Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2009 / Anoj de Twitter lernas Esperanton en pecoj de po 140 literoj

Anoj de Twitter lernas Esperanton en pecoj de po 140 literoj

de Redakcio Laste modifita: 2009-05-17 09:46
"Ŝi estas alta, dika kaj bela." Tiun frazon lernis hodiaŭ la 28 partoprenantoj de la unua kurso de Esperanto en la nova reta servo Twitter. Temas pri subite ekfurorinta retejo por tiel nomata mikroblogado. En Twitter eblas afiŝi tekstetojn maksimume 140-literajn. La servo iĝis vaste konata lige kun la lastatempaj manifestacioj en Moldavio, kiam oni ekparolis pri "Twitter-revolucio", ĉar informoj pri la okazaĵoj estis dissendataj interalie per la nova servo. La revolucian kurson pri Esperanto en Twitter aranĝis Toño del Barrio, sed li ankoraŭ ne kuraĝas prognozi, ĉu Twitter plu furoros, aŭ ĉu trafos ĝin la vegeta sorto de Second Life.

Antaŭ unu jaro mi verkis artikolon en hispania teknologia portalo, la Bulteno de la Societo de la Informado, en kiu mi eseis pri tio kiel la novaj teknologioj influas la aliron de la novaj esperantistoj al la lingvo, ekde la lernado ĝis la kreado, interrilatado kaj organizado. Estas afero nestabila, ŝanĝiĝanta, malfacile prognozebla, sed kiun ĉiu aktiva esperantisto ne povas preteratenti.

Nun mi povas informi pri nova uzo de Esperanto. Jam pluraj esperantistoj aliĝis al Twitter, tiu furoranta retejo, en kiu homoj rakontas en tre mallongaj mesaĝoj, malpli ol 140-literaj, kion ili faras, kiel ili fartas, kion ili pensas... La uzoj de tiu simpla retejo, tiel simpla ke por plimulto de la homoj ĝi estas simple nekomprenebla, komencis vastiĝi, tiel ke iuj ekuzas ĝin por babili, aliaj por informi pri siaj verkoj aŭ siaj eltrovoj.

Mi mem kreis konton, preskaŭ nur por esplori, kaj subite venis ideo: kial ne por instrui Esperanton? Temas pri uzo nova kaj originala, almenaŭ laŭ mia scio, sed preskaŭ evidenta kiam temas pri lingvo relative facila kiel tiu nia.

Kaj do, jen la rezulto. Kurso de Esperanto por hispanlingvanoj. Po unu leciono, en po unu mesaĝo, en unu tago. Tiel simple.
Mi komencis la unuan de majo, testis antaŭ ol disanonci, kaj fine informis en diversaj medioj hispanlingvaj, teknologiaj, ĝeneralaj kaj aparta hispanlingva retejo pri Twitter.

La rezulto? En unu tago, dudek kvin “sekvantoj”, tio estas, homoj kiuj aŭtomate, kiam ili eniras la retejon, ricevas tiujn lecionojn, miksitajn kun la mesaĝoj de siaj amikoj kaj konatoj. La ĝojo vidi ke jam kelkaj el ili skribis en sia montrofenestro: “kion vi faras? – lerni Esperanton”.

Mi konfesu ke mi ne kuraĝas antaŭvidi la rezultojn. Kiel mi jam diris, tiaj ĉi retaj iniciatoj estas malfacile prognozeblaj. Iuj ŝajnaj stultaĵoj fariĝis potencaj entreprenoj. Aliaj promesplenaj, multe propaganditaj en la komunikiloj, estis anstataŭataj de la postveninta nova modo. Vidu la kazon de DuaVivo (Second Life), kiu ĝuis enorman disvastigon kaj ankaŭ altiris grupon da esperantistoj, sed kiu nun vegetas. Aliflanke la grupo “Esperanto” en Facebook altiris jam pli ol 4.000 homojn, eĉ se plejmulte komencantojn aŭ balbutantojn.

Twitter estas ekstrema kazo: neniu scias en la komenco por kio ĝi taŭgas, kaj multaj eniras nur pro scivolo aŭ moda instigo. Parto restas kaj fariĝas obsedaj tŭiterantoj, alia granda proporcio (eĉ 60 procentoj, laŭ diversaj esploroj) foriras post kelkaj tagoj kaj forlasas sian konton. Neniu scias ĉu la fondintoj fariĝos la sekvaj milionuloj aŭ ne gajnos eĉ unu groŝon en multaj jaroj.

Ni vidu. Temas pri risko, kiu nun devigas al disciplino. Se mi sukcesas, mi informos, por instigi al adapto al aliaj lingvoj. Dume, mi estos feliĉa se kelkaj sekvantoj restas sufiĉe da tempo por ĉesi sekvi, kaj ekserĉi sian propran vojon en Esperantujo.

Toño del Barrio

arkivita en:
slavik
slavik diras:
2009-05-10 09:55
» Aliflanke la grupo “Esperanto” en Facebook altiris jam pli ol 4.000 homojn

En la rusa analogo de Facebook — vKontakte — estas jam pli ol dek mil en simila grupo: http://vkontakte.ru/club48182

Estas bona ideo uzi ĉiujn furoraĵojn de la Reto ankaŭ por Esperanto.
javergara
javergara diras:
2009-05-11 16:08
Interese, UEA emas sekvi tute malignore sed per aktiva sinteno tiun novan fenomenon, kiu shajne naskas instigan promeson de ekestigho de novaj manieroj krei kaj partopreni E-komunumojn (jes, plurale). Nun la membroj de tiu E-grupo en Facebook rajtas ghui specialan rabatoferton por rete mendi librojn, diskojn au aliajn varojn che UEA, lau anonco disvastigita de Osmo Buller en la retlisto "uea-membroj"
http://groups.yahoo.com/group/uea-membroj/message/13522

Mi esperas ke ne nur tiel sed plej diversmaniere plu kreighos pontoj de kunlaborado, transira intermiksigho kaj reciproka influo inter tiuj VERAJ nova kaj malnova Esperantujoj, kies distingaj (sed ne apartigaj !) trajtoj simple estas la respektivaj generacioj, preferataj komunikteknologioj kaj (ne)organizaj skemoj. Feliche, la komuna tereno de ambau mondoj ne estas ia absurde megalomania frenezajho, sed la praktika kaj etika konvinkigho ke Esperanto bonas, belas, indas kaj disvastigendas.

José Antonio Vergara

annalowenstein
annalowenstein diras:
2009-05-11 09:46
Kial la verkinto asertas, ke la Esperanto-grupo en Dua Vivo vegetas? Tute male, la grupo fariĝas ĉiam pli aktiva! Eble li vizitis en maloportuna horo - ĉar oni ĉeestas en t.n. "reala tempo", se oni vizitas ekzemple dum la eŭropa posttagmezo, povus esti ke oni trovas neniun, ĉar ĉiuj estas okupataj en sia realmonda vivo. Se oni vizitas vespere laŭ la eŭropa tempo, oni pli verŝajne renkontos iun, precipe se oni venas lunde, merkrede aŭ vendrede, kiam okazas lecionoj aŭ babilado.

Eble la verkinto ricevis la impreson, ke la Esperanta vivo en Dua Vivo vegetas, ĉar li vizitis la malnovan Esperanto-landon, kaj trovis nenion. Frue en marto Esperanto-lando subite malaperis, ĉar la posedanto de la tereno vendis ĝin al iu alia, kiu senaverte forbalais nian ejon. Tiu ŝajna krizo fakte havis la sekvon ege vigligi nian agadon, ĉar necesis tuj solvi la problemon. Ni faris krizo-kunvenon la saman vesperon (la 9an de marto), kaj kvankam oni anoncis la kunvenon nur kelkajn horojn pli frue, ĉeestis dudeko da esperantistoj.

De tiam okazis amaso da agado: ni kreis provizoran estraron, trovis novan ejon, fondis Esperanto-komunumon por financi ĝin, konstruis novan kursejon, ankoraŭ nun vigle diskutadas pri la aspekto kaj funkciado de la lando, okazigas voĉdonojn por la konstanta estraro ktp. Por ricevi impreson pri la nuna esperantista agado en Dua Vivo, rigardu en nia blogo ĉe: http://duavivo.wordpress.com

La adreso de nia nova Esperanto-lando estas Heim 83,126,26.

Tio kio ja bedaŭrinde vegetas estas mia paĝaro pri Esperanto en Dua Vivo ĉe http://www.freewebs.com/duavivo/. Mi ne ĝisdatigis ĝin post la malapero de la malnova Esperanto-lando, ĉar okazis tiom da novaj aferoj, ke mi ankoraŭ ne trovis la tempon por reorganizi la paĝaron. Tial, por ricevi impreson pri nia agado, estus pli utile rigardi la blogon.
manolo
manolo diras:
2009-05-11 12:41
Mi kredas ke Tonyo NE celis diri ke la esperanto-grupo en Dua Vivo vegetas, sed ke Dua Vivo mem vegetas; tio principe ne malhelpus la viglecon de la esperanto-grupo ene de DV.

Mi ne scias ĉu la prognozo de Tonyo pri la tuta DV estas prava aŭ ne. Mi mem ricevas la impreson, el la hispana blogosfero, ke Dua Vivo malŝveliĝas samkiel traborita globo.
Tonyo
Tonyo diras:
2009-05-11 23:33
Jes, Manolo pravas: mi volis aludi al DuaVivo mem, kiu perdis grandan parton de sia elano. La penojn de la esperantistoj tie mi plene apogas.
annalowenstein
annalowenstein diras:
2009-05-12 20:19
Mi estas kontenta scii, ke temis pri miskompreno. Kaj por montri al vi, ke la Esperanta vivo efektive viglas tie, mi aldonas anoncon pri mia venonta prelego. Cetere, ni daŭre serĉas prelegantojn. Ĉu iu el la legantoj de Libera Folio ne volus ian veni por prelegi en Dua Vivo? Tio postulas multe malpli da peno kaj tempo ol eliri el sia hejmo por vojaĝi al la loka klubo - necesas nur ŝalti sian komputilon.

Prelego en la virtuala mondo Dua Vivo:

La landonomoj - pli simplaj ol vi supozas!

Anna Löwenstein montros, ke la sistemo de landonomoj estas pli simpla ol oni ofte supozas. Necesas nur kompreni, kiel funkcias la du-kategoria sistemo kaj ĝiaj variaĵoj.

Dato: dimanĉo la 24a de majo.
Loko: Esperanto-lando en Dua Vivo, ĉe Heim 83, 126, 26.
Horo: 13.00 (DV), 20.00 (GMT), 22.00 (MET).

Tonyo
Tonyo diras:
2009-05-13 23:33
Mi ne aliĝis al Dua Vivo, ĉar oni ne havas tempon por ĉio. Sed eble estos interese ĉeesti tiun prelegon, ĉar mi havas tute alian vidpunkton rilate landonomojn: http://www.delbarrio.eu/2008/09/mi-ne-plu-nomos-min-hispano.htm
Ĉu eblas debato? :-)
annalowenstein
annalowenstein diras:
2009-05-21 15:23
Pardonu, ke nur hodiaŭ mi rimarkis, ke vi reagis al mia informo pri la prelego. Jes, kompreneble vi estas kore invitata ĉeesti la prelegon! Tamen mi atentigas vin, ke mia celo ne estas diskuti reformproponojn, sed klarigi kiel funkcias la nuna sistemo (ne iu ideala sistemo!) de landonomoj. Ĉiuj ekzemploj venos el la nova rekomendo de la Akademio pri landonomoj.