Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2009 / Letero de UEA al mondaj gvidantoj kaŭzas disputon

Letero de UEA al mondaj gvidantoj kaŭzas disputon

de Redakcio Laste modifita: 2009-07-06 20:56
En letero sendita al la gvidantoj de Barato, Brazilo, Ĉinio kaj Rusio, la prezidanto de Universala Esperanto-Asocio proponis, ke la kvar "promesaj landoj por la estonteco" laboru por ĉesigi ne nur valutajn, sed ankaŭ lingvajn privilegiojn. La internacia uzo de la angla laŭ Probal Dasgupta fortigas la poziciojn de kelkaj privilegiitaj landoj. Ne ĉiuj diskutantoj en la reta forumo de UEA-membroj aprobis la elpaŝon de Probal Dasgupta. "Mi alvokas UEA-n, ke ĝi finfine rezignu pri sia de tempo al tempo publike eksplodanta kampanjo kontraŭ la angla lingvo", komentis Andreas Künzli, kaj postulis, ke la komitato de UEA konsideru eksigon de la prezidanto.

La letero al la gvidantoj de la kvar landoj estis verkita okaze de ilia pintkunveno en Jekaterinburgo en Rusio la 16-an de junio. Dum la renkontiĝo, kies ĉefa temo estis la tutmonda ekonomia krizo, Barato, Brazilo, Ĉinio kaj Rusio deklaris, ke ili intencas kunlabori pli intense kaj elpaŝi kune en la monda politiko. La kunsidon partoprenis Dmitrij Medvedev el Rusio, Manmohan Singh el Barato, Luiz Inácio Lula da Silva el Brazilo kaj Hu Jintao el Ĉinio.

En sia letero, sendita al tiuj kvar politikistoj jam post la kunveno, Probal Dasgupta karakterizis la eventon kiel historian. "Ekonomia krizo okazigita alilande trafas viajn landojn grave, ne nur pro la nekredeblaj riskoj kaj ŝuldoj alprenitaj en Usono, sed ankaŭ pro la fakto, ke la valuto de nur unu lando rolas kiel internacia valuto", li komentis la temon de la kunveno. Per tio li samtempe enkondukis proponon:

Universala Esperanto-Asocio proponas al vi la ideon, ke valutoj kaj lingvoj funkcias sammaniere. La internacia uzo de la angla plifortigas nur kelkajn privilegiitajn landojn kaj samtempe starigas riskojn kaj kostojn por ĉiuj aliaj. Ĉu tiaj privilegioj, valutaj kaj lingvaj, kondukis nin al pli bona mondo? Ĉu la kostoj estis efikaj? Certe ne.
Viaj kvar landoj estas promesaj landoj por la estonteco. Sed vi, kiel ni tra la tuta mondo, devas cxesigi la valutajn kaj lingvajn privilegiojn, se ni volas progresi rapide, malpli koste kaj harmonie. Pri nova valuta sistemo, vi jam havas ideojn kaj proponojn. Por nova lingva sistemo, ni proponas Esperanton kiel efikan, pragmatan kaj malpli kostan solvon.

La letero estis datumita la 21-an de junio kaj sendita al ĉiu ricevanto en ties propra lingvo kiel ordinara papera letero. La 26-an de junio, kiam ĉiuj ricevantoj jam almenaŭ teorie povis ricevi la leteron, UEA diskonigis la aferon per gazetara komuniko, kiu kaŭzis viglan diskuton en kaj ekster UEA.

En la retpoŝta diskutejo UEA-membroj unue reagis Emilio Cid el Brazilo. Li gratulis la prezidanton de UEA pro la iniciato, kaj petis la portugalan tekston de la letero, por dissendi ĝin al aliaj brazilaj politikistoj.

Andreas KünzliTuj poste venis kontraŭa opinio, de Andreas Künzli en Svisio. Li forte kritikis la leteron de Probal Dasgupta, kaj postulis, ke la komitato de UEA en Bjalistoko konsideru eksigon de la prezidanto.

Laŭ Andreas Künzli la pintkunveno de la kvar landoj estis konspira kunveno kun la celo malfortigi la okcidenton. Aparte malplaĉis al li, ke Probal Dasgupta en la letero esprimis kritikan opinion pri la rolo de Usono en la monda ekonomia krizo.

- La alpreno far UEA de opinio pri la valutaj problemoj estas la sama sektemo kiel se la Esperanta Civito enmikisiĝas pri internacia juro aŭ konflikto en Palestino au Burundo. Cetere ne estas komprenebla, kial Dasgupta atakas Usonon. Lia lando estis provinco de Britio, do havas nenion komunan kun usona imperiismo.

Por Andreas Künzli la letero de UEA al la kvar mondaj gvidantoj estis la lasta guto en politiko, kiu laŭ li iĝas "ĉiam pli bizara":

- Ĉi tiu elpaŝo de la prezidanto de UEA, kiel ajn simpatia li estas kiel homo, igas min, simplan membron de UEA, proponi al la Komitato de UEA, diskuti, ĉu Probal Dasgupta estas ankoraŭ eltenebla kiel prezidanto de UEA por la dua duono de sia mandato.

Komplete malan opinion esprimis la antaŭa prezidanto de UEA, Renato Corsetti:

Renato Corsetti- Miaopinie Probal ne meritas kondamnon sed laŭdon pro tio. Estas momentoj, kiam oni devas provi kompreni ĉu la historio estas ŝanĝanta siajn ĉevalojn, laŭ simila fama frazo de Goethe. Eble ĉi tiu ne estas la  momento, eble jes! Estas, tamen, fakto, ke tiu estas laŭ mi la unua paŝo de inciato, kiu verŝajne portos nin peti la helpon de ĝuste tiuj registaroj por niaj inciatoj ĉe Unesko kaj UN. Eble vane, sed aliflanke daŭre peti la okcidentanojn, kiuj daŭre rifuzas eĉ paroli kun ni, estas io same malbona.

Simile argumentis ankaŭ José Mário Marques el Brazilo, responde al Andreas Künzli:

- En la letero de Probal, kiun vi rajtas vidi kiel kiĥoteska, estas nenio kiu alfrontu Usonon. Krome kial kaj kiel vi vidas tendenca tiun grupon de ŝtatestroj? Ili reprezentas minimume trionon de la tuta homaro kaj kuniĝas ĝuste por malpliigi la kvanton kaj kvaliton de privilegioj en la kampo de la ekonomio, ĝenerale malfavoraj al [iliaj] respektivaj landoj. Memdefendo ne estas atako. Atentigo pri la politika lingva malekvilibro en la nuna mondo, favora al difinita grupo [de] landoj, paralela al tiu ekonomia ekvilibro, estas tute neriproĉebla, laŭ mia vidpunkto.

Responde al demando de Libera Folio, Probal Dasgupta mem klarigis, ke li verkis la leteron laŭ persona iniciato de Cyrille Hurstel.

Libera Folio: Ĉu la ideo estis iel traktita de la estraro de UEA?

Probal DasguptaProbal Dasgupta: En tiu ĉi kazo, mi decidis, ke mi povas fari la leteradon mem, kaj akcepti la respondecon. Mi ne demandis la estraron. Al pluraj niaj komisiitoj mi publike diradas, ke kiam iu estas surloke, kaj havas antaŭ si la eblon agi por UEA, tiam tiu persono supozu (ene de la limoj de modereco, kompreneble), ke li/ŝi estas UEA kaj ne bezonas apartan mandaton antaŭ ĉiu malfermo de buŝo.  Kompreneble, tiu mia doktrino pri la valoro de spontaneco estos severe kompromitita, se pluraj niaj spontanaĵoj montriĝos stultaj aŭ malmoderaj. En mia persona opinio, tiu ĉi iniciato ne estas stulta aŭ malmodera, sed mi ja notas, ke iuj havas alian opinion.

Ĉu vi esperas ricevi ian reagon?

- La teksto ne estis tia, ke mi atendas pli ol la kutimajn ŝtatestro-oficejajn ricevagnoskojn (kaj ne ĉiuj ŝtatestro-oficejoj sendas eĉ tiajn). La celo estis aŭdigi ankaŭ nian voĉon.

arkivita en:
Gerrit
Gerrit diras:
2009-06-27 12:22
Kara Probal,

Lau mi via letero estas gratulinde trafa. Estas tempo ke ankau politikistoj internacie influaj konsciighu pri la fenomeno lingvo kiel politike uzata ilo. Internacia uzado de nacia lingvo ne estas ja simple instrumentismo, sed politika decido.
Esperantoluna
Esperantoluna diras:
2009-06-27 13:36
Se la prezidanto faris eraron do nur tiun, ke ne estis sendita propono jam antaux la kunveno, sed pri tio versxajne ne povis scii.
UEA devas esti neutrala, sed ne silenti, se estas konvinkita, ke oni agas ne en senco de lingva demokrateco de la mondo!

Cxiu persono estas neutrala, ankaux legxe ankaux mi, sed mi ne povas trapasi vidante, ke infano estas en dangxero;mi devas averti patrinon, cxu mem helpi ecx postuli!

Nur tiu agado gvidos al celo kaj ne nur sidi en oficejo kaj atendi cxu iu angxelo de cxielo alvenos kaj invitos nin.

Mia plej granda RESPEKTO AL LA PREZIDANANTO kaj mi deziras grandan pozitivan ehxon kaj sukcesojn. (gxis nun mi hezitis aligxi al UEA pro tro aktiva oficeja agado, sed nun mi ricevis emon sin aligxi).

Estas plej granda tempo cxesi kun monopola lingva politiko por profite zorgi pri kelkaj sxtatoj cxu institucioj. Ni devas ne nur proponi sed klare postuli en nomo de la tuta homaro.Gxuste, cxar esperanto ne reprezentas iun nacion cxu nacian kulturon ne portas kun si postimperiajn, cxu postkoloniajn ambiciojn,sxargxojn.Havu cxiu popolo kaj cxiu kulturo la saman rajton kaj nur tiam ni povos konstrui vere mondan kulturon kaj ne povas timi "militon de kulturoj"!
gunnargallmo
gunnargallmo diras:
2009-06-27 15:14
Laŭ mia kompreno, Probal ne kampanjas kontraŭ la angla lingvo sed kontraŭ la internacia hegemonio de la angla lingvo, kio estas io alia.

Kaj kion li certe mem spertis. Ankaŭ Barato estas lando parte anglalingva, precipe ĝia edukata klaso; sed por la plej multaj baratanoj tiu lingvo estas ege malfacila, sendube.

Kaj spertuloj informu min:

Ĉu vere la siatempa Brita Hindio estis "provinco de Britio", kiel asertas Künzli? Ĉu ne nur kolonio?
Niko
Niko diras:
2009-06-27 23:30
Mi ege ĝojas, ke Dasgupta ĉi tiun leteron sendis. Ĉiam ŝajnas al mi, ke UEA faras malmulton por politike antaŭenigi nian lingvon ekster Esperantujo. Evidente ĉi tiu letero estas laŭdinda escepto.

Estas ridinde, ke tiu Künzli taksas la leteron kontraŭ-angla. Mi estas denaska angla-parolanto kaj amas mian lingvon, tamen ĉiam kontraŭos ĝian imperiisman hegemonion de la mondo. Batalado kontraŭ lingva imperiismo kaj por lingva egaleco NE egalas bataladon kontraŭ iu specifa lingvo.
javergara
javergara diras:
2009-06-28 00:47
Mi opinias la mesaghon de la prezidanto de UEA al la shtatestroj de la naskighanta landogrupo BRIC kuragha kaj inteligente konscia pri la eventualaj shancoj por Esperanto kiujn alportus la transiro de unupolusa al multpolusa mondo.

Fakte ia nociaro au starpunkto pri la politike, ekonomie kaj diplomatie kompleksa kampo de la Internaciaj Rilatoj povas manki al neniu serioza strategio por Esperanto kiel senprecendence egaliga propono mondskala, kaj do kiel sciate la movado foje sin turnis al interregistaraj organizajhoj. Chiu scias chi-teme pri UN kaj Unesko, sed oni ankau memoru ke dum la Malvarmamilita epoko, kiam Esperanto estis relative forta en la tiam ekzistanta Jugoslavujo, oni ankau havis esperon koncerne la Movadon de Senblokaj Shtatoj kaj ghian pledon por multpolusa kaj pli egaleca mondordo, preter la tiamaj du potencoblokoj.

Ech se la nuntempaj Esperanto-parolantoj plu emus okupi sin pri nenio alia krom tiu agrable mola turismumado ghuebla ghis la morto, enfermitaj en siaj renkontighetoj dum ili forgesas la neekvilibrojn kaj maljustojn de la mondo, vole-nevole tiuj maljustoj trafas ilin diversmaniere, aparte per aplombaj sensignifigo kaj ridindigo de la ideo de Esperanto mem char la usonangla "jam venkis".

Povus esti, tamen, ke ekestighus alternativaj chuvojoj por la mondo, neatenditaj evoluaj itineroj kondukantaj al aliaj gvidadoj kaj rezultoj ... Char mi estas esperanto parolanta Esperanton, mi shatus ke tiuj aperuntaj vojoj konduku al vere multpolusa mondordo (multpoluseco kiu tamen igu la mondon pli ekvilibra, malmilita kaj senriska, ne male !), i.a. char helpe al tiu evoluado la rolo de Esperanto estus multe pli proksima al tio kion Zamenhof prirevis.

Brazilo, Rusujo, Barato kaj Chinujo jam nun enhavas pli ol 40 % el la monda loghantaro kaj iliaj ekonomioj farighos pli kaj pli grandaj kaj gravaj (chu tamen kaj enlande kaj eksterlande pli kaj pli justaj ?). Chu paralele la respektivaj E-parolantaroj ene de tiuj unuopaj landoj farighos pli multnombraj kaj strategie pli influaj ?




esperanto
esperanto diras:
2009-06-28 02:05
jen la tuta teksto.

NEKREDEBLA STULTAJHO
chi tiu spontana iniciativo memorigas la samajn erarojn faritajn siatempe kun M'Bow kaj similaj triamondaj kaj komunismaj funkciuloj. Per chi tiu mesagho fare de la prezidanto de UEA, La Asocio alprenis klaran politikan starpunkton, ankau rilate la anglan lingvon. Che tiu chi politika pintkunveno temis pri speco de "konspira" kunveno, kiu estas klare direktita kontrau Okcidento kun la celo malfortigi ghin. Lau mi chi tiu iniciativo de la UEA-prezidanto devus esti diskutita en la komitatkunsidoj en Bjalistoko, ghia lancho vochdonita de la UEA-membraro, kiu decidu, chu tiaj iniciatoj estu dezirindaj au ne. Mi alvokas UEA-n, ke ghi finfine rezignu pri sia de tempo al tempo publike eksplodanta kampanjo kontrau la angla lingvo. Cetere Probal ne komprenas, ke la usona dolaro jam estas perdanta sian signifon kiel internacia gvida valuto, favore al aliaj valutoj kiel la euro kaj la china juano, se mi estas bone informita.* La aserto, ke la angla plifortigas nur kelkajn privilegiitajn landojn ktp. estas pure ideologia argumento kaj provo serchi kulpokapron por la laudira "lingva krizo" (kiu vershajne ne ekzistas en tia formo kiel kredas la e-istoj). Necesus alimaniere argumenti, nome lau la maniero de Fishman/Huntington/Grin k.s. Krom tio la alpreno far UEA de opinio pri la valutaj problemoj estas la sama sektemo kiel se la Esperanta Civito enmikisighas pri internacia juro au konflikto en Palestino au Burundo. Cetere ne estas komprenebla, kial Dasgupta atakas Usonon. Lia lando estis provinco de Britio, do havas nenion komunan kun usona imperiismo. Anstatau sendi tiajn sensencajn leterojn al specifa tendenca grupo de shtatestroj, estus pli saghe uzi la tempon por pretigi raciajn leterojn direktotajn al UN, Unesko, EU (au se vi volas ankau Brazilo, au Rusio, au Hinda Unio au Chinio) por ricevi subvenciojn por konkretaj projektoj, ekzemple klerigaj au kulturaj en tiuj landoj. Unue la e-istoj proponu konkretajn substancajn ofertojn pere de Esperanto (bedaurinde ili mankas). Chi tiu elpasho de la prezidanto de UEA, kiel ajn simpatia li estas kiel homo, igas min, simplan membron de UEA, proponi al la Komitato de UEA, diskuti, chu Probal Dasgupta estas ankorau eltenebla kiel prezidanto de UEA por la dua duono de sia mandato. Mi bedauras, ke mi devas veni al tia konkludo, post dujara observado (la komenco estis tute esperiga, sed la "politiko" lastatempe farighas pli kaj pli bizara). aK
*la rublo fiaskis, legu similajhon kiel http://www.subventionsberater.de/gier/zischkai.html



kaj jen ankorau iomete pli

Dasgupta skribis:

Viaj kvar landoj estas promesaj landoj por la estonteco.

Bv. diri kiujn promesojn kaj perspektivojn por la mondo tiuj landoj reale proponos por la estonteco???

Ruslando kaj Chinio estas la prototipoj de maldemokratio, mallibereco kaj diktaturo.
Hindio kaj Brazilo estas la prototipoj de ekonomia kaj socia katastrofo.

Mi ne konas la chinan, hindan kaj brazilan civilizojn. Kion mi povas diri estas ke inter tiuj 4 la rusa (au ruslanda) estas la plej negativa.

Solaj raciaj opcioj por la homaro povas esti nur la demokratio kiel politika kaj la sociala merkatekonomio kiel soci-ekonomia sistemoj, en siaj kiel eble plej realismaj formoj kaj aplikoj.

Supozeble Probal Dasgupta bazighas sur la ideologia-dialektika premiso, kiu estas reprezentata en certaj okcident-skeptikaj kaj kulturpesimistaj cirkloj en Okcidento, kiuj kredas, ke Okcidento estas kondamnita al pereo kaj Oriento transprenos la gvidon de la mondo. Mi ne scias, chu tia vidpunkto estas populara en orientaj landoj. Chiukaze temas pri fora estonteco, se entute. Se vi memoras, ankau la sovetkomunistoj iam predikis la prognozon, ke la kapitalista okcidento pereos. Kiu el ili pereis, ni scias intertempe.

Blinidigita de monavido kaj kapitalismaj ekscesoj, Europo faris historian eraron, ke ghi komencis malmultekoste produkti varojn en Ruslando, Hindio, Chinio, por ke entreprenistoj ricevu maksimumam gajnon. Post kolapso de tiu globala financa sistemo, Europo mem estis jhetita en profundan krizon, kiu pliakrighas kaj vershajne dauros en la venontaj 10-15 jaroj (lau prognozo de iuj svisaj ekonomikistoj, ankau mi apogas tiun vidpunkton). Chi tiun eraron, kiu dependigis Europon de Ruslando, Hindio, Chinio, ktp. estas nun malice kaj fie misuzataj en tiuj landoj KONTRAU Okcidento, kiun oni celas malfortigi kaj privenki. Nun, intertempe la kapitalismo en Ruslando kaj Chinio mem travivas krizon, post blinda euforio. La neinformita kaj naiva popolo en Ruslando kondamnas demokration kaj kapitalismon, post kiam en la pasintaj 20 jaroj oni faris negativajn spertojn kun tiuj sistemoj. Sekve oni reagas lau maniero, kiu povas esti konsiderata nur kiel malracia.

Mi havas nenion kontrau UEA-prezidanto el la tria mondo. Sed ajnaj provoj apogi reakciajn politikajn fortojn, kiel reprezentataj de tuta aro de landoj konataj al chiuj fare de reprezentantoj de UEA, povas veki nur abomenon kaj devas esti firme kontraustarataj de chiuj moderne pensantaj esperantistoj.

Do, anstatau verki dubindajn (alia esprimo por stultaj) leterojn al shtatestroj, kiuj mem havas malklaran reputacion, oni verku fakajn artikolojn pri tiuj problemoj, tiel kiel tion faras ekzemple la revuo Spegulo.

aK


La groteskajn reagojn sur tiu chi pagho, kiuj vidas la aferojn unuflankece, mi ne deziras komenti. Mi nur konstatas denove, ke neniu kuraghas elshpruci ech nur unu kritikan vorton pri Rusio, Chinio, Hindio, landoj plej brutalaj de la mondo.
Lau mi chi tiu estraro de UEA devus bloke demisii, por ne konduki ghin al abismo, char ghi havas nenion saghan por fari kaj diri (vd. la revuon Esperanto - nur fanfaronado kaj varma aero). La lasta espero alkrochighas che shtatestroj de plej kruelaj shtatoj de la mondo, kiuj au subpremas siajn popolojn au lasas ghin morti pro malsato. Oni ne povas imagi elteni tiun "azian" estraron ankorau 6 jarojn. Ghis tiam UEA estos "provinco", au "kolonio" de Rusio, Chinio, Hindio au Brazilo. Au eble de Kubo au Vjetnamio. Brrrrr.
KenMiner
KenMiner diras:
2009-06-28 07:13
Iafoje oni demandas al mi, kial mi, tutviva E-isto, ne membras en iu E-organizo; la nun disputata evento estas ekzemplo de unu kialo. Kiam oni sendas monon al E-organizo, oni neniam certas, precize kion oni apogas -- eĉ kiam unu homo NE okaze laŭ siaj propraj principoj "estas" la organizo.
Lu
Lu diras:
2009-06-29 23:40
Oni scius pli bone, kion reprezentanto de Esperanto-organizaĵo iam apogos, se la organizaĵo fiksus klarajn poziciojn en publika teksto. Mi ne konsentas kun la enhavo de la letero de Dasgupta kaj ankaŭ ne kun la maniero komenci tian temon per antaŭe ne interkonsentita papera letero al kvar ŝtatgvidantoj, sed principe la letero povus esti elirpunkto por fiksi tian pozicion. Plej verŝajne tio tamen neniam okazos, ĉar unuflanke en la komitato de UEA kaj ĝenerale inter la membroj ŝajne regas tro granda letargio kaj aliflanke eble ne ekzistas komuna pozicio pri tiaj temoj - nek pri la enhavo de la letero nek pri saĝa strategio por prezenti tian enhavon.

Principe UEA laŭ sia idea fono estas planita kiel speco de ŝtato por ĉiuj Esperanto-parolantoj kaj ĝi volas paroli en la nomo de ĉiuj. Praktike por multaj temoj ne ekzistas sufiĉe da konsento pri iuj pozicioj kaj strategioj; sekve kutime oni ne klare esprimiĝas pri iuj temoj. Eble oni timas perdi iujn membrojn per tro klara starpunkto kaj ne vidas avantaĝojn el klare fiksitaj celoj kaj vojoj.

Mi mem, kara Ken, havas ankaŭ multajn kaŭzojn, kial mi ne plu estas membro de iu el la tradiciaj Esperanto-organizoj. Kontraste al vi ĉi-teme mi dirus, ke mi relative bone scias, kion mi subtenus per mia membreco kaj mono - kaj tion mi certe ne volas subteni.
pistike65
pistike65 diras:
2009-06-30 18:30
"UEA laŭ sia idea fono estas planita kiel speco de ŝtato" ?
Versxajne Vi mistajpis anstataux "la Civito".

amike
Istvan Ertl
Lu
Lu diras:
2009-06-30 19:51
Kompreneble la Civito pli ellaboris la ideon de ŝtato... Sed jam UEA havas ecojn de ŝtato (sen teritorio): Same kiel ĉe la naciaj ŝtatoj de la 19-a jarcento oni volas kunigi ĉiujn parolantojn de la lingvo Esperanto en unu granda organizaĵo; poste oni deziras zorgi pri ĉiuj aferoj de ili (koncerne la lingvon) - kunvenoj, libroj, gazetoj. Kaj oni deziras paroli ne nome de la asocio, sed nome de ĉiuj Esperanto-parolantoj. Laŭ mi oni ĉe UEA trovas ecojn de ŝtato, de asocio kaj de entrepreno - bedaŭrinde mankas la superhomoj, kiuj sukcesas brile gvidi kune ĉiujn tiujn terenojn. Por ne paroli pri la konfliktoj inter tiuj funkcioj.
jens_s_larsen
jens_s_larsen diras:
2009-06-30 22:01
... do, se okazas konflikto, la du aliaj cedas al la asociaj interesoj. Kiel malfacile povas esti?
Lu
Lu diras:
2009-07-01 08:27
Se UEA estas nur asocio, ĝi rajtas paroli nur nome de siaj membroj. Fakte reprezentantoj de UEA kelkfoje kreas la impreson, ke ili parolas nome de ĉiuj Esperanto-parolantoj. Sekve multaj Esperanto-parolantoj aŭ sentas, ke UEA diras tro malmulte, aŭ ke ili ne konsentas kun tio dirita. Se oni havus plurajn asociojn laŭ la ĉefaj starpunktoj (desuprismo, desubismo, kreskigo, stabiligo, aplikado aŭ kunigoj de pluraj el ili) kaj aldone federacion, kiu prezentas la komunajn opiniojn, la Esperanto-parolantoj povus pli bone identiĝi kun la prezentitaj pozicioj.

UEA kaj ĝiaj landaj kaj fakaj asocioj organizas ĉ. 90 procentojn de la ekonomia aktiveco de Esperantujo; tio estas la entrepreneca funkcio. Se la entrepreneca devas cedi al la asocia intereso, tio signifas, ke la entrepreneca funkcio estas malpli bone zorgata ol en la naciaj merkatoj. La rigardo al la praktiko konfirmas tiun impreson. Sekve Esperantujo povas nur malbone konkurenci kun la ekstera mondo.
pistike65
pistike65 diras:
2009-07-02 22:28
La ideo de federacio sonas bone en la teorio, sed praktike apenaux funkcius. Gxi antauxsupozas la ekziston de netaj ideaj dividlinioj enkapaj cxe la homoj. Sed ekzemple mi mem estas samtempe rauxmisto kaj finvenkisto, desupristo kaj desubisto, ajnisto kaj cxiomisto. (Kaj mi certe ne estas la sola miksemulo.) Kie mi membrigxu en Via strukturo, cxu nur en la tegmenta federacio?
Simile, la problemo de reprezentiveco sxajnas en Via prezento pli grava ol gxi estas en la realo. Renato dum sia prezidado ellasis el sia busxo 465,23 eldirojn nome de UEA kun kiuj mi ne konsentis, kaj mi tamen ne malmembrigxis. (Sed klopodis denunci, dementi kaj kontrauxi tiujn eldirojn, kiel decas en demokratio.) Pli problemas la percepto flanke de la ekstera mondo, kiu apenaux havas ideon pri la diseco kaj bunteco de la Esperanta komunumo, kaj povas kredi reprezentaj ecx ekscentrikulojn kiel la civitistoj...
Pri la ekonomia superpezo de UEA: bonvolu gxin konkurenci, kaj gxi malkreskos. Mi scias ke Vi jam faras tion, kaj bone.

amike
Istvan Ertl
Esperantoluna
Esperantoluna diras:
2009-06-28 09:35
Estimata s-ro Kuenzli, stultajxo estas , se oni kredas, ke nur mi pravas.
"Erari estas home", do ankaux vi kara povas erari kaj certe vi eraras, se vi nur unuflanke konkludas.

Ankaux mi ne eltrovis verecon, sed provas cxiam auxdi, kiel en jugejo, unu flankon, duan flankon, atestantojn kaj tiam probable povus aserti certagrade pri vereco.Mi vivis en socjalismo, nun en kapitalismo kaj mi cxiam estis kritikanto de tiama kiel nuna sistemo. Mi ne timis diri tiam veron kaj ne timas fari tion hodiaux.

La vivo kaj studado de historio donis al mi ateston, ke cxio havas sian finon kaj ankaux la ankaux kapitalismo en sia plej supera sxtufo kiel gxi nun estas.
Gxi ne venkis la socialismon nur la kapitalo.Ne cxio tie estis malgxusta kaj same en la kapitalismo ne estas cxio gxusta.Ecx, se iu planto velkigxas elkreskas nova, pli bela pli impona...

Vi konstatas, ke oni faris erarojn produkti en orientaj landoj.Al kiu helpis tio? Cxu profitis simpla popolo? Ne kara , milionuloj farigxis miliarduloj kaj simpla popolo estis senlaborema kaj sxtato rigardis kaj aplauxdis.
La lasta finanza krizo de "malricxaj bankoj" kiu helpis al ili? Kiu helpis al simpla civitano?

Cxu vi subtenas, ke cxiutage la sxtatoj naskigas novajn milionuloj, dum malricxulon kreskas?
Kiu profitis de trompa akuzo kaj milita invado de Irako?
Kiu profitas de lingva imperialismo? Per mono oni povas ankaux acxeti "vocxojn". Se vi sufice pagos oni science prilaboros, ke la aero estas venena!

Mi kritikas same okcidenton kiel orienton kaj ne fermas okulojn kaj orelojn, sed vi ne rajtas diri ,ke iu apogas "reakciajn politikajn fortojn" - Pluso kaj minuso estas movo!Ankaux Galileo, cxu Koperniko faris reakciaj paroloj...

Laux viaj eldiroj mi vidas, ke vi estas estas ne nur blinda aprobanto de monopola lingva uzado, sed senlima malamiko de tuta oriento kaj alia mondo, kio min ege timigas!!!Kial vi farigxis esperantisto? Brrrrrrrrrrrrrrrrrrrr!

Mi esperas, ke la diskutado dauxros ankoraux kun aliaj legantoj kaj ni ambaux povos lerni.

Samideane Stanislaw




mbavant
mbavant diras:
2009-06-28 17:12
Sufiĉe nekonformisma maniero debati...

Aldone mi ne komprenas, kiel oni povas kohere skurĝi la "monavidon" kaj "kapitalismajn ekscesojn" de Eŭropo, kaj samtempe plekti laŭran kronon pri demokratieco al Usono. Estas sciate, ke ĝi grandanime eksportis sian dorlote hejmfaritan ekonomian krizon, ne nur al Eŭropo (ĉu necesas tion memorigi?), sed ankaŭ al la plej mizeraj landoj de la planedo. Kiel la regado de bonvolemaj kaj kleraj amasoj povas produkti militojn kaj planedskalan katastrofon? Malbonsxanco, eble.

Künzli verŝajne pravas, ke la krizo daŭros multe pli longe, ol la senlime libera gazetaro nun emas trumpeti en la paradizaj demokratiaj landoj, sed tio ne pligrandigas la kulpon de BRA-B-RU-Ĉ en miaj okuloj.
pistike65
pistike65 diras:
2009-06-28 08:06
Cxar en Esperantujo cxiu debato post iom da tempo igxas lingva, jen mia kontribuo en tiu direkto:
cxu "la landaro BRIC" ne devus havi Esperantan nomon? Momente mi ne povas elpensi ion pli bonan ol BRABRUCX, sed gxi ial ne sonas konvinke :-)

amike
Istvan Ertl
bkolker
bkolker diras:
2009-06-29 02:11
> cxu "la landaro BRIC" ne devus havi Esperantan nomon?

Nu, BRIC en Esperanto estas BRIKO. Tute konvena nomo. :-)
pistike65
pistike65 diras:
2009-06-29 07:00
do, Brazilo, Ruslando, Iarato kaj Kinujo...?
:-)
amoke
Istvan Ertl
Lu
Lu diras:
2009-06-30 00:30
El landaro BRIC, do sinsekve Brazilo, Rusio, Barato, Ĉinujo, vi faris BRABRUĈ (aŭ BraBRuĈ), do Brazilo, Barato, Rusujo, Ĉinio. La origina sinsekvo rezultigus eble "BRuBaĈ". Se oni forlasas la originan sinsekvon kaj akceptas pli da silaboj, oni povas ludi per entute 24 sinsekvoj - ĈiBaBraR, RuBaBraĈ, ĈiRuBaBra (ĈiRBaBra) ktp. (Ekzistas do ampleksa bazo por rakonto pri kunveno aŭ por infanaj kaj kombinaj ludoj...) La plej mallonga (prononcebla) versio eble estas la nomita BRuBaĈ (kaj BaBRuĈ).
dennis
dennis diras:
2009-06-30 12:06
(Nur legu la sekvon, se vi volas vidi ion che la rando de portempa stulteco:))

Kial ne RERERURU au RURURERE . . . ?

au pli simple KVAR-ROPE, simpligita al KVAROPE, char finfine ili kunvenis en grupo kun kvar homoj.

REalo estas la monunuo de Brazilo
REnminbio, de Chinio (ankau juano)
RUblo, de Rusio
RUpio, de Barato

Do, kvar “R” do, kvar-ropo, rapidparole: kvarope.

Nu, mi jam avertis vin. Bonvolu preni la aliajn proponojn de la antauaj mesaghoj!

Bonan someron kaj bonan UK se vi cheestos!

Amike,

Dennis Keefe
pistike65
pistike65 diras:
2009-10-03 11:42
Kun iom da malfruo post Libera Folio, nun ankaux The Economist okupigxas pri cxi tiu demando:

http://www.economist.com/opinion/displaystory.cfm?story_id=14539467

laux letero de leganto, en la angla estu CHIBI, ecx se tio en la japana sxajne signifas "gnomo".

amike
Istvan Ertl
Lu
Lu diras:
2009-10-03 18:08
Ni aldonu, ke CHIBI signifas "China, India, Brazil, Indonesia" - la aŭtoro do anstataŭigis Rusion per Indonezio. Indonezio havas ĉ. 230 milionojn da loĝantoj kaj per tio estas laŭ loĝantaro la kvara ŝtato tutmonde, en Rusio loĝas ĉ. 140 milionoj (9-a). La aŭtoro de la legantletero argumentas, ke la nomitaj kvar ŝtatoj estas supozeble pli interligitaj dum la venonta jarcento ol la tri kun Rusio. Ŝajne la Esperanto-komunumo en la grandega ŝtato Indonezio estas ankoraŭ iom malforta...
pistike65
pistike65 diras:
2009-10-19 12:19
Nun el Bulgario oni alportas plian BRIKon en la muron:

http://dnevnik.bg/analizi/2009/10/18/801427_another_bric_in_the_wall/

страните от БРИК - Бразилия, Русия, Индия и Китай - BRIK-landoj

Kaj poste la artikolo mencias eblojn de ekonomie motivita plivastigxo de BRIK-emuloj:

Предложиха се всевъзможни съкращения: от маниерното БРИКЕТ (допълнено с Източна Европа и Турция), през БРИКЕТС (добавена и Южна Корея), до още по-разтегленото БРИМК, което напъхва и Мексико в мешавицата.

En BRIKET inkludigxus ankaux Euxropo Orienta; BRIKETS krome enprenus Sud-Koreion, dum en la versio BRIMK la aldonajxo estus Meksikio.

amike
István Ertl
pistike65
pistike65 diras:
2009-06-28 08:47
La prezidanto tute rajtas interveni pri "la" lingva problemo en ajnaj forumoj
(tamen kun konsidero al la "respekto de la homaj rajtoj" kiuj "estas por la
laboro de UEA esencaj kondicxoj", do prefere ne en kunveno de diktatoroj). Ideale, tion li farus ecx multe pli ofte, tiel ke la ideoj de UEA pri lingva egalrajteco estus pli vaste konataj...
Estas alia demando tiu pri la efikeco kompari, cxi-okaze, komunan valuton kun
komuna lingvo, kiam oni scias ke la renkonto de la kvar sxtatestroj neniom
progresis pri tio... sed ni rajtas pensi ankaux ke temis cxe Dasgupta nur pri
retoriko celtrafa, same kiel estus paroli pri la fratinoj Polgar en letero al
sxakista federacio.

Dum sia prezidanteco, Renato Corsetti ja skandale subtenis la politikon de Cxinio:

"Ĉina politiko kongrua kun E-idealo
La 24-an de novembro /2001/ la UEA-reprezentantoj /Corsetti kaj Lee, resp. prezidanto kaj vicprezidanto de UEA/ estis akceptitaj de CHEN Haosu, prezidanto de la Ĉina Popola Asocio por Amikeco kun Alilandaj Popoloj. (...) Li klarigis la oficialan politikon de la ĉina registaro por mondo en kiu ne ekzistu hegemoniemo de unu aŭ kelkaj landoj sed plureco de kundecidado. Tiu politiko estis pensita ĉefe rilate al ekonomiaj kaj ĝenerale politikaj problemoj, sed ĝi perfekte taŭgas ankaŭ en la kultura kaj lingva kampo, kaj, kompreneble, kongruas kun la idealo de la Esperanto-movado."
(Corsetti-Lee: "Fosi kanalon por ke la akvo fluu en ĝi", Esperanto, dec. 2001, p. 203)
alia versio rete legebla:
http://www.esperanto.org/Ondo/87-lode.htm

Felicxe ke, ok jarojn poste, ni estas iom progresintaj...

amike
Istvan Ertl
edmundo
edmundo diras:
2009-06-28 18:08
Ĉu iu povas klarigi, tre simple, por urso kun malgranda cerbo, kie troviĝas la skandalo en la cititaj vortoj? Ĉu pro neŭtraleco reprezentanto de UEA ne rajtas publike subteni la ideon de "mondo en kiu ne ekzistu hegemoniemo"? Aŭ ĉŭ Ĉinio estas tiel fia, ke oni ne rajtas konsenti kun reprezentanto de Ĉinio, eĉ kiam tiu asertas, ke 1 + 1 = 2? Vere, mi ne komprenas.

pistike65
pistike65 diras:
2009-06-29 10:29
Deklari konsenton pri la ideo de "mondo en kiu ne ekzistu hegemoniemo de unu aŭ kelkaj landoj sed plureco de kundecidado" kompreneble ne estas problema eldiro. Sed el la vortumo "/Chen Haosu/ klarigis la oficialan politikon de la ĉina registaro por mondo en kiu ne ekzistu hegemoniemo de unu aŭ kelkaj landoj sed plureco de kundecidado" ne tute klaras cxu Chen klarigis la oficialan politikon *gxeneralan*, kies unu asertata eco estas pori mondon sen hegemoniemo, aux cxu "la oficiala politiko de la ĉina registaro por mondo sen hegemoniemo" signifas cxi-loke *sub-aron* de la gxenerala politiko cxina. En la unua kazo ni devas kondamni la Korsetian aprobon, kiel kompromitan al la politika neuxtraleco de UEA.

amike
Istvan Ertl
simplulo
simplulo diras:
2009-06-28 09:27
La angla nun solvas "la" lingvo-problemon kiun revis solvi Zamenhof. Gxi estas ege valora ilo, ne nur kosta, kaj jam estus stulte gxin forjxeti (kaj senutile tion rekomendi). Ironie, la kvar landoj de BraBRuCx mem estas grandaj imperioj kies cxefaj lingvoj detruas minoritatajn lingvojn. Sercxu en Cxuvasxio cxuvasxon, kiu konas sian lingvon, ne nur la rusan! La angla, same kiel Esperanto, provizas alternativon al regionaj dominantaj lingvoj.

Se ni volas, ke Esperanto sukcesu, ni esperantistoj devas gxin antauxenpusxi, kaj montri ke gxi valoras. Tion "la movado" faras ne tre konvinke. Pli facilas kritiki la konkurencon.
jens_s_larsen
jens_s_larsen diras:
2009-06-28 10:54
"Pli facilas kritiki la konkurencon", diras Steve Cobb, kaj tiamaniere mem malfaciligas fari ion alian, ĉar la konkurenco ne estas inter lingvoj, sed inter landoj. Se lando relative prosperas en la mondpolitika konkurenco, ĝi uzas imperiismajn argumentojn por pravigi sin, kaj se ĝi malprosperas, ĝi uzas naciismajn. La klopodo eskapi tiun konkurencon nomiĝas internaciismo, kaj ĝi estas la Interna Ideo de Esperanto.

Gravas kompreni ke imperiismaj kaj naciismaj argumentoj povas esti tute validaj, ankaŭ laŭ internaciisma vidpunkto. Internaciismo estas neŭtrala ne nur inter la nacioj kaj la imperioj, sed ankaŭ inter imperiismo kaj naciismo. Ni devas kondamni se la Ĉuvaŝianoj estas malhelpataj lerni kaj uzi la Ĉuvaŝan -- jen la naciisma argumento koincidas kun la internaciisma. Sed ni devas ankaŭ kondamni se la Ĉuvaŝiaj aŭtoritatoj malinstigas la Ĉuvaŝojn lerni kaj uzi la Rusan kiel _duan_ lingvon, ĉar la Rusa estas nemalhavebla en la rilato de Ĉuvaŝio al la mondo, kiel ajn evoluos la Rusia federacio nun kaj estonte -- jen la imperiisma argumento koincidas kun la internaciisma.

Ĉuvaŝoj interesitaj pri la sorto de sia nacia lingvo povas havi intereson kontakti, ekzemple, Katalunojn, kaj Esperanto povas helpi tian kontakton, sen ke la estraro de UEA bezonas interveni. La mesaĝon de la UEA-prezidanto al la BaBRuĈ-landestroj oni tamen devas rigardi ankaŭ kiel respondon al la tendenco ene de EDE kaj EEU monopoligi Esperanton por Eŭropo. Usono ne povos, eĉ ne povos _voli_, daŭre domini la mondon tiel kiel ni vidis ĝis nun. La Esperantistoj devas trovi sian rolon en la lukto kiu rezultigu ne novan dominadon, sed pli demokratiecan internacian mondan ordon.
Apro
Apro diras:
2009-06-28 22:06
Sincere mi gratulas S-ron Probal Dasgupta pro tia iniciato ! Atentigi pri la nuntempa "kultur-lingva rasismo", kiun oni pli kaj pli trudas pro diversaj kialoj, pli malpli konfeseblaj, ne signifas ke oni estas kontraù la angla. Sed, ne estas normale, ke internacinivele pli kaj pli la solaj respekteblaj homoj ighas nur la "native English speakers". Esperanto kaj la angla povus esti perfekte komplementaj. Chefe pro la nuntempe lingvaj problemegoj, mi kutime rekomendas samtempan eklernadon kaj de Esperanto, kaj de la angla.
aleks
aleks diras:
2009-06-28 22:38
Gratulon al Probal Dasgupta,
kiu kuragxe kaj trafe elpasxis.
Gxuste tiajn agojn mi atendas de UEA-prezidantoj kaj estraranoj.
Gratulon ankaux al Cyrille Hurstel, kiu sxajne havis rolon en la afero.
chielismo
chielismo diras:
2009-06-30 19:37
Lastajn jarojn la mondo evoluas rapide kiel magneta vagonaro. Vole au nevole oni jam ne atentas ideologion de Okcidento kaj Oriento, sed pli atentas la mondan plibonigon je ekonomio, medioprotekto, sanstato, lingvorajto...Fakte, jam pasis la tempo ke Okcidento instruas Orienton...kaj ĉiuj inkluzive Usonion kaj Svision estas lernantoj en nova epoko...
Jozefo
Jozefo diras:
2009-07-01 13:38
Ankoraŭ kredi al ia "fina venko" de Esperanto kaj ke ĝi iam anstataŭos la anglan kiel vere internacia lingvo estas utopieca KAJ, pli grave, malhelpas la disvastigon de la lingvo mem. Ĉu s-ro Dasgupta vere pensas ke rusoj, brazilanoj, hindoj, kaj ĉinoj volonte lernus Esperanton PRO TIO ? Ili lernas la anglan lingvon ĉar ĝi fariĝis fakte LA internacian komunikilojn de niaj tempoj - same kiel la la latina aŭ franca iam estis en Eŭropo, la ĉina en tuta Orientazio, ktp.

Esperanto valoras kiel internacia kulturo. Kredi al ion ajn ne estas bona bazo.
Esperantoluna
Esperantoluna diras:
2009-07-01 14:12
Kara Moraes,
vi estas bona konstatiga realisto kaj samtempe granda pesimisto.Se mi tial maniere pensus mi ne volus vivi. Multaj "grandaj" homoj, kiuj ecx fajreton da espero havis, tamen verkis kaj batalis cxar estis konvinkitaj, ke iam ili venkos.

La mondo sxagxigxas pli rapide ol iu scipovis tion antauxdiri kaj nun estas jam novaj bezonoj kaj se vi iomete optimisme povus pensi kaj vidi , jam ne ni sed jam aliaj montras eblecon por esperanto. La mondo malgrandigxas, malsanas postimperialisma kapitalisma mastrumado kaj ankaux politikaj sistemoj sxangxigxas kaj pluen sxangxigxos. La lingva uzado estis cxiam devigata .
Gxi estis sxangxigata kaj dauxre estos, gxis estos akcektita neurtala, kiu ne portas naciajn, cxu imperiajn interesojn.

Mia avo estis devigata uzi la francan, mia patro la germanan, mi la rusan kaj miaj infanoj la anglan kaj mi estas 100 % certa gxi ne estas la lasta.

Eble por invadi iun landon suficxas la angla, sed por kunvivi kaj mastrumadi en paco certe por dauxro estos bezona lingxo kiu starigos cxiun sur la sama sxtufo.Mi certe tion ne travivos, sed ne permesas al mi kredi kaj batali.

Sincere via Stanislavo
Jozefo
Jozefo diras:
2009-07-01 14:40
Pardonu min, Stanislavo, sed viaj vortoj "kapitalisma mastrumado", "imperiaj interesoj", "invadi landon" ktp. ne havas lokon ĉi-tie.

Rusoj invadis Afganion, ĉinoj Tibeton, kaj hindoj Kaŝmiron, germanoj Francion kaj francoj Germanion. Do ?

Mi parolas Esperanton, mi pensas ke Esperanto estas kultura formo, sed samtempe mi apogas kapitalismon. Ne ĉiu, kiu parolas Esperanton, estas "maldekstrulo" aŭ havas simpation por ia ajn formo de socialismo.

Esperantoluna
Esperantoluna diras:
2009-07-01 18:54
Kara Jose´,
mi ne volas komenci polemikumi, cxar tiam farigxas diskutado dialoga kaj ne plu konstrua.
Ni, kiel kulturaj homoj, naturale devas reagi kaj kontrauxstari cxiun invadon kaj iperian agadon, sed mi nur en mia antauxa komento diri al vi, la mondo sxangxigas kaj estas en dauxra evolucio.Same nenio estas konstanta kaj eterna.
Cxio trairas biologian periodon, do ekestas kaj mortas.Ni cxiam devas sercxi novajn vojojncxar nenio estas perfekta.Ni devas ankaux kuragxi ion antauxvidi kaj ne kaduke hoki kaj atendi kvazaux nenio estus sxangxebla.
Placxis al mi rakonteto, kiun mi auxdis antaux multaj jaroj; Profesoro estis kondamnita je morto. "kio estas via lasta deziro" - estis demandita.
"Alportu violinon , mi cxiam jam volis lerni gxin ludi" - respondis la mortigoto.



chielismo
chielismo diras:
2009-07-02 05:32
Antaŭ semajno mi ĵurnale legis oficialan strategiaĵon de ĉina registaro, ke Ĉinio volonte kunlaboras por realigi neŭtralan mondvaluton......Ah, se aperus neŭtrala mondvaluto, kia lingvo? Certe ne estus la ĉina! Ĉu oni devos konsideri neutralan lingvon kiel unu el kelkaj lingvoj?
pistike65
pistike65 diras:
2009-07-02 22:57
Anekdote, mi jxus legis en artikolo pri la fino de dolaro kiel monda cxefvaluto:

http://www.europeanvoice.com/article/imported/the-dollar%27s-last-days-as-the-dominant-reserve-currency-/64928.aspx

"Transforming the dollar standard into an SDR-based system would be a major policy break. The IMF originally intended SDRs as the future principal reserve asset, but the world soon became awash with dollars. So the proportion of SDRs in global reserves shrank, rendering SDRs the monetary equivalent of Esperanto. The euro has turned out to be a more serious competitor to the dollar, but its share in reserves is probably below 30%"

Do, ne nur esperantistoj faras valutan komparon...

amike
Istvan Ertl
KenMiner
KenMiner diras:
2009-07-03 17:17
Certe "the monetary equivalent of Esperanto" estas fascina nocio. Eĉ pli fascina (kaj praktike utila) tamen estus "the Esperanto equivalent of money" ;)