras:
2009-02-10 16:47
Laux mia kompreno, la anglismo ne estas la -ks- anstataux -gz- (la nagaria skribo ne havas propran literon por z, sed indikas gxin per gx kun diakrita punkto), sed la litero j en Juperi. Cxu gxi vere auxdeblas en la franca prononco?
Kirilo
Kirilo diras:
2009-02-10 17:09
Estas kutime por lingvoj,kiu ne havas la sonon /y/ (franca <u>, germana, turka <ü> ktp.) transpreni ghin kiel kombinon i+u (kio ja kombinas la antauan kaj rondan elparolon de /y/), kp. ekz. la transprenon de Eugen Wüster al la rusa kiel "Vjuster".
Do la transskribo estas tute bona, sen chirkauvojo tra la angla.
Jorge
Jorge diras:
2009-02-10 10:22
Por malkoloniigo de la pensmaniero, necesas atenti kaj elimini dominajn metaforojn. Ekzemple, en la ĉi-supra teksto, la esprimo "en sub-Sahara Afriko" implicas, ke tio troviĝanta norde ol* Saharo situas ankaŭ _supre_ (t.e. la mondo blankula, Magrebo kaj Eŭropo), dum tio sude ol Saharo (la Afriko nigrula**) situas _sube_.

Malpli kolonia esprimo povus esti "sud-ol-sahara", ĉar "sudsahara" (aŭ eĉ "saharsuda") signifas unuavice tion, kio situas sude en* Saharo, ne sude ol ĝi.


* Jen mia maniero distingi la du signifojn de la ambigua "sude de".

** Ankaŭ la vorto "negro" estas domina, kolonia esprimo. Kial nur nigrulojn oni nomu per aparta radiko? Kial oni ne diras ankaŭ *blenkoj (blankuloj), *flevoj (flavuloj), *brenoj (brunuloj) ktp?
jxeromo
jxeromo diras:
2009-02-10 15:12
mi ĉiam supozis, ke supro kaj subo signifas nordon kaj sudon pro la kutima direkto de mapoj. tio eventuale malklaras, se en iuj kulturoj oni direktas mapojn alie. sed ĉu koloniisme, se tiel estas?

iam koreoj plendis, ke estas malestime, ke oni *ne* nomas ilin per aparta radiko, sed nur derive el landonomo, kaj ili sufiĉe sukcese agitis por ke oni ŝanĝu de koreo/koreano al koreio/koreo. kaj nun estus koloniisme, ke oni *ja* povas nomi nigrulojn per aparta radiko? kio finfine estas koloniisma?

mi timas, ke pro sopiro al bona pensado, ni ofte ĉasas koloniismon seksismon kaj aliajn diablofigurojn de nia epoko ĝis en lingvaj malglataĵoj ne nepre rilatajn al la afero.

efektive "sude de..." dusencas.
Jorge
Jorge diras:
2009-02-10 17:05
"Pro la kutima direkto de mapoj" signifas "pro la kutima direkto de _niaj_ mapoj". Mi ne pledas por tio, ke de nun oni prezentu la sudon en la supro de mapoj, sed estas interese, ke oni aŭtomate uzas "sub-" en "subsahara", dum neniu dirus, ekzemple, ke Meksikio estas "sub-usona" regno.

Ĉiel ajn, temas pri absurda esprimo. Mi ŝatus scii, kion opinias pri ĝi nigraj afrikanoj.

Geografie same absurdaj (almenaŭ en esperanto) estas, ekzemple, "proksim-orienta" kaj "ekstrem-orienta" anst. resp. "orient-azia" kaj "okcident-azia". Tio havas historian klarigon, pri kiu informas eĉ NPIV: "Oriento 1 La landoj, kuŝantaj oriente de Eŭropo"; "Okcidento 1 Eŭropo kiel kontrastanta kun Azio" (kvankam nun Usono, Aŭstralio kaj eĉ Japanujo apartenas al "Okcidento").

Ankoraŭ pri "subssahara": laŭ mia scio, ĝi estas nur eŭfemismo por povi nomi nigrajn afrikanojn "subsaharanoj" (verŝajne neniu pensis pri la absurdeco de "sub-"; jen kiel eĉ lingva neglekto spegulas pensadon). Eble ĝi kreiĝis sur la modelo (ekzistanta en pluraj eŭropaj lingvoj) de "subpolusa, sub-arkta, sub-antarkta", kun la signifo "situanta tuj ĉe, resp. jen _sude_ jen _norde_ ol, la regionoj Arkto kaj Antarkto". Sed en "subsahara" tiu nuanco pri senpera ĉeeco malaperis, kaj restas la implicita bildo, ke tiu parto de Afriko, de Saharo ĝis la plej suda sudo, situas sub la mondo blankula.

Lingvaĵo spegulas pensadon, kaj tion faras ankaŭ mapoj, ĉar ankaŭ ili estas aparta lingvaĵo. Ĉiuj mapoj distordas laŭ sia propra maniero la proporciojn kaj la distancojn, sed foje la rezulto montriĝas aparte diskriminacia. La projekcio de Merkatoro, ekzemple, absurde grandigas la nordan duonsferon, tiel ke ĝi prezentas Gronlandon pli granda ol Afriko, kvankam en la realo Afriko estas 14oble pli granda. Oni bonvolu kompari ĝin kun la projekcio de Galls-Peters.

http://en.wikipedia.org/wiki/Gall-Peters_projection
http://www.petersmap.com/
Jorge
Jorge diras:
2009-02-10 17:10
http://blogavortaro.blogspot.com/2006/12/direkto.html
swpage24
swpage24 diras:
2009-02-10 18:37
"Alia mondo eblas." Jes, sed nuntempe ni loĝas en ĉi tiu mondo--socie, ekonomie, politike, lingve imperiisma. Oni rimarkas ke multaj homoj en la ekskolonioj vere volas lerni anglan por havi pli bonan ŝancon de sukcesi. En multaj landoj, la ekskolonia lingvo restas oficiala ĉar oni perceptas ĝin neŭtrala. En Barato, parolantoj de la bengala kaj la tamila indignas pri la premo de la hindia lingvo, kaj taksas la anglas "lingvo de liberigo." Antaŭ kelkaj jaroj, mi legis ke en Niĝerio, kiam la registaro decidis eduki la infanojn en indiĝenaj lingvoj, ĝi alfrontis tiom da protestoj ke ĝi devis returniĝi al la anglalingva edukado. La gepatroj kreis ke la regado de la angla estas vojo al la sukceso. Ĉu koloniigita menso? Jes, sed en imperiisma mondo, ili ne tute malpravas.

Krom neŭtralaj, la koloniaj lingvoj estas vehikloj de la klera literaturo de ĉiu fako. Oni povas bedaŭri kaj protesti tion ke la angla estas la instrulingvo en la universitatoj de Barato, sed kiom da faka literaturo haveblas en la tamila aŭ telugua aŭ ajna alia barata lingvo, kompare kun la angla, franca, germana, rusa?

Tia angla-adoro kostas.

Enirante la lernejon kaj forlasante la gepatran lingvon, la infanoj de Barato aŭ Afriko lernas la plej gravan lecionon: la gepatra lingvo estas malplivalora ol la kolonia (blankula) lingvo. Ili mem opinias pri siaj lingvoj kiel Macaulay pri la barataj lingvoj, kvankam la tamila havas literaturon ekde du mil jaroj, kaj la bengala havas Nobelpremiitan aŭtoron.

En imperiisma mondo, lerni anglan estas pragmata helpilo sur la vojo al la sukceso, kaj la justa, egaleca, kontraŭ-imperiisma lingvo Esperanto ŝajnas tute ekstermedia. Esperanto nek povas nek devas konkurenci kontraŭ la angla. Esperanto ne havas multe da faka literaturo, aŭ de parolantoj, sed ĝi estas tre facila lingvo kiu servas bone por la konversado, la plej ofta uzo de ajna internacia lingvo. Multaj esperantistoj parolas ankaŭ la anglan, sed por la konversado trans lingvaj bariloj ili preferas lingvon en kiu ĉiuj estas egalaj.

Alia mondo eblas. Ni konversadu tien.

Scott Page
virik
virik diras:
2009-02-10 23:10
Dankon pro la aperigo de tiu ĉi teksto.

Mi ŝatas vian rakonton de maljustaĵoj ĉirkaŭ vi, ĉu ekonomiaj, ĉu translokigaj, ktp. Tamen, mi ne imagas, kiel povas roli esperanto helpe al tiuj ĉi problemoj. Mi komprenas ke la instruadon de la angla, anstataŭ de la gepatraj lingvoj, kaŭzas gravan perdon da kulturo. Tro multaj homoj preferas elspezi fortojn lernante la anglan, kaj samtempe malfieras pri tio ne-angla.

Mi antaŭvidas en viaj vortoj, speciale per la titolo de la artikolo, ke vi ion bonan imagas en esperanto, kiu povus roli pli bone ol la angla lingvo, en tiu loko de fremda lingvo en la eduksistemo. Ghandi asertis, ke la supera eduko en fremda lingvo kaŭzis damaĝon. Ŝajne do vi konsentas pri tio, ke tiu supera eduko ne okazu en esperanto.

Vi atentigas iujn faktojn pri la devenlingvo de la plej multo de tradukoj, kaj en esperanton kaj alilingven, kaj vi diras ke "sufiĉas rigardi tiujn statistikojn". Nu, mi ĝuste male, proponas apenaŭ eltiri iun konkludon de ili, ĉar la eldonado en esperanto funkcias sufiĉe malsimile al la "plej multo da tradukoj alilingven". Mi ŝajne ne bezonas doni multajn detalojn pri tio. Laŭ mi, unu eldonmerkato funkcias pli per monavido, dum la alia funkcias pli per skribemo kaj publikigemo, konsidere facilojn publikigi ion esperant-skale, kaj eĉ facilojn ricevi laŭdojn. Nu, almenaŭ mi tiel juĝas la esperantan eldonmerkaton. Ne konkludu de tio, ke mankas bonaj verkoj esperantlingve.

Do, vi eble proponas "esperanton" (ĉu vere la lingvon?) por fortigi la lernadon en gepatraj lingvoj, sed ŝajne vi proponas ion alian, ne la lingvon, per la vorto "esperanto". Vi eble proponas aprezon al la propra lingvo, aprezon al la ceteraj lingvoj, kaj proponas kompreni gravecon kaj unikecon de ajna lingvo de la mondo. Eble vi proponas per la vorto esperanto ne tiom da anglaĵoj, ne tiom da fortelspezo por koni britujon aŭ usonon. Mi pensas, ke vi miksas la lingvon esperanton kun tiuj ĉi (laŭ mi) aliaj ideoj.

Mi atentigas speciale tiel, ĉar mi ne malofte renkontas esperantistojn, kiuj miksas esperanton kun noblaj lingvosavaj celoj. Certe ĉion eblas miksi, sed ĉi kaze mi preferas distingi. Laŭ mi, kie la angla rolas kiel fremda lingvo, esperanto malsimilas ĉefe pro kvanto da populareco. Certe malsimilas la lingvaj trajtoj inter la angla kaj esperanto, sed mi opinias speciale maltaŭge rilatigi kun la angla lingvo la suferigan okcidentan ekonomisistemon, ties malaltkvalitajn manĝaĵojn kaj laboreblecojn, ties eble egoismon, eble eĉ la oftan malafablecon en urbega vivo (ktp). Mi rilatigas tiujn aferojn al kelkaj monpovuloj, ĉionpovuloj, kiuj decidas kie sklavigi homojn por sia profito. Mi povus provi pli trafe difini tiujn, pri kiuj mi parolas. Eble kelkaj eĉ ne malicas, sed iel elektas blinde plu partopreni suferigajn sistemojn, kiel bankon, kiu investas je ekspluatado de homoj alilanda. Sed mi ne imagas ke venas tiuj problemoj ĝuste de la *angla* lingvo. La angla rolas, laŭ mi, iom hazarde en tio. Se tiuj pli saĝaj komercistoj (en la senco ricevi plejan profiton de tio ekspluatebla) venus ne de anglalingvaj lokoj, ŝajne alian fremdan lingvon la plej multo volus lerni.

Se paroli pri lingva diverseco, mi volas atentigi pri la grandega kvanto da mono kaj fortoj bezonataj por trudi konon pri la angla lingvo; ja ne nur homoj volegas lerni ĝin por pli sukcesa vivo, sed ankaŭ registaroj, lernejoj, elspezas multege tiucele. Ja, por kontentigi iel la loĝantaron aŭ la klientojn. Sed rimarku, ke eĉ ne multaj atingas komfortan parolkapablon en la angla lingvo (fojfoje eĉ denaskuloj ne atingas).

Tiel simple, mi opinias ke se esperanto (la lingvo!) iel povus roli iom populare, certe la monaviduloj, ŝtelemuloj kaj sklavigemuloj tuj aliĝos por atingi siajn celojn. Ili elektos tion plej interesan. Ili ĝis nun plej ofte elektadas la anglan, ĉu ne? Ĉu ili ne elektus esperanton?

Imagu, do, kiom danĝera por lingva diverseco povas iĝi esperanto, kiun eblas lerni tiom pli facile ol la anglan. La metafora barilo, kiu tenas multajn homojn for de la rekte angla influo, tute malaltiĝos. Aŭ ĉu vi imagas mondon kie, kun vasta kono de esperanto, pli regos la lokaj lingvoj? Ĉu ne pli kaj pli miksiĝas la diversaj popoloj? Ĉu vi ne vidas, kio okazas en esperanto-kongresoj, kie evidente esperanto rolas konstante kiel pontolingvo? Jes, tial renkontiĝas tie homoj, por praktiki tiun lingvon, sed eble per populara esperanto ni ne imagu mondon plenan je uzo de lokaj lingvoj, kun forta konservo de loka kulturo.

Mi opinias ke la komplekseco de la angla lingvo por multaj ne-angloj, permesis ĝis nun *tiom* konservi la lokajn kulturojn. Kaj se realiĝus iuj populariĝoj de esperanto, tiom dezirataj en la 20a jarcento, mi imagas ke ni ne ĝuus tiom "purajn" lokajn lingvojn kiom nun. Eĉ tre stultan komerciston elspezos siajn fortojn por esperanto, se tio logas siajn klientojn.

Tamen, mia kara amiko Giridhar eble volis disvastigi ne esperanton, sed tiun menciitan antaŭe ideon pri aprezo al lingvoj. Li dezirus, mi pensas, ke esperantaj organizoj (kiuj tiom scias pri lingva diverseco) partoprenu diskutojn pri lingvaj politikoj de la lando. Mi jam imagas, kiom da esperantistoj volus tuj meti esperanton en tiun lingvan politikon, ju pli rapide des pli bone. Mi ne dubas, ke ofte inter la esperanta parolantaro eblas trovi bonan aprezanton de lokaj lingvoj (ĉe kelkaj, eble nur diskurse). Ja tiuj homoj, esperantistoj, interesiĝis pri tiom malpopulara lingvo kiel espernato. Laŭ mi ne strangas, ke tiuj interesiĝas ankaŭ pri aliaj lingvoj ne tre popularaj.

Mi aldonu, ke mi ne unuafoje vidus esperantiston (subskribeman la pragan manifeston aŭ ion ajn similan) kiu, je demando pri siaj deziroj, tuj forgesas lokajn lingvojn kaj eksplikas pri la lingvo esperanto, miksante en la konversacion kaj ties gramatikon kaj "ties idearo", ĝuste _samnoma_, kiu tiom bonus por la homaro. Eĉ aldonante kelkajn ekzemplojn pri "la facileco de la lingvo".

Mi, do, proponas ne miksi tiom facilanime aprezon de la lingva diverseco kun esperantismo.

Amike,
Lluís.
hectoralos
hectoralos diras:
2009-02-14 08:46
Mi taksas, ke la sedoj de Lluís estas baze pripensindaj kaj ke necesas pli granda cerbumado interne de la esperanto-intelektularo pri ili.

Estas bele aserti, ke "lingve kaj ideologie, do, Esperanto restas valora ilo por la homa emancipo", kaj mi certe ne neas, ke estas multe da vero en tio, sed samtempe mi scias ankaŭ pri lingvoprocezoj, kiuj regas en la flankenigo kaj anstataŭado de lingvoj. Laŭ Giridhar esperanto, pro sia sennacieco, permesas pli grandan ekvilibron inter la naciaj lingvoj (kaj estas elementoj subtenantaj tiun tezon). Laŭ Lluís, se esperanto akiras pezon en la mondo, ĝi povas fariĝi ne malpli danĝera por la lingva diverseco ol kiu ajn lingvo, eventuale eĉ pli danĝera (kaj estas ankaŭ elementoj subtenantaj tiun tezon).

Por homoj, kiuj emas bazi sian strategion pri tio, ke estas esperanto helpos la lingvan diversecon en la mondo, starpunktoj kiel tiuj de Lluís devas esti bone analizitaj kaj eventuale refutitaj. Fakte, tute en la direkto de Lluís, en la Principaro de Kataluna Esperanto-Asocio estas diversaj punktoj, en kiuj oni asertas, ke oni devas esti singardaj pri transnaciaj lingvoj, inkluzive de esperanto, kaj starigas diversajn proponojn por ĝui ties sendube bonajn flankojn (substrekitajn de Giridhar) kaj preventi danĝerajn elementojn de pli intensiva tutmondiĝo ligita al esperanto (atentigitajn de Lluís).

Ni bonvolu ne krei plian miton ligitan al esperanto nur por kuraĝigi la esperanto-batalantojn. Esperanto-fakuloj donu solidajn bazojn por apogi la ekolingvisman ideologion de esperanto, lanĉitan en la Manifesto de Prago, trans sloganoj kaj flughavenaj babiladoj.
Lu
Lu diras:
2009-02-11 13:26
La artikolon de Giridhar mi legis kun granda intereso. Mi konsentas kun lia ideo, ke Esperanto povas kontribui al malkoloniigo.

Nunaj avantaĝoj lerni Esperanton

Giridhar donas argumentojn, kiuj parte estos gravaj nur post grandskala uzado de Esperanto. Mi ŝatus emfazi, ke ankaŭ en la nuna situacio Esperanto jam utilas; Giridhar tiurilate prave citis la historilibron el orienta Azio. Fakte gravas substreki la rapide por oni mem realigeblajn avantaĝojn de Esperanto, ĉar ĝuste tiuj povas logi homojn al baldaŭa lernado de Esperanto. Kontraste la teoriaj konsideraj (kion alportus Esperanto, se oni enkondukus ĝin...) povas eble stimuli al engaĝiĝo por Esperanto, sed ne tiom al nuna lernado kaj praktikado. Kaj ni bezonas pli kaj pli da parolantoj nun, kiel eble plej rapide por interalie povi prezenti daŭre kaj bone kreskantan lingvokomunumon. Tio allogas eĉ pli.

Esperanto estas nia lingvo

Ĝenerale per Esperanto oni povas pli facile komuniki kun homoj el aliaj landoj ol (ekzemple) per la angla, se tiu estas fremdlingvo ne tro ofte uzata. Tion oni ne ĉiam spertas tuj post la eklerno, sed post longa praktikado oni akiras en Esperanto nivelon apenaŭ akireblan en alia fremdlingvo. Esperanto simple bezonas nur ĉ. trionon de la tempo por atingi difinitan esprimkapablon (ni ne diskutu pri preciza rilato). Sekve de tio oni sentas sin pli kaj pli hejme en Esperanto kaj Esperanto pli kaj pli fariĝas la propra lingvo. Iom simile kiel por multaj francoj aŭ germanoj la norma nacia lingvo fine estas propra lingvo, eĉ se hejme oni parolis kaj parolas alian lingvon aŭ dialekton. (Multaj tiel nomataj dialektoj de la germana estas fakte tre for de la normgermana, ĉefe en ĉiutaga konversacio, kaj simple nekompreneblaj por homoj el aliaj regionoj.)

Mi sekve ne konsentas kun la rimarko de Lluís rilate al supera edukado en Esperanto, kiu estus fremda lingvo. Por mi Esperanto ne plu estas fremda lingvo, mi sentas ĝin esti mia lingvo kaj Esperanto-parolantoj ĝenerale parolas pri “nia lingvo“. Cetere ne eblas eviti la superan edukon en fremda (lernenda) lingvo por ĉiuj homoj – por malgrandaj lingvokomunumoj la kostoj en la unua, propra lingvo estus tro altaj.

"La nova propedeŭtiko"

La artikolo de Giridhar ŝajnas prezenti specon de alternativo inter Esperanto kaj la angla – kiel ofte en Esperantujo. Mi opinias, ke tia alternativo plejparte ne ekzistas. La instruado de la angla ŝajne estas eĉ utila al ni – inter la lernintoj de la angla ni trovas multe pli da Esperanto-lernantoj ol inter la aliaj homoj. (Tion konfirmas la diversaj studoj pri la sociologio de Esperantujo.) Unuflanke la instruistoj de la angla donas bazan instruon pri fremda lingvo kaj pri lingvostrukturo; tio multe faciligas la taskon de posta instruado de Esperanto. (Mi nomas tion „la nova propedeŭtiko”.) Aliflanke la angla malfermas rigardon al la tuta mondo inkluzive de Esperantujo – certe ne por ĉiuj, sed por kelkaj. Ni do trankvile sekvu la instruistojn de la angla kaj proponu Esperanton al la lernintoj. Ĉe tio ni havas bonan ŝancon varbi proksimume unu homon inter cent ĝis kvincent lernintoj de la angla, kiel indikas ekzemple la censoj pri la lingvokonoj en Litovio kaj en Hungario. Por ni tio estas amasoj da homoj konsiderante la nombrojn de angla-lernintoj (kaj nian propran anaron).
virik
virik diras:
2009-02-11 18:53
"Por mi Esperanto ne plu estas fremda lingvo, mi sentas ĝin esti mia lingvo kaj Esperanto-parolantoj ĝenerale parolas pri “nia lingvo“."

Tio refirmigas miajn timojn.
iafantomo
iafantomo diras:
2009-02-18 19:33
La novaĵo pri tiu ĉi afero estas, ke la brita registaro nun eksplicite agnoskas, ke ĝi deziras, ke la mondo volu lerni la anglan. Tion ni supozis dum jardekoj, sed la eksplicita agnosko ŝanĝas multon.

Unue, oni komprenu ke malgraŭ populara supozo, tiaj decidoj ne estas en la manoj de la kabineto. La decidojn invadi Irakon kaj Afganion ne prenis la kabineto. Nek estis la decido provi mortigi Generalon Gadafi de Libio farita de la kabineto. Ĉiuj tri estis kontraŭleĝaj.

Due, oni komprenu ke imperiismo ampleksas ĉiujn rimedojn samtempe. Oni ne povas entute apartigi lingvan imperiismon disde komerca kaj milita imperiismo. Se estas imperiismaj planoj, tio preskaŭ certe estas en la manoj de la militservoj.

Trie, oni komprenu, ke se unu el la celoj estas lingva, ĝi estas ne nur por subteni la deziratan lingvon, sed ankaŭ por malsubteni rivalajn lingvojn. Tiu malsubteno plej verŝajne aperus en formo de subfosado.

Nun ni reiru al la komenco. En 1904 estis fondita Brita Esperantista Asocio. En la protokolo de la unua Estrara kunsido estis skribita analizo de metodoj de kampanjado, verkita de la Prezidanto, W T Stead. Stead estis fama ĵurnalisto, konata en Britio pro sia priesplora ĵurnalismo kaj kampanjado por socia justeco. Li mem konsilis, ke por kampanji por io, la unua afero kiun oni devas fari estas demandi sin: "Kiu kontraŭas?"

Laŭ mi, oni devus nun reelpensi la tutan aferon en la lumo de tio kion ni lernis per la historio.
rplatteau
rplatteau diras:
2009-02-18 22:45
fakto tipika kaj pensinda (kaj ne izola...) : En franca kariba insulo Gvadelupo, kie oni plendas, ke la lokanoj estas malpriviligxiitaj en labormerkato, kvardeko da .... svedoj estis dungitaj por gxardenumi kaj domumi en hotelo (konjekteble luksa) kies posedanto estas loka publika komunumo, kial ? pro tio, ke por purigi la cxambroj estis postulata, ke la kandidatoj perfekte regu la anglan "legata, skribata kaj parolata" (sed saxajnas ke regi la francan ne estis postulata !)