Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2009 / La monda krizo voras esperantajn projektojn

La monda krizo voras esperantajn projektojn

de Redakcio Laste modifita: 2009-09-24 21:35
La monda ekonomia krizo malaperigis proksimume 1,5 milionojn da dolaroj el la bilanco de unu el la ĉefaj financantoj de poresperantaj projektoj, Esperantic Studies Foundation. Tial la fondaĵo ĉi-jare devis duonigi siajn elspezojn. Sekve grandaj novaj projektoj ĉi-jare ne povis estis akceptitaj por financado, kaj la rimedoj estis direktitaj al subteno de jam ekzistantaj programoj. Vicprezidanto Mark Fettes tamen jam vidas lumon ĉe la fino de la tunelo.

La usona fondaĵo Esperantic Studies Foundation (mallonge ESF, esperante foje nomata Fondaĵo pri Esperantaj Studoj), estis starigita en 1968. Grandan parton de sia nuna kapitalo la fondaĵo ricevis kiel heredaĵon de la veterana usona esperantisto Cathy Schulze, forpasinta en la jaro 1999. Ŝi testamentis al ESF proksimume tri milionojn da dolaroj.

La fondaĵo de tiam havas gravan rolon en la subteno de diversaj strategiaj esperantaj projektoj. Interalie la lingvolerna retejo Lernu.net kaj la pedagogia retpaĝaro Edukado.net ricevis subvenciojn de dekmiloj da dolaroj de ESF. ESF de dek jaroj financas ankaŭ la altnivelan Nord-Amerikan Someran Kursaron de Esperanto ĉe la universitato de Kalifornio en San Diego.

La prestiĝaj Nitobe-simpozioj, okazigitaj kunlabore kun UEA, lige kun Universalaj Kongreso de Esperanto, estis grandparte ebligitaj de la financa subteno donita de ESF. Aldone la fondaĵo regule donas subvenciojn por ebligi diversspecajn sciencajn studojn kun rilato al Esperanto. ESF financis interalie la starigon de Tekstaro de Esperanto, kaj la kolekton de la korpuso de parolata Esperanto, kiu laŭplane estos rete alirebla en baldaŭa estonteco.

Inter la pli freŝaj projektoj subtenataj de ESF estas la planata retejo Aktuale.info, kiu celas iĝi multlingva novaĵservo pri Esperanto kaj rilataj temoj. Pri la ellaborado okupiĝas teamanoj de E@I. Dum la lastaj monatoj la ambicia projekto ne ŝajnis multe progresi, eventuale pro tio, ke kelkaj el la aktivuloj estis okupitaj de aliaj retaj projektoj.

Sendube influas ankaŭ la fakto, ke ESF en la nuna jaro devis grave malpliigi siajn elspezojn kompare kun la pasinta jaro. La financa krizo malplivalorigis la akciojn kaj valorpaperojn de ESF je proksimume 40 procentoj dum duona jaro, ekde septembro 2008 ĝis februaro 2009, rakontas Mark Fettes, vicprezidanto de ESF.

- Responde, ni duonigis niajn buĝetitajn elspezojn por la jaro 2009. Tio signifas, esence, ke ni fokusas niajn rimedojn al subtenado de jam funkciantaj projektoj kaj programoj, kaj almenaŭ portempe ne povas konsideri grandajn novajn agadojn. Nia malgranda CED-fonduso povas tamen daŭre aljuĝi subvenciojn por novaj projektoj ĝis la sumo de $7.000 jare.

Fine de la jaro 2007 la merkata valoro de la akcioj kaj valorpaperoj de ESF estis 3,4 milionoj da dolaroj, laŭ la oficiala impostdeklaro. Fine de la jaro 2008 la sumo estis nur 2,0 milionoj, do malaperis 1,4 milionoj da usonaj dolaroj.

Ankaŭ post tio dum iom da tempo daŭris la falo de la borsaj kurzoj, sed nun la kapitalo denove iom post iom rekreskas, sekvante la ĝeneralan evoluon de la borso, atentigas Mark Fettes.

- Ni ankaŭ entreprenis diversajn iniciatojn por longperspektive kreskigi la kapitalon, kaj ni aktive serĉas pliajn manierojn malgrandigi niajn administrajn elspezojn, kiuj tamen estas sufiĉe malgrandaj por relative aktiva fondaĵo.

arkivita en:
Niko
Niko diras:
2009-09-21 01:20
Kiam Cathy Schulze donacis tiun grandegan monsumon al la Fondaĵo, ŝia testamento klare diris, ke tiu mono estu uzata por subteni NASKon, programon tre karan al ŝi. Pluraj aliaj projektoj de ESF, krom NASK, estas tre valoraj kaj meritas monon (tamen aliaj fiaskis). Sed en malfacilaj financaj tempoj, NASK nepre devas esti kaj resti la ĉefa prioritato de ESF, eĉ se tio signifas malpliigon de la buĝetoj de aliaj projektoj. Tion intencis Cathy, unu el la plej laŭdindaj laborintoj kaj monsubtenintoj de nia movado. La ESF-estraro neniam forgesu ĉi tion.
htonkin
htonkin diras:
2009-09-25 17:38
Dum la periodo kiam la chefaj usonaj borsindicoj (ekzemple Dow) perdis kvardek procentojn de sia valoro, la investoj de NASK same perdis kvardek procentojn de sia valoro. Tio en si mem ne estas granda novajho: ghi estas tutmonda fenomeno. ESF adaptighas al la shanghighintaj cirkonstancoj kaj, kiel Mark Fettes klarigis, en la nuna periodo la valoro de ghiaj investoj denove kreskas. Cathy Schulze fakte heredigis du sumojn al ESF: unu por NASK kaj la alian por la gheneralaj celoj de ESF. Tiun por NASK ni daure uzas por tiu celo, kaj ech suplementas ghin per rimedoj el aliaj fontoj. ESF konsideras NASK grava parto de sia agado.
Fina punkto: Ne "malaperis 1,4 milionoj da usonaj dolaroj": malaperis valoro de 1,4 milionoj. Se ESF forte laboras por konservi siajn rimedojn dum la borso malaltas, estos pli da rimedoj je ghia dispono kiam ghi rekreskos. Sekve, draste redukti la donadon de novaj subvencioj estas duoble prudente.
pistike65
pistike65 diras:
2010-05-01 07:27
Se mi ne eraras, Libera Folio maltrafis raporti, antau duona jaro:
"ESF Nomumas Novajn Direktorojn"
http://www.esperantic.org/en/communications/news?n=20

amike
Istvan Ertl
pistike65
pistike65 diras:
2011-09-05 12:19
esperanto
esperanto diras:
2011-09-05 17:17
tiuj pompaj titoloj memorigas al mi iomete la praktikon che AIS kaj che la Civito. Sen tushi en la kazo de ESF la honoron kaj kompetentecon de la koncernaj posedantoj de tiaj titoloj, malantau tiuj titoloj vershajne estas multe da aero kaj blufo. Kial ne simple diri iom pli modeste "gvidanto" de fako au "estro" de sekcio au simile, eble "direktanto" en Eo, por iom forpreni la pompecon de la nocio. Despli ke en la koncerna retpagho oni ne ekscias kion konkretan direktos la novaj direktoroj.
Antau ol doni la titolon direktoro tiuj direktoroj eble unue devus pruvi, ke ili vere taugas kaj faras ion utilan kiel direktoroj.

Mi ne scias kiun semantikon havas la angla "director". En la germana tiu funkcio estas sufiche altnivela kun granda respondeco, morala kaj financa, pri sufiche multaj kunlaborantoj ktp. Kion skribas PIV rigardu mem. Sed en la tempo de la amasa entreprena memstarigho chiu idioto povas nomi sin direktoro - sed nur malmultaj vere sukcesas - kiel direktoroj.

La sola normala titolo estas "kasisto", termino el la bonaj malnovaj tempoj - tiun oficon oni povus nomi ankau "financa direktoro". :-))

Ju pli multe mi okupighas pri la "vivoverko" de Tonkin, mi malkovras ankau lian emon al shajno, pompo kaj blufo. Tiujn tendencojn oni devas nepre ne preteratenti. Tiu sinteno povis havi en certa periodo de la Eo-movado, kiam ghi en la 80aj jaroj shajne staris preskau antau la fina venko (kompreneble mi shercas), utilajn psikologiajn efikojn, sed estis grandparte memtrompaj. Sed post 1989 tiuj efikoj ne plu tiom efikis, por tiel resumi la tuton kiun oni povus diri ankau per pli komplika frazo.

Do, che la eventuala beatigo kaj sanktigo de tiuj UEA-korifeoj kaj -ikonoj oni nepre devas konsideri ankau tiun flankon de la aferoj. Char miraklon ili ne faris, do sanktigo, kaj plej vershajne ankau beatigo ne povos okazi.
edmundo
edmundo diras:
2011-09-05 17:38
Se vi "ne scias kiun semantikon havas la angla "director"", eble vi informiĝu, ekzemple per vortaro, antaŭ ol elsputi ankoraŭ unu kunzlaĵon pri la temo.

Mi estas "director" de "company". Tute ne temas pri "granda respondeco" pri "multaj kunlaborantoj", ĉar la koncerna "company" estis malaktiva, sed la termino "director" estas preskribita de la jura sistemo.
esperanto
esperanto diras:
2011-09-06 15:22
En la reala Eo-movado vershajne la sola kaj unika vera profesia, oficiala ktp. ktp. ktp. direktoro, kiun mi konas, kaj kiu reale meritas tiun titolon, estas la ghenerala direktoro de UEA, por tiuj, kiuj ne sciis tion. Nuntempe tiun oficon okupas Osmo Buller, kiu, se mi estas bone informita, estas en principo direktoro de la CO (lau la Jarlibro 11 tiu chi posteno evidente nuntempe ne ekzistas) kaj ghenerala direktoro de UEA samtempe.

Eble ekzistas iuj direktoraj postenoj rekte au nerekte ligitaj kun la Eo-movado, en Svazilando, Kabeinda Respubliko, Cxaudefono au Spicbergeno, diablo scias.

La resto estas pseuda, kaj blufa. Germanlingve oni diras: "shatus-esti-direktoro".

Do, veraj Esperanto-direktoroj de la mondo unuighu! kaj - anoncu kaj prezentu vin!